BIBLIO KAJ BAHAISMO


Prelego de la D-ro COFFINET Éric Bernard, okaze de la 83a UK en Montpellier

sub la titolo "Ĉu jam revenis Kristo ?"

(teksto laŭ formato PDF)(ouvrage en français)



Jen la mallongigoj uzitaj en la esperanta traduko de la Biblio (ISBN : 0-564-00138-4)

AG : Agoj JE : Jeremia LK : St Luko MT : St Mateo
AP : Apokalipso JĤ : Jeĥezkel MI : Miĥa NB : Nombroj
DA : Danielo JO : St Johano MK : St Marko NE : Neĥemia
EL  : Eliro JS : Jesaja
ML : Malaĥi PS : Psalmaro
EZ : Ezra roma cifero indikas ĉapitron, kaj araba cifero indikas verson
Oni kalkulis la tempon laŭ la Gregoria Kalendaro (AK : antaŭ Kristo, PK : post Kristo)

Unueco en Diverseco


Evoluado fundamente regas la universon.
Ĉio aperas, disvolviĝas ĝis sia matureco, poste velkas, kaj fine malaperas por naski ion espereble superan kaj pli bonan.

Ankaŭ tiel faras homa socio, komparebla kun ovo : kiel ovo fekundigita de genetikaj informoj detruiĝas por naski kokidon superan al ĝi, tiel malnova socio kaduka "fekundigita" de Vorto Dia ( λόγος/lôgos signifas ambaŭ vorton, aŭ informon, en la greka versio de la Biblio "Septuaginto" ) transformiĝas al alia socio pli perfekta kaj supera socio.

Tiel, per Diaj Vortoj transdonitaj de Moseo, sklavaro fariĝis popolo fama dum la regno de Salomono pro sia potenco kaj pro siaj kvalitoj. Per Diaj Vortoj transdonitaj de Jesuo-Kristo, la kaduka imperio romia naskis kristanan civilizacion okcidentan, kiu esploris la universon de la atomoj ĝis la steloj. Kaj dank'al la influo de la Dia Messaĝo anoncita de la profeto Mohamedo, la arabaj triboj krudaj kaj kruelaj akiris brilegan kulturon, kiu prilumis la mondon dum jarcentoj…


La religioj ŝajnas diversaj ĉar ankaŭ ilin regas la leĝo de evoluado. Religio konsistas el du partoj : unu estas porĉiama, neŝanĝebla, kaj rememorigas spiritajn kvalitojn necesajn al la Homo ; dum alia temas pri sociaj leĝoj nepraj por la bonstato de la socio, kaj ŝanĝiĝas laŭ tempoj, lokoj kaj popoloj, ĉar malnovaj rimedoj ofte ne povas solvi novajn problemojn de evoluanta socio.

Estas klare, ke la Diaj Vortoj transdonitaj de ĉiu profeto siatempe estis fonto de vivo, de paco kaj de scio por la tiama homaro. Dank’al ili, homoj kleriĝis kaj sinsekve unuigis familiojn, tribojn, reĝejojn kaj naciojn, tiel materie kiel spirite.

Nun la homaro staras ĉe la sojlo de tutmonda civilizacio kaj evidentiĝis, ke malnovaj rimedoj kutimaj ne sukcesos kuraci ĝiajn nunajn malsanojn. Ĉu necesos religio nova aŭ "renovigita" por unuigi la homaron mondoskale ? Al tiu demando jese respondis Báb kaj Bahá'u'lláh, la du fondintoj de la Bahaismo.

Multaj religiaj tradicioj atendas je la "Lastaj tagoj" Sanktulon, kiu estos anoncita de Heroldo kaj starigos "Oran Eraon" aŭ "Regnon de Dio" :

        * Laŭ la Hinduoj li estos la Deka Avataro de Viŝnuo.

        * Laŭ la Judoj revenos Elijah’ antaŭ la Mesio. (ML:IV 5-6) (JS:XI 1-12).

        * Laŭ la Zoroastranoj alvenos Uŝidar-Mah kaj Ŝaho Bahram.

        * Laŭ la Budhanoj li estos la Kvina Budho de la universala frateco (Majtrejo).

        * Laŭ la Kristanoj revenos Jesuo "en la gloro de sia Patro" (MT:XVI 27)

        * Laŭ la Islamanoj unue aperos Mehdi kaj poste revenos Jesuo (Isa)


Báb kaj Bahá'u'lláh


Mirza Ali Mohammad (1819-1850) estis juna komercisto de la urbo Ŝirazo en la suda parto de Persio. La 23an de majo 1844 li tie publike proklamis, ke li estas la Mehdi atendita de la islamanoj. Alpreninte la kromnomon “ Báb ” (t.e. la pordego, tra kiu oni atingos la veron), li anoncis, ke tuj post li alvenos alia multe pli glora sendito de Dio. Báb kaj liaj disĉiploj estis terure persekutitaj kaj mortigitaj.

Unu el liaj dis
ĉiploj, Mirza Hosejn Ali Nuri (1817-1892), estis filo de ministro kaj genealogie posteulo de la antikvaj reĝoj persaj, de Zoroastro, de Jiŝaj' (patro de Davido) kaj de Abrahamo. Enkarcerigita en la malliberejo Sija-Ĉalo de Teherano fine de 1852, li havis vizion kaj ekkonsciis, ke li estas la Mesio por la nuna epoko. De post tiu tempo, li alprenis la kromnomon “ Bahá'u'lláh ” (Baha-ollah, t.e. splendoro, gloro de Dio), kaj konstante proklamadis firme sian mesaĝon dum sia tuta vivo, spite al ĉiuj persekutadoj kaj sortobatoj. Tia eminentulo ege ĝenis la persan registaron, kiu petis de la otomana imperio lian ekzilon.

Tial oni ekzilis lin unue al Bagdado dum dek jaroj (1853-1863). Por prepari sin spirite al sia misio, li ermitiĝis en la kurdaj montaroj (1854-1856) ĉe la urbo Solajmanijo. Li poste rivelis sian mision al sia kunularo, ĵus forironte el Bagdado.

Li trapaŝadis la Otomanan Imperion kaj ŝipveturis sur la Nigra Maro por atingi Konstantinopolon (la nuna Istanbulo) kaj fine Andrianopolon (la nuna Edirne), kie li restis 5 jarojn (1863-1868) kaj kie li proklamis oficiale sian mision al ĉiuj estroj religiaj kaj politikaj (1867).

Ĉar lia famo senĉese kreskis, oni ĝismorte ekzilis lin al Akko (1868-1892), kiu estis punkolonio ĉe la monto Karmel en Palestino. Bahá'u'lláh ĉiam asertis, ke li estas Tiu atendita de ĉiuj religioj por gvidi la homaron maturiĝantan al universala paco, justeco kaj unueco. Se tio estas vera, kio estas skribita pri li kaj pri lia misio en la Biblio ?

Kiu ? : Posteulo de Jiŝaj


Profeta
ĵo anoncanta la Mesion kaj lian regnon (JS:XI 1-12) indikas, ke li estos homa posteulo de Abrahamo kaj de Jiŝaj Kiuj opinias, ke ĝi aludas al Jesuo, tiuj devus konsenti, ke lia alveno plenumis ĝin nur parte laŭ la simbola signifo, kaj preskaŭ tute ne se oni komprenas ĝin laŭvorte : Jesuo ja estis posteulo de Jiŝaj kaj elmontris tiujn kvalitojn priskribitajn, sed la universala paco simbole anoncita ne efektiviĝis (MT:X 34-36), kaj la judoj estis ne kunigitaj sed disigitaj tra la mondo ! Logike estas pensi ke tiu profetaĵo temas pri iu alia.

Jesuo anoncis la alvenon de la Parakleto (Konsolonto), kiu estos sendita de la Patro por gvidi la homojn al la Vero, por rememorigi al ili la instruojn de Jesuo, kaj por anonci al ili la venontajn aferojn (JO:XIV 26) (JO:XVI 8, 12-15). La
ŭ la kristanoj temas ne pri homo sed pri la Sankta Spirito. Sed notinde estas, ke tiu Parakleto agos kiel ĉiuj profetoj homaj de la Biblio : li parolos ne de si mem sed diros nur tion, kion li estos aŭdinta, kaj anoncos la estontecon ! Ja tiel agis Moseo (EL:VII 1-2) kaj Jesuo-Kristo (JO:XII 49), kiun nomis “profeto” li mem kaj liaj samtempanoj (AG:III 22-23) (LK:XIII 33) (MT:XIII 54-57) (MT:XXI 11). Ĉu novan instruon ne revelaciitan de Jesuo (JO:XVI 12-13) alportis la Sankta Spirito ? Ne !

Kvankam li klare anoncis sian revenon (JO:XIV 2-3, 28) (MT:XVI 27), Jesuo konsilis al siaj disĉiploj ne kredi tiujn, kiuj asertos, ke Kristo estas revenanta tie aŭ tie-ĉi (LK:XXI 8) (MT:XXIV 23-26), eble ĉar tiam novan nomon havos Kristo, liaj disĉiploj kaj la “ Nova Jerusalemo ” (AP:II 17) (AP:II 7,11-13) (JS:LXII 1-2). Rimarkinde estas, ke iu nomo ofte rilatas la revenon de la Mesio kaj la “Lastajn Tagojn” : tiu estas “Majesto, Gloro de Dio” aŭ simile, ĉar la vortoj Dio/Patro/Eternulo/Elohim/IHVH signifas ĉiuj la saman Realecon Dian (AP:XXI 23) (J
Ĥ:XLIII 1-7) (JS:XL 3-5) (MT:XVI 27).

Kie ? : Sur la Monto Karmel


La monto Karmel situas en la norda parto de la antikva lando Kanaano ( nun
ĉe la israela urbo Hajfo, ĉe la marbordo (JS:II 2) (JS:IX 1) (PS:XLVIII 1-2).

Ĝia nomo signifas en la hebrea lingvo : “fruktoĝardeno” aŭ “fruktodona kampo”. La Biblio indikas, ke la monto Karmel vidos la gloron de Dio (JS:XXXV 1-2), ke sur ĝi sidos la vero (JS:XXXII 14-17), kaj ke tie oni paŝtos la ŝafaron de Dio (JE:L 19) (MI:VII 14).


Kiam ? : Ekde 1844

Jesuo konsilis al siaj dis
ĉiploj viglon kaj preĝon, ĉar neniu krom la Patro konas la tagon kaj la horon de la “fino” (MK:XIII 32-36). Sed parolante pri sia reveno, Jesuo faris tri promesojn, kies efektiviĝoj anoncos kaj atestos ĝin :

1 ) La Evangelio de la Regno estos predikita tra la tuta mondo, kaj poste venos la “fino” (MT:XXIV 14). La fakuloj opinias, ke tio realiĝis dum la dua parto de la 19a jarcento, kiam eŭropanoj koloniis la aliajn kontinentojn.

2 ) La judoj estos forkaptitaj en ĉiujn naciojn, kaj Jerusalemo estos piedpremata de la nacianoj (goim = homoj nejudaj), ĝis kiam plenumiĝos (t.e. finiĝos) la tempo de la nacianoj (LK:XXI 24-28). Tio signifas, ke post tiu ekzila tempo la izraelidoj revenos en Palestinion. Fakte la romianoj ilin dispelis post juda ribelo en la jaro 135a PK. La islamanoj daŭrigis tiun ekzilon, post kiam ili konkeris Jerusalemon en la jaro 637a PK. Nur ekde la dua parto de la 19a jarcento la judoj amase revenis en Palestinon por fine restarigi Israelon en 1948. Tia reveno estis ebligita de la otomana registaro, kiam ĝi konsentis la liberan praktikadon religian en sia imperio per sia “Edikto de Toleremo”, la 21an de marto 1844.

3 ) En sia tria promeso Jesuo-Kristo atentigas nin pri la profetaĵoj de Daniel kiuj anoncis lian alvenon kaj lian revenon (MT:XXIV 15) :

Estos sepdek semajnoj inter le ordono rekonstrui la murojn de Jerusalemo kaj la mortigo de Sanktoleito (tiun, kiun oni ŝmiris per la sankta oleo, oni nomas greklingve Kristos, latinlingve Mesio, kaj hebrealingve Maŝiah) (DA:IX 24-27). En la bibliaj profetaĵoj la tempo havas simbolan valoron, laŭ kiu unu tago samvaloras kiel unu jaro (JĤ:IV 6) (NB:XIV 34). Tiel la 70 (7+62+1) semajnoj konsistas el 490 tagoj, kiuj simbole samvaloras kiel 490 jaroj. Estis kvar ediktoj de la persaj reĝoj por la rekonstruado de Jerusalemo :

* edikto de Ciro 2a la Granda (EZ:I) en la jaro 538a AK, sed poste nenio okazis.

* edikto de Dario 1a (EZ:VI) en la jaro 519a AK, sed nur la templo estis restarigita.

* edikto de Artaĥŝast (EZ:VII) en la jaro 457a AK, post kiam la judoj ekrekonstruis la murojn de Jerusalemo.

* edikto de Artaĥŝast (NE:II) en la jaro 444a AK, kiu konfirmis la trian edikton.

*Ja pasis 490 sunjaroj de la unua edikto de Artaĥŝast (457 AK) ĝis la morto de Jesuo (33 PK).

Pasos 2300 tagoj (do simbole 2300 jaroj), ĝis kiam la sanktejo estos denove sanktigita (DA:VIII 13-14). Se oni kalkulas ekde la sama edikto unua de Artaĥŝast oni konstatas, ke tiu 2300jara periodo finiĝas je la jaro 1843a PK : do Kristo estus revenanta en la jaro 1844.


Kiel ? : El la Oriento, tra la “Pordo”


Biblia profeta
ĵo (JĤ:XLIII 1-7) rakontas, ke la “Majesto (Gloro) de Dio” revenos en la Templon, tra la pordego (“Báb” en la araba lingvo) kaj el la oriento, por eterne resti en ĝi. Jeĥezkel diras, ke trifoje li vidis tiun “Majeston (Gloron) de Dio”, en kiu vidiĝas kvazaŭ bildo de homo (JĤ:I 26-28).

La unua templo de Jerusalemo estis detruata de Nabukadnecaro en la jaro 586a AK. La dua templo estis rekonstruita en la jaro 516a AK, post la reveno de la judoj el Babilono. Poste
ĝi estis anstataŭita per la templo de Herodo, kiu estis apenaŭ finita kiam la romianoj detruis ĝin en la jaro 70a PK. Kvankam Jeĥezkel faris tiun profetaĵon dum la ekzilo de la judoj en Babilono, ŝajnas malfacile kredi, ke ĝi aludas nur al la rekonstruo fizika de la dua templo, ĉar kiel la “ Majesto (Gloro) de Dio ” povus eterne resti en ĝisfunde detruita templo ?

Necesas simbole kompreni tiun profetaĵon, same kiel la eldirojn de Jesuo komparante sin al la templo (JO:II 18-22) aŭ al la pordo, tra kiu alvenas savo (JO:X 1-2, 9).

La nevola ekzilo de Bahá'u'lláh laŭvorte plenumis la vortojn de la profeto Miĥa (MI:VII 11-15) : fine de la 19a jarcento, la biblia leĝo diskoniĝis tra la tuta mondo, kaj la judoj amase ekrevenis por restarigi sian landon Israel. En tiu tempo, post la anonco de Báb (JS :XL 3-5) (ML :III 1), Bahá'u'lláh estis ekzilata el Teherano kaj Bagdado al Palestino. Li travojaĝis la otomanan imperion de Oriento al Okcidento (MT:XXIV 27), de la maro Nigra al la maro Mediteranea, de la kurdaj montaroj al la monto Karmel. Kiel pasis 40 jaroj mirindaj de la eliro el Egiptio ĝis la eniro en la Kanaanan Landon, tiel dum sia 40jara vivo misia (1852-1892) Bahá'u'lláh elmontris mirindaĵojn kaj “paŝtis la ŝafaron de Dio”..


Kial ? : Por surtere starigi la Regnon de Dio


Jesuo-Kristo avertis siajn disĉiplojn kontraŭ la falsaj profetoj, kaj asertis, ke per liaj agoj oni rekonos, ĉu iu profeto estas vera aŭ falsa (MT:VII 15-20). Sed mirakloj ne estas fidindaj pruvoj, ĉar eĉ la falsaj profetoj povas fari miraklojn kaj mirindaĵojn (MT:XXIV 24). Tralegante la Biblion, oni ekscias, ke la Mesio venos surteren por :

1 ) Glori Jesuon kaj rememorigi liajn instruojn (JO:XIV 26) (JO:XVI 14-15)

Bahá'u'lláh
ĉiam atestis pri Jesuo, liaj agoj kaj instruoj. Same li faris pri la aliaj senditoj de Dio : Adamo, Kriŝno, Abrahamo, Moseo, Zoroastro, Budho, Mohamedo, Báb… Laŭ la instruoj de Bahá'u'lláh, ne eblas al homo senpere koni Dion, Kiu estas la ununura Kreinto transcenda kaj imanenta de ĉiuj universoj. Ĉar kio estas malperfekta kaj limigita, tio ne povas kompreni la Senliman Perfektecon. Tial Dio senĉese sendas Siajn senditojn por gvidi kaj grade eduki la homojn (JO:XII 44-50) (JO:XIV 6). Tiel Dio fariĝas videbla, aŭdebla kaj komprenebla al homoj pere de Siaj senditoj (JO:XIV 7-11). Ĉiuj profetoj proklamas la saman mesaĝon fundamentan (MT:V 17-19) (MT:XXII 36-40), sed donas por sia epoko novajn leĝojn pli bonajn kaj taŭgajn ol la antaŭajn (MT:IX 16-17).

Bahá'u'lláh simbole komparas Dion kun la suno, kiu estas fonto de lumo kaj vivo, kaj la profetojn kun speguloj perfekte puraj kaj poluritaj : ja estas la sama “suno de vero”, kiu tutsplendore manifestiĝas per malsamaj “speguloj”, kun potencoj malsamaj sed taŭgaj laŭ tempo, loko kaj popoloj. Sed la spegulo ne estas la suno, kaj la suno nek malsupreniras nek “enkorpiĝas” en la spegulon ! (EL:VII 1-2) (JO:XII 44-46) (JO:XIV 9-10)

Tiel klarigas Bahá'u'lláh la esencan unuecon de ĉiuj religioj kaj profetoj malgraŭ iliaj ŝajnaj malsamoj. Li asertas, ke ĉiuj senditoj diaj elmontras la samajn kvalitojn de Dio, kaj ke ĉiun el ili oni devas konsideri kiel la “revenon” de tiu antaŭa. Tio komprenigas, kial Jesuo ŝajne kontraŭdiris la asertojn de Johano la Baptisto : kvankam Johano respondis al la judoj ke li estas (KORPE) nek la Mesio, nek la Profeto, nek Elijah sed “la voĉo de krianto en dezerto” (JO :I 19-23), Jesuo-Kristo asertis, ke Johano estas ja (SPIRITE) la reveno de la profeto Elijah atendita antaŭ la alveno de la Mesio, ĉar Johano posedas kaj elmontras la spiriton, la potencon kaj la kvalitojn de Elijah (MT :XI 13-14) (MT :XVII 13-17).

Bahá'u'lláh plej klare asertis, ke li estas la Mesio por la nuna epoko sed ne la lasta. Ĉar post minimume 1000 jaroj alvenos alia Sendito de Dio, kiu proklamos novan Revelacion por la tiama homaro (AP:XX 1-7)
.

2 ) Detronigi re
ĝojn (JS:XXIV 21-23), kaj anonci la estontecon (JO:XVI 8,12-13)

Estante en Andrianopolo (1867), Bahá'u'lláh skribis al ĉiuj estroj politikaj kaj religiaj por proklami sian mision dian, kaj admoni ilin, ke ili agu por paco kaj justeco. Sed plejmulto el ili neglektis aŭ eĉ malestime rifuzis akcepti la admonojn ! Pro tio Bahá'u'lláh profetis ilian detronigon kaj malfeliĉon, kaj ĉio okazis kiel dirite al la imperioj franca, aŭstra, rusa, germana turka kaj al la Ŝaho de Persio.

Bahá'u'lláh asertis, ke la ekvilibro de la ĝisnuna mondo estas disrompita per la vibra influo de tiu neimageble grandioza mondordo nova, kiun li anoncas (AP:XXI 1-6).

3 ) Klarigi profeta
ĵojn kaj gvidi al la Vero (JO:XVI 13) (JS:XXIX 11-12, 18, 24)

Dum sia tuta vivo misia Bahá'u'lláh verkis multajn leterojn, epistolojn kaj librojn en araba kaj persa lingvoj, kies originalojn konservas la Bahaa Centro Monda en Hajfo.

En la libro Kitáb-i-Íqán (Ketabe Ikan = Libro de Certeco) li klarigas la signifojn de la profeta
ĵoj menciitaj en la Sankta Biblio kaj en la Nobla Korano.

En la libro Kitáb-i-Aqdas (Ketabe Akdas = Plej Sankta Libro) li donas leĝojn kaj konsilojn por kuraci kaj resanigi la suferojn de la homaro, kaj por gvidi ĝin al matureco surbaze de universalaj amo, paco, justeco kaj unueco. Kiel malgranda semo potenciale entenas plej perfektan arbon kun ĉiuj ĝiaj branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj, tiel tiu dia plano naskos iom post iom neimageble grandiozan socion tutmondan.

Ne estas dubo pri aŭtentikeco kaj signifo de la Bahaaj Skribaĵoj, ĉar ni havas ambaŭ la originalajn tekstojn de Bahá'u'lláh kaj aŭtoritatajn komentariojn de 'Abdu'l-Bahá (Abdol-Baha, 1844-1921) kaj
Shoghí Effendí Rabbání (Ŝogi Efendi Rabani, 1897-1957).

4 ) Starigi la “ Regnon de Dio ” (JS :XI 1-12).


Kiel estas skribite en la Biblio, la mesaĝo de Bahá'u'lláh temas nur pri amo, paco, justeco kaj unueco (JS:XI 1-12), kaj iom post iome efektivigos la regnon de Dio, kiel en la koroj tiel en la ĉiutaga vivo (LK:XVII 20-21).

AMO : Ĉiuj profetoj ĉiam proklamis, ke amo al Dio kaj al proksimulo estas la fundamento de la diaj instruoj (MT:V 38-39) (MT:XXII 36-40). Amo estas nepra kanalo inter homo kaj Dio : se homo ne amas Dion, li senigas sin je la dia amo, kiu tamen ĉeestas ĉie kaj ĉiam. Tial homo povas malami iun “lampon aŭ spegulon” sed ne la Lumon, kiu brilas en ĝi (MT:XII 32). Jesuo diris, ke oni rekonos liajn disĉiplojn, ĉar ili havos amon unu al la alia (JO:XIII 34-35). Sed Bahá'u'lláh aldonas, ke tia amo devas esti universala, ĉar venis la tempo, kiam endas konsideri la teron kiel ununuran landon, kaj la homaron kiel unusolan familion.

UNUECO : Oni povus resumi la instruojn de la Bahaa Kredo per la vortoj “Unueco en Diverseco” : Unu estas Dio, tial unu estas la profetoj kaj la religioj malgraŭ malsamaj ritoj kaj kutimoj. Ĉar religio devus esti nur fonto de amo kaj scio, vere religia ago estus forlasi religion, kiu kaŭzus malamon kaj konfliktojn ! Unu estas la Religio kaj la Scienco, ĉar ili ambaŭ serĉas la Veron per rimedoj malsamaj sed komplementaj. Unu estas la homaro biologie kaj spirite, kvazaŭ ĝi estus unu arbo , kies branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj estus ĝiaj gentoj.

JUSTECO : La justeco estas donaco dia, kiu ebligas al homo vidi kaj kompreni per si mem. Se homo estas gvidata de la justeco, li certe trovos “spiritajn” rimedojn al problemoj ekonomiaj kaj materiaj. Tial instruas Bahá'u'lláh, ke la tero estas nur unu lando, kaj ke ĉiuj homoj estas ĝiaj civitanoj egalrajtaj , kiaj ajn estas iliaj sekso, raso, nacio, religio aŭ riĉeco. La ekstremaj riĉeco kaj malriĉeco estos forigitaj de la venonta homa socio per demokratia regado kaj per universala edukado. Ĉar homoj estas kvazaŭ krudaj juveloj, kiuj rivelas sian valoron nur post polurado, nepre necesas eduki ilin ĉiujn kaj ĉefe la knabinojn, ĉar la virino estas la fundamento de la familio, kiu siavice estas la fundamento de la homa socio. En la socio anoncita de Bahá'u'lláh, la laboro estos rajto kaj devo de ĉiu homo, ĉar ĝi estas nepre necesa por la bonfarto de la homo kaj de la socio. Bahá'u'lláh diris, ke laboro plenumita kiel servo al la homaro estas vera preĝo kaj adorago al Dio.

PACO : Bahá'u'lláh anoncis, ke universala paco baldaŭ efektiviĝos, kaj ke paŝon post paŝo ĝi stariĝos firme porĉiam dank’al registaro kaj tribunalo supernaciaj kun konfederacio de la nacioj bazita sur komuna konsultado kaj demokratia baloto. Tiam, komunaj decidoj ebligos senarmadon de ĉiuj nacioj, kaj saĝan uzadon de la tergloba medio kaj de ĝiaj riĉajoj. Ankaŭ gravega por paco estas universala helplingvo kun komuna skribo. Kvankam neniu scias tiujn, kiuj estos elektitaj, 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi estis tre favoraj al ESPERANTO. Notinde estas, ke Lidja Zamenhof fariĝis fervora bahaanino, kaj ke Zamenhof konis kaj estimis Bahaismon.

SERĈADO DE LA VERO : Bahá'u'lláh vigle insistis, ke la homoj nun maturiĝintaj ne blinde sekvu la religiestrojn (MT:XXIII 13, 23-24) kaj la kutimojn de la pasinteco, sed male malfermu siajn okulojn kaj orelojn, por certiĝi sendepende kaj sentime pri la vero, forigante ĉiujn antaŭjuĝojn. La Sanktaj Skribaĵoj Bahaaj instruas, ke homo povas ekkoni ion per kvar rimedoj malperfektaj unuope sed arope valoraj : la percepto de la kvin sensoj, la dedukto de la racio, la sperto de aliaj kaj la propra intuicio. Sed la Skribaĵoj aldonas, ke nur la Vortoj de Dio estas neerarema gvidilo, kaj ke la Sankta Spirito estas la ĉefa forto de la vivo.

BAHAA KOMUNUMO : Malgraŭ teruraj kaj senĉesaj persekutadoj (JO:XV 18-19), la Bahaa Kredo disvastiĝis tra la tuta mondo (AG:V 38-39). Je la jaro 1992 ĝi estis establita en 232 landoj kaj teritorioj, kaj kunigis 6 milionojn da homoj el plej diversaj devenoj religiaj, rasaj kaj naciaj, ĉar homo bahaaniĝanta tute ne devas malkonfesi sian kulturan aŭ religian heredon, sed male trovas ĝian plenumiĝon. Ekzistas nek klerikoj, nek pastroj, neh monaĥoj, nek asketoj en la Bahaa Komunumo, kiu estas are gvidata de konsilioj konsistantaj el po 9 homoj demokratie elektitaj urbe, nacie kaj monde (AP: XXI 23). La tutmonda konsilio nomita “Universala Domo de Justeco” havas sidejon ekde 1963 sur la monto Karmel (JS:XXXII 16-17). La Bahaa Komunumo tre vigle agadas por paco, edukado, protektado de la medio, disvastigo de la gehomaj rajtoj, plibonigo de la sano kaj de la vivrimedoj, kunlaborante kun U.N.E.S.K.O. (Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo), O.M.S. (Organizo Monda por Sano) kaj O.N.U. (Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj) kiel neregistara organizo (N.R.O.) ekde 1948. En 1970 ĝi ricevis konsultan statuson ĉe EKO.SO.K (Ekonomia kaj Socia Konsilio) kaj U.N.I.C.E.F (Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj por la Infaneco). Sed Bahá'u'lláh postulis, ke la bahaanoj “ne enŝovu sian nazon en politikan vazon”, kaj ke ili obeŭ kaj respektu la leĝojn kaj la registaron de sia lando (MT:XXII 17-21). La Bahaa Komunumo ĉiutage elmontras, ke la vortoj de Bahá'u'lláh estas ne iuj vanaj imagaĵoj de revulo aŭ de naivulo, sed ja konkrete realigeblaj.

Ĉu Jam Revenis Kristo en la “Gloro de Dio” ?

La Leganto Juĝu Mem !

étoile a 9 pointes

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )

Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio

  Faksilo +49-(0)6192-9929-99

https://bel.bahai.de

bel@bahai.de

goldstar9

Referencoj el la Sankta Biblio

Tradukita el la originalaj tekstoj hebreaj kaj grekaj de L.L. Zamenhoj kaj kunlaborantoj


(AG:III 22-23) : (22) Ĉar Moseo diris : Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li parolos. (23) Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.


(AG:V 38-39) : (38) Kaj nun mi diras al vi : Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin ; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos ; (39) sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi ; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.


(AP:II 17) : Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.


(AP:III 7,11-13) : (7) Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu : Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas : (11) Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon (12) La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros de ĝi, kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon. (13) Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.


(AP:XX 1-7) : (1) Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. (2) Kaj li ekkaptis la drakon, la antikvan serpenton, kiu estas la Diablo kaj Satano, kaj enkatenis lin por mil jaroj, (3) kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝs la mil jaroj ; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. (4) Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili ; kaj mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn, kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj sur sia mano ; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. (5) La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. (6) Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn. (7) Kaj kiam finiĝos la mil jaroj, Satano estos ellasita el sia malliberejo,


(AP:XXI 1-6, 23) : (1) Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. (2) Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigantan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. (3) Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan : Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio ; (4) kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj ; kaj la morto jam ne ekzistos ; ne plu ekzistos funebro ; nek plorado ; nek doloro ; la unuaj aferoj forpasis. (5) Kaj diris la Sidanto sur la trono : Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris : Skribu, ĉar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. (6) Kaj Li diris al mi : Ĉio fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. (23) Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido.


(DA:VIII 13-14) : (13) Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵoj pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj ? (14) Kaj li diris al mi : Ĝis pasos du mil tri cent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.


(DA:IX 24-27) : (24) Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo. (25) Sciu kaj komprenu : de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruita la stratoj kaj la muroj, kvankam en tempo malfacila. (26) Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita. (27) En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur ruinojn.


(EL:VII 1-2) : (1) Sed la Eternulo diris al Moseo : Vidu, Mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. (2) Vi parolos ĉion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.


(JE:L 19) : Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li pastiĝos sur Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satiĝos.


(JĤ:I 26-28) : (26) Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. (27) Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis la aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭe de li. (28) Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.


(JĤ:IV 6) :... ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.


(JĤ:XLIII 1-7) : (1) Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten. (2) Kaj jen la majesto de Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. (3) Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. (4) Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. (5) Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. (6) Kaj mi aŭdis, ke iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. (7) Kaj estis dirite al mi : Ho filo de homo ! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plando de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj


(JO:I 19-23) : (19) Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin : Kiu vi estas ? (20) Kaj li konfesis kaj ne kaŝis ; kaj li konfesis : Mi ne estas la Kristo. (21) Kaj ili demandis lin : Kio do ? Ĉu vi estas Elijah ? Kaj li diris : Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto ? Kaj li respondis : Ne. (22) Ili do diris al li : Kiu vi estas ? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem ? (23) Li diris : Mi estas voĉo de krianto en la dezerto : Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.


(JO:II 18-22) : (18) La Judoj do respondis kaj diris al li : Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion ? (19) Respondis Jesuo kaj diris al ili : Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. (20) La Judoj diris : Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj ? (21) Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. (22) Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.


(JO:X 1-2, 9) : (1) Vere, vere, mi diras al vi : Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. (2) Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. (9) Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.


(JO:XII 44-50) : (44) Kaj Jesuo kriis kaj diris : kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi sed al tiu, kiu min sendis. (45) kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ tiun, kiu min sendis. (46) Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restu en mallumo. (47) Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. (48) Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. (49) Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. (50) Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.


(JO:XIII 34-35) : (34) Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu la alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu la alian. (35) Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al la alia.


(JO:XIV 2-3, 6-11, 26-28) : (2) Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras por pretigi por vi lokon. (3) Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. (6) Jesuo diris al li : Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. (7) Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis. (8) Filipo diris al li : Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos. (9) Jesuo diris al li : Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo ? Tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras : Montru al ni la Patron ? (10) Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi ? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. (11) Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem. (26) Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio kion mi diris al vi. (27) Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu. (28) Vi aŭdis, ke mi diris al vi : Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.


(JO:XV 18-19) : (18) Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. (19) Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn ; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. (20) Memoru la vorton, kiun mi diris al vi : Sklavo ne estas pli granda ol lia Sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos.


(JO:XVI 8, 12-15) : (8) Kaj kiam li {la Parakleto} alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon...(12) Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti. (13) Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. (14) Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. (15) Ĉio ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos al vi.


(JS:II 2) : Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.


(JS:IX 1, 6-7) : Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj : kiel la antaŭa tempo humiligis la landon de Zabulon kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj. (6) Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur liaj ŝultroj, kaj lia nomo estos : Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; (7) por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.


(JS:XI 1-12) : (1) Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. (2) Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj de prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj timo antaŭ la Eternulo. (3) Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; (4) sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spirito de siaj lipoj li mortigos malpiulojn.(5) Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. (6) Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. (7) Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. (8) Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la nesto de vipuro. (9) Oni ne malbonagos kaj ne difektitos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel akvo plenigas la maron. (10) En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro. (11) En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. (12) Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.


(JS:XXIV 21-23) : (21) Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero. (22) Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj. (23) Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.


(JS:XXIX 11-12, 18, 24) : (11) Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de la libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li : Volu legi ĉi tion : sed li respondas : Mi ne povas ĉar ĝi estas sigelita. (12) Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li : Volu legi ĉi tion, li respondas : Mi ne povoscias legi. (18) Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra malluma nokto. (24) Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.


(JS:XXXII 14-17) : (14) Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojlokoj por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj (15) ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. (16) Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo {Karmel). (17) Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.


(JS:XXXV 1-2) : (1) Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio. (2) Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de la Lebanon estos donita al ĝi, kaj beleco de Karmel kaj Sharon; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majesto de nia Dio.


(JS:XL 3-5) : (3) Sonas voĉo de krianto : Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. (4) Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. (5) Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis.


(JS:LXII 1-2) : (1) Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo. (2) Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.


(LK:XIII 33) : Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.


(LK:XVII 20-21) : (20) Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili dirante : La regno de Dio ne venas kun observado; (21) kaj oni ne diros : Jen ĉi tie, aŭ : Jen tie ! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi.


(LK:XXI 8, 24-28) : (8) Kaj li diris : Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante : Mi estas; kaj : La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. (24) Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. (25) Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj de la ondegoj; (26) homoj malfortiĝos de timo kaj atendo de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. (27) Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. (28) Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.


(MI:VII 11-15) : (11) En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksimen. (12) En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto. (13) La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la fruktoj de iliaj agoj. (14) Paŝtu per Via bastono vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel; ili paŝtigu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo antikva. (15) Kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al vi mirindaĵojn.


(MK:XIII 24-27, 32-36) : (24) Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon, (25) kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos. (26) Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro; (27) Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo. (32) Sed pri tiu tago kaj la horo neniu scias, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. (33) Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo. (34) Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu sian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu: (35) vi do viglu; ĉar vi ne scias kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene; (36) por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.


(ML:III 1) : Jen mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras la eternulo Cebaot.


(ML:IV 5-6) : (5) Jen Mi sendos al vi la profeton Elijah, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo; (6) kaj li returnos la koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.


(MT:V 17-19, 38-39) : (17) Ne pensu ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetoj; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. (18) Vere mi diras al vi : Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (19) Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. (38) Vi aŭdis, ke estas dirite : Okulon por okulo, kaj denton por dento; (39) sed mi diras al vi : Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.


(MT:VII 12, 15-20) : (12) Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. (15) Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. (16) Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn ? (17) Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. (18) Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. (19) Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. (20) Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.


(MT:IX 16-17) : (16) Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj pli malbona ŝiraĵo fariĝas. (17) Ankaŭ oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.


(MT:X 34-36) : (34) Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon. (35) Ĉar mi venis, por kontraŭmeti viron kontraŭ lian patron, kaj filinon kontraŭ ŝian patrinon, kaj bofilinon kontraŭ ŝian bopatrinon. (36) Kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj.


(MT:XI 13-14) : (13) Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. (14) Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elijah kiu estas venonta.


(MT:XII 32) : Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta.


(MT:XIII 54-57) : (54) Kaj veninte en sian patrujon, Li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ili miris, kaj diris : De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj potencaĵojn ? (55) Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto ? Ĉu lia patrino ne estas nomata Maria ? Kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas ? (56) Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni ? De kie do li ĉion tion havas ? (57) Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili : Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.


(MT:XVI 27) : Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.


(MT:XVII 10-13) : (10) Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante : Kial do diras la skribistoj, ke Elijah devas veni antaŭe ? (11) Kaj li responde diris : Vere Elijah venas antaŭe, kaj restarigos ĉion (12) sed mi diras al vi, ke Elijah jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili. (13) Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.


(MT:XXI 11) : Kaj la homamaso diris : Ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.


(MT:XXII 17-21, 36-40) : (17) Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi ? Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne ? (18) Sed Jesuo, sciante ilian ruzon, diris : Kial vi min provas, hipokrituloj ? (19) Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. (20) Kaj li diris al ili : Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo ? (21) Ili diris al li : De Cezaro. Tiam li diris al ili : Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. (36) Majstro, kiu estas la plej granda ordono en la leĝo ? (37) Kaj li diris al li : Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. (38) Ĉi tiu estas la granda kaj unua ordono. (39) Kaj dua estas simila al ĝi : Amu vian proksimulon kiel vin mem. (40) De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.


(MT:XXIII 13, 23-24) : (13) Sed ve al vi, skribistoj kaj fariseoj, hipokrituloj ! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri. (23) Ve al vi ! skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj ! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj vi forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo : juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. (24) Vi blindaj gvidantoj ! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.


(MT:XXIV 14-15, 23-31, 42-44) : (14) Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. (15) Kiam do vi vidos la abomenindaĵojn de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), (23) Tiam se iu diros al vi : Jen ĉi tie la Kristo, aŭ : Tie; ne kredu; (24) ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. (25) Jen mi antaŭdiris al vi. (26) Se oni do diros al vi : Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ : Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. (27) Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas al la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo. (28) Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj. (29) Sed tuj poste la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; (30) kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. (31) Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo. (42) Tial viglu ; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. (43) Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. (44) Tial vi ankaŭ estu pretaj ; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.


(NB:XIV 34) : Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron.


(PS:XLVIII 1-2) : (1) Granda estas la Eternulo, kaj tre glora en la urbo de nia Dio, sur Lia sankta monto. (2) Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero estas la monto Cion, en la norda regiono, la urbo de la granda Reĝo.

glodstar9