antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 5a : KIO ESTAS BAHAANO ?

Vivi la Bahaan Vivon.
Sindono al Dio.
Serĉado de la Vero.
Amo al Dio.
Sindetenemo.
Obeo.
Servado.
Instruado.
Afableco kaj Respektego.
La Pekon-Nevidanta Okulo.
Humileco.
Veramo kaj Honesteco.
Sin-Realiĝo.


Homo devas doni fruktojn. Senfrukta homo, laŭ la vortoj de Lia Sankteco la Spirito (t.e. Kristo), estas kiel senfrukta arbo, kaj senfrukta arbo taŭgas por fajro. - Bahá'u'lláh, Words of Paradise (Vortoj el Paradizo)

Herbert Spencer foje diris ke per nenia politika alĥemio oni povas ricevi oran konduton el plumbaj instinktoj ; tiel same vere estas ke per nenia politika alĥemio oni povas fari oran socion el plumbaj individuoj. Bahá'u'lláh, kiel ĉiuj antaŭaj Profetoj, proklamis tiun ĉi veron kaj instruis ke por fondi la Regnon de Dio en la mondo, oni devas fondi ĝin antaŭe en la homaj koroj. Tial studante la bahaajn instruojn, ni komencos de la instruoj de Bahá'u'lláh pri konduto de individuoj, kaj penos prezenti klaran bildon pri tio kion signifas esti bahaano.

Vivi la Bahaan Vivon  [^]

Demandite iufoje : "Kio estas bahaano ?" `Abdu'l-Bahá respondis : "Esti bahaano signifas simple ami la mondon ; ami la homaron kaj peni servi al ĝi; labori por universala paco kaj universala frateco." Alifoje Li difinis bahaanon kiel "personon posedantan ĉiujn perfektecojn de homo en aktiveco." En unu el Siaj londonaj paroloj Li diris ke homo povas esti bahaano se li eĉ neniam aŭdis la nomon de Bahá'u'lláh. Li aldonis :

Homo kiu vivas laŭ la instruoj de Bahá'u'lláh estas jam bahaano. Aliflanke, homo povas dum kvindek jaroj nomi sin bahaano, sed se li ne vivas la vivon li ne estas bahaano. Malbela homo povas nomi sin bela, tamen li trompos neniun, kaj homo nigra povas nomi sin blanka, sed li trompos neniun, nek eĉ sin mem.

Tamen, tiu kiu ne konas la Disenditojn, similas al floro kreskanta en ombro. Kvankam ĝi ne konas la sunon, ĝi, tamen, estas absolute dependa de ĝi. La grandaj Profetoj estas spiritaj sunoj, kaj Bahá'u'lláh estas la suno de la hodiaŭa "tago" en kiu ni vivas. La sunoj de la antaŭaj tagoj varmigis la mondon kaj donis al ĝi la vivon. Se tiuj sunoj ne estus brilintaj, la tero nun estus malvarma kaj malviva, sed nur la ĉi-taga sunlumo povas maturigi la fruktojn al kiuj la sunoj de antaŭaj tagoj donacis la vivon.

Sindono al Dio  [^]

Por atingi la bahaan vivon en ĝia plena perfekteco, konscia kaj direkta sinturno al Bahá'u'lláh estas necesa kiel la brilado de la suno necesa estas por florigi lilion aŭ rozon. Bahaano adoras ne la personecon de Bahá'u'lláh, sed la Gloron de Dio malkaŝitan en tiu ĉi personeco. Li respektas Kriston, Mahometon kaj ĉiujn antaŭajn Disenditojn, sed Bahá'u'llàh'n li konsideras Portanto de la Dia Revelacio por la nova epoko en kiu ni vivas, kaj Granda Mondinstruisto Kiu venis por kontinui kaj plenumi la laboron de Siaj antaŭuloj.

Por ke homo fariĝu bahaano ne sufiĉas intelekta konsento al la kredo, nek ekstera korekteco de lia konduto. Bahá'u'lláh postulas de Siaj sekvantoj tutkoran kaj plenan sindonon. Nur Dio rajtas fari tian postulon, sed Bahá'u'lláh parolas kiel Sendito de Dio, kaj Klariganto de Lia Volo. La antaŭaj Disenditoj estis tiel same kategoriaj. Kristo diris : "Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min, ĉar kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos ; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos." Diversesprime, ĉiuj Malkaŝantoj de Dio postulis la samon de Siaj sekvantoj, kaj la historio de la religio montras klare ke tiel longe kiel tiu ĉi postulo estis sincere plenumita kaj obeata, la religio floris, malgraŭ ĉia tera kontraŭbatalado, malgraŭ turmentoj, persekutado kaj martirigado de la kredantoj. Aliflanke, kiam ajn enŝtelis sin kompromiso, kaj "respektindeco" okupis la lokon de la absoluta sinofero, la religio komencis kaduki. Ĝi fariĝis moda, sed ĝi perdis la povon savi kaj transformi, la povon fari miraklojn. Vera religio neniam ĝis nun estis moda. Dio permesu ke iam ĝi fariĝu tia ; sed nun estas ankoraŭ vere, kiel en la tagoj de Kristo, ke "malvasta estas la pordo kaj mallarĝa estas la vojo, kiu kondukas nin al la vivo, kaj malmultaj trovis ĝin." La pordo de la spirita naskiĝo, kiel la pordo de la natura naskiĝo, enlasas homojn nur unuope, kaj sen ŝarĝaĵoj. Se, estonte, pli multe da homoj sukcesos suriri tiun ĉi vojon ol en la pasintaj tempoj, tio estos ne pro la plilarĝigo de la pordo, sed pro tio ke la homoj pli inklinos al la "granda subiĝo" kiun Dio postulas ; ĉar longa kaj maldolĉa sperto estos fine konvinkinta ilin kiel malsaĝe ili agis elektante sian vojon anstataŭ la vojo de Dio.

Serĉado de la Vero  [^]

Bahá'u'lláh ordonas justecon al ĉiuj el Siaj sekvantoj kaj difinas ĝin kiel : "Libereco de superstiĉoj kaj imitado, ke homo povu ekkoni la Revelaciantojn de Dio per la okuloj de la Unueco, kaj konsideri ĉiujn aferojn per penetra rigardo." - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco).

Estas necese ke ĉiu individuo vidu kaj komprenu mem la Gloron de Dio malkaŝitan en la homa sanktejo de Bahá'u'lláh, alie la bahaa kredo estus por li nur senenhava nomo. La Profetoj ĉiam alvokadis la homojn ke ili malfermu siajn okulojn, ne fermu ilin, uzu sian intelekton, ne subpremu ĝin. Ne sklava kredemo, sed klara vidado kaj libera pensado, ebligos al ili penetri la nubojn de antaŭjuĝoj, forskui la katenojn de blinda imitado, kaj atingi plenkomprenon de la vero de la nova Revelacio.

Kiu deziras esti bahaano devas esti sentima serĉanto de la vero, sed li ne devas limigadi sian serĉadon ĝis la materiaj aferoj. Liaj spiritaj perceptpovoj devas esti tiel viglaj kiel la korpaj. Li devas uzi ĉiujn kapablojn donitajn al li de Dio por atingi la veron, kredante al nenio sen valora aŭ sufiĉa racio. Se lia koro estas pura, kaj la menso libera de antaŭjuĝoj, la fervora serĉanto ne malsukcesos ekkoni la Dian Gloron en kia ajn sanktejo ĝi manifestiĝus. Bahá'u'lláh plue deklaras :

Oni devas koni sin mem, kaj tion kio kondukas al nobleco aŭ al malnobleco, al malhonoro aŭ al honoro, al riĉeco aŭ al malriĉeco. - Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát).

La radiko de ĉiuj scioj estas la kono de Dio, Gloro estu al Li ! kaj tiu ĉi kono estas neatingebla alie ol per Liaj Manifestiĝoj. - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco).

Malkaŝanto estas Homo Perfekta, granda Ekzempliganto por la Homaro, la Unua Frukto sur la arbo de la homaro. Antaŭ ol Lin koni ne eblas al ni koni la kapablojn dormantajn en ni mem. Kristo instruas ke ni konsideru liliojn kiel ili kreskas, kaj diras ke Salomono ne estis por sia tuta gloro tiel ornamita kiel lilio. Lilio elkreskas el tute senĉarma bulbo. Se ni neniam vidis florantan lilion, neniam rigardis la senkomparan graciecon de ĝiaj petaloj kaj folioj, kiel ni povas koni la realecon kaŝitan en la bulbo ? Ni povas dissekci ĝin plej precize kaj esplori plej atente, sed ni neniam povus eltrovi la dormantan belon kiun ĝardenisto scias veki. Tiel same antaŭ ol ekkoni la Gloron de Dio aperigitan en la Malkaŝanto, ni povas havi nenian ideon pri la spirita belo kaŝita en nia propra naturo kaj en tiu de niaj proksimuloj. Konante kaj amante la Malkaŝanton de Dio kaj sekvante Liajn instruojn ni akiras la eblon, iom post iom, realigi la potencialajn perfektecojn interne de ni ; tiam, kaj ne antaŭe, fariĝas klara al ni la signifo kaj celo de la vivo kaj de la universo.

Amo al Dio  [^]

Koni la Manifestiĝon de Dio signifas ankaŭ ami Lin. Unu estas neebla sen la alia. Laŭ Bahá'u'lláh, la celo de la kreo de la homo estis ke li konu Dion kaj adoru Lin. Li diras en unu el Siaj Tabuletoj :

La kaŭzo de la kreo de ĉiuj enmondaj estaĵoj estis amo, kiel oni diras en la bone konata tradicio, "Mi estis kaŝita trezoro kaj Mi volis esti konata. Mi do faris kreaĵojn por esti konata."

Kaj en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Ekzisto ! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi Min ne amas, Mia amo neniam povos vin atingi. Sciu tion ĉi, ho servanto.

Ho Filo de la Plej Mirinda Vizio ! Mi enblovis en vin spiron de Mia propra  Spirito, por ke vi estu Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj ekserĉis alian amaton ?

Esti amanto de Dio ! Tio estas la sola vivocelo de bahaano. Havigi al si Dion kiel sian plej proksiman kunulon kaj plej intiman amikon, kiel sian Senkomparan Amaton, Kies Apudesto estas la pleneco de ĝojo ! Kaj ami Dion signifas ami ĉion kaj ĉiun, ĉar ĉio kaj ĉiu estas de Dio. Vera bahaano estas perfekta amanto. Li amas ĉiun, fervore, per pura koro. Li malamas neniun. Li malestimas neniun, ĉar li scias distingi la Vizaĝon de la Amato en ĉiu vizaĝo, kaj ĉie trovi Liajn signojn. Nek sekto aŭ nacio, nek klaso aŭ raso prezentas limon de lia amo. Bahá'u'lláh diras : "En la malnovaj tempoj estis dirite : `Amo al sia patrujo estas elemento de la Kredo de  Dio.' La Lango de la Majesto diris … en la tagoj de tiu ĉi Revelacio : 'Gloro estas ne al tiu kiu amas sian patrujon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron.' " -Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo). Kaj denove : "Benita estas tiu kiu preferas sian fraton ol sin mem. Tia homo estas el la anaro de Bahá." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

`Abdu'l-Bahá diras ke ni devas esti "kiel unu animo en multaj korpoj, ĉar ju pli ni amas unu la alian, des pli ni alproksimiĝas al Dio." Li diris al usona aŭdantaro :

Same la diaj religioj de la Sanktaj Manifestiĝoj de Dio estas ja unu kvankam laŭ nomo kaj nomenklaturo ili diferencas. Oni devas ami lumon neatentante el kie ĝi aperas. Oni devas ami rozon neatentante la teron en kiu ĝi kreskas. Oni devas ami la veron el kiu ajn fonto ĝi venas. Ami lanternon ne estas amo al la lumo. Ami la teron ne decas ; inde estas ĝui rozon kiu kreskas el la tero. Sindono al arbo estas vana sed manĝi la frukton estas bonefika. Oni devas ĝui bongustajn fruktojn neatentante la arbon sur kiu ili kreskas aŭ la lokon kie ili troviĝas. Vorto de vero estu sankciita neatentante kiu lango ĝin eldiras. Absolutaj veroj devas esti akceptitaj neatentante la librojn en kiuj ili estas. Antaŭjuĝo estas la kaŭzo de seniĝo kaj nescio. Luktoj inter religioj, nacioj kaj gentoj estas rezulto de miskompreno. Se oni esploras religiojn por trovi iliajn principojn oni trovos ke ili akordiĝas, ĉar ilia fundamenta realeco estas unu kaj ne multobla. Tiel la religianoj de la mondo atingos punkton de unueco kaj akordiĝo.

Kaj alifoje Li diras :

Ĉiu el la amatoj devas ami la aliajn kaj avari por ili nek sian havaĵon nek la vivon, kaj en ĉiaj manieroj li devas peni fari ke la aliaj estu ĝojaj kaj feliĉaj. Sed tiuj aliaj ankaŭ devas esti neprofitemaj kaj sinoferemaj. Tiamaniere tiu ĉi Sunleviĝo surverŝu per lumo la horizontojn, tiu ĉi Melodio ĝojigu kaj feliĉigu la homojn, tiu ĉi dia Kuracilo fariĝu panaceo kontraŭ ĉia malsano, tiu ĉi Spirito de Vero fariĝu kaŭzo de la vivo por ĉiu.

Sindetenemo [^]

Sindono al Dio signifas ankaŭ sindetenemon de ĉio kio ne estas de Dio, t.e., sindetenemo de ĉiuj egoistaj ĉi-mondaj, kaj eĉ transmondaj, deziroj. La vojo de Dio povas etendi sin tra riĉeco aŭ malriĉeco, bonfarto aŭ malsano, palaco aŭ malliberejo, rozĝardeno aŭ tortur-kamero. Kia ajn ĝi estu, bahaano devas akcepti sian sorton kun "radianta akceptemo". Sindetenemo ne signifas flegman indiferentecon de homo al tio kio lin ĉirkaŭas, nek pasivan rezignemon je malbonaj kondiĉoj ; ĝi ankaŭ ne signifas malŝatadon de la bonaj aferoj kiujn Dio kreis. Vera bahaano estas nek senkompata, nek apatia nek asketa. Li trovas multegon da intereso, multegon da okupo kaj ĝojo en la Vojo de Dio, sed li ne flankeniĝos de tiu ĉi vojo eĉ je unu haro por sekvi plezurojn aŭ postkuri ion kion Dio rifuzis al li. Kiam homo fariĝas bahaano, la Volo de Dio fariĝas lia volo, ĉar malkonsenti kun Dio estas la sola afero kiun li ne povas suferi. En la Vojo de Dio nenia teruro povas timigi lin, nenia zorgo povas senkuraĝigi lin. La lumo de amo radiigas liajn plej mallumajn tagojn, transformas suferon en ĝojon, kaj eĉ martirecon mem en ekstazon de feliĉego. La vivo estas altigita al heroa nivelo kaj la morto aperas kiel feliĉa epizodo. Bahá'u'lláh diras :

Kiu havas en la koro eĉ malpli ol sinapan semon de amo al io ajn ekster Mi, tiu ne povas eniri Mian Regnon. - Súratu'l-Hajkal

Ho Filo de la Homaro ! Se vi amas Min, forturnu vin de vi mem ; kaj se Mian volon vi serĉas, ne atentu la propran ; por ke vi mortu en mi kaj Mi eterne vivu en vi.

Ho Mia Servanto ! Liberigu vin de la katenoj de tiu ĉi mondo, kaj eligu vian animon el la malliberejo de la memo. Kaptu la okazon, ĉar ĝi neniam revenos al vi. - The Hidden Words (La Kaŝitaj Vortoj).

Obeo [^]

Sindono al Dio ligas sin kun senkondiĉa obeo al Liaj malkaŝitaj Ordonoj eĉ kiam la kialoj de tiuj ĉi Ordonoj ne estas komprenataj. Maristo senkondiĉe obeas ordonojn de sia kapitano, eĉ kiam li ne komprenas ilian kialon, sed lia subiĝo al la kapitana aŭtoritato ne estas blinda. Li scias tre bone ke la kapitano traservis provservadon, kaj donis sufiĉajn pruvojn de sia marista kompetenteco. Se ne estus tiel, li estus vere malsaĝulo konsentante servi sub lia komando. Tiel ankaŭ bahaano devas senkondiĉe obei la Kapitanon de sia Savo, sed vere li estus malsaĝa se li ne certiĝus antaŭe ke tiu ĉi Kapitano donis sufiĉajn pruvojn de fidindeco. Rifuzi, tamen, la obeon post la ricevo de tiuj ĉi pruvoj estus ankoraŭ pli malsaĝe, ĉar nur per inteligenta kaj konscia obeado al saĝa majstro ni povas plene profiti lian saĝecon, kaj akiri tiun ĉi saĝecon por ni mem. Estu la kapitano kiom ajn saĝa, se neniu el la ŝipanaro obeas lin kiamaniere la ŝipo povas atingi la havenon aŭ la maristoj lerni la maristarton ? Kristo klare akcentis la neceson de tiu obeemo en la vojo de scio. Li diris : "Mia instruo ne estas mia, sed Ties, kiu min sendis. Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, ĉu mi parolis nur el mi mem." - S-ta Johano VII, 16-17. Simile Bahá'u'lláh diras : "Kredo je Dio, kaj kompreno pri Li, ne povas esti plene atingita alie ol ... per praktikado de ĉio kion Li ordonis kaj de ĉio kio estas malkaŝita en la Libro per la Plumo de la Gloro." - Tablet of Tajallíyát.

Senkondiĉa obeemo ne estas virto populara en niaj demokrataj periodoj, kaj vere absoluta subiĝo al la volo de iu ajn homo estus katastrofa. Sed la Unueco de la Homaro povas esti atingita nur per plena harmonio de ĉiu kaj de ĉiuj kun la Dia Volo. Krom se tiu Volo estas konigita, kaj homoj forlasas ĉiujn aliajn gvidantojn kaj obeas la Disenditon, konfliktoj kaj malpacoj daŭras, kaj homoj plue kontraŭas unu la alian, foruzante grandan parton de sia energio por nuligi penojn de siaj gefratoj, anstataŭ harmonie labori unu kun la alia por la Gloro de Dio kaj por la komuna bono.

Servado [^]

Sindono al Dio signifas ankaŭ vivon de servado al niaj kunhomoj. Ni povas servi Dion en nenia alia maniero. Se ni  turnas la dorson al niaj kunuloj, ni turnas la dorson al Dio. Kristo diris : "Kiom vi ne faris al ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi." Simile Bahá'u'lláh diras : "Ho filo de homo ! Se vi priatentas favoron, ne konsideru tion kio utilas al vi mem, sed alkroĉu vin al tio kio utilos al la homaro. Se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas por vi mem." - Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

`Abdu'l-Bahá diras :

En la Bahaa Kredo arto, sciencoj kaj ĉiaj metioj estas konsiderataj kiel preĝo. Homo kiu faras peceton de notpapero streĉante ĉiujn siajn kapablojn, konscience, koncentrante ĉiujn fortojn por ĝin perfektigi, estas gloranta Dion. Mallonge, ĉia peno kaj fortostreĉo de homo el la fundo de lia koro estas adoro, se ĝi estas diktita de la plej altaj motivoj kaj de la deziro fari servon al la homaro. Tio ĉi estas preĝo : servi al la homaro kaj prizorgi bezonojn de la homoj. Servado estas preĝo. Kuracisto fleganta malsanulon, afable, kunsente, sen antaŭjuĝoj, kaj kredante la fratecon de la homa raso, plenumas glorakton.

Instruado [^]

Vera bahaano ne nur kredas la instruojn de Bahá'u'lláh, sed ankaŭ trovas en ili gvidon kaj inspiron por la tuta vivo kaj ĝoje transdonas al aliaj la scion kiu estas la fonto de lia propra esto. Nur tiamaniere li povas ricevi plenmezure "la povon kaj konfirmon de la Spirito". Ne ĉiuj povas esti elokventaj oratoroj aŭ talentaj verkistoj, sed ĉiuj povas instrui "vivante laŭ la vivprincipoj". Bahá'u'lláh diras :

La anaro de Bahá devas servi al la Eternulo kun saĝo, instrui aliajn per siaj vivoj, kaj elmontradi la lumon de Dio en siaj agoj. La efiko de agoj estas vere pli potenca ol tiu de vortoj.
- Words of Paradise (Vortoj el Paradizo).

La bahaanoj, tamen, en nenia okazo devas trudi siajn ideojn al tiuj kiuj ne volas aŭdi pri ili. Ili devas allogi homojn en la regnon de Dio, ne peni alpeli ilin tien. Ili devas esti kiel bona paŝtisto kiu kondukas siajn ŝafojn, kaj ĉarmas ilin per muziko, ne kiel alia kiu, de malantaŭe, pelas ilin per bastono kaj hundo.

Bahá'u'lláh diras en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) :

Ho Filo de Polvo ! Saĝaj estas tiuj kiuj ne malfermas la buŝojn antaŭ ol trovi aŭskaltantojn, kiel verŝisto neniam proponas pokalon antaŭ ol trovi soifanton, kaj la amanto kiu ne elkrias el la profundo de la koro ĝis li rigardas la belecon de sia amatino. Do semu la semojn de saĝeco kaj scio en la puran grundon de la koro, kaj kaŝu ilin, ĝis la hiacintoj de la dia saĝeco kreskos el la koro kaj ne el koto kaj argilo.

Denove Li diras en la Tablet of Ishráqát (La Tabuleto Ishráqát) :

Ho anaro de Bahá ! Vi estas tagiĝlokoj de Amo kaj matenruĝoj de la Favoro de Dio. Ne malpurigu viajn langojn per abomeno kaj malbeno al iu ajn, kaj gardu viajn okulojn de tio kio ne estas inda. Elmontru tion kion vi posedas (t.e. la Veron). Se ĝi estos akceptita, la celo estos atingita. Se ne, vane estas riproĉi kaj diskuti kun tiu kiu malakceptas. Lasu lin al li mem, kaj iru pluen vian vojon al Dio, la Defendanto, la Mem-Subtena. Ne estu kaŭzo de ĉagreno, nek ja de konflikto kaj malpaco ! Estas atendate ke vi ricevos nutron en la ombro de la arbo de la Dia Favoro kaj agos kiel Dio volas por vi. Vi ĉiuj estas folioj de unu arbo kaj gutoj de unu maro.

Afableco kaj Respektego  [^]

Bahá'u'lláh diras :

Ho anaro de Dio ! Mi alvokas vin al afableco. Afableco estas vere ... reĝo de ĉiuj virtoj. Benita estas tiu, kiu estas ornamita per mantelo de Nobleco kaj iluminita per lumo de Afableco. Al kiu estas donacita Afableco (aŭ Respektego) al tiu estas donacita granda rango. Estas esperate ke tiu ĉi Persekutato, kaj ĉiuj, atingos ĝin, alkroĉos sin kaj konformos al ĝi. Tio ĉi estas la Nerefutebla Ordono kiu fluis el la plumo de la Plejsankta Nomo. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Refoje Li denove ripetas : "Ĉiuj nacioj de la mondo interrilatu unu kun la alia en ĝojo kaj aromo. Interrilatu, ho homoj, kun anoj de ĉiuj religioj en ĝojo kaj aromo."

`Abdu'l-Bahá diras en letero al amerikaj bahaanoj :

Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne ofendu iun ajn koron !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne vundu iun ajn animon !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne estu malafablaj al iu ajn persono !
Gardu vin ! Gardu vin ! Ke vi ne estu kaŭzo de malespero al iu ajn kreaĵo !
Se iu fariĝus kaŭzo de ĉagreno por iu ajn koro, aŭ de depremiteco por iu ajn animo, estus por li pli bone kaŝi sin en plej suban profundaĵon de la tero ol marŝi sur la tero.

Li instruas ke kiel floro estas kaŝita en burĝono, tiel spirito de Dio loĝas en la koro de ĉiu homo, kiel ajn kruda kaj malagrabla estus lia eksteraĵo. Tial, vera bahaano devas rilati al ĉiu homo kiel ĝardenisto prizorganta maloftan kaj belan kreskaĵon. Li scias ke nenia malpacienca interveno de lia flanko povas florigi burĝonon ; nur la sunbrilo de Dio povas fari tion, tial lia tuta celo estas transporti tiujn vivodonajn radiojn en ĉiujn senlumajn korojn kaj domojn.

`Abdu'l-Bahá diras ankaŭ :

Inter la instruoj de Bahá'u'lláh estas tiu kiu postulas de homo, en ĉiaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj, esti pardonema, ami sian malamikon kaj konsideri malbondeziranton kiel bondeziranton. Ne ke oni konsideru la alian kiel malamikon kaj tiam toleru lin ... kaj estu al li indulgema. Tio estas hipokriteco, ne vera amo. Ja, kontraŭe, vi devas vidi en viaj malamikoj amikojn, en viaj malbondezirantoj bondezirantojn kaj konforme trakti ilin. Viaj amo kaj afableco devas esti efektivaj ... ne nur toleremo, ĉar toleremo, kiu ne venas el la koro, estas hipokriteco.

Tia konsilo ŝajnas nekomprenebla kaj kontraŭdirema ĝis ni ekkomprenas ke kvankam ekstera karnulo povas esti malamanto kaj malbondeziranto, ekzistas en ĉiuj interna, spirita naturo kiu estas vera homo, de kiu nur amo kaj bonvolo povas deveni. Al tiu ĉi efektiva, interna homo kaŝita en ĉiu el niaj najbaroj ni devas direkti niajn pensojn kaj amon. Kiam li vekiĝos al aktiveco, la ekstera homo estos ŝanĝita kaj refortigita.

La Pekon-Nevidanta Okulo  [^]

En neniu rilato la bahaaj instruoj estas pli kategoriaj kaj senkompromisaj ol en la postulo ordonanta deteni sin de kritikado. Kristo parolis tre firme pri tiu sama temo, sed oni alkutimiĝis nun konsideri la Predikon sur la Monto kiel prezentantan "Konsilojn pri Perfekteco" neatingeblajn por ordinara kristano.

Kaj Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá multe klopodas por klarigi ke pri tiu ĉi afero Ili signifas ĝuste kion Ili diras. Ni legas en la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) :

Ho Filo de Homo ! Ne flustro pekojn de aliaj dum vi mem estas pekanto. Se vi agas kontraŭe al tiu ĉi ordono, malbenita estos vi, kaj tion ĉi Mi atestas.

Ho Filo de Esto ! Ne atribuu al iu ajn animo tion kion vi ne dezirus ke oni atribuu al vi mem, kaj ne diru tion  kion vi ne plenumas. Tio ĉi estas Mia ordono al vi, obeu ĝin.

`Abdu'l-Bahá diras al ni :

Silentu pri kulpoj de aliaj homoj, preĝu por ili; kaj per afableco helpu al ili korekti siajn kulpojn.

Rigardu ĉiam bonon ne malbonon. Se iu havas dek bonajn kvalitojn kaj unu malbonan, rigardu la dek kaj forgesu la unu ; se iu havas dek malbonajn kvalitojn kaj unu bonan, rigardu la unu kaj forgesu la dek.

Neniam permesu al ni diri eĉ unu malafablan vorton pri alia homo, eĉ se tiu alia estus nia malamiko.

Al amerika amiko Li skribas :

La plej malbona kvalito de homo kaj la plej granda peko estas klaĉado, speciale kiam ĝi elfluas el la buŝoj de la kredantoj. Se povus esti elpensitaj iaj rimedoj por fermi eterne la pordon de klaĉado, kaj se ĉiu el la kredantoj je Dio sensigeligus sian buŝon nur por laŭdi aliajn, tiam la instruoj de Lia Sankteco Bahá'u'lláh estus disvastigitaj, la koroj estus iluminitaj, la spiritoj glorornamitaj, kaj la homa mondo atingus ĉiamdaŭran feliĉon.

Humileco [^]

Dum Bahá'u'lláh ordonis al ni pardoni la kulpojn de aliaj, kaj vidi iliajn virtojn, Li ordonas al ni, aliflanke, elserĉi niajn proprajn kulpojn kaj turni nenian atenton al niaj virtoj. En la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Esto ! Kial vi forgesis viajn proprajn kulpojn kaj ekokupis vin per kulpoj de la aliaj ? Kiu faras tion estas kondamnita de Mi.

Ho Enmigrantoj ! La lango ekzistas speciale por mencii Min, ne makulu ĝin per kalumnio. Se la fajro de via memo ekregas vin, memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreitaĵoj, ĉar ĉiu el vi estas pli konscia pri vi mem ol pri aliaj.

`Abdu'l-Bahá diras :

Via vivo estu emanaĵo de la Regno de Kristo. Li ne venis por ricevi servojn, sed por esti servanto. ... En la religio de Bahá'u'lláh ĉiuj estas servantoj kaj servantinoj, fratoj kaj fratinoj. Kiam nur unu homo sentas sin iomete pli bona, iomete pli inda, ol la aliaj, li estas en danĝera stato, kaj se li ne forĵetos la semojn de tiu ĉi malbona penso, li ne estos taŭga ilo por la servado al la Regno.

Malkontenteco pri si mem estas signo de progreso. Homo kontenta pri si mem estas atestaĵo de Satano, kaj tiu kiu ne estas pri si kontenta estas atestaĵo de la Favora. Se iu havas mil bonajn kvalitojn li ne atentu ilin ; ja kontraŭe, li penu eltrovi siajn mankojn kaj malperfektecojn. ... Kiom ajn homo povas progresi, li tamen restas neperfekta, ĉar ĉiam estas celo antaŭ li. Kiam li ekrigardas al tiu celo li eksentas malkontentecon pro siaj propraj kondiĉoj, kaj ekdeziras atingi la celon. Memlaŭdo estas signo de egoismo. - Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, 1914 (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

Kvankam Bahá'u'lláh ordonas ke ni rekonu al ni niajn pekojn kaj pentu pro ili, la konfesado al pastroj aŭ aliaj estas definitive malpermesita. Li diras en la Glad Tidings (Gojaj Sciigoj) :

Kiam la koro de pekulo estas libera de ĉio krom Dio, li devas serĉi pardonon sole ĉe Dio. Konfeso antaŭ servantoj (t.e. antaŭ homoj) ne estas permesita, ĉar ĝi ne estas rimedo nek kaŭzo de la Dia Pardono. Tia konfeso antaŭ la kreitaĵoj kondukas al humiligo kaj malaltigo de la homo, kaj Dio - laŭdata estu Lia Gloro - ne deziras humiligon de Siaj servantoj. Vere Li estas Kompatema kaj Bonfarema. La pekulo devas, inter si mem kaj Dio, petegi kompaton el la Maro de Kompato kaj preĝi pardonon el la Ĉielo de Korfavoro.

Veramo kaj Honesteco  [^]

Bahá'u'lláh diras en la Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát) :

Vere, Honesteco estas pordo de trankvileco por ĉiu en la mondo, kaj signo de gloro el la ĉeesto de la Kompatema. Kiu atingis ĝin atingis la trezorojn de bonstato kaj prospero. Honesteco estas la plej granda pordo al sendanĝereco kaj trankvilo de la homaro. La firmeco de ĉiu afero ĉiam dependas de ĝi, kaj la mondoj de honoro, gloro kaj prospero estas iluminitaj per ĝia lumo …

Ho anaro de Bahá ! Honesteco estas la plej bona vesto por viaj temploj kaj plej grandioza krono por viaj kapoj. Alprenu ĝin per la Ordono de la Ĉionpova Ordonanto.

Aliloke Li diras : "La principo de la kredo estas malmultigi vortojn kaj multigi agojn. Tiu kies vortoj superas liajn agojn, sciu vere, ke lia neekzisto estus pli bona ol lia ekzisto, lia morto pli bona ol la vivo. - Words of Wisdom (Vortoj de Saĝeco).

`Abdu'l-Bahá diras :

Veramo estas la fundamento de ĉiuj homaj virtoj. Sen veramo, progreso kaj sukceso en ĉiuj el la mondoj estas eblaj al neniu. Kiam tiu ĉi sankta atribuo evidentiĝas en homo, realiĝos ankaŭ ĉiuj la aliaj diaj kvalitoj.

La lumo de veramo kaj honesteco brilu el viaj vizaĝoj por ke ĉiuj sciu ke via promeso, ĉu en la laboro aŭ en plezuro, estas promeso fidinda kaj certa. Forgesu la memon kaj penu por la homaro (mesaĝo al la londonaj bahaanoj, oktobro 1911).

Sin-Realiĝo [^]

Bahá'u'lláh insistas senĉese ke homoj realigu kaj donu  plenan esprimon al la perfektecoj kaŝitaj en ili ke iIi realigu la veran internan memon tiel diferencan de la limigita ekstera memo, kiu estas en plej bona okazo nur sanktejo, kaj tro ofte malliberejo de la vera homo. En la Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li diras :

Ho Filo de Esto ! Per la mano de povo Mi faris vin kaj per la fingroj de potenco Mi kreis vin. En vin Mi lokis la esencon de Mia lumo ; tial konfidu al ĝi kaj ne serĉu ion alian ; ĉar Mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas deviga. Ne dubu pri tio, nek estu necerta.

Ho Filo de Spirito ! Mi kreis vin riĉa, kial vi faras vin malriĉa ? Mi kreis vin nobla, kial vi malnobligas vin ? El la esenco de scio Mi donis al vi estecon, kial vi serĉas komprenon de alia ol Mi ? El la argilo de amo Mi formis vin, kial vi okupas vin pri alia ? Turnu vian rigardon al vi mem, por ke vi ekvidu Min starantan en vi, fortan, potencan kaj memekzistantan.

Ho Mia Servanto ! Vi estas kiel glavo de mirindaj hardeco kaj brilo kaŝita en malluma glavingo kaj pro tio ĝia valoro restas kaŝita de la metiistoj. Eliĝu do el la ingo de memo kaj deziro por ke via hardeco ekfulmu brilege al la tuta mondo.

Ho Mia Amiko ! Vi estas la tagstelo sur la ĉielo de Mia sankteco ; gardu ke malpuraĵoj de la mondo ne mallumigu vian brilegon. Disŝiru la vualon de senzorgeco, por ke vi sen vualoj kaj kovraĵoj eliĝu plenlume kaj ornamu ĉiujn estaĵojn per la robo de la vivo.

La vivo al kiu Bahá'u'lláh alvokas Siajn sekvantojn estas sendube vivo tiel nobla ke en la tuta sfero de homaj ebloj estas nenio pli altideala kaj bela ol kion oni povus celi. Realiĝo pri la spirita esenco interne de ni signifas realiĝon pri la alta vero ke ni devenas de Dio kaj al Li ni revenos. Tiu reveno al Dio estas glorinda celo por bahaano ; sed la sola vojo por atingi tiun ĉi celon estas obeo al Liaj elektitaj Senditoj, kaj speciale al Lia Sendito por la tempo en kiu ni vivas, Bahá'u'lláh, la Profeto de la Nova Epoko.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de >
< bel@bahai.de >