En la dudekaj kaj tridekaj jaroj estis
precipe individuoj kiel Martha Root, Lidia Zamenhof kaj Hermann Grossmann,
la fondinto de la bahaa Esperanto-gazeto kaj -eldonejo « La Nova Tago
», kiuj organizis la reprezentiĝon de Bahaismo en la Esperanto-movado.
Post la Dua Mondmilito mallonge tion klopodis fari la Ĝeneva oficejo de
la Bahaa Internacia Komunumo. Sed dum la kvidekaj kaj sesdekaj jaroj daŭris
tia agado denove per precipe la engaĝiĝo de individuoj kiel Adelbert
Mühlschlegel kaj Roan Orloff-Stone. Por doni pli firman bazon al tiu agado
estis nur konsekvence ke fondiĝis komence de sepdekaj jaroj Bahaa Esperanto-Ligo
(BEL), kiu tamen radikas en la longtradiciaj rilatoj inter bahaanoj kaj
esperantistoj.
Estas indikoj ke la ideo pri fondo de
ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam komence de la sesdekaj jaroj
kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas
ligitaj al la persono de Adelbert Mühlschlegel, sed restis sen konkretaj
rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971
estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe
Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo fariĝis projekto, kiu relative rapide
jam realiĝis.
Per letero de julio 1971 Cardoso skribis,
tiam nome de kaj kiel sekretario de la bahaa Loka Spirita Asembleo de Fortaleza,
Brazilo, ke « ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion
». Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota
asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de
la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj.
Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj
en Brazilo (8), Hindio (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj
Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ĝuste tiuj
personoj. Sed estis almetita krome ankoraŭ listo de pliaj 47 adresoj en
13 landoj, preskaŭ la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone.
Krome Cardoso komencis verki sub la nomo « Komuna Bahaa Letero » cirkuleron,
kiu poste fariĝis la unua organo de la Ligo.
Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland,
Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti
peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio
de bahaaj esperantistoj. La Universala Domo de Justeco, post konsulto de
la « Mano de la Afero de Dio » Adelbert Mühlschlegel, kiu estis laŭ
la Universala Domo de Justeco « entuziasma » pri tiu propono, donis sian
aprobon per letero datita per la 19a de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa
Epoko): jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo.
Per la 5a n-ro (aprilo 1973) de « Komuna
Bahaa Letero » estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj
la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaŭ jam estis dissenditaj
aliĝiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.
Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj
spiritaj asembleoj (ĉiu membro voĉdonis por naŭ nomoj el ĉiuj membroj
sen kandidatiĝoj). Per aparta letero de la 30a de julio (kiu tamen portas
nur la daton laŭ la bahaa kalendaro: 18an de Kalemat' 130) estis diskonigita
la rezulto de tiu elekto, en kiu voĉdonis 30 personoj : s-ro Paŭlo Amorim
Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh
(Israelo [Bahaa Mondcentro]), s-ro Adelbert Mühlschlegel (Svisio), s-ro
Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C.
Gupta (Hindio), s-ro Chagzin Kim (Koreio), s-ino Leonora Stirling Armstrong
(Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.
Per n-ro 9 (novembro 1973) de « Komuna
Bahaa Letero » estis informite, ke « BEL posedas 73 membrojn el 14
landoj : Argentinio 1, Aŭstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3,
Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio
2, Svisio 1, Usono 27 ».
Kaj en la sekva 10a n-ro (januaro 1974)
estis anoncita : « Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo
: Kunordiganto: Adelbert Mühlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib
Taherzadeh el Izraelio, Sekretario: Paulo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino:
Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Portugalio, Vickasisto:
Leonora Stirling Armstrong el Brazilo ». Krome estis anoncite, ke
laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua
estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL; estis 80 membroj en 17
landoj.
La unuaj aktivecoj de la Ligo estis,
apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj
en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz.
la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro (aldone al la 15a n-ro de « Komuna
Bahaa Letero » de majo 1975 troviĝis kalendaro, laŭ kiu eblis paralele
uzi la bahaan kaj la gregorian kalendarojn). Ankaŭ la Ligo submetis al
UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio (kiu efektiviĝis la sekvan
jaron dum la UK).
Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj
por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco
de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj la agado limiĝis al tiu
de unuopuloj kaj multo koncentriĝis ĉe la sekretario. La unua estis P.A.
Cardoso, Brazilo. Apud li plej grava por la disvolviĝo de la Ligo estis
Roan Orloff-Stone, Usono, kiu partoprenis ĉiujn UK-ojn inter 1976 kaj
1988. La Ligo tiel povis helpe de tiu ĝia motoro kaj kelkaj kromaj membroj
kutime reprezenti Bahaismon ĉe la UK-j.
En 1976 BEL faris provon revivigi «
La Nova Tago ». Kun la tempindiko « Splendoro 133 » (marto 1976) aperis
la unua, seppaĝa numero, en kiu klarigatas ke la BEL-anoj en Fortaleza
lanĉis ĝin « en sia Nova Fazo » kiel oficialan organon de BEL direktitan
ankaŭ al la ĝenerala esperantistaro. Pliaj numeroj tamen ne aperis. Sed
daŭris iom ankoraŭ la komence unupaĝa kaj ek de la 12a numero dupaĝa
« Komuna Bahaa Letero », de kiu probable aperis entute 20 numeroj. Sekvis
ĝin du numeroj de t.n. « Bahaaj Noticoj », kiujn evidente ankaŭ Cardoso
redaktis.
Same kiel antaŭe Cardoso, la lin en
1976 sekvanta sekretario, John T. Dale, Usono, signife difinis la trajtojn
de la Ligo. Per multaj elanoj li kontribuis ideojn pri la plua evoluado
de la Ligo kaj iniciatis kelkajn, ĉefe eldonajn projektojn. Ankaŭ li
transprenis la redaktadon de la bulteno de la Ligo, al kiu li donis la
nomon « BELmonda Letero » (kiu ĝis hodiaŭ restis krom fariĝinte en
1994 « La BELmonda Letero »), sed konservis la nombradon de ties antaŭintoj,
tiel ke la unua numero fariĝis la 23a ! Tiu aperis probable (klara indiko
mankas) en aprilo 1978, do preskaŭ jaron post la lasta « Komuna Bahaa
Letero ».
Aperis post tiu unua, kvarpaĝa numero
tamen nur ankoraŭ du numeroj, ambaŭ sen tempindiko sed probable en 1979,
sub la redaktado de Dale. N-ro 24 estis 16-paĝa kaj n-ro 25 eĉ 60-paĝa.
Tiu ĉi lasta inkluzivis tradukojn de novaĵ-artikoloj sciencaj kaj pri
la Unuiĝintaj Nacioj, originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozaĵojn,
tradukojn de preĝoj kaj meditaĵoj de Bahá'u'lláh raportojn de diversaj
personoj, radio-programan skripton pri la Kredo, artikolon pri la institucio
de la Mashriqu'l- Adhkár (pr.: maŝrekol'-askar'; bahaa preĝejo), leterojn
al la redaktisto, anoncojn pri novaj eldonaĵoj, kaj ilustraĵojn.
Malfaciloj,
aspiroj kaj atingoj
La Ligo daŭre suferis pro la disĵetiteco
de la membraro kaj tio ke eĉ la estraranoj la plej multajn anojn tute
ne konis persone. En 1979 oni devis ankaŭ ĉesigi kontakton kun la bahaaj
esperantistoj en Irano (sur la balotlisto en 1976 estis 16 irananoj), kiuj,
post la t.n. « islama revolucio » en tiu jaro, estus endanĝerigitaj
per korespondado kun la Okcidento.
Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn donis
al si John Dale kiel sekretario de BEL « estis korekti la oftegajn miskomprenojn
inter la bahaanoj mem pri Esperanto ». Li trovis, ke la plej multaj bahaanoj
favoris aŭ la anglan kiel estontan mondlingvon aŭ, malgraŭ ke eble favoraj
al Esperanto, ne emis ĝin lerni kaj uzi antaŭ ol la Universala Domo de
Justeco rekte petus tion. « Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn
al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn :
(1) Kompilaĵon de la Bahaaj Skribaĵoj
pri Esperanto kaj la lingva problemo…
(2) Kolekti diversajn historiajn
bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj
bahaaj tekstoj...
(3) Krei informfoliojn kaj bazajn
dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al
la disvastigo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj ».
La reeldono en 1978 de la reviziita,
ampleksigita kaj apendicita jam far Martha Root iniciatita kaj far Lidia
Zamenhof plenumita traduko de « Bahá'u'lláh kaj la nova epoko » de
John E. Esslemont, la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko al Bahaismo,
estis certe unu el plej grandaj atingoj de tiu periodo.
Krome estis eldonitaj en 1976 trilingve
(portugale, hispane kaj esperante; ĝi ankaŭ aperis en sia angla originalo)
la broŝuro « Unueco kaj universala lingvo » verkita de Dale, en 1977
la broŝuro «Bahaaj Respondoj » kaj en 1981 « La Kaŝitaj Vortoj »,
unu el la centraj verkoj de Bahá'u'lláh.
En 1979 Dale sendis leteron kun ekzemplero
de BELmonda Letero al ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj en la mondo por anonci
al tiuj la ekziston de BEL kaj komenci kunlaboron kun naciaj grupoj. Dale
ankaŭ skribis leteron al la Universala Domo de Justeco petante ke ĝi
« konsideru la dumtempan, eksperimentan adopton de Esperanto en iu
maniero por pli forte instigi al la Bahaanoj lerni la lingvon ».
Similon jam pli frue estis farinta Cardoso.
Sed tiuj klopodoj restis senfruktaj. La Universala Domo de Justeco konservis
sian politikon ne entrepreni ian oficialan, eĉ se nur « eksperimentan
» enkondukon de Esperanto ene de la bahaanaro emfazante, ke kion bahaanoj
subtenu estas pli la principo de internacia helpa lingvo ol iun ajn konkretan
lingvon – malgraŭ ĉian favoron donitan al Esperanto. Cardoso ŝajne
iom post iom seniluziiĝis per la senfrukteco de siaj tiurilataj esperoj
kaj kelkajn jarojn poste forlasis la Kredon ( la trian estraron de 1980
li tamen servis ankoraŭ kiel prezidanto).
Nova
etapo post la UK-oj en Pekino kaj Varsovio
Ek de la dua duono de la okdekaj jaroj,
kiam la agadcentra torĉo pli kaj pli transiris de Ameriko al okcidenta
Eŭropo, precipe Germanio, la Ligo spertis signifan antaŭenpuŝon. Tion
multe helpis, ke tiutempe Esperanto ene de la bahaa komunumo akiris la
reputacion de « enirbileto » al la landoj malantaŭ la t.n. « Fera Kurteno
», kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri. Tiurilate
grave rolis la UK 1986 en Pekino, kiun partoprenis pli ol deko da BELanoj
el preskaŭ sammulte da landoj, kaj la jubilea UK 1987 en Varsovio, kiun
partoprenis la probable plej multaj bahaanoj iam ĉeestintaj UK-n : ĉirkaŭ
kvindek el preskaŭ 20 landoj.
Apud la centra Ligo funkciis - kaj parte
funkcias ĝis hodiaŭ - bahaaj Esperanto-komitatoj resp. BEL-sekcioj
en Germanio, Usono, Britio kaj Svisio (en 1993 aldoniĝis Bulgario). Post
la IJK en Krakovo en 1987 dum kelkaj jaroj la Ligo eĉ povis starigi junularan
sekcion JuBEL, kiu sukcesis dum manpleno da sinsekvaj IJK-j certigi partoprenon
de kelkaj junaj esperantistoj bahaanoj kaj enigon de bahaaj eroj en la
kongresajn programojn.
Kaj BEL povis ankaŭ fine de la okdekaj
kaj komence de la naŭdekaj jaroj organizi serion da t.n. BELaj Tagoj,
plurtagaj seminarioj en Esperanto pri la Kredo, de kiuj tri okazis en Pollando
kaj po unu en Slovakio kaj Bulgario.
En 1992 la pola redaktoro kaj tiama
vicprezidanto de UEA Roman Dobrzynski prezentis dum la UK en Vieno la esperantan
version de sia filmo pri Bahaismo kaj ĝia mondcentro en Haifa, Israelo,
sub la titolo « La ŝafejo de la naŭa Profeto ».
Prosperis ankaŭ la eldonado : Aperis
la du belaj, multkoloraj broŝuroj « La Vojo al Paco » kaj « La Bahaa
Kredo », traduko de la tre grava « La Promeso de Monda Paco » (kio estas
« mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo »
okaze de la Internacia Jaro de Paco). En 1989 BEL kunrealigis la esperantan
eldonon de la konata kompilaĵo de O.P. Ĝai « Unueco en diverseco. La
unusola vero en la skriboj de ĉiuj religioj ». En 1992 estis krome eldonita
mezampleksa kolekto de bahaaj preĝoj kaj en 1994 60-paĝa kompilaĵo el
la skriboj de Bahá'u'lláh sub la titolo «Perloj de l'Saĝo ».
La « BELmonda Letero » baldaŭ post
la ambiciaj provoj de John T. Dale ĝin pli vaste utiligi kaj pluevoluigi
ree ŝrumpis al modesta du- ĝis sespaĝa bulteno. Mallonge ĝi havis du
diversajn usonajn redaktistinojn antaŭ ol ĝian redaktadon ek de probable
n-ro 9 (klara indiko mankas) transprenis la tiutempa sekretariino Roan
Orloff-Stone, kiu ĝin redaktis ĝis n-ro 20. Ek de la n-ro « januaro-marto
1987 » la « BELmonda Letero » estis redaktata de June K. Fritz, Usono,
kaj aperis tre regule kvarfoje jare ampleksante inter kvar kaj, plej ofte,
ses tre dense skribitajn paĝojn. Tiel daŭras ankaŭ ek de kiam en 1994
ĝia redaktado transiris al Bernhard Westerhoff, Germanio, kiu komencis
indiki numerojn, komencante la nombradon je la unua « BELmonda Letero
» eldonita far Dale (tiel ke li komencis redaktadon de n-ro 51, vintro
1994-95, 151 BE / 4).
La « BELmonda Letero » daŭre funkcias
sole kiel interna informilo entenanta membrarajn informojn, gravajn adresojn,
estrarajn komunikojn, novaĵojn pri membraj aktivecoj en unuopaj landoj
kaj erojn el la bahaaj skriboj. Ĝin ricevas aŭtomate ĉiuj BEL-membroj
kaj ĝi ne aboneblas. Per ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna
informado sed ankoraŭ ne reatingis la staton de la periodo de « La Nova
Tago », kiu estis organo, eble eĉ ĉefe, ankaŭ por ekstera informado
kaj por propagando de la Kredo.
La
membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ĝis super 400, sed post
reviziado komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ duoniĝis - por realtiĝi
ĝis aktuale iom pli ol 300 en 52 landoj. En 1997 plej multnombris la anoj
en Germanio (48), Usono (43), Bulgario (35), Rusio (30), Pollando (17)
kaj Britio (14).
La Ligo dekomence sin financas per libervolaj
donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas
foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj aŭ de aliaj bahaaj
instancoj.
BEL dum la lastaj jaroj sin koncentris
je aktiva partopreno de la UK-j, foja artikolado en la esperanta gazetaro
kaj la eldonado de kelkaj gravaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986
«La Promeso de Monda Paco» kaj en 1992 «Bahá'u'lláh» aŭ per resumaj
faldfolioj, kiel en 1996 «La prospero de la homaro» kaj « Turnopunkto
por ĉiuj nacioj». Ankaŭ BEL foje informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere
pri la lingvo kaj movado esperanta.
Okaze de la 25-jariĝo de la Ligo aperis
fine de 1997 ampleksa broŝuro « Bahaismo kaj Esperanto. Festlibro okaze
de la dudekkvinjariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo ». En tiu bele ilustrita
broŝuro BEL retrorigardas la longan historion de la kontakto kaj kunlaboro
inter bahaanoj kaj esperantistoj. Post salutvortoj de la prezidantoj de
UEA kaj de BEL enkondukas la broŝuron eseo « La movadoj bahaa kaj esperanta
- ĉu suspektemaj inter si samideanoj ? » de Bernhard Westerhoff. Post
tiu du eseoj de Lidia Zamenhof (« Kiel mi ekkredis » kaj « La Vojoj
de Dio ») atestas kiel la plej juna Zamenhof-filino trovis sian spiritan
hejmon en Bahaismo. Kelkaj esencaj bahaaj tekstoj pri internacia lingvo
kaj pri Esperanto - inter tiuj ankaŭ aktuala bahaa propono al UN enkonduki
internacian helpan lingvon - ilustras la bahaan sintenon al la demando.
Kaj ampleksa artikolo prilumas la historion de la kontaktoj inter bahaanoj
kaj la E-movado, skizas la biografiojn de eminentaj bahaaj esperantistoj
kaj dokumentas la disvolviĝon de BEL. Enkonduko en la originoj, evoluo,
bazaj instruoj, celoj kaj aktivecoj de la bahaa komunumo kaj superrigardo
pri la bahaa literaturo aperinta en Esperanto kompletigas la bele ilustritan,
60-paĝan broŝuron.
Grava aktuala projekto de BEL estas
ampleksa kompilaĵo, iniciatita jam far John Dale, el la bahaaj skriboj
kaj kelkaj kromaj fontoj pri la principo de internacia helpa lingvo kaj
la uzo de la araba, la persa, la angla, Esperanto kaj aliaj planlingvoj
kiel eblaj internaciaj helplingvoj.