INTER-RELIGIA
RENKONTIĜO (en la franca urbo Nico je la 25a de junio 2025)
prezentado
de D-ro Éric Bernard COFFINET pri la Bahaa Kredo
(teksto laŭ formato PDF)
MALLONGA
HISTORIO DE LA BAHAA KREDO
La
historio de la Bahaa Kredo komenciĝas en Persujo la 23an de majo
1844, kiam sian profetan mision deklaras Ali Muhamad Ŝirazi,
kromnomita Bab ("Pordo", 1819-1850). Li fondas la baban
movadon de renovigo socia kaj religia, kiu fulmrapide disvastiĝas
tra la lando. La Babismo staras kiel nova religio aparte de Islamo
kaj sekve estas sovaĝe persekutata de la persaj aŭtoritatoj
religiaj kaj politikaj. Bab estas enprizonigita kaj poste
pafmortigita, dum liaj adeptoj estas persekutataj kaj amasbuĉataj.
Elstara
babano estas Mirza Hosejn Ali Nuri, kromnomita Baha'u'llah (la
"Splendoro aŭ Gloro de Dio", 1817-1892), kiu en 1852 estas
katenigita en la subtera karcero de Teherano kromnomita Sijah-Ĉal
(la "nigra truo"). Tie li travivas mistikan sperton, kiu al
li rivelas lian profetan mision. Ĉar li estas filo de ministro de la
Ŝaho kun potencaj apogoj, li ne estas mortigita kiel siaj kunuloj
sed estas senigita je ĉiuj siaj bienoj kaj ekzilita kun siaj
familianoj al Bagdado en 1853. Afliktita de konfliktoj inter la
ekzilitaj babanoj, li ermitiĝas en la montaroj de Kurdujo
(1854-1856), kaj poste revenas al Bagdado por revivigi la baban
komunumon. Li tiom kreskigas ĝiajn famon kaj influon, ke la otomana
Sultano ordonas lian ekzilon ĉiam pli foren de Persujo, al
Konstantinopolo (1863), poste al Andrianopolo (1863-1868) kaj fine
ĝis lia morto al Akko (1868-1892), ĉiam kiel prizonulo de la
otomana Imperio
Forirante
el Bagdado al Konstantinopolo en 1863, li publike deklaras al sia
kunularo sian profetan mision kaj fondas la bahaan religion
sendependan. En Andrianopolo li skribas al la tiutempaj regantoj
politikaj kaj religiaj por anonci al ili sian mesaĝon, kaj li
alfrontas la ribelon de sia duon-frato Subh-i-Azal ("Aŭroro de
Eterneco", 1831-1912, la "estro" de la baba komunumo).
Incitita de kvereloj inter azalanoj kaj bahaanoj, la otomana Sultano
ekzilas la unuajn al Cipro kaj la aliajn al Akko en Palestino. Tie
Baha'u'llah rivelas siajn plej gravajn verkojn, kiel la Kitab-i-Aqdas
(1873, la "Plej Sankta Libro" aŭ libro de la leĝoj), por
strukturi sian komunumon kaj la venontan mondon. Per sia testamento
li nomumas sian plej aĝan filon 'Abdu'l-Baha Abbas ("Servanto
de Baha", 1844-1921) kiel la estron de la komunumo bahaa. Tiu
lasta vojaĝas tra la kontinentoj eŭropa kaj nordamerika inter 1911
kaj 1913 por diskonigi la instruojn de sia patro kaj testamente
nomumas sian nepon Shoghi Effendi Rabbani (1897-1957) kiel la
"Gardanton de la Afero de Dio" por anstataŭi lin kaj
disvastigi la Bahaan Kredon tra la tuta mondo. La bahaa komunumo
estas kolegie gvidita de la "Manoj de la Afero de Dio"
inter la forpaso de Shoghi Effendi kaj la unua elekto en 1963 de la
"Universala Domo de Justeco", kiu ekde tiam ĝin gvidas.
FUNDAMENTOJ
DE LA BAHAAJ INSTRUOJ
La
Bahaa Kredo aperas kiel la plej nova monoteisma religio abrahamida.
Estas nek dubo pri la historia realeco de Bab kaj Baha'u'llah nek pri
la aŭtentikeco de iliaj skribaĵoj, kies originalojn ni posedas en
la lingvoj araba kaj persa, kiujn ili propramane skribis aŭ diktis
al siaj sekretarioj kaj poste sigelis. Ne ekzitas en la Bahaa Kredo
io simila al raportita "tradicio" pri iliaj vortoj kaj
agoj. Kaj dank'al tio, kion la bahaanoj nomas la "Alianco de
Baha'u'llah", estas klare difinita kiu post li rajtos interpreti
la sanktajn skribaĵojn kaj gvidi la bahaan komunumon. Tio garantias
kaj protektas ĝian unuecon kontraŭ iu ajn daŭra skismo
La
mesaĝo de Baha'u'llah estas, ke por la homaro alvenas la Tago de la
Releviĝo kaj de la Juĝo anoncita en la pasintaj skribaĵoj
religiaj. Ne temas pri fizika detruo de la mondo sed pri fundamenta
ŝanĝo de civilizacio, ia tumulta adoleskanteco kun duboj kaj krizoj
inter la infaneco kaj la matureco de la homaro. Baha'ullah asertas ke
post li tra la tempoj sinsekve aperos aliaj "Grandaj Edukistoj"
kiel li por daŭre gvidi la homaron ĝis la kulmino de la homa
civilizacio.
Baha'u'llah
rememorigas la fundamentan gravecon de la religio por la bonstato
tiel de la socio kiel de la individuo. Lia mesaĝo baziĝas sur
triobla unueco : la unueco de Dio, la unueco de la religioj kaj la
unueco de la homaro. Tamen unueco ne en uniformeco sed en diverseco :
"La
celo de la religio revelaciita el la ĉielo de la sankta volo de Dio
estas estigi la unuecon kaj la konkordon inter la popoloj de la
mondo; ne faru ĝin kaŭzo de malkonkordo kaj lukto. La religio de
Dio kaj lia leĝo dia estas la plej potencaj iloj kaj la plej efikaj
rimedoj por aperigi la lumon de la unueco inter la homoj. La progreso
de la mondo, la disvolviĝo de la nacioj, la trankvileco de la
popoloj kaj la paco por tiuj vivantaj sur la tero, troviĝas inter la
principoj kaj ordonoj de Dio. La religio havigas al la homo la plej
altvaloran donacon, proponas la pokalon de prospero, donas la vivon
eternan kaj superŝutas la homaron per nepreeblaj bonoj."
"La
Granda Estulo diras : Oh vi, homidoj ! La fundamenta celo de la kredo
je Dio kaj de Lia religio estas protekti la interesojn de la homa
raso, starigi ĝian unuecon kaj kreskigi inter homoj spiriton de amo
kaj de frateco. Ne permesu, ke tiu kredo fariĝu inter vi fonto de
malordo, de malkonkordo, de malamo kaj de malamikeco. Tiel estas la
rekta vojo, kiun vi devas sekvi, la neŝanĝebla fundamento sur kiu
vi devas konstrui. Ĉion, kion vi starigos sur tiaj bazoj, ne povos
malfortigi la ŝanĝiĝoj de tiu mondo nek ĝian strukturon subfosi
la pasado de sennombraj jarcentoj."
"La
celo de la unusola vera Dio (ekzaltata estu Lia gloro !), sin
malkaŝante
antaŭ la homoj, estas aperigi la perlojn kaŝitajn en la minejo de
ilia intima kaj fundamenta memo. La esenco de la kredo je Dio kaj de
Lia religio nuntempe rezidas en la principo, ke la diverseco de
eklezioj kaj de kredoj neniel devas esti kaŭzo de malkonkordo inter
la homoj. Tiuj reguloj kaj kutimoj, tiuj potencaj sistemoj religiaj
tiom firme starigitaj, devenas de la sama fonto kaj estas la radioj
de unusola lumo. Ĉiujn iliajn diferencojn kaŭzas la diversaj bezonoj
postulitaj dum la tempoj de ilia proklamado. (…) La malamo
kaj la fanatikeco religia estas senbride konsuma fajro, kiun neniu
povus estingi. Nur la mano de la dia potenco povas liberigi la Homaron
de ĝiaj ruinigaj efikoj. La Dia Parolo estas lampo, kies lumo
rezidas en tiuj vortoj : vi estas la fruktoj de sama arbo, la folioj
de sama branĉo. Ĉiam rilatu inter vi kun sento de amo kaj harmonio,
kun spirito plej amika kaj frateca. (…) Ne
gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la
tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj
civitanoj."
Baha'u'llah
instruas, ke la religioj konsistas el du partoj : la unua parto estas
neŝanĝebla ĉar ĝi temas pri la homa naturo kaj ĝia rilato al
Dio; la dua parto estas ŝanĝebla laŭ tempoj kaj lokoj ĉar ĝi
temas pri funkciado de la komunumo kaj de la socio. Li ankaŭ
instruas, ke la dia revelacio estas daŭra kaj grada por adapti la
edukan procezon de la homaro al ĝiaj kapabloj.
Baha'u'llah
konservas por la kulto la tradiciajn principojn de kreda konfeso, de
preĝado, de fasto, de almozdono, de pilgrimado, de religiaj festoj
kun kalendaro, de geedziĝo kaj de funebro, laŭ praktikaj formoj
taŭgaj por nia moderna mondo. Li indikas vojojn sekvendajn por ke
daŭre stariĝu tutmonde homa socio unuiĝinta, pacema kaj justa. Li
insistas pri persona serĉado de vero, pri deviga edukado de infanoj
kaj sci-akirado por ĉiuj, pri harmonio inter religio kaj scienco,
pri produktado de riĉaĵoj kun respekto kaj justeco, pri malpermeso
de nenifarado taksante laboron kiel adoragon, pri rajtegaleco inter
viroj kaj virinoj, pri devigaj starigo de internacia konsilantaro de
registaroj kaj adopto de universalaj lingvo kaj alfabeto por ke la
homaro estigu interkompreniĝon, unuiĝon kaj pacon.
ORGANIZADO
DE LA BAHAA KOMUNUMO
Bahaano
oni fariĝas ne denaska sed post memvola deklaro libera ekde la 15a
jariĝo. Ne trudeble estas fariĝi aŭ resti bahaano, sed deklari sin
bahaano estas firma promeso vivi laŭ la leĝoj kaj principoj
ediktitaj de Baha'u'llah, kaj ankaŭ resti fidela je lia Alianco. La
komunumo administracie baziĝas sur la ĝemelaj institucioj de la
"Gardanto de la Afero de Dio", kiu rajtas klarigi la
bahaajn skribaĵojn sanktajn, kaj de la "Universala Domo de
Justeco", kiu rajtas leĝdoni pri ĉio ne revelaciita en la
bahaaj skribaĵoj sanktaj.
Nur
Baha'u'llah, la "Centro de Lia Alianco" ('Abdu'l-Baha) kaj
la "Gardanto de la Afero de Dio" (kiel Shoghi Effendi
Rabbani) posedas aŭtoritaton por klarigi la bahaajn skribaĵojn
sanktajn. Bahaano povas havi propran opinion pri ili sed ĝi estas
nek trudebla al aliuloj nek oponebla al aŭtoritataj klarigoj de tiuj
tri centraj figuroj. Kvankam neniu plu havas la necesajn kvalitojn
por fariĝi Gardanto post Shoghi Effendi Rabbani, tiu instuticio ne
malvalidiĝas kaj daŭre protektas la bahaan komunumon kontraŭ
skismon.
Estas
nek asketoj, nek monaĥoj, nek pastroj, nek ekleziularo en la Bahaa
Kredo kaj la komunumo estas regata laŭ la principoj de grada
aŭtoritato, de konsultado kaj de voĉdono. En ĉiu loko, kie loĝas
almenaŭ naŭ plenkreskaj bahaanoj, estas ĉiujare elektita "Loka
Spirita Asembleo" por mastrumi la aferojn komunumajn. Ankaŭ
ĉiujare estas elektita "Nacia Spirita Asembleo" por
mastrumi la bahaajn aferojn en ties lando. Kaj po kvinjara periodo estas
elektita la "Universala Domo de Juteco", kiu tutmonde regas
la bahaan komunumon. La bahaanoj konsideras, ke ĝiaj decidoj estas
"die inspiritaj" kaj observendaj. Krom tiuj "elektitaj"
institucioj ekzitas ankaŭ "nomumitaj" konsilantaroj, kiuj
anstataŭas la "Manojn de la Afero de Dio" por instrui,
disvastigi kaj defendi la Bahaan Kredon.
RETEJOJ
PRI LA BAHAA KREDO
Bahaa
libraro en la angla lingvo > http://bahai-library.org
Bahaa
libraro en la franca lingvo > http://www.bahai-biblio.org
Bahaa
libraro en la persa lingvo > http://reference.bahai.org/fa/
Bahaa
libraro en la araba lingvo > http://reference.bahai.org/ar/
Bahaa
libraro en esperanto > https://ebcoffinet.fr/U-tekstoj/home-U.html
Oficiala
retejo de la bahaa komunumo de Francio > http://www.bahai-fr.org
Oficiala
retejo plurlingva de la bahaa komunumo tutmonda >
http://www.bahai.org