BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO
Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita
en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo :
I.S.B.N 0-87961-085-9
ĈAPITRO XII : RELIGIO KAJ SCIENCO
Eraro
kiel Kaŭzo de Konflikto.
Persekutado
de Profetoj.
Komenco
de Interpaciĝo.
Serĉado
Por la Vero.
Vera
Agnostikismo.
Kono
pri Dio.
La
Diaj Malkaŝantoj.
Kreado.
Deveno
de Homo.
Korpo
kaj Animo.
Unueco
de la Homaro.
Epoko
de Unueco.
‘Alí, la bofilo de Mahometo, diris : "Tio kio harmonias kun scienco harmonias ankaŭ kun religio." Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne akceptu. Religio kaj scienco pasas man-en-mane, kaj tia religio, kia kontraŭas al scienco ne estas vera. - 'Abdu'l-Bahá, Wisdom of 'Abdu'l-Bahá ( Saĝeco de 'Abdu'l-Bahá ).
Eraro kiel Kaŭzo de Konflikto. [^]
Unu el la fundamenta instruo de Bahá'u'lláh estas ke vera scienco kaj vera religio ĉiam devas esti harmonia. Vero estas nur unu, kaj kiam ajn okazas konflikto, ĝia kaŭzo estas ne la vero, sed malvero. Inter la tielnomata religio kaj tielnomata scienco en ĉiuj epokoj okazis akraj konfliktoj, sed rerigardante tiujn ĉi konfliktojn en la lumo de pli pura vero ni povas atribui ilin ĉefe al nescio, antaŭjuĝo, vanteco, avido, bigoteco, netoleremo, obstino aŭ io simila - io egale fremda al la vera spirito de la scienco kaj de la religio, ĉar la spirito de ambaŭ estas nur unu. Huxley diras : "Granda elfaroj de filozofoj ne tiom estas fruktoj de ilia intelektoj kiom de la direkto de tiu intelekto per altgrada religia mensostato. La vero cedis ne tiom al ilia logika penetremo kiom al ilia pacienco, amo, korpureco kaj rnemforgeso." Boole, la matematikisto, certigas ke "geometria indukcio esence estas maniero de preĝo - alvoko de limita menso al la Senlima por lumo en la limhavaj aferoj". La granda profetoj de religio kaj de scienco neniam akuzis unu la alian. Ne ili, la granda mondinstruistoj, sed iliaj neindaj sekvantoj - la adorantoj de la litero sed ne de la spirito de iliaj instruoj - estis ĉiam persekutantoj de novaj profetoj kaj plej akraj malamikoj de progreso. Ili studis la lumon de la speciala revelacio kiun ili akceptis kiel sanktan, kaj kun plej granda zorgemo kaj precizeco difinis ĝiajn ecojn kaj kvalitojn, laŭ la kapablo de sia limigita vidpovo. Tio ĉi estas por ili la sola vera lumo. Se Dio en Sia senlima malavareco aperigas pli plenan lumon el alia regiono, kaj la torĉo de inspiro brilas en la mano de nova torĉportanto pli hele ol antaŭe, anstataŭ ĝoje akcepti la novan lumon kaj kun ripetita dankemo adori la Patron de ĉiuj lumoj ili koleras kaj maltrankvilas. Tiu ĉi nova lumo ne konformas al ilia difino. Ĝi ne havas ortodoksan econ, kaj ne brilas el ortodoksa loko, tial oni devas estingi ĝin je ĉia kosto por ke ĝi ne devojigu la homojn en vojon de herezo ! Multaj malamikoj de la Profetoj apartenas al tiu ĉi tipo - ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj, kaj kontraŭas la novan kaj pli puran veron por defendi supozitan bonon de tio kion ili kredas esti vero. Aliaj apartenas al pli malaltaj kategorioj ; pro egoistaj konsideroj ili batalas kontraŭ la vero aŭ baras la vojon de progreso per spirita senviveco kaj inerteco.
Persekutado de Profetoj. [^]
La grandaj religiaj Profetoj ĉiam estis malrespektataj kaj malakceptataj, en la tempo de Sia veno. Batoj de malamikoj faladis sur Iliajn dorsojn kaj sur la dorsojn de Iliaj fruaj sekvantoj kaj Ili oferis Siajn posedaĵojn kaj vivojn laŭ la vojo de Dio. Eĉ en nia tempo tio ĉi okazis. De la jaro 1844 multaj miloj da babanoj kaj bahaanoj en Persujo estis kruele mortigitaj pro sia kredo, kaj multaj aliaj suferis malliberigon, ekzilon, malriĉecon kaj malnobligon. La plej nova el la grandaj religioj estis "baptita per sango" pli abunde ol la antaŭaj, kaj martirado de la kredantoj daŭras ĝis la nuna tempo. Tian saman sorton havis la profetoj de scienco. Giordano Bruno estis bruligita kiel herezulo en la jaro 1600 pro tio, ke li interalie instruis, ke la tero sinmovas ĉirkaŭ la suno. Kelkan tempon poste la maljuna filozofo Galilejo devis sur la genuoj forĵuri tiun saman doktrinon por eviti similan sorton. Je pli malfrua tempo, oni furioze atakadis Darvinon kaj la pionirojn de la moderna geologio ĉar ili kuraĝis kontraŭi la instruon de la Sankta Skribo ke la mondo estis farita en ses tagoj kaj antaŭ malpli ol ses mil jaroj ! Kontraŭstaro al nova scienca vero devenas, tamen, ne nur flanke de la Eklezio. Sciencaj ortodoksuloj estis ĉiam tiel same malamikaj al progreso kiel religiaj ortodoksuloj. Samtempaj tielnomataj scienculoj ridis kaj mokis Kolumbon, argumentante je sia propra kontenteco ke se eĉ la ŝipoj ja sukcesus malsupreniri ĝis la Antipodoj sur la kontraŭan flankon de la globo, estus por ili neeble reveni supren ! Galvani, la pioniro de la elektra scienco, estis mokata de siaj kleraj kolegoj, kiuj nomis lin "dancmajstro de ranoj". Harvey, kiu malkovris la cirkuladon de sango, suferis pro tiu ĉi herezo ridon kaj persekutadon de siaj samprofesiuloj kaj estis eksigita de sia katedro. Kiam Stephenson elpensis sian lokomotivon, tiutempaj eŭropaj matematikistoj, anstataŭ malfermi la okulojn kaj studi la faktojn, argumentis je sia propra kontenteco ke maŝino sur glataj reloj neniam povos tiri ŝarĝojn, ĉar la radoj nur rondglitos sur la loko kaj la vagonaro ne povus ekmoviĝi. Oni povas citi senfinajn similajn ekzemplojn, tiel el la malnova kiel el la nova histono, kaj eĉ el la nuntempo. D-ro Zamenhof, la elpensinto de Esperanto, devis batali por sia mirinda lingvo internacia kontraŭ tiuj samaj mokado, malestimo kaj malsaga kontraŭsento kiuj trafis al Kolumbo, Galvani, kaj Stephenson. Eĉ Esperanto, donita al la mondo antaŭ tiel mallonga tempo en la jaro 1887, havas siajn martirojn.
Komenco de Interpaciĝo. [^]
En la daŭro de proksimume la lasta duonjarcento, tamen, la spirito de la tempo sanĝis, Nova Lumo de Vero ekbrilis kaj ŝajnigis jam la disputadojn de la lasta jarcento strange nemodernaj. Kie nun estas la fanfaronaj materialistoj kaj la dogmanaj ateistoj kiuj, nur antaŭ nelonga tempo, minacis elpeli religion el la mondo ? Kaj kie estas la predikistoj kiuj kun tia certeco elsendis tiujn kiuj ne akceptis iliajn dogmojn en la flamojn de infero kaj en la torturojn de kondamnitoj ? Oni povas aŭdi ankoraŭ eĥon de ilia bruado, sed ilia tago rapide proksimiĝas al la fino kaj iliaj doktrinoj senkreditiĝas. Ni povas nun vidi ke la doktrinoj kiuj polemikis plej amare apartenis nek al la vera scienco nek al la vera religio. Kiu scienculo povus ankoraŭ aserti en la lumo de la modernaj psikaj esploroj ke "cerbo sekrecias penson kiel hepato sekrecias galon ?" Aŭ ke kadukiĝo de korpo nepre devas okazigi kadukiĝon de la animo ? Ni vidas nun ke por ke penso estu vere libera ĝi devas flugi en la regionojn de psikaj kaj spiritaj fenomenoj kaj ne esti alligita nur al materiaj aferoj. Ni konscias nun ke tio kion ni scias pri la naturo estas kvazaŭ guto en oceano kompare kun tio kio restas ankoraŭ por esti eltrovita. Pro tio ni facile konsentas eblecon de mirakloj, tamen ne kiel rompon de la naturleĝoj, sed kiel aperigon de funkciado de subtilaj fortoj kiuj estas ai ni ankoraŭ nekonataj, kiel elektro kaj X-radioj estis al niaj antaŭuloj. Aliflanke, kiu el niaj ĉefaj religiaj Instruistoj deklaras ankoraŭ ke por esti savita estas necese kredi ke la mondo estis kreita en ses tagoj, aŭ ke la priskribo de la plagoj kontraŭ la egiptoj laŭ la Libro Eliro estas laŭ litere vera, aŭ ke la suno senmoviĝis sur la ĉielo ( t.e., ke la tero ĉesis turniĝi ) por lasi Josuon postkuri la malamikon, aŭ ke se iu homo ne akceptas la kredon de Sankta Atanasio, "li sendube pereos por eterne ?" Oni povas ankoraŭ formale ripeti tiajn kredojn, sed kiu akceptas ilin senkondiĉe en la litera senco ? Ilia influo je homaj koroj kaj mensoj forpasis aŭ rapide forpasas. La religia mondo ŝuldas dankon al la scienculoj kiuj helpis disŝiri en ĉifonojn tiajn eluzitajn kredojn kaj dogmojn kaj lasis la veron libera por paŝi antaŭen. Sed la mondo de scienculoj ŝuldas ankoraŭ pli grandan dankon al la veraj sanktuloj kaj mistikuloj kiuj, dum bonaj ĉu malbonaj cirkonstancoj, restis fidelaj al la vivantaj veroj de la spirita sperto kaj montris al la nekredema mondo ke vivo estas io pli ol karno kaj la mondo nevidebla pli granda ol la videbla. Tiuj ĉi scienculoj kaj sanktuloj estas kvazaŭ montpintoj kiuj ricevis la unuajn radiojn de la leviĝanta suno kaj rebriligis ilin al la malpli supra mondo ; sed nun la suno estas leviĝinta kaj ĝiaj radioj lumigas la mondon. En la instruoj de Bahá'u'lláh ni havas grandiozan revelacion de vero kiu kontentigas kaj korojn kaj mensojn, kaj en kiu la religio kaj la scienco estas en unueco.
Serĉado Por la Vero. [^]
Kompleta harmonio kun la scienco estas videbla en la bahaaj instruoj koncerne la manierojn laŭ kiuj ni devas serĉi la veron. Serĉanto devas liberigi sin de ĉiaj antaŭjuĝoj por ke li povu sen malhelpoj serĉi la veron.
'Abdu'l-Bahá diras :
Por serĉi la veron ni devas forlasi niajn antaŭjuĝojn, niajn proprajn malvastajn ideojn ; la ĉefa afero estas akceptema kaj malferma menso. Se nia kaliko estas plena de memo, ne estas en ĝi loko por la akvo de vivo. La fakto ke ni imagas nin pravaj kaj ĉiujn aliajn malpravaj estas la plej granda barilo sur la vojo al unueco, kaj unueco estas esenca, se ni deziras atingi la Veron, ĉar la Vero mem estas unueco.
Neniu vero povas kontraŭi alian veron. Lumo estas bona el kia ajn lampo ĝi brilas ! Rozo estas bela en kia ajn ĝardeno ĝi floras ! Stelo havas tiun saman brilon ĉu ĝi brilas de la Oriento ĉu de la Okcidento ! Estu liberaj de antaŭjuĝoj, kaj tiel vi amos la sunon de Vero en kiu ajn punkto de la horizonto ĝi leviĝus. Vi komprenos ke se la Dia Lumo de Vero brilis en Jesuo Kristo, ĝi brilis ankaŭ en Moseo kaj en Budho. Jen la signifo de la serĉado por vero.
Tio ankaŭ signifas ke ni devas esti pretaj forĵeti ĉion kion ni lernis antaŭe, ĉion kio povus malhelpi niajn paŝojn sur la vojo al la Vero ; ni ne devas heziti, se estas necese, rekomenci nian tutan edukon. Ni ne devas permesi ke amo al iu religio aŭ al iu persono tiel blindigu niajn okulojn ke ni estus katenitaj per superstiĉoj. Kiam ni estos liberaj de ĉiuj tiuj ligoj, serĉantaj per liberigitaj mensoj, tiam ni kapablos atingi la celon.
Vera Agnostikismo. [^]
La bahaa instruo konsentas kun la scienco kaj filozofio en sia deklaro ke la esenca naturo de Dio estas entute ekster homa kompreneblo. Tiel same emfaze kiel Huxley kaj Spencer instruas ke la Granda Unua Kaŭzo estas neekkonebla, Bahá'u'lláh instruas ke "Dio ĉion komprenas ; Li Mem ne povas esti komprenebla". Al la scio pri la Dia esenco "la vojo estas barita kaj la irejo estas netrapasebla", ĉar kiamaniere limita povas kompreni la Senliman ; kiamaniere guto povas enteni oceanon aŭ polvero flirtanta en sunradio universon ? Tamen la tuta universo estas elokventa atesto pri Dio. En ĉiu akvoguto estas kaŝitaj oceanoj de sencenhavo, ĉiu polvero entenas tutan universon da signifoj, etendante multe preter la kono de la plej kleraj scienculoj. Kemiistoj kaj fizikistoj esplorante la naturon de materio pasis de masoj al molekuloj, de molekuloj al atomoj, de atomoj al elektronoj kaj etero, sed ĉiupaŝe malfacileco de la esploroj pligrandiĝas ĝis fine eĉ la plej profunda intelekto ne povas penetri pluen, kaj povas nur en silenta timo klini sin antaŭ la nekonata Senlimeco Kiu restas ĉiam ĉirkaŭvualita per neesplorebla mistero.
Floro en fendita muro,
Mi ŝiras vin el la fendo,
Tenas vin, tutan kun la radikoj,
en mano,
Floreto - sed se mi komprenus
Kio vi estas, viaj radikoj kaj ĉio,
kaj ĉio en ĉio,
Mi scius kio estas homo kaj Dio.
-Tennyson
Se floro en fendita muro, se eĉ unu atomo de materio prezentas misterojn kiujn plej profunda intelekto ne povas solvi, kiel do estus eble por homo kompreni la universon ? Kiel li kuraĝus pretendi difini aŭ priskribi la Senfinan Kaŭzon de ĉio ? Tiel do ĉiujn teologiajn konjektadojn pri la naturo de la esenco de Dio oni devas forĵeti kiel sensencajn kaj senenhavajn.
Kono pri Dio. [^]
Sed kvankam la esenco ne estas konebla, elmontroj de ĝia malavereco estas ĉie videblaj. Kvankam la unua kaŭzo ne povas esti imagita, ĝiaj rezultoj frapas ĉiujn niajn perceptopovojn. Same kiel kono pri bildoj de pentristo donas al kompetentulo veran konon pri la artisto, ankaŭ kono pri la universo en ĉiuj ĝiaj rilatoj - kono de la naturo aŭ de la homa naturo, de aferoj videblaj kaj nevideblaj - estas kono de la verko de Dio, kaj donas al serĉantoj de la Dia Vero efektivan konon de Lia Gloro. "La ĉielo rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon." - Psalmaro XIX, 1-2.
La Diaj Malkaŝantoj. [^]
Ĉio elmontras la malaverecon de Dio kun pli aŭ malpli granda klareco, kiel ĉiuj materialaj objektoj elmetitaj al la suno reflektas ĝian lumon en pli aŭ malpli forta grado. Amaso da fulgo reflektas malmulte, ŝtono reflektas pli multe, peco de kreto ankoraŭ pli multe, sed en neniu el tiuj ĉi reflektoj ni povas trovi la formon kaj koloron de la glora astro. Perfekta spegulo, tamen, reflektas precize la formon kaj koloron de la suno, tiel ke rigardante la spegulon ni kvazaŭ rigardas la sunon mem. En similaj manieroj ĉiuj aferoj rakontas al ni pri Dio. Ŝtono povas diri al ni iomete pri la Diaj atribuoj, floro povas diri pli multe, besto kun siaj mirindaj sentoj, instinktoj kaj movkapablo, ankoraŭ pli multe. En la plej malfortaj el niaj kunfratoj ni povas malkovri mirindajn ecojn kiuj rakontas pri la mirinda Kreinto. En poeto, sanktulo, geniulo, ni trovas ankoraŭ pli altan atenton, sed la grandaj profetoj kaj religifondintoj estas la perfektaj speguloj pere de kiuj la amo kaj saĝo de Dio estas reflektitaj al la cetero de la homaro. La speguloj de aliaj homoj estas malklarigitaj per makuloj kaj polvo de egoismo kaj antaŭjuĝoj, sed tiuj ĉi estas puraj kaj senmakulaj - entute sindonintaj al la Volo de Dio. Tiel Ili fariĝas la plej grandaj edukistoj de la homa gento. La Diaj instruoj kaj la Povo de la Sankta Spirito radiantaj pere de ili estis kaj estas kaŭzo de progreso de la homaro, ĉar Dio helpas homojn per aliaj homoj. Ĉiu homo kiu trovas sin pli alte en la vojo supren estas helprimedo por tiuj, kiuj estas pli malalte, kaj tiuj kiuj estas plej alte estas helpantoj de la tuta homaro. Estas kvazaŭ ĉiuj homoj estus kunligitaj per elastaj ŝnuroj. Se iu homo sin levas iomete super la ĝenerala nivelo de siaj kunuloj, la ŝnuro pli streĉiĝas. Liaj antaŭaj kamaradoj penas retiri lin, sed kun egala forto li tiras ilin supren. Ju pli alten li pasas, des pli li sentas la pezon de la tuta mondo kiu tiras lin returnen, kaj des pli li dependas de dia subteno, kiu atingas lin pere de tiuj kelkaj kiuj estas ankoraŭ pli alte super li. La plej altaj el ĉiuj estas la grandaj Profetoj kaj Savantoj, la Diaj "Malkaŝantoj" - tiuj homoj perfektaj, Kiuj estis, ĉiu en Sia tago, sen egalulo aŭ kamarado, kaj portis la ŝarĝon de la tuta mondo, estante subtenataj sole de Dio. "La ŝarĝo de niaj pekoj estis sur Li" - tio ĉi estis vera koncerne ĉiun el Ili. Ĉiu estis la "Vojo, la Vero kaj la Vivo" por Siaj sekvantoj. Ĉiu estis fluejo de la Dia malavareco fluanta al ĉiu koro kiu volas ĝin ricevi. Ĉiu havis Sian rolon en la granda dia piano pri altigo de la homaro.
Kreado. [^]
Bahá'u'lláh instruas ke la universo estas sen komenco rilate al tempo. Ĝi estas konstanta emanaĵo el la Granda Unua Kaŭzo. La Kreinto ĉiam kreadis kaj ĉiam kreados. Mondoj kaj sistemoj povas aperi kaj malaperi, sed la universo ĉiam ekzistas. Ĉiuj objektoj kiuj travivas kombiniĝon, devas en sia tempo fariĝi malkombiniĝo, sed la elementoj restas. Kreo de mondo, de lekanteto aŭ de homa korpo ne estas "elfari ion el nenio" ; sed ĝi estas kunigo de elementoj kiuj antaŭe estis disigitaj, farante videbla ion kio antaŭe estis kaŝita. Iom post iom la elementoj ree disiĝos, la formo malaperos, sed efektive nenio estos perdita aŭ neniigita ; ĉiam novaj kombinaĵoj kaj formoj aperados el la ruinoj de la malnovaj. Bahá'u'lláh konfirmas la opinion de scienculoj kiuj pretendas, ne ses milojn, sed milionojn kaj bilionojn da jaroj por la historio de la terkreo. La evolucia teorio ne neas la krean potencon. Ĝi nur penas priskribi la rnetodojn de ĝia manifestado ; kaj la mirinda historio de la materiala universo kiun astronomo, geologo, fizikisto kaj biologiisto grade malkovras antaŭ niaj okuloj estas, se oni ĝin ĝuste konsideras, multe pli kapabla elvoki plej profundajn respekton kaj adoron ol la kruda kaj neinteresa rakonto pri la kreo donita en la Hebrea Sankta Skribo. Tamen, la merito de la malnova rakonto en la Libro Genezo estis ke per kelkaj kuraĝaj simbolaj strekoj ĝi montris la esencan spiritan signifon de la historio, kiel majstra pentristo, per kelkaj movoj de peniko, esprimas ideojn kiujn tute malsukcesus alia pentristo plej penige atentiganta detalojn. Se la materiaj detaloj blindigas nin al la spirita signifo, estus por ni pli bone ne havi ilin ; sed se ni unu fojon bone ekkomprenis la esencan signifon de la tuta skemo, tiam kono de la detaloj mirinde riĉigos kaj briligos nian koncepton kaj faros ĝin grandioza bildo anstataŭ nura skizo.
‘Abdu'l-Bahá diras :
Sciu ke unu el la plej profundaj spiritaj veroj estas ke la mondo de ekzisto, t.e. tiu ĉi senlima universo, havas nenian komencon. ...
… Sciu, ke … neeblas kreanto sen kreitaĵo, ke oni ne povas pripensi provizanton sen provizatoj ĉar ĉiuj diaj nomoj kaj atribuoj postulas la ekzistadon de estaĵoj. Se ni povas imagi tempon en kiu ekzistis neniaj estaĵoj, tiu imagaĵo estus neado de la Dieco de Dio. Plie, absoluta neekzisto ne povus fariĝi ekzisto. Se la estaĵoj estus absolute neekzistintaj, la ekzisto ne povus ekesti. Tial, ĉar la esenco de Unueco, tio estas la ekzisto de Dio, estas ĉiama kaj eterna - kaj havas nek komencon nek finon estas certe, ke tiu ĉi mondo de la ekzisto. … ankaŭ havas nek komencon nek finon … povas okazi ke iu parto de la universo, iu el la globoj, ekzemple, ekekzistas, aŭ estas dispartigita, sed la aliaj senfinaj globoj ankoraŭ ekzistas. ... Ĉar ĉiu globo havas komencon, ĝi devas nepre havi finon, ĉar ĉiu kombinaĵo, kolektiva aŭ unuopa, devas nepre esti malkombinita. La sola diferenco estas ke kelkaj estas malkombinataj rapide, kaj aliaj malpli rapide, sed estas neeble ke objekto kombinita estu neniam malkombinita. - Some Answered Questions, pp. 209-210 (Demandoj kaj Respondoj).
Deveno de Homo. [^]
Bahá'u'lláh konfirmas ankaŭ la aserton de biologoj laŭ kiuj la historio de la korpo de homo atingas en la evoluado de la speco daŭron de milionoj da jaroj. La homa korpo, komenciĝanta per tre simpla, laŭvide sensignifa formo, evoluis gradon post grado, en daŭro de nekalkuleblaj generacioj, fariĝante ĉiam pli kaj pli komplikita, ĉiam pli kaj pli bone organizita ĝis fariĝis la homo de la hodiaŭa tago. Ĉiu individua homa korpo evoluas per tia serio de stadioj, de eta ronda gelaten-simila formaĵo al plene evoluita homo. Se tio estas vera koncerne individuojn, kion neniu neas, kial do ni konsiderus ofendon kontraŭ la homa digno konfesi pri simila evoluado de la speco ? Tio estas tute alia afero ol aserti ke homo devenas de simio. La homa embrio povus simili iatempe fiŝon kun brankoj kaj vosto, sed ĝi ne estas fiŝo. Ĝi estas embrio de homo. Tiel same la homa speco (1) povus en diversaj stadioj de sia longa evoluado simili ekstervice diversajn specojn de pli malaltaj bestoj, tamen ĝi dam estis homa speco, posedanta en si la misteran povon evolui en la homon kian ni konas hodiaŭ, eĉ plie, la povon evolui, espereble, en ion ankoraŭ pli altan estontece.
'Abdu'l-Bahá diras :
… estas klare ke nia terglobo ne ekzistis subite en sia nuna formo, sed ... pasadis grade tra diversaj fazoj ĝis ĝi estis ornamita per ĉiuj siaj nunaj perfektecoj. …
… la homo, en la komenco de sia ekzisto kaj en la utero de la tero, kiel embrio en la utero de la patrino, grade kreskis kaj evoluis, kaj pasadis de unu formo al alia … ĝis li aperis kun tiuj ĉi beleco kaj perfekteco, kun tiuj ĉi forto kaj povo. Estas certe ke en la komenco li ne havis tiujn ĉi carmon, graciecon kaj belan aspekton, kaj ke li nur laŭgrade atingis tiun ĉi nunan modelon, tiun ĉi formon, tiun ĉi belecon, kaj tiun ĉi graciecon. ...
… la ekzisto de la homo sur la
tero, de la komenco ĝis kiam li atingis tiujn ĉi staton, formon, kaj
kondiĉon, daŭras kompreneble longan tempon. ... Sed de la komenco de
sia ekzisto la homo estis aparta speco ... la fakto ke postsignoj de malaperintaj
organoj ekzistas ankoraŭ ( en la homa korpo ), ne estas pruvo de senŝanĝeco
kaj neaparteco de la speco. Eventuale ĝi pruvas ke la konstruo, kaj formo,
kaj organoj de la homo progresis. La homo ĉiam estis aparta speco, homo,
ne besto.
- Some Answered Questions, pp. 211,
212, 213, 214 ( Demandoj kaj Respondoj ).
Pri la rakonto pri Adam kaj Eva Li diras :
Se ni akceptas tiun ĉi rakonton en ĝia evidenta signifo, konforme al la interpretmaniero de popoloj, ĝi estas vere eksterordinara. La prudento ne povas ĝin akcepti, konfirmi, nek imagi ; ĉar tiaj cirkonstancoj, tiaj detaloj, tiaj paroloj kaj riproĉoj montras multan mankon de inteligenteco de normala homo, kiom malpli de la Dia Estaĵo, de tiu Diaĵo kiu kreis tiun ĉi senfinan universon en plej perfekta formo, kaj ĝiajn sennombrajn loĝantojn kun absolutaj sistemo, forto, kaj perfekteco. ...
Tial la rakonto pri Adam kaj Eva kiuj manĝis frukton de la arbo, kaj pri ilia ekzilo el la Paradizo, devas esti akceptita simple kiel simbolo. Ĝi enhavas diajn misterojn kaj universalajn signifojn, kaj povas esti klarigita en mirindaj manieroj. - Some Answered Questions, p. 140 ( Demandoj kaj Respondoj ).
Korpo kaj Animo. [^]
La bahaaj instruoj koncerne korpon kaj animon, kaj la vivon post morto, plene harmonias kun la rezultoj de psikaj esploroj. Ili instruas, kiel ni vidis, ke morto estas nur nova naskiĝo - nur eliĝo el la malliberejo de la korpo en pli vastan vivon, kaj ke progresado en tiu transa vivo estas senlima.
Oni grade akiris grandan nombron da sciencaj pruvoj kiuj laŭ opinio de senpartiaj sed severe kritikaj esplorantoj plene sufiĉas por starigi ekster ĉia dubo la fakton de la postmorta vivo - de daŭra vivo kaj aktiveco de konscia "animo" post la morto de la materia korpo, kiel F. W. Myers diras en Human Personality (Homa Personeco), verko kiu resumas multajn studojn de la Societo de Psika Esplorado:
Observado, eksperimentoj, kaj deduktoj, alkondukis multajn esplorantojn, el kiuj mi estas unu, al la kredo je senpera aŭ telepatia interkomunikiĝado, ne nur inter mensoj de homoj estantaj ankoraŭ sur la tero, sed ankaŭ inter mensoj aŭ spiritoj estantaj ankoraŭ sur la tero kaj spiritoj elkorpiĝintaj. Tia malkovro malfermas ankaŭ la pordon al revelacio. ...
Ni montris ke meze de multaj trompoj kaj memtrompoj, mistifikoj kaj iluzioj, veraj manifestadoj atingas nin preter la tombo. …
Pere de malkovroj kaj malkaŝoj estas dume konstatitaj iuj tezoj koncerne tiujn elkorpiĝintajn spiritojn kiujn ni havis la eblon renkonti. Unue kaj cefe, almenaŭ mi vidas bazon por kredi ke ilia stato estas stato de senfina evoluado en saĝeco kaj amo. Iliaj surteraj amoj persistas, kaj antaŭ ĉio, persistas tiuj plej altaj amoj kiuj trovas sian esprimon en adorado kaj preĝado. ... Malbono ŝajnas al ili ne tiom terura kiom sklava afero. Ĝi ne estas enkorpigita en iu forta Potenculo ; ĝi formas pli ĝuste ian izolan frenezon de kiu pli altaj spiritoj penas liberigi la persekutatajn animojn. Oni bezonas tie nenian fajropunon ; puno de homo kaj lia rekompenco estas memkonscio ; memkonscio kaj proksimeco aŭ aparteco de animoj-kunuloj. Ĉar en tiu mondo amo estas vere mem-konservo ; rilatoj inter Sanktuloj ne nur ornamas sed konstruas la Ĉiamdaŭran Vivon. Kaj el la leĝoj de telepatio sekvas ankaŭ ke tiu rilatado efikas je ni ĝuste nun. Eĉ nun amo de elkorpiĝintaj animoj donas respondon al niaj alvokoj. Eĉ nun nia ama memoro - amo mem estas preĝo - subtenas kaj fortigas tiujn liberiĝintajn spiritojn en ilia vojo supren.
La grado de harmonio inter tiu ĉi opinjo, bazita sur zorgema scienca esplorado, kaj la ideo de la bahaaj instruoj, estas vere rimarkindaj.
Unueco de la Homaro. [^]
"Vi ĉiuj estas fruktoj de unu arbo, folioj de unu branĉo, folioj de unu ĝardeno." Tio estas unu el la plej karakterizaj diroj de Bahá'u'lláh, kaj ĝin similas alia : "Gloro estas ne al tiu kiu amas sian landon, sed gloro estas al tiu kiu amas la homaron." Unueco - unueco de la homaro, kaj de ĉiuj kreitaĵoj en Dio - tio estas la ĉefa ideo de Liaj instruoj. Tio ĉi denove vidigas harmonie inter la vera religio kaj la vera scienco. Kun ĉiu antaŭenpaŝo de la scienco la unueco de la universo kaj reciproka dependeco de ĝiaj partoj fariĝas pli kaj pli evidenta. La kampo de astronomo estas nedisigeble ligita kun tiu de fizikisto, la kampo de fizikisto kun tiu de kemiisto, la kampo de kemiisto kun tiu de biologo, de biologo kun tiu de psikologo, k.t.p. Ĉiu nova malkovro en unu esplorkampo ĵetas novan lumon sur la aliajn kampojn. Kiel la fizika scienco elmontris ke ĉiu ero de la materio en la universo altiras kaj influas ĉiujn aliajn erojn, kiel ajn malgrandajn kaj malproksimajn, tiel same la psika scienco trovas ke ĉiu animo en la universo efikas kaj influas ĉiujn aliajn animojn. Princo Kropotkin, en sia libro pri Mutual Aid ( Reciproka Helpo ), klare montras ke eĉ inter la malsuperaj bestoj, reciproka helpo estas nepre necesa por certigi daŭrecon de la vivo, kaj ke koncerne la homojn, progreso de la civilizacio dependas de pluganta anstataŭo de reciproka helpo kontraŭ reciproka malamikeco. "Iu por ĉiuj kaj ĉiuj por iu", jen estas la sola principo per kiu socio povas vere prosperi.
La Epoko de Unueco. [^]
Ĉiuj signoj de la tempo indikas ke ni trovas nin en la mateniĝo de nova epoko en la historio de la homaro. Ĝis non la juna aglo de la homaro alkroĉiĝis al la malnova nesto sur solida roko de egoismo kaj materialismo. La penoj por uzi la flugilojn estis timemaj kaj necertaj. Ĝi sopiris senripoze ion ankoraŭ neatingitan. Pli kaj pli ĝi malpaciencis en la limigo de la malnovaj dogmoj kaj ortodoksecoj. Sed nun la epoko de limigo jam finiĝas, kaj ĝi povas ekŝvebi per la flugiloj de kredo kaj intelekto en la superajn regionojn de spirita amo kaj vero. Ĝi ne estos plu ligita al la tero kiel ĝi estis antaŭ ol la flugiloj fortikiĝis, sed ĝi flugos laŭvole en la regionojn de vasta horizonto kaj de glora libereco. Unu afero, tamen, estas necesa, por ke ĝia flugo esto certa kaj firma. La flugiloj devas esti ne nur fortaj, sed ili devas funkci en perfekta harmonio kaj kunordo. 'Abdu'l-Bahá diras : "Ĝi ne povas flugi nur per unu flugilo. Se ĝi penus flugi nur per la flugilo de religio ĝi falus en marĉon de superstiĉoj, kaj se gi penus flugi nur per la flugilo de scienco ĝi pereus en malserena dronejo de materialismo."
Perfekta harmonio inter la religio kaj la scienco estas kondiĉo esenca de la pli alta vivo de la homaro. Kiam tio estas atingita, kaj infanoj estos instruataj ne sole en sciencaj objektoj kaj artoj, sed egale same en amo al la tuta homa gento kaj en radianta akceptemo al la Volo de Dio kiel ĝi estas malkaŝita en la evolua progreso kaj en la instruoj de la Profetoj, tiam kaj nur tiam, venos la Regno de Dio kaj Lia Volo plenumiĝu kiel en la Ĉielo tiel ankaŭsur la tero ; tiam kaj nur tiam la Plej Sankta Paco elverŝos siajn benojn tra la mondo.
"Kiam religio", diras 'Abdu'l-Bahá, "senigita de siaj superstiĉoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformiĝos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos granda, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forviŝos ĉiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la potenco de la amo de Dio."
1 ) La vorto "speco" estas uzita ĉi tie por klarigi la distingon kiu ĉiam ekzistis inter homoj kaj bestoj, malgraŭ eksteraj aspektoj. Oni ne donu al tiu vorto la nuntempan specialan biologian sencon. [^]