Reveno al BEL.
LA
BAHAA FILOZOFIO
de Lidja Zamenhof
En ĉiuj tempoj la homa menso levadis
sin super la aferojn de la ĉiutaga vivo, por serĉi la verojn kaj leĝojn,
regantajn la homojn kaj la universon. Grandaj filozofoj postlasadis sistemojn;
tiuj sistemoj ofte bildis la pensmanieron de la epoko, kaj kune estis ofte
por la membroj de tiu epoko fundamento, sur kiu ili bazis siajn konceptojn.
La pasinta jarcento vidis naskiĝon
de nova granda penso, kiu aperis en Persujo sub la nomo «Bahaismo »,
kaj el sia orienta naskiĝloko disvastiĝas tra la mondo. La filozofiaj
principoj de tiu movado estas konataj al la okcidentanoj ĉefe el la verkoj
kaj paroloj de 'Abdu'l-bahá, la filo de la fondinto de la Bahaa Movado,
Bahá'u'lláh. Ofte li respondadis al diversaj prezentitaj al li demandoj,
kaj la ĉefaj principoj de la Bahaa filozofio klare elaperas en liaj respondoj.
Esplorante la ĉefajn trajtojn de la Bahaa filozofio ni turnu nin unue
al tio, kio nin ĉirkaŭas, al la naturo, kaj ni vidu, kio ĝi estas kaj
kia ĝi estas.
La naturo, laŭ 'Abdu'l-bahá, estas
tiu stato, tiu realaĵo, kiu konsistas, unuavide, el vivo kaj morto, aŭ,
dirante pli precize, el kombiniĝado kaj malkombiniĝado. Ĉiuj formoj
de la kreitaĵaro estas rezulto de kombinado. Certaj atomoj, kunligitaj
per la forto de altirado, kreas delikatan kaj aroman floron, aliaj kreas
la homan korpon, aliaj amasiĝas, por doni formon al giganta suno. Neniu
el la formoj estas eterna. Kiam la povo de altirado, kiu cementis la tuton,
ĉesas efiki, la kombinaĵo malkombiniĝas kaj venas tio, kion, rilate
al la vivaj estaĵoj, ni nomas morto. La morto ne estas tamen por la materio
neniiĝo, nur transformiĝo. La atomoj ne pereas. Kiam denove ekagos je
ili altira forto, ili formos novajn formojn, ĝis kiam ankaŭ tiuj novaj
formoj, subiĝante al la sorto de ĉio kombinita, iam mal- kombiniĝos.
Tiun ĉi principon la moderna scienco konas sub la nomo «konserviĝo de
la materio.»
La naturon, t.e. stataron de la ekzisto,
oni povas dividi en kelkajn klasojn, el kiuj ĉiu malpli alta estas ŝtupo
kaj grado, tra kiu evoluas la supera klaso. Tiel sur la plej malalta ŝtupo
troviĝas la regno de mineraloj. Ili havas nek inteligentecon, nek instinkton,
nek movkapablon. Ilia sola atributo estas ekzisto. Tamen la mineralo, solvita
en la tero, donas vivon al klaso pli alta, al la vegetaĵa regno. La regno
de vegetaĵoj, bazita sur tiu de mineraloj, posedas kune kun ili la atributon
de ekzisto, sed ĝi superas la mineralan regnon per speciala kapablo, la
kreskokapablo, kiu estas fremda al la mineralo. La vegetaĵa regno, siavice,
prezentas ŝtupon, tra kiu evoluas la besta regno. Tiu ĉi regno, krom
la ecoj de la minerala kaj vegetaĵa regnoj, sur kiuj ĝi apogas sin, posedas
atributojn fremdajn al la antaŭaj klasoj, t.e. movkapablon, instinktojn
kaj sentojn.
Kaj super tiuj ĉi klasoj, kiel ilia
krono, trovas sin kreitaĵo la plej perfekta, la homo.
Li heredis de la antaŭaj regnoj iliajn
atributojn - la ekziston, kreskopovon, movkapablon kaj sentojn. Per la
atributoj de sia fizika ekzisto li ne multe diferencas de la besta regno.
Same kiel la besto, la homo estas dependa, por sia fizika bonstato, de
aero, akvo, nutraĵo, de certa minimumo kaj maksimumo de temperaturo. Ofte
eĉ la kapabloj de lia korpo malsuperas tiujn de la bestoj. Li ne povas
kompari sian flaron kun la flaro de la hundo, sian vidon kun la vido de
aglo, sian lertecon kun la lerteco de simio, sian forton kun la forto de
leono.
Kaj la grandegan diferencon inter la
besto kaj la homo oni devas serĉi ne en la ecoj kaj kapabloj de lia fizika
korpo. La distingaĵo, kiu levas la homon super ĉiujn antaŭajn regnojn,
estas lia intelekto, tiu forto abstrakta sed potenca, kiu permesas al la
homo, apartenanta fizike al la mondo de naturo, altiĝi super tiun ĉi
mondon kaj grandparte sklavigi ĝin al si.
Observante la naturon, ni devas rimarki,
ke ĝi estas blinda sklavo de la leĝoj, kiuj ĝin regas. Vere, tiuj leĝoj
trapenetras ĝin kun tiel mirinda precizeco kaj harmonio, ke ŝajnas, kvazaŭ
ili venus de la naturo mem. Sed la naturo ne havas leĝokrean povon. La
tiel nomataj leĝoj de la naturo ne estas leĝoj, per kiuj ĝi regas; kontraŭe-ili
estas la leĝoj, kiuj regas la naturon. Elrompi sin el sub ili la naturo
ne kapablas. Ĝi posedas nek la intelekton nek la volon por tion fari.
La grandega suno vole aŭ nevole, sen la propra iniciativo kaj kompreno,
devas brili, ĝis konsumiĝos ĝia varmo, sed antaŭ tiu konsumiĝo ĝi
ne kapablas, laŭ sia plaĉo, favori per sia brilo unu planedon kaj deteni
la radiojn de la alia. Akvo de meza temperaturo devas flui, kaj ne povas,
laŭ sia plaĉo kaj fantazio, transformiĝi en solidan korpon. Tiu giganta
universo, kies senlima grandeco imponas al nia limhava, homa menso, estas
nur sklavo en la manoj de la Potenco, kiu ĝin kreis,
konservas kaj regas.
Kiamaniere ekestis la naturo ? Ĝenerale,
oni povas distingi 3 manierojn de kreo aŭ kombino :
1. akcidentan kreon
2. senvolan kreon
3. volan kreon.
Se ni volus deklari, ke la naturo ekestis
akcidente, ni estus mallogikaj, ĉar tio signifus akcepti efikon sen kaŭzo
- ĉar kreo akcidenta nepre supozigas antaŭekziston de cirkonstancoj,
al kiuj ĝi estas ŝuldata. Nek unu el la sennombraj atomoj de la universo
povus kreiĝi akcidente el la granda « nenio », kiu devus esti ekzistinta
antaŭe.
La dua konstrukoncepto, la koncepto
pri la senvola konstruo, supozigas, ke la elementoj havas kvazaŭ denaskan
emon al kombiniĝado, unu kun la alia. Tiu ĉi koncepto ne klarigus la
ekekziston de la elementoj mem; kaj plie, la kombinaĵoj vole kreiĝintaj,
devus esti tiel daŭraj, kiel la elementoj mem, kaj dume plej firma roko,
plej potenca suno iam devas malkombiniĝi, kaj la elementoj, ĝin konstruintaj,
devas disfali.
Restas do la tria konstrukoncepto -
la koncepto pri la vola kreo. Tio signifas ekziston de iu supera Volo,
de kiu devenas la elementoj kaj kiu puŝas ilin unujn al la aliaj.
La Bahaa filozofio akceptas ekziston
de Superega Volo, kiu regas la Universon kaj estas ĝia leĝodonanto. Tiu
Superega Potenco estas nomata Dio.
Multaj homoj neas la ekziston de tiu
Supera Potenco. Ili argumentas, ke ili povas ĝin nek percepti, nek koncepti.
Sed tiu argumento pruvas nur, ke nia homa menso estas limigita kaj super
la destinitan al si kompren-sferon ne povas leviĝi. Por kompreni ion aŭ
iun necesas, ke la komprenanto estu almenaŭ egalgrada kun la komprenato.
Plej potenca roko, plej pura diamanto neniel povas koncepti la misteron
de la ĝermanta semo, ĉar la ĝermokapablo estas fremda al mineralo kaj
estas super ĝia sfero. Same plej potenca kverko ne povas kompreni birdon,
kiu nestas en ĝia foliaro, saltas de branĉo al branĉo kaj kantas melodie,
turnante la kapeton por aŭdi kanton de alia birdo - ĉar la movopovo de
la besta mondo, ĝiaj instinktoj kaj kapabloj estas fremdaj eĉ al plej
perfekta vegetaĵo.
Kaj siaflanke besto, ĉu formiko, ĉu
elefanto, neniel povas koncepti tion, kio estas konceptebla por la homa
intelekto - ĝi ne komprenas la leĝojn, kiuj regas la naturon kaj kiujn
la homo grandparte fleksis al sia volo - ĝi vidas kaj aŭdas fulmotondron,
sed ĝi ne komprenas la elektron kaj ne scias apliki ĝian forton al siaj
bezonoj. Ĝi vidas briletojn sur la nokta ĉielo, sed ne komprenas, ke
tiuj briloj estas mondoj, nestantaj en la senlima spaco de la universo.
Tiel do, ĉar nenio, staranta sur unu
grado de ekzisto, povas kompreni tion, kio estas sur pli alta grado, ankaŭ
la homo, kvankam li estas plej alta el la kreitoj, sed tamen nur kreito,
neniel povas kompreni la senkompare superantan lin Krean Potencon. Por
povi kompreni Dion, li devus esti egala al Dio. Se li prezentus al si ion
egalan al si mem, tio ne estus Dio. La homo povas kompreni nur tion, kion
li povas imagi, kaj povas imagi nur tion, kion li povas kompreni. Dion
li povas nek imagi, nek kompreni. Tio, kion li kapablus imagi kaj kompreni,
ne estas Dio.
La mineralo ne povas imagi kaj kompreni
la kreskokapablon de la floro – malgraŭ tio la floro kreskas, burĝonas
kaj floras. La besto ne povas kompreni la eltrovaĵojn de la homa intelekto,
malgraŭ tio la homo sklavigas la elektron en telegrafan fadenon kaj transportas
sin de lando al lando per potenco de la vaporo. Kaj same, la homo ne povas
kompreni la Superegan Potencon, sed tiu supera Potenco ekzistas malgraŭ
kaj super lia kompreno, kaj tenas lin en sia povo.
Kia estas la rilato de tiu krea Potenco
al la kreaĵoj ? Ĝi estas kiel tiu de aŭtoro al sia verko, kiel tiu de
suno al la planedo, al kiu ĝi donas la lumon, varmon kaj vivon. La suno
mem restas en sia loko kaj ne forlasas ĝin, por kontaktiĝi kun la planedo.
La varmo kaj lumo emanas de la suno al la planedo, sed la suno mem ne dispartiĝas,
por veni sur la teron. Same la skribaĵo emanas de la skribanto kaj kanto
emanas de la kantanto, sed la skribanto ne transformiĝas mem en la skribaĵon
nek la kantanto en la kanton. Alie okazas, ni diru, en la ekzemplo de arbo,
kreskanta el la semo. Tiam okazas ne emanado, sed transformiĝo, ĉar la
semo mem transformiĝas en la kreskaĵon, kiu naskiĝas el ĝi kaj je ĝia
kosto. La semo mem ŝanĝas sian formon, kaj kiel tiu ĉi semo, ĉesas
ekzisti.
La krea Potenco ne transformiĝas en
la kreaĵojn. Ĝi restas ĉiam en sia esenco sendependa, neelĉerpebla,
nedispartigebla, nedividebla. La rilato inter la krea Potenco kaj la kreitaĵoj
estas do la rilato de emanado.
Tiu krea Potenco estas absolute sendependa.
Sendependa de tempolimoj, ĉar ĝi ekzistis ĉiam kaj daŭros ĉiam. Nenia
komenco kaj nenia fino por ĝi ekzistas. La tempo mem, sekve, rilate al
ĝi ne ekzistas, ĉar tempo estas mezurata per templimoj, kaj kie la templimoj
ne ekzistas, kian signifon havas la tempo ?
Tiu krea Potenco estas ankaŭ sendependa
en sia Esenco, ĉar ĝia ekzisto ne estas sekvo de iu antaŭa kaŭzo, same
kiel neniu kaŭzo povas meti finon al ĝi.
Kaj tiamaniere, sen komenco kaj fino,
sen kaŭzo kaj konsumiĝo, ĝi estas la Alfo kaj Omego de la ekzisto.
Krea Potenco, signifas la Potenco, kiu
kreas. La kreado estas ĉiama, kiel la krea Potenco mem. La koncepto mem
pri la Krea Potenco sen la kreo estus nelogika, kiel koncepto pri instruanto
sen instruato, pri donanto sen ricevanto, pri suno sen radioj. Sed la radioj
de la suno, kvankam tiel pratempaj, kiel la suno mem, estas tamen esence
dependaj de la suno, ĉar la suno estas ilia kaŭzo kaj kondiĉo. Kaj la
kreita universo, kvankam rilate al la tempo senkomenca kaj senfina, en
sia esenco, t.e. en sia kaŭzo, dependas de la Krea Potenco, la Unua Kaŭzo.
Ĝi estas do absoluta rilate al la tempo, sed ne rilate al la esenco, ĉar
en sia esenco ĝi estas emanaĵo de la krea Potenco.
Tamen la ekzisto, kvankam eterna, ne
estas eterna en sia formo. Kiel ni diris antaŭe, ĉio formo konsistas
el certa kombino, kaj tio, kio foje estis kombinita, nepre devas iam esti
malkombinita. La daŭro de iu formo povas esti kelkaj tagoj, kiel vivo
de insekto, aŭ milardoj da jarmiloj, kiel ekzisto de sun-sistemo, sed
eterneco kaj absoluto rilate al la formo neniel ekzistas. Kiel fenikso,
la mondo de ekzisto ĉiam renaskiĝas el la propraj cindroj. Kiel pelikano,
per la propra sango ĝi nutras siajn idojn.
En la mondo de kreiteco ne ekzistas
halto kaj staro. La konstanta movado, la konstanta ŝanĝado estas la leĝo
de la naturo. Se birdo ekhaltus en sia flugo, ĝi falus. Same la astroj
ne povas ekhalti en sia kurado, nek la organismoj en sia evoluado. Halti,
ne iri plu antaŭen, signifas iri malantaŭen. Tiel la homo kreskas kaj
maturiĝas, ĝis li atingas sian plej eblan staton de evoluo. Kaj kiam
plua evoluo ne estas ebla, komenciĝas la malevoluo, la malprogreso de
la korpo t.e. la maljuniĝado, ĝis venas la morto kaj metas finon al tiu
ĉi formo de ekzisto, kiu estis la homa korpo.
De kie venas la homo ? Ĉu la homa speco
dekomence ekzistis kiel speco homa, distingiĝanta de la besta mondo, aŭ
ĉu ĝi estas rezulto de longega evoluado, eliranta el la besta regno ?
El la anatomia konstruo de la homa korpo, el la konstruo de lia vertebra
kolonaro oni konkludas, ke iam, en la frua epoko de sia evoluado, la homo
havis voston. El tio kaj el similaj premisoj kelkaj deduktas, ke la homo
devenas de besto. Sed tiu dedukto estas erara. Ĉar tiuj premisoj montras
nur, ke la homo evoluis, ke en iaj pratempoj de sia ekzisto li, homo, havis
voston, simile al la besto, sed laùgrade, kiel la speco evoluis,
tiu organo ne estis plu bezona kaj iom post iom malaperis. Nenio tuj venas
en la ekziston en sia perfekta formo. Ĉio evoluas, pasante de la originaj
primitivaj formoj al formoj ĉiam pli perfektaj. En la komenco de la evoluado
la evoluanta estaĵo povas ankoraŭ forte malsimili de la poste atingota
formo, tamen la evoluado okazas ĉiam en la kadroj de la speco. Nek ĝi
venis el trans la limoj de la speco, nek ĝi iam trapasos tiujn limojn.
Tiel la roza arbusto, kovrita de florantaj bonodoraj rozoj, forte malsimilas
de la senaspekta semo, el kiu ĝi naskiĝis. Rigardante la semon, la ĝardenisto
scias, kion ĝi kaŝas en si kaj kion ĝi aperigos, sed persono nekompetenta
pri la ĝardenkulturo povas kredi, ke el tiu semo naskiĝos eble violo,
aŭ eble potenca arbo.
Krom la individua evoluado ekzistas
speca evoluado; tiel la rozo povas evolui de la kvinpetala modesta floro
ĝis la reĝino de niaj ĝardenoj, dank'al la saĝa flegado de la kulturisto.
Sed ĉiam ĝi estos rozo. Kiel ajn ĝi povus evolui, neniam ĝi iĝos lilio
aŭ kverko. Kaj kiam ni vidas rozon, ni scias, ke ĉe ĝia komenco estis
roza semo, dotita potenciale per ĉiuj kvalitoj de la roz-speco. Ne estas
eble imagi, ke la roza speco evoluis, ni diru, el tritiko.
Kaj ankaŭ ĉe la komenco de sia pratempa
evoluado la homa gento estis ĉiam homa gento, aparta de ĉia besta speco.
Vere, laŭ sia aspekto, vivmaniero, lingvo ĝi povis simili la beston.
Sed simileco ne signifas identecon. Kiel en la ekzemplo de la rozo, en
la pratempo de la homa gento ekzistis jam la poste aperontaj kvalitoj,
kiuj markos la diferencon inter homo kaj besto. Kiel en la ekzemplo de
la rozo, tiuj kvalitoj ne tuj elmontriĝis, sed kvankam ne elmontritaj,
ili ekzistis potenciale kaj ekfloris, kiam venis la tempo. La evoluado
de la homa gento similas la evoluadon de la homa individuo. Komence la
embrio neniel similas la maturan homon. En certa stadio de la evoluo ĝi
eĉ similas fiŝon. Kaj tamen de la komenco ĝi estas homa embrio, dotita
per ĉiuj homaj kvalitoj kaj perfektecoj, kiuj elmontriĝos en la posta
grado de la evoluo de la individuo.
Ne el la besta regno devenas la homo.
La homa speco estis ĉiam speco aparta, speco supera al la regnoj minerala,
vegetaĵa kaj besta.
Krom la korpo, kiu prezentas la fizikan,
videblan parton de la homa estaĵo, la bahaa filozofio distingas en homo
animon, menson kaj spiriton. Per la animo oni komprenas la movantan forton
de la korpo. Se la animo kroĉas sin al la mondo materiala, ĝi restos
malluma, ĉar ĝi transprenos ĉiujn malperfektecojn de la materiala mondo,
kiel avidecon, voluptamon, egoismon.
La menso estas tiu kapablo, per kiu
la homo malkovras la sekretojn de la ekzisto kaj ekkonas ilian esencon.
La animo, lumigita per la lumo de la
intelekto, levas sin super la bestan, materialan mondon. Kaj la esprimo
« la homa spirito » signifas ĝuste tiun animon, dotitan per intelekto.
Tiu intelekta animo, estante abstrakta,
ne dependas de loko. Ĝi ne enkorpiĝas en la homan korpon kaj en sia ekzisto
ĝi ne dependas de la korpo, sed estas kun ĝi ligita, kiel lumo, respegulanta
sin en spegulo, estas ligita kun la spegulo. La lumo ne dependas de la
spegulo. Kiam rompiĝas la spegulo, la lumo plie brilas. Plie eĉ, se en
la mondo ekzistus nenia lumo, ĉu la spegulo entute estus imagebla kaj
uzebla ? Ankaŭ rilate al la korpo kaj spirito : esenca estas la spirito,
ĉar sen ĝi la korpo ne havus signifon. Kaj kiel la lumo ne pereas malgraŭ
la rompo de la spegulo, ankaŭ la spirito ne pereas malgraŭ la detruo
de la korpo.
La korpo en sia esenco estas mortema,
ĉar estante kombinita, ĝi devas malkombiniĝi. Sed la spirito ne konsistas
el atomoj, ĝi ne estas kombinita, ĝi ne malkombiniĝas, ĝi ne pereas.
Malligita de la korpo, ĝi plue vivos en la propra sfero, en la regno de
spirito, kie ĝi eterne evoluos, celante la perfektecon.
Nia surtera vivo estas por nia spirito
kvazaŭ la vivo de embrio en la patrina sino. En la stato de embrieco la
homa estaĵo kapablas nek kompreni, nek eĉ imagi la mondon, en kiun ĝi
venos poste. Vere, ĝi havas jam la okulojn, sed ili ankoraŭ ne vidas.
Ĝi havas orelojn, sed la aŭdopovo manifestiĝos nur post la veno en la
mondon. La ekstera mondo atendas ĝin, plena de beleco, sed vane la embrio
en la patrina sino demandus, ekzemple, « kio estas la ĉielarko ? » Ne,
tia demando mem estas neimagebla ! Kaj vane ĝi demandus, por kio servas
la okuloj. La patrino mem scias tion, sed klarigi al la ido ne estas eble.
Ĉio, kion ŝi povus respondi, estus : atendu, ĝis vi venos en la mondon.
Ankaŭ nia spirito dum sia surtera ekzisto
maturiĝas je kapabloj, kiuj manifestiĝos nur poste, kiam ĝi ne estos
plu ligita al la korpo, same kiel birdido jam en la ova ŝelo ricevas la
flugilojn, sed neniel povas flugi antaŭ la elkoviĝo.
Kaj komprenante tiun ĉi veron, la homo
ne devas, dum sia surtera ekzistoparto, glui sian animon al la mondo de
argilo kaj koto. Li devas zorge flegi la flugilojn de la spirito, por ke
li povu flugi, kiam venos la tempo.
Tamen, kiagrade la homo estas libera
en sia celado ? Ĉu li, kreito, ne dependas entute de la kreinta lin Potenco
? Tiu krea Povo, estante absoluta, havas la scion pri ĉiu homa ago, tiuj
homaj agoj estas do kvazaŭ enskribitaj en la libro de la destino. Ĉu
estas do eble kontraùstari la antaùdestinitan sorton
?
La antaŭscio ne estas kaŭzo de la
destino. Ekzemple nun ni ĉiuj scias, ke post kelkaj horoj la suno kaŝos
sin sub la horizonto, sed tiu nia antaŭscio ne estas kaŭzo de la fakto,
kontraŭe, ĝi mem venas de tiu fakto. La astronomoj scias de antaŭe,
kiam okazos la eklipso de la suno, sed ilia scio ne estas kaŭzo de la
sun-eklipso.
Same, kvankam en la antaŭscio de la
Plej Supera Krea Potenco enskribita estas nia sorto, tiu antaŭscio ne
signifas destinon, ĝi estas nur unu el la atributoj de la Krea Potenco.
La sorto estas duspeca : nepra kaj akcidenta.
Por klarigi la diferencon, ni uzu ekzemplon. Laŭ sia nepra destino la
suno devas brili kaj de la mateno ĝis la vespero lumigi la teron. Sed
sorto akcidenta aŭ hazarda povas kaŭzi, ke nubo aperas inter la suno
kaj la tero kaj detenas de la tero la sunajn radiojn.
Laŭdestine, kiam oleo en lampo konsumiĝas,
la lampo nepre devas estingiĝi. Sed povas okazi, ke eĉ antaŭ la konsumiĝo
de la oleo hazarde forta vento estingos la flamon.
Ankaŭ la nepra sorto de la homo estas
veni en la mondon, maturiĝi, atinginte la staton de la matureco, komenci
maljuniĝadi, kaj fine, kiam plenumiĝos la tempo, redoni sian korpon al
la tero; sed povas okazi, ke briko falas sur lian kapon kaj pli frue tranĉas
la fadenon de lia korpa vivo. La nepran sorton ni ne povas eviti, sed ni
povas eviti tiujn flankajn kaŭzojn, kaj estas saĝe gardi sin kontraŭ
ili.
La homo estas responda por ĉiuj siaj
agoj, kiujn li plenumas laŭ sia propra elekto. Se ekzistus nenia libereco
de la volo, ekzistus nenia respondeco, nek merito, nek kulpo. Ne estus
kulpo de Judaso, se superega fato estus iginta lin perfidi sian Majstron,
same kiel ne estus merito de Kristo, se tiu sama superega fato igus lin,
por la bono de la homaro, elporti persekutadon kaj morti sur la kruco.
Same ŝtono ne estas respondeca, ĉu ĝi estas ĵetita por frakasi ies
kranion, aŭ ĉu ĝi estas metita kiel bazo de templo. Konscie, libervole
celi al la perfekteco, jen la merito de la homo.
Sur sia vojo li ofte renkontas malfacilaĵojn.
Ĉagreno kaj malĝojo akompanas lin ofte tra la vivo. Sed ili ne venas
hazarde. Ili estas senditaj al ni desupre, por ke ni lernu kaj perfektiĝadu
tra ili. Facile estas veli sur trankvila maro, sed vere brava estas nur
tiu maristo, kiu meze de ondegoj kaj uraganoj ne perdas la kapon, sed scias
konduki la ŝipon al sekura haveno. Per la malfacilaĵoj ni lernas kaj
hardiĝas. Sen ili ni estus neelprovitaj. Ju pli granda estas la sufero,
des pli granda estas la rikolto de la spiritaj virtoj, elmontritaj en la
homo.
La ĝojo iafoje igas la homon memfida
kaj forgesema. Sed kiam venas la malĝojo, la homo rememoras sian
malgrandecon kaj senpoveon, kaj turnas sin supren, al la supera Potenco,
kiu sola havas la povon savi lin el liaj malfacilaĵoj. Kaj tiel degelas
lia memfido kaj kreskas lia spiriteco.
Doloro ne signifas malbonon. Ĥirurgiisto,
tranĉanta la malsanan korpon, kaŭzas doloron, sed ne faras malbonon.
Pozitiva malbono, laŭ la bahaa filozofio,
ne ekzistas. Se la krea Potenco estus kreinta malbonon, ĝi estus neperfekta.
En la kreaĵo ne ekzistas malbono. Ĉio estas bona. Tio, kion oni nomas
malbono, estas nur manko aŭ malforta grado de bono. Homo tiel nomata malbona
estas homo, kies pli alta naturparto ne estas ankoraŭ disvolvita, dum
viglas la malpli alta, besta parto de lia naturo. Kiam disvolviĝos la
parto pli alta, la ĝisnuna malbonulo iĝos bonulo. Se li estas memama,
la malbono ne konsistas en lia amo al si mem, ĉar ĉia amo, eĉ la propra,
estas bona. La malbono konsistas en tio, ke tiu amo estas direktita ekskluzive
al li mem, ne al aliaj. La malbono konsistas do en manko de amo al la aliaj.
Kiam al la aliaj direktiĝos lia amo, ne ekzistos plu la egoismo. Same
avideco en sia esenco ne estas malbona, ĉar deziro je io pli alta estas
stimulilo de la progreso. La malbono kuŝas en tio, ke la deziro direktiĝas
al celoj materialaj, anstataŭ al la spiritaj. Tie do, kie ni kredas malbonon,
estas nur manko de bono, manko de harmonio. Tiel ankaŭ la venena serpento
ne estas io malbona : la veneno estas ja ĝia armilo, per kiu ĝi defendas
sin. Sed ĉar mankas harmonio inter ĝiaj elementoj kaj la niaj, pro tio,
rilate al ni, la venena serpento aperas kiel malbona.
La homo devas peni, ke la besta parto
de lia naturo neniel superregu la spiritan parton. La supereco kaj evoluo
de la spirita parto devas esti lia celo, la kialo de lia vivo.
Kiel atingi tiun celon ? Ĉu forturnante
la okulojn de ĉiuj ĝojoj kaj beloj de la vivo kaj lacigante la korpon
per la aketismo ? Tute ne. La ĝojoj estas kreitaj por ni, por ke ni uzu
ilin, kondiĉe nur, ke ni ne donu al ili tro da loko, ke ni ne permesu
al ili ekposedi nin. Kaj la korpa malforteco ne estas virto. Paralizito
povas neniun frapi, mutulo ne povas mensogi, sed tio ne estas virtoj. La
homo devas lerni ne bati, havante fortan brakon kaj ne mensogi, havante
sanan langon. Tio ĉi estas la vera mildeco kaj boneco.
Rigardante la homojn, ni vidas, ke ili
ĉiuj apartenas al la sama, homa, speco. Ĉiuj ili estas faritaj el la
sama argilo, kiel potfaristo el la sama argilo faras ujojn, sed donas al
ili diversajn formojn, destinas por diversaj celoj kaj pentras per diversaj
koloroj. Simpla, ordinara poto ne rajtas kritiki la potiston kaj riproĉi,
ke li ne donis al ĝi subtilan formon kaj luksajn kolorojn, ĉar la potisto
plej bone scias, kio estas bezona. Aliflanke eleganta vazo ne rajtas fieri
super la ordinara poto, ĉar en la sama fabriko ĝi estas formita, el la
sama argilo, de la sama potisto.
Kaj se ni vidas homon simplan, eĉ krudan,
egale ni ne rajtas fieri super li, ĉar se ni eĉ superas lin, ĉu per
nia inteligenteco, ĉu per aliaj kvalitoj, ni tamen apartenas al la sama,
homa speco. Kaj nia supereco - se entute ni rajtas paroli pri supereco
- devenas ne de ni mem, sed estas al ni donita de nia Kreinto. Bahá'u'lláh
diras : « ĉu vi scias, kial Ni faris vin ĉiujn el la sama argilo
? Por ke neniu el vi fieru super la alia ».
Ĉiun el ni kreis, formis, vokis al
ekzisto unu sama Povo. Ĉu ni ne estas do fratoj en la plej vera senco
de tiu ĉi vorto ? Ĉu ni ne estas kiel gutoj en unu maro, folioj sur unu
branĉo, floroj de unu ĝardeno ?
Kiam ni eniras belan ĝardenon, ni vidas
tie florojn kaj arbojn diversajn. Kaj ĝuste tiu diverseco faras, ke la
ĝardeno estas bela, ĉar se ĝi konsistus nur el samaj floroj, ni trovus
ĝin monotona. Ankaŭ en la ĝardeno de la homaro kreskas diversaj floroj,
blankaj, nigraj, flavaj kaj ruĝaj. Tiu diverseco devas esti inter la homoj
kaŭzo de harmonio, same kiel en muziko diversaj tonoj formas unu harmonian
akordon. Tiu diverseco faras, ke la ĝardeno de la homaro estas tiel bela
kaj riĉa.
Same, kiel ni devas esti en harmonio
kun niaj alikoloraj, alilingvaj, alinaciaj homfratoj, ni devas ankaŭ esti
en harmonio kun tiuj, kies opinioj diferencas de la niaj. Ĉar ĉies pensokapablo
venas el la sama fonto, ĉiuj opinioj estas radioj de la sama suno de intelekto,
radioj, kiuj, kvazaŭ pasante tra diverskoloraj vitroj, ĵetas diversajn
brilojn. Ĉiuj homoj estas serĉantoj de la Vero, kaj multaj estas la vojoj,
kiuj kondukas al la Vero. Tiuj vojoj povas preni la nomojn de plej diversaj
religiaj, sciencaj, sociaj, filozofiaj sistemoj, sed sur kaj tra ĉiuj
vojoj, ĉie kaj ĉiam, al la sama celo, al la progreso kaj perfekteco iras
la homoj. Ni do respektu ĉiun homon kaj ĉiun opinion. Ni penu kompreni
ĉiun nian homfraton, ni amu lin tiel, kiel unu frato amas alian, ni vivu
en paco kun ĉiuj homoj kaj en harmonio kun tiuj superegaj leĝoj, kiuj
kondukas la stelojn sur iliaj orbitoj kaj la homojn en ilia celado supren,
al la perfekteco.
Eltiraĵo de « The Bahá'í World
» 6 (1934/1936): p.668-74.