Dum
sia vojaĝo tra la nokto de la sovaĝeco kaj de la malklereco, la homoj
estis ĉiam gvidataj de la Dia Lumo, kiu ŝanĝis iujn lokojn en
“Spiritajn Lumturojn”. El tiuj sennombraj lokoj sanktaj, kiuj influis
la vivon de la homaro, estas la Monto Sinajo, kie Moseo ricevis la Tabelojn de la Leĝo, la Monto Golgota, kie Jesuo-Kristo estis krucumita, la Monto Hira, kie la Propheto Mohamedo ricevis la unuajn versojn de la Korano, kaj ankaŭ la Monto Morija, kie Abrahamo estis oferonta sian filon, kie staris la Sankta Kesto de la Interligo en la Templo de la Eternulo (YHWH), kie Jesuo-Kristo predikis kaj forpelis la komercistojn el la Templo, kaj fine de kie la Profeto Mohamedo sunpreniris al la Sep Ĉieloj dum sia nokta vojaĝo.
En la nunaj tempoj, aldonenda estas la Monto Karmel kies nomo “Kerem El” signifas en la hebrea lingvo la “Vinberejo de Dio”. La Monto Karmel' superstaras la urbon Hajfo en la norda parto de Israelo, kaj majeste fendas la maron kvazaŭ la pruo de eterna kaj superhoma Arkeo. Ekde la pratempoj, oni konsideris ĝin sankta kaj nun ĝi estas unu el la Sanktaj Lokoj de la Bahaa Kredo.
Ĝian mirindan historion mi tuj provos rakonti al vi…
Arkeologiaj prifosadoj en la norda parto de Israelo montris, ke tie tri malsamaj homtipoj vivis en la pratempoj. En loko nomita Zuttijeh’ nordokcidente de la Galilea Lago, oni malkovris kranierojn de prahomo proksimume 200000 jaraĝajn. En la kavernoj de Tabun’ kaj Kebara’ sur la flanko de la Monto Karmel’ oni trovis du “neandertalajn” skeletojn 50000-60000 jaraĝajn. En la kaverno de Skhul’ sur la flanko de la Monto Karmel’ kaj en tiu de Kafzeh’ (Qafzeh), apud Nazareto, kuŝis multaj skeletoj de prahomoj 80000-100000 jaraĝaj, kiujn oni nomis “proto-kromanjonaj” pro iliaj alta staturo kaj “moderna” aspekto.
Sed plej mirindaj estis la malkovroj pri iliaj religiaj zorgoj, kiujn sendube elmontris la prifosado en diversaj tomboj. Tiaj funebraj ritoj, kiuj aperis dum la epoko “musteria”, dependas de civilizeco kaj ne de homtipo, ĉar tiel funebris ambaŭ la homoj “neandertalaj” kaj “modernaj”. En tiuj tomboj (3 en Skhul’, 3 en Kafzeh’ kaj 1 en Kebara’) multaj signoj indikas simbolan kulturon, ekzemple la uzo de traboritaj konkaĵoj, de floroj kaj de pulvorigita tero ruĝokra. La malnovecon de unu el la tomboj de Kafzeh’ oni taksis je 92000 jaroj : tiu tombo fosita en kalkŝtono estas la plej malnova tombo ĝis nun konata en la mondo kaj enhavis la korpon de adolesko kun cervokorno oferte metita sur la kolo.
La entombigo de plenkreska viro neandertala en la kaverno de Kebara’ rivelisaliajn informojn tre interesajn : skeleto sen kranio kuŝis en foso sed la mandiblo, la hioida osto, kaj la kolaj vertebroj nedifektite kaj sialoke ĉeestis. Detala studo montris, ke ja la neandertalaj prahomoj forprenis tiun kranion post putriĝo de la karno, kaj nenian kialon krom religian oni povis imagi por tia ago. Ankaŭ oni konstatis, ke la “moderna” aspekto de la hioida osto ebligis la paroladon al tiu neandertala homo…
Mirinde estas malkovri, ke jam en nememoreblaj tempoj la Monto Karmel’ kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj allogis homojn kun parolpovo kaj zorgoj pri postmorta vivo, ĉu ne ?
La Monton Karmel’ oni ekkonis en la religia historio de la homaro kiel la lokon, kie la profeto Elijah’ (hebrealingve : “YHWH estas mia Dio”) kontraŭstaris la paganajn pastrojn de la dio Baal’.
La religia kaj politika unueco de la reĝlando de Salomono malaperis post lia morto en 928 a.K, kaj la lando disiĝis al du reĝlandoj, Izrael norde kun Samario kiel ĉefurbo, kaj Judujo sude kun Jerusalemo kiel ĉefurbo, kiuj batalis unu kontraŭ la alia dum jardekoj. Tiu fratomurda milito ege malfortigis ilin kaj devigis ilin fari aranĝojn inter si kaj aliancojn kun la najbaraj popoloj. Tial la reĝo Aĥabo kiu regis Izraelon de 874 ĝis 852 a.K, edziĝis kun Izebelo, filino de la potenca reĝo fenicia Etbaal’. Izebelo enkondukis en la reĝan kortegon la paganajn kultojn de Baal kaj Iŝtar kaj mortigis la pastrojn de YHWH (1).
Tio altiris kontraŭ la reĝa paro la koleron de la profeto Elijah’, kiu konsumiĝis pro “ĵaluza fervoro al YHWH, Dio de la universo” (2). Elijah’ la Teŝebano plurfoje riproĉis kaj minacis ilin (3) kaj eĉ defiis sur la Monto Karmel’ laŭ la ordono de YHWH la pastrojn de Baal’, kiujn li ridindigis kaj ĉiujn mortigis. Li tiel elmontris la vanecon de ilia kulto (4).
Elijah’ estas respektita de la komunumoj juda, kristana, islama kaj druza, kiuj kuniĝas sur la Monto Karmel’ ĉiujare, je la 20a de julio, por memorfesti lin. La judoj kaj la islamanoj konsideras Elijah-on laŭ du vidpunktoj : unuflanke kiel profeton, kiu luktis por deturnigi sian popolon for de la dio Baal’ (5), kaj aliflanke, pro lia mirakla supreniro al la ĉielo (6), kiel ligon inter la tero kaj la ĉielo, kiel mitan moŝtulon, kiu kaŝe vizitas la homojn por klerigi kaj helpi ilin.
La Korano rakontas la renkontiĝon de Moseo kun juna viro, kiu agas ŝajne kiel maljustulo kaj frenezulo, antaŭ ol klarigi al Moseo indignita la veran saĝecon de tiuj agoj (7). Kvankam la Korano ne indikas lian nomon, la islama tradicio poste nomis lin El-Ĥader’ (la Senmorta aŭ la Verda) kaj identigis lin kun la profeto Elijah’. La rabena tradicio rakontas similan historion pri la renkontiĝo de la profeto Elijah’ kun Rabeno Jehoŝua ben Levi’.
Pro liaj vivo kaj kvalitoj, la profeton Elijah’ priskribis la Ekleziaj Patroj kiel la pratipon de la kristana monaĥo, ĉar li vivis sole kaj silente, fastante kaj preĝante, libervole subiĝinta al malriĉeco, ĉasteco kaj obeado. Lin oni supozis virga, kaj li vivis kiel ĉasta fraulo por konservi sian purecon. Sen familiaj zorgoj, li povis vivi solece kaj malriĉe por obeeme dediĉi sin tute al Dio, eĉ se tio ŝajnas kontraŭi la plej firmajn tradiciojn, ekzemple kiam YHWH nutrigis lin de la korvoj, rite malpuraj birdoj (8), per viandaĵo rite malpura ĉar nekonata (9). Vestita per feloj (10), Elijah’ loĝis en dezertaj lokoj kaj en kavernoj de la Monto Karmel’ aŭ de la Monto Ĥoreb’ (11), for de la mondo, for de la malbono kaj for de la persekutadoj de la reĝino Izebelo. Li konstante vivis en silenta kontemplado kaj preĝado, per sobraj nutraĵoj kiam li ne fastis, ĉar asketado estas nepre necesa por konservi sian “virgecon”, liberigi sin de la mondo kaj purigi sian koron antaŭ ol renkonti Dion (12).
Tia vivo de malligiteco neniel malebligas solidarecon kun la malriĉuloj, kiel la vidvino de Sarepta kaj ŝia filo (13), aŭ viglan paroladon sentiman, kiam necesas kondamni maljustaĵojn, kiel la mortigon de Nabot (14), kaj diskonigi la vortojn de Dio.
Tiu materia malriĉeco fariĝas spirita riĉeco dank’al submetiĝo nur al la volo de Dio, kiu donacas al Elijah’ ĉion necesan kaj la eternan vivon : li vivanta supreniras al la ĉielo per fajra ĉaro antaŭ la okuloj de sia disĉiplo Eliŝa’ (15), li ĉeestas la transfiguriĝon de Jesuo-Kristo kun Moseo sur la Monto Tabor’ (16), kaj li antaŭvenas la Mesion (17).
Elijah’ estas unu el tiuj bibliaj eminentuloj, kies preĝo efikas por venigi el la ĉielo akvon aŭ fajron (18), vivon aŭ morton (19). En tiuj kondiĉoj ne mirinde estas, ke ermitoj deziris vivi kaj mediti sur la Monto Karmel’ ĉe la fonto de Elijah’ por partopreni lian spiritecon.
La Supreniro de la Monto Karmel’ per la Flugiloj de la Spirito
Sanktaj lokoj de la Monto Karmel
Lokaj tradicioj kaj legendoj specife rilatigas la profeton Elijah’ kun kvar lokoj de la montoĉeno Karmel’ kiu estas 25 km-longa kaj 6 km-larĝa : la “Malsupra Kaverno” kavigita en kalkŝtono de la okcidenta bazo de la promontoro, la “Supra Kaverno” situanta sur la supro de la promontoro, la “Fonto de Elijah” en la supra parto de la valo arabe nomita Wadi ajn es-Siah’ kaj la kulmino (482 m) de Karmel’ arabe nomita El-Muhraka (“oferejo”).
La kulmino de la Monto Karmel’ tradicie rilatas kun la venko de la Profeto Elijah’ kontraŭ la paganaj pastroj de Baal’. Tie staras megalita monumento cikla, kiu konsistas el 12 ŝtonegoj kun meze granda cisterno kavigita en la roko, kaj kiu estis celo de pilgrimado por la judoj. Tie vivis monaĥoj en la ĉirkaŭaj grotoj dum la bizanca epoko, kaj poste la araboj starigis malgrandan sanktejon, kies ruinoj estis videblaj ĝis la 19a jarcento. Ĉe la kulmino de la Monto Karmel’ nun staras kapelo dediĉita al Sankta Elijah’ kaj statuo de la profeto.
Arkeologiaj prifosadoj freŝdataj rivelis la imponajn ruinojn de kapelo kaj de monaĥejo ĉe la “Fonto de Elijah”, kiu ŝprucas en la supra parto de la valo Wadi ajn es-Siah’. Ili estas probable la spuroj de la unua monaĥejo de la latinaj ermitoj, kies konstruadon instigis monsubteni la papo Urbano IV en 1263. La romia historiisto Tacito raportis, ke la Monto Karmel’ estis religia ĉefloko ekde la pratempoj kaj probable dediĉita al la kulto de la dio Baal’ Hadad’ de Karmel’. Legendoj eĉ asertas, ke le filozofo Pitagoro ŝatis izoliĝi sur la Monto Karmel’ por tie mediti (20). Ŝajnas, ke dum la romia epoko tie oni kultis la dion Jupitero Karmelus Heliopolitanus.
La “Supra Kaverno” estas menciita por la unua fojo de bizancaj verkistoj rilate al monaĥejo de Sankta Margerito (aŭ Marino) konstruita dum la 5a aŭ la 6a jarcento kaj detruita de la persa reĝo Ĥosro II Parviz’ en 614.
La “Malsupra Kaverno”, kromnomita “Lernejo de la Profetoj”, enhavas kelkajn centojn da paganaj murskribaĵoj, kiuj atestas, ke tie oni kultis dion de la fekundeco (Adoniso aŭ Tammuz) dum la greka periodo antaŭkristana. Kiam li batalis kontraŭ la judoj dum la unua jarcento p.K., la romia militestro Vespaziano tie buĉoferis por scii, ĉu estos favoraj antaŭsignoj al liaj imperiestraj celoj. Dum la 6a jarcento la bizancanoj konstruis tie la monaĥejon de Sankta Elijah’ samtempe kiel tiun de Sankta Margerito sur la supro de la promontoro. Poste etan preĝejon oni konstruis ekstere de la Kaverno dum la Krucmilitoj, kaj en la maldekstra flanko de tiu groto oni kavigis altaron por la Sankta Virgulino Maria, ĉar laŭ legendo la Sankta Familio tranoktis tie revenante el sia egipta ekzilo. La araba periodo alportis al tiu loko novajn legendojn pri El-Ĥader’ (la Senmorta aŭ la Verda), kaj respektegon de la araboj kaj de la druzoj. Estinte sanktejo sinsekve pagana, kristana kaj islama, longtempe preteratentita de la judoj, tiu “Malsupra Kaverno de Elijah”estas nun sinagogo. En sia libro titolita “Vojaĝo en Oriento” la fama poeto franca Lamartino skribis je la 22a de oktobro 1832 : “Tago da ripozo pasigita ĉe la monaĥejo de la Monto Karmel’ aŭ tra la pejzaĝoj de la monto kaj en la grotoj de Elijah’ kaj de la profetoj. La ĉefa el tiuj grotoj, evidente kavigita de la homa mano en la plej malmola roko, estas ĉambro je mirindega alteco; nenion oni vidas krom la senfinan maron, kaj nenion oni aŭdas krom la bruon de la ondoj konstante frakasiĝantaj kontraŭ la kabopinto. La tradicioj rakontas, ke tie estis la lernejo, kie Elijah’ instruis la sciencojn de la misteroj kaj ĉielajn poeziojn. Mirinde elektita estis la loko, kaj la voĉo de la pia profeto, majstro de sennombraj generacioj de profetoj, devis majeste eksonegi en la kavigita sino de la monto, kiun li plugis per tiom da mirakloj kaj al kiu li postlasis sian nomon”.(21)
Latinaj ermitoj sur la Monto Karmel
La unuajn notojn historiajn pri la kuniĝo de latinaj ermitoj sur la Monto Karmel’ oni trovas en la libro de la greka monaĥo Fokas’ verkita en 1185 (22). Post kelkaj informoj pri la sankta monto, li skribas : “En tiu loko antaŭe staris granda konstruaĵo, kies ruinŝtonoj ankoraŭ ekzistas; la tempo nenion kompatanta kaj la malamikaj invadoj preskaŭ tute detruis ĝin. Demallonge blankhara monaĥo kun pastra aŭtoritateco venis de Kalabro, kaj post vizio de la profeto Elijah’ decidis loĝi en la domaĉoj de tiu konstruaĵo ; li starigis etan muron kun turo kaj kapelo, kaj kunigis proksimume dek fratojn ĉirkaŭ si; tie li loĝas ankoraŭ hodiaŭ”. Benjamino de Tuleda’, kiu vizitis la sanktajn lokojn en 1163, raportas, ke siatempe jam ekzistis proksime al la groto de Elijah’ kapelo konstruita de du filoj de Edomo (tiel de li estis nomitaj Emeriko kaj Bertoldo) honore al la profeto. Kaj Jakobo de Vitri', episkopo de la urbo Sankta Johano de Akreo, skribis ĉirkaŭ 1220, ke “aliaj ermitoj, imitante kaj sekvante la ekzemplon de la profeto Elijah’ sankta solulo, vivis izolece sur la Monto Karmel’ ĉefe en tiu parto de la monto, kiu superstaras la urbon Porphyre (Porfiro) nun nomita Caďffa (Kajfa = Hajfa); ili loĝis ene de rokoj en malgrandaj ĉeloj, apud la fonto de Elijah’ kaj ne for de la monaĥejo de la beatulino Margerito, kvazaŭ abeloj de la Sinjoro produktantaj mielon tutspirite dolĉan”. (23)
Arkeologiaj prifosadoj sur la Monto Karmel’ elmontris, ke dum la krucmilita epoko la origina monaĥejo de la latinaj ermitoj situis ĉe la “Fonto de Elijah”, en la supra parto de la valo Wadi-ajn-es-Siah’ kaj ke samtempe la grek-ortodoksaj monaĥoj rekonstruis tiun de la promontoro. Sen sankta fondinto, male de la aliaj kongregacioj, la ermitoj de la Monto Karmel’ sin dediĉis al la Sankta Virgulino Maria kaj tradicie ligis sian originon kun Elijah’ kaj Eliŝa’ per senĉesa sinsekvo de ermitoj, kiujn ili konsideris kiel la “Karmelanojn de la Malnova Interligo Sankta” (24) kaj pri kiuj rakontis Plino, Flavio Jozefo, Filono kaj Eŭzebo. Laŭ la karmelana tradicio la historia fondinto de la ordeno nomiĝis Bertoldo de Solinjak' ( ?-1198), kiu estis parenco de la Patriarko de Antioĥio Emeriko de Malifaj' ( 1141-1193 ?). Lia posteulo Brokar’ petis kaj ricevis ĉirkaŭ 1207 de la Patriarko de Jerusalemo, Sankta Alberto de Versej', regularon tre mallongan kaj pli taŭgan por tia vivo ermita ol la antaŭan de Sankta Aŭgusteno. Laŭ tiu regularo estas ordonite : “havi prioron (ermitestron), havi ĉelojn apartigitajn unu de la aliaj, resti en ili por preĝi tage kaj nokte, tie legi la brevieron (preĝaran libron) aŭ reciti la preĝon Patro Nia se oni ne scias legi, konstrui kapelon inter la ĉelojn por tie aŭskulti kune la diservon ĉiumatene, ĉiudimanĉe kunvenigi la ermitaron (por debati pri la aferoj de la komunumo), fasti de la tago de la Laŭdego de la Sankta Kruco ĝis Pasko, permane labori, silenti de Vesproj (posttagmezaj preĝoj) ĝis Tierco (triaj matenaj preĝoj) de la sekvanta tago”. (25)
Bedaŭrinde por la Karmelanoj, tiu regularo ne estis oficiale aprobita antaŭ la kvara Koncilio de Latrano (1215), kiu malpermesis estigon de novaj ordenoj religiaj en la Eklezio, kaj la ermitoj de Karmel’ estis devigitaj barakti kontraŭ la prelatoj de la Sankta Lando, kiuj malagnoskis kaj minacis ilian kongregacion. Finfine alvenis la 30an de januaro 1226 la tiom atendita konfirmo, laŭ legendo post kiam la papo Honorio III estis vizie admonita de la Sankta Virgulino Maria, protektantino de la karmelanaj ermitoj. Tiu origina regularo estis denove konfirmita en 1229 de la papo Gregorio IX, kiu tamen malpermesis al la karmelanoj ricevi donace kampojn, domojn aŭ rentojn, tiel ŝanĝante ilian ermitecan kongregacion al almozordeno.
Tre malrapide disvastiĝis la Karmelanoj tra la Sankta Lando, kaj depost 1238 pro militaj malvenkoj de la krucmilitistoj ili ekiris al la Okcidento. Kvankam unue indulgitaj de la islamanoj, eble pro ilia respektego al la Profeto Elijah’ la Karmelanoj perdis poste siajn monaĥejojn en Palestino kaj en Sirio unu post la aliaj ĝis finfine okazis la kompleta detruo de tiu sur la Monto Karmel’ kun mortigo de ĉiuj tieaj ermitoj en 1291. Tiu tragika evento sigelis la foreston de la Karmelanoj en Oriento dum jarcentoj.
Disvolviĝo en Okcidento
Retretinte en Eŭropon, la kongregacio rapide disvastiĝis tra la kristanaj landoj sed devis adaptiĝi al la okcidentaj vivkondiĉoj. Tial la regularo estis modifiita de Sankta Simono Stok’ kaj poste aprobita ĉirkaŭ 1247 de la papo Inocento IV per buleo (papkatedra letero), kiu definis la oficialan nomon de la “Fratoj de Nia Damo de la Monto Karmel”. La dua Koncilio de Ljono (1274), kiu nuligis multajn komunumojn religiajn, denove minacis la ordenon de la Karmelanoj, sed tiu-ĉi finfine travivis sukcese la elprovon dank’al la apogo de la papoj Honorio IV kaj Bonifaco VIII (1298). La Karmelanoj estis influitaj de la Dominikanoj kaj modelis siajn instituciojn laŭ iliaj, transformante sian ordenon almozulecan kaj kontempleman por misia agado kaj por instruado. La papo Eŭgeno IV devis mildigi en 1431 la severecon de la origina regularo, kaj sekve okazis disiĝo inter la monaĥoj tradicie rigoraj, “observademuloj”, kaj tiuj de la “mildigitaj monaĥejoj”. La branĉon de la Karmelaninoj fondis en 1451 Johano Soret’ (Jean Soreth), reformigis Sankta Tereza de Avilo, kaj fine aprobis la papo Pio IV en 1562. Por korekti multajn mankojn kaj misfarojn, kiuj iom post iom estis okazintaj en la kongregacio, kaj por revigligi la originan spiriton, reformon realigis en 1564 Sankta Johano de la Kruco (1542-1591) laŭ la konsiloj kaj la instigoj de Sankta Terezo de Avila (1515-1582). Tiel estis fondita la nova ordeno de la “Senŝuaj Karmelanoj”, kiun la papo Klemento VIII plene sendependigis de la malnova kongregacio en 1593.
Reveno de la Karmelanoj al al sankta Lando
Malgraŭ pluraj provoj dum la jarcentoj, la Karmelanoj ne sukcesis restariĝi en la Sankta Lando ĝis 1631. Je la 29a de novembro 1631, la emiro Ahmedo Turabaj’ donis al la senŝua karmelano Prospero de la Sankta Spirito (S-ro Martino Garayzabal’) la permeson por rekonstrui monaĥejon sur la Monto Karmel’. Li unue aranĝis por la komunuma vivo kelkajn grotojn ĉirkaŭ la “Lernejo de la Profetoj”, sed estis baldaŭ devigita trovi alian lokon pro la malamikeco de la islamanoj, kiuj konsideris tiun sanktejon kiel sian. Li do elektis kaj aranĝis novan groton supre situitan, kie la Senŝuaj Karmelanoj vivis dum 130 jaroj. Post longa baraktado de la Senŝuaj Karmelanoj kontraŭ la islamanoj kaj la grek-ortodoksaj monaĥoj, la araba registaro finfine permesis la rekonstruadon de Karmelana monaĥejo sur la tiom dezirata supro de la promontoro, ĉe la “Supra Kaverno” de Elijah’. Raportoj skribitaj post la Krucmilitoj rakontas, ke la vizitantoj eniris tiun kavernon tra la supro por vidi la ŝtonliton de Elijah’. Aliaj raportoj de la 17a jarcento indikas, ke oni traboris la rokon por realigi unue fenestron, poste pordon, kaj ke fine la tutan rokmuron okcidentan oni forigis, inkluzive la vojon, tra kiu Elijah’ probable malsupreniris en sian rifuĝejon. La senŝua karmelano Johano-Baptisto de Sankta Aleksij’ (S-ro Bertoldo Antonio Gioberti) rekonstruis de 1767 ĝis 1774 monaĥejon kun kapelo, kies ĉefaltaro estis starigita je la vertikalo de la groto. La preĝejon kaj la monaĥejon eksplodigis Abdollah’ Paŝao en 1821 kaj rekonstruis de 1827 ĝis 1836 la senŝua karmelano Johano-Baptisto de la Tre Sankta Sakramento (S-ro Charles Casini). La nunan konstruaĵaron oni kutime nomas “Stella Maris” (Stelo de la Maro) laŭ la nomo de la proksima lumturo konstruita en 1867.
La mistika vojo de Karmel'
La homoj, kiuj sekvis la vojon de Karmel’ tion faris responde al triobla alvokiĝo : homa, bapta kaj monaĥa. Unue ili respondis al homa alvokiĝo por la kreado, partoprenante la verkon de Dio, por ke Lia amo kaj Lia justeco manifestiĝu sur la Tero malgraŭ la prapeko. La regularo de Karmelanoj igas la laboron deviga, ĉu mane ĉu intelekte, por partopreni la evoluadon de la mondo (26), por perlabori siajn vivrimedojn (27) kaj por forpeli la demonajn tentojn. Sed tiu laboro nepre estu en silento kun servema sindediĉo al la mondo, ĉar tia laboro similas al vera preĝo kaj adorago, kiu liberigas la korpon, la koron kaj la animon, kaj ebligas la spiritan evoluadon. La bapta alvokiĝo estas vivi en Jesuo-Kristo, kaj sekvi lian ekzemplon kun fido kaj espero. Ja tiu fido gvidas la amanton tra la mallumeco de la sensoj kaj de la spirito ĝis la beleco de la Amato, kiel tion priskribis Sankta Johano de la Kruco en siaj mistikaj verkoj la “Supreniro de Karmel” kaj la “Obskura Nokto”, ĉar Dio estas tiom lumega, ke Li fariĝas por ni mallumo, kiel la brileco de la suno blindigas la vesperton. Tiu fido ankaŭ pravigas kaj ebligas ĵure promesi la tri votojn de la monaĥa alvokiĝo : ĉastecon, malriĉecon kaj obeadon. Tiu ago estas ne pasiva submetiĝo al ekstera trudado fremda sed elekto libervola kaj plenkonscia allasi sin al la dia volo, senigante la koron je ĉio krom Dio kaj ĝin ŝanĝante en templon por la Sankta Spirito (28).
La regularo de la Karmelanoj provas harmoniigi du vivstilojn ŝajne neakordigeblajn : temas unuflanke pri la ermita vivo kontemplema, kaj aliflanke pri la kongregacia vivo apostola. La ĉiutaga silento, la soleco en la monaĥaj ĉeloj kaj la ĉirkaŭbarilo apartiganta la monaĥejon disde la ekstera mondo ebligas la preĝeman vivon kontempleman, kiu nepre necesas por aŭskulti la Dian Spiron, sed vera silento perfektiĝas en anonco de la diaj vortoj (29), kaj vera soleco perfektiĝas en mistika komunio universala. La vivo de la Karmelanoj estas vivo en la Eklezio, kun la Eklezio, por la Eklezio tiu “vivanta korpo” de Jesuo-Kristo, universale ampleksa kaj la fortoj ĉerpitaj en la preĝado kaj la kontemplado perfekte disvolviĝas en la misia vivo kaj la instruado.
Tiel vivis la Karmelanoj, generaciojn post generacioj, kontemplante kaj laŭdante la mirindaĵojn de Dio, laborante por finfine estigi “novan teron kaj novan ĉielon” (30), kaj preĝante por ke Jesuo-Kristo baldaŭ revenu “en la gloro de sia Patro”. (31)
Kaj la Monto Karmel’ vidis la Gloron de YHWH (32)
Le Báb
Dum la deknaŭa jarcento Persio agoniis en la mallumoj de malklereco, de fanatikeco kaj de koruptado. Sed dum la nokto inter la 22a kaj la 23a de majo 1844, brilega lumo forpelis tiun spiritan mallumon, tertremo frakasis la tombojn de eksmodaj dogmoj, kaj Vorto de Dio revivigis la mortintojn. (33)
Dum tiu nokto, juna komercisto persa de la urbo Ŝirazo, nomita Mirza Ali Mohamedo kaj kromnomita “al Báb” (en la araba lingvo : “la Pordego”, 1819-1850), anoncis, ke li estas la Mahdio atendita de ĉiuj islamanoj je la Tago de la Releviĝo. Liaj eldiroj disvatiĝis kvazaŭ fajro tra Persio kaj tuj rezultis persekutado nekredeble kruela kaj sovaĝa, kiun elfaris la aŭtoritatoj politikaj kaj religiaj. Post jaroj da malliberigo, Báb estis pafmortigata en Tabrizo la 9an de julio 1850.
La fajro ekardigita de Báb en la homkoroj postlasis ŝajne nur cindrojn, sed sur tiu kalcinita tero li semis la esperon pri la tuja alveno de la “Universala Promesito”. Kiel Sankta Johano la Baptisto, Báb’ anoncis la alvenon de la dia Lumo sur la teron, kaj kiel li, li skribis la vortojn de tiu Bona Novaĵo per sia sango. (34)
Bahá'u'lláh
Inter la plej eminentaj disĉiploj de Báb troviĝis Mirza Hosejn Ali Nuri (1817-1892), kiu estis filo de ministro de la persa Ŝaho, kaj estis enkatenigata dum pluraj monatoj en la timiga prizono subtera de Teherano (Siah Ĉal = la nigra truo). En tiu karcero, fine de 1852, mistika vizio konsciigis lin pri lia mesia rolo kaj adoptigis al li la kromnomon "Bahá'u'lláh", kiu signifas en la araba lingvo “la Gloro, la Splendoro, la Lumo de Dio”. Jen kiel li mem raportas tiujn eventojn : “Nur homo kiel la aliaj mi estis, dormanta sur mia kuŝejo, kiam la ventetoj de la Plej-Glora blovis sur min kaj donis al mi la konon pri ĉio, kio estis. Ne de mi devenas tio, sed de Tiu, kiu estas la Ĉio-Pova kaj la Ĉio-Scianta. Kaj Li ordonis al mi laŭtigi la voĉon inter la tero kaj la ĉieloj ; kaj pro tio, trafis min tio, kio plorigis ĉiun juĝkapablan homon. Mi estas nur folio movata de la ventoj de la volo de via Sinjoro, la Ĉio-Pova, la Plej-Glora. Lia nerezistebla alvoko trafis min kaj igis min kanti Liajn laŭdojn inter ĉiuj popoloj. Mi vere estis kiel mortinto, kiam Lia ordono estis eldirata. La mano de la volo de via Sinjoro, la Kompatema, la Mizerikorda, transformis min. Je mia vivo ! Ne propravole mi rivelis min, sed ja Dio siavole manifestis min. Ĉiun fojon, kiam mi elektis kvieton kaj silenton, jen la Voĉo de la Sankta Spirito, staranta dekstre de mi, min vekis. La Plej Granda Spirito aperis antaŭ mia vizaĝo, Gabrielo min kovris per sia ombro, kaj la Spirito de Gloro moviĝis plejprofunde de mi mem, ordonante min leviĝi kaj ekparoli”. (35)
Konsiderinte la famecon de lia familio kaj liajn influajn apogantojn, liaj persekutantoj ektimis mortigi lin kiel liajn kunulojn, kaj fine decidis ekzili lin kiom eble plej foren, esperante lian morton. Mirinde estas konstati, ke oni povas sekvi lian destinon tra la Malnova Testamento.
Tiel la profeto Jesaja anoncis, ke “baldaŭ la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot. Mi metis Miajn vortojn en vian buŝon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por aranĝi la ĉielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion : Vi estas Mia popolo”. (36)
Kaj en sia libro Jeĥezkel’ rivelas, ke forlasinte la templon la “Gloro de Dio” (arabe : Bahá'u'lláh) revenas en ĝin per la pordo (arabe : Báb’) turnita orienten por eterne resti tie (37). Jeĥezkel’ raportas, ke por la tria fojo li havas vizion pri tiu “Gloro de Dio”, en kiu li vidas “kvazaŭ bildon de homo” (38). Kvankam tiu profetaĵo estis rivelata dum la ekzilo en Babilono, ŝajnas malfacile rilatigi ĝin nur kun la materia restarigo de la Templo, ĉar tiu dua templo estos komplete detruita de la romianoj kaj la Gloro de Dio ne povos eterne resti en ĝi. Ĉu povas simbole temi pri la alveno de la Dia Spirito en homa templo (profeto), kiel aludis Jesuo-Kristo mem sin komparante kun la Templo aŭ kun la Pordo, tra kiu alvenas la savo ? (39)
Fine la profeto Miĥa’ anoncas ankoraŭ pli precize al Izrael’ (40), ke “en tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime”. En la dua parto de la deknaŭa jarcento la judoj ekrevenis al Palestino por restarigi sian landon, kaj misia ondego kristana disvastigis la konon pri la Biblio tra la tuta mondo. “En tiu tempo oni venos al vi el Asirio kaj el la urboj Egiptaj, de Egiptujo ĝis la Rivero, de maro ĝis maro, kaj de monto ĝis monto”. Dum la sama epoko Bahá'u'lláh estis ekzilata de Teherano al Bagdado (1853-1863), kie li ermitiĝis en la kurdaj montaroj dum du jaroj (1854-1856). Poste li travojaĝis la antikvan Sirion kaj la Nigran Maron ĝis Konstantinopolo (Istanbulo) kaj Andrianopolo (Edirne’ 1863-1868), kaj fine la Mediteranean Maron ĝis Egiptio kaj la Sankta Lando, kie li estis ekzilita ĝis sia morto en la urbo Sankta Johano de Akreo (‘Akká aŭ Akko, 1868-1892), apud la Monto Karmel’ kaj apud ĉemara rivero. “La lando estos dezerta pro ĝiaj loĝantoj, pro la frukto de iliaj agoj. Paŝtu per Via bastono Vian popolon, Vian heredan ŝafaron, kiu loĝas izolite en la arbaro, meze de Karmel ; ili paŝtiĝu en Baŝan kaj Gilead, kiel en la tempo de via eliro el la lando Egipta, Mi montros al li mirindaĵojn”. Kiel pasis 40 jaroj de la eliro el Egiptio ĝis la eniro en la promesitan landon de Kanaano, tiel la misio de Bahá'u'lláh daŭris 40 jarojn (1852-1892), dum kiuj li estis la Bona Paŝtisto de Karmel’ kaj elmontris mirindaĵojn.
Bahá'u'lláh asertis klare kaj konstante, ke li estas la “Promesito” atendita de la membroj de ĉiuj religioj por starigi la “Oran Eraon” aŭ la “Regnon de Dio” sur la Tero : por tiuj, kiuj lin akceptas, li estas la Mesio laŭ judoj, la reveno de Jesuo laŭ kristanoj kaj islamanoj, Ŝaho Bahram laŭ zoroatranoj, la kvina Buddho Majtrejo laŭ buddhanoj kaj la deka Avataro de Viŝnuo laŭ hinduoj. Jen tio, kion li skribis pri tiu “Reveno” : “O vi, la judoj ! Si vi volas denove krucumi Jesuon, la Spiriton de Dio, tuj mortigu min, ĉar en mi Li manifestiĝis al vi denove. Tiel agu kontraŭ mi kiel plaĉos al vi, ĉar mi ĵurpromesis oferi mian vivon sur la vojo de Dio. Ne eblus al mi timi iun ajn, eĉ se ĉiuj potencoj de la Tero kuniĝus kontraŭ mi. Kaj vi, disĉiploj de la Evangelio, se plaĉas al vi mortigi Mohamedon, la Apostolon de Dio, ekkaptu min kaj mortigu min, ĉar mi estas Li kaj mia persono estas identa kun Lia persono. Agu kontraŭ mi laŭ via plaĉo, ĉar la plej grava sopiro de mia koro estas atingi la ĉeeston de mia Amato, en Lia regno de gloro. Tiel estas la Dia dekreto, se tion vi deziras scii. Kaj vi, disĉiploj de Mohamedo, se vi sentas vin emaj disbori per kugloj la bruston de Tiu, kiu sendigis al vi Sian libron, la Bajanon, batu min kaj persekutu min, ĉar mi estas Lia Amato, la manifestiĝo de Lia persono mem, kvankam mia nomo ne estas Lia nomo. Mi venis kovrite per nuboj de gloro, kaj Dio investis min per nevenkebla suvereneco. Li vere estas la Ĉio-Scianta. De vi mi atendas ja tion, kion vi faris kontraŭ Tiu, kiu venis antaŭ mi. Pri tio atestas ĉio, se vi estas el tiuj aŭskultantaj. Kaj fine vi, disĉiploj de la Bajano, se vi decidis verŝi la sangon de Tiu, kies alvenon proklamis Báb, kies reĝiĝon profetis Mohamedo, post kiam Jesuo-Kristo mem estis anoncata lian revelacion, jen mi estas antaŭ vi, tute preta kaj sendefenda. Agu kontraŭ mi laŭ via plaĉo ” (41)
Tiuj klarigoj komprenigas, kial Jesuo ŝajne kontraŭdiris la asertojn de Johano la Baptisto : kvankam Johano respondis al la judoj, ke li estas (korpe) nek la Mesio, nek la Profeto, nek Elijah’ sed la “voĉo de krianto en dezerto” (42), Jesuo-Kristoasertis, ke Johano estas (spirite) la reveno de la profeto Elijah’ atendita antaŭ la alveno de la Mesio, ĉar Johano posedis kaj elmontris la spiriton, la potencon kaj la kvalitojn de Elijah. (43)
Se vi postulus miraklojn de Bahá'u'lláh kiel pruvojn de lia pretendo, tio senvalorus ĉar Evangelio asertas, ke eĉ falsaj profetoj povas fari miraklojn kaj ke Jesuo riproĉis Tomason, pro ke li ne kredis antaŭ ol vidi miraklon (44). Simbole komparante la profetojn kun arboj, Jesuo-Kristo konsilis priatenti iliajn “fruktojn” por distingi la bonajn disde la malbonaj (45) : kion do faris Bahá'u'lláh, kiujn “fruktojn” donis tiu “Arbo de Vivo” (46) kaj kiuj sortobatoj lin trafis ?
Ofere rezigninte siajn bienojn kaj sian liberecon, pacience eltenante korpajn dolorojn pro malbonegaj vivkondiĉoj en karcero, kaj spiritajn suferojn pro perfido kaj malamo eĉ de familianoj, Bahá'u'lláh proklamis tra la Mez-Oriento sian mesaĝon pri amo, paco kaj justeco (47). Lia karismo kaj la dolĉeco de liaj vortoj estis tiaj, ke ĉiun urbon li eniris kiel katenita besto malbeninda sed foriris kiel suvereno superreganta la korojn de siaj pasintaj malamikoj.
Nur forironte Bagdadon en 1863, li rivelis al sia kunularo la realecon de sia dia misio ricevita dek jarojn antaŭe en la subtera prizono de Teherano, sed li atendis ĝis 1867, kiam li estis en Andrianopolo, por diskonigi ĝin al la tuta mondo per sinsekvaj leteroj al la tiamaj eminentuloj politikaj kaj religiaj. Bahá'u'lláh mem nombras siajn Skribojn en tute je cento da volumoj, kies kernon konsistigas la “Libro de Certeco” (Ketabe-Ikan, 1862), la “Plej Sankta Libro” (Ketabe-Akdas, 1873) kaj la aldonitaj Epistoloj poste rivelitaj. La esenco de lia instruo estas, ke la kaŭzo kaj la fincelo de ĉio ekzistanta en la universo estas la Vorto kaj la Amo de Dio, Kiu estas kaj por ĉiam restos nekomprenebla, nepriskribebla kaj ne adekvate laŭdebla al la homoj. Nur dank'al la diaj senditoj ili povas iomete ekkoni Dion. (48)
Tiel li skribas : “Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la dia Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro. Estus plene malakordigebla kun Lia gloro, ke la homaj vortoj konvene laŭdegus Lin, aŭ ke la homa koro kapablus penetri Lian nesondeblan misteron. Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido. Neniu rigardo povas Lin percepti, sed Li perceptas ĉion : Li estas la Subtila, Tiu, Kiu ĉion komprenas. Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de la Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco, fidela je la promeso donita de Li per tiuj vortoj : ‘Lia graco superis ĉiujn estaĵojn, mia graco ilin ĉiujn entenis’, faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco. Tiuj puraj speguloj, tiuj aŭroroj de la Pragloro estas ĉiuj sen escepto la reprezentantoj sur la tero de Tiu, Kiu estas la Centra Suno de la universo, kies esenco kaj fincelo estas Li. De Li devenas iliaj sciado kaj potenco ; de Li devenas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizaĝo estas nur rebrilo de Lia bildo, kaj ilia revelacio estas nur signo de Lia nepereonta gloro. Ili estas la portantoj de la Dia scio kaj de la ĉiela saĝeco. Per ili estas transdonita senfina graco kaj rivelita lumo neestingebla”. (49)
Bahá'u'lláh komparas tiun senĉesan sinsekvon de profetoj kun kuracistoj perfekte saĝaj kaj kompetentaj, kiuj ordonas rimedojn la plej taŭgajn por ĉiu el la diversaj kreskostadioj de la homaro : “Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adamo kun tiu de Báb. Mi atestas antaŭ Dio, ke ĉiu el tiuj Manifestiĝoj estis teren sendita pro la efiko de la Diaj Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita kaj ke ĉiu estis komisiita ekspliki la misterojn de potenca Epistolo. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por ĉiu el ili, estis precize antaŭdifinita. Kaj tio estas garantio de nia favoro al ili, se vi estas el tiuj komprenantaj tiun veron. La profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj de ĝiaj popoloj por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanon de dividita homaro. Neniu rajtas kontesti iliajn vortojn aŭ kritiki ilian konduton, ĉar nur ili povas pretendi plenan komprenon pri la malsanulo kaj ekzaktan diagnozon pri lia kazo. Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn, kiujn la saĝeco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Sekve ne miru, se tiu kuracisto hodiaŭ ordonas rimedon malsaman kiel tiun antaŭe de li ordonitan. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsaneco apartan medikamenton ? Same, ĉiufoje kiam la profetoj de Dio prilumis la mondon per la brilego de la Matena Stelo de la Dia scio, ĉiam per la rimedoj plej taŭgaj por la epoko, en kiu ili aperis, ili vokis la popolojn agnoski la Lumon de Dio. Tiel ili povis disigi la mallumojn de la malklereco kaj disvastigi la gloron de sia scio tra la mondo. Ĉar aliflanke ilia sola kaj unika celo tra la epokoj ĉiam estis gvidi la devojiĝintonj kaj alporti pacon al la afliktitoj, ja al ilia intima esenco ĉiu ĵuĝpova homo unue sin turnu”. (50)
Nova tero kaj novaj ĉieloj
Evoluado fundamente regas la universon. Ĉio aperas, disvolviĝas ĝis sia matureco, poste velkas, kaj fine malaperas por naski ion espereble superan kaj pli bonan. Ankaŭ tiel faras homa socio, komparebla kun ovo : kiel ovo fekundigita de genetikaj informoj detruiĝas por naski kokidon superan al ĝi, tiel malnova socio
kaduka “fekundigita” de Vorto Dia (lôgos = Vorto, en la greka versio de la Biblio (51)) transformiĝas al supera kaj pli perfekta socio. Tiel, per diaj Vortoj transdonitaj de Moseo sklavaro fariĝis popolo fama dum la regno de Salomono pro sia potenco kaj pro siaj kvalitoj. Per diaj Vortoj transdonitaj de Jesuo-Kristo la kaduka imperio romia naskis kristanan civilizacion okcidentan, kiu esploris la universon de la atomoj ĝis la steloj. Kaj per diaj Vortoj transdonitaj de Mahometo arabaj triboj krudaj kaj kruelaj akiris brilegan kulturon, kiu prilumis la mondon dum jarcentoj…
La religioj ŝajnas diversaj ĉar ankaŭ ilin regas la leĝo de evoluado. Religio konsistas el du partoj : unu estas por ĉiam neŝanĝebla kaj temas pri spiritaj kvalitoj necesaj por la spirita bonstato de la homo (52); alia rilatas al sociaj leĝoj praktikaj kaj ŝanĝiĝas laŭ tempoj, lokoj kaj popoloj, ĉar malnovaj rimedoj ofte ne povas solvi novajn problemojn de evoluanta socio (53). Estas klare, ke la diaj Vortoj transdonitaj de ĉiu profeto siatempe estis fonto de vivo, de paco kaj de scio por la tiama homaro (54). Dank’al ili, homoj kleriĝis kaj sinsekve unuigis familiojn, tribojn, reĝlandojn kaj naciojn, materie kaj spirite.
Nun la homaro staras ĉe la sojlo de tutmonda civilizacio, kaj evidentiĝis, ke malnovaj kutimoj ne sukcesos kuraci ĝiajn nunajn plagojn. Ĉu necesos religio nova aŭ renovigita por ke ĝi unuiĝu mondskale ? Al tiu demando jese repondis Báb kaj Bahá'u'lláh, kiu rivelis en la Plej Sankta Libro (Ketabe-Akdas) kaj en la poste aldonitaj Epistoloj konsilojn kaj novajn leĝojn pli bonajn kaj taŭgajn ol la pasintajn, por ke la homaro resaniĝu kaj plenkreskiĝu surbaze de amo, paco, justeco kaj unueco. Kiel malgranda semo potenciale entenas la plej perfektan arbon kun ĉiuj ĝiaj branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj, tiel tiu Dia Plano naskos iom post iom neimageble grandiozan socion tutmondan kaj plenumos la bibliajn profetaĵojn. (55)
Pri tiuj gravaj revolucioj historiaj Bahá'u'lláh skribis la jenon : “La ekvilibro de la mondo estas renversita pro la vibra influo de tiu-ĉi plej granda, tiu-ĉi nova Universala Ordo. La bonorda vivo de la homaro revolucie ŝanĝiĝas pro la efiko de tiu-ĉi unika, tiu-ĉi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ĝis nun neniam vidis.” (56) "En tiu-ĉi epoko, nova vivo viglas en ĉiuj popoloj de la tero ; kaj ĝis nun neniu malkovris ĝian kaŭzon aŭ perceptis ĝian motivon… La mondo suferas pro naskodoloro kaj ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj malkredo. Tia estos ĝia stato, ke malkovri ĝin nun ne estus konvene kaj dece. Dum ankoraŭ longa tempo ĝi obstine sekvos tian vojon, sed kiam venos la dekretita Horo, subite ekaperos tio, kio tremigos la membrojn de la homaro. Tiam, sed nur tiam, ekflirtos la dia flago ; kaj nur tiam, la ĉiela Najtingalo ekaŭdigos sian puran melodion… Sciu, ke la esenco de la justeco kaj ĝia fonto enkorpiĝas en la leĝoj ordonitaj de Tiu, kiu estas la Manifestiĝo de Dio mem inter la homoj, se vi estas el tiuj agnoskantaj tiun veron. Li vere personigas por la tuta kreitaro la perfektan modelon de la Justeco. Eĉ se la leĝo vekus teruron en la koro de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, tiu leĝo ja estus nur evidenta justeco. La konfuzoj kaj la teruroj naskitaj de tiu revelacio en la koroj similas al timkrioj de la suĉinfano senigita je la patrina mamo, se vi estas el tiuj komprenantaj. Se la homoj povus penetri la fundamentan intencon de la dia revelacio, ili forigus ĉiujn timojn, kaj iliaj koroj eĉ pleniĝus per feliĉo kaj dankemo”. (57)
Siatempe la mesaĝo de Bahá'u'lláh estis konsiderata kiel fantaziaj revoj de utopiisto, sed la socia kaj historia evoluo de la homaro dum la 150 lastaj jaroj plene pravigis ĝin. “Novaj ĉieloj” kaj “nova tero” vere aperis ekde 1844, ĉar la scio de la homaro pli kreskis dum tiu periodo ol dum la pasintaj jarmiloj, kvazaŭ ŝprucis erupcio de spirita suko kun ekfloro de novaj konoj kaj rikolto de progresoj sciencaj, teknikaj kaj kulturaj. La malkovro kaj aplikado de la kaŝitaj fortoj naturaj en la kampoj de energio, transporto, komunikado, industrio kaj medicino ŝanĝis la homon en “demiurgon” kaj lian mondon en “planedan vilaĝon”. La sinsekvaj konfliktoj sociaj kaj militaj, kiu malfortigis la tradiciajn aŭtoritatojn kaj diserigis la malnovajn imperiojn, universale agnoskigis la “Homajn Rajtojn” kaj ekkonsciigis pri nerezistebla tutmondiĝo en ĉiuj sferoj de la homa vivo. La homoj postulas kaj konkeras iom post iom la rajton je edukado kaj kuracado por ĉiuj, la protektadon de la infanoj kaj de la laboristoj, la liberigon de la sklavoj kaj de la virinoj, kaj fine la universalan voĉdonon en politike demokratia sistemo, kiu garantias liberajn pensadon kaj esprimadon. Ili iom post iom forlasas ĉiajn antaŭjuĝojn kaj starigas organizojn supernaciajn por firmigi pacon per kunlaboro kaj dialogo inter la diversaj komunumoj.
Tion ĉion jam antaŭ longe anoncis kaj priskribis Bahá'u'lláh, kies mesaĝon oni povos rezumi per la vortoj “unueco en diverseco” : “La Granda Estaĵo diras : O amatoj ! La sanktejo de unueco estas starigita ; ne rigardu unu la alian kiel fremdulojn. Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo… La Granda Estaĵo, dezirante riveli la necesajn kondiĉojn por la paco, la trankvilo de la mondo, kaj ankaŭ la progreso de ĝiaj popoloj, skribis : Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉioampleksan kunvenon de la homoj estos universale rekonata. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante ĝiajn konsiliĝojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas, ke la grandaj potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Se iu reĝo militas kontraŭ alia, ĉiuj kune devas leviĝi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj. Tio certigos la pacon kaj la kvieton de ĉiuj popoloj, registaroj kaj nacioj. Plaĉas al Ni pensi, ke la reĝoj kaj la regantoj de la tero, speguloj de la graca kaj ĉiopova nomo de Dio, atingu tiun rangon kaj protektu la homaron kontraŭ la atakoj de la tiraneco… Alproksimiĝas la tago, kiam ĉiuj popoloj de la mondo estos elektintaj universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estos realigita, homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros sian propran domon. Tio estas deviga kaj nepre esenca. Ŝuldas al ĉiu homo dotita per intuicio kaj komprenpovo strebi por realigi tion, kio estas skribita… Vere estas homo tiu, kiu hodiaŭ sin dediĉas al la servado de la tuta homaro. La Granda Estaĵo diris : Benata kaj feliĉa estu la homo, kiu leviĝas por promocii la plej bonajn interesojn de la popoloj kaj familioj de la tero. En alia parto, Li proklamis : Gloru sin ne tiu, kiu amas sian patrujon, sed prefere tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj estas ĝiaj civitanoj”. (58)
Bahá'u'lláh alvenis al la urbo Sankta Johano de Akreo (‘Akká aŭ Akko) la 31an de aŭgusto 1868, kaj li estis severe enkarcerigata en la kazerno de tiu urbo ĝis la 23a de junio 1873. Tiam oni permesis al li vivi en la urbo mem, kaj post septembro 1879 ekster la urbo en Bahĝi’. Bahá'u'lláh vizitis por la unua fojo la urbon Hajfa’ en aŭgusto 1883, kaj poste revizitis ĝin dum la printempo 1890 kaj dum la somero 1891.
Dum tiu-ĉi lasta periodo li tendumis sur la Monto Karmel’ tiel plenumante jarmilan tradicion, kaj persone indikis kie estos konstruita la maŭzoleo de Báb. Iun tagon de la somero 1891 li supreniris la promontoron de Karmel’ por tendumi je kelkaj centoj da metroj oriente for de la karmelana monaĥejo, kiun li vizitis, kiel ankaŭ eble la groton de Elijah’ Sur la loko de tiu tendumo li rivelis la Tabelon de Karmel’.
Bahá'u'lláh mortis la 29an de majo 1892 en la nobeldomo de Bahĝi’, kie li estas entombigita, kaj ekde tiam tiu loko fariĝis la plej sankta en la mondo por la bahaanoj.
'Abdu'l-Bahá Abbas
Post naŭ tagoj oni malfermis kaj legis en la ĉeesto de atestantoj lian testamenton, laŭ kiu li nomumis sian filon 'Abdu'l-Bahá (Servanto de Bahá 1844-1921) kiel la komunumestron kaj la interpretanton aŭtoritatan de liaj Skriboj.
Post jaroj da strebadoj kaj turmentoj, 'Abdu'l-Bahá sukcesis starigi sur la loko indikita de sia patro maŭzoleon por konservi la sanktajn relikvojn de Báb, kiujn oni kaŝe kolektis nokte tuj post lia martirigo, kaj kiujn oni kaŝe konservis pie en diversaj lokoj de 1850 ĝis 1898. Tiujn sanktajn relikvojn oni kunportis al la Sankta Lando je la 31a de januaro 1899 kaj finfine deponis en la marmora sarkofago de la maŭzoleo je le 21a de marto 1909. Tiam la maŭzoleo de Báb fariĝis por la bahaanoj : “brilega fokuso de diaj povoj,… sur tiu Vinberejo de Dio (Karmel’) konsiderita kiel sankta ekde nememoreblaj tempoj, kun okcidente la kaverno de Elijah’ kaj oriente la montaroj de Galileo (kiujn trapaŝadis Jesuo-Kristo),… fronte al la urbo de Sankta Johano de Akreo, trans kiu troviĝas la Plej Sankta Tombo, la Koro, la Kiblo (plej sankta loko al kiu sin turnas la kredantoj por preĝi) de la bahaa mondo”. (59)
La revolucio de la Junaj Turkoj liberigis 'Abdu'l-Bahá-on el lia prizono en 1908, kaj ebligis al li vojaĝi de 1911 ĝis 1913 tra Eŭropo kaj Norda Ameriko por diskonigi la instruojn de Bahá'u'lláh. Li revenis al la Sankta Lando ĵus antaŭ la unua mondmilito, dum kiu li savis la ĉirkaŭajn loĝantarojn kontraŭ la malsatego per saĝaj konsiloj kaj energiaj agadoj. Pro tio la brita registaro danke ordenis lin kiel Kavaliron de la Brita Imperio je la 27a de aprilo 1920.
Je la 14a de februaro 1914 'Abdu'l-Bahá eldiris en Hajfa’ profetaĵon pri la du ĝemelaj urboj de Sankta Johano de Akreo (‘Akká) kaj Hajfa’ : “En estonteco la distanco inter Akreo kaj Hajfa’ estos plenkonstruita, kaj la du urboj kuniĝos kaj unuiĝos per manpremo, iĝante du ekstremoj de unu potenca ĉefurbo. Kiam mi rigardas nun tiun ĉi pejzaĝon, mi vidas tute klare, ke ĝi fariĝos unu el la unuaj komercocentroj en la mondo. La granda duoncirkla golfo estos transformita en belegan havenon, en kiu ŝipoj de ĉiuj nacioj serĉos ŝirmejon kaj rifuĝejon. Grandaj ŝipoj de ĉiuj popoloj venos en tiun ĉi havenon, portante sur siaj ferdekoj multajn milojn da viroj kaj virinoj el ĉiu parto de la globo. La monto kaj la ebenaĵo estos kovritaj per plej modernaj konstruaĵoj kaj palacoj. Establitaj estos industrioj kaj diversaj institucioj de filantropa karaktero estos fonditaj. La floroj de civilizacia kulturo de ĉiuj nacioj estos portataj ĉi tien por kunmiksi siajn aromojn kaj lumigi la vojon al la homa frateco. Mirindaj ĝardenoj, fruktoĝardenoj, boskoj kaj parkoj estos plantitaj ĉiuflanke. La tuta haveno de Akreo kaj Hajfa’ estos unu vojo de iluminado. Fortaj lumturoj estos konstruitaj sur ambaŭ flankoj de la monto Karmelo por gvidi vaporŝipojn. La monto Karmelo mem, de la supro ĝis la malsupro, estos mergita en oceao da lumoj. Persono staranta sur la pinto de Karmelo, kaj la pasaĝeroj de la ŝipoj venantaj al ĝi, rigardos la plej ravan kaj majestan vidaĵon de la tuta mondo. El ĉiuj flankoj de la monto oni aŭdados la simfonion de “Ja Baha’ul-Abha !” (O vi Gloro de l’Gloroj) kaj antaŭ tagiĝo la animsorĉanta muziko akompanata de melodioj sinlevos al la trono de la Ĉionpova. Vere, la vojoj de Dio estas misteraj kaj nepenetreblaj. Kia ekstera rilato ekzistas inter Ŝirazo kaj Teherano, Bagdado kaj Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akreo kaj Hajfa’ ? Dio laboris pacience, paŝon post paŝo, tra ĉi tiuj diversaj urboj, konforme al Sia propra difinita kaj eterna plano, tiel ke la antaŭdiroj kaj profetaĵoj diritaj de la Profetoj estu plenumitaj. La ora fadeno de promeso koncerne la Mesian Miljaron estas plektita tra la Biblio, kaj estis tiel destinite ke Dio en Sia propra tempo kaŭzos ĝian realiĝon. Eĉ ne unu sola vorto estos lasita sensignifa kaj neplenumita”.(60)
'Abdu'l-Bahá mortis la 28an de novembro 1921 kaj li estas entombigita en alia ĉambro de la maŭzoleo de Báb. Kun li finiĝis la “heroa aŭ apostola" epoko de la Bahaa Kredo kaj komenciĝis la epoko "de formado aŭ de transiro” kun lia nepo Ŝogi Effendi Rabbani (1897-1957), kiun li testamente nomumis kiel la “Gardanton de la Afero de Dio” kaj kiel la unusolan interpretanton aŭtoritatan de la Bahaaj Skribaĵoj post li.
Ŝogi Effendi Rabbani
Kun la helpo de eminentaj kredantoj kromnomitaj “Manoj de la Afero de Dio”, Ŝogi Effendi daŭrigis la taskon de siaj prapatroj, disvastigante kaj firmigante la Bahaan Kredon tra la tuta mondo.
Li ankaŭ inaŭguris grandiozan plibeligon de la Monto Karmel’, precipe de la maŭzoleo de Báb kaj de la ĉirkaŭaj ĝardenoj, tiel strebante realigi la vizion 'Abdu'l-Bahá kaj la profetaĵojn de Jesaja : “Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo. En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune ; por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis”. (61) “Leviĝu, lumiĝu ; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj… La majesto de Lebanon venos al vi ; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo ;kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata”. (62)
Ŝogi Effendi mortis en Londono la 4an de novembro 1957 kaj estas entombigita en la londona tombejo de Nju’Saŭsget’ (New Southgate).
Universala Domo de Justeco
Depost lia morto neniu havas la aŭtoritaton por interpreti la bahaajn Skribojn kaj la regado de la komunumo fariĝis ara, portempe dank’al la “Manoj de la Afero de Dio” kaj definitive en 1963 post le unua elekto de la naŭ-membra “Universala Domo de Justeco”.
Tiun instuticion dekretis Bahá'u'lláh en sia Plej Sankta Libro (Ketabe-Akdas) por gvidi la bahaan komunumon kaj leĝdoni pri problemoj ne pritraktitaj de la sanktaj Skriboj. Tiu inaŭguro de la “Universala Domo de Justeco” koincidis kun la centa datreveno de la proklamado de Bahá'u'lláh en Bagdado (1863), kaj vekis eĥon de la antikvaj vortoj de la profeto Jesaja : “Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj ; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj”. (63) “Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn ; kiel en la komenco ; post tio oni nomos vin urbo de virto (aŭ de justeco), civito fidela. Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto”. (64) “Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtigejo por brutaroj ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro. Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo (Karmel’). Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam”. (65)
Ekde tiam, la konstruado ne ĉesis sur la Monto Karmel’ por ke tiu grandioza projekto arkitektura kaj spirita de la Bahaa Mondcentro estu finfarita en la simbola jaro 2000, kiu estas jaro samtempe esperiga kaj teruriga. Ĉu ĝi datos la finon de la mondo aŭ, prefere, de malnova epoko ? Ĉu la homaro forbruligos siajn flugilojn en la fajro de siaj pasioj, kvazaŭ papilio freneze allogita de lampo, aŭ ĉu ĝi ekflugos al sia kulmina destino, allogita de la sunleviĝo de nova erao sur la Monto Karmel’ ?
Nur komenciĝas la historio…
La Sankta Biblio en Esperanto : ISBN0-:564-00138-4, esperante eldonita en Londono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo.
La Nobla Korano en Esperanto, tradukita de Prof. D-ro Italo Ĉiussi, eldonita en Kopenhago 1970, Serio “Oriento-Okcidento” N-ro 10 sub la aŭspicoj de U.E.A.
Bahá'u'lláh kaj la nova epoko : ISBN:0-87961-086-7, angle verkis J.E. Esslemont, tradukis esperanten Lidia Zamenhof, kaj eldonis Bahaa Esperanto-Ligo
La aliaj referencoj devenas de libroj eldonitaj franclingve kaj ne tradukitaj al esperanto :
Dio preterpasas nin (Dieu passe prčs de nous) de Ŝogi Effendi Rabbani
Selektaĵoj el la Skriboj de Bahá'u'lláh (Florilčges d'écrits de Bahá'u'lláh ISBN:2-87203-073-5)
Plej Sankta Libro (Le Livre le Plus Saint ISBN:2-87203-038-7)
Tabeloj de Bahá'u'lláh revelaciitaj post la Plej Sankta Libro (Les Tablettes de Bahá'u'lláh ISBN:2-87203-032-8)
01 : 1-a Libro de la Reĝoj 16/29-33 kaj 18/4
02 : 1-a Libro de la Reĝoj 19/10 kaj 14
03 : 1-a Libro de la Reĝoj 18/18 kaj 21/19-26
04 : 1-a Libro de la Reĝoj 18/17-40
05 : Korano 6/86, 37/123-133, 1a Libro de la Reĝoj 21 kaj 22
06 : Vivo de la Profetoj de El-Kasai’, 2a Libro de la Reĝoj 2/9-13
07 : Korano 18/66-83
08 : 1-a Libro de la Reĝoj 17/2-6, Readmono 14/11-14, Levidoj 11/13-15
09 : Readmono 14, Levidos 11 kaj 17/10-15
10 : 2-a Libro de la Reĝoj 1/8
11 : 1-a Libro de la Reĝoj 17/2-7 kaj19/9
12 : 1-a Libro de la Reĝoj 19/8-18
13 : 1-a Libro de la Reĝoj 17/8-24
14 : 1-a Libro de la Reĝoj 21/1-19
15 : 2-a Libro de la Reĝoj 2/9-13
16 : St Luko 9/28-36, St Marko 9/2-8
17 : Malaĥi 4/5-6
18 : 1-a Libro de la Reĝoj 18/36-38 kaj 41-46
19 : 1-a Libro de la Reĝoj 17/8-24, 2-a Libro de la Reĝoj 1/9-14
20 : Enciklopedio Universala Vol.4 p.1024
21 : citita en "Karmel, la monto de la reveno", p.15 ("Carmel, le mont du retour", de Ami Bouganim ISBN:978-2902969135)
22 : P.G t.133 Acta Sanctorum t.2 maii p.1-8 citita en la Vortaro de Katolika Teologio
23 : Historio de la Krucmilitoj (1829) p.89 kaj sekvaj, citita en la Vortaro de Katolika Teologio
24 : Epistolo al la Hebreoj 11/37-38
25 : Bruno de Jesuo-Maria, en Studoj Karmelanaj XX p.6-7, citita en la Vortaro de Ekleziaj Historio kaj Geografio
26 : Genezo 2/15
27 : Genezo 3/19
28 : l-a Epistolo al la Korintanoj 6/19-20
29 : 1-a Libro de la Reĝoj 19/9-18
30 : Jesaja 65/17-25, Apokalipso 21/1-4
31 : St Marko 8/38
32 : Jesaja 35/1-2
33 : Korano 36/52, 39/69, 50/42-43, 78/18-21, 79/7-8 kaj 82/1-6
34 : Jesaja 40/3-5, Malaĥi 3/1 kaj 4/5-6, St Johano 1/6-10,25-27, St Mateo 14/1-12
35 : Dio preterpasas nin, ĉapitro 6a, p.127-128
36 : Jesaja 51/14-16
37 : Jeĥezkel 43/1-7
38 : Jeĥezkel 1/26-28
39 : St Johano 2/18-22 kaj 10/1-9
40 : Miĥa 7/11-15
41 : Selektaĵoj el la Skriboj de Bahá'u'lláh, parto 47/1, p.69-70
42 : St Johano 1/19-23
43 : St Mateo 11/13-14 kaj 17/10-13
44 : St Mateo 24/24, St Johano 20/26-29
45 : St Mateo 7/15-20
46 : Apokalipso 22/2
47 : Jesaja 9/5-7 kaj 11/1-12, St Johano 16/12-15
48 : St Johano 14/7-10
49 : Selektaĵoj el la Skriboj de Bahá'u'lláh, parto 19/1-2-3, p.30-31
50 : Selektaĵoj el la Skriboj de Bahá'u'lláh, parto 31/1, p.50 kaj parto 34/6-7, p.54-55
51 : Genezo 1/1-3, St Johano 1/1-4
52 : St Mateo 5/17-19
53 : St Mateo 9/16-17
54 : St Johano 1/1-4 kaj 6/33-58
55 : Jesaja 11/1-12, St Marko 4/26-32, Apokalipso 21/1-7 kaj 22/1-7
56 : La Plej Sankta Libro, verso 181
57 : Selektaĵoj el la Skriboj de Bahá'u'lláh, parto 61/1, p.82 kaj parto 88/1, p.123
58 : Tabeloj de Bahá'u'lláh (Lawh-i-Maqsud), p.172-176
59 : Dio preterpasas nin, ĉapitro 18a, p.346
60 : Bahá'u'lláh kaj la nova epoko, fino de la ĉapitro 14a.
61 : Jesaja 41/18-20
62 : Jesaja 60/1-3
63 : Jesaja 2/2
64 : Jesaja 1/26
65 : Jesaja 32/14-17
La
Sankta Biblio
Tradukita
el la originalaj tekstoj hebreaj kaj grekaj de L.L. Zamenhof kaj
kunlaborantoj.
(Apokalipso
21/1-6, 23) : (1) Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la
unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis.
(2) Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon,
malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigantan kiel fianĉino,
ornamita por sia edzo. (3) Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono,
dirantan : Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos
kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj
estos ilia Dio ; (4) kaj Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj ;
kaj la morto jam ne ekzistos ; ne plu ekzistos funebro ; nek plorado
; nek doloro ; la unuaj aferoj forpasis. (5) Kaj diris la Sidanto sur
la trono : Vidu, Mi faras ĉion nova. Kaj Li diris : Skribu, ĉar
tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj. (6) Kaj Li diris al mi : Ĉio
fariĝis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi
donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo. (23) Kaj
la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la
gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la ŝafido.
(Apokalipso
22/1-7) : (1) Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan
kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafidon, (2)
meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de
vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta siajn fruktojn ĉiumonate;
kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj. (3) kaj
ne plu ekzistos malbeno ; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la
Ŝafido ; kaj Liaj servistoj Lin adoros; (4) kaj ili vidos Lian
vizaĝon ; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto. (5) Kaj nokto ne plu
ekzistos ; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno ; ĉar
Dio, la Sinjoro, lumos al ili ; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
(6) Kaj li diris al mi : Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj ; kaj la
Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian anĝelon,
por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaŭ. (7) Kaj
jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la
profetaĵo de ĉi tiu libro.
Genezo
1/1-3) : (1) En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. (2) Kaj
la tero estis senforma kaj dezerta, kaj la mallumo estis super la
abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. (3) Kaj Dio
diris : Estu lumo; kaj fariĝis lumo.
(Genezo
2/15) : Kaj Dio la eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la
ĝardeno Edena, por ke li prilaboru ĝin kaj gardu ĝin.
(Genezo
3/19) : En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi
revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj
refariĝos polvo.
(Hebreoj
11/37-38) : (37) ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj ;
per glavo ili estis mortigitaj ; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj
kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate (38) (je kiuj la mondo
ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj
kaŝejoj de la tero.
(Jeĥezkel
1/26-28) : (26) Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj,
estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono;
kajsuper la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta
sur ĝi. (27) Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron
interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la
bildo de liaj lumboj malsupren ; mi vidis la aspekton de fajro kaj
brilon ĉirkaŭe de li. (28) Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu
montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de
la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la
Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi
aŭdis voĉon de parolanto.
(Jeĥezkel
43/1-7) : (1) Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu
estas turnita orienten. (2) Kaj jen la majesto de Dio de Izrael estis
venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de
granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. (3) Tio estis vizio
simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe kiam mi iris, por
antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis
ĉe la rivero Kebar'. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere. (4) Kaj la
majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis
turnita orienten. (5) Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur
la internan korton ; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la
domon. (6) Kaj mi aŭdis, ke iu parolas al mi el la domo, kaj viro
staris apud mi. (7) Kaj estis dirite al mi : Ho filo de homo ! jen
estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plando de Miaj piedoj,
kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj.
(St
Johano 1/1-10, 19-27) : (1) En la komenco estis la Vorto, kaj la
Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. (2) Tiu estis en la
komenco kun Dio. (3) Ĉio estiĝis per li ; kaj aparte de li estiĝis
nenio, kio estiĝis. (4) En li estis la vivo, kaj la vivo estis la
lumo de la homoj. (5) Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la
mallumo ĝin ne venkis. (6) De Dio estis sendita viro, kies nomo
estis Johano. (7) Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo,
por ke ĉiuj per li kredu. (8) Li ne estis la lumo, sed li venis, por
atesti pri la lumo. (9) Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu
homo, venanta en la mondon. (10) Tiu estis en la mondo, kaj la mondo
per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. (19) Kaj jen estas la
atesto de Johano, kiam la judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el
Jerusalem, por demandi lin : Kiu vi estas ? (20) Kaj li konfesis kaj
ne kaŝis ; kaj li konfesis : Mi ne estas la Kristo. (21) Kaj ili
demandis lin : Kio do ? Ĉu vi estas Elijah' ? Kaj li diris : Mi ne
estas. Ĉu vi estas la profeto ? Kaj li respondis : Ne. (22) Ili do
diris al li : Kiu vi estas ? por ke ni donu respondon al niaj
sendintoj. Kion vi diras pri vi mem ? (23) Li diris : Mi estas voĉo
de krianto en la dezerto : Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel
diris la profeto Jesaja. (24) Kaj tiuj estis senditaj de la fariseoj.
(25) Kaj ili demandis lin, kaj li diris al li : Kial do vi baptas, se
vi ne estas la Kristo, nek Elijah', nek la profeto ? (26) Johano
respondis al ili, dirante : Mi baptas per akvo ; meze de vi staras
tiu, kiun vi ne konas, (27) kiu venas post mi ; la rimenon de lia ŝuo
mi ne estas inda malligi.
(St
Johano 2/18-22) : (18) La Judoj do respondis kaj diris al li : Kian
signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion ? (19) Respondis Jesuo
kaj diris al ili : Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la
daŭro de tri tagoj. (20) La Judoj diris : Kvardek ses jarojn ĉi tiu
sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri
tagoj ? (21) Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. (22) Kiam
do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris
tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
(St
Johano 6/33-58) : (33) Ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu
malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. (34) Ili do
diris al li : Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. (35) Jesuo diris
al ili : Mi estas la pano de vivo ; kiu venas al mi, tiu neniam
malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. (36) Sed mi diris
al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas. (37) Ĉio, kion la
Patro donas al mi, venos al mi ; kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne
elĵetos. (38) Ĉar mi malsuprenvenis de la ĉielo, por plenumi ne
mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis. (39) Kaj estas la
volo de Tiu, kiu sendis min, ke el ĉio, kion Li donis al mi, mi ne
perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. (40) Ĉar estas la volo
de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu
eternan vivon ; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (41) La judoj do
murmuris pri li, ĉar li diris : Mi estas la pano, kiu malsupreniris
de la ĉielo. (42) Kaj ili diris : Ĉu ĉi tiu ne estas Jesuo, filo
de Jozef', kies patron kaj patrinon ni konas ? kiel do li diras : Mi
malsupreniris de la ĉielo ? (43) Jesuo respondis kaj diris al ili :
Ne murmuru inter vi. (44) Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu
sendis min, ne tiros lin ; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (45)
Estas skribite en la profetoj : Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio.
Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi. (46) Neniu
vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio ; li vidis la patron.
(47) Vere, vere, mi diras al vi : Kiu kredas, tiu havas vivon
eternan. (48) Mi estas la pano de vivo. (49) Viaj patroj manĝis la
manaon en la dezerto, kaj mortis. (50) Jen la pano, kiu malsupreniris
de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. (51) Mi estas la
viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo ; se iu manĝos el ĉi tiu
pano, tiu vivos eterne ; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno,
por la vivo de la mondo. (52) La Judoj do disputis inter si, dirante
: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi ? (53) Jesuo
do diris al ili : Vere, vere, mi diras al vi : Se vi ne manĝas la
karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en
vi vivon. (54) Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu
havas eternan vivon ; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (55) Ĉar
mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
(56) Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en
mi, kaj mi en li. (57) Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas
pro la patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi. (58) Jen la
pano, kiu malsupreniris de la ĉielo ; ne kiel la patroj manĝis, kaj
mortis ; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.
(St
Johano 10/1-2, 9) : (1) Vere, vere, mi diras al vi : Kiu eniras en la
ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas
ŝtelisto kaj rabisto. (2) Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la
paŝtisto de la ŝafoj. (9) Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras,
tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.
(St
Johano 14/6-11) : (6) Jesuo diris al li : Mi estas la vojo kaj la
vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. (7) Se vi min
konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin
vidis. (8) Filipo diris al li : Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj
por ni tio sufiĉos. (9) Jesuo diris al li : Ĉu mi estas kun vi tiel
longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo ? Tiu, kiu vidis min,
vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras : Montru al ni la Patron ? (10)
Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi ? la
vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la
Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
(St
Johano 16/8, 12-15) : (8) Kaj kiam li {la Parakleto} alvenos, li
pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon...(12) Mi
havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun
elporti. (13) Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos
vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li
aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. (14)
Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. (15) Ĉio
ajn, kion la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el
miaj kaj anoncos al vi.
(St
Johano 20/26-29) : (26) Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis
interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis
fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris : Paco al vi (27) Tiam li
diris al Tomaso : Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn
; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon ; kaj ne estu
nekredema, sed estu kredanta. (28) Tomaso respondis al li kaj diris :
Mia Sinjoro kaj mia Dio. (29) Jesuo diris al li : Ĉar vi vidis min,
vi kredas ; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.
(Jesaja
9/ 6-7) : (6) Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni,
kaj la regado estos sur liaj ŝultroj, kaj lia nomo estos : Mirinda,
Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco; (7) por
pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj
en lia regno, por fortikigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis
eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
(Jesaja
11/1-12) : (1) Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo
elkreskos el ĝiaj radikoj. (2) Kaj estos sur li la spirito de la
Eternulo, spirito de saĝo kaj de prudento, spirito de konsilo kaj
forto, spirito de sciado kaj timo antaŭ la Eternulo. (3) Kaj agrabla
estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de
siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados
verdiktojn; (4) sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ
justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li
frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spirito de siaj
lipoi li mortigos malpiulojn.(5) Vero estos la zono de lia lumbo, kaj
fideleco la zono de liaj koksoj. (6) Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj
leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita
bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. (7) Kaj bovino
paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al
bovo manĝos pajlon. (8) Kaj suĉinfano ludos super la truo de
aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la nesto de
vipuro. (9) Oni ne malbonagos kaj ne difektitos sur Mia tuta sankta
monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel
akvo plenigas la maron. (10) En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu
staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia
ripozejo estos honoro. (11) En tiu tempo la Sinjoro denove etendos
Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de
Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj
de Shinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. (12) Kaj Li
levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de
Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de
la tero.
(Jesaja
35/1-2) : (1) Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo
kaj ekfloros kiel lilio. (2) Ĝi forte ekfloros kaj triumfos,
triumfos kaj kantos; la gloro de la Lebanon estos donita al ĝi, kaj
beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la
majesto de nia Dio.
(Jesaja
40/3-5) : (3) Sonas voĉo de krianto : Pretigu en la dezerto la vojon
de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. (4) Ĉiu valo
leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj malebenaĵo
fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. (5) Kaj aperos la
majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la
Eternulo parolis.
(Jesaja
65/17-25) : (17) Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron ;
kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.
(18) Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos ;
ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.
(19) Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo ;
kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.
(20) Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la
plenecon de siaj tagoj ; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj,
kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara. (21) Ili konstruos
domojn kaj loĝos en ili ; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos
iliajn fruktojn. (22) Ili ne konstruos, ke alia loĝu ; ili ne
plantos, ke alia manĝu ; ĉar kiel la tagoj de arbo estos la tagoj
de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj
ĝis plena malnoviĝo. (23) Ili ne laboros vane kaj ne naskos por
pereo ; ĉar ili estos semo de benitoj de la eternulo, kaj iliaj
posteuloj kun ili. (24) Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi
respondos ; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos. (25)
Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos
pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon
nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
(1-a
Epistolo al al Korintanoj 6/19-20) : (19) Aŭ ĉu vi ne scias, ke via
korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi
havas de Dio ? kaj vi ne apartenas al vi mem, (20) ĉar vi estas
aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.
(Levidoj
11/13-15) : (11) Kaj ĉi tiujn abomenu inter la birdoj, ili ne estu
manĝataj, ili estas abomenindaĵoj : la aglon kaj la gipaeton kaj la
pandionon (14) kaj la milvon kaj la falcon kun ĝia speco, (15) ĉiun
korvon kun ĝia speco,
(Levidoj
17/10-15) : (10) Se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj,
kiuj loĝas inter ili, manĝos ian sangon, tiam Mi turnos Mian
vizaĝon kontraŭ tiun, kiu manĝis la sangon, kaj Mi ekstermos lin
inter lia popolo. (11) Ĉar la animo de korpo estas en la sango ; kaj
Mi destinis al vi ĉi tion por la altaro, por pekliberigi viajn
animojn, ĉar la sango pekliberigas per la animo. (12) Tial Mi diris
al la Izraelidoj : Neniu el vi manĝu sangon, kaj ankaŭ la fremdulo,
kiu loĝas inter vi, ne manĝu sangon. (13) Se iu el la Izraelidoj,
aŭ el la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, ĉaskaptos beston aŭ
birdon, kiun oni povas manĝi, tiam li elfluigu ĝian sangon kaj
kovru ĝin per polvo. (14) Ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia
sango, en ĝia animo ĝi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj : La
sangon de la korpo ne manĝu, ĉar la animo de ĉiu korpo estas ĝia
sango ; ĉiu, kiu ĝin manĝos, ekstermiĝos. (15) Kaj ĉiu, kiu
manĝas mortintaĵon aŭ disŝiraĵon, ĉu li estas indiĝeno, ĉu
fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos
malpura ĝis la vespero, kaj poste li estos pura. (16) Sed se li ne
lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.
(St
Luko 9/28-36) : (28) Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj
li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur
la monton, por preĝi. (29) Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia
vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta.
(30) kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj
Elija, (31) kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro,
kiun li estis plenumonta en Jerusalem. (32) Sed Petro, kaj tiuj, kiuj
estis kun li, estis subpremataj de dormo ; sed vekiĝinte, ili vidis
lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. (33) Kaj dum ili
foriris de li, Petro diris al Jesuo : Estro, estas bone por ni esti
ĉi tie ; kaj ni faru tri laŭbojn : unu por vi, kaj unu por Moseo,
kaj unu por Elija ; li ne sciis, kion li diras. (34) Kaj dum li tion
diris, nubo venis kaj superombris ilin ; kaj ili timis, kiam ili
eniris en la nubon. (35) Kaj el la nubo venis voĉo, diranta : Ĉi
tiu estas Mia Filo, Mia elektito ; lin aŭskultu. (36) Kaj dum la
voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al
neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
(Malaĥi
3/1) : Jen mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la
vojon; kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas;
kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras, diras
la eternulo Cebaot.
(Malaĥi
4/5-6) : (5) Jen Mi sendos al vi la profeton Elija, antaŭ ol venos
la granda kaj timinda tago de la Eternulo; (6) kaj li returnos la
koron de la patroj al la infanoj, kaj la koron de la infanoj al iliaj
patroj, por ke Mi, veninte, ne frapu la teron per anatemo.
(St
Marko 4/26-32) : (26) Kaj li diris : Tia estas la regno de Dio,
kvazaŭ homo ĵetus semojn sur la teron, (27) kaj dormus kaj leviĝus
nokte kaj tage, kaj la semoj burĝonus kaj kreskus, li ne scias kiel.
(28) Aŭtomate la tero donas frukton, unue folion, poste spikon,
poste plenan grenon en spiko. (29) Sed kiam la frukto estas preta, li
tuj svingas la rikoltilon, ĉar venis la rikolto (30) Kaj li diris :
Al kio ni komparu la regnon de Dio ? aŭ per kia parabolo mi montru
ĝin ? (31) Al sinapa semeto, kiu, kiam ĝi estas semita sur la
teron, estas pli malgranda ol ĉiuj aliaj semoj, kiuj estas sur la
tero, (32) tamen semite, kreskas kaj fariĝas pli granda ol ĉiuj
legomoj, kaj elmetas grandajn branĉojn, tiel ke sub ĝia ombro povas
ekloĝi la birdoj de la ĉielo.
(St
Marko 8/38) : Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu
adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo,
kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.
(St
Marko 9/2-8) : (2) Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj
Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte
; kaj li estis aliformita antaŭ ili; (3) kaj liaj vestoj fariĝis
brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas
blankigi. (4) Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili
interparoladis kun Jesuo. (5) Kaj Petro responde diris al Jesuo :
Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie ; kaj ni faru tri laŭbojn :
unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. (6) Ĉar li ne
sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis. (7) Kaj nubo superombris
ilin ; kaj alvenis voĉo el la nubo : Ĉi tiu estas Mia Filo, la
amata : aŭskultu lin. (8) Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam
vidis neniun krom Jesuo sola.
(St
Mateo 5/17-19) : (17) Ne pensu ke mi venis, por detrui la leĝon aů
la profetojn ; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. (18)
Vere mi diras al vi : ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu
joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos.
(19) Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj
kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la
regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata
granda en la regno de la ĉielo.
(St
Mateo 7/15-20) : (15) Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj
venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. (16)
Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas
vinberojn, aŭ el kardoj figojn ? (17) Tiel ĉiu bona arbo donas
bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. (18) Bona
arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn
fruktojn. (19) Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata
kaj ĵetata en fajron. (20) Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
(St
Mateo 9/16-17) : (16) Kaj neniu alkudras flikaĵon el nefulita drapo
sur malnovan veston, ĉar la plenigaĵo forprenas de la vesto, kaj
pli malbona ŝiraĵo fariĝas. (17) Ankaŭ oni ne enverŝas novan
vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino
elfluos, kaj la felsakoj detruiĝos; sed oni enverŝas novan vinon en
novajn felsakojn, kaj ambaŭ konserviĝas.
(St
Mateo 11/13-14) : (13) Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis
Johano. (14) Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estas
venonta.
(St
Mateo 14/1-12) : (1) En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon
pri Jesuo, (2) kaj diris al siaj servantoj : Tiu estas Johano, la
Baptisto ; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj
energias en li. (3) Ĉar Herodo jam arestis Johanon, kaj ligis lin
kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia
frato Filipo. (4) Ĉar Yohano diris al li : Ne decas, ke vi havu ŝin.
(5) Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis
lin profeto. (6) Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la
filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo. (7) Tiam
li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos. (8) Kaj ŝi,
instigite de sia patrino, diris : Donu al mi ĉi tie sur plado la
kapon de Johano, la Baptisto. (9) Kaj la reĝo malĝojis ; tamen pro
siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin; (10) kaj
sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo. (11) Kaj oni
alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi
alportis ĝin al sia patrino. (12) Kaj liaj disĉiploj venis kaj
forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis
tion al Jesuo.
(St
Mateo 17/10-13) : (10) Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante :
Kial do diras la skribistoj, ke Elijah devas veni antaŭe ? (11) Kaj
li responde diris : Vere Elijah venas antaŭe, kaj restarigos ĉion ;
(12) sed mi diras al vi, ke Elijah jam venis, kaj oni ne konis lin,
sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo
estas suferonta sub ili. (13) Tiam la disĉiploj komprenis, ke li
parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
(St
Mateo 24/24) : Ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj
faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble,
eĉ la elektitojn.
.
(Readmono
14/11-14) : (11) Ĉian birdon puran vi povas manĝgi. (12) Sed ĉi
tiujn el ili ne manĝu : la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
(13) kaj la vulturon kaj la falcon kaj la milvon kun ĝia speco (14)
kaj ĉian korvon kun ĝia speco.
(
1-a Reĝoj 16/29-33) : (16) Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj
oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo
Aĥab. (29) Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izraelo en la
tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri,
reĝis super Izraelo en Samario dudek du jarojn. (30) Kaj Aĥab, filo
de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj,
kiuj estis antaŭ li. (31) Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj
de Jeroboam, filo de Nebat : li prenis al si kiel edzinon Izebelon,
filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al
Baal kaj adorkliniĝis al li. (32) Kaj li starigis altaron al Baal en
la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. (33) Kaj Aĥab faris
sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la
Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ
li.
.
(1-a
Reĝoj 17/2-24) : (2) Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li,
dirante : (3) Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu
vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. (4) El tiu
torento vi trinkados, kaj al la korvo Mi ordonis, ke ili tie vin
nutru. (5) Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo ; li iris
kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. (6) Kaj
la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj
viandon vespere ; kaj el la torento li trinkadis. (7) Post kelka
tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando. (8)
Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante : (9) Leviĝu, iru
Carfarton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie ; Mi ordonis tie al
virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. (10) Kaj li
leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo,
li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi,
kaj diris : Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku (11)
Kaj ŝi ekiris, por preni ; tiam li vokis al ŝi, kaj diris : Alportu
al mi pecon da pano en viaj manoj. (12) Sed ŝi respondis : Kiel
vivas la eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon
da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo ; jen mi kolektis
du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia
filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos. (13) Kaj Elijah diris al ŝi :
Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris ; tamen antaŭe faru al mi el
tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi ; kaj por vi kaj por via
filo vi faros poste. (14) Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael
: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne
mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
(15) Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elijah ; kaj manĝis ŝi
kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. (16) La faruno en la vazo ne
konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto
de la Eternulo; kiun Li diris per Elijah. (17) Post tiu okazintaĵo
malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino ; kaj lia malsano
estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri. (18) Tiam ŝi diris
al Elijah : Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio ? Vi venis al mi,
por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon ! (19) Kaj li
diris al ŝi : Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin ek ŝiaj
brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj
metis lin sur sian liton. (20) Kaj li vokis al la eternulo, kaj diris
: Ho Eternulo, mia Dio ! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi
faros malbonon, mortigante ŝian filon ? (21) Kaj li etendis sin
super la infano tri fojojn, kaj vokis al la eternulo, kaj diris : Ho
Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian
internon. (22) Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elijah, kaj la
animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis. (23)
Kaj Elijah prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la
subtegmento en la domon kaj redonis lin al la patrino ; kaj Elijah
diris : Rigardu, via filo vivas. (24) Tiam la virino diris al Elijah
: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la
Eternulo en via buŝo estas vera.
.
(1-a
Reĝoj 18/4, 17-46) : (4) kiam Izebel ekstermis la profetojn de la
Eternulo, Obadja prenis cent profetojn kaj kaŝis ilin en kavernoj po
kvindek homoj kaj nutradis ilin per pano kaj akvo. (17) Kaj kiam Aĥab
ekvidis Elijah-n, Aĥab diris al li : Ĉu tio estas vi, kiu
senordigas Izraelon ? (18) Sed li respondis : Izraelon senordigis ne
mi, sed vi kaj la domo de via patro, per tio, ke vi forlasis la
ordonojn de la Eternulo kaj sekvis Baalojn. (19) Kaj nun sendu,
kunvenigu al mi la tutan Izraelon sur la monton Karmel, ankaŭ la
kvarcent kvindek profetojn de Baal kaj la kvarcent profetojn de
Aŝtar, kiuj estas nutrataj ĉe la tablo de Izebel. (20) Kaj Aĥab
sendis al ĉiuj Izraelidoj, kaj li kunvenigis la profetojn sur la
monton Karmel. (21) Tiam Elijah aliris al la tuta popolo, kaj diris :
Kiel longe ankoraŭ vi lamos sur du flankoj ? se la Eternulo estas
Dio, sekvu Lin ; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion
respondis al li. (22) Kaj Elijah diris al la popolo : Mi restis la
sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent
kvindek homoj. (23) Oni donu do al ni du bovojn ; kaj ili elektu al
si unu el la bovoj kaj dishaku ĝin kaj metu sur la lignon, sed
fajron ili ne submetu ; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur
la lignon, kaj fajron mi ne submetos. (24) Kaj voku al la nomo de via
dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo ; kaj tiu Dio, kiu
respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo
respondis al li kaj diris : Bone. (25) Kaj Elijah diris al la
profetoj de Baal : Elektu al vi unu el la bovoj kaj pretigu antaŭe,
ĉar vi estas multaj ; kaj voku al la nomo de via dio, sed fajron ne
submetu. (26) Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj
pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno ĝis la
tagmezo, dirante : Ho Baal, aŭskultu nin ! Sed aperis nenia voĉo
nek respondo. Kaj ili saltadis ĉirkaŭ la altaro, kiun ili faris.
(27) Kiam fariĝis tagmezo, Elijah mokis ilin, kaj diris : Kriu per
laŭta voĉo, ĉar li estas dio ; eble li havas interparoladon, aŭ
eble li foriris, aŭ eble li vojaĝas ; eble li dormas, li do
vekiĝos. (28) Kaj ili kriis per laŭta voĉo, kaj pikis sin laŭ sia
kutimo per glavoj kaj lancoj, ĝis sango versiĝis sur ili. (29) Kiam
pasis la tagmezo, ili ĉiam ankoraŭ faradis la ceremoniojn, ĝis
venis la tempo, kiam oni faras la farunoferojn; sed estis nenia voĉo,
nenia respondo, nenia atento. (30) Tiam Elijah diris al la tuta
popolo : Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li
rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. (31) Kaj Elijah
prenis dekdu ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de
Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante : Via nomo estu
Izrael. (32) Kaj li konstruis el la ŝtonoj altaron en la nomo de la
Eternulo, kaj li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la
amplekson de du grenmezuroj. (33) Kaj li aranĝis la lignon, kaj
dishakis la bovon kaj metis ĝin sur la lignon. (34) Kaj li diris :
Plenigu kvar sitelojn per akvo, kaj oni verŝu tion sur la bruloferon
kaj sur la lignon. Poste li diris : Ripetu. Kaj oni ripetis. Kaj li
diris : faru same la trian fojon. Kaj oni faris same la trian fojon.
(35) Kaj la akvo versiĝis ĉirkaŭen de la altaro, kaj ankaŭ la
tuta foso pleniĝis de akvo. (36) Kaj kiam venis la tempo, kiam oni
faras farunoferon, la profeto Elijah aliris, kaj diris : Ho Eternulo,
Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael ! hodiaŭ oni eksciu, ke Vi estas
Dio ĉe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laŭ Via vorto mi
faris ĉion ĉi tion. (37) Tiam falis fajro de la Eternulo kaj
konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la ŝtonojn kaj la polvon ;
kaj la akvon, kiu estis en la foso, ĝi forlekis. (39) Kiam la tuta
popolo tion vidis, ili ĵetis sin vizaĝaltere, kaj diris : La
Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio. (40) Tiam Elijah diris al
ili : Kaptu la profetojn de Baal, ke neniu el ili saviĝu. Kaj oni
kaptis ilin ; kaj Elijah forkondukis ilin al la torento Kiŝon kaj
buŝis ilin tie. (41) Kaj Elijah diris al Aĥab : iru, manĝu kaj
trinku, ĉar aŭdiĝas bruo de pluvo. (42) Kaj Aĥab iris, por manĝi
kaj trinki ; sed Elijah suriris sur la supron de Karmel kaj kliniĝis
al la tero kaj metis sian vizaĝon inter siajn genuojn. (43) Kaj li
diris al sia junulo : iru kaj rigardu en la direkto al la maro. Tiu
iris kaj rigardis, kaj diris : Estas nenio. Kaj li diris : Iru
denove, sep fojojn. (44) En la sepa fojo tiu diris : Jen malgranda
nubo, kiel manplato de homo, leviĝas de la maro. Tiam li diris :
Iru, diru al Aĥab : Jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la
pluvo. (45) Dume de momento al momento la ĉielo mallumiĝis de nuboj
kaj vento, kaj fariĝis granda pluvo. Kaj Aĥab ekveturis kaj
direktis sin al Yizreel. (46) Kaj la mano de la Eternulo estis super
Elijah. Li zonis siajn lumbojn kaj kuris antaŭ Aĥab ĝis Yizreel.
.
(1-a
Reĝoj 19/1-18) : (1) Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris
Elijah, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo. (2) Tiam
Izebel sendis senditon al Elijah, por diri : La dioj faru al mi tion
kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel
estas farite kun la animo de ĉiu el ili. (3) Li ektimis, kaj
leviĝgis kaj foriris, por savi sian vivon ; kaj li venis en
Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
(4) Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj
sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris :
Sufiĉas nun, ho Eternulo ! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli
bona ol miaj patroj. (5) Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la
genisto ; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li : Leviĝu,
manĝu. (6) Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan
paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denive
kuŝiĝis, por dormi. (7) Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan
fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris : Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas
granda vojo. (8) Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis ; kaj per la
forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj
kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio. (9) Kaj tie li eniris
en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li la vorton de la
Eternulo, kaj diris al li : Kion vi faras ĉi tie Elijah ? (10) kaj
li respondis : Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la
Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Vian altaron, kaj
mortigis Viajn profetojn per glavo ; mi sola restis, sed oni serĉas
mian animon, por forpreni ĝin. (11) Kaj Li diris : Eliru kaj stariĝu
sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj
granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ
la Eternulo ; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento
estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. (12) Post la
tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la
fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto. (13) Kiam Elijah tion
ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj
stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo,
kaj diris : Kion vi faras ĉi tie Elijah ? (14) Kaj li respondis : Mi
fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis
Vian interligon, detruis Vian altaron, kaj mortigis Viajn profetojn
per glavo ; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni
ĝin. (15) Kaj la Eternulo diris al li : Iru returne vian vojon tra
la dezerto al Damasko ; kiam vi venos, sanktoleŭ Ĥazaelo-n kiel
reĝon super Sirio ; (16) kaj Jehu-n, filon de Nimŝi, sanktoleŭ
kiel reĝon super Izrael ; kaj Eliŝa-n, filon de Ŝafat, el
Abel-Meĥola, sanktoleŭ kiel profeton anstataŭ vi. (17) Kaj estos,
ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu ; kaj kiu
saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa. (18) Mi restigos
el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj
kies buŝo ne kisis lin.
.
(1-a
Reĝoj 21/ 1-26) : (1) Post tiu historio okazis jeno : Nabot,
Yizreelano, havis vinber-ĝardenon en Yizreel, apud la palaco de
Aĥab, reĝo de Samario. (2) Kaj Aĥab ekparolis al Nabot, dirante :
donu al mi vian vinberĝardenon, por ke ĝi fariĝu por mi
legomĝardeno, ĉar ĝi estas proksime de mia domo ; kaj mi donos al
vi anstataŭ ĝi vinberĝardenon pli bonan ol ĝi ; se vi volas, mi
donos al vi per arĝento ĝian prezon. (3) Sed Nabot diris al Aĥab:
La Eternulo gardu min, ke mi ne fordonu al vi la heredaĵon de miaj
patroj. (4) Tiam Aĥab revenis hejmen malĝoja kaj afliktita pro la
vortoj, kiujn diris al li Nabot, la Yizreelano, dirante : Mi ne donos
al vi la heredaĵon de miaj patroj. Kaj li kuŝiĝis sur sia lito kaj
forturnis sian vizaĝon kaj ne manĝis panon. (5) Kaj venis al li lia
edzino Izebel, kaj diris al li : Kial via spirito estas tiel malĝoja,
ke vi ne manĝas panon ? (6) Li respondis al ŝi : Kiam mi parolis al
Nabot, la Yzreelano, kaj diris al li : Donu al mi vian vinberĝardenon
pro mono, aŭ, se vi volas, mi donos al vi alian vinberĝardenon
anstataŭ ĝi, li diris : Mi ne donos al vi mian vinberĝardenon. (7)
Tiam diris al li lia edzino Izebel : Nun vi montru vian reĝecon
super Izrael : leviĝu, manĝu panon, kaj estu bonhumora : mi donos
al vi la vinberĝardenon de Nabot, la Yizreelano (8) Kaj ŝi skribis
leterojn en la nomo de Aĥab kaj sigelis per lia sigelo, kaj ŝi
sendis la leterojn al la plejaĝuloj kaj al la eminentuloj, kiuj
loĝis kun Nabot en lia urbo. (9) Kaj ŝi skribis en la leteroj jenon
: Proklamu faston kaj sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la
popolo; (10) kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu
kontraŭ li kaj diru : Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo ; kaj
oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu. (11)
Kaj la viroj de lia urbo, la plejaĝuloj kaj la eminentuloj, kiuj
loĝis en lia urbo, faris kiel ordonis al ili Izebel, kiel estis
skribite en la leteroj, kiujn ŝi sendis al ili. (12) Ili proklamis
faston kaj sidigis Naboto-n sur la ĉefa loko inter la popolo. (13)
Kaj venis du homoj malvirtaj kaj sidiĝis apud li, kaj la malvirtaj
homoj atestis kontraŭ Nabot antaŭ la popolo, dirante : Nabot
blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo. Kaj oni elkondukis lin ekster la
urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj, kaj li mortis. (14) Kaj oni
sendis al Izebel, por diri : Nabot estas priĵetita per ŝtonoj kaj
mortis. (15) Kiam Izebel aŭdis, ke Nabot estas priĵetita per ŝtonoj
kaj mortis, Izebel diris al Aĥab : Leviĝu, ekposedu la
vinberĝardenon de Nabot, la Yizreelano, kiun li ne volis doni al vi
pro mono ; ĉar Nabot jam ne vivas ; li mortis. (16) Kiam Aĥab
aŭdis, ke Nabot mortis, Aĥab leviĝis, por iri en la vinberĝardenon
de Nabot, la Yizreelano, por ekposedi ĝin. (17) Tiam aperis la vorto
de la Eternulo al Elijah, la Teŝebano, dirante : (18) Leviĝu, iru
renkonte al Aĥab, reĝo de Izrael, kiu estas en Samario ; jen li nun
estas en la vinberĝardenon de Nabot, kien li iris, por ekposedi ĝin
; (19) kaj diru al li jene : Tiele diras la Eternulo : Vi mortigis,
kaj vi ankoraŭ prenas en posedon ! Kaj diru al li : Tiele diras la
Etrenulo : Sur la loko; kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la
hundoj lekos ankaŭ vian sangon. (20) Kaj Aĥab diris al Elijah : vi
trovis min, ho mia malamiko ! kaj tiu diris : Mi trovis, ĉar vi vin
vendis, por fari malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. (21) Jen
Mi venigos sur vin malbonon, kaj forbalaos la postesignojn post vi,
kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj
liberulon en Izrael. (22) Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo
de Yeroboam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de
Aŝija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.
(23) Kaj ankaŭ pri Izebel parolis la Eternulo, dirante : La hundoj
formanĝos Izebelon apud la murego de Yizreel. (24) Kiu mortos ĉe
Aĥab en la urbo, tiun manĝos la hundoj ; kaj kiu mortos sur la
kampo, tiun manĝos la birdoj de la ĉielo. (25) Estis neniu tia,
kiel Aĥab, kiu fordonis sin al la farado de malbono antaŭ la okuloj
de la Eternulo, al kio instigadis lin lia edzino Izebel. 26 Li
fariĝis tre abomeninda, sekvante la idolojn, konforme al ĉio, kion
faradis la Amoridoj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la
Izraelidoj.
.
(2-a
Reĝoj 1/9-15) : (9) Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia
kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de
monto, kaj diris al li : Ho homo de Dio ! la reĝo diris, ke vi
malsupreniru. (10) Kaj Eliĵa respondis kaj diris al la kvindekestro
: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu
vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis
lin kaj lian kvindekon. (11) Kaj li denove sendis al li alian
kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li :
Ho homo de Dio ! tiele diras la reĝo : Malsupreniru rapide. (12) Kaj
Elijah respondis kaj diris al ili : Se mi estas homo de Dio, tiam
venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj
venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
(13) Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko.
Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn
antaŭ Elijah, kaj ekpetegis lin kaj diris al li : Ho homo de Dio !
mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian
valoron antaŭ viaj okuloj. (14) Jen venis fajro el la ĉielo kaj
ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn ; nun
mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj. (15) Tiam la anĝelo
de la Eternulo diris al Elijah : Iru kun li, ne timu lin. Kaj li
leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.
(2-a
Reĝoj 2/9-13) : (9) Kiam ili trapasis, Elijah diris al Eliŝa :
Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj
Eliŝa diris : Duobla parto de via spirito estu do sur mi. (10) Kaj
tiu diris : Vi petas ion malfacilan ; se vi vidos min, kiam mi estos
prenata for de vi, estos al vi tiel ; kaj se ne, tiam ne estos. (11)
Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj
fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin ; kaj Elijah en ventego suprenflugis
en la ĉielon. (12) Eliŝa vidis, kaj ekkriis : Mia patro, mia patro,
ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj ! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li
kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn. (13) Kaj li
levis la mantelon de Elijah, kiu defalis de li, kaj reiris kaj
stariĝis sur la bordo de Jordan
La
Nobla Korano
el
la araba teksto origina esperantigis Prof. D-ro Italo Ĉiussi
(Korano
6/86) : Ni gvidis Zeĥarjan kaj Johanon kaj Jesuon kaj Elijan; ĉiu
el ili estis justulo.
(Korano
18/66-83) : (66) Tiam ili trovis unu el Niaj servantoj, al kiu Ni
estis doninta Nian kompaton, kaj al kiu Ni estis instruinta veran
scion el Ni mem. (67) Moseo diris al li : “Ĉu mi rajtas
sekvi vin, por ke vi instruu al mi la rektan vojon, kiel ĝi estis
instruita al vi ?” (68) Li respondis : “Vi neniam
kapablos sufiĉe pacienci ĉe mi; (69) kiel vi fakte povus pacienci
pri aferoj, kiujn vi tute ne povas kompreni ?” (70) Li diris
: “Vi trovos min pacienca, se Allah volas, kaj mi ne estos
malobeema kontraŭ iu ajn el viaj ordonoj”. (71) Li diris :
“Bone, se vi volas sekvi min, ne demandu min pri io ajn,
antaŭ ol mi mem parolos al vi pri ĝi”. (72) Tiel ili
ekiris, ĝis ili eniris boaton, en kiun li frapis truon. Moseo diris
: “Ĉu vi frapis truon en ĝin por dronigi ĝian okupantaron
? Vere vi faris monstraĵon !” (73) Li respondis : “Cu mi ne
diris al vi, ke vi neniam kapablos pacienci sufiĉe ĉe mi ?”
(74) Moseo diris : “Ne riproĉu min pro mia forgesemo kaj ne
estu tro severa pri mia afero”. (75) Tiel ili plu iris, ĝis
ili renkontis junulon, kiun li mortigis. Diris Moseo : “Ĉu vi
mortigis senkulpan homon, kvankam li neniun mortigis ? Vi vere faris
hontindaĵon !” (76) Kaj li respondis : “Ĉu mi ne diris al
vi, ke vi neniam kapablos pacienci sufiĉe ĉe mi ?” (77)
Moseo diris : “Se mi ankoraŭ demandos vin pri io ajn, ne
lasu min akompani vin plue. Miaflanke vi tiam estu senkulpiginda”.
(78) Tiel ili plu iris, ĝis ili alvenis al la popolo de urbo, kaj
petis de la popolo, ke ili gastigu ilin, sed tiuj rifuzis gastigi
ilin. Ili tamen trovis tie muron, kiu estis falema, kaj li firmigis
jin. Moseo diris : “Se vi volus, vi ricevus rekompencon pro tio”.
(79) Li respondis : “Tiu estas la diferenco inter mi kaj vi.
Mi tamen klarigos al vi la signifon de tio, pri kio vi ne kapablis
pacienci. (80) Rilate al la boato, ĝi apartenis al malriĉuloj, kiuj
laboris sur la maro, kaj mi volis difekti ĝin, ĉar ili estis
persekutataj de reĝo, kiu rabis ĉiujn boatojn. (81) Rilate al la
junulo, liaj gepatroj estis kredantoj kaj ni timis, ke li kaŭzos por
ili ribelemon kaj miskredon, (82) tial ni deziris, ke ilia Sinjoro
donu al ili ŝanĝe alian idon pli bonan ol tiu je pureco kaj pli
proksiman je fila amo. (83) Rilate al la muro, ĝi apartenis al du
orfoj, kaj sub ĝi estas trezoro por ili, kaj ilia patro estas
justulo ; tial deziris via Sinjoro, ke ili atingu sian plenaĝon kaj
elfosu la trezoron kiel favoron de via Sinjoro ; kaj mi ne faris tion
propramove. Tiu estas la signifo de tio, kion vi ne kapablis toleri
pacience”.
(Korano
36/52) : Estos blovite en la trumpeton kaj jen, el la tomboj ili
kuros antaŭen al sia Sinjoro.
(Korano
37/124-133) : (124) Ankaŭ Elijah estis unu el la senditoj, (125)
kiam li parolis al sia popolo : “Ĉu vi do ne volas esti
justuloj ? (126) Ĉu vi volas alvoki Baalon kaj forlasi la plej bonan
Kreinton, (127) Allahon, vian Sinjoron kaj la Sinjoron de viaj
prapatroj ?” (128) Ili negis kaj ili certe estos portitaj al
la juĝo, (129) krom la servantoj elektitaj de Allah. (130) Ni lasis
pri li bonan memoron ĉe la posteuloj. (131) Pacon super Elijah kaj
lia gento ! (132) Tiel ni rekompencas la bonfarantojn. (133) Vere li
estis Nia kredanta servanto.
(Korano
39/69) : Estos blovite en la trumpeton kaj svenos ĉiuj, kiuj estas
en la ĉieloj kaj sur la tero, krom tiuj, kiuj Allah volas. Poste
denove estos blovite kaj, jen ! ili atendos starante.
(Korano
50/42-43) : (42) Aŭskultu ! La tago, en kiu la vokanto vokos el
proksima loko, (43) la tago, kiam ili aŭdos en la vero, tiu estos la
tago de la releviĝo.
(Korano
78/18-21) : (18) Vere la tago de la decido estas difinita, (19) la
tago, en kiu estos blovite en la trumpeton, kaj vi venos en vicoj,
(20) kaj malfermiĝos la ĉielo, kaj ĝi fariĝos, kvazaŭ ĝi
konsistus nur el pordoj. (21) Estos forpelitaj la montoj, kiuj
fariĝos kvazaŭ miraĝo.
(Korano
79/7-8) : (7) En la tago, en kiu la tero tremanta skuiĝos, (8) kaj
dua tertremo sekvos la unuan. (9) La koroj tremos en tiu tago
(Korano
82/1-6) : (1) Je la nomo de Allah, la Donema, la Pardonema. (2) Kiam
la ĉielo fendiĝos, (3) kiam la astroj estos disigitaj, (4) kiam la
maroj kunfluiĝos, (5) kaj kiam la tomboj estos renversigitaj, (6)
ĉiuj animoj scios, kion ili faris, kaj kion ili preterlasis.
La Tabelo de Karmel' (Lawh-i-Karmil)
(Tiun epistolon rivelis Bahá'u'lláh sur la monto Karmel’ somere de 1891. Temas pri dialogo inter la Monto Karmel’ kaj Dio.)
Plejglorata estu tiu tago, kiam la bonodoroj de la mizerikordo estis ellasataj super ĉiuj kreitaĵoj, tago tiom benita, ke la eraoj kaj la jarcentoj pasintaj neniam povos esperi sin egaligi kun ĝi, tago kiam la vizaĝo de la Eternulo turniĝis al sia sanktasidejo. Tiam, oni aŭdis la voĉojn de ĉiuj kreitaĵoj kaj, transe, tiujn de la ĉielularo proklami : "Hastu vi, o Karmel’ ĉar jen la lumo de la vizaĝo de Dio, la Suvereno de la regno de la nomoj kaj la Faranto de la ĉieloj, leviĝis super vi."
Ravite de ĝojo kaj laŭtigante sian voĉon, ĝi ekkriis : "Mia vivo estu ofere donacita al Vi ĉar Vi fiksis Vian rigardon al mi, Vi superŝutis min per Via favoro kaj Vi direktis Viajn paŝojn al mi. Mia disiĝo de Vi, o Vi, Fonto de eterna vivo, preskaŭ konsumis min, kaj mia malproksimeco de Via ĉeesto cindrigis mian animon. Laŭdegata estu Vi ĉar Vi ebligis al mi aŭdi Vian vokon, ĉar Vi honoris min per viaj paŝoj kaj ĉar vi revigligis mian animon per la viviga aromo de Via tago kaj per la strida voĉo de Via Plumo, voĉo kiun Vi dekretis esti la vibra alvoko de la trumpeto inter Via popolo. Kaj kiam sonis la horo, kiu devis igi manifesta Vian nerezisteblan kredon, Vi inspiris al Via Plumo elspiron de Via Spirito, kaj tiel la tuta kreitaro estis ĝisfunde ŝancelata, senvualigante al la homaro misterojn kaŝitajn en la trezoroj de tiu, kiu posedas ĉion kreitan."
Tuj post kiam ĝia voĉo estis atinginta la plej ekzaltitan lokon, Ni respondis : "Dankopreĝu al via Sinjoro, o Karmel’ ! La fajro de via disiĝo de mi rapide konsumis vin, kiam la oceano de mia ĉeesto ekaperis antaŭ via vizaĝo, kuraĝigante viajn okulojn kaj tiuj de la tuta kreitaro, ĝojravinte ĉion videblan kaj nevideblan. Ĝoju, ĉar Dio en tiu tago starigis Sian tronon sur vi, igis vin la tagiĝo de Liaj signoj kaj la fonto de la atestoj pri Lia revelacio. Feliĉa estu tiu, kiu gravitas ĉirkaŭ vi, kiu proklamas la revelacion de via gloro kaj rakontas kiom vin plenigis la favoro de la Sinjoro via Dio. Ekkaptu la kalikon de la senmorteco en la nomo de via Sinjoro, la Plej-Glora, kaj dankopreĝu Lin, ĉar, kiel pruvo de Sia mizerikordo al vi, Li ŝanĝis vian doloron en ĝojon, vian ĉagrenon en serenan pacon. Vere, Li tenere amas tiun lokon, kiu fariĝis la rezidejo de Lia trono, kiun markis Liaj paŝoj, de kie Li diskonigis Sian alvokon kaj sur kiun Li verŝis Siajn larmojn."
Alvoku Cion-on, o Karmel’ kaj anoncu la ĝojigan novaĵon : "Tiu, kiu estis kaŝita al la mortemaj okuloj, venis ! Lia konkera suvereneco estas manifesta; lia universala splendoro estas senvualigita. Gardu vin kontraŭ hezito aŭ halto. Vi hastu kaj ĉirkaŭiru la urbon de Dio, kiu malsupreniris el la ĉielo, la ĉiela Kaaba’ kiun adore ĉirkaŭis la elektitoj de Dio, la puraj koroj kaj la plej ekzaltita anĝelaro. O kiom mi deziras nur anonci en ĉiu loko de la tero kaj alporti al ĉiu el ĝiaj urboj la bonan novaĵon de Lia revelacio,revelacio kiu allogis la koron de Sinaj’ kaj en kies nomo proklamis la flama arbetaĵo : “Ja al Dio, la Sinjoro de la sinjoroj, apartenas la regnoj teraj kaj ĉielaj”. Vere, jen la tago, kiam la tero kaj la maro ĝojiĝas pro tiu anonco, la tago por kiu estis amasigita ĉio, kion Dio, en Sia favoro neimagebla al la mortemaj koro aŭ spirito, rezervis por esti rivelita. Baldaŭ Dio kondukos al vi sian Keston de la Interligo, kaj evidentigos la popolon de Baha’ menciita en la Libro de la Nomoj."
Sanktigita estu la Sinjoro de la tuta homaro; ĉiuj atomoj de la tero estis faritaj por vibri pro la mencio de Lia nomo, kaj la Lango de grandiozeco moviĝis por riveli tion, kio estis enprofundigita en Lia scio kaj kaŝita en la trezoro de Lia potenco. Pro la forto de Sia nomo, la Ĉiopova, la Plej-Alta, Li estas, vere, la Suvereno de ĉio ekzistanta en la ĉieloj kaj sur la tero.