ENKONDUKO
AL LA ESPERANTO-TRADUKO
En 1972 la 57a Universala Esperanto-Kongreso
okazis en Usono, en la nord-okcidenta urbo Portland, Oregon. Ĉeestis naŭ
bahaanoj : du el Alasko kaj sep el Usono mem.
Dum la Kongresa semajno okazis Festo
de la Deknaŭa Tago. La bahaa kalendaro havas 19 monatojn el po 19 tagoj,
kun kvin (aŭ ses en superjaro) intermetitaj inter la du lastaj monatoj.
La bahaaj monatoj havas nomojn laŭ atribuoj de Dio. En la unua tago de
ĉiu monato la bahaanoj kuniĝas por soleni la Feston de la Deknaŭa Tago.
La kuniĝo estas vere spirita festo, unue kun preĝoj kaj legadoj el la
Sanktaj Skriboj de la Disenditaj Revelaciantoj.
Tiutage la Bahaanoj tra la mondo solenis
la Feston Kamál (Perfekteco de Dio). Post preĝoj kaj legadoj, ĉio en
Esperanto, sekvis interkonsiliĝo, ankaŭ en Esperanto. Rezulte de la konsiliĝo,
la naŭ ĉeestantoj kune verkis leteron al la Universala Domo de Justeco
ĉe la bahaa mondsidejo en Hajfa, Israelo, en kiu ili petis permeson organizi
la bahaajn Esperantistojn tra la mondo. La leteron ili fine sendis la 6-an
de decembro, 1972. La Universala Domo de Justeco respondis favore la 19an
de marto, 1973. Ni estis tuj pretaj organizi. Sub la fervora kaj senlaca
kaj senĉesa gvidado de Paŭlo Amorim Cardoso en Brazilo, la Bahaa Esperanto-Ligo
(BEL) estis preta ekfunkcii, kun 80 membroj en 17 landoj. Okazis balotado,
per poŝto kompreneble, kaj la fidela Paŭlo Amorim Cardoso elektiĝis
la unua sekretario de BEL, same senlaca kaj fervora kiel antaŭe.
Post iom da konsiliĝo, la Nacia Spirita
Asembleo de la Bahaanoj de Brazilo, sub kies kuratoreco BEL funkciis, aprobis
la statuton de BEL, kaj ĉe la 60a Universala Esperanto-Kongreso en Kopenhago
en 1975 BEL estis akceptita kiel neneŭtrala faka organizaĵo en la kadro
de la Universala Esperanto- Asocio.
Unu el la celoj de BEL estas eldoni
literaturon en Esperanto pri la Bahaa Religio. Ni komencis tre modeste
per du broŝuroj : UNUECO KAJ UNIVERSALA LINGVO de Johano Dale, tradukita
el la angla lingvo de Roan Orloff Stone ; kaj BAHAAJ RESPONDOJ, tradukita
el la hispana lingvo de Paŭlo Amorim Cardoso.
La unua ampleksa verko pri la Bahaa
Religio estas tiu ĉi, BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO. Ĝi estis unue
tradukita el la angle lingvo de Lidia Zamenhof. En 1926, kiam la Esperantistaro
de la mondo starigis monumenton en Varsovio al d-ro Zamenhof, f-ino Martha
Root, mondkonata bahaanino kaj samideanino, oficiale reprezentis la tutmondan
bahaanaron. Tie ŝi konatiĝis kun la Zamenhof-familio, kaj kiel rezulto
Lidia, la pli juna filino de la Majstro, aliĝis al la Religio de Bahá'u'lláh,
kaj tuj ŝi eklaboris por disvastigi Lian Mesaĝon. Ŝi estis talentoplena
tradukistino; kaj pro ŝia sindediĉo BAHÁ'U'LLÁH KAJ LA NOVA EPOKO estis
eldonita en 1930 de la tiama Bahaa Esperanto-Eldonejo "La Nova Tago" en
Köln, Germanujo.
Dum la preskaŭ 50 jaroj postaj okazis
multaj ŝanĝoj, plejparte pro disvastiĝado kaj progreso de la Bahaa Religio.
Sekve, kiel sia unua granda tasko, BEL decidis ĝisdatigi la verkon laŭ
nova eldono en 1978 de la anglalingva originalo.
Antaŭnelonge BEL okazigis sian duan
tutmembran balotadon. La nova sekretario estas Johano Dale, Jr. en Usono,
kaj dum lia deĵoro BEL estos sub la kuratoreco de la Nacia Spirita Asembleo
de la Bahaanoj de Usono. Nuntempe BEL kalkulas pli ol 150 membrojn en 20
landoj.
Mi ŝuldas senfinan dankon al Elwyn
Charles Pollock (Elkopo) pro la multaj longaj, lacigaj, sendormaj horoj
kiujn li dediĉis al la redakto de tiu ĉi verko ; al Johano Dale, Jr.,
kiu enkorpigas la moton - Al okupito aldoniĝas plia laboro - ĉar meze
de siaj plenegaj horoj li tamen trovis tempon por atente tralegi
la manuskripton kaj fari multajn valorajn rekomendojn ; al Roberto Stockman
pro lia malavara preteco kompili la tutan indekson ; al la Bahaa Eldonejo
Usona pro la donaco de la manuskripto de la ĝisdatigita verko anglalingva
de Esselmont ; kaj al la multaj BELanoj tra la mondo, kiuj daŭre fortikigis
min per siaj kuraĝigo kaj apogaj preĝoj dum la longaj kaj malfacilaj
horoj, kiujn postulis tiu ĉi laboro.
Roan Orloff Stone
ANTAŬPAROLO
AL LA ELDONO DE 1937
Kiam "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko"
eldoniĝis antaŭ pli ol dek jaroj, la Bahaa Kredo ricevis sian unuan bone
prezentitan, plene komprenigan klarigon fare de studanto de la instruoj.
Taksinte ĝian taŭgecon kiel plej kontentiga enkonduko al la Kredo, bahaanoj
en oriento kaj okcidento trovis la libron de d-ro Esslemont tiel valora
ke ĝi estas tradukita en proksimume tridek diversajn lingvojn.
Kiel d-ro Esslemont mem vidis, la Kredo
eniris novan fazon de sia historio post la forpaso de `Abdu'l-Bahá. La
rezulto estas ke la vidpunktoj de la aŭtoro, kelkajn el kiuj li skribis
antaŭ 1921, pri iuj aspektoj de la temo, ne estas plu konformaj
al la evolua karaktero de la Kredo. Plie, lia traktado de okazintaĵoj
kaj socialaj kondiĉoj tiam ekzistantaj ne ŝajnas plu esti plene aplikebla.
Neeviteble, kelkaj eraroj pri faktoj trovis sin en lia teksto, kaj lia
klarigo de la rangoj de Báb kaj de 'Abdu'l-Bahá estas anstataŭigitaj
en la mensoj de bahaanoj per la aŭtoritataj interpretaĵoj kiujn de tiam
faris la unua Gardanto de la Kredo, Shoghi Effendi.
La nuna eldono sekve reprezentas revizion
de la Usona Nacia Spirita Asembleo, kun la konsilo kaj aprobo de Shoghi
Effendi.
Ĉi tiuj revizioj neniel ŝanĝas la
originan planon de la libro de d-ro Esslemont, nek ili efikas la pli grandan
parton de lia teksto. Ilia celo estis pliampleksigi en kelkaj frazaroj
la traktadon de la aŭtoro per aldono de materialo reprezentanta pli plenan
scion haveblan de post lia malĝojiga morto, kaj pli novan tradukon de
liaj citaĵoj el la Bahaaj Skriboj Sanktaj.
januaro 1937
Bahaa Eldona Komitato
ANTAŬPAROLO
AL LA ELDONO DE 1950
Samtempe kun tiu ĉi eldono la Usona
Bahaa Eldona Komitato transprenis kopirajtajn kaj aliajn koncernajn aferojn
pri "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" disde Messrs. George Allen &
Unwin, Ltd. el Londono, Anglujo, kiuj eldonis la konatan libron de d-ro
J. E. Esslemont antaŭ pli ol dudek jaroj. Laŭ aranĝoj kun la britaj
eldonistoj la Komitato de post 1928 faris dekunu presojn, krom la unua
usona eldono importita de Brentano en Nov-Jorko.
Ĉi tiu eldono ne anstataŭigas la tekston
de post gravaj revizioj estis faritaj en la libro sub direkto de la Gardanto
de la Kredo en 1937, ĉar ne venis la tempo por plena rearanĝo de la libro
por fari ĝiajn aludojn al mondstatoj tute nuntempaj. La verko de d-ro
Esslemont daŭras kiel fidinda enkonduko al la historio kaj instruoj de
la Bahaa Kredo. Ĝia traduko en ĉirkaŭ tridek lingvojn atestas al ĝia
allogo en la Oriento kiel ankaŭ en la Okcidento.
Ni diru ankaŭ ke plua revizio estonta
de la teksto okazos laŭ aprobo de Shoghi Effendi. La komitato
ne havas aŭtoritaton aprobi reviziojn kiujn alilandaj bahaanoj dezirus
por sia speciala bezono.
decembro 1950
Bahaa Eldona Komitato
ANTAŬPAROLO
AL LA ELDONO DE 1970
De post 1937 nenia revizio okazis al
la teksto de la libro de d-ro Esslemont, kvankam en 1950 kelkaj malgravaj
plibonigoj estis enkondukitaj. Aliflanke, la disvastiĝo kaj evoluo de
la Bahaa Kredo de post tiu tempo estis grandegaj, kaj aldoniĝis al bahaa
bibliografio riĉa heredaĵo de senkompareblaj klarigoj, tradukoj kaj historiaj
priskriboj el la plumo de Shoghi Effendi, Gardanto de la
Kredo kaj la difinita interpretanto de la Sanktaj Skriboj.
Sekve estas necese ĝisdatigi la libron
por daŭrigi ĝian utilecon al modernaj legantoj. Oni faris tion per minimuma
ŝanĝo en la teksto, kaj ĉefe per uzo de piednotoj kaj de epilogo kiu
donas la nuntempajn statistikojn kaj novajn evoluiĝojn en la organika
disvolviĝo de la Bahaa Kredo.
La libro de d-ro Esslemont daŭras esti
unu el la plej vaste uzitaj enkondukaj libroj pri la Bahaa Kredo, kiel
atestas la fakto ke de post 1937 la nombro de ĝiaj tradukoj pliiĝis de
tridek ĝis kvindek ok.
Bahaa Eldona Komitato
ENKONDUKO
AL LA ORIGINA ELDONO ANGLA
En decembro 1914, dank'al interparolo
kun amikoj renkontintaj `Abdu'l-Bahá'n, kaj prunto de kelkaj broŝuroj,
mi unue konatiĝis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de iliaj
riĉeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn
bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol
iu ajn religia ideo kiun mi ekkonis antaŭe. Tia estis la unua impreso
kian posta studado ankoraŭ pliprofundigis kaj konfirmis.
Penante pli precize ekkoni la movadon
mi trovis gravajn malfacilaĵojn en akiro de dezirata literaturo, kaj baldaŭ
naskiĝis en mi la ideo kunigi la ĉefajn, punktojn de tio kion mi lernis
en formo de libro, por ke tio ĉi estu pli facile akirebla por aliaj. Kiam
la komunikiĝo kun Palestino rekomenciĝis post la milito, mi skribis al
'Abdu'l-Bahá kunsendante kopion de la naŭ unuaj ĉapitroj de la libro,
kiuj estis tiam ankoraŭ en preskaŭ malneta formo. Mi ricevis tre afablan
kaj kuraĝigan respondon, kaj koran inviton viziti Lin en Hajfa kaj kunporti
la tutan manuskripton. Mi ĝoje akceptis la inviton, kaj havis la grandan
privilegion pasigi en la vintro 1919-20 du kaj duonon da monatoj kiel gasto
de `Abdu'l-Bahá. Dum tiu ĉi vizito `Abdu'l-Bahá ofte diskutis kun mi
pri la libro. Li faris kelkajn valorajn sugestojn koncerne ĝian plibonigon
kaj proponis ke, kiam mi estos reviziinta la manuskripton, Li dezirus havi
la tutaĵon tradukitan en la persan lingvon por povi ĝin tralegi kaj kompletigi
aŭ korekti se estos necese. La revizio kaj traduko estis efektivigitaj
konforme al Lia sugesto, kaj `Abdu'l-Bahá trovis tempon, meze de la okupoj
de Sia laborplena vivo, korekti proksimume tri kaj duonon da ĉapitroj
(Ĉapitroj I, II, V kaj parto de la III-a), antaŭ ol Li forlasis la mondon.
Mi profunde bedaŭras ke `Abdu'l-Bahá ne povis fini la korektadon de la
manuskripto, ĉar la valoro de la libro estus pro tio tre altigita. La
manuskripto estis, tamen, zorge reviziita de komitato de la Nacia Bahaa
Asembleo de Anglujo, kaj ĝia eldono estas aprobita de tiu Asembleo.
Mi ŝuldas grandan dankon al f-ino E.
J. Rosenberg, s-ino Claudia S. Coles, Mirzá Lotfu'lláh S. Hákim, s-roj
Roy Wilhelm kaj Mountford Mills kaj al multaj aliaj amikoj por iliaj ŝatindaj
helpoj en la preparado de tiu ĉi verko.
Koncerne la transskribadon de la arabaj
kaj persaj nomoj kaj vortoj, estas akceptita en tiu ĉi libro la sistemo
laste rekomendita de Shoghi Effendi al la tuta bahaa mondo.
J. E. Esslemont
Fairford, Cults, Apud Aberdeen
Sub la inspirita gvidado de Shoghi
Effendi, la Bahaa Kredo kreskis konstante laŭ nombro kaj laŭ starigo
de sia Administra Ordo, sekve en 1951 estis dek unu funkciantaj Naciaj
Spiritaj Asembleoj. Ĉe tiu punkto la Gardanto turnis sin al evoluo de
la institucioj de la Kredo je ĝia internacia nivelo, kaj difinis la Internacian
Bahaan Konsilantaron, la antaŭironto de la Universala Domo de Justeco,
kaj, baldaŭ poste, la unuan grupon de Manoj de la Kredo de Dio. Ĝis tiu
tempo Shoghi Effendi altigis kelkajn eminentajn bahaanojn
al la rango de Manoj de la Kredo post ilia morto, inter ili d-ro Johano
E. Esslemont, sed estis nur en 1951 ke li decidis ke estas ĝusta tempo
por komenci la plenan evoluon de tiu ĉi grava institucio. En sinsekva
serio inter 1951 kaj 1957 li difinis tridek du Manojn kaj etendigis Ia
amplekson de iliaj agadoj, per starigo en ĉiu kontinento de Helpdirektoraroj
konsistantaj el kredantoj difinitaj de la Manoj por esti al ili deputitoj,
helpantoj kaj konsilantoj. Dudek sep el tiuj ĉi Manoj estis vivantaj kiam
li mortis.
Per serio da leteroj, kelkaj skribitaj
al bahaanoj tra la mondo, kaj aliaj al tiuj en specifaj landoj, la Gardanto
pliprofundigis ilian komprenon pri la instruoj, grade fortikigis la administrajn
instituciojn de la Kredo, instruis la kredantojn kiel bone kaj efike uzi
ilin kaj en 1937 lanĉis la Usonan Bahaan Komunumon en la efektivigon de
la Dia Plano por la disvastigo de la Mesaĝo de Bahá'u'lláh. Tiu ĉi
Dia Plano estis revelaciita de `Abdu'l-Bahá en aro da Tabuletoj skribitaj
dum la jaroj de la Unua Mondmilito kaj ĝi estas la ĉarto por la propagando
de la Kredo.
En la kadro de tiu ĉi ĉarto pluraj
instruplanoj estis plenumitaj, unue en la Okcidenta Duonsfero, poste ankaŭ
en Eŭropo, Azio, Aŭstralazio kaj Afriko ĝis en 1953 la Gardanto difinis
"dekjarlongan, mondĉirkaŭantan, spiritan armeon" por porti la
Kredon al ĉiuj restantaj sendependaj ŝtatoj kaj ĉefaj kolonioj de la
mondo.
En 1957, meze de la entrepreno, la Gardanto,
ellacigita de tridek ses jaroj de konstanta laboro, mortis dum vizito en
Londono.
Pro tio ke Shoghi Effendi
ne havis filon, la laboro de la Kredo post novembro 1957 estis kunordigita
kaj direktita de la dudek sep Manoj de la Religio ĝis la triumfa plenumo
de la entrepreno en aprilo 1963, kiam la unua Universala Domo de Justeco
estis elektita de la membroj de la kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj
kunvenigitaj ĉe la Bahaa Mondsidejo en Hajfa de la Manoj de la Religio.
Tuj post tiu ĉi historia elekto, bahaanoj
el ĉiuj partoj de la terglobo kunvenis en Londono ĉe la unua Mondkongreso
de la Kredo por soleni la centjaran datrevenon de la Deklaro de Bahá'u'lláh
kaj por ĝoji pri la tutmonda disvastiĝo de Lia Kredo.
La superega institucio nuntempe estas
la Universala Domo de Justeco, kreita de Bahá'u'lláh en Sia Plej Sankta
Libro, rajtigita aŭtoritate leĝofari pri ĉiuj aferoj ne traktitaj en
la Bahaaj Skriboj, kaj certigita pri dia gvidado en la Sankta Teksto mem.
`Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, precizigas la elektometodon de la Universala
Domo de Justeco, difinas ĝiajn rangojn kaj devojn pli klare, kaj asertas
ke ĝi estas sub rekta gvidado de Báb kaj Bahá'u'lláh kaj ke ĝi estas
la anaro al kiu ĉiuj sin turnu.
La unika kaj elstara trajto de la Bahaa
Kredo estas la Sankta Interligo de Bahá'u'lláh, la fundamento sur kiu
la Kredo starigas ĉiujn siajn strukturojn kaj bazigas sian evoluon. Ĝia
unikeco kuŝas en tio ke por la unua fojo en religia historio la Malkaŝanto
de Dio, en klara kaj senduba lingvo, provizas la rajtigitan interpretadon
de Sia Vorto kaj certigas la kontinuecon de la divine difinita aŭtoritateco
kiu fluas el la Fonto de Kredo.
Interpretado de Skriboj estis ĉiam
en pasintaj religioj plej fekunda fonto de skismo. Bahá'u'lláh, en la
Libro de Sia Sankta Interligo, rajtigis al Sia plej aĝa filo, `Abdu'l-Bahá,
plenan aŭtoritatecon por la interpretado de Liaj Skriboj kaj por la direkto
de Lia Kredo. `Abdu'l-Bahá, en Sia Testamento, difinis Sian plej aĝan
nepon, Shoghi Effendi, Gardanton de la Kredo kaj solan interpretanton
de la Skriboj. Ne estas pastroj en la Kredo kaj neniu persono pretendu
specialan rangon aŭ gvidadon ; aŭtoritateco estas rajtigita al institucioj
kreitaj pere de la Bahaaj Skriboj.
Per tiuj ĉi unikaj provizoj, la kredo
de Bahá'u'lláh estas ŝirmita kontraŭ skismo, kontraŭ rabadoj de nerajtigita
ĉefeco, kaj super ĉio kontraŭ infiltrado de homfaritaj doktrinoj kaj
teorioj, kiuj en la pasinteco frakasis la unuecon de religioj. Pura kaj
senmakula, la revelaciita Vorto de Bahá'u'lláh, kun ĝia rajtigita interpretado,
restas tute tra la Disistemo senkorupta kaj sankta fonto de la spirita
vivo al la homaro.
En 1968 la Universala Domo de Justeco
klopodis provizi la estontan plenumon de la specifaj funkcioj de protektado
kaj disvastigado rajtigitaj al la Manoj de la Religio, per starigo de Kontinentaj
Konsilantaroj. Ĉiu aro konsistas el kelkaj Konsilantoj difinitaj de la
Universala Domo de Justeco, kaj ili daŭre kunlaboras kun la Manoj de la
Religio de Dio. La difino kaj direktado de Helpdirektoraroj estas nun devo
de la Konsilantaroj, kaj la agadoj de la Manoj, el kiuj dek naŭ ankoraŭ
vivas, fariĝis tutmonda.
La Gardanto skribis pri estontaj terglobaj
instruplanoj plenumotaj sub la direktado de la Universala Domo de Justeco,
kaj la unua el ili, Naŭjara Plano, estis lanĉita en 1964. Nuntempe, en
1969, la Bahaa Kredo estas starigita en 139 sendependaj ŝtatoj. Bahaanoj
loĝas en pli ol 33000 lokoj tra la mondo ; bahaa literaturo estas tradukita
en 421 lingvojn ; la kvina Bahaa Templo konstruiĝas en la urbo Panamo
; terpecoj por 5O aliaj Temploj estas akiritaj ; estas 83 Naciaj Spiritaj
Asembleoj kaj pli ol 6800 Lokaj Spiritaj Asembleoj.
Plej kuraĝige el ĉio estas la reago
de la homoj en lokoj tiaj kiaj Afriko, Hindujo, Sudorienta Azio kaj Latinameriko,
kie grandaj nombroj de la indiĝenaj popoloj komencas akcepti la Kredon,
estigantaj novan stadion en la evoluo de la administraj kaj sociaj agadoj
de la tutmonda Bahaa Komunumo.