En la internacia bahaa komunumo nun
membras ĉirkaŭ 5 milionoj da bahaanoj el ĉiuj partoj de la terglobo.
Ili reprezentas 2.112 etnajn kaj tribajn grupojn kaj vivas en pli ol 121.000
lokoj en 190 sendependaj landoj kaj 45 dependaj teritorioj aŭ transmaraj
departementoj. Kio iam estis konsiderata far kelkaj kiel obskura, eta sekto,
tio nune laŭ Encyclopedia Britannica estas la, post Kristanismo,due plej disvastiĝinta, sendependa
religio de la mondo. Ĝia membraro venas el ĉiuj klasoj kaj rasoj kaj
sin mem estras pere de lokaj kaj naciaj elektitaj korporacioj, la Spiritaj
Asembleoj. Ĝia internacia centro kaj la sidejo de ĝia supera gvida konsilio,
la Universala Domo de Justeco, troviĝas en la Sankta Lando, en Haifa,
Israelo.
El kiu fonto la anoj de la Bahaa Kredo
akiras sian spiritan fortecon kaj sian organizan strukturon ? Kiuj instruoj
de la Kredo povas altiri kaj unuigi tiom diversecan homgrupon ? Kiel bahaanoj
vidas la estontecon ? Tiu ĉi konciza enkonduko en la bahaan komunumon,
ĝian historion, ĝiajn spiritajn instruojn kaj ĝiajn celojn donos informojn
responde al tiuj ĉi demandoj.
En 1844 en Persio juna "siyyid" (posteulo
de la Profeto Mahometo; pr.: sejed) kun la nomo Mirza 'Ali-Muhammad
deklaris Sin esti la "Promesita Qàim (pr.: kaim)" atendita de la ŝijaisma
Islamo. Li alprenis la titolon "Bàb", kio signifas "Pordo", kaj Liaj instruoj
rapide altiris grandnombran adeptaron. Alarmitaj per la kreskanta nombro
da "Babi" (Bab-anoj), kiel Liaj adeptoj estis nomataj, la islama klerikaro
aliancis sin kun la ministroj de la Ŝaho klopodante detrui la junan Kredon.
Pluraj miloj da Bab-anoj estis persekutataj, torturataj kaj murdataj dum
la sekvaj jaroj, sed la kresko de la nova religio daŭris - eĉ post kiam
Bàb mem estis enkarcerigita kaj poste publike ekzekutita en julio 1850.
Pri la terura traktado de la Bab-anoj fare de la sekularaj kaj religiaj
aŭtoritatoj raportis kelkaj okcidentaj diplomatoj, scienculoj kaj vojaĝantoj,
kiuj esprimis sian admiron pri la karaktero kaj firmeco de la viktimoj
de tiuj persekutadoj.
La Kredo de Bàb originis el la Islamo
same kiel Kristanismo el Judaismo aŭ Budhismo el Hinduismo.
Ek de la komenco de la misio de Bàb
estis klare, ke la religio establita far Li estis ne nur sekto aŭ movado
ene de Islamo sed posedis la karakteron de sendependa Religio. Krome, unu
el la ĉefaj eroj de Babismo estis la aserto de Bàb, ke Li estas sendita
de Dio por prepari la vojon al Unu pli granda ol Li mem, kiu inaŭguros
epokon de tutmonda paco kaj justeco, epoko kiu estos la kulmino de ĉiuj
antaŭaj revelacioj.
Mirza Husayn-'Ali (pr.: mirza
hosejn ali), konata kiel Bahà'u'llàh (pr.: baha-o-la), estis unu el la
gvidaj membroj de la Kredo de Bàb, kiu estis arestita kaj malliberigita
dum la tumultaj jaroj de la mallonga misio de Bàb. Li ne estis ekzekutita
sed ekzilita de Persio al Bagdado, poste Konstantinopolo(la nuna Istanbulo), Adrianopolo (la
nuna Edirne) kaj fine al la punkolonio Akko en Palestino. La persa registaro,
kiu je la subpremado de la nova movado certigis al si la subtenon de la
gvidantoj de la rivala Otomana imperio, supozis ke tiel Lia influsfero
severe limiĝus. Dum Sia mallibereco Mirza Husayn-'Ali estis ricevinta
la unuajn diajn sciigojn, ke Li estas "Tiu Promesita", pri kiu Bàb estis
parolinta. Li alprenis la titolon Bahà'u'llàh, kio signifas "Gloro de
Dio", kaj publike deklaris Sian mision en aprilo 1863, t.e. antaŭ la pluekzilado
de Bagdado al Konstantinopolo.
Kiam kvardekon da jaroj poste Li forpasis
en Akko en novembro 1892, Bahà'u'llàh formale estis ankoraŭ malliberulo,
kvankam la aŭtoritatuloj iom post iom estis malstriktigintaj la kondiĉojn,
kiam ili konatiĝis kun Li kaj kun la karaktero de Liaj instruoj. Dum la
longaj jaroj de Lia ekzilo kaj mallibereco Bahà'u'llàh revelaciis ekvivalenton
al pli ol 100 volumoj da skribaĵoj konsistantaj el preskriboj kaj leĝoj
de Lia misio, leteroj al reĝoj kaj gvidantoj de la Oriento kaj la Okcidento,
mistikaj instruoj kaj aliaj die inspiritaj skriboj.
En
Sia testamento Bahà'u'llàh nomumis Sian plej aĝan filon, 'Abbàs Effendi
(pr.: abas efendi), kiu alprenis la titolon 'Abdu'l-Bahà ("servanto de
Bahà"; pr.: abdul-baha), kiel Sian sekvanton kaj solan aŭtoritatan interpretanton
de Siaj instruoj. 'Abdu'l-Bahà estis kun Sia patro dum la longaj, ekzilaj
kaj malliberecaj jaroj kaj mem liberiĝis nur post kiam novan reĝimon
ekregigis la movado de la "Junturkoj" en 1908.
Iom poste, estante jam maljunulo,
Li ekis al pena vojaĝo al Eŭropo kaj Ameriko, kie de 1911 ĝis 1913 Li
proklamis la mesaĝon de Bahà'u'llàh pri universala frateco kaj paco
al grandaj aŭskultantaroj, firme establis novnaskitajn bahaajn komunumojn,
kaj avertis pri la potenciala katastrofo minacanta je la malheliĝanta
horizonto de Eŭropo. Kiam en 1914 erupciis la Unua Mondmilito, 'Abdu'l-Bahà;
estis reveninta al Sia hejmo en Haifa en Palestino, aliflanke de la golfo
kaj vidalvide de Akko, kaj estis Sin dediĉinta al la zorgo pri la urba
enloĝantaro. Li evitis malsat-katastrofon provizante ĝin per stokita
greno, kiun Li estis sekure protektinta por tia eventuala kazo. La humanajn
servojn de 'Abdu'l-Bahà kaj Lian promociadon de interkultura harmonio
rekonis la brita registaro, kiam ĝi fine de la milito Lin honoris per
la titolo "Kavaliro" (kio faris Lin "Sir Abbas Effendi"), kiun Li ja akceptis,
tamen rifuzis uzi.
Li forpasis en 1921 kaj estas entombigita sur Monto
Karmelo en kripto najbare al kie la postrestaĵoj de Bàb estas enterigitaj.Unu el la signifaj legacioj testamentitaj
far 'Abdu'l-Bahà estas serio da leteroj, nomitaj "Epistoloj de laDia Plano", kaj adresitaj al la bahaanoj
de Norda Ameriko dum la jaroj de la Unua Mondmilito. Tiuj ĉi dekkvar leteroj
taskis la ricevantojn disiri al landoj sur ĉiuj kontinentoj kaj konigi
al iliaj enloĝantoj la instruojn de Bahà'u'llàh - mandato, kiu kondukis
al la tutgloba ekspansio de la bahaa komunumo. Alia legacio de 'Abdu'l-Bahà
estas Lia testamento, kiun bahaanoj konsideras kiel ĉarton por la administra
ordo konceptita de Bahà'u'llàh.
Shoghi
Effendi (pr.: ŝogi efendi), la plej aĝa nepo de 'Abdu'l-Bahà, estis
de Tiu en Sia testamento nomumita kiel "Gardanto" de la Bahaa Kredo kaj
por sekvi Lin kiel aŭtoritata interpretanto de la bahaismaj instruoj.
Dum la periodo de sia Gardanteco, de
1921 ĝis 1957, Shoghi Effendi koncentris sian atenton je
kvar ĉefaj areoj : la evoluigo de la Bahaa Monda Centro en la ĉirkaŭo
de Haifa, Israelo; la tradukado kaj interpretado de la bahaaj sanktaj skriboj;
la nasko kaj solidigo de la institucioj de la administra ordo de la Bahaa
Kredo; kaj la efektivigo de la plano de 'Abdu'l-Bahà por la disvastigado
de la Bahaa Kredo tra la mondo.
Ĉe la Bahaa Monda Centro Shoghi
Effendi realigis la konstruadon de la supera parto de la maŭzoleo, kiu
entenas la korpajn restaĵojn de Bàb. Tiuj estis alportitaj el Persio
al la Sankta Lando kaj enterigitaj far 'Abdu'l-Bahà en tombo sur Monto
Karmelo je ejo, kiun estis indikinta Bahà'u'llàh. Shoghi
Effendi beligis kaj pligrandigis la simplan, per hejmaj ŝtonoj faritan
konstruaĵon, kiu hodiaŭ estas pilgrima celo por bahaanoj el la tuta mondo.
Li aranĝis sur la bahaaj terenoj, precipe sur la ejo en Bahji (pr.: bahĝi),
kie troviĝas la tombo de Bahà'u'llàh, okulfrape belajn ĝardenojn, kaj
li ankaŭ iniciatis la konstruadon de la Internacia Bahaa Arkivo por teni
kaj konservi tie la artefaktojn el la unuaj tagoj de la Bahaa Kredo. La
konstruaĵo de la Internacia Arkivo estis la unua, kiu estis konstruita
laŭ la arkoforma pado sur la tereno de la monda administra centro de la
bahaa komunumo. Ĝi pretiĝis en 1957.
Kune kun tiuj aktivecoj entreprenitaj
far li por evoluigi la Bahaan Mondan Centron kaj por meti la fundamenton
- laŭlitere kaj metafore - por ties pluevoluo, Shoghi Effendi
ankaŭ grave kontribuis al la interpretado de la skriboj de Bahà'u'llàh
kaj 'Abdu'l-Bahà kaj al ilia tradukado el la originaj persa kaj araba
al la angla. La Gardanto estis servinta kiel sekretario al 'Abdu'l-Bahà;
dum kelkaj jaroj kaj je Ties forpaso estis studento en la Universitato
de Oksfordo. Lia majstreco en la persa, la araba kaj la angla, kune kun
la aŭtoritateco de la nomumita interpretanto de tiuj skriboj transdonita
al li far 'Abdu'l-Bahà, faris lin unike kvalifikita por tiuj tradukadoj.
Li ankaŭ tradukis historion de Bab-ismo, estas aŭtoro de historio de
la unua jarcento de Bahaismo, titolita "God Passes By" (Dio preterpasas),
kaj skribis milojn da leteroj al komunumoj kaj individuoj ĉirkaŭ la mondo,
tiel prilumante pasaĝojn el la skriboj kaj donante direkton kaj impeton
al la bahaaj aktivecoj.
La laboro de Shoghi Effendi
je la evoluigo de la bahaa administra ordo estas unu el la plej dramajlegacioj de liaj jaroj kiel Gardanto
(1921-1957). La unua paŝo de tiu evoluigo estis la kuraĝigo al organizita,
planita ekspansio de bahaaj komunumoj tien, kie eblis establi lokajn kaj
naciajn bahaajn konsiliojn, la Spiritajn Asembleojn. La Gardanto efektivigis
tiun ĉi tutgloban ekspansion de bahaaj komunumoj pere de serio da internaciaj,
diverslongaj planoj, ene de kiuj dekdu Naciaj Spiritaj Asembleoj povis
fondiĝi.
Kiam en 1957 Shoghi Effendi
subite mortis, la bahaa komunumo troviĝis meze de tutmonda plano cele
al ekspansio kaj solidiĝo, nomita "The Ten Year Crusade" (la dekjara krucmilito
- Shoghi Effendi kelke metafore uzis militismajn esprimojn).
Estis la celo dum tiu ĉi periodo, kiu finiĝis en 1963 - do cent jarojn
post kiam Bahà'u'llàh unuafoje estis publike deklarinta Sian mision en
la ĝardeno Ridvàn (pr.: rezvan; araba: paradizo) en Bagdado -,
malfermi 132 novajn landojn kaj gravajn teritoriojn por laKredo kaj pligrandigi ekzistantajn
komunumojn en 120 landoj kaj teritorioj iom antaŭe malfermitajn. Tiuj
ĉi ambiciaj celoj estis fakte pli ol plenumitaj fine de la plano - malgraŭ
la malfaciloj kaŭzitaj pro la forpaso de la Gardanto.
Konceptita
far Bahà'u'llàh mem, la institucio de la Universala Domo de Justeco establiĝis
surbaze de principoj fiksitaj en la bahaaj sanktaj skriboj. Ĝia elekto,
far la membroj de la 56 Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiuj ekzistis en aprilo
1963, klare demonstras la principon de unueco, kiu estas tiom centra en
Bahaismo. Ĝiaj naŭ membroj venis el kvar kontinentoj kaj reprezentis
malsamajn religiajn kaj etnajn fonojn.
Baziĝanta sur la aŭtoritato aljuĝita
al ĝi far la Fondinto de la Kredo, la Universala Domo de Justeco ek de
1963 funkcias kiel la agnoskita centra aŭtoritato ene de la tutmonda komunumo
bahaa. Dum la lastaj 35 jaroj la Universala Domo de Justeco lanĉis ses
tutmondajn planojn por la antaŭenigo de la Kredo. De tutmonda populacio
de 408.000 en 1963 la bahaa komunumo intertempe kreskis al proksimume ses
milionoj da membroj; la nombro de Naciaj kaj Regionaj Spiritaj Asembleoj
kreskis de 56 al 175; kaj la nombro de Lokaj Spiritaj Asembleoj plimultiĝis
de 3.555 al pli ol 17.000. Bahaanoj nune vivas en 235 landoj kaj teritorioj
sur la tuta planedo.
La forto, kiu unuigas la tre diversecan
bahaanaron estas unueca vizio, akirita el la kredo je Bahà'u'llàh kiel
Manifestiĝo de Dio, je la sociaj kaj administraj strukturoj establitaj
far Li, kaj je la spiritaj kaj moralaj instruoj, kiujn Li proklamis. La
kernon de tiuj spiritaj instruoj formas la koncepto pri la unueco de Dio,
t.e. ke ekzistas nur unu sola Dio kaj ke la grandaj religioj de la mondo
estas fonditaj far Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de tiu unu sola Dia Realeco
: far Abrahamo, Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo, kiuj
estas senditaj de la Kreinto unu post la alia por transdoni dian mesaĝon
laŭ la evolua ŝtupo respektive atingita de la homaro. La spirita esenco
de ĉiuj grandaj religioj estas laŭ Bahaismo la sama : ke la homaro estas
kreita por rekoni kaj adori Dion. Estas nur la sociaj instruoj de la religioj,
kiuj dum la procezo de progresa revelacio ŝanĝiĝas. La bahaa perspektivo
estas optimisma, ĉar ĝi konsideras la akumulitajn kontribuojn de la progrese
revelaciitaj religioj kiel fundamenton de "ĉiam antaŭeniĝanta kulturo".
Kio dividas malsamajn religiajn komunumojn laŭ Bahaismo ne estas de Dio
sed homfarita respektive de homoj aldonita al la esencaj religiaj instruoj
donitaj de la unuopaj diaj Mesaĝistoj.
La nuna nova etapo de la homara evoluo
postulas la rekonon de la unueco de la homa raso, la establon de egaleco
inter virinoj kaj viroj, la eliminadon de la ekstremoj de riĉeco kaj povreco,
kaj la realigon de la praaĝa promeso pri universala paco. Komparante la
evoluon de la homaro kun tiu de homo, la bahaaj skriboj diras, ke ni pasis
tra la ŝtupoj analogaj al bebeco kaj infaneco kaj nune travivas tumultan
adoleskecon sojle al plenkreskeco. Bahà'u'llàh instruas, ke la destino
de la homaro estas maturiĝo.
Por antaŭenigi la evoluon al socio,
en kiu bahaaj idealoj povas plene realiĝi, Bahà'u'llàh donis leĝojn
kaj moralajn instruojn, kiujn bahaanoj sekvu. Centra inter ili estas la
ĉiutaga deviga preĝo. Krome ĉiumatene kaj ĉiuvespere kredanto
iom dediĉu sin al la studado de kaj meditado pri la bahaaj sanktaj skriboj.
Bahaanoj inter 15 kaj 70 jarojn aĝaj ankaŭ unufoje jare dum deknaŭ tagoj
de sunleviĝo ĝis sunsubiro fastas. Bahà'u'llàh nomis preĝadon kaj
fastadon la "du kolonoj" de kredo, kio indikis kiom gravaj kaj benivaj
ili estas. Li ankaŭ levis laboron al la stato de diservo. La ĉefa fonto
de la leĝoj de Bahà'u'llàh estas libro kun la titolo "Kitàb-i-Aqdas"
(pr.: kitab-i-akdas) respektive "La Plej Sankta Libro".
Bahaismo ne konas dietajn preskribojn,
sed ja malpermesas la konsumadon de alkoholo kaj la uzon de narkotaĵoj
kaj halucinigaĵoj, ĉar ili damaĝas la menson kaj malhelpas spiritan
evoluon. Bahà'u'llàh avertas bahaanojn esti honestaj kaj fidindaj, servadi
al la homaro per prefere abundo da faroj ol per nuraj vortoj, esti ĉastaj
kaj eviti klaĉojn kaj kalumniojn. Li malpermesis mensogi, ŝteli, adulti
kaj malĉasti. La graveco de familia vivo estas kerna al bahaa komunuma
vivo same kiel la morala kaj spirita edukado de infanoj.
Bahaanoj ofte kunvenas en siaj komunumoj
por studi la sanktajn skribojn de sia Kredo kaj por preĝi. Sed centra
okazo en bahaa komunuma vivo estas la t.n. "Festo de la Deknaŭa Tago",
dum kiu renkontiĝas, ĉiun deknaŭan tagon, la membroj por kune preĝi,
interkonsiliĝi pri komunumaj aferoj kaj por societumi. Nuntempe, en la
aktuala evoluostato de la bahaaj komunumoj, tiuj ĉi renkontiĝoj ofte
okazas en luitaj ejoj, familiaj hejmoj aŭ, kelkloke, en lokaj bahaaj centroj.
La bahaaj skriboj alvokas al starigo en ĉiu komunumo de belega adorejo
ĉirkaŭata de luksaj ĝardenoj por funkcii kiel ĝia spirita centro. Variaj
sociaj kaj humanaj institucioj ĝin ĉirkaŭu. Bahaaj adorejoj aktuale
ekzistas en ĉiu kontinento kaj terenoj estas akiritaj tra la tuta mondo
por estonte konstrui multajn pliajn. Ili estas malfermaj al anoj de ĉiaj
kredoj - aŭ ankaŭ al tiuj sen specifa kredo - por preĝado kaj meditado.
Diservoj transiras kutimojn de unuopaj religioj. Dum ili ne okazas predikoj,
sed nur recitado de preĝoj el la bahaaj skriboj kaj la skriboj de aliaj
mondaj Kredoj - eventuale ankaŭ ĥora, sed ne instrumenta, muziko. Tio
garantiu al devotanto sperti la sanktecon aŭskulti la Sanktan Vorton kaj
mediti pri ĝi - sen la interveno de homfaritaĵoj.
Kiel la Universala Domo de Justeco skribis
en mesaĝo adresita al la popoloj de la mondo kaj publikigita en oktobro
1985 sojle al la Internacia Jaro de Paco proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj,"rekono de la unueco de la homaro
estas la ĉefa baza kondiĉo por la reordigo kaj adminstrado de la mondo
kiel unu lando, kiel la hejmo de la homaro". La fina celo de la Bahaa
Kredo estas la kreo de unueco inter ĉiuj popoloj de la mondo. Kaj estas
pro sia orientiĝo je internacia unueco, ke la bahaakomunumo estas aktiva ĉe Unuiĝintaj
Nacioj ek de ties fondo. Hodiaŭ la "Bahaa Internacia Komunumo" estas ege
aktiva neregistara organizo (NRO), kiu reprezentas la naciajn bahaajn komunumojn
ĉirkaŭ la mondo kaj havas konsultan statuson ĉe la Ekonomia kaj Socia
Konsilio (EKOSOK). Ĝi estas aparte envolvita en aferoj rilataj al homaj
rajtoj, bezonoj de virinoj kaj infanoj, medioprotektado kaj streboj al
bone fundamentita, daŭriva evoluopolitiko.
Por akceli socian kaj ekonomian evoluon
en 1996 bahaanoj faris tra la mondo ĉirkaŭ 1.350 aktivecojn, plukondukis
ĉirkaŭ 270 daŭrajn, plej ofte lernejajn, projektojn kaj estis fondintaj
34 tiucelajn organizaĵojn. Por kunordigi siajn internaciajn klopodojn
sur tiuj terenoj la Bahaa Internacia Komunumo havas Oficejon ĉe la Unuiĝintaj
Nacioj, Oficejon por Publika Informado kaj Oficejojn pri Medioprotektado
kaj por la Promociado de Virinoj, kiuj kunlaboras kun Naciaj Spiritaj Asembleoj
ĉirkaŭ la mondo en variaj projektoj kaj je reprezentiĝoj ĉe internaciaj
kunvenoj.
Per siaj aktivecoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
la Bahaa Internacia Komunumo rikoltis reputacion de unu el la plej efikaj
religiaj NRO-oj ene de la UN-sistemo. Ĝiaj naciaj kaj internaciaj reprezentantoj
transprenis aktivajn rolojn dum gravaj internaciaj eventoj, kiel la Pintkunveno
pri la Tero en Rio-de-Ĵanejro en junio 1992, la UN Monda Konferenco pri
Homaj Rajtoj en Vieno en junio 1993, la Monda Pintkunveno pri Socia Evoluo
en Kopenhago en marto 1995 kaj la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en
Pekino en septembro 1995.
Trans la kadro de Unuiĝintaj Nacioj
bahaanoj alsopiras la tagon, kiam establiĝos nova internacia ordo, tutmonda
konfederacio, al kiu apartenos ĉiuj nacioj de la mondo. Skribis Shoghi
Effendi en 1936 :"La unueco de la homa gento, kiel
antaŭvidita de Bahà'u'llàh, implicas la starigon de tutmonda federacio,
en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj,
kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco
kaj iniciato de la individuoj ĝin konsistigantaj estas firme kaj komplete
protektitaj. Tiu ĉi monda federacio devas, laŭ nia nuna eblo ĝin vizii,
konsisti el monda leĝdona instanco, kies membroj, kiel la kuratoroj de
la tuta homaro, definitive kontrolos la kompletajn resursojn de ĉiuj ĝin
komponantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos bezonataj por
reguli la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la interrilatojn
de ĉiuj etnoj kaj popoloj. Monda registaro, sin apoganta sur internacia
armeo, efektivigos la alprenitajn decidojn kaj aplikos la leĝojn dekretitajn
de tiu ĉi monda parlamento, kaj ĝi gardos la organisman unuecon de la
tuta mondo- federacio. Monda tribunalo juĝos kaj lige kaj definitive verdiktos
en ĉiuj disputoj, kiuj leviĝos inter la diversaj elementoj konsistigantaj
tiun ĉi universalan sistemon."
Shoghi Effendi daŭrigis
per priskribo de la grandegaj bonoj, kiujn tia ordo donos al la homaro
:"La enorma energio, ĉu ekonomia
aŭ politika, malŝparata kaj misuzata per militado, estos konsekratapor tio, kio plietendigos la spektron
de la homaj inventoj kaj de la teknika evoluo, por la multigo de scienca
esplorado, por la levado de la averaĝa fizika sanstato, por la polurado
kaj rafinado de la homa menso, por la ekspluatado de neuzataj kaj nesupozataj
resursoj de la planedo, por la plilongigo de la homa vivo, kaj por la antaŭenigo
de aliaj rimedoj kapablaj stimuli la intelektan, la moralan kaj la spiritan
vivon de la tuta homaro."
Por vaste konigi siajn celojn kaj strebojn
kaj por proklami sian starpunkton pri variaj demandoj la Bahaa Internacia
Komunumo aktivas ne nur per kunlaboro kun samcelaj organizaĵoj ene de
kaj ekster la Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ engaĝas sin en publika agado
cele al atentigo de la homaro pri la spiritaj kaj sociaj principoj de la
Kredo. La informado pri la Bahaa Kredo tre multiĝis kaj plivastiĝis,kiam sekve de la 1979-a revolucio en
Irano internaciaj amaskomunikiloj raportis pri la persekutado de la bahaanoj.
Pli ol 200 membroj de la Kredo estis ekzekutitaj pro sia kredo, kiun la
reĝimo konsideras herezo, kaj miloj malliberiĝis, perdis sian postenon
aŭ suferis konfiskadon de sia hejmo aŭ senigon de sia pensio rezulte
de registaraj dekretoj. Bahaanoj tra la tuta mondo unuigite reagis al la
situacio en Irano - tiu lando en kiu ilia religio naskiĝis - per submeto
de peticioj al siaj registaroj por ekagi kontraŭ tia mistraktado. Kaj
fakte, certragrade, estas rezulto de tiuj klopodoj, ke la persekutoj ne
fariĝis eĉ pli ekstremaj. Ekzekutoj intertempe preskaŭ tute ĉesis.
La iranaj bahaanoj tamen daŭre estas senigitaj je fundamentaj rajtoj kaj
liberoj.
La deklaro pri paco publikigita far
la Universala Domo de Justeco en 1985 sub la titolo "La Promeso de Monda
Paco" ekigis dum la Internacia Jaro de Paco kaj trans ĝi tutmondan kampanjon
por prezenti ĝin, kaj publikajn projektojn, kiuj partoprenigis registarulojn
kaj eminentajn intelektulojn same kiel la ĝeneralan populacion. Por atentigi
pri la centjara datreveno de la forpaso de Bahà'u'llàh en 1992 la Oficejo
por Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo publikigis deklaron
sub la titolo "Bahà'u'llàh", teksto pri la Fondinto de la Kredo, kun
detaloj pri Lia vivo, Liaj instruoj kaj Lia misio. Samjaraj eventoj kiel
la notinda memorkunveno en la Sankta Lando en majo 1992 je la datreveno
mem de la forpaso de Bahà'u'llàh, kunveniginta ĉirkaŭ 3000 partoprenantojn
el la tuta mondo, kaj la Bahaa Monda Kongreso okazigita en Novjorko en
novembro 1992, kiu altiris ĉirkaŭ27.000 bahaanojn de la tuta terglobo,
kaŭzis multan publikan atenton por la Kredo. En januaro 1995 la Oficejo
por Publika Informado eldonis alian gravan deklaron pri socia evoluo sub
la titolo "La Prospero de la Homaro". Vaste distribuata ĉe la Monda Pintkunveno
pri Socia Evoluo en Kopenhago en marto 1995 tiu deklaro probable kondukos
al plia kunlaboro inter la bahaa komunumo kaj gvidaj personecoj sur tiu
tereno. Plej lastdate estas publikigita deklaro titolita "Turnopunkto por
ĉiuj Nacioj", kiu celas kontribui al la diskutado pri la estonteco
de la Unuiĝintaj Nacioj okaze de la kvindekjariĝo de tiu organizaĵo.
Preter grandskalaj aktivecoj de publika
agado kaj la publikigado de deklaroj pri diversaj temoj la bahaa komunumo
estas daŭre engaĝita pri serio da internaciaj disvastigaj kampanjoj kaj
spertis rapidan ekspansion en diversaj partoj de la mondo, plej notinde
en Orienta Eŭropo kaj la antaŭa Sovetunio, kie povis establiĝi naciaj
bahaaj komunumoj dum la lastaj jaroj, sekve al la kolapso de longtempe
ekzistintaj politikaj baroj.
La ekzistado kaj kreskado de la bahaa
komunumo evidente kaj nerefuteble montras, ke la homaro, je ĉia sia diverseco,
povas lerni harmonie kunvivi kaj kunlabori. Bahaanoj ne malatentas la konvulsiojnen la mondo ĉirkaŭe, sed ilia starpunkto,
koncize resumita en la sekvaj vortoj prenitaj el "La Prospero de la Homaro",
estas la jena :"Forpasas mondo kaj baraktas nova
por naskiĝi. La kutimoj, sintenoj kaj institucioj akumulitaj dum la jarcentoj
nune estas submetataj al testoj, kiuj estas por la homara pluevoluo same
necesaj kiel neeviteblaj. Kion bezonas la popoloj de la mondo estas firma
kredo kaj decidiĝo adekvata por alfronti kaj utiligi la enormajn energiojn,
per kiuj la Ĉion-Kreinto dotis tiun ĉi spiritan printempon de la homaro."
La fonto por tiu firma kredo kaj decidiĝo
estas la esperiga mesaĝo ofertita al la homaro per la instruoj de Bahà'u'llàh.
Estas mesaĝo, kiu meritas profundan konsideradon de ĉiuj, kiuj sopiras
al paco kaj justeco en la mondo.