antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 8a : RELIGIA UNUECO

Sektismo en la Deknaŭa Jarcento.
La Revelacio de Bahá'u'lláh.
Ĉu la Homa Naturo Povas Sin Ŝanĝi ?
La Unuaj Paŝoj al la Unueco.
La Problemo de Aŭtoritato.
Progresa Revelacio.
Senerareco de la Profetoj.
La Superega Revelacio.
La Nova Situacio.
Pleneco de la Bahaa Revelacio.
La Bahaa Interligo.
Ne Ekzistas Profesia Pastraro.


Ho vi surteranoj ! La distinga trajto kiu signas la superan karakteron de tiu ĉi Superega Revelacio konsistas en tio ke Ni, unuflanke, forviŝis el la paĝoj de la sankta Libro de Dio ĉion kio ajn estis kaŭzo de malpaco, de malico kaj malbono inter la homaro, kaj aliflanke, Ni difinis la esencajn kondiĉojn por konkordo, por komprenemo, por plena kaj daŭra unuiĝo. Bone estas al tiuj, kiuj obeas Miajn leĝojn.
- Bahá'u'lláh,Tablet of the World (Tabuleto al la Mondo)

Sektismo en la Deknaŭa Jarcento.  [^]

Eble neniam la mondo ŝajnis pli malproksima de religia unueco ol en la deknaŭa jarcento. De multaj jarcentoj la grandaj religiaj komunumoj zoroastra, mosea, budhana, kristana, mahometana kaj aliaj - ekzistis unu apud la alia, sed anstataŭ kunfandi sin en unu harmonian tuton ili senĉese malamikis kaj malpacis, unu kun la alia. Krom tio, ĉiu el ili, per divido post divido, disfalis en ĉiam kreskantan nombron da sektoj kiuj ofte akre kontraŭstaris unu la alian. Tamen Kristo diris : "Per tio ĉiuj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia." Kaj Mahometo diris : "Li dekretis por vi pri la religio, kion Li jam ordonis al Noa, kaj kion Ni revelaciis al vi, kaj kion Ni konfidis al Abraham kaj al Moseo kaj al Jesuo ; ke vi estu persistaj pri la religio, kaj ne disiĝu pri ĝi." La Fondinto de ĉiu el la grandaj religioj alvokis Siajn sekvantojn al amo kaj unueco, sed en ĉiuj okazoj la idealo de la Fondinto altgrade perdiĝis de la vido en la koto de netoleremo kaj bigoteco, formalaĵoj kaj hipokriteco, degenereco kaj misprezentado, skismoj kaj malpacoj. La ĝenerala nombro de pli aŭ malpli malamikaj sektoj en la mondo estis probable pli granda en la komenco de la bahaa epoko ol en iu ajn antaŭa periodo de la historio de la homaro. Ŝajnis ke la homaro tiutempe eksperimentis ĉiun eblan specon de religia kredo, ĉiun eblan specon de ritaj observoj kaj ceremenioj, ĉiun eblan nuancon de morala kodo.

En tiu sama tempo ĉiarn pli granda nombro da homoj dediĉis sian energion al sentima esplorado kaj kritika ekzamenado de la leĝoj de la naturo kaj de la fundamentoj de kredo. Oni akiris rapide novan sciencan scion de la aferoj kaj trovis novajn solvojn de multaj problemoj de la vivo. Progreso de tiaj eltrovaĵoj kiel vaporŝipo kaj fervojo, poŝto kaj gazetsistemo, multe helpis la disvastigon de ideoj kaj plifortigon de kontakto inter tre diversaj tipoj de pensmaniero kaj vivo.

La tiel nomata "konflikto inter religio kaj scienco" fariĝis akra batalo. En la kristana mondo Biblia kritikismo kombinis kun fizika scienco por disputi, kaj iagrade refuti, la aŭtoritaton de la Biblo, aŭtoritaton kiu de jarcentoj estis la ĝenerale akceptita bazo de kredo. Rapide kreskis amasoj da popolo kiuj fariĝis skeptikaj pri la instruoj de eklezioj. Eĉ multaj pastroj kaŝe aŭ malkaŝe malfidis la kredojn konfesatajn de la koncernaj sektoj.

Tiu ĉi fermentado kaj daŭra fluo de opinioj, kune kun kreskanta rekono de nesufiĉeco de la malnovaj ortodoksoj kaj dogmoj, kune kun palpserĉado kaj strebado por pli plenaj scio kaj kompreno, ne estis limigita al la kristanaj landoj, sed estis evidentaj, pli aŭ malpli, kaj en diferencaj formoj, inter la popoloj de ĉiuj landoj kaj religioj.

La Revelacio de Bahá'u'lláh.  [^]

Ĝuste en la tempo kiam tiu stado de konflikto kaj ĥaoso estis ĉe la zenito, Bahá'u'lláh sonigis Sian grandan trumpet-vokon al la homaro :

Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en kredo kaj ĉiuj homoj estu kiel fratoj, ke la ligoj de amo kaj unueco inter la filoj de la homaro estu fortigitaj ; ke la diverseco de la religioj malaperu, kaj la diferenco de la rasoj estu neniigitaj. ... Tiuj ĉi bataloj, tiu ĉi sangoverŝado kaj malharmoni devas ĉesi, kaj ĉiuj homoj devas esti kiel unu parencaro kaj unu familio - … (vortoj diritaj al prof-o Browne).

Ĝi estas grandioza revelacio, sed kiel efektivigi ĝiajn promesojn ? Profetoj predikis, poetoj kantis kaj sanktuloj preĝis pri tio dum miljaroj, sed la diverseco de religioj ne ĉesis, la malpacoj kaj sangoverŝado ne neniiĝis. Kio do pruvas ke nun la miraklo plenumiĝos ? Ĉu estas iaj novaj faktoroj en la situacio ? Ĉu la homa naturo ne estas tia sama kia ĝi ĉiarn estis, kaj ĉu ĝi ne daŭros tiel same kiel longe la mondo ekzistos ? Se du homoj aŭ du nacioj avidos la samon, ĉu ili ne batalos pro tio sammaniere kiel en la pasintaj tempoj ? Se Moseo, Budho, Kristo kaj Mahometo malsukcesis krei la unuecon de la mondo ĉu Bahá'u'lláh sukcesos tion ? Se ĉiuj antaŭaj kredoj degeneris aŭ disfalis en sektojn ĉu ne la sama estos la sorto de la bahaa kredo ? Ni vidu kian respondon donas la bahaaj instruoj al tiuj kaj similaj demandoj.

Ĉu la Homa Naturo Povas Sin Ŝanĝi ?  [^]

Tiel edukado kiel religio estas same bazitaj sur la supozo ke estas eble ŝanĝi la homan naturon. Fakte, oni ne bezonas multe esploradi por montri ke la sola certaĵo kiun oni povas diri pri iu ajn vivestaĵo estas ke ĝi ne povas ne ŝanĝadi sin. Sen ŝanĝoj povas esti nenia vivo. Eĉ mineraloj ne povas kontraŭstari ŝanĝojn, kaj ju pli alten ni iros en la skalo de estaĵoj, des pli diversaj, komplikitaj kaj mirindaj estos la ŝanĝoj. Plie, en la progreso kaj evoluado de ĉiugradaj kreaĵoj ni trovas du specojn de ŝanĝoj - unu estas malrapida, grada, ofte preskaŭ neperceptebla ; la dua estas rapida, subita kaj frapanta. Ĉi tiuj okazas en la tiel nomataj "krizaj momentoj" de la evoluo. Koncerne mineralojn, ekzemple, ni trovas tiujn krizajn momentojn ĉe la punktoj de fandiĝado kaj vaporiĝado, kiam solidaĵo subite fluidiĝas aŭ kiam fluidaĵo fariĝas gaso. Koncerne vegetaĵojn ni vidas tiajn krizajn momentojn kiam semo komencas germi, aŭ burĝono transformas sin en folion. En la mondo de bestoj ni vidas la samon la samon ĉiuflanke, ekzemple kiam larvo ŝanĝas sin en papilion, kiam birdido eliĝas el la ovo, aŭ kiam ido naskiĝas el la utero de la patrino. En la pli alta vivo de la animo ni ofte vidas similan transformiĝon, kiam homo estas "ree naskita" kaj lia tuta estaĵo radikale ŝanĝas sin laŭ siaj celado, karaktero kaj agado. Tiaj krizaj momentoj ofte koncernas tutan specon aŭ amason da specoj samtempe, ekzemple kiam ĉiuspecaj vegetaĵoj ekvekiĝas printempe al la nova vivo.

Bahá'u'lláh deklaras ke kiel la malpli grandaj vivestaĵoj havas periodon de subita transpaso al nova kaj pli plena vivo, ankaŭ por la homaro proksimiĝas la "kriza momento", la "renaskiĝo". Tiam la kutimoj de vivo kiuj daŭris de la mateniĝo de la histono ĝis hodiaŭ ŝanĝos sin nepre rapide, kaj la homaro eniros novan fazon de la vivo, fazon kiu tiel diferencas de la malnova kiel papilio diferencas de raŭpo, aŭ birdo el la ovo. La tuta homaro, en la lumo de la nova Revelacio, akiros novan vidon de la vero ; precize kiel la tuta lando estas lumigita kiam la suno leviĝas, por ke ĉiu povas klare vidi, kvankam antaŭ unu horo ĉio estis en mallumo. "Tio ĉi estas nova ciklo de homa povo", diras 'Abdu'l-Bahá "Ĉiuj horizontoj de la mondo lumradias, kaj vere la mondo fariĝos kvazaŭ rozĝardeno kaj paradizo". La analogioj de la naturo konfirmas tiun ĉi opinion ; la Profetoj de la malnovaj tempoj unuakorde antaŭdiris la alvenon de tiu ĉi glora tago ; la signoj de la tempo klare montras la nuntempan progreson de profundaj kaj radikalaj ŝanĝoj en homaj ideoj kaj aranĝoj. Kio, do, povus esti pli vana kaj senbaza ol la pesimista argumento ke, kvankam ĉio alia ŝanĝiĝas, la homa naturo ne povas sin ŝanĝi ?

La Unuaj Paŝoj al la Unueco.  [^]

Kiel rimedon por starigi la religian unuecon Bahá'u'lláh rekomendas plej grandan homamon kaj toleremon, kaj vokas al Siaj sekvantoj "interrilati kun anoj de ĉiuj religioj kun ĝojo kaj plezuro". En Sia lasta Volo kaj Testamento Li diras :

Kverelojn kaj konflikton Li severe malpermesis en Sia libro (Kitáb-i-Aqdas) ; tio ĉi estas la ordono de la Eternulo en tiu ĉi super-alta Revelacio - la ordono kiun Li esceptis de ĉia nuligo kaj vestis per la ornamo de Sia konfirmo.

Ho vi homoj de la mondo ! La Dia Religio estas por amo kaj unueco ; ne faru ĝin kaŭzo de malamikeco kaj konfliktoj. … Mi esperas, ke la anaro de Bahá ĉiam turnos sin al la Sankta Vorto : "Jen ĉiuj aferoj estas de Dio !" - al tiu Plejglora Vorto kiu, kvazaŭ akvo, estingas fajron de malamo kaj furiozo ardantan en la koroj kaj brustoj. Per tiu ĉi sola Vorto la diversaj sektoj de la mondo atingos la lumon de efektiva unueco ; vere Li diras Veron, Li kondukas sur la Vojon, kaj Li estas la Potenca, la Favora, la Belega.

'Abdu'l-Bahá diras :

Ĉiu homo devas forlasi antaŭjuĝon kaj viziti eĉ preĝejojn de la aliaj, ĉar, en ĉiuj ĉi adorlokoj, oni mencias la Nomon de Dio. Pro tio ke ĉiuj kunvenas por adori Dion, kio estas la diferencoj ? Neniu el ili adoras Satanon. Islamanoj devas viziti Preĝejojn de Kristanoj kaj Sinagogojn de Hebreoj, kaj kontraŭe la aliaj devas viziti Islamajn Moskeojn. Ili tenas sin aparte unuj de la aliaj nur pro senbazaj antaŭjuĝoj kaj dogmoj. En Ameriko mi vizitis Hebreajn Sinagogojn, kiuj similas al Kristanaj Preĝejoj, kaj mi vidis ke ĉie oni adoras Dion.

En multaj el tiuj lokoj mi parolis al ili pri la origina fundamento de la diaj religioj, mi klarigis al ili la pruvojn de la valideco de la diaj profetoj kaj de la Sanktaj Revelacioj, kaj persvadis, ke ili ĉesu blindan imitadon. Ĉiu el gvidantoj devas, tiel same, viziti Preĝejojn de la aliaj kaj paroli pri la fundamento kaj ĉefaj principoj de la diaj religioj. En plej granda unueco kaj harmonio ili devas adori Dion, en la adorejoj de la aliaj, kaj forlasi fanatikecon.

Se nur tiuj unuaj paŝoj estus faritaj kaj estus starigita amika reciproka toleremo inter diversaj religiaj sektoj, kia mirinda ŝanĝo okazus en la mondo ! Tamen, por atingi la veran unuecon, oni bezonas ion pli ol tio ĉi. Toleremo estas konsiderinda paliativo kontraŭ la malsano de sektodivido, sed ĝi ne estas radikala kuracilo. Ĝi ne forigas la kaŭzon de la doloro.

La Problemo de Aŭtoritato.  [^]

La diversaj religiaj komunumoj malsukcesis unuiĝi en la pasintaj tempoj, ĉar la konfesantoj de ĉiu religio konsideris la Fondinton de la propra kiel la solan plejsuperan aŭtoritaton, kaj Lian legaron kiel la dian leĝaron. Ĉiu Profeto Kiu proklamis alian revelacion estis, sekve, rigardata kiel malamiko de la vero. Pro similaj kaŭzoj apartiĝis ankaŭ diversaj sektoj. La konfesantoj de ĉiu el ili akceptis ian duavican aŭtoritatulon kaj konsideris ian specialan interpretmanieron de la Revelacio de la Fondinto kiel la Unu Solan Kredon, kaj ĉiujn aliajn kiel erarajn. Kompreneble tiel longe kiel daŭras tiu ĉi stato ne estas eble vera unueco. Bahá'u'lláh, aliflanke, instruas ke ĉiuj Profetoj estas esprimantoj de la aŭtentikaj revelacioj de Dio ; ke ĉiu prezentis en Sia tempo la plej altan instruon kiun la homoj tiam kapablis akcepti, kaj edukis ilin por ke ili kapablu akcepti pluajn instruojn de Liaj posteuloj. Li alvokas la anojn de ĉiuj religioj, ne ke ili neu la Dian Inspiritecon de sia propra Profeto, sed ke ili konfesu la Dian inspiritecon de ĉiu alia Profeto, por ke ili komprenu ke la instruoj de ĉiu el Ili esence harmonias, kaj estas parto de la granda plano pri eduko kaj unuiĝo de la homaro. Li alvokas la anarojn de ĉiuj sektoj ke ili elmontru respekton al siaj Profetoj dediĉante siajn vivojn al efektiviĝo de tiu unueco por kiu ĉiuj Profetoj laboris kaj suferis. En Sia letero al Reĝino Viktoria Li komparas la mondon kun malsanulo kies malsano pligraviĝas ĉar li falis en manojn de malkapabla kuracisto ; kaj Li diras kian kuracilon apliki :

Tio kion la Eternulo faris kiel la sanondona medikamento kaj la plej perfekta kuracilo por la resaniĝo de la mondo estas la unuiĝo de ĉiuj ĝiaj popoloj en unu Religio kaj sub unu Leĝo. Tio ĉi ne povas esti efektivigita alie ol per lerta, perfekta kaj inspirita Kuracisto. Tio ĉi estas la vero mem, kaj ĉio alia estas nur evidenta eraro. – Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 255 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

Progresa Revelacio.  [^]

Granda obstaklo, sur la vojo de la religia unueco, estas por multaj la diferencoj inter la revelacioj donitaj de diversaj Profetoj. Kion unu ordonis tion alia malpermesas ; kiel do ili ambaŭ povas esti pravaj, kiel ambaŭ povas esti proklamantoj de la Volo de Dio ? Sendube la vero estas Unuaĵo, kaj ne povas sin ŝanĝi. Jes, la Absoluta Vero estas Unuaĵo kaj ne povas sin ŝanĝi, sed la Absoluta Vero estas senlima ekster la nuna homa kompreneblo, kaj niaj ideoj pri ĝi devas sin senĉese ŝanĝi. Niaj fruaj, malperfektaj ideoj, per la Favoro de Dio, estos anstataŭigitaj, tempon post tempo, per pli kaj pli perfektaj konceptoj. En Tabuleto al kelkaj persaj bahaanoj, Bahá'u'lláh diras :

Ho homoj ! La vortoj estas aperigitaj laŭ la kapableco por ke la komencantoj progresu. La lakto devas esti donata laŭmezure por ke la infaneto de la mondo eniru la Regnon de Grandiozo kaj estu loĝigita en la Kortego de Unueco.

Lakto estas la nutraĵo kiu fortigas la infanon tiel ke ĝi povas poste digestadi pli solidajn manĝaĵojn. Se oni dirus ke ĉar unu Profeto estis prava donante difinitajn instruojn en difinita tempo, tial alia Profeto Kiu instruas alimaniere en alia tempo malpravas, estas kvazaŭ oni dirus ke ĉar lakto estas la plej bona nutraĵo por novnaskita infano, tial, nur lakto kaj nenio alia devus esti nutraĵo de plenkreskinto, kaj ĉia alia manĝosistemo estus malbona !

'Abdu'l-Bahá diras :

Ĉiu dia Revelacio estas dividita en du partoj. La unua estas esenca kaj apartenas al la mondo de la eterneco. Ĝi estas la konigo de la Dia vero kaj la esencaj principoj. Ĝi estas la esprimo de la Amo de Dio. Tiu ĉi daŭras en ĉiuj el la religioj, absolute neŝanĝebla. La dua parto ne estas eterna ; ĝi rilatas al la praktika vivo, aranĝoj kaj negocoj, kaj ŝanĝas sin laŭ la evoluo de homo kaj la tempbezonoj de ĉiu Profeto. Ekzemple. … Dum la Mosea periodo oni forhakis manon de homo pune por malgranda ŝtelo ; estis la leĝo de okulo por okulo, dento por dento. Sed ĉar tiuj ĉi leĝoj ne estis oportunaj en la tempo de Kristo, ili estis nuligitaj. Simile ankaŭ eksedziĝado fariĝis tiel ĝenerala ke restis neniaj firmaj leĝoj pri edziĝo, kaj tial Lia Sankteco Kristo malpermesis eksedzigon.

Konforme al la urĝeco de la tempo, Lia Sankteco Moseo proklamis dek leĝojn pri mortpuno. Estis en tiu tempo neeble defendi la socion kaj certigi la socian sekurecon sen tiuj ĉi severaj leĝoj, ĉar la idoj de Izraelo loĝis en la regiono de Tah, kie estis fonditaj neniaj juĝejoj kaj neniaj pundomoj. Sed tiun ĉi leĝaron oni ne bezonis en la tempo de Kristo. La historio de la dua parto de religio ne estas grava, ĉar ĝi rilatas al la moroj de nur tiu ĉi vivo ; sed la fundamento de la religio de Dio estas la unua parto, kaj Lia Sankteco Bahá'u'lláh renovigis tiun fundamenton.

La Religio de Dio estas Unu Religio, kaj ĉiuj Profetoj instruis ĝin, sed ĝi estas io vivanta kaj kreskanta, ne senviva kaj senŝanĝa. En la instruoj de Moseo oni vidas la Burĝonon ; en tiuj de Kristo la Floron; kaj en tiuj de Bahá'u'lláh la Frukton. Floro ne detruas la burĝonon, nek frukto la floron. Ĝi ne detruas, sed plenumas. La kalikoj de burĝono devas forfali por ke gi ekfloru, kaj la petaloj devas forfali por ke la frukto kresku kaj maturiĝu. Ĉu, do, la kalikoj aŭ petaloj estis eraraj aŭ senutilaj tiel, ke ili devas esti forigitaj ? Ne, en sia tempo ili estis taŭgaj kaj necesaj ; sen ili ne povus esti la frukto. Tiel same okazas kun diversaj profetaj instruoj ; ilia eksteraĵo ŝanĝas sin de epoko al epoko, sed ĉiu revelacio estas plenumiĝo de la antaŭaj. Ili ne estas netaŭgaj nek nekonvenaj unu de la aliaj, nur prezentas diversajn gradojn en la viva historio de la Unusola Religio, kiu estas malkaŝita alterne kiel semo, kiel burĝono, kiel floro, kaj nun eniras la staton de realiĝo.

Senerareco de la Profetoj.  [^]

Bahá'u'lláh instruas, ke al ĉiu favorita per Profeteco estas donitaj sufiĉaj pruvoj de Lia Misio. Li rajtas postuli obeon de ĉiuj homoj kaj havas la povon nuligi, ŝanĝi aŭ kompletigi la instruojn de Siaj antaŭintoj. En la Libro Iqán ni legas :

Estus malkonforme al la malavareco de la amoplena providenco kaj ne verŝajne al la supermezura kompatemo elekti unu el ĉiuj servantoj por la gvidado de Siaj kreitaĵoj, detenante de Li sufiĉajn kaj perfektajn pruvojn, kaj samtempe punante la homojn ĉar ili ne kredas je Li ! Ja, la Grandfavoreco de la Sinjoro de Ekzisto ĉiam ĉirkaŭbrakis ĉiujn enmondajn kreitaĵojn, per la aperigo de Sia Malkaŝanto. …

Kaj tamen, ĉu ne la celo de ĉiu Malkaŝanto estas efektivigi transformiĝon en la tuta karaktero de la homaro, transformiĝo kiu evidentiĝos kaj ekstere kaj interne, kiu efikos kaj la internan vivon kaj eksterajn kondiĉojn ? Ĉar se la rolo de la homaro ne ŝanĝus sin, la vana apero de Universalaj Malkaŝantoj de Dio estus evidenta. - Kitáb-i-Iqán, pp. 14, 240.

Dio estas la Sola senerara Aŭtoritato, kaj la Profetoj estas seneraraj ĉar Ilia Revelacio estas la Revelacio de Dio donita al la mondo pere de Ili. Tiu Revelacio plenvalidas ĝis kiam ĝi estos anstataŭita per alia Revelacio de tiu sama aŭ alia Profeto.

Dio estas la granda Kuracisto kaj nur Li povas ĝuste diagnozi la malsanon de la mondo kaj recepti taŭgan kuracilon. La kuracilo receptita en unu epoko ne estas plu uzinda en alia epoko, kiam la kondiĉoj de la paciento estas aliaj. Obstini por la malnova kuracilo kiam la kuracisto ordonis novan kurac-manieron ne signifas elmontri al la kuracisto fidon, sed malfidon. Judoj povas sin senti ofenditaj per la aserto ke kelkaj kuraciloj kontraŭ la mondmalsano kiujn Moseo ordonis antaŭ pli ol tri mil jaroj estas nun malnovtempaj kaj netaŭgaj ; ankaŭ kristanoj povas konsideri kiel ofendon se oni diras al ili ke Mahometo laŭbezone aldonis kelkajn aferojn necesajn kaj valorajn al la ordonoj de Kristo. Tiel same povas esti kun islamanoj, kiam oni postulas ke ili konfesu ke Báb kaj Bahá'u'lláh havas la aŭtoritaton ŝanĝi la ordonojn de Mahometo. Sed konforme al la bahaa vidpunkto, sindonemo al Dio memsignifas respekton al ĉiuj Liaj Profetoj, kaj senkondiĉan obeon al Liaj plej novaj Ordonoj, donitaj de la Profeto por nia epoko mem. Nur per tia sindonemo povas esti atingita la vera Unueco.

La Superega Revelacio.  [^]

Kiel ĉiuj aliaj Profetoj, Bahá'u'lláh deklaras Sian propran Mision en plej eksterdubaj esprimoj.

En la Lawh-i-Aqdas, Tabuleto dediĉita speciale al kristanoj, Li diras :

Vere la Patro venis kaj plenumis tion kio estis al vi promesita en la Regno de Dio. Tio ĉi estas la Vorto kiun la Filo vualesprimis dirante al Siaj ĉirkaŭantoj ke en tiu ĉi tempo ili ne povus ĝin elporti. Sed kiam la difinita tempo pasis, kaj la Horo alvenis, la Vorto elbrilis el la Horizonto de la Volo. Gardu vin, ho Anaro de la Filo (t.e. kristanoj) ! Ne forĵetu ĝin malantaŭen, sed alkroĉu vin al ĝi. Ĝi estas por vi pli bona el ĉio, kio estis antaŭ vi ! ... Vere, la Spirito de la Vero alvenis, por gvidi vin al la Vero. Vere, Li ne parolas el Si mem, sed ĉi Tiu Kiu estas Ĉionscianta kaj Saĝa. Li estas Tiu Kiun gloris la Filo. ... Forlasu tion kio estis antaŭ vi, ho homoj de la tero, kaj alprenu tion kio estas al vi ordonita de Tiu Kiu estas Potenca, Fidela.

Kaj en letero al la Papo, skribita el Adrianopolo en la jaro 1867, Li diras :

Gardu vin ke la glorado ne apartigu vin de la Glorato kaj ke la adorado ne apartigu vin de la Adorato ! Rigardu la Sinjoron, la Ĉionpovan, la Ĉionscian ! Li venis por prizorgi la vivadon de la mondo, kaj por unuigi ĉion kio loĝas en ĝi. Venu, ho homoj, al la Tagiĝ-loko de Revelacio ! Ne prokrastu eĉ je unu horo ! Ĉu vi estas kleraj en la Evangelio, kaj tamen ne scipovas ekvidi la Eternulon de la Gloro ?

Tio ĉi ne estas inda je vi, ho anaro de kleruloj ! Diru do, se vi neas ĉi tion, kiapruve vi kredas je Dio ? Prezentu viajn pruvojn.

Kiel en tiuj ĉi leteroj al kristanoj Li anoncas la plenumon de la evangeliaj promesoj, tiel Li ankaŭ proklamas al islamanoj, judoj, zoroastranoj kaj konfesantoj de aliaj kredoj plenumon de la promesoj de iliaj Sanktaj Libroj. Li alparolas ĉiujn homojn kiel ŝafojn de Dio, kiuj ĝis nun estis dividitaj en diversajn arojn kaj ŝirmitaj en diversaj ŝafejoj. Lia revelacio estas, kiel Li diras, la Voĉo de Dio, de la Bona Paŝtisto, kiu venis en la pleneco de la tempo por rekunigi ĉiujn Siajn disigitajn ŝafojn en unu ŝafaron, forigi barilojn inter ili, por ke "estu unu ŝafejo kaj unu paŝtisto".

La Nova Situacio.  [^]

La pozicio de Bahá'u'lláh inter la Profetoj estas senprecedenta kaj unika, ĉar la kondiĉoj de la mondo en la tempo de Lia alveno estis senekzemplaj kaj unikaj. Dank'al la longa kaj ŝanĝoriĉa evoluado de religio, scienco, arto kaj civilizacio la mondo fariĝis matura por instruo pri Unueco. La bariloj kiuj en la pasintaj jarcentoj malebligis la unuecon de la mondo estis pretaj fali en rubojn kiam Bahá'u'lláh aperis, kaj depost Lia naskiĝo, en 1817, kaj speciale de kiam Liaj instruoj estis anoncitaj, tiuj bariloj rompiĝadis en plej mirindaj manieroj. Kiel ajn oni tion ĉi klarigus, la fakto restas eksterduba.

En la tagoj de la antaŭaj Profetoj la geografiaj bariloj mem estis sufiĉaj por malebligi la mondunuecon. Nun tiuj malfacilaĵoj estas venkitaj. La unuan fojon en la historio de la homaro homoj ĉirkaŭ la mondo povas interkomunikiĝi rapide kaj facile. Kio estis farita en Eŭropo hieraŭ tion oni scias hodiaŭ en ĉiuj mondpartoj, kaj paroladon diritan en Ameriko hodiaŭ oni povas morgaŭlegi en Eŭropo, Azio kaj Afriko.

Alia granda obstaklo estis la lingva malfacilaĵo. Dank'al la lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj, tiu malfacilaĵo jam estis altgrade venkita, kaj estas plena kaŭzo por supozi ke antaŭ ol multaj jaroj lingvo internacia estos akceptita kaj instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo. Tiam ankaŭ tiu ĉi malfacilaĵo estos entute forigita.

La tria granda obstaklo estis religiaj antaŭjuĝoj kaj netoleremo. Ankaŭ tio ĉi estas nun malaperinta. La mensoj de homoj fariĝas pli liberaj. La edukado de la homoj eliĝas pli kaj pli el la kontrolo de sektaj pastroj ; novaj kaj pli liberalaj ideoj ne estas plu detenataj de penetro en eĉ plej ekskluzivajn kaj konservativajn rondojn.

Tiamaniere Bahá'u'lláh estas la unua el la grandaj Profetoj Kies revelaclo en daŭro de relative malmultaj jaroj fariĝis konata en ĉiu regiono de la mondo. En daŭro de mallonga tempo la esencaj instruoj de Bahá'u'lláh tradukitaj laŭLiaj propraj aŭtentikaj Verkoj, estos senpere atingeblaj por ĉiu virino, virino kaj infano en la mondo kiuj scias legi.

Pleneco de la Bahaa Revelacio.  [^]

La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika inter la kredoj de la mondo pro la pleneco kaj kompleteco de Siaj aŭtentikaj skribaĵoj. La enskribitaj vortoj kiujn oni povas kun plena certeco atribui al Kristo, Moseo, Zoroastro, Budho, aŭ Kriŝno, estas tre malmultaj, kaj lasas sensolve multajn modernajn demandojn de grandega praktika valoro. Multaj el la instruoj ĝenerale atribuitaj al tiuj religi-Fondintoj estas dubindaj koncerne ilian aŭtentikecon, kaj kelkaj estas evidente alkreskaĵo de pli malfrua dato. Islamanoj posedas en la Korano, kaj en granda amaso da tradicioj, multe pli plenan historion de la vivo kaj instruoj de sia Profeto, sed Mahometo Mem, kvankam inspirita, ne posedis la skribarton, same kiel plej multaj el Liaj fruaj sekvantoj. La metodoj kiujn oni uzis por kroniki kaj disvastigi Liajn instruojn lasis diversrilate multon por deziri, kaj la aŭtentikeco de multaj tradicioj estas tre dubinda. Rezulte de tio, diferencoj de interpretado kaj malakordaj opinioj kaŭzis dividojn kaj skismojn en Islamo, kiel en ĉiuj antaŭaj religiaj socioj.

Aliflanke, kaj Báb kaj Bahá'u'lláh verkis multe kaj kun grandaj elokventeco kaj forto. Ĉar publikaj paroladoj estis al Ili malebligitaj kaj ambaŭ pasigis plimulton de Siaj vivoj (post la deklaro de Siaj misioj) en malliberejoj, Ili dediĉis grandan parton de Sia tempo al verkado, el kio rezultas ke pro la riĉeco de aŭtentikaj skriboj la Bahaa Revelacio estas nekomparebla kun iu ajn el la antaŭaj. Estas donitaj klaraj kaj plenaj klarigoj pri multaj veroj kiuj estis malklare antaŭmontritaj en la antaŭaj revelacioj, kaj la eternaj principoj de la vero, kiun instruis ĉiuj Profetoj, oni nun aplikas al problemoj kiuj prezentas sin al la hodiaŭa mondo - al problemoj ekstreme komplikitaj kaj malfacilaj, el kiuj multaj ne aperis ankoraŭ en la tagoj de la antaŭaj Profetoj. Estas do evidente ke tiu plena registro de aŭtentika revelacio devas potence efiki por malebligi miskomprenojn en la estonteco kaj por klarigi la fals-komprenojn de la pasinteco, kiuj tenis unu sekton disde la aliaj.

La Bahaa Interligo.  [^]

La Bahaa Revelacio estas senekzempla kaj unika en ankoraŭ alia rilato. Antaŭ Sia morto Bahá'u'lláh kelkfoje skribis Interligon destinante Sian plej aĝan filon 'Abdu'l-Bahá, Kiun Li ofte mencias kiel "La Branĉon" aŭ "La Plej Sanktan Branĉon", kiel aŭtoritatan interpretiston de la instruoj, kaj deklarante ke ĉiu klarigo aŭ interpreto farita de Li devas esti konsiderata tiel same aŭtoritata kiel la vortoj de Bahá'u'lláh Mem. En Sia Testamento Li diras :

Konsideru tion kion Ni malkaŝis en Nia Plej Sankta Libro : "Kiam la Oceano de Mia ĉeesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio estos finita, turnu viajn vizagojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu elkreskis el tiu el Pratempa Radiko". La celo de tiu ĉi sankta verso estas neniu alia ol la Plej Granda Branĉo ('Abdu'l-Bahá).

Kaj en la Tablet of the Branch (Tabuleto de la Branĉo) en kiu Li klarigas la rolon de 'Abdu'l-Bahá, Li diras :

Ho homoj, gloru Dion por Lia aperigo ; ĉar vere Li estas la plej granda Favoro kaj la plej granda beno donitaj al vi ; kaj per Li ĉiu putranta osto estos revokita al la vivo. Kiu turnas Sin al Li tiu turnas sin al Dio, kaj kiu forturnis sin de Li forturnis sin de Mia Belo, malakceptis Miajn Pruvojn, kaj pekis kontraŭ Mi.

Post la morto de Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá, kaj en la propra domo kaj en Siaj vastaj vojaĝoj, havis multnombrajn okazojn renkonti homojn el ĉiuj partoj de la mondo kaj de ĉiuj nuancoj de opinioj. Li aŭskultis ĉiujn el iliaj demandoj, iliaj malfacilaĵoj kaj kontraŭdiroj, kaj donis plenajn klarigojn kiujn oni skribe kronikis. Dum longaj jaroj 'Abdu'l-Bahá daŭrigis Sian taskon klarigante la instruojn kaj indikante ilan adapton al la plej diversaj problemoj de la nuntempa vivo. Diferencoj en opinioj kiuj aperis inter la kredantoj estis prezentitaj al Li kaj aŭtoritate solvitaj, kaj dank'al tio la danĝero de estontaj miskomprenoj estis plue malpliigita.

Plue Bahá'u'lláh decidis ke devas esti elektita Internacia Domo de Justeco, reprezentanta la tutmondan bahaanaron, por prizorgi la aferojn de la Kredo, estri kaj unuigi ĉiujn ĝiajn klopodadojn, malebligi dividojn kaj skismojn, klarigi obskurajn aferojn, kaj antaŭgardi la instruojn de degenero kaj misprezento. La fakto ke tiu supera administrantaro rajtas ne nur enkonduki leĝojn pri ĉiuj aferoj ne difinitaj en la Skriboj, sed ankaŭ neniigi siajn proprajn leĝojn kiam novaj kondiĉoj postulas aliajn rimedojn, ebligas al la Kredo sin plivastigi kaj alĝustigi, kiel vivanta organismo, al la bezonoj kaj postuloj de ŝanĝiĝanta socio.

Krom tio, Bahá'u'lláh firme malpermesis interpretadon de la instruoj al iu ajn ekster la nomita interpretisto. En Sia Lasta Volo kaj Testamento 'Abdu'l-Bahá difinis ke Shoghi Effendi estu la Gardanto de la Kredo post Li kun la rajto interpreti la Skribojn.

Post milo aŭ pli da jaroj aperos alia Malkaŝanto, en la ombro de Bahá'u'lláh, kun klaraj pruvoj de Sia misio, sed ĝis tiam la vortoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá kaj la Gardanto kaj la decidoj de la Universala Domo de Justeco prezentas la aŭtoritatojn al kiuj ĉiuj kredantoj devas sin turni. Neniu bahaano rajtas fondi skolon aŭ sekton bazitan sur la speciala interpreto de la instruoj aŭ sur la supozita dia revelacio. Kiu malrespektas tiun ĉi malpermeson estas konsiderata kiel "rompanto de la Sankta Interligo." (1)

'Abdu'l-Bahá diras :

Malamiko de la Kredo estas tiu kiu penas interpreti la vortojn de Bahá'u'lláh kaj tiamaniere nuancigas ilian signifon konforme al sia percepto-povo, arigas ĉirkaŭ si sekvantaron, formante apartan sekton, superigante sian propran signifon, kaj kaŭzante dividon en la Kredo.

En alia Tabuleto Li skribas :

Tiuj ĉi personoj (iniciatoroj de skismo) estas kiel ŝaŭmo sur la mar-supraĵo ; ondo venos el la Oceano de la Interligo kaj per la potenco de la Abhá Regno tiu ŝaŭmo estos ĵetita surteren. ... Tiuj ĉi koruptaj pensoj kiuj naskiĝas pro personaj kaj malbonaj celoj ĉiuj malaperos, kaj la Interligo de Dio restos firma kaj sekura.

Estas nenio kio malhelpas la homojn forlasi religion se ili tion deziras. 'Abdu'l-Bahá diras : "Dio Mem ne devigas al la animo farigi spirita. La agigo de la homa volo libera estos necesa." La spirita Interligo, tamen, klare malebligas la sektismon interne de la bahaa komunumo.

Ne Ekzistas Profesia Pastraro.  [^]

Ni devas mencii ankoraŭ unu trajton de la bahaa organizaĵo : tio estas la neekzisto de oficiala pastraro. Memvolaj kontribuaĵoj por elspezoj de instruistoj estas permesitaj kaj multaj dediĉas sian tutan tempon al laborado por la Kredo, sed oni esperas ke ĉiu bahaano partoprenos en la tasko de instruado, k.t.p., konforme al siaj eblo kaj kapablo, kaj ekzistas neniu speciala klaso de homoj distingitaj de siaj samkredanoj per ekskluziva plenumado de pastraj funkcioj kaj per pastraj prerogativoj.

En la malnovaj tempoj pastraro estis necesa, ĉar homoj estis malkleraj kaj neinstruitaj kaj dependis de la pastroj por sia religia edukado, por plenumado de religiaj ritoj kaj ceremonioj, por administrado de justeco, k.t.p. Nun, tamen, la aferoj ŝanĝas. Edukado rapide ĝeneraliĝas, kaj kiam la principoj de Bahá'u'lláh estos realigitaj, ĉiu knabo kaj knabino en la mondo ricevos plenan edukon. Ĉiu povos tiam mem studi la Sanktajn Verkojn, kaj elĉerpi al si la Akvon de Vivo, rekte el la ĉef-fonto. Komplikitaj ritoj kaj ceremonioj, postulantaj servojn de speciala profesio aŭ kasto, ne ekzistas en la bahaa sistemo, kaj administrado de justeco estas konfidita al la tiucele elektitaj kompetentuloj.

Instruisto estas necesa por infano, sed la celo de vera instruisto estas pretigi sian instruaton lerni sen instruisto - vidi aferojn per la propraj okuloj, aŭdi per la propraj oreloj, kaj kompreni per la propra menso. Tiel same, en la infanaĝo de la homa gento, pastro estas necesa, sed lia vera tasko estas ebligi al la homo sin helpi sen li ; vidi la diajn aferojn per la propraj okuloj, aŭdi ilin per la propraj oreloj, kaj kompreni ilin per la propraj mensoj. Nun la laboro de pastroj estas preskaŭ finita, kaj la celo de la bahaaj instruoj estas kompletigi tiun laboron, fari homojn sendependaj de ĉio krom Dio, por ke ili povu turni sin rekte al Li, t.e., al Lia Malkaŝanto. Kiam ĉiuj turnos sinm al unu Centro, povas esti nenia malakordo aŭ konfuzo kaj ju pli ĉiuj alproksimiĝas al la Centro, des pli ili alproksimiĝos unu al la alia.

1. Vidu paĝojn 252-254 kaj 262-263 por pliaj klarigoj pri la Gardanteco kaj la Universala Domo de Justeco. [^]
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de >
< bel@bahai.de >