Bonvenon ĉe  MEYAYA 
MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'

[plano de la retejo]


EBOGA'

La malnoveco kaj la longdaùreco de la Kultoj de Eboga la inica uzo de la Tabernanthe Iboga  fare de gehomoj junaj kaj maljunaj, kaj la transgeneracia ellaborado de metodo ( ekz. por dozi ) uzita de spertaj praktikistoj garantias maksimumon da sekureco por ĉiucele gluti la Eboga-on... krom se estas konsiderate, ke tio, kio estas bona por le nigrhaùtaj homoj, ne estas tia por la ceteraj homoj. 

Jam de jaroj ni, eùropanoj kaj afrikanoj travivintaj la vojaĝon de Eboga estis konkludintaj, ke la kulto Buiti' ( Bwiti ), kia ajn ĝi estas - ĉu Mitsogho-a aù Fang-a, ĉu sincretisma aù ne estas la kuraco de la spirito ĉiam readaptita al la novaj mitaj imagoj naskitaj de la mikso de la kulturoj ( paca aù konkistadora ) ; kaj ke en Eùropo, ni perdis tian scion, je la granda damaĝo de la planedo, ie dum la kristana Inkvizicio integrisma ( eble ĉe la Kataristoj ? ). 

En tiu spirito-stato ni komencis ekde 1995 kune kun kamerunaj buiti-anoj pripensadon por difini efikan alirmetodon al la vojaĝo de Eboga' por pli vasta popolaro, kaj ni ekis interdiskutadon kun kamerunaj intelektuloj kaj artistoj kiel etnocentrisman gardrelon ! 

De nun ni kunlaboradas kun kameruna eklezio buiti-ista. Ni interkonsentis, ke necesas inspiriĝi per la inicaj praktikoj de Buiti' por elpensi por pli vasta popolaro ian specon de kuracado per Eboga', kiu ne estu la vera Inicado. 

KOMERCO DE  DEPENDIGAJ  SUBSTANCOJ  KAJ  KURACADO DE LA  DEPENDECO

La kontraùleĝa komerco de dependigaj substancoj senĉese disvolviĝis ekde la mezo de la 50aj jaroj ĝis nuna tutmondiĝo, dum seriozaj esploroj pri kuracado de la dependeco estis ĉesigitaj de la mezo de la 60aj jaroj ĝis la komenco de la 90aj jaroj. Estis tridek-kvin jaroj da trankvila prospero por negoco elstara inter la internacia komerco (armiloj-petrolo-narkotaĵoj ). 

Konkerinte ĉiujn sociajn tavolojn de la okcidenta socio en ĉiuj ekonomie disvolviĝintaj landoj, la merkato, kies kurzoj malplialtiĝas, trovas novajn terenojn en malriĉaj landoj, kie komsumado de "narkotaĵoj" fulme kreskas konekse kun kreskado de urbegoj. Al tiuj landoj de la "Tria Mondo" jam ruinigitaj de alkoholo nun estas proponita aliro al drastaj narkotaĵoj ( precipe el opio kaj el kokao ) je tre malalta prezo. 

Jam de kelkaj jaroj oni trovas en la regiono Gabonio-Kamerunio malbonkvalitan heroinon el Niĝerio, kies dozoj estas urbe venditaj po 4 aù 6 frankoj. 

Nu, la okcidenta socio ofertas, kiel kuracadon de kontraùleĝaj paradizoj nenaturaj, dependigan substituon laùleĝan, kemian aù sektan. Eble finfine pro senscieco. 

Ĉar ĉiam ekzistis neùrokemiaj kuracadoj de la individuo, simile al la religioj de Eboga' ( iboga' ) en centra Afriko aù al la moderna kulto brazila de Ayahusaca, "la Ugna de Vegetal", sed ne laù formo atendita ĉar ili devenis de tereno ekster la juda-kristana kulturo...

Dum ekzistas neniu vera kuracado de la dependeco en la okcidenta mondo, kiu stuporiĝas fronte al disvolviĝo de fabrikejoj por artefaritaj drogoj, ni havis rimedon en tiu parto de Afriko por ellabori efikan kuracadon de la dependeco kune kun tradiciaj praktikistoj de Buiti'. 

KONTRAÙSORĈA KULTO

La planto Tabernanthe Iboga de la densa arbaro ekvatora estis konita de la migrantaj Pigmoj jam de obskuraj pratempoj. Ili transdonis ĝin al la Mitsogho-j, kiuj ellaboris la kulton Buiti' kaj kiuj transdonis la Eboga-on al la popolo Fang-a devenanta de la nordaj regionoj duonsekaj. La Fang-oj amase kristanigitaj elpensis diversajn formojn de Sinkretisma Buiti', kiuj dissemiĝis en la multaj arbodehakadejoj de la regiono, kie amasiĝas laboristoj el diversaj etnoj kaj landojūiuj reportis hejmen konon pri la planto kaj pri la kulto. 

Kiam oni konas neùrokemiajn efikojn de la ibogaino kaj kiam oni scias, ke psikosociaj perturboj tradicie manifestiĝas en Afriko per ensorĉado kaj demonhavo, oni tiam komprenas, ke la religioj de Eboga' estis nature kultoj kontraùsorĉaj (antiwhitchcraft cult ) en senfina readaptiĝo mita ( sinkretismo ). 

Ni havas bonŝancon kontakti kun jarmila kuracado de la spirito. 

RELIGI LA LIGON

Tiukaze temas pli pri religado kun antikva sageco tiome al ni mankinta ol sentoksiga kuracado aù ol spirita kaj psika kuraco...  la demarŝo mem de humileco kontraù tiuj, kiujn oni sklavigis, kaj kontraù la persekutataj Buiti-istoj "demonigitaj", al kiuj ni nun petas helpon, estas kvalita salto de la konscienco. 

La fakto, ke ili konsentas helpi nin kaj ke ili nomas nin "siaj gefiloj", jam klarigas al ni pri tio lernenda.



Bwiti-istay Kuracoy
Spirita Sperto
racine
Tabernanthe Iboga
raspita radiko

meyaya@iboga.org

agora
FORUMO, rakontoy
travivitay spertoy
fruits

SEKVO

Vi trovos pliajn informojn en la angla lingvo ĉe
< http://www.erowid.org/chemicals/ibogaine/ibogaine.shtml >
< http://www.ibogaine.desk.nl/index.html >

 Reveno al la hejmpaĝo de Eric COFFINET



Scienco & Tekniko Tiu TTT-ejo membras en Scienco & Tekniko
 

[Posta] [Antaua] [Hazarda] [Listigu] [Aldonu] [Redaktu]

Virtuala Esperantujo

Alkliketu por aboni vin al E-diskutrondo "Medicino"