La Bahaa konceptaro pri regado aŭ komuna
agado estas tiel ampleksa temo, ke ne eblas trakti ĝin adekvate per mallonga
artikolo. Sekve, tiu ĉi konciza prezento limiĝas je kelkaj aparte interesaj
punktoj.
Ekzistas almenaŭ tri dimensioj en la
Bahaa plano por la starigo de daŭra mondpaco bazita sur justeco, aŭ laŭ
la Bahaa terminologio, « La Plej Granda Paco ». La unua dimensio estas
la kreiĝo de nova homa raso : La akcepto de la plej altaj moralaj standartoj
fare de ĉiu viro, virino kaj infano sur nia planedo. Estus neracie supozi,
ke justa socio povas esti kreita, se la socianoj mem ne estas justaj.
La dua dimensio de la Bahaa plano estas
ampleksa agad-programo por certigi, ke ĉiu persono en la mondo havu egalajn
ŝancon kaj akcelon en la disvolvo de sia korpa, mensa kaj spirita potencialo.
Unu grava aspekto ĉe tio estas la forigo de ekstrema riĉeco kaj povreco
interne de la nacioj kaj inter la nacioj. Alia grava aspekto estas la venko
super rasismaj kaj aliaj antaŭjuĝoj, kiuj premegas la homan spiriton.
La tria dimensio de la plano estas nova
regad-sistemo, bazita sur spiritaj valoroj, kaj tutmondeca perspektivo.
Nuntempe devas esti klare al ĉiu pensanta persono, ke la ekzistantaj politikaj
sistemoj koruptas eĉ la plej noblajn homojn kaj ke ili ne kapablas solvi
la ĉefajn problemojn, kiuj hodiaŭ zorgigas la homaron. La plej grava
trajto de la nuntempa politika pejzaĝo estas ĝia dividiteco en ĉ. 170
suverenaj ŝtatoj. Multaj el tiuj ŝtatoj havas aŭtokratajn registarojn,
kiuj ekspluatas kaj subpremas siajn popolojn anstataŭ servi ilin. Eĉ
multe pli ĉagrena estas la fakto, ke la sistemo tiom perdis ĉian rilaton
al la nuntempaj bezonoj, ke ĝi riskas la detruon de la tuta homaro pro
kialoj, kiujn oni povas nomi nur frivolaj. La starigo de daŭra paco bazita
sur justeco eblas - laŭ Bahaa vidpunkto - nur se ni moviĝas direkte al
tute nova regada sistemo.
La Bahaa Komunumo jam establis novan
regad-sistemon por ordigi siajn proprajn aferojn. Tiu ĉi sistemo, la Bahaa
Administracio, estas oferto al la homaro kiel modelo alternativa al la
konvenciaj metodoj. Oni antaŭvidas, ke finfine tiu ĉi modelo evoluos
al kompleta sistemo entenanta mondan legislativon, mondan ekzekutivon kun
apartena polico kaj mondan jurisdikcion, ĉiu kun respektivaj subbranĉoj
sur naciaj kaj lokaj niveloj en ĉiu parto de la mondo. Intertempe la Bahaanoj
akiras en siaj propraj komunumoj spertojn pri la efektivigo de sia funde
malsama sistemo, per kiu ili funkciigas la kolektivajn aferojn de la socio.
Mi diskutos ĉi-sube la Bahaan Administracion
en du partoj : unue mi skizos ĝiajn ĉefajn trajtojn, kaj due mi prezentos
kelkajn aspektojn, kiuj montros ĝian apartan taŭgecon por la nuna tempo.
Ekzistas tri ŝlosilaj elementoj en la Bahaa koncepto pri regado : tutmonda
strukturo; elekto-sistemo kiu emfazas spiritajn kaj kolektivajn kvalitojn
anstataŭ tiuj de individua mem-intereso; kaj plena, objektiva interkonsiliĝo
kiel bazo por decidado.
Tri
principaj elementoj de la Bahaa Administracio.
1. Strukturo
La administra strukturo konsistas el
du partoj : elektita branĉo, kiu respondecas pri la funkciigo de la komunumaj
aferoj, kaj nomumita branĉo, kiu respondecas pri la spirita sano de la
komunumo. La elektita branĉo estas tri-nivela strukturo kun lokaj spiritaj
asembleoj, kiuj administras la aferojn de la lokaj komunumoj, naciaj spiritaj
asembleoj por la kunordigo de la aferoj de ĉiu kultura aŭ nacia grupiĝo
de komumumoj, kaj fine la Universala Domo de Justeco, kiu gvidas kaj direktas
la tutmondan komunumaron. La alia branĉo de tiu ĉi strukturo konsistas
el Kontinentaj Konsilantaroj, nomumitaj de la Universala Domo de Justeco,
kiuj siaflanke nomumas pliajn konsilantarojn por regionaj kaj lokaj niveloj.
La membroj de la konsilantaroj estas zorge elektitaj surbaze de siaj spiritaj
kvalitoj, kapabloj kaj lojaleco al la Kredo. Ilia rolo estas observi kaj
konsili al la elektita branĉo, sed ne rekte enmiksi sin en la komunumaj
aferoj.
2. Elektoj
La elekto-sistemo havas kaj rektajn
kaj nerektajn elementojn. La Loka Spirita Asembleo estas elektata ĉiujare
en loka kunveno per rekta sekreta voĉdono de ĉiuj plenaĝaj komunumanoj.
La Nacia Spirita Asembleo elektiĝas ĉiujare en nacia kunveno konsistanta
el delegitoj elektitaj laŭ regionoj per la nacia komunumo. La Universala
Domo de Justeco elektiĝas ĉiun kvinan jaron per Internacia Kunveno konsistanta
el la membroj de ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Ĉiu el tiuj instancoj
havas naŭ membrojn, kaj voĉdonilo validas nur, se sur ĝi estas notitaj
precize naŭ nomoj. Ĉiuj plenrajtaj membroj de la loka, nacia aŭ tutmonda
komunumo estas elekteblaj, escepte de la konsilantoj kaj - en la kazo de
la Universala Domo de Justeco - virinoj. Ĉiuj rajtigitoj havas la sanktan
devon voĉdoni, escepte en la kazo de aparta cirkonstanco, ekz-e se pro
transloĝiĝo al nova komunumo ne eblas esti informita pri ties membroj.
Por eviti ĉian disonancon en la komunumo, kandidatigo, kreo de partioj
kaj elekto-kampanjoj estas strikte malpermesitaj.
3. Interkonsiliĝo
Sur ĉiuj niveloj de la Bahaa administracio
oni praktikas ĉiuflankan interkonsiliĝon por altigi la probablecon de
kiel eble plej bonaj decidoj. La unua principo de la Bahaa interkonsiliĝo
estas ĉiuflanka partopreno por profiti el kiel eble plej larĝa amplekso
de sperto kaj saĝeco. Ĉiuj membroj de administra organo, ne nur la prezidanto,
devas atenti, ke ĉiu ĉeestanto havu la saman ŝancon kontribui. Ĉiu
estas kuraĝigita paroli senĝene, sed trankvile kaj ĝentile.
La dua principo estas objektiveco kaj
malligiteco. La diskuto okazu laŭ logika sinsekvo : Unue oni preĝas por
harmoniigi la tonon kaj perspektivon, kaj poste sekvas la normalaj paŝoj
de scienca esploro : Konstati la precizan naturon de la problemo, kolekti
la koncernajn faktojn, konsenti pri la spiritaj aŭ administraj principoj
ligitaj al ĝi, elĉerpa kaj senĝena diskutado, oferti kaj voĉdonigi
decidon, kaj fine agadi por la efektivigo de la decido. Ĉiuj sentu, ke
la proponitaj ideoj apartenas al la tuta komunumo, sed ne al tiu, kiu prezentis
ilin kiel la unua; fakte povas okazi, ke iu partoprenanto parolas kontraŭ
sian originalan sugeston, se li poste aŭdas pli konvinkan proponon.
La tria principo estas la neceso de
unueco en la efektivigo de decido. Decidoj povas esti farataj per voĉdono
de la plimulto, sed la Bahaanoj estas instigitaj strebi al unuanimeco.
En la kazo de majoritata decido la minoritato tamen tutkore subtenu la
realigon de la decido kaj ne klopodu vanigi ĝin, ĉar tio kaŭzos nur
malkonsenton kaj subfosus la unuecon de la komunumo, kiun oni konsideras
multe pli esenca ol la evito de ebla eraro por difinita tempo. Se oni sekvis
la ĝustan procedon de interkonsiliĝo, la ŝanco de erara decido devus
esti malgranda. ĉiukaze tiaj eraroj povas esti reviziitaj, se plua interkonsiliĝo
estas okazigita rezulte de adekvata apelacio, unue ĉe la organo farinta
la decidon, kaj - se tio malsukcesas - poste pere de pli altaj instancoj.
Komparo
kun la konvencia politika sistemo.
1. Strukturo.
Mi ŝatus nun komenti pri la tri ĉefaj
elementoj de la Bahaa administracio : La strukturo, la elekto-sistemo kaj
la interkonsiliĝo, emfazante tiujn aspektojn, kiuj ŝajnas aparte gravaj
por la bezonoj de la nuntempo. La plej elstara trajto de la Bahaa Administracio
estas ĝia mondskala unueco. Ekzistas unu sola plej alta monda organo,
la Universala Domo de Justeco, kiu respondecas pri la agad-planoj kaj kunordigo
de la aferoj de la tuta komunaĵo. Tiu ĉi modela strukturo klare kontrastas
al tiu de la konvencia politika sistemo dividita en ĉ. 170 sendependaj
ŝtatoj ofte interkonfliktantaj.
Dua grava trajto de la Bahaa strukturo
estas, ke la ĉiutagaj aferoj resp. tiuj de la tuja estonteco estas entreprenataj
en la konscio pri principoj kaj longtempaj agad-planoj por la bonstato
de la tuta homaro, kiuj estas fiksitaj en la skriboj de la centraj personecoj
de la Kredo kaj kiuj estas la definitiva fonto de aŭtoritato por ĉiuj
institucioj de la Bahaa Administracio. La longtempa perspektivo funde distingiĝas
de tiu, kiu regas en la konvencia politiko, kie - je niaj kostoj – preskaŭ
ĉiu atento estas fokusita al tuja materia gajno por egoismaj interesoj.
Tria notindaĵo estas, ke - kvankam
la Administracio estas unuecigita sur monda nivelo - ĝi esence estas altgrade
malcentralisma sistemo, en kiu la ĉiutagaĵoj de la komunumo estas ordigataj
sur la loka nivelo, kie la decidantoj rekte komunikadas kun la aliaj komunumanoj.
Kontraŭe, la klasika politika sistemo karakteriziĝas per tio, ke la plimulto
de la gravaj decidoj estas koncentritaj je la nacia nivelo kaj ke ekzistas
malmulte da efektiva kontakto kun la ordinaraj homoj.
Kvara karakterizaĵo estas, ke la Bahaa
strukturo estas malkomplika kaj tial praktikebla en ĉiu speco de socio,
en la plej rafinita same kiel en tia, kie la plejmulto restis seneduka
- kaj tio estas fakto pruvita jam multloke. Jen denove kontrasto inter
la pozitivaj spertoj de la Bahaa komunumo, kiu ekkonstruas sur la socia
bazo, kaj ekzemple la klopodoj de la okcidentaj demokratioj en la pasintaj
jardekoj surmeti desupre siajn kompleksajn parlamentajn sistemojn sur sociojn,
kiuj havas tute malsamajn tradiciojn en la kampo de regado.
Lasta atentinda trajto de la Bahaa strukturo
estas, ke la Kontinentaj Konsilantaroj kaj ties asistantoj, kiuj formas
la duan branĉon de la administracio, zorgas pri la spirita bonstato de
ĉiuj aspektoj de la komunumo. Tiu ĉi funkcio estas vivbezona protekto
por kiu ajn socio kaj ilustras la fakton, ke la Bahaa koncepto estas kaj
realisma kaj idealisma, ĉar ĝi rekonas, ke la plej altaj normoj bezonas
tempon por esti atingitaj.
2. Elekto-sistemo.
En la konvencia politiko tiaj nomumitaj
gardantoj de la publika bono povas degeneri je tiranaj komisaroj. Tio ne
okazas en la Bahaa komunumo, ĉar la konsilantoj estas elektataj pro sia
spirita matureco kaj aliaj kapabloj, ĉar ili ludas nur konsilan rolon
kaj ĉar ili estas ekskluditaj el la elektita branĉo de la administracio
kaj tial ne havas intereson pri propra promocio.
La plej grava trajto de la elekto-sistemo
verŝajne estas, ke ĝi ne permesas la leviĝon de individuaj gvidantoj,
kiuj tra la historio kaŭzis grandan malutilon al la socio pro sia « hybris
» (sento de supereco) kaj konfliktoj inter egoismaj interesoj kaj la bonfarto
de la socio kiel tuto. La socio ĉiam estas en granda danĝero pro reĝoj,
diktatoroj, pastroj kaj eĉ grandaj politikistoj en demokratioj. Kelkaj
el la trajtoj de la Bahaa Administracio, kiuj ekskludas la aperon de individuaj
gvidantoj estas :
(1) la malpermeso de kandidatigo kaj
elekto-kampanjoj;
(2) la nerekta elekto de la du pli altaj
niveloj de la administracio, kiu igas grandskalan reklamadon por unuopuloj
multe malpli necesa, ol en la kazo de rektaj elektoj;
(3) la instruo, ke elektantoj voĉdonu
por tiuj, kiuj havas spiritajn kvalitojn (kiel humileco kaj malegoismo)
same kiel administrajn kapablojn kaj servo-pretecon;
(4) la fakto, ke decidoj faritaj de
elektitaj asembleoj estas konfidencaj rilate al la voĉdonado de unuopaj
membroj; kaj laste
(5) la fakto, ke membroj de elektitaj
asembleoj havas apartan staton en la komunumo nur kiam ili funkcias kiel
asembleo, sed ne kiam ili elpaŝas kiel individuoj.
Plie estas menciinde, ke la prezidanto
de spirita asembleo ĉefe rolas kiel kunordiganto kaj ne uzas sian pozicion
por akiri pli da influo en diskutado ol aliaj asembleanoj. En la kazo de
la Universala Domo de Justeco, la prezidanteco ofte ŝanĝiĝas, kaj la
nomo de la prezidanto ne estas sciigata al la publiko por eviti la eblecon,
ke iu povus esti elstarigita kiel la « ĉefo » de la Bahaa mondo.
Dua grava aspekto de la elekto-sistemo
estas, ke ĝi akcelas diversecon en la kultura fono de tiuj, kiuj estas
elektitaj al regantaj organoj. La postulo, ke ĉiu elektanto voĉdonu naŭ
nomojn, fokusigas la atenton al la respondeco de la unuopa elektanto por
la konsisto de la tuta asembleo anstataŭ al la voĉdono por malmultaj
individuoj, kaj tiu ĉi fokusigo estas neeviteble influata per la instruoj
pri unueco kaj diverseco : ju pli granda la diverseco, des pli granda la
riĉeco de la komunumo, same kiel ĝardeno kun multe da malsamaj floroj
estas multe pli bela ol ĝardeno kun nur unu speco aŭ unu koloro. Bona
ekzemplo por tia diverseco estas la Nacia Spirita Asembleo de Usono de
1985, kiu konsistis - laŭ la rasoj - el kvar nigruloj, du blankuloj, unu
aziano, unu indiĝena amerikano kaj unu perso; kaj - laŭ la sekso - kvar
virinoj kaj kvin viroj. Ili devenas de plej diversaj regionoj kaj profesiaj
fakoj. Tiu ĉi rezulto, kiu eble estas unika por elektita organo en Usono,
estis atingita sen ia regularo pri kvotoj. La tendenco al diverseco estas
fortigita per la direktivo, ke okaze de voĉo-egaleco « prioritato devas
esti donita senhezite al tiu flanko, kiu reprezentas minoritaton ».
Fine estas rimarkinde, ke la voĉdona
sistemo havas la latenton forigi tiun antikvan problemon pri tio, kiu estu
la ĝusta ekvilibro inter kontinueco kaj ŝanĝiĝo en registaro, t.e.
kiel adaptiĝi al ŝanĝiĝantaj kondiĉoj sen maltrankvilo kaj malefikeco
rezultanta el subitaj rompoj en la kontinueco. Antaŭ-demokratiaj sistemoj
ĉiam riskis misregadon, kiam unuopulo aŭ grupo tenis la potencon por
longa periodo, kaj akrajn konfliktojn, kiam la reganto mortis aŭ la reĝimo
fariĝis netolerebla. Ankaŭ la nuntempaj demokratioj ofte ne atingas la
ĝustan ekvilibron kaj suferas, kiam unu politika partio longtempe dominas
aŭ kiam okazas plena eksoficigo de registaraj oficistoj sekve de potenco-perdo
de la reganta partio. Regado fare de asembleoj, oftaj elektoj kaj la neekzisto
de subgrupiĝoj estas karakterizaĵoj de la Bahaa Administracio, kiuj tendencas
krei situaciojn, en kiuj kontinua membreco en reganta organo estas ekvilibrigita
per nova membreco.
3. Interkonsiliĝo.
La Bahaa interkonsiliĝa sistemo havas
plurajn trajtojn kun grandega graveco por efika regado. Unue ĝi akcelas
pripensadi, antaŭ ol decido estas farita, larĝan skalon de eblecoj inkluzive
de tiuj bazitaj sur jamaj spertoj kaj konsideri ankaŭ la voĉojn de tiuj,
kiuj ĝenerale estas apenaŭ aŭdataj : la malriĉuloj, minoritatoj, virinoj,
ne-edukitoj. Oftege, kiel multaj el ni jam spertis persone, tia larĝeco
de diskuto efikas kiel saniga korekto al la vidpunktoj de la potencaj,
riĉaj kaj edukitaj, kiuj kelkfoje estas tro absorbitaj de si mem kaj ne
radikas en la malmola realo de la vivo. Kelkfoje aŭdiĝas la argumento,
ke regado fare de forta diktatoro estas pli efika ol demokratia regado.
Por mallonga tempo estas vere, ke unu homo kapablas decidi pri la kuro
de aktivecoj pli rapide ol grupo, sed longtempe la profundeco de interkonsiliĝo
laŭ la Bahaa modelo tre verŝajne kondukos al la pli efikaj rezultoj.
Oni notu ĉi-koncerne, ke asembleo de naŭ personoj (kio estas la Bahaa
praktiko) estas proksima al la optimuma nombro por atingi efikecon, ĉar
ĝi estas sufiĉe granda por permesi larĝan spektron de opinioj kaj sufiĉe
malgranda por ebligi al ĉiuj membroj prezenti sian vidpunkton en relative
mallonga tempo.
Dua grava trajto de la Bahaa interkonsiliĝo
estas, ke ĝi implicas daŭran kontakton inter la regantaj organoj kaj
la pli larĝa publiko, precipe sur la loka nivelo, kie la komunumo kunvenas
regule je la Festo de la Deknaŭa Tago, kiam la asembleanoj aŭdas la ideojn
kaj vidpunktojn de la aliaj komunumanoj. La Festo estas ankaŭ okazo por
la asembleo raporti pri siaj agadoj kaj planoj.
Kompreneble, perfekte funkcianta modelo
ne povas esti kreita en unu tago kaj la Bahaa administracio estas ankoraŭ
ĉe la komenco de ĝia disvolviĝo. Ankaŭ la Bahaanoj bezonas tempon por
ĵeti siajn malnovajn kutimojn kaj pens-manierojn en la maron, kaj sendube
multaj interkonsiliĝoj ne okazas laŭ la ideala modelo. Unuflanke, en
kulturoj, kie ordinaruloj tradicie ricevis instrukciojn de aliaj, ne estas
facile por la homoj shanĝi siajn manierojn kaj komenci transpreni respondecon,
kadre de la asembleo, por la aferoj de sia propra komunumo. Aldone ekzistas
kelkaj landoj, kie la membraro de la Nacia Spirita Asembleo dum jaroj ne
ŝanĝiĝas, escepte se iu mortas aŭ elmigras, kaj rezulte de tio freŝaj
ideoj forvelkas pro elĉerpiĝo kaj manko de novaj spertoj. Aliflanke,
la plej multaj el ni, kiuj vivis en Bahaa komunumo eĉ nur kelkajn jarojn,
baldaŭ rimarkis je propraj travivaĵoj, kiom da kvieta progreso estas
farata kaj kiel la administra sistemo aperigas talentojn en individuoj.
Unu el la plej senteblaj signoj de tiu progreso estas la kreskanta aktiva
rolo de virinoj en lokaj kaj naciaj spiritaj asembleoj en landoj, kie virinoj
tradicie ludas neglekteblan rolon en publikaj aferoj - evoluo sciigita
al Unuiĝintaj Nacioj konekse kun la Internacia Jardeko de la Virinoj.
Resume ni povas diri, ke la Bahaa Administracio
havas trajtojn, kiuj estas esencaj en registara sistemo komisiita konservi
daŭran mondpacon. Unue ĝi fokusigas la atenton al la longtempaj spiritaj
kaj materiaj interesoj de la homoj (kun aparta atento al la bezonoj de
la malfortaj kaj malriĉaj) anstataŭ al la kurttempaj materiaj interesoj
de potencaj apartaj grupoj, kio estas la normala celo de konvencia politiko.
Due, donante aŭtoritaton en la manojn
de asembleoj demokratie elektitaj laŭ spiritaj principoj, ĝi evitas la
minacon de gvidanteco fare de unuopuloj, kiu ek de la komenco de civilizacio
alportis korupton kaj favoris la interesojn de individuoj anstataŭ de
la komunumo, kiun ĝi devus servi.
Trie, la principoj de interkonsiliĝo
kaj malcentralismo certigas, ke la registaro estas en daŭra interkomunikado
kun la tuta komunumo kaj tial faras siajn decidojn surbaze de la plej larĝa
amplekso de sperto kaj scio. Laŭ sia tuta karaktero ĝi formas organikan
unuon kun la socio. Aplikante la modelon de Hegel al tiu ĉi situacio,
ni povus aserti, ke la tezo estas la tradicia aŭtokrata formo de regado
kun legitimeco fluanta de la registo (reganta pro la graco de Dio) malsupren
al la regatoj; ke la antitezo estas demokratio, en kiu legitimeco fluas
supren de la popolo al ĝiaj regantoj; kaj ke la sintezo estas la Bahaa
Administracio, en kiu kombiniĝas la spirita aŭtoritato venanta de Dio,
pere de la instruoj de Lia Manifestiĝo Bahá'u'lláh, al la Universala
Domo de Justeco, kun alte demokratia procezo de kolektiva respondeco kaj
universala partopreno en elektado kaj interkonsiliĝo, kiu strikte interligas
la instituciojn kun la komunumo, al kiuj ili servas.