BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO
Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita
en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo :
I.S.B.N 0-87961-085-9
ĈAPITRO XI : DIVERSAJ ORDONOJ KAJ INSTRUOJ
Monaĥa
Vivo.
Edziĝo.
Eksedziĝo.
Bahaa
Kalendaro.
Spiritaj
Asembleoj.
Bahaaj
Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj.
Festoj.
Fasto.
Kunvenoj.
La
Festo de la Dek-Naŭa Tago.
Mashriqu'l-Adhkár.
Vivo
post Morto.
Ĉielo
kaj Infero.
Unueco
de la Ambaŭ Mondoj.
Neekzisto
de Malbono.
Sciu ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj diaj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, kiel fonto, ĉiam ŝprucas kaj neniam ŝangiĝas. - Bahá'u'lláh
Monaĥa Vivo. [^]
Bahá'u'lláh, kiel Mahometo, malpermesas ali Siaj sekvantoj konduki la vivon en monaĥa apartiĝo. En tabuleto al Napoleono III-a ni legas :
Ho anaro de monaĥoj ! Ne apartigu vin en preĝejoj kaj klostroj. Forlasu ilin per Mia permeso, kaj okupiĝu per tio kio utilos al viaj animoj kaj al la animoj de la homaro. ... Eniru en la edziĝan staton, por ke aliaj poste prenu viajn lokojn. Ni malpermesis al vi perfidaĵojn, kaj ne tion kio montros fidelecon. Ĉu vi sekvis viajn proprajn vojojn, kaj forturnadis vin de la vojo de la Sinjoro ? Timu Dion, kaj ne apartenu al la malsaĝularo. Sen la homo, kiu mencius Min sur Mia tero, kaj kiel Miaj atribuoj kaj Mia nomo estus malkaŝitaj ? Pripensu tion, kaj ne estu kiel tiuj kiuj estas vualitaj kaj dormas. Tiu Kiu ne edziĝis ( Jesuo ) trovis neniun rifuĝejon por meti la kapon, kaŭze de tio kion faris la manoj de la perfiduloj. Lia sankteco ne konsistas el tio kion vi supozas aŭ imagas, sed el tio kion Ni posedas. Preĝu, ke vi povu ekkoni Lian staton kiu altigas la imagpovon de ĉiuj loĝantoj de la tero. Benitaj estas tiuj kiuj scias !
Ĉu ne ŝajnas strange ke kristanaj sektoj starigis monaĥan vivon kaj senedzinecon por la pastraro, malgraŭ la fakto ke Kristo elektis edziĝintojn kiel Siajn disĉiplojn, kaj tiel Li Mem kiel Liaj apostoloj vivis en aktiva bonfarado, en proksima kunvivado kaj intimaj rilatoj kun homoj ?
En la Korano ni legas : Kaj Ni igis Jesuon la filon de Maria, sekvi, kaj Ni donis al Li la Evangelion, kaj Ni estigis en la koroj de tiuj, kiuj sekvis Lin, dolĉecon kaj kompaton. La vivon monaĥan ili nur fondis - Ni ne ordonis ĝin al ili - por strebi al la plezuro de Allah ; ili tamen ne sekvis ĝin laŭvere. - Korano, ĉapitro 57:28.
Kia ajn pravigo povis esti por la monaĥa vivo en la antikvaj tempoj kaj pasintecaj kondiĉoj, Bahá'u'lláh deklaras ke tiuj ĉi pravigoj jam ne plu ekzistas ; kaj ja ŝajnas evidente, ke la deturniĝo de granda nombro de la plej piaj kaj diotimaj el la loĝantaro for de rilatoj kun siaj fratuloj, kaj de la devoj kaj respondecoj de patreco, devas rezulti en la spirita malriĉiĝo de la homa gento.
Edziĝo. [^]
La bahaaj instruoj rekomendas monogamion, kaj Bahá'u'lláh dekretas ke la edziĝo devas dependi de la konsento de ambaŭpartoprenantoj kaj de iliaj gepatroj. Li diras en la Libro Aqdas :
Vere en la Libro Bayán ( la Revelacio de Báb ) tiu ĉi problemo estas limigita al la konsento de ambaŭ ( fianĉino kaj fianĉo ). Ĉar Ni deziris florigi amon kaj amikecon kaj unuecon inter la homoj, Ni pro tio postulis ke ĝi ankaŭ dependas de la konsento de la gepatroj, por eviti kontraŭsenton kaj malamon. - Kitáb-i-Aqdas
Pri tiu ĉi punkto 'Abdu'l-Bahá skribis al unu demandinto : "Koncerne la demandon pri edziĝo, konforme al la leĝo de Dio : Unue vi devas elekti la personon, kaj poste la afero dependas de la konsento de la gepatroj. Antaŭ via elekto ili ne rajtas enmiksi sin en la afero."
'Abdu'l-Bahá diras ke rezulte de tiu ĉi antaŭzorgo de Bahá'u'lláh la streĉitaj rilatoj inter boparencoj jam proverbaj en la kristanaj kaj mahometanaj landoj estas preskaŭ nekonataj inter la bahaanoj, kaj eksedziĝo estas ankaŭ tre malofta afero. Li skribis pri geedzeco :
Bahaa edziĝo estas unuiĝo kaj tutkora amo inter ambaŭ. Ili devas, tamen, evidentigi al si reciproke plej grandan zorgemon kaj ĉiu el ili devas koni la karakteron de la alia. Ĉi tiu eterna ligilo estu certigita per firma interligo, kaj la intenco estu por okazigi harmonion, kunecon kaj unuecon kaj por atingi eternan vivon. …
En vera bahaa edziĝo ambaŭ personoj devas unuiĝi spirite kaj korpe, por ke ili atingu eternan unuecon tra ĉiuj el la diaj mondoj, kaj plibonigu reciproke siajn spiritajn vivojn. Tio ĉi estas bahaa geedzeco.
La bahaa edziĝo-ceremonio estas tre simpla, la sola postulo estas ke la geedziĝantoj, en ĉeesto de almenaŭ du atestantoj, diru siavice : "Ni ĉiuj, vere, obeos la ordonon de Dio".
Eksedziĝo. [^]
Koncerne la problemon de eksedziĝo, la instruoj de la Profetoj simile kiel la instruoj pri edziĝo, ŝanĝadis sin konforme al la bezonoj de la tempoj. 'Abdu'l-Bahá tiel prezentas la bahaajn instruojn pri eksedziĝo :
La amikoj (bahaanoj) devas severe eviti eksedziĝon escepte en okazoj kiuj devigas ilin disiĝi kaŭze de reciproka malŝato ; en tiaj okazoj, ili povas, kun scio de la Spirita Asembleo, decidi disiĝi. Tiam ili devas esti paciencaj kaj atendi unu plenan jaron. Se dum tiu ĉi jaro ne estos restarigita harmonio inter ili, la eksedziĝo povas esti plenumita. ... La fundamento de la Regno de Dio bazas Sin sur harmonio kaj amo, unueco, interrilateco kaj unuiĝo, ne sur diferencoj, speciale inter edzo kaj edzino. Se unu el ili fariĝis kaŭzo de eksedziĝo, tiu ĉi sendube falos en grandajn malfacilaĵojn, iĝos viktimo de teruraj sortobatoj kaj travivos profundan memriproĉon. ( Tabuleto al la usonaj bahaanoj )
En la afero de eksedziĝo, kiel en ĉiuj aliaj aferoj, la bahaanoj, kompreneble, sekvos ne nur la bahaajn instruojn, sed ankaŭ la leĝojn de la lando en kiu ili vivas.
Bahaa Kalendaro. [^]
Inter diversaj popoloj kaj en diversaj tempoj estis akceptitaj diversaj metodoj de tempokalkulo, kaj kelkaj diversaj kalendaroj ankoraŭ nun estas en ĉiutaga uzado, ekz. la gregoria en la Okcidenta Eŭropo, la julia en multaj landoj de la Orienta Eŭropo, la hebrea inter la judoj, kaj la islama inter la muzulmanaj komunumoj.
Báb akcentis la signifon de la heroldata de Si epoko per enkonduko de nova kalendaro. En ĝi, kiel en la Gregoria Kalendaro, la luna monato estas forlasita kaj akceptita estas la sunajaro.
La bahaa jaro konsistas el 19 monatoj ĉiu po 19 tagoj ( t.e. 361 tagoj ), kun aldono de difinitaj "Intermetitaj Tagoj" ( kvar en ordinara jaro kaj kvin en superjaro ) inter la dekoka kaj deknaŭa monatoj por alkonformigi la kalendaron al la suna jaro. Báb nomis la monatojn laŭ la atribuoj de Dio. La Bahaa Nova Jaro, kiel la antikva Persa Nova Jaro, estas astronomie difinita, komenciĝante je la marta ekvinokso ( kutime 21 marto ), kaj la bahaa epoko komencas sin per la jaro de la deklaraclo de Báb ( te. 1844 p. K., 1260 p.H. )
Sekvas la monatoj de la bahaa kalendaro
:
Araba Nomo | Eldirmaniero | Traduko | Komencaj Tagoj |
1-a Bahá | Bahá | Splendoro | 21 Marto |
2-a Jalál | Ĵalal' | Gloro | 09 Aprilo |
3-a Jamál | Ĵamal' | Beleco | 28 Aprilo |
4-a 'Azamat | Azamat' | Grandiozeco | 17 Majo |
5-a Nùr | Nur' | Lumo | 05 Junio |
6-a Rahmat | Rahmat' | Indulgo | 24 Junio |
7-a Kalimát | Kalemat' | Vortoj | 13 Julio |
8-a Kamál | Kamal' | Perfekteco | 01 Aŭgusto |
9-a Asmá’ | Asma' | Nomoj | 20 Aŭgusto |
10-a 'Izzat | Ezzat’ | Potenco | 08 Septembro |
11-a Mashíyyat | Maŝijjat' | Volo | 27 Septembro |
12-a 'Ilm | Elm' | Scio | 16 Oktobro |
13-a Qudrat | Godrat' | Povo | 04 Novembro |
14-a Qawl | Goŭl' | Parolo | 23 Novembro |
15-a Masá’il | Masael' | Demandoj | 12 Decembro |
16-a Sharaf | Ŝaraf' | Honoro | 31 Decembro |
17-a Sultán | Soltan' | Suvereneco | 19 Januaro |
18-a Mulk | Molk' | Regado | 07 Februaro |
Ayyám-í-Há | Intermetitaj Tagoj de la | 26a de Februaro ĝis la | 01a de Marto inkluzive |
19-a ‘Alá’ | ‘Ala' | Alteco | 02 Marto |
En malproksima estonteco estos necese ke ĉiuj popoloj de la mondo akceptu komunan kalendaron.
Ŝajnas, do, konvene ke la nova epoko de unueco havu novan kalendaron liberan de kontraŭaĵoj kaj sugestaĵoj kiuj faras ĉiun el la malnovaj kalendaroj neakceptebla por vastaj partoj de la mond- loĝantaro, kaj malfacile estus elpensi sistemon kiu laŭ simpleco kaj ĝusteco superus tiun proponitan de Báb.
Spiritaj Asembleoj. [^]
Antaŭ ol plenumi Sian surteran mision, 'Abdu'l-Bahá starigis bazon por la evoluo de la administra sistemo establita per la Skriboj de Bahá'u'lláh. Por montri la altan gravecon atribuita al la institucio de la Spirita Asembleo, 'Abdu'l-Bahá en tabuleto deklaris ke iu traduko devas esti aprobita de la Spirita Asembleo de Kairo antaŭ eldoni ĝin, kvankam Li Mem recenzis kaj plibonigis la tekston.
La Spirita Asembleo estas administraro de naŭ personoj, elektitaj ĉiujare de ĉiu loka bahaa komunumo, al kiu estas donita la aŭtoritato por decidi pri ĉiuj aferoj de kunagado flanke de la komunumo. Tiu ĉi titolo estas provizora, ĉar estonte la Spiritaj Asembleoj estos nomitaj Domoj de Justeco.
Malsimile al la organizado de preĝejoj, ĉi tiuj bahaaj anaroj estas sociaj anstataŭ ekleziaj institucioj. Tio signifas, ke ili aplikas la leĝon pri interkonsiliĝo al ĉiuj aferoj kaj malfacilaĵoj kiuj okazas inter bahaanoj, kiuj estas petitaj ne prezenti tiujn aferojn al civila juĝejo, kaj penas antaŭenigi unuecon kiel ankaŭ justecon tra la tuta komunumo. La Spirita Asembleo tute ne egalas al pastro aŭ klerikaro, sed respondecas por subteni la instruojn, instigi ageman servadon, konduki kunvenojn, konservi unuecon, teni bahaajn propraĵojn en kuratoreco por la komunumo, kaj reprezenti ĝin en ĝiaj rilatoj kun la publiko kaj kun aliaj bahaaj komunumoj.
La naturo de la Spirita Asembleo, loka kaj nacia, estas prezentita en la sekcio pri la Testamento de 'Abdu'l-Bahá en la fina ĉapitro, sed ĝiaj ĝeneralaj devoj estas difinitaj de Shoghi Effendi jene :
La afero pri Instruado, ĝia direkto, ĝiaj rimedoj, ĝia amplekso, ĝia firmigo, kiel ajn esencaj ili estas al la Religio, tute ne estas la sola agado por ricevi la plenan atenton de la Asembleoj. Atentiga studo de la Tabuletoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá malkaŝos ke aliaj devoj, ne malpli necesaj al la interesoj de la Religio, apartenas al la elektitaj reprezentantoj de la geamikoj en ĉiu loko.
Ili devas esti viglaj kaj prudentaj, diskretaj kaj gardemaj, kaj protekti senĉese la Templon de la Religio kontraŭ la sagoj de la malpacigantoj kaj la atakoj de la malamikoj.
Ili penadu antaŭenigi amikecon kaj akordon inter la geamikoj, forigi ĉiun restantan ŝpuron de malfido, malproksimeco kaj malamikeco el ĉiu koro, kaj sekuri anstataŭe ageman kaj tutkoran kunlaboron per servado al la Religio.
Ili klopodu plej kapable helpi ĉiuokaze al malriĉuloj, malsanuloj, kripluloj, orfoj, vidvinoj, senkonsidere de haŭtkoloro, kasto, kaj kredo.
Ili antaŭenigu per ĉiu klopodo en sia povo la materian kiel ankaŭ la spiritan klerecon de la junularo, rimedojn por la edukado de infanoj, starigu, kiam ajn eble, bahaajn edukadajn instituciojn, organizu kaj direktu ilian laboron por provizi la plej bonajn rimedojn por iliaj progreso kaj evoluigo.
Ili entreprenu la aranĝojn por la regulaj kunvenoj de la geamikoj, la festojn kaj la datrevenojn, kiel ankaŭ la specialajn kunvenojn por servi kaj antaŭenigi la sociajn, intelektajn kaj spiritajn profitojn de siaj kunhomoj.
Ili direktu en tiuj ĉi tagoj kiam la Religio estas ankoraŭ en sia infaneco ĉiujn bahaajn eldonojn kaj tradukojn, kaj arangu ĝenerale dignan kaj veran prezentadon de ĉiu bahaa literaturo kaj ties distribuo al la ĝenerala publiko.
La eblecojn troviĝantajn en bahaaj institucioj oni povas nur taksi kiam oni elkomprenas kiel rapide la moderna civilizacio diseriĝas pro manko de tiu spirita potenco kiu sola kapablas provizi la bezonatan sintenon de respondeco kaj humileco al la ĉefuloj kaj bezonan lojalecon al la individuaj membroj de la homaro.
Bahaaj Festoj, Datrevenoj kaj Fastotagoj. [^]
Festo Naw-Rúz ( Bahaa Novjaro ), 21
marto.
Festo Ridván ( Deklaracio de
Bahá'u'lláh ), 21 aprilo - 2 majo.
Deklaracio de Báb, 23 majo. (1)
Morto de Bahá'u'lláh, 29 majo.
Martirigo de Báb, 9 julio.
Naskiĝtago de Báb, 20 oktobro.
Naskiĝtago de Bahá'u'lláh, 12 novembro.
Tago de la Sankta Interligo, 26 novembro.
Morto de 'Abdu'l-Bahá, 28 novembro.
Fastperiodo, deknaŭ tagoj komence
de 2 marto.
Festoj. [^]
La esenca ĝojeco de la bahaa religio trovas esprimon en multaj festoj kaj sanktotagoj tra la jaro.
En Sia prelego dum la Naw-Rúz-Festo en Aleksandrio, Egiptujo, en 1912, 'Abdu'l-Bahá diris :
En la sanktaj leĝoj de Dio, en ĉiuj ciklo kaj erao estas benitaj festoj, sanktotagoj kaj senlaboraj tagoj. En tiaj tagoj oni devas interrompi ĉiaspecajn okupojn, komercon, industrion, agrikulturon, k.t.p.
Ĉiuj devas kune ĝoji, aranĝi ĝeneralajn kunvenojn, fariĝi kiel unu asocio, por ke la unueco kaj harmonio de la tutlanda bahaanaro evidentiĝu al la tuta mondo.
Ĉar ĝi estas benita tago oni ne devas ĝin neglekti, nek senrezultigi per dediĉo al nura ĝuado de plezuroj.
En tiaj tagoj devas esti fondataj institucioj de konstanta utilo kaj valoro por ĉiuj. …
Hodiaŭ neniu rezulto aŭ frukto estas pli grava ol gvidado de homoj. Sendube la amikoj de Dio devas en tia tago, lasi konkretajn filantropiajn aŭ idealajn postsignojn kiuj koncernos la tutan homaron kaj ne apartenos nur al bahaanoj. En tiu ĉi mirinda erao, filantropiaj aferoj estas por la tuta homaro sen esceptoj, ĉar ĝi estas la elmontro de la kompatemo de Dio. Tial, mi esperas ke la amikoj de Dio, ĉiu el ili, fariĝos kiel korfavoro de Dio al la homaro.
La Festoj Naw-Rúz ( Nova Jaro ) kaj Ridván, la Datrevenoj de la Naskiĝo de Báb kaj Bahá'u'lláh, kaj de la Deklaracio de Báb ( kiu estas ankaŭ naskiĝotago de 'Abdu'l-Bahá ), estas por bahaanoj la grandaj ĝojtagoj de la jaro. En Persujo oni solenas ilin per piknikoj aŭ festaj kunvenoj en kiuj ĉeestantoj partoprenas per muziko, kantado de versaroj kaj tabuletoj, kaj per mallongaj prelegoj konformaj al la okazo. La intermetitaj tagoj inter la dekoka kaj deknaŭa monatoj ( t.e. 26 februaro ĝis 1 marto inkluzive ) estas dediĉitaj speciale al gastigado al amikoj, oferado de donacoj, prizorgado de malriculoj kaj malsanuloj, k.t.p.
La datrevenoj de la martirigo de Báb
kaj de la morto de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá estas
solene honorataj per taŭgaj kunvenoj
kaj paroladoj, per kantado de preĝoj kaj Tabuletoj.
Fasto. [^]
La deknaŭa monato, senpere sekvanta la gastamon de la intermetitaj tagoj, estas monato de fasto. Dum deknaŭ tagoj oni observas faston per sindeteno de manĝo kaj trinko de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Ĉar la monato de fasto finiĝas je la marta ekvinokso, la fasto okazas ĉiam en la sama sezono, nome, printempe en la Norda Hemisfero kaj aŭtune en la Suda ; neniam dum ekstrema varmego de somero aŭ dum ekstrema malvarmo de vintro, kiam ĝi povus kaŭzi malfacilaĵojn. Je tiu sezono, la tempodaŭro inter sunleviĝo kaj sunsubiro estas pli malpli egala en ĉiuj loĝataj partoj de la terglobo, nome de la 6-a a.t.m. ĝis la 6-a p.t.m. La fasto ne estas deviga por infanoj kaj malsanuloj, por vojaĝantoj, por personoj tro maljunaj aŭ tro malfortaj ( inkluzive virinoj gravedaj kaj kun suĉinfanoj ).
Estas tre evidente ke perioda fasto kian ordonas la bahaaj instruoj estas utila kiel rimedo de korpa higieno. Sed kiel la realeco de la bahaaj festoj ne dependas de la konsumado de materia nutraĵo, sed en la rememorado pri Dio, kiu estas nia spirita nutraĵo, tiel la realeco de la bahaa fasto ne konsistas en la sindeteno de materia nutraĵo, kvankam tio povus helpi por purigi la korpon, sed sindeteno de deziroj kaj plezuroj de la korpo, kaj apartigo de ĉio krom Dio. 'Abdu'l-Bahá diras :
Fasto estas simbolo. Fasto signifas abstinadon de voluptaj deziroj. Korpa fasto estas simbolo de tiu abstinado, kaj estas memorigilo. Tio estas, kiel homo sin detenas de korpaj apetitoj, li devas ankaŭ sindeteni de mem-apetitoj kaj mem-deziroj. Sed nura sindeteno de manĝo havas nenian influon je la spirito. Ĝi estas nur simbolo, nur memorigilo. Alie ĝi havas nenian valoron. Tiucela fasto ne signifas kompletan abstinadon de manĝo. La regulo de la vivo koncerne manĝon estas : manĝu nek tro multe nek tro malmulte. Modereco estas necesa. En Hindujo estas sekto kies anoj praktikas ekstreman abstinadon, kaj iom post iom malpliigas sian nutraĵon ĝis fine ili preskaŭ nenion manĝas. Sed ilia intelekto suferas. Homo ne estas kapabla servi al Dio per la cerbo aŭ korpo se li estas malfortigita pro manko de nutraĵo. Li ne povas vidi klare. ( citita de f-mo E. S. Stevens en Fortnightly Review, junio 1911 )
Kunvenoj. [^]
'Abdu'l-Bahá atribuas plej grandan signifon al regulaj kunvenoj de kredantoj por komuna preĝado, klarigado kaj studado de la instruoj kaj interkonsiliĝo pri progreso de la Kredo. En unu el Siaj Tabuletoj Li diras :
Estas decidite laŭ la Deziro de Dio ke unueco kaj harmonio povus pliiĝi tagon post tago inter la amikoj de Dio ka] la servantinoj de la Kompatema. Ĝis tio ĉi estos plenumita la aferoj neniel ajn iros antaŭen ! Kaj la plej granda rimedo por atingi unuecon kaj harmonion inter ĉiuj estas Spiritaj Kunvenoj. Tiu ĉi afero estas tre grava kaj ĝi estas kvazaŭmagneto por altiri Dian konfirmon.
Dum la spiritaj kunvenoj bahaanoj devas eviti malpacan argumentadon kaj diskutojn pri politikaj aŭ mondumaj aferoj ; la sola celo de la kredantoj devas esti instrui kaj lerni la Dian Veron, plenigi siajn korojn per Diamo, atingi pli perfektan obeon al la Dia Volo, kaj akceli la venon de la Regno de. Dio. En prelego farita en Nov-Jorko en 1912, 'Abdu'l-Bahá diris :
Bahaa kunveno devas esti kunveno de la Ĉielanaro. Ĝi devas esti lumigita per la lumo de la Ĉielanaro. La koroj devas esti kvazaŭ speguloj en kiuj sin malkaŝas la Suno de Vero. Ĉiu brusto devas esti kvazaŭ telegrafa stacio : unu fino de la sendilo estu en la fundo de la animo, la dua ĉe la Ĉielanaro, por ke komunikoj povu esti interŝanĝataj inter ili. Tiamaniere el la Regno Abhá fluos inspiro kaj harmonio regos en ĉiuj diskutoj. … Ju pli da interkonsento, unueco kaj amo regos inter vi, des pli la konfirmoj de Dio estos kun vi, kaj helpo kaj apogo de la Benita Belo, Bahá'u'lláh, subtenos vin.
En unu el Siaj Tabuletoj Li diris :
En tiuj ĉi kunvenoj oni devas zorge eviti interparolon pri eksteraj temoj, kaj la kunsido devas esti limigita al kantado de versaroj kaj legado de la vortoj, kaj al aferoj koncernantaj la Kredon de Dio, kiel klarigo de pruvoj, elmontrado de klaraj kaj malkaŝaj evidentiĝoj, kaj sekvado de la postsignoj de la Amato de la estaĵoj. Tiuj kiuj partoprenas en la kunveno devas, antaŭ la eniro, vesti sin per plej granda pureco kaj sinturni al la Regno Abhá, kaj tiam eniri la kunvenon en plena humileco kaj malfiereco ; kiam oni legas la tabuletojn, ĉiuj devas esti silentaj kaj trankvilaj ; se iu deziras paroli li devas tion fari en plej ĝentila maniero, kun konsento kaj permeso de la ĉeestantoj, kaj li devas paroli elokvente kaj flue. …
La Festo de la Dek-Naŭa Tago. [^]
Pro la evoluiĝo de la bahaa administra sistemo de post la morto de 'Abdu'l-Bahá, la Festo de la Dek-Naŭa Tago, kiun oni solenas en la unua tago de ĉiu bahaa monato, akiris al si ege specialan gravecon, ĉar ĝi aranĝas ne nur komunuman preĝadon kaj legadon el la Sanktaj Libroj, sed ankaŭ la ĝeneralan konsiliĝon pri ĉiuj nuntempaj bahaaj aferoj kaj por la kunigo de la geamikoj. Ĉi tiu Festo estas la okazo kiam la Spirita Asembleo faras siajn raportojn al la komunumo kaj petas kaj diskutas planojn kaj sugestojn por novaj kaj pli bonaj servometodoj.
Mashriqu'l-Adhkár (2)
Bahá'u'lláh postlasis instrukciojn ke en ĉiu lando kaj urbo Liaj sekvantoj konstruu templojn. Al tiuj ĉi temploj Li donis la nomon "Mashriqu'l-Adhkár", kio signifas "Tagiĝ-loko de la Glorado al Dio". Ĉiu Mashriqu'l-Adhkár devas esti naŭflanka konstruaĵo kun kupolo supre, kaj devas esti kiel eble plej bela en desegno kaj labordetaloj. Ĝi devas stari en vasta ĝardeno ornamita per fontanoj, arboj kaj floroj, ĉirkaŭita per diversaj akcesoraj konstruaĵoj dedicitaj al edukaj, bonfaraj kaj sociaj celoj, por ke la adorado al Dio en la templo estu ĉiam proksime kunligita kun respektplena ĝuado de belaĵoj de la naturo kaj arto, kaj kun praktikaj laboroj plenumataj por plibonigo de la sociaj kondicoj. (3)
En Persujo, ĝis la nuna tempo, al bahaanoj estas malpermesite konstruadi templojn por publika diservado. Kaj sekve la unua granda Mashriqu'l-Adhkár estis konstruita en Iskabado, Rusujo. (4)
'Abdu'l-Baha' dediĉis la lokon de la dua bahaa Adorejo, ĉe bordo de la Miĉigan-lago kelkajn mejlojn norde de Ĉikago, dum Sia vizito al Ameriko en 1912. (5)
En tabuletoj koncernantaj tiun ĉi "Patrin-Templo" de la Okcidento, 'Abdu'l-Bahá skribas jene:
Gloro estu al Dio, ke en la nuna momento, el ĉiuj landoj de la mondo, konforme al ilia eblo, estas konstante sendataj oferoj por la fondkapitalo de la Mashriqu'l-Adhkár en Ameriko. ... De la tago de Adamo ĝis nun, la homaro neniam vidis tian aferon, ke el plej malproksimaj landoj de Azio oni sendas kontribuaĵojn en Amerikon. Vere tio ĉi estas kaŭzo de mirego por la perceptuloj. Mi esperas ke la amikoj de Dio elmontros grandanimecon kaj kolektos grandan sumon por la konstruo. ... Mi deziras, ke ĉiu estu libera agi, kiel li volas. Se iu volas meti sian monon alimaniere, li faru tion. Neniel miksu vin en liajn aferojn, sed estu certa, ke la plej grava afero en tiu ĉi tempo estas la konstruo de la Mashriqu'l-Adhkár.
… La mistero de la konstruaĵo estas granda, kaj ne povas esti nun senvualigita, sed ĝia starigo estas la plej grava entrepreno en tiu ĉi tago. La Mashriqu’l-Adhkár havas gravajn akcesoraĵojn, konsideratajn samvaloraj kiel la ĉef-konstruaĵo. Ili estas : lernejo por orfoj, dispensario kaj malsanulejo por malriĉuloj, hejmo por kripluloj, kolegio por supera scienca edukado, kaj gastejo. En ĉiu urbo devas esti fondita granda Mashriqu'l-Adhkár laŭ tiu ĉi vicoserio. En Mashriqu'l-Adhkár Diservoj okazos ĉiumatene. En la Templo estos neniaj orgenoj. En la apudaj konstruaĵoj, estos aranĝitaj festoj, Diservoj, kunvenoj, publikaj konferencoj kaj spiritaj renkontoj, sed en la Templo preĝado kaj kantado estos senakompanaj. Malfermu la pordegojn de la Templo al la tuta homaro.
Kiam estos konstruitaj tiuj ĉi institucioj-kolegio, malsanulejo, gastejo, establo por nekuraceblatoj, universitato por studado de superaj sciencoj, donanta postdiplomitajn kursojn, kaj aliaj filantropiaj konstruaĵoj - la pordoj estos malfermitaj por ĉiuj nacioj kaj religioj. Estas absolute neniaj limoj. La bonfaroj estas disdonataj senkonsidere al koloro aŭ raso. Ĝiaj pordegoj estos large malfermitaj por la tuta homa gento ; antaŭjuĝoj kontraŭ neniu, amo al ĉiuj. La centra konstruaĵo estos dediĉita al preĝado kaj Diadorado. Tiel … la religio harmoniiĝos kun la scienco, la scienco fariĝos servantino de la religio, kaj ili ambaŭverŝos siajn materiajn kaj spiritajn donacojn sur la tutan homaron.
Vivo post Morto. [^]
Bahá'u'lláh diras ke la enkorpa vivo estas nur embria stato de nia ekzisto, kaj ke forlaso de la korpo estas kvazaŭ nova naskiĝo, por kiu la homa spirito enpaŝas en pli plenan, pli liberan vivon. Li skribas :
Sciu vere ke animo, post sia elkorpiĝo, daŭre progresos ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo kiuj nek la evoluiĝo de epokoj kaj jarcentoj, nek la ŝanĝoj kaj okazintaĵoj de ĉi tiu mondo, povos aliigi. Ĝi daŭros tiel longe, kiel daŭros la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ĝi aperigados la signojn de Dio kaj Liajn atribuojn, kaj revelacios Liajn indulgemon kaj favoron. Mia Plumo haltas kiam ĝi provas taŭge priskribi la altecon kaj gloron de tiel ekzaltita rango. La Mano de la Dia Korfavoro plenhonore igos la spiriton eniri en staton kiun oni ne povas esprimi per vortoj, kaj kiun klarigi povas neniu el ekzistantaj kreitaĵoj. Benita estu tiu animo, kiu elkorpiĝas purigita de la duboj kaj la superstiĉoj de la mondo. Vere ĝi sin movas en la atmosfero de la Sankta Volo de sia Kreinto, kaj eniras la Superegan Paradizon. Ĉiuj anĝeloj de la plej altaj loĝejoj bonvenigos kaj ĉirkaŭos ĝin, kaj tiu spirito amike rilatos kun ĉiuj Profetoj de Dio kaj Liaj sanktuloj. Ĝi parolos kun ili, kaj rakontos tion kio okazis al ĝi en la vojo de Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj. Se iu povus bildigi al si tion kio estas dekretita en la mondoj de Dio, la Eternulo de la ĉiela trono kaj de la tero, lia tuta estaĵo eksopirus kun granda malpacienco al tiu altega, sankta kaj glora stato. … Koncerne la naturon de la animo postmorte oni ne povas ĝin priskribi, nek estas taŭge kaj permeseble malkaŝi ĝian tutan karakteron al la homaro. Diosenditoj venas nur por gvidi la kreitojn sur la rektan Vojon de la Vero. La celo de ilia revelacio estis ke la homoj estu edukitaj, por ke, en la mortohoro, ili leviĝu, en plejaj pureco kaj sankteco kaj kun absoluta sinofero, al la trono de la Plejaltulo. La lumo kiun ĉi tiuj animoj radias respondas por la progreso de la mondo kaj la antaŭenigo de ĝiaj popoloj. Ili estas kiel fermentaĵo kiu influas la mondon de ekzisto, kaj formas la vivoforton per kiu la artoj kaj mirindaĵoj de la mondo malkaŝiĝos. Pere de ili la nuboj superŝutas la homaron per bonfaremo, kaj la tero produktas siajn fruktojn. Ĉiuj aferoj devas havi kaŭzon, movan forton, vivigan principon. Ĉi tiuj animoj kaj simboloj de sinapartigo provizis, kaj daŭros provizi, la superan movimpulson en la homa mondo. La pretera mondo estas tiel malsimila al ĉi tiu mondo kiel ĉi tiu mondo malsimilas al tiu de la infano ankoraŭ en la utero de la patrino - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 155-157 ( Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh ).
Simile 'Abdu'l-Bahá skribas :
La misterojn kiujn homo malatentas en la tera mondo, li malkovros en la ĉiela mondo, kaj tie estos konigitaj al li la sekretoj de la vero ; des pli certe li retrovos kaj rekonos personojn kun kiuj li rilatis. Sendube la sanktaj animoj kiuj trovas puran okulon kaj estas favoritaj per la interna vido iĝos, en la regno de lumo, konantoj de ĉiuj misteroj, kaj serĉos la benon por vidi la realecon de ĉiu granda animo. Ili eĉ klare vidos la Belon de Dio en tiu mondo. Simile ili trovos ĉiujn amikojn de Dio, tiujn de la antaŭa kaj lasta tempo, kune en la ĉiela asocio.
La distingiĝo inter la homoj kompreneble daŭros post ilia foriro el tiu ĉi mortema mondo. Sed tiu distingiĝo ne koncernas lokon, sed koncernas la animon kaj konsciencon. Ĉar la Regno de Dio estas sanktigita ( liberigita ) disde tempo kaj loko ; tio estas alia mondo kaj alia universo. Kaj sciu kun certeco ke en la diaj mondoj la spiritaj amatoj rekonos unu la alian, kaj serĉos reciprokan unuiĝon, sed spiritan unuiĝon. Tiel same amo kiun unu havis al alia, ne estos forgesita en la mondo de la Regno, nek vi forgesos tie la vivon kiun vi havis en la materia mondo.
Ĉielo kaj Infero. [^]
Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá konsideras la priskribojn Ĉielo kaj Infero prezentitajn en kelkaj pli malnovaj religiaj libroj kiel simbolajn, simile al la biblia historio pri la Kreo de la mondo, kaj ne kiel absolute veran. La Ĉielo estas, laŭ Ili, stato de perfekteco, kaj la Infero - de malperfekteco. La Ĉielo estas harmonio kun la Volo de Dio kaj kun niaj proksimuloj, kaj la Infero estas manko de tiu harmonio. La Ĉielo estas stato de spirita vivo, kaj la Infero - de spirita morto. Homo povas esti aŭ en la Ĉielo aŭ en la Infero ankoraŭ dum sia enkorpa vivo. La ĝojoj de la Ĉielo estas spiritaj ĝojoj, kaj la suferoj de la Infero estas senigo de tiuj ĝojoj.
'Abdu'l-Bahá diras :
Kiam homoj estas savitaj per la lumo de kredo el la mallumo de malvirtoj, lumigitaj per la radiado de la suno de la vero, kaj nobligitaj per ĉiuj virtoj, ili konsideras tion la plej granda rekompenco, kaj scias ke tio estas la vera paradizo. Sammaniere ili konsideras ke la spirita puno ... estu submetiĝo al la mondo de naturo, estu forvualiĝo de Dio, estu kruela kaj nescia, dronu en korpaj ĝuoj, estu absorbita per bestaj malfortecoj, karakterizu sin per mallumaj kvalitoj. ... Tio estas la plej grandaj punoj kaj turmentegoj.
... La rekompencoj de la alia mondo estas la perfektecoj kaj paco ricevitaj en la spiritaj mondoj post forlaso de tiu ĉi mondo ... spiritaj favoroj, diversaj spiritaj donacoj en la Regno de Dio, akiro de la deziroj de la koro kaj animo, kaj renkonto de Dio en la mondo de eterneco. Sammaniere la punoj de la alia mondo. ... konsistas el senigo de la specialaj diaj benoj kaj de la absolutaj malavarĵoj, kaj ekfalo en la plej malaltajn gradojn de la ekzisto. Tiu kiu estas senigita de tiuj ĉi diaj favoroj, kvankam li daŭras post la morto, estas tamen konsiderata morta de la popolo de la vero.
La ricaĵo de la alia mondo estas
proksimeco al Dio. Sekve de tio estas certe ke al tiuj kiuj estas proksimaj
al la Dia Kortego estas permesite propeti, kaj tiu propetado estas benita
de Dio.
Estas eĉ eble ke la kondiĉoj de tiuj kiuj mortis en peko kaj nekredo ŝanĝiĝos, t.e., ili povas esti objekto de pardono per la malavareco de Dio, ne per Lia justeco ; ĉar malavareco estas donado senmerita, kaj justeco estas donado de tio kion oni meritis. Kiel ni havas la povon preĝi por tiuj animoj tie ĉi, ni tiel same posedos tiun povon en la alia mondo, kiu estas la Regno de Dio. … Sekve en tiu mondo ili ankaŭ povas progresi. Kiel tie ĉi ili povas ricevi la lumon per siaj propraj preĝoj, ankaŭ tie ili povas petegi pardonon, kaj ricevi la lumon per petegoj kaj preĝoj.
Tiel antaŭe kiel post la formeto de tiu ĉi materiala formo, ekzistas progreso en perfekteco sed ne en stadio. … Estas neniu kreaĵo pli alta ol perfekta homo. Atinginte tiun ĉi staton homo povas ankoraŭ progresi en la perfekteco sed ne en la stadio, ĉar ne ekzistas la stadio pli alta ol tiu de perfekta homo en kiun li povus sin transigi. Li progresas nur en la stato de homeco, ĉar la homaj perfektecoj estas senfinaj. Tiel ekzemple, kiel ajn instruita homo povus esti, ni povas imagi homon pli instruitan.
Pro tio, ĉar la perfektecoj de homaro estas senlimaj, oni povas ankaŭ progresi en la perfektecoj post la forlaso de tiu ĉi mondo. - Some Answered Questions, pp. 260, 261, 268, 269, 274 ( Demandoj kaj Respondoj ).
Unueco de la Ambaŭ Mondoj. [^]
La unueco de la homa gento kiun instruas Bahá'u'lláh koncernas ne nur personojn ankoraŭ en la korpoj, sed ĉiujn homojn, ĉu enkorpajn ĉu elkorpiĝintajn. Ne nur ĉiuj homoj nun vivantaj sur la tero sed ankaŭ ĉiuj en la spirita mondo, estas partoj de la sama organismo kaj tiuj du partoj intime dependas de si reciproke. Spirita kuneco inter ili, kiu nepre ne estas neebla aŭ nenatura, estas konstanta kaj neevitebla. Tiuj kies spiritaj kapabloj estas ankoraŭ neevoluintaj ne konscias pri tiu ĉi vivoplena kontakto, sed kiam la kapabloj de homo evoluas, la kontakto kun tiuj preter la vualo fariĝas iom post iom pli konscia kaj pli difinita. Por Profetoj kaj sanktuloj tiu ĉi spirita kontakto estas tiel simpla kaj tiel reala kiel ordinaraj vidaĵoj kaj interparoloj por aliaj homoj.
'Abdu'l-Bahá diras :
La vizioj de Profetoj ne estas sonĝoj ; ili estas spiritaj malkovroj kaj koncernas realecon. Ili diras, ekzemple : "Mi vidis personon en difinita formo, kaj mi diris tion, kaj li donis al mi tian respondon." Tia vizio estas en la sfero de maldormo, ne en la sfero de dormo. Ja, ĝi estas spirita malkovro. …
… Inter spiritaj animoj ekzistas spiritaj komprenoj kaj malkovroj, interrilato kiu estas purigita de fantazio kaj imago, interkontakto kiu estas sanktigita de tempo kaj loko. Estas do skribite en la Evangelio ke sur la monto Tabor, Moseo kaj Elija venis al Kristo, kaj estas evidente ke tio ĉi ne estis materia renkontiĝo. Ĝi estis spirita kondiĉo. ...
… ( Renkontiĝoj similaj ) al ĉi tiuj estas realaj, kaŭzas mirindan efikon je homaj mensoj kaj pensoj, kaj allogas iliajn korojn. - Some Answered Questions, pp. 290-292 ( Demandoj kaj Respondoj ).
Kvankam konfesante la realecon de la "supernormalaj" psikaj povoj Li tamen malaprobas la penojn celantajn devigi ilian antaŭmaturan disvolviĝon. Tiuj ĉi povoj disvolvos sin en natura maniero, kiam venos la ĝusta tempo, se ni nur sekvos la vojon de spirita progreso kiun la Profetoj preparis al ni. Li diras :
Enmiksiĝo en psikaj fortoj en tiu ĉi mondo malhelpas la kondiĉojn de la animo en la venonta mondo. Tiuj ĉi fortoj estas realaj, sed normale, ili ne estas aktivaj en tiu ĉi sfero. Ido en la utero havas okulojn, orelojn, manojn, piedojn, k.t.p., sed ili ne estas en aktiveco. La tuta celo de la vivo en la materia mondo estas eniri la mondon de Realeco, kie tiuj fortoj fariĝos aktivaj. Ili apartenas al tiu mondo ( el notoj de f-ino Buckton, reviziitaj de 'Abdu'l-Bahá ).
Oni ne serĉu rilaton kun spiritoj de foririntoj nur pro tio, nek por kontentigi vanan scivolon. Estas, tamen, samtempe privilegio kaj devo de tiuj ĉe unu flanko de la vualo ami, helpi kaj preĝi por tiuj je la alia. Preĝoj por mortintoj estas ordonitaj al bahaanoj. 'Abdu'l-Bahá diris al f-ino E. J. Rosenberg en 1904 : "La favoro de efika propetado estas unu el la perfektecoj apartenantaj al progresintaj animoj, kiel ankaŭ al la Malkaŝantoj de Dio. Jesuo Kristo havis la potencon por preĝi pardonon por Siaj malamikoj estante sur la tero, kaj tiun ĉi povon Li certe havas nun. 'Abdu'l-Bahá neniam mencias nomon de mortinto sen la vortoj : Dio pardonu al li ! aŭ similsencaj vortoj. Sekvantoj de la profetoj ankaŭ havas la povon por preĝi pardonon al animoj. Tial ni ne pensu ke iu animo estas kondamnita al senŝanĝa stato de suferado aŭ pereo pro absoluta nescio pri Dio. La povo de efika propetado por ili ĉiam ekzistas." …
"Riĉulo en la alia mondo povas helpi malriĉulon, kiel riĉulo povas helpi malriĉulon tie ĉi. En ĉiu mondo ĉiuj estas kreaĵoj de Dio. Ili ĉiam dependas de Li. Ili ne estas kaj nenial povas esti sendependaj. Ĉar ili bezonas Dion, ju pli ili preĝas, des pli riĉaj ili fariĝas. Kio estas ilia posedaĵo, ilia riĉaĵo ? Kio estas iliaj helpo kaj subteno en la alia mondo ? Ĝi estas propetado. Nedisvolviĝintaj animoj devas akiri progreson unue pere de petado de spiritaj riĉuloj ; poste ili povas progresadi per sia propra petado."
Alifoje Li diras : "Tiuj kiuj suprenleviĝis havas atribuojn diferencajn de tiuj kiuj estas ankoraŭ sur la tero, sed la unuaj ne estas efektive apartiĝintaj de la duaj."
"En preĝo okazas kuniĝo de la statoj, kuniĝo de la kondiĉoj. Preĝu por ili kiel ili preĝas por vi". -'Abdu'l-Bahá in London, p. 97 ('Abdu’l-Bahá en Londono).
Demandite ĉu estas eble por kredo kaj amo alporti scion de la Nova Revelacio al tiuj kiuj foriris el tiu ĉi vivo ne aŭdinte pri ĝi, 'Abdu'l-Bahá respondis : "Jes, certe ! Ĉar sincera preĝo estas ĉiam efika, kaj havas grandan influon en la alia mondo. Ni neniam estas apartigitaj de tiuj kiuj estas tie. La efektiva kaj vera influo estas ne en tiu ĉi mondo sed en la alia." - Notes of Mary Hanford Ford, Parizo, 1911 ( Notoj de Mary Hanford Ford ).
Aliflanke Bahá'u'lláh skribas :
Se iu vivas konforme al tio kio estas decidita por li, la Ĉielanaro, kaj la loĝantoj de la Superega Paradizo, kaj tiuj kiuj loĝas sub la Kupolo de Grandeco preĝos por li, laŭ Ordono de Dio, la Plej Kara kaj la glora ( Tabuleto tradukita de 'Alí Kulí Khán).
Kiam oni demandis al 'Abdu'l-Bahá kial la koro ofte turnas sin kun instinkta alvoko al amiko kiu trapasis en la postan vivon, Li respondis : "Tio estas leĝo de la Dia kreado ke malfortulo serĉu apogon ĉe fortulo. Tiuj al kiuj vi vin turnas povas esti perantoj de la Dia Povo al vi, eĉ kiam ili estas surtere. Sed estas la Sankta Spirito kiu fortigas ĉiujn homojn." -'Abdu'l-Bahá in London, p. 97 ( 'Abdu'l-Bahá en Londono ).
Neekzisto de Malbono. [^]
Laŭ la bahaa filozofio el la doktrino pri unueco de Dio sekvas ke povas ekzisti nenia pozitiva malbono. Povas esti nur la Senlimeco. Se en la universo ekzistus aliaj povoj eksteraj aŭ kontraŭaj al tiu ĉi Unu, tiam tiu ĉi Unu ne estus senlima. Kiel mallumo estas nur manko aŭ malforta grado de lumo, tiel malbono estas nur manko aŭ malforta grado de bono, la nedisvolvita stato. Homo malbona estas homo kies pli alta naturo estas ankoraŭ nedisvolvita. Se li estas egoisma, la malbono ne estas lia amo de si mem-ĉia amo, eĉ memamo, estas dia. La malbono estas tio ke li havas tiel mizeran, neĝustan, malbone direktitan amon al si mem kaj tian mankon de amo al aliaj kaj al Dio. Li konsideras sin mem kiel nur superan specon de besto, kaj malsaĝe dorlotas sian malpli altan naturon kiel li dorlotus ŝatatan hundon - kun rezulto pli malbona rilate al si mem ol tio de la hundo.
En unu el Siaj leteroj 'Abdu’l-Bahá diras :
Koncerne vian rimarkon, ke 'Abdu'l-Bahá diris al kelkaj kredantoj ke malbono neniel ekzistas, ke ĝi estas, ĝuste dirante, objekto neekzistanta, tio estas ja vero, konsiderante ke la plej granda malbono estas se homo devojiĝas kaj vualiĝas for de la vero. Eraro estas manko de gvido ; mallumo estas foresto de lumo ; nescio estas manko de scio ; mensogo estas manko de vero ; blindeco estas manko de vido ; kaj surdeco estas manko de aŭdado. Tiel do, eraro, blindeco, surdeco kaj nescio estas objektoj neekzistantaj.
Refoje Li diris :
En la kreaĵo ne ekzistas malbono ; ĉio estas bona. Kelkaj kvalitoj kaj denaskaj karakter-trajtoj de tiuj homoj ŝajne tre riproĉindaj ne estas tiaj en realeco. Ekzemple, vi povas rimarki en suĉinfano de la komenco de ĝia vivo signojn de deziro, kolero, kaj malbona humoro. Oni povas tiam diri, ke bono kaj malbono estas denaskaj en la realeco de homo, kaj tio ĉi estas kontraŭa al la boneco de la naturo kaj kreaĵo. La respondo estas ke deziro, kiu celas ion pli, estas laŭdinda kvalito se ĝi estas ĝuste uzata. Se homo deziras akiri sciencon kaj instruitecon, aŭ fariĝi kompatema, malavara, kaj justa, tio estas plej laŭdinda. Tiel same, se li ekscitas siajn koleron kaj indignon kontraŭ sangamaj tiranoj kiuj similas sovaĝajn bestojn, tio estas tre laŭdinda ; sed se li ne uzas tiujn ĉi kvalitojn en ĝusta maniero, tio estas mallaŭdinda. ...
… Tiel same okazas kun ĉiuj naturaj kvalitoj de homo, kiuj formas la bonecon de la vivo ; se ili estas uzataj kaj elmontrataj en kontraŭleĝa maniero, ili fariĝas riproĉindaj. Tial estas klare ke la kreaĵo estas pure bona. - Some Answered Questions, pp. 250, 351 ( Demandoj kaj Respondoj ).
Malbono estas ĉiam manko de vivo. Se la malpli bona flanko de la homa naturo estas neproporcie disvolvita, la kuracilo ne estas malpli da vivo por tiu flanko, sed pli da vivo por la pli bona flanko, por ke ekvilibro estu reatingita. "Mi venis", diris Kristo, "por ke vi havu vivon, kaj por ke vi havu pli multe da vivo." Jen tio kion ni ĉiuj bezonas : vivon, pli da vivo, vivon kiu estas vera vivo ! La mesaĝo de Bahá'u'lláh estas la sama kiel de Kristo. "Hodiaŭ", Li diras, "tiu ĉi servanto venis ja por revivigi la mondon". ( Tablet to Ra'ís ) ( Tabuleto al Ra'ís ), kaj al Siaj sekvantoj Li diras : "Venu por ke mi faru vin vivigantoj de la homaro". ( Tablet to the Pope ) ( Tabuleto al la Papo ).
1
) Ĉi tiu dato koincidas kun la naskiĝtago de 'Abdu'l-Bahá. [^]
2
) Eldiru Maŝrekol-Azkar. [^]
3
) Rilate al Mashriqu'l-Adhkár, estas interese rememorigi
la versojn de Tennyson :
"Mi sonĝis, ke ŝton-post-ŝton'
mi konstruis sanktan adorejon, Templon, nek pagodon, moskeon nek pregej-similan,
sed pli altan, pli simplan, ĉiam malfermitan al ĉia spiro ĉiela, kaj
ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj eklog is tie." Sonĝo
de Akbar, 1892. [^]
4
) Tiu unua Adorejo estis multe difektita dum tertremo en 1948 kaj
devis esti malkonstruita kelkajn jarojn poste. [^]
5
) Ĉi tiu Templo estis finkonstruita en 1953. Pliaj bahaaj Temploj
staras nun en Kampala, Uganda ; Sidnejo, Aŭstralio ; Frankfurto, Germanujo
; kaj la plej nova finkonstruiĝis proksime al la urbo Panamo en 1972.
En 1969 terpecoj por kvindek aliaj estas aĉetitaj. (Vidu Epilogon). [^]