MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'

Buiti-aj Kuracoj

meyaya@iboga.org

La Eboga' helpos vin en via spirita serĉado.

aù 

ebligos al vi solvi viajn problemojn de dependeco je la heroino, la kokaino, la metadono aù la alkoholo.

La personigita kuracado per la Eboga' povos esti realigita kunlabore kun tradiciaj praktikistoj de eklezio buiti-a aù en kliniko kun kuracistoj.
 
 

La Tabernanthe Iboga estas arbeto, kiu kreskas en la ekvatora arbaro afrika. La iboga' entenas alkaloidojn : la ibogainon en granda kvanto kaj ankaù kelkajn aliajn alkaloidojn en malpligrandaj kvantoj.

Ĝin uzas la Mitsogho-j de Gabonio dum la rita transiro de la infaneco al la plen- kreskeco. Gluti raspitajn radikojn kaùzas sperton tre similan kiel la "Sperton de Tuja Morto" (Near Death Experience). Cetere la inicitoj estas konvinkitaj, ke ili iris al la "reĝlando de la mortintoj" kaj ke ili renaskiĝis kiel novaj homoj posedantaj la scion kaj la povon por kiel eble plej bone mastri sian vivon.

La Fang-oj prunte prenis de la Mitsogho-j la Buiti-on (Bwiti ), kiu anstataùis ilian tradician kulton nomitan Byeri'. La Buiti-o Fang-a ( la "religio de Eboka" ) multe pruntis de la kristana religio, kaj ĉefe de la katolika, por krei sinkretisman religion, kiu ekspansias en la Ekvatora Gvineo kaj en la sudorienta parto de Gabonio ( kie la etnoj estas Fang-aj aù tre proksimaj de la Fang-oj ). La Buiti' nuntempe disvolviĝas en Yaounde', provinco de la Centra Kamerunio.

La francoj malkovris jam de unu jarcento la kuracajn kvalitojn de la iboga', kaj medikamento ( tablojdoj "Lambarene" ) kontraù la laciĝo estis vendata dum kelkaj tempoj.

Du kvalitoj estis malkovritaj :

1/ halucina kvalito, aù pli ĝuste kvalito por reaperigi la plej foran pasintecon, kiu ebligas regreson ĝis la plej frua infanaĝo. Aldone estas ebleco denove taksi dank'al tiu nova prilumo sian pasintan vivon kaj lerni kiel mastri sian estontan vivon.
Iuj psikiatroj kiel Naranjo uzis tiujn kvalitojn por multaj pacientoj.

2/ Ebleco por ĉesigi la dependecon je la opiaĵoj, je la kokaino, je la metadono kaj je la alkoholo. Post unusola gluto da iboga' la simptomoj de la manko estas tute nuligitaj, kaj la paciento ĝuas periodon de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj, dum kiu li sentas nenian bezonon uzi sian kutiman drogon.

Si oni deziras, ke la paciento ne "redronu", necesas profiti tiun periodon por sukcesigi kun kuraca taĉmento la postkuracadon kaj la reensociiĝon. Tiun agadon grave faciligas la unua kvalito de la iboga', kiu dank'al liaj regresaj spertoj igas la pacienton retaksanta sian vivon kaj deziranta ekzorgi pri si mem .

Oni tre multe eksperimentis per ambaù bestoj kaj homoj. La ibogaino agas ĉe la ĉelaj riceviloj NDMA kaj ĉe la dopamina sistemo. La plejmulto de la eksperimentoj estas publikigitaj (bedaùrinde) en la angla lingvo.

Ekzistas en latina Ameriko (Panamo) kaj alie klinikoj, kiu ofertas sentoksigajn kuracadojn je tre altaj prezoj (pluraj miloj da usonaj dolaroj + ĉiuj kostoj). Tiuj kuracadoj havas laù ni gravegan malavantaĝon : la hospitala etoso tre malbone taùgas por la kuracotaj pacientoj. La psika streĉiĝo estas tie tre forta kaj la psikologia aspekto de la iboga' estas tute preterlasita profite nur al kemio por nuligi la fizika drogo-mankon.

Ni preferas uzi la tradicion de la indiĝena medicino, kiu privilegias la psikajn efikojn (ĉar la kemiaj efikoj memfunkcias) kaj ebligas psikosocian akompanadon plifaciligitan de la ekkonsciiĝo de la paciento.

Ni proponas al tiuj, kiuj estas interesitaj de la spiritaj efikoj de la iboga', la eblecon realigi la inican vojaĝon de Buiti', kaj al tiuj, kiuj suferas pro toksomanio, ŝancon por liberiĝi de sia dependeco.

La jenon respondis al ni la Agentejo por la Medikamento (Direkcio de la Taksado, Sekcio pri la Narkotaĵoj kaj la Psikefikaj Substancoj ) post nia demando al ĝi en junio 1997 :"En Francio la ibogaino ne estas enkalkulita inter la substancoj narkotaĵaj aù psikefikaj (modifiita decido de la 22a de februaro 1990, publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la Franca Republiko je la 7a de junio 1990)".Tion oni konfirmis al ni telefone en la monato de marto 2000

Laù nia scio, nur tri landoj malpermesas la ibogainon : Svislando, Belgio kaj Usono.
 
 

Skribu al ni : meyaya@iboga.org


[REVENO] [BUITI-AJ KURACOJ] [ ENHAVTABELO] [IGOGA KAJ DEPENDECON] [SEKVO