MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga' |
|
Raspita
radiko
de la iboga' |
meyaya@iboga.org |
Raspita radiko de Tabernanthe Iboga rekte el Afriko.
La Tabernanthe Iboga estas la plej grava planto divena kaj inica de la afrikekvatora arbaro densa. Ĝia mikso da dekduo de alkaloidoj, unika en la kontinento, farigis ĝin kiel la centran planton de la kultoj Pigmaj kaj Buiti-aj, kiuj ne nur postvivis persekutadojn sed eĉ reprezentas la unusolan kultaron afrikan ankoraù disvastiĝantan. La celo de la inicado interalie estas liberigi la homon de ĉiuj psikosociaj baroj amasiĝintaj ekde la infanaĝo, por redoni al la plenkreskulo liberecon je liaj elektoj estontaj. La inicito estas individuo nedeterminisma, libera. La Tabernanthe Iboga estas pratipa vegetaĵo "enteogeno" ("enthéogène" = generatodo de dieco). Ĝia vojaĝo orientiĝas al la pasinteco : la persona pasinteco nia ĝis la naskiĝo, poste tiu de la grupo de kiu ni devenas, kaj poste tiu de la mondo kaj de la universo, laù la dozo, laù la intenco kaj laù la kapableco de ĉiu. La Tabernanthe Iboga samtempe ebligas klarigi la koneksajn rilatojn inter la traùmoj dum la infanaĝo kaj la fi-emaj kondutoj kutimaj dum la maturaĝo, kaj ebligas malfermi tempan fenestron dum kiu eblas liberiĝi el kiu ajn dependeco je kiu ajn substanco. La Tabernanthe Iboga nuligas la efikojn de drogo-manko. La vizioj de la propra pasinteco povas esti plursensaj (vidpovo, flarsento,
aùdkapablo, tuŝosento, gustumado), sed la Tabernanthe Iboga ankaù
povas renkontigi vin kun Tio, kion iuj nomas Dio. Okazas :
La efikoj varias laù la kunteksto, la intenco kaj la individuoj, same kiel por ĉiuj "enteogenoj". La efiko kontraù la fi-kutimoj estas nur konsekvenco de la intenseco de la sukcesa "vojaĝo", kiu bagateligas ĉion ceteran (heroinon, kokainon...). Ne ekzistas mortiga dozo. Iuj inicitoj glutas eĉ plurajn hektogramojn da radiko ( TION NI NEPRE MALKONSILAS EKSTER INICA KUNTEKSTO ). Skribu al meyaya@iboga.org ATENTU : vendi iboga-on estas malpermesite en Usono, Svislando kaj Belgio. |
|