Reveno al BEL.
LAWH-I-AQDAS
de Bahà'u'llàh
(Laŭhe-Akdas
= La Plej Sankta Epistolo, kromnomita "epistolo al la kristanoj" kun teksto laŭ formato PDF)
provis traduki kaj prinoti el la franca
versio la Doktoro Eric COFFINET
"Jen la Plej Sankta Epistolo transdonita
el la dia regno al tiu turninta sian vizaĝon al la Adorato de la mondo,
kiu investita per transcenda gloro malsuprenvenis el la ĉielo de eterneco."
Je la nomo de Dio, la Sinjoro de granda
gloro !
Tiu epistolo devenanta de nia ĉeesto
estas destinita al tiu, kiun la vualo de la nomoj ne malebligis alproksimiĝi
al Dio, la Kreanto de la ĉielo kaj de la tero, por ĝojigi liajn okulojn
dum la tagoj de lia Sinjoro, la Helpo en danĝero, la Mem-Ekzistanta.
Ci diru : o disĉiploj de la Filo (Jesuo-Kristo)
! Ĉu vi eksiĝis for de mia ĉeesto pro mia nomo ? (
la nomo "Bahà'u'llàh" signifas samtempe "Splendoro, Gloro, Lumo de Dio"
en la araba lingvo) >
(Jeĥezkel 1/26-28 +
43/1-7, St Mateo 16/27, Apokalipso 2/7-13 ) Kial vi ne meditas en
viaj koroj ? Tage kaj nokte vi estis alpreĝantaj vian Sinjoron, la Ĉio-Povan,
sed kiam li malsuprenvenis el la ĉielo de eterneco en sia granda gloro,
vi forturniĝis for de li kaj vi restis mergiĝintaj en neglektemo.
Vi konsideru tiujn, kiuj malagnoskis
la Spiriton (Jesuo-Kristo), kiam li venis
al ili kun evidenta aŭtoritateco. Tiom multaj estis la fariseoj, kiuj
izoliĝis en siaj sinagogoj pro lia nomo, vekriante pri sia disiĝo for
de li. Tamen, kiam plene malfermiĝis la pordegoj de la reunuiĝo, kaj
kiam la Astro dia tutsplendore brilis en la aŭroro de beleco, ili rifuzis
kredis je Dio, la Ekzaltata, la Potenca. Ili ne sukcesis atingi lian ĉeeston,
kvankam lia alveno estis promesita en la libro de Jesaja, ankaŭ en la
libroj de la profetoj kaj de la senditoj (St Johano
5/46 St Mateo 23/13-36). Neniu el ili turnis sian vizaĝon al la
tagiĝo de la dia boneco, krom tiuj tute senpovaj inter la homoj. Kaj tamen
hodiaŭ ĉiu homo investita per povo kaj per suvereneco estas fiera asociiĝi
kun lia nomo. Krome vi memoru tiun, kiu verdiktis la mortpunon kontraŭ
Jesuo (St Mateo 26/57-66). Li estis unu el
la plej erudiciaj en sia tempo kaj en sia lando, dum tiu, kiu estis nur
fiŝkaptisto (Petro), kredis je li. Vi singardu kaj atentu la averton.
(St
Marko 32-36)
Same vi konsideru kiom multaj estas
la monaĥoj, kiuj izoliĝis en siaj preĝejoj, alpreĝante la Spiriton
(Jesuo-Kristo).
Sed kiam li aperis dank'al la povo de vero, ili ne sukcesis alproksimiĝi
al li kaj estas enkalkulitaj inter la devojiĝintoj. Feliĉas tiuj forlasintaj
ilin kaj turnintaj sian vizaĝon al tiu, kiu estas la Deziro de ĉiuj en
la ĉielo kaj sur la tero.
Ili legas la Evangelion sed tamen rifuzas
rekoni la Sinjoron Plej-Gloran, kvankam li venis kun la forto de sia aŭtoritateco
ekzaltita, potenca kaj pardonema. Vere ni (Bahà'u'llàh
kaj Jesuo-Kristo) venis pro amo al vi kaj ni eltenis la sortobatojn
de la mondo por via savo. Ĉu vi tuj forfuĝos for de tiu, kiu oferis sian
vivon, por ke vi estu revivigitaj ? Vi timu Dion, o disĉiploj de la Spirito
(Jesuo-Kristo),
kaj ne sekvu la vojon de la grave devojiĝintaj ekleziuloj. Ĉu vi opinias,
ke li (Bahà'u'llàh) celas sian propran profiton,
dum li estis konstante minacata per la glavoj de siaj malamikoj ? Aŭ ke
li celas la vantaĵojn de tiu mondo, dum oni malliberigis lin en la plej
malbona urbo ? Vi juĝu juste kaj ne kondutu kiel la maljustuloj.
Vi malfermu la pordon de via koro. Vere
tiu, kiu estas la Spirito, staras antaŭ ĝi. Kial vi restas for de tiu,
kiu celis allogi vin al brilega loko ? (St Johano
14/2-3) Ci diru : Vere ni malfermis por vi la pordegojn de la Regno.
Ĉu vi riglos la pordojn de viaj domoj kontraŭ mia vizaĝo ? Tio vere
estus ja lamentinda eraro. Vere li denove malsuprenvenis el la ĉielo,
same kiel li malsuprenvenis el ĝi la unuan fojon. Vi atentu kaj timu kontesti
liajn parolojn, same kiel faris la popolo antaŭ vi. Tiel instruas
vin la Verulo, ke vi povu kompreni tion.
La Jordano kuniĝas al la plej granda
oceano, kaj la Filo en la sankta valo ekkrias : "Jen mi, jen mi, o Sinjoro,
mia Dio !", dum la Sinajo rondiras ĉirkaŭ lia Domo kaj dum la Flama
Arbetaĵo ekkrias : "Tiu, kiu estas la Dezirato de ĉiuj estas veninta
en sia trancenda majesteco !" Ci diru : Jen ! La Patro estas veninta
(Jesaja
9/5 kaj St Mateo 21/33-41), kaj tio promesita al vi en la Regno
estas plenumita ! Jen la parolo kaŝata de la Filo, kiam li diris al tiuj
ĉirkaŭantaj lin : "Vi ne povas ĝin nun elporti." (St
Johano 16/12). Kaj kiam elfiniĝis la difinita tempo kaj kiam sonis
la Horo, la vorto brilis super la horizonto de la volo de Dio. Vi atentu
ne rifuzi ĝin, o disĉiploj de la Filo. Firme vi ekkaptu ĝin. Tio estos
pli bona por vi ol ĉio posedata de vi. Vere li estas proksima de la bonagantoj.
La Horo, kiun ni kaŝis for de la scio de la popoloj de la tero kaj de
la anĝeloj (St Marko 13/32), estas alveninta.
Ci diru : Vere li (Jesuo-Kristo) atestis por
mi (Bahà'u'llàh) kaj mi atestas por li.
Li celis ja neniun alian ol min (St Johano 16/13-15).
Tion atestas ĉiu animo justa kaj komprenpova.
Kvankam trafataj de sennombraj afliktoj,
ni alvoke kunvenigas la popolon antaŭ Dio, la Sinjoro de la nomoj. Ci
diru : Vi strebu atingi tion promesitan al vi en la libroj de Dio, kaj
ne sekvu la vojon de la nescianto. Mia korpo suferis pro enkarcerigo, por
ke vi estu liberigitaj el via propra sklaveco (St
Johano 8/31-32). Vi turnu do vian vizaĝon al lia vizaĝo kaj ne
sekvu la vojon de malamikaj subpremantoj. Vere li konsentis por si kruelan
humiligon, por ke vi povu atingi la gloron, sed tamen vi amuziĝas en la
valo de neglektemo. Vere por via savo li loĝas en la plej malbona domo,
dum vi loĝas en palacoj.
Ci diru : ĉu vi ne aŭdis la voĉon
de la Krianto, kiu kriegis en la dezerto de Bajano (la
Bajano estas la sankta libro revelaciita de Bàb heroldo de Bahà'u'llàh
> aludo al
Jesaja 40/3-5), alportanta
al vi la bonan novaĵon de la alveno de via Sinjoro, la Plej-Kompatema
? Vidu vi ! Li estas veninta sub la protekta ombro de la atesto kun pruvoj
kaj signoj konkludigaj, kaj tiuj, kiuj vere kredas je li, konsideras lian
ĉeeston kiel la realiĝon de la Regno de Dio (St
Luko 17/20-21). Benata estas la homo sinturnanta al li, kaj ve al
tiuj malagnoskantaj aŭ dubantaj pri li.
Ci anoncu al la pastroj : Vidu vi !
Tiu, kiu estas la suvereno, estas alveninta. Vi eliru el malantaŭ la vualo
pro la nomo de via Sinjoro, Tiu, kiu klinigas la kapon de ĉiuj homoj.
Vi proklamu al la tuta homaro la bonan novaĵon de tiu potenca kaj brilega
revelacio. Vere tiu, kiu estas la Spirito de Vero, estas veninta por gvidi
vin al la tuta vero. Li eldiras ne tion, kion flustras al li lia memo,
sed tion, kion ordonas la Plej-Saĝa, la Ĉio-Scia. (St
Johano 14/ 16-17, 26 kaj 16/7-15)
Ci diru : Jen tiu, kiu gloris la Filon
kaj laŭdis lian Aferon. O popoloj de la tero, senigu vin je ĉiuj posedaĵoj
viaj kaj firme ekkaptu tion ordonatan de la konfidato de Dio, la Plej-Potenca.
Vi purigu viajn orelojn kaj turnu vian koron al li, por ke vi povu aŭdi
la plej mirindan vokon laŭtiĝintan el la Sinajo, la domo de via Sinjoro,
la Plej-Glora. Vere tio gvidos vin al la loko, de kie vi ekvidos la splendoron
de la lumo de lia vizaĝo, kiu brilas super tiu luma horizonto.
O pastraro ! Vi lasu viajn sonorilojn
kaj eliru el viaj preĝejoj. Ŝuldas al vi en tiu tago laŭte proklami
la Plej Grandan Nomon inter la nacioj. Ĉu vi preferas silenti, dum ĉiu
ŝtono kaj ĉiu arbo ekkrias : "La Sinjoro estas veninta en sia tuta
gloro !" Feliĉas tiu rapidanta al li. Vere li estos enkalkulita inter
tiuj, kies nomoj estos menciitaj de la plej alta asembleo kaj registritaj
por ĉiam. Tion dekretis la Spirito en tiu mirinda epistolo. Tiu alvokanta
la homojn je mia nomo estas vere mia kaj li manifestos tion, kio superas
la povon de ĉiuj sur tiu tero. Vi sekvu la vojon de la Sinjoro kaj ne
tiun de la enkotiĝintoj en neglektemo. Feliĉas la dormanto vekata de
la venteto de Dio, kaj leviĝanta inter la mortintoj por paŝi al la vojo
de la Sinjoro. Vere tia homo estas konsiderata de Dio, la Verulo, kiel
juvelo inter la homoj kaj enkalkulita inter la beatuloj.
Ci diru : La lumo de lia revelacio aperis
en la Oriento ; en Okcidento aperis la signoj de lia aŭtoritateco (Bahà'u'llàh
ricevis sian mision en la subtera prizono persa de Teherano en 1852 sed
anoncis ĝin al la mondo nur en 1867 en la urbo Edirno, kiu situas en la
Eŭropa parto de Turkio > tio estas aludo al
St Mateo 24/27) Vi meditu tion en viaj koroj, o popoloj, kaj ne
estu kiel tiuj, kiuj grave eraris, kiam mia Memorigo (Bàb)
venis al ili laŭ la ordonoj de la Ĉio-Pova, la Plej Laŭdata. Ke vin
veku la venteto de Dio ! Vere ĝi blovis sur la mondo. Feliĉas tiu flarinta
ĝian bonodoron kaj enkalkulita inter la firmaj.
O episkoparo ! Vi estas la steloj en
la ĉielo de mia scio. Mia pardonemo ne deziras vidi vin teren fali. (St
Marko 13/24-26) Tamen mia justeco deklaras : "Ja tion dekretis
la Filo." Kaj ĉio eldirita de lia buŝo senkulpa, verama kaj fidinda,
neniam povos esti difektita. Vere la sonoriloj kantas mian nomon kaj vekrias
pri mi, sed mia spirito estas plenigita per brilega ĝojo. La korpo de
la Amato arde deziras la krucon kaj lia kapo senpacience atendas la vundon
de la lanco sur la vojo de la Plej-Pardonema. La supereco de la subpremanto
neniel povas devojigi lin de lia celo. Ni ordonis al ĉiuj kreitaĵoj atingi
la ĉeeston de via Sinjoro, la Reĝo de ĉiuj nomoj. Feliĉa estu la homo,
kiu turnis sian vizaĝon al Dio, la Sinjoro de la Tago de la Pentofaro.
O monaĥaro ! Si vi decidos sekvi min,
mi faros vin la heredantojn de mia regno. Kaj se vi pekos kontraŭ mi,
pro mia nelacigebla toleremo mi pacience eltenos tion, ĉar mi vere estas
la Indulgema, la Plej-Pardonema.
O tero de Sirio ! Kio fariĝis cia honesteco
? Vere la paŝoj de via Sinjoro nobligis cin. Ĉu ci perceptis la bonodoron
de la sankta reunuiĝo, aŭ ĉu oni devas enkalkuli cin inter la neglektemaj
?
Bet-Leĥem vigliĝas pro la venteto
de Dio. Ni aŭdas ĝian voĉon dirantan : "O Vi, Sinjoro Plej-Malavara
! Kie establiĝis cia granda gloro ? La dolĉaj aromoj de cia ĉeesto vivigis
min, dum mi velkis pro mia disiĝo de ci. Plej laŭdata estu ci, kiu forpelis
la vualojn kaj venis kun evidentaj gloro kaj potenco." Laŭtigante
la voĉon el malantaŭ la Tabernaklo de majesteco kaj de grandiozeco, ni
alvokis ĝin : "O Bet-Leĥem ! Tiu lumo leviĝis en la Oriento kaj moviĝis
al la Okcidento (St Mateo 24/27), ĝis
kiam ĝi atingis cin dum la vespero de sia vivo. Ci diru al mi : ĉu la
filoj rekonas la Patron kaj akceptas lin ? Aŭ ĉu ili malkonfesas lin,
same kiel la pasinta popolo ? (pri Jesuo)"
Tuj poste ĝi ekkriis : "Ci vere estas la Ĉio-Scia, la Informhava !"
Vere ni vidas ĉiujn kreitaĵojn atesti por ni. Iuj rekonas nin kaj atestas,
dum la plejmulto atestas sed ne rekonas nin.
La Sinajo vigliĝas pro ĝojo, ekvidante
nian vizaĝon. Ĝi laŭtigas sian ĉarman voĉon por glori sian Sinjoron,
dirante : "O Sinjoro ! Mi flaras la bonodoron de cia mantelo. Ŝajnas
al mi, ke ci estas proksima, investita per la signojn de Dio. Ci nobligis
tiujn regionojn per ciaj paŝoj. Kiom benita estus cia popolo, se nur ĝi
povus rekoni cin kaj flari ciajn dolĉajn aromojn ! Kaj ve al tiuj daŭre
dormantaj."
Feliĉa estas ci, kiu turnis cian vizaĝon
al mia vizaĝo, ĉar ci disŝiris la vualojn, frakasis la idolojn kaj rekonis
cian Sinjoron eternan. La popoloj de la Korano kontraŭstaris nin sen pruvoj
nek atestoj klaraj, subigante nin ĉiumomente al nova turmento. Ili vane
fantazias, ke la afliktoj povus fiaskigi nian projekton. Vere vanas tio
imagita de ili. Vere cia Sinjoro estas tiu ordonanta ĉion al li plaĉantan.
Mi neniam preterpasas arbon sen diri
al ĝi en mia koro : "O ! Dehakita estu ci je mia nomo kaj krucumita
estu mia korpo sur ci." Ni rivelis tiujn vortojn en epistolo al la
Ŝaho, kiel averton al la disĉiploj de ĉiuj religioj. Vere cia Sinjoro,
la Plej-Saĝa, ĉion scias.
Ci ne ĉagreniĝu pro tio farita de
ili al mi. Ili vere estas pli mortintaj ol vivantaj. Ci lasu ilin kun la
mortintoj, kaj poste ci turnu cian vizaĝon al tiu, kiu donas la vivon
al la mondo (St Luko 9/60). Ci ne malĝojiĝu
pro tio rakontata de la senpripensuloj. Ci estu firma en la Afero kaj instruu
la popolojn kun perfekta saĝeco. Tion ordonas al ci la Suvereno de la
tero kaj de la ĉielo. Li vere estas la Plej-Potenca, la Plej-Malavara.
Baldaŭ Dio ekzaltos cian memoron kaj per la plumo de gloro enskribos tion,
kion ci esprimis en cia amo al Li. Li vere estas la protektanto de la bonagantoj.
Ci memorigu min al tiu nomita Murad
kaj diru : "Feliĉa estas ci, o Murad, ĉar ci forĵetis for de ci la
sugestojn de ciaj propraj deziroj, por sekvi tiun, kiu estas la deziro
de la tuta homaro." Ci diru : ( tio tre similas
la predikon de Jesuo-Kristo sur la monto : St
Mateo 5/1-12 )
Feliĉas la dormanto vekata de mia venteto.
Feliĉas la mortinto revivigata de mia
spiro de vivo.
Feliĉas la okulo konsolata, kontemplante
mian belecon.
Feliĉas la vojaĝanto direktanta sian
paŝojn al la tabernaklo de mia gloro kaj de mia majesteco.
Feliĉas la afliktito serĉanta ŝirmon
sub la ombro de mia baldakeno.
Feliĉas la soifanto rapidanta al la
mildaj klaraj ondoj klaraj de mia tenera bonkoreco.
Feliĉas la neŝatigebla animo forpelanta
siajn egoismajn dezirojn pro amo al mi, kaj ĉe-tabliĝanta ĉe la bankedo,
kiun mi malsuprenigis el la ĉielo de mia dia boneco por miaj elektitoj.
Feliĉas la humiligito ekkaptanta firme
la ŝnuron de mia gloro kaj la bezonanto rifuĝanta sub la ombro de la
tabernaklo de mia riĉeco.
Feliĉas la nescianto serĉanta la fonton
de mia scio kaj la neglektemulo alkroĉiĝanta al la ŝnuro de la memorado
pri mi.
Feliĉas la animo revivigata de mia
viviga spiro kaj trovanta aliron al mia ĉiela regno.
Feliĉas la homo allogata al la aŭroro
de mia revelacio per la dolĉaj aromoj de la reunuiĝo kun mi.
Feliĉas la orelo aŭdanta kaj la lango
atestanta ; kaj feliĉas la okulo vidanta kaj rekonanta la Sinjoron mem
en lia granda gloro kaj majesto, investitan per grandiozeco kaj imperieco.
Feliĉas tiuj atingantaj mian ĉeeston.
Feliĉas la homo provanta esti lumigata
de la tagstelo de mia parolo.
Feliĉas tiu ornamanta sian kapon per
la diademo de mia amo.
Feliĉas tiu aŭdanta la rakonton de
miaj afliktoj kaj leviĝanta por helpi min inter mia popolo.
Feliĉas tiu oferanta sian vivon en
mia vojo kaj suferanta multajn afliktojn por amo al mia nomo.
Feliĉas la homo fidanta mian parolon
kaj leviĝanta inter la mortintoj por laŭde glori min.
Feliĉas tiu ravata de miaj mirindaj
melodioj kaj disŝiranta la vualojn dank'al la forto de mia povo.
Feliĉas tiu fidela je mia Alianco kaj
ne malebligata de la mondo atingi la kortegon de mia sankteco.
Feliĉas la homo indiferenta al ĉio
krom mi, kiu ekflugas al la ĉielo de mia amo, kiu eniras mian Regnon,
kiu kontemplas miajn kampojn de gloro, kiu avide trinkas la vivigajn akvojn
de mia bonkoreco, kiu sensoifiĝas el la ĉiela rivero de mia tenera providenco,
kiu ekkonas mian Aferon, kiu komprenas tion kaŝitan de mi en la trezoro
de miaj vortoj, kaj kiu brilegas ĉe la horizonto de la dia scio, okupata
laŭdi kaj glori min. Vere li estas mia. Kun li estas mia pardonemo, mia
tenera malavareco, mia bonkoreco kaj mia gloro.