Reveno al BEL.

BAHÁ'U'LLÁH
Traduko de B.E.L. surbaze de Dokumento de B.I.K. « Statement on Bahá'u'lláh »

Enkonduko.
Bahá'u'lláh.
Naskiĝo de Nova Revelacio.
Ekzilo.
La Deklaro en la Ĝardeno Ridvàn.
La Senŝanĝa Kredo de Dio...
La Manifestiĝo de Dio.
Ĉiam Progresanta Civilizacio...
La Tago de Dio.
Anonco al la Reĝoj.
Alveno al la Sankta Lando.
Religio kiel Lumo kaj Malhelo.
La Monda Paco.
Ne el Mia Propra Volo...
La Interligo de Dio kun la Homaro.
Notoj.


Enkonduko (traduko de B.E.L. sur baze de dokumento de B.I.K. «Statement on Bahá'u'lláh»)

La 29a de Majo 1992 markas la centan datrevenon de la forpaso de Bahá'u'lláh. Lia vizio de la homaro kiel unu popolo kaj de la tero kiel unu komuna patrujo - vizio ignorita de la ŝtatestroj, al kiuj ĝi estis direktita antaŭ pli ol cent jaroj – hodiaŭ fariĝas la fokuso de la homaraj esperoj. Same neevitebla estas la disfalo de la morala kaj socia ordo, kiun tiu ĉi deklaro antaŭvidis kun klareco respektenda.

Tiu okazo motivigis la publikigon de tiu konciza enkonduko en la vivon kaj agadon de Bahá'u'lláh. Ĝi estis preparita laŭ peto de la Universala Domo de Justeco, la kuratoro de la tutmonda entrepreno, kiun la eventoj okazintaj antaŭ cent jaroj iniciatis, kaj ĝi donas perspektivon al la konfido, kiun sentas la bahaanoj tra la tuta mondo rilate la estontecon de nia planedo kaj de la homaro.

La Bahaa Internacia Komunumo (B.I.K.),
Oficejo por Publika Informado, Novjorko.

Reveno al la Komenco.
Bahá'u'lláh

Nun, kiam proksimiĝas la nova miljaro, la homaro spertas la nepran bezonon trovi unuigan vizion pri la vera, natura karaktero de la homo kaj de la socio. En la pasinta jarcento la reago de la homaro al tiu ĉi impulsa demando kaŭzis serion da ideologiaj renversoj, kiuj konvulsiigis nian mondon kaj nun videble elĉerpis sin mem. La fervoro investita en tiu ĉi luktado atestas pri la profundo de la bezono, malgraŭ ĝiaj senkuraĝigaj rezultoj. Ja estas neimageble, ke sen komunaj konvinkoj pri la fluo kaj direkto de la historia evoluo oni povos konstrui la fundamenton por tutmonda socio, al kiu la plejmulto de la homoj povus sin promese ligi.

Tia vizio malvolviĝas en la skriboj de Bahá'u'lláh, tiu profeta personeco de la 19a jarcento, kies kreskanta influo estas la plej rimarkinda disvolviĝo de la nuntempa religia historio. Naskite en Persujo la 12an de Novembro 1817, Bahá'u'lláh (1) komencis en la aĝo de 27 jaroj agadon, kiu pli kaj pli fascinis kaj al si fideligis kelkajn milionojn da homoj el preskaŭ ĉiuj rasoj, kulturoj, klasoj kaj nacioj sur la tero. Tiu ĉi fenomeno estas senreferenca en la hodiaŭa mondo, sed ĝi ja interrilatas kun kulminaj direktoŝanĝoj en la kolektiva pasinteco de la homaro. Ĉar Bahá'u'lláh pretendis esti neniu alia ol la Mesaĝisto de Dio por la epoko de homara matureco, la Portanto de Dia Revelacio, kiu plenumas la promesojn faritajn en antaŭaj religioj kaj kiu kreos la spiritajn nervojn kaj tendenojn por la unuigo de ĉiuj popoloj de la mondo.

Sed eĉ ignorante tiujn pretendojn - sole jam la efikoj, kiujn la vivo kaj verkaro de Bahá'u'lláh ekhavis, postulas plej seriozan atenton de ĉiu, kiu kredas, ke la homa karaktero estas fundamente spirita kaj ke la venonta organizo de nia planedo devos prikonsideri tiun ĉi aspekton de realeco. La dokumentaro de la historiaj faktoj estas alirebla por ĝenerala ekzamenado. Unuafoje en sia historio la homaro disponas pri detala kaj kontrolebla kroniko pri la naskiĝo de sendependa religia sistemo kaj pri la vivo de ĝia Fondinto. Same alireblaj estas la raportoj pri la eĥo elvokita de la nova kredo per la naskiĝo de tutmonda komunumo, kiu jam nun povas prave aserti, ke ĝi mikrokosme reprezentas la tutan homaron. (2)

En la pli fruaj jardekoj de la nuna jarcento tiu evoluo estis relative nekonata. La skriboj de Bahá'u'lláh malpermesas agresan prozelitismon, per kiu multaj religiaj mesaĝoj estas disvastigataj. Plue, la prioritato, kiun la Bahaa komunumo tutmonde aljuĝas al la starigo de lokaj grupoj, malfavoris la fruan formiĝon de grandaj amasoj de adeptoj en iu ajn lando kaj la mobilizon de rimedoj bezonataj por grandskalaj inform-programoj. Arnold Toynbee, tre interesita pri fenomenoj, kiuj povus reprezenti la naskiĝon de nova mondreligio, konstatis en la kvindekaj jaroj de la nuna jarcento, ke la Bahaa Kredo siatempe estis same konata al la averaĝe edukitaj okcidentanoj, kiel la respektiva klaso en la Romia Imperio en la dua jarcento konis la Kristanismon. (3)

En la lastaj jaroj, la situacio funde ŝanĝiĝis pro tio, ke en multaj landoj la nombro de bahaanoj rapide kreskis. Preskaŭ ne plu ekzistas regionoj ie en la mondo, kie la vivo-modelo de Bahá'u'lláh ne enradikiĝis. La respekto, kiun la sociaj kaj ekonomiaj evolu-projektoj de la Bahaaj komunumoj akiras en la medio de registaroj, akademioj kaj Unuiĝintaj Nacioj krome fortikigas la motivon por senantaŭjuĝa kaj serioza ekzamenado de tiu impulso malantaŭ la procezo de socia transformiĝo, kiu rilate al gravaj punktoj estas unika en nia mondo.

Neniu malcerteco ligiĝas al la karaktero de tiu kreiva impulso. La skriboj de Bahá'u'lláh amplekse traktas vastan gamon da temoj : de sociaj problemoj kiel la integrado de la rasoj, la egaleco de viroj kaj virinoj, kaj malarmado ĝis demandoj tuŝantaj la plejinternon de la homa animo. La originalaj tekstoj – multaj skribitaj per Lia propra mano, la aliaj de Li diktitaj kaj aŭtore konfirmitaj, estas zorgeme konservataj. Plurajn jardekojn jam funkcias celkonscia programo de tradukado kaj publikigo, per kiu la ĉefaj el tiuj verkoj, en pli ol 800 lingvoj, fariĝis alireblaj por la homoj ĉie en la mondo.

Reveno al la Komenco.
Naskiĝo de Nova Revelacio

La misio de Bahá'u'lláh komenciĝis en subtera karcero en Teherano en aŭgusto 1852. Kvankam naskita en nobela familio, kiu sian genealogion povis respuri ĝis la grandaj dinastioj de la antikva imperia epoko de Persujo, Li rifuzis al Li difinitan ministran karieron en la registaro kaj anstataŭe decidis dediĉi Sian energion al diversaj filantropioj, kiuj komence de la 1840aj jaroj vaste famigis Lin kiel « Patron de la Malriĉuloj ». Tiu ĉi privilegia vivo abrupte finiĝis post la jaro 1844, kiam Bahá'u'lláh fariĝis unu el la gvidaj pledantoj de movado, kiu estis ŝanĝonta la direkton de la historio de Lia lando.

La frua 19a jarcento en multaj landoj estis periodo de espero pri la alveno de Mesio. Seriozaj kredantoj el multaj diversaj religiaj fonoj, en profunda maltrankvilo pro la sekvoj de scienca esplorado kaj industriigo, turnis sin al la skriboj de siaj kredoj por kompreni la rapidiĝantajn procezojn de ŝanĝiĝo. En Eŭropo kaj Usono grupoj kiel la Templanoj kaj Adventistoj kredis, ke ili estis trovintaj en la kristanaj skriboj pruvon pri sia konvinko, ke la historio finiĝis kaj ke la reveno de Jesuo Kristo estis baldaŭ okazonta. Rimarkinde simila procezo disvolviĝis en Mezoriento ĉirkaŭ la kredo, ke baldaŭ plenumiĝos diversaj profetaĵoj el la Korano kaj la Islamaj Tradicioj.

La nepre plej drameca el tiuj adventismaj movadoj estis tiu en Persujo, kiu fokusiĝis je la persono kaj la instruoj de juna komercisto el la urbo Ŝirazo, konata en la historio sub la nomo « Báb ». (4) Naŭ jarojn, de 1844 ĝis 1853, Persoj el ĉiuj klasoj estis rave kaptitaj en ŝtormo de espero kaj ekscitiĝo, levita per la anonco de Báb, ke la Tago de Dio estas alveninta kaj ke Li mem estas Tiu, kiun la Islamaj Skriboj promesis. Laŭ Li, la homaro staris sur la sojlo al erao spertonta restrukturigon de ĉiuj aspektoj de la vivo. Novaj, ĝis tiam neimageblaj studfakoj permesos eĉ al la infanoj de la nova epoko superi la plej erudiciajn el la siatempaj kleruloj. La homaro estis vokita de Dio enkorpigi tiujn ŝanĝojn per la klopodo transformi sian moralan kaj spiritan vivon. Lia propra misio estis la preparado de la homaro por tiu evento, al kiu centriĝis ĉi tiuj disvolviĝoj, nome la veno de tiu universala Mesaĝisto de Dio, « Tiu, Kiun Dio malkaŝos », atendata de la anoj de ĉiuj religioj. (5)

Tiu ĉi pretendo kaŭzis fortan malamikecon flanke de la islama klerikaro, kiu instruadis, ke la procezo de Dia Revelacio jam finiĝis per Mahometo kaj ke ĉia aserto de la malo estas herezaĵo puninda per morto. Ilia denunco de Báb estis baldaŭ subtenata de la persaj ŝtataj instancoj. Miloj da adeptoj de la nova kredo pereis en serio da masakroj en la tuta lando, kaj Báb estis publike ekzekutita la 9an de Julio 1850. (6) En tiu ĉi epoko de kreskanta interesiĝo de la Okcidento pri la Oriento, jenaj okazaĵoj vekis intereson kaj kompaton en influhavaj eŭropaj rondoj. La nobleco de la vivo kaj de la instruoj de Báb, la heroeco de Liaj sekvantoj kaj la espero pri radika reformo, kiun ili ekbruligis en lando malluma, kaŭzis potencan allogon al personecoj kiel tiuj de Ernest Renan, Leo Tolstoj, Sarah Bernhardt kaj la Grafo de Gobineau. (7)

Pro Sia elstareco en la defendo de la afero de Báb, Bahá'u'lláh estis arestita kaj sendita, piedire kaj katenite, al Teherano. Certagrade protektite de impresa persona reputacio kaj la socia pozicio de Sia familio, same kiel per la protestoj, kiujn la pogromoj kontraŭ la babanoj elvokis flanke de la ambasadoj de Okcidentaj landoj, Li tamen ne estis mortkondamnita, kiel tion postulis influhavaj personoj ĉe la reĝa kortego. Anstataŭe Li estis ĵetita en la fifaman Síyáh-Chál, (pr. Sijah Ĉal) la «Nigran Truon », profundan kelo-karceron infektitan de fi-insektoj, kiu estis instalita en unu el la iamaj urbaj akvo-rezervujoj. Sen oficiala akuzo kaj sen ebleco de apelacio Li estis tenata en mallibereco kune kun ĉ. tridek kunuloj en la senlumo kaj malpurego de tiu ĉi truo, ĉirkaŭate de krimeguloj, el kiuj multaj estis mort-kondamnitaj. Ĉirkaŭ la nuko de Bahá'u'lláh estis forĝita peza ĉeno, kiu pro sia fifameco eĉ havis apartan nomon inter krimuloj. Kiam Li kontraŭatende ne rapide mortis, oni provis veneni Lin. La postsignoj de la ĉeno restadis sur Lia korpo ĝis la fino de Lia vivo.

Centra al la verkaro de Bahá'u'lláh estas la diskurso pri la grandaj temoj, kiuj okupis religiajn pensulojn en ĉiuj epokoj : Dio, la historia rolo de Revelacio, la rilatoj inter la diversaj religioj, la signifo de kredo, kaj la bazo de morala aŭtoritato en la organizado de la homa socio. diversloke en tiuj tekstoj Li parolas aperte pri Siaj propraj spiritaj spertoj, pri Sia reago al la Dia alvoko kaj pri la dialogo kun la « Spirito de Dio », kiu estas la esenca kerno de Lia misio. Neniam antaŭe la religia historio ofertis al la esploranto ŝancon por tiel multinstrua renkontiĝo kun la fenomeno de Dia Revelacio.

Mallonge antaŭ Sia forpaso, Bahá'u'lláh skribis la jenon pri la viv-cirkonstancoj en la Siyáh-Chál :

« Dum kvar monatoj Ni estis enfermitaj en loko nekompareble abomena ... Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek : ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Neniu plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek ia lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el tiuj homoj havis nek veston nek surkuŝaĵon. Nur Dio scias, kio okazis al Ni en tiu odoraĉa kaj fia loko !» (8)

Ĉiutage la gardistoj malsuprenvenis laŭ la kruta trietaĝa ŝtuparo de la truo, kaptis unu aŭ pli el la prizonuloj kaj eltrenis ilin por ekzekuto. En la stratoj de Teherano la okcidentaj observantoj konsterniĝis je teruraj scenoj : babanoj, ligitaj al aperturoj de kanonoj, estis mortpafataj, morthakataj per adzoj kaj glavoj, kaj kondukataj al la morto kun brulantaj kandeloj metitaj en sangantajn vundojn sur iliaj korpoj. (9) En tiuj cirkonstancoj, vizaĝe al la perspektivo de Sia propra baldaŭa morto, Bahá'u'lláh ricevis la unuan inspiron pri Sia misio :

« Unu nokton, en sonĝo, la jenaj gloraj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke : Vere, Ni igos Vin triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio, kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn, kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigas la korojn de tiuj, kiuj rekonas Lin ». (10)

La sperto de Dia Revelacio, menciita nur malrekte en raportoj pri la vivoj de Budho, Moseo, Jesuo kaj Mahometo, estas vive priskribita per la propraj vortoj de Bahá'u'lláh :

« En la tagoj, kiam Mi kuŝis en la prizono de Teherano, kvankam la turmenta pezo de la katenoj kaj la fetora aero permesis al Mi nur ioman dormon, eĉ en tiuj maloftaj momentoj de dormo Mi sentis, kvazaŭ io fluas de la supro de Mia kapo tra Mia brusto, kiel potenca torento, kiu ĵetiĝas teren el de la kulmino de altega monto. Rezulte de tio, ĉiu membro de mia korpo kvazaŭ ; ekardis. En tiaj momentoj Mia lango citadis, kion aŭdi neniu homo povus elteni ». (11)

Reveno al la Komenco.
Ekzilo

Fine, sen antaŭa proceso kaj sen rekompenso, oni ellasis Bahá'u'lláh el la malliberejo, kaj tuj Lin ekzilis el Lia patrujo, arbitre konfiskinte ĉiujn Liajn propraĵojn kaj posedaĵojn. La reprezentanto de la rusa diplomatia stabo, kiu persone konis Lin kaj estis observinta la persekutojn kontraŭ la babanoj kun kreskanta abomeno, ofertis al Li sian protekton kaj azilon en landoj kontrolataj de lia registaro. En la tiam reganta politika klimato, la akcepto de tia helpo preskaŭ neeviteble signifus, ke oni misprezentus tion kiel partiprenadon. (12) Eble pro tiu ĉi kialo Bahá'u'lláh decidis akcepti la ekzilon en la najbara Irako, kiu siatempe estis parto de la Otomana Regno. Tiu ĉi forpelo estis la komenco de kvardekjara ekzilo, enkarcerigo kaj deprima persekutado.

En la jaroj tuj post Lia forlaso de Persujo, Bahá'u'lláh zorgis antaŭ ĉio pri la bezonoj de la baba komunumo, kiu kolektiĝis en Bagdado - tasko, kiun Li ekhavis kiel la sola efektiva gvidanto transvivinta la masakrojn. La morto de Báb kaj la preskaŭ samtempa perdo de la plej multaj instruantoj kaj gvidantoj de la juna kredo dronigis la adeptojn en demoralizo kaj dispeliteco. Kiam Liaj klopodoj rekolekti tiujn, kiuj estis fuĝintaj al Irako, estigis ĵaluzon kaj malpacon (13), Li elektis la vojon, kiun ĉiuj el la Senditoj de Dio estis prenintaj antaŭ Li, kaj retiriĝis en la sovaĝejon, elektante tiucele la montaran regionon de Kurdistano. Lia retiriĝo - Li poste diris – « ne konsideris revenon ». Ĝia kialo estis « eviti fariĝi kaŭzo de malharmonio inter la fidelaj, fonto de malpaco inter Niaj kunuloj ». Kvankam tiuj du jaroj estis periodo de absoluta malhavo kaj de korpaj suferoj, Bahá'u'lláh priskribas ilin kiel tempon de profunda feliĉo, dum kiu Li kontemplis profunde la mesaĝon konfiditan al Li : « En soleco Ni konsiliĝis kun Nia spirito, malligite de la mondo kaj de ĉio, kio estas en ĝi ». (14)

Nur kun granda hezitemo kaj kredante, ke tio estas Lia respondeco rilate la aferon de Báb, Li fine konsentis je la urĝaj mesaĝoj senditaj de la postrestintoj el la senespera grupo de ekzilitoj en Bagdado, kiuj malkovris Lian vivlokon kaj apelaciis al Li reveni kaj transpreni la gvidadon de ilia komunumo.

Du el la plej gravaj volumoj de la verkaro de Bahá'u'lláh datiĝas de tiu ĉi unua ekzila periodo, kiu antaŭas la deklaron de Lia misio en 1863. La unua volumo estas libreto, kiun Li nomis « La Kaŝitaj Vortoj ». Ĝi havas la formon de kompilaĵo de moralaj aforismoj kaj reprezentas la etikan kernon de la mesaĝo de Bahá'u'lláh. Per versoj, kiujn Bahá'u'lláh karakterizas kiel distilaĵon el la spirita gvido de ĉiuj Revelacioj de la pasinteco, la voĉo de Dio parolas rekte al la homa animo :

«  Ho Filo de l' Spirito ! La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco ; ne turnu vin for de ĝi, se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin, por ke Mi fidu al vi. Per ĝia helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliuloj kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj. Meditu pri ĉi tio en via koro ; kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viajn okulojn ».

« Ho Filo de l' Esto ! Amu Min, por ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas atingi vin. Sciu tion ĉi, ho Servanto ».

« Ho Filo de Homo ! Ne malĝoju, krom se vi estas fore de Ni. Ne ekĝoju, krom se vi alproksimiĝas kaj revenas al Ni ».

« Ho Filo de l' Esto ! Per la manoj de potenco mi faris vin kaj per la fingroj de forto Mi kreis vin ; kaj interne de vi Mi metis la esencon de Mia lumo. Estu kontenta per ĝi kaj serĉu nenion alian, ĉar mia verko estas perfekta kaj Mia ordono estas obeenda. Ne kontestu ĝin, nek havu dubon pri ĝi ». (15)

La alia el tiuj du ĉefaj skribaĵoj verkitaj de Bahá'u'lláh en tiu ĉi periodo estas la « Libro de Certeco », ampleksa diskurso pri la karaktero kaj celo de religio. En diversaj lokoj, kiuj traktas ne nur la Koranon, sed same senpene kaj kun sama kompreno la Malnovan kaj Novan Testamenton, la Senditoj de Dio estas priskribitaj kiel portantoj de unu kaj la sama seninterrompa procezo, nome de la konsciigo de la homaro pri ĝiaj spiritaj kaj moralaj potencialoj. Maturiĝinta homaro ne plu bezonas lingvaĵon parabolan kaj alegorian ; kredo estas afero ne de blinda fido, sed de konscia ekkono. Ankaŭ la gvido fare de eklezia elito ne plu estas bezonata : la dispono pri racio donas al ĉiu unuopulo en tiu ĉi nova epoko de lumo kaj edukado la kapablon respondi al Dia gvidado. La testo estas tiu de sincereco :

« Neniu homo atingos la bordojn de la oceano de vera kompreno, se li ne malligiĝas de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero... La esenco de tiuj ĉi vortoj estas la jena : tiuj, kiuj iradas sur la vojo de fido, tiuj kiuj soifas la vinon de certeco, devas purigi sin je ĉio monduma - siajn orelojn je vana babilado, siajn mensojn je vantaj imagoj, siajn korojn je mondumaj inklinoj, siajn okulojn je tio, kio pereas. Ili fidu je Dio kaj tenante sin je Li iradu Lian vojon. Tiam ili fariĝos indaj je la brilega gloro de la suno de dia scio kaj kompreno... Ĉar la homo neniel povas esperi atingi la ekkonon de la Plejglora... se li ne ĉesas konsideri la vortojn kaj farojn de mortemaj homoj kiel vojmontrilojn al la vera kompreno kaj rekono de Dio kaj de Liaj Profetoj ».

« Pensu pri la pasinteco. Kiom da homoj, altaj kaj malaltaj, ĉiutempe sopire atendadis la venon de la Manifestiĝoj de Dio en la sanktigitaj personoj de Liaj Elektitoj... Kaj ĉiam, kiam la pordegoj de graco malfermiĝis kaj la nuboj de dia malavaro ekpluvis sur la homaron, kaj la lumo de la Nevidata brilis super la horizonto de ĉiela potenco, ili ĉiuj malkonfesis Lin kaj turnis sin for de Lia vizaĝo - la vizaĝo de Dio Mem... »

 « Nur kiam la lampo de serĉado, de serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindediĉo, de fervora amo, de raviĝo kaj ekstazo estas ekbruligita en la koro de la serĉanto kaj kiam la brizo de Lia amoplena mizerikordo trablovas lian animon, la mallumo de eraro estos dispelita, la nebuloj de dubado kaj skeptiko disigitaj kaj la lumoj de scio kaj certeco ĉirkaŭbrilos lian estadon... Tiam la multnombraj favoroj kaj la disverŝa graco de la sankta kaj eterna Spirito donacos tian novan vivon al la serĉanto, ke li sentos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso... Rigardante per la okulo de Dio, li perceptos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la stadioj de absoluta certeco. Li malkovros en ĉiuj aferoj la ... pruvojn de eterna Manifestiĝo ».

« Kiam la kanalo de la homa animo estas purigita de ĉia monduma kaj malhelpa ligiteco, ĝi neeviteble sentos la spiron de la Amata trans nemezureblaj distancoj kaj, gvidate de ĝia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certeco... »

« Tiu urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio revelaciita en ĉiu epoko kaj misio... Ĉiu gvido, la benoj, la lernado, la kompreno, la fido kaj la certeco, donitaj al ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, estas kaŝitaj kaj zorge konservataj en tiuj Urboj ». (16)

Neniu aperta aludo estas farita koncerne la propran, ankoraŭ ne anoncitan mision de Bahá'u'lláh ; male, la « Libro de Certeco » estas aranĝita ĉirkaŭ potenca diskurso pri la misio de la martiriĝinta Báb.Unu el la plej gravaj kialoj por la fortega influo de la libro sur la baba komunumo, kiu inkluzivis grandan nombron da kleruloj kaj akademianoj, estis la majstreco pri islama penso kaj instruado, kiun la aŭtoro elmontras, kiam Li pruvas la pravecon de la pretendo de Báb, ke Li plenumis la profetaĵojn de la Islamo. Alvokante la babanojn montri sin dignaj je la fido, kiun Báb havis rilate al ili, kaj je la ofera viktimiĝo de tiom da heroaj vivoj, Bahá'u'lláh elmetas antaŭ ili la defion, ne nur konformigi sian privatan vivon al la Diaj instruoj, sed ankaŭ transformi sian komunumon al modelo por la heterogena loĝantaro de Bagdado, la ĉefurbo de la provinco Irako.

Kvankam la ekzilitoj vivis en materie tre mizeraj cirkonstancoj, ili elektriziĝis per tiu ĉi vizio. Unu el iliaj samsortanoj, viro nomita Nabíl, kiu poste verkis detalan historion de la misioj de Báb kaj Bahá'u'lláh, priskribis la spiritan intensecon de tiuj tagoj :

« En multaj noktoj deko da personoj havis kiel vivtenon nur daktilojn en la valoro de kelkaj groŝoj. Neniu sciis, al kiu fakte apartenis la ŝuoj, la manteloj aŭ la roboj, troviĝantaj en iliaj domoj. Ĉiu ajn, kiu iris al la bazaro, povis aserti, ke la ŝuoj sur liaj piedoj estas liaj propraj, kaj ĉiu, kiu faris viziton al Bahá'u'lláh, povis certigi, ke la mantelo kaj la robo, kiujn li portis, apartenis al li... Ho, kiel feliĉaj estis tiuj tagoj, kiel ĝojaj kaj mirindaj tiuj horoj ! » (17)

Je la konsterniĝo de la persa konsulejo, kiu estis kredinta, ke la baba « epizodo » trovis sian finon, la komunumo de la ekzilitoj iom post iom fariĝis respektata kaj influa elemento en la ĉefurbo de la provinco Irako kaj en la najbaraj urboj. Ĉar pluraj el la plej gravaj sanktejoj de la ŝijaisma Islamo troviĝis en la ĉirkaŭaĵo, daŭra fluo da persaj pilgrimantoj estis, sub plej favoraj cirkonstancoj, elmetata al la renoviĝo de la babisma influo. Inter la eminentuloj, kiuj havis aŭdiencon ĉe Bahá'u'lláh en la simpla domo, kie Li loĝis, estis princoj de la reĝa familio. Unu el ili estis tiel ravita pro la travivaĵoj, ke li ekhavis la iom naivan ideon rekrei la etoson de spirita pureco kaj malligiĝo spertita por mallonga tempo en la hejmo de Bahá'u'lláh, per starigo de duplikato de la konstruaĵo en la ĝardenoj de sia bieno. Alia persono, pli profunde kortuŝita de la spertoj de sia vizito, esprimis al siaj amikoj la senton, ke « se mia koro estus plenŝtopita de ĉiuj afliktoj de la mondo, ili ĉiuj malaperus en la ĉeesto de Bahá'u'lláh. Mi havis la senton, kvazaŭ mi enirus la Paradizon… » (18)

Reveno al la Komenco.
La Deklaro en la Ĝardeno Ridván

En la jaro 1863 Bahá'u'lláh konkludis, ke la tempo estis veninta por konatigi al kelkaj ĉirkaŭ Li la mision konfiditan al Li en la mallumo de Siyáh-Chál. Tiu ĉi decido koincidis kun nova etapo en la kampanjo por oponi Lian laboron, kiu estis kondukata senindulge per la klerikaro de la ŝijaisma Islamo kaj per reprezentantoj de la persa registaro. Timante, ke la altestimo kiun Bahá'u'lláh ekĝuis inter influriĉaj vizitantoj de Irako povus reentuziasmigi la popolon en Persujo, la ŝaha registaro premis la Otomanan administracion transloĝigi Lin malproksimen de la landlimoj en la internon de la regno. Fine la turka registaro cedis al tiuj ĉi premoj kaj invitis la ekziliton ekloĝi kiel ĝia gasto en la ĉefurbo Konstantinopolo. Malgraŭ la ĝentileco, per kiu esprimiĝis la mesaĝo, estis tamen klare, ke oni postulis obeon. (19)

Tiutempe la sindediĉo de la grupeto da ekzilitoj jam fokusiĝis al la persono de Bahá'u'lláh kaj al Lia ekzegezo de la instruoj de Báb. Pli kaj pli el ili konvinkiĝis, ke Li parolis ne nur kiel pledanto por Báb, sed en la nomo de la afero multe pli granda, kiun Tiu estis proklaminta kiel baldaŭ realiĝonta. Tiuj ĉi supozoj fariĝis certaĵo fine de aprilo 1863, kiam Bahá'u'lláh la tagon antaŭ Sia foriro al Konstantinopolo, kunvokis kelkajn el Siaj kunuloj en ĝardeno poste nomita « Ridván » (« Paradizo », prononcu Rezvan) kaj konfidis al ili Sian mision. Kvankam la tempo por publika disvastigo ankoraŭ ne estis konsiderata kiel matura, la aŭskultintoj en la sekvantaj kvar jaroj iom post iom malkaŝis al fidindaj geamikoj la novaĵon, ke la promesoj de Báb estis plenumitaj kaj la « Tago de Dio » veninta.

La ekzaktaj cirkonstancoj de tiu ĉi konfidenca komuniko estas, laŭ la vortoj de la bahaa aŭtoritatulo intime konanta tiun periodon, « vualitaj per obskuro, kiun estontaj historiistoj nur malfacile povos trapenetri ». (20) La karakteron de la deklaro oni povas prave taksi surbaze de diversaj aludoj, kiujn Bahá'u'lláh faris rilate Sian mision en multaj poste verkitaj skriboj :

« La celo de la tuta Dia kreado estas la revelacio de tiu ĉi plej sublima, plej sankta Tago, de tiu Tago konata kiel la Tago de Dio en Liaj Libroj kaj Skriboj - la Tago, kiun ĉiuj profetoj, ĉiuj Elektitoj kaj la sanktuloj deziris travivi. » (21)

 « ... tiu ĉi estas la Tago, kiam la homaro povas vidi la Vizaĝon de la Promesito kaj aŭdi Lian Voĉon. La Voko de Dio eksonis kaj la lumo de Lia vizaĝo ekleviĝis super la homoj. Decas al ĉiu forviŝi la spuron de ĉiu vanta parolo el sia koro kaj per aperta kaj senantaŭjuĝa menso observi la signojn de Lia Revelacio, la pruvojn de Lia Misio kaj la signojn de Lia gloro ». (22)

Kiel Bahá'u'lláh ripete emfazis en Sia diskurso pri la mesaĝo de Báb, Dio intencas per la revelacio de Sia volo antaŭ ĉio efektivigi transformon en la karaktero de la homaro, evoluigi en tiuj, kiuj respondas, la moralajn kaj spiritajn kvalitojn, kiuj latentas en la homa naturo :

« Beligu viajn langojn, ho homoj kun veramo, kaj ornamu viajn animojn per la ornamo de honesteco. Gardu vin, ho homoj, ke vi ne agu perfide kontraŭ iu ajn. Estu vi la kuratoroj de Dio inter Liaj kreitoj, kaj la signoj de Lia grandanimeco en Lia popolo... » (23)

« Lumigu kaj sanktigu viajn korojn : ne permesu, ke ili estu profanigitaj per la dornoj de malamo aŭ per la kardoj de malico. Vi loĝas en unu mondo kaj kreiĝis per la efiko de unu Volo. Benata estas tiu, kiu rilatas al ĉiuj homoj en spirito de pleja afableco kaj amo ». (24)

La agresema prozelitismo, kiu karakterizis en la pasinteco la klopodojn antaŭenigi religion, estas deklarita kiel maldeca je la Tago de Dio. Ĉiu persono agnoskinta la Revelacion havas la devon komuniki ĝin al tiuj, kiujn li konsideras kiel serĉantojn, sed li lasu la respondon plene al siaj aŭskultantoj :

« Estu indulgaj, bonvolaj kaj amoplenaj unu al la alia. Se iu el inter vi ne kapablas kompreni certan veron aŭ klopodas kompreni ĝin, turnu vin al li kaj parolu kun li en spirito de ekstrema afableco kaj bonvolo ». (25)

« La sola devo de la homo en tiu ĉi Tago estas akiri tiun porcion el la fluo de graco, kiun Dio elverŝas por li. Tial lasu neniun prijuĝi la amplekson de la ujo ». (26)

Antaŭ la fono de la sangaj eventoj en Persujo Bahá'u'lláh diris al Siaj sekvantoj ne nur, ke « se vi estas mortigitaj, tio estas pli bona por vi, ol mortigi », sed Li ankaŭ forte rekomendis al ili doni ekzemplon de obeemo al la ŝtatpotenco: « En ĉiu lando, kie iuj el ĉi homoj loĝas, ili kondutu lojale, honeste kaj verame rilate al la registaro de tiu lando ». (27)

La kondiĉoj, sub kiuj okazis la foriro de Bahá'u'lláh el Bagdado, dramece reflektas la potencon de tiuj ĉi principoj. En la paso de malmultaj jaroj, grupo de eksterlandaj ekzilitoj, kies alveno en la regiono origine kaŭzis suspekton kaj antipation flanke de iliaj najbaroj, fariĝis unu el la plej respektataj kaj influaj partoj de la loĝantaro. Ili vivtenis sin per prospera komerco ; kiel grupo ili estis admirataj pro siaj malavareco kaj senriproĉa konduto ; la ardaĉaj akuzoj de religia fanatikeco kaj perforto, asidue disvastigataj de oficistoj de la persa konsulejo kaj membroj de la ŝijaisma islama klerikaro, perdis sian efikon sur la publikan opinion. En la tempo ĉirkaŭ la 3a de Majo 1863, kiam Li forlasis Bagdadon akompanate de Sia familio kaj de tiuj el Siaj kunuloj kaj servantoj, kiuj estis elektitaj por sekvi Lin al Konstantinopolo, Bahá'u'lláh estis fariĝinta treege populara kaj amata personeco. En la tagoj ĵus antaŭ la foriro, vera fluo da altranguloj inkluzive de la provincestro venadis, parte de tre malproksime, al la ĝardeno, kie Li portempe rezidis, por montri al Li sian respekton. Vid-atestantoj de la foriro poste priskribis per kortuŝaj vortoj la aklamon, per kiu oni salutis Lin, la larmojn de multaj spektantoj kaj la zorgan klopodon de la otomonaj administracio kaj oficistoj honori sian vizitanton. (28)
 

Reveno al la Komenco.
« La Senŝanĝa Kredo de Dio... »

Post la deklaro de Sia misio en la jaro 1863, Bahá'u'lláh komencis labori pri temo jam enkondukita en la « Libro de Certeco », nome pri la rilato inter la Volo de Dio kaj la evolua procezo, per kiu esprimiĝas la spiritaj kaj moralaj kapabloj latentaj en la homa naturo. Tiu ĉi temo estis okuponta centran lokon en Liaj skriboj tra la restantaj tridek jaroj de Lia vivo. La realo de Dio, laŭ Lia aserto, estas kaj estos por ĉiam nekonebla. Kiujn ajn vortojn la homa penso atribuas al la Dia naturo, ili rilatas nur al la homa ekzisto kaj estas la rezulto de homaj klopodoj priskribi homajn spertojn :

« For, for de Via gloro estu ĉio, kion mortema homo povas aserti pri Vi aŭ atribui al Vi, aŭ la laŭdo, per kiu li povas glori Vin ! Kian ajn devon Vi preskribis por Viaj servantoj laŭdegi Vian majeston kaj gloron - tio estas nura signo de Via graco por ili, por ke ili akiru la kapablon ascendi ĝis la ŝtupo donita al ilia propra plejinterno, ĝis tiu ŝtupo de la ekkono de sia propra memo ». (29)

« Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la dia Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro. Malproksime de Lia gloro estu, ke homa lango povus adekvate kanti Lian laŭ ke homa koro povus kompreni Lian neesploreblan misteron. Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido... » (30)

Kion la homo spertas, kiam li sin turnas al la Kreinto de ĉio ekzistanta, tio estas la atributoj aŭ kvalitoj ligitaj al la ripetiĝantaj Revelacioj de Dio :

« Ĉar la pordo de la scio de la Prahonora de l' Tagoj estas tiel fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco. ... » (31)

« Tiuj ĉi sanktigitaj Speguloj ... estas ĉiuj la surteraj Reprezentantoj de Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ĝia Esenco kaj fina Celo. De Li devenas iliaj scio kaj potenco ; de Li deriviĝas ilia suvereneco. La beleco de ilia vizaĝo estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio signo de Lia senmorta gloro... » (32)

La Revelacioj de Dio ne malsamas unu de la alia en ajnaj esencaj trajtoj, kvankam la ŝanĝiĝantaj bezonoj, kiujn ili kontentigas de epoko al epoko, elvokis de ĉiu el ili unikajn respondojn :

« Tiuj ĉi atributoj de Dio ne estas kaj neniam estis donataj al specifaj Profetoj kaj rifuzataj al aliaj. Ho ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaĝistoj estas sen iu escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpiĝoj de Liaj atributoj. Ili malsamas nur rilate la intensecon de sia revelacio kaj la relativan potencon de sia lumo. ... » (33)

Studantoj de religio estas avertataj, ke ili ne lasu logi sin de teologiaj dogmoj aŭ aliaj antaŭjuĝoj al diferencigo inter tiuj, kiujn Dio faris kanaloj por Sia lumo :

« Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el la Manifestiĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj, kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera signifo de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun ĉi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de ĉiu el tiuj Manifestiĝoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Liajn Volon kaj Celon. ... » (34)

Bahá'u'lláh komparas la intervenojn de la Diaj Revelacioj kun la reveno de printempo. La Senditoj de Dio estas ne nur instruantoj, kvankam tio estas unu el iliaj ĉefaj funkcioj. Pli ĝuste, la spirito de iliaj vortoj kune kun la ekzemplo de iliaj vivoj havas la kapablon tuŝi la radikojn de la interna homa instigo kaj estigi fundamentan kaj daŭran ŝanĝon. Ilia influo malfermas novajn sferojn de kompreno kaj efektivigo :

« Kaj ĉar ne povas ekzisti rekta rilato por ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreaĵaro, kaj ĉar nenia simileco povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta, Li ordonis, ke en ĉiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata en la regnoj de la tero kaj de la ĉielo. ... Kondukataj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja suvereneco Ili [ la Senditoj de Dio ] havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elverŝojn de Sia neerara graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi ĉiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam, kaj nur tiam, elmergiĝos la Fido de Dio, latenta en la homa realo,... kaj starigos la insignon de sia malkaŝita gloro sur la suproj de la homaj koroj ». (35)

Sen tiu interveno el la mondo de Dio la homo restas la kaptito de instinktoj kaj kondutmanieroj kulture determinitaj :

« Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas kaj moviĝas en ĝi, Li [ Dio ]... elektis doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso kaj ĉefa celo por ĉio kreita. ... Sur la plejinternan realon de ĉiu ajn kreaĵo Li verŝis la lumon de unu el Siaj nomoj kaj faris ĝin ricevanto de la gloro de unu el Siaj atributoj. Sur la realon de la homo, tamen, Li fokusigis la brilon de ĉiuj el Siaj nomoj kaj atributoj kaj faris ĝin spegulo de Sia propra Memo. El ĉiuj kreaĵoj nur la homo estas elelektita por tiel granda favoro, tiel daŭra donaco ».

« Tiuj energioj, per kiuj la ... Fonto de ĉiela gvido dotis la realon de la homo, estas tamen latentaj en li, same kiel la flamo estas kaŝita en kandelo kaj la lumradioj kaŝite ekzistas en lampo. La radiado de tiuj ĉi energioj povas esti malfortigata de la mondumaj deziroj, same kiel la lumo de la suno povas esti kaŝita sub la polvo kaj malpuraĵo kovrantaj la spegulon. Nek la kandelo nek la lampo eklumiĝas el siaj propraj fortoj, kaj neniam eblas al la spegulo liberigi sin mem de sia malpuraĵo. Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilas, antaŭ ol ĝi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forviŝita de la surfaco de la spegulo, ĝi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon ». (36)

Laŭ Bahá'u'lláh la tempo estas veninta, kiam la homaro havas kaj la kapablon kaj la okazon vidi la tutan panoramon de sia spirita evoluo kiel unuopan procezon : « Senkompara estas tiu ĉi Tago, ĉar ĝi estas kvazaŭ okulo al pasintaj epokoj kaj jarcentoj, kaj kiel lumo heliganta la obskurecon de la tempoj ». (37) Kun tiu ĉi perspektivo la adeptoj de malsamaj religiaj tradicioj devas klopodi kompreni, kion Li nomis « la senŝanĝan Kredon de Dio » (38) kaj distingi ĝian centran spiritan impulson disde la ŝanĝiĝantaj leĝoj kaj konceptoj, revelaciitaj por kontentigi la bezonojn de daŭre evoluanta homa socio :

« La Profetojn de Dio oni rigardu kiel kuracistojn, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, tiel ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro. ... Nenia miraklo do, se la terapio preskribita de la kuracisto en tiu ĉi tago ne montriĝas identa al tiu, kiun li preskribis antaŭe. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsano apartan medikamenton ? Simile, ĉiam kiam la Profetoj de Dio lumigis la mondon per la hela brilo de la Matena Stelo de Dia scio, ili ĉiam invitis ĝiajn popolojn al la lumo de Dio per tiaj rimedoj, kiuj plej taŭge konvenis al la postuloj de la epoko, en kiu ili aperis. ... » (39)

Ne nur la koro, sed ankaŭ la racio devas dediĉi sin al tiu ĉi procezo de malkovro. Laŭ aserto de Bahá'u'lláh, la racio estas la plej granda donaco de Dio al la animo, « signo de la revelacio de ... la suverena Eternulo ». (40) Nur se la racio liberigas sin de heredita dogmaro, ĉu religia, ĉu materialisma, ĝi povas entrepreni sendependan esploron de la rilatoj inter la Vorto de Dio kaj la spertoj de la homaro. En tia serĉado plej grava obstaklo estas antaŭjuĝoj: « Avertu ... la amatojn de la unusola vera Dio, ke ili ne rigardu per okuloj tro kritikemaj la eldirojn kaj skribojn de la homoj. Prefere ili proksimiĝu al tiaj eldiroj kaj skriboj en spirito de senpartieco kaj ama simpatio ». (41)
 

Reveno al la Komenco.
La Manifestiĝo de Dio

Komuna al ĉiuj, kiuj sin dediĉis al unu aŭ alia de la mondaj religiaj sistemoj, estas la konvinko, ke pere de la Dia Revelacio la animo renkontas la mondon de Dio kaj ke estas tiu rilato, kiu donas veran sencon al la vivo. Al la plej gravaj pecoj el la skribaĵoj de Bahá'u'lláh apartenas tiuj, kiuj diskursas amplekse pri la naturo kaj rolo de tiuj, kiuj estas la kanaloj de tiu ĉi Revelacio, nome la Mesaĝistoj aŭ « Manifestiĝoj de Dio ». Ripetiĝanta analogio trovata en tiuj tekstoj estas tiu de la fizika suno. Dum al la lasta estas komuna kelkaj karakterizaĵoj kun la aliaj korpaĵoj en la suna planed-sistemo, ĝi diferenciĝas de ili per tio, ke ĝi estas, per si mem, la fonto de la lumo en la sistemo. Planedoj kaj lunoj reflektas lumon dume la suno ĝin eligas, atributo neseparigebla de ĝia naturo. La planed-sistemo cirklas ĉirkaŭ tiu fokusa punkto tiel ke ĉiu el ĝiaj eroj estas influata ne nur per sia aparta konsisto, sed ankaŭ per sia rilato al la fonto de la lumo en la sistemo. (42)

Same, laŭ la aserto de Bahá'u'lláh, la homa personeco, kiun havas la Malkaŝanto de Dio kun ĉiuj homoj, distingiĝas en tia maniero, ke ĝi taŭgas por servi kiel kanalo aŭ perilo por la Revelacio de Dio. Evidente kontraŭdiraj deklaroj pri tiu ĉi dueca naturo, atribuita ekzemple al Kristo, (43) estas unu el la multaj fontoj de religia konfuzo kaj disiĝo tra la historio. Pri tiu ĉi temo Bahá'u'lláh diras la jenon :

« Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj kaj nomoj de Dio. ... Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio kreita ... estas elelektita pro la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale malkaŝiĝas ĉiuj atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas. ... El ĉiuj homoj la plej kleraj, la plej distingitaj kaj la plej eminentaj estas la Manifestiĝoj de la Suno de l'Vero. Kaj eĉ ĉiuj aliaj krom tiuj Manifestiĝoj vivas per la efiko de ilia Volo, kaj moviĝas kaj havas sian estadon pro la elverŝoj de ilia graco ». (44)

Tra la tuta historio la konvinko de kredantoj, ke la Fondinto de ilia propra religio okupas unikan rangon, stimuladis intensan spekulacion pri la natura karaktero de la Sendito de Dio. Malfaciliĝis tia spekulacio pro interpretaj problemoj, precipe ĉe la multaj metaforaj alegorioj en la Sanktaj Skriboj de la pasinteco. La klopodoj kristaligi opiniojn en la formo de religia dogmaro reprezentis pli disdividan ol unuigan forton en la historio. Efektive, malgraŭ la enorma energio dediĉita al teologiaj studoj – aŭ eble ĝuste pro tio – hodiaŭ ekzistas profundaj diferencoj inter islamanoj rilate la precizan rangon de Mahometo, inter kristanoj rilate Kriston kaj inter budhanoj rilate la Fondinton de ilia propra religio. Estas evidente, ke la konfliktoj naskitaj per tiuj kaj aliaj diferencoj interne de iu tradicio pruviĝas almenaŭ same akraj kiel tiuj, kiuj disigas tiun tradicion disde ĝiaj gefrataj kredoj.

Aparte gravaj por la kompreno de la instruoj de Bahá'u'lláh pri la unueco de la religioj tial estas Liaj eldiroj pri la rango de la sinsekvaj Senditoj de Dio kaj pri la funkcioj, kiujn ili plenumas en la spirita historio de la homaro :

« La Manifestiĝoj de Dio ĉiuj havas duoblan rangon. Unu estas la rango de pura spiriteco kaj esenca unueco. Se tiurilate oni nomas ilin ĉiujn per unu sama nomo kaj aljuĝas al ili la samajn atributojn, oni ne devias de la vero. ... »

« La alia rango estas tiu de diferenco kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate ĉiu Manifestiĝo de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito kaj plenumas difinitan mision. ... »

« En la dua rango ... ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li [ Mahometo ] ja diras : 'Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi.' ... » (La Nobla Korano 19/31, 18/111)

« Se iu el la perfektaj Manifestiĝoj de Dio deklarus : "Mi estas Dio !", Li, vere, diras la veron kaj ne povas esti pri tio ajna dubo. Ĉar ... per ilia Revelacio, iliaj atributoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atributoj manifestiĝas en la mondo. ... Kaj se iuj el ili dirus : "Mi estas la Diosendito", Li ankaŭ diras la veron, la senduban veron... Do ĉiuj el ili ja estas Senditoj de tiu ideala Reĝo, tiu neŝanĝebla Esenco. ... Simile se ili dirus : "Ni estas la servantoj de Dio", tio ĉi ankaŭ estas evidenta kaj nerefutebla, ĉar ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco, kian neniu homo kapablas atingi. ... » (45)

« Tial, kio ajn estu ilia eldiro, ĉu ĝi rilatas al la regno de Dieco, Eternuleco, Profeteco, Senditeco, Gardanteco, Apostoleco aŭ Servemeco, ĉio estas vera sen ombreto de dubo. Sekve, tiuj paroloj ... devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Manifestiĝoj de la Nevidato kaj de la Aŭroroj de Sankteco ĉesu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn ». (46)
 

Reveno al la Komenco.
« Ĉiam Progresanta Civilizacio... »

En tiuj paragrafoj anonciĝas la plej defia tezo de Bahá'u'lláh pri la funkcio de la Manifestiĝo de Dio. Laŭ Li, la Dia Revelacio estas la motoro de la civilizacio. Kiam ĝi aperas, ĝia transforma efiko al la mensoj kaj animoj de tiuj, kiuj reagas al ĝi, multobliĝas en la nova socio, kiu iom post iom elformiĝas el iliaj spertoj. Nova centro de lojaleco elmergiĝas, kiu altiras la sindediĉon de popoloj el vastega gamo da kulturoj ; muziko kaj arto pludisvolviĝis helpe de simboloj, kiuj peras pli riĉajn kaj maturajn inspirojn ; ĝisfunda redifino de la konceptoj pri ĝusto kaj malĝusto ebligas la formuladon de novaj reguloj de konduto kaj civila kodo ; kreiĝas novaj institucioj kiel esprimo de impulsoj de morala respondeco antaŭe ignorata aŭ nekonata. « Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis... » (47) La nova kulturo, kun sia disvolviĝo al civilizacio, asimilas atingojn kaj komprenojn de pasintaj epokoj, formante el ili abundon da freŝaj aranĝoj. Trajtoj de pasintaj kulturoj, kiuj ne povas esti integritaj, forvelkas aŭ ekokupas marĝenan rangon en la socio. La Vorto de Dio kreas novajn eblecojn kaj en la konscio de la unuopulo kaj en la rilatoj inter la homoj.

« Ĉiu vorto, kiu venas el la buŝo de Dio, estas dotita per tiom da potenco, ke ĝi povas semi novan vivon en ĉiu homa estaĵo... Ĉiuj mirindaj verkoj, kiujn vi vidas en tiu ĉi mondo, manifestiĝis per la ago de Lia plejalta kaj plejglora Volo, Lia mirinda kaj nefleksebla Intenco. ... Apenaŭ tiu ĉi brilega vorto estas prononcita, kiam ĝiaj inspiraj energioj, efikantaj en ĉio kreita, jam naskas la rimedojn kaj instrumentojn, per kiuj tiaj artoj povas esti kaŭzataj kaj perfektigataj. ... En la tagoj venontaj vi vere vidos aferojn, pri kiuj vi antaŭe neniam aŭdis. ... Ĉiu unuopa litero venanta el la buŝo de Dio fakte estas pralitero, kaj ĉiu vorto eldirita de Tiu, Kiu estas la Fonto de Dia Revelacio, estas pravorto ». (48)

Laŭ Bahá'u'lláh la sinsekvo de Diaj Revelacioj estas « procezo, kiu ne havis komencon kaj ne havos finon ». (49) Kvankam la misio de ĉiu Manifestiĝo de Dio estas limigita rilate al la tempo kaj al la funkcio, kiun ĝi plenumas, ĝi estas konsistiga parto de daŭra kaj progresa disvolviĝo de la potenco kaj volo de Dio :

« Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adam kun tiu de Báb. Mi atestas antaŭ Dio, ke ĉiu el  el tiuj Manifestiĝoj estis teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por kiu ĉiu el ili, estis precize antaŭdifinita ». (50)

Fine, kiam evoluanta civilizacio elĉerpas siajn spiritajn fontojn, komenciĝas disfalo, same kiel en la fizika mondo. Turnante sin denove al analogoj ofertitaj de la naturo, Bahá'u'lláh komparas tiun ĉi rompon en la evoluo de la civilizacio kun la veno de vintro. La morala vivoforto malgrandiĝas, same kiel la socia interligiteco. Problemoj, kiuj estus solveblaj en pli frua epoko aŭ instigus progresigajn esploron kaj agemon, fariĝas nesupereblaj baroj. La religio perdas sian gravecon, kaj homa kaj socia agado pli kaj pli fragmentiĝas, kio kontribuas al pliprofundigo de socia dividiteco. Malcerteco pri la senco kaj valoro de la vivo kreskigas maltrankvilon kaj konfuzon. Parolante pri tiu situacio en nia propra tempo, Bahá'u'lláh diras :

« Ni povas tre bone rimarki, kiel la tuta homaro estas ĉirkaŭata de grandaj, nekalkuleblaj afliktoj. Ni vidas, kiel ĝi malviglas sur sia malsanula lito, plena de ĉagrenoj kaj elrevigita. Tiuj, kiuj sin venenis per aroganteco, trudis sin inter la homojn kaj la Dian, neerareman Kuraciston. Vidu, kiel ili implikis ĉiujn homojn inkluzive de si mem en la maŝoj de siaj intrigoj. Ili povas nek malkovri la kaŭzon de la malsano nek ili havas ian ideon pri kuracilo. Ili imagas la rektan kiel malrektan kaj sian amikon kiel malamikon ». (51)

Kiam la Diaj impulsoj estas elĉerpitaj, la procezo rekomenciĝas. Nova Manifestiĝo de Dio aperas kun pli ampleksa mezuro de Dia inspiro por la sekva stadio de vigligo kaj civilizado de la homaro :

« Vidu la horon, kiam la plejalta Manifestiĝo de Dio revelacias Sin al la homoj. Antaŭ ol venas tiu ĉi horo, la Praglora Estaĵo, Kiu estas ankoraŭ nekonata al la homoj kaj ankoraŭ ne proklamis la Vorton de Dio, estas Mem la Ĉioscia en mondo, en kiu ekzistas neniu, kiu konas Lin. Li vere estas la Kreanto sen kreaĵo. ... Tio vere estas la Tago, pri kiu estas skribite : Al kiu apartenas la suvereneco en tiu tago ? [ La Nobla Korano 40/17 ] Kaj troviĝas neniu, kiu povus respondi ! » (52)

Ĝis parto de la homaro komencas reagi al la nova Revelacio kaj nova spirita kaj socia paradigmo elformiĝas, la homoj algluiĝas spirite kaj morale al la lastaj postsignoj de antaŭaj Diaj dotoj. La rutinaj taskoj de la socio estas eble plenumataj aŭ ne plenumataj ; leĝoj estas obeataj aŭ ignorataj ; socia kaj politika eksperimentado ekflamas aŭ estingiĝas ; sed la radikoj de la kredo - sen kiu neniu socio povas ekzistadi - estas elsekiĝintaj. Je la « fino de la tempoj », je la « fino de la mondo » tiuj, kiuj estas spirite apertaj, komencas turni sin denove al la Kreiva fonto. Kiel ajn mallerta aŭ senorda eble estas tiu ĉi procezo, kiel ajn malelegantaj aŭ malbonŝancaj estas kelkaj el la vojoj elektitaj, tia serĉado estas tamen instinkta reago al la konscio, ke faŭkas profundega abismo en la vivo-ordo de la homaro. (53) Laŭ Bahá'u'lláh la efikoj de la nova Revelacio estas universalaj, ne limigitaj je la vivo kaj instruoj de la Manifestiĝo de Dio, Kiu estas la fokuso de la Revelacio. Tiuj ĉi efikoj, eĉ se ne komprenataj, pli kaj pli trapenetras la homajn aferojn, malkaŝante la kontraŭdirojn en popularaj supozoj kaj en la socio mem kaj intensigante la serĉadon por plenampleksa kompreno.

Laŭ Bahá'u'lláh la sukcedo de la Manifestiĝoj estas dimensio nedisigebla de la ekzistado kaj pludaŭros tra la vivo de la mondo : « Dio sendis Siajn Mesaĝistojn kiel posteulojn de Moseo kaj Jesuo, kaj tiel Li plu faros ĝis 'la fino kiu ne havas finon'... » (54)

Reveno al la Komenco.
La Tago de Dio

Kiun celon havas, laŭ Bahá'u'lláh, la evoluo de la homo ? Perspektive al la eterneco ĝia celo estas, ke Dio vidu, ĉiam pli klare, Siajn perfektecojn reflektitaj en la spegulo de Sia kreaĵaro kaj ke, laŭ la vortoj de Bahá'u'lláh :

« …ĉiu homo atestu, en si mem, per si mem kaj per la ŝtupo de la Manifestiĝo de sia Sinjoro, ke vere ne ekzistas alia Dio krom Li kaj ke ĉiu homo tiel trovu sian vojon al la kulmino de la realoj, ĝis neniu konsideros ion ajn ol vidante en ĝi Dion mem ». (55)

Rilate la historion de civilizacio la sinsekvo de diaj Manifestiĝoj havis la celon prepari la homan konscion pri la unuigo de la homaro kiel unusola specio, kiel fakte unu organismo kapabla preni sur sin la respondecon pri sia komuna estonteco : « Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema », diras Bahá'u'lláh, « vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj unu korpon ». (56) Antaŭ ol la homaro ne akceptas sian organisman unuecon, ĝi neniel povas reagi al la nunaj defioj, des malpli al tiuj de la estonteco : « La bonfarto de la homaro », Bahá'u'lláh insistas, « ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita ». (57) Nur unuigita tutmonda socio povas provizi al siaj anoj la senton de interna certigo, kiun implicas unu el la preĝoj de Bahá'u'lláh al Dio : « Kian ajn devon Vi preskribis por Viaj servantoj laŭdegi Vian majeston kaj gloron - tio estas nura signo de Via graco por ili, por ke ili akiru la kapablon ascendi ĝis tiu ŝtupo donita al ilia propra plejinterno, ĝis la ŝtupo de la ekkono de ilia propra memo ». (58) Estas paradokse, ke nur per la atingo de vera unueco la homaro povos plene kulturi sian diversecon kaj individuecon. Tio estas la celo, al kiu servis la misioj de ĉiuj Manifestiĝoj konataj en la historio, la Tago de « unu grego kaj unu paŝtisto ». (59) Ĝia atingo laŭ Bahá'u'lláh estas la stadio de civilizacio, kiun la homaro nun eniras.

Plej sugesta analogo trovebla en la skriboj ne nur de Bahá'u'lláh, sed ankaŭ de Báb, estas la komparo inter la evoluo de la homaro kaj la vivo de la unuopulo. En sia kolektiva disvolviĝo la homaro transiris stadiojn, kiuj rememorigas la periodojn de bebeco, infaneco kaj adoleskanteco en la maturiĝo de ĝiaj unuopaj membroj. Nun ni spertas la komencojn de nia kolektiva matureco, dotita per novaj kapabloj kaj ŝancoj, pri kiuj ni havas ĝis nun nur plej svagajn sciojn. (60)

Antaŭ tiu ĉi fono ne estas malfacile kompreni, kial Bahá'u'lláh en Siaj instruoj unuarange emfazis la principon de unueco. La unueco de la homaro estas la gvida motivo tra la epoko nun komenciĝanta, la normo, je kiu devas esti mezurataj ĉiuj proponoj por la prosperigo de la homaro. Laŭ Bahá'u'lláh ekzistas nur unu homa raso; hereditaj ideoj, ke iu aparta rasa aŭ etna grupo iel superas la ceteran homaron, estas senbazaj. En simila maniero la revelacioj de la Diosenditoj apartenas al la komuna heredaĵo de la tuta homaro, ĉar ili ĉiuj agadis kiel plenumantoj de unu sola Dia Volo; ĉiu persono sur la tero estas legitima heredanto de tiu tuta spirita tradicio. Algluiĝo al antaŭjuĝoj ĉiuspecaj kaj malutilas al la interesoj de la socio kaj kontraŭas la Volon de Dio por nia epoko :

« Ho batalantaj popoloj kaj gentoj de la tero ! Turnu viajn vizaĝojn al la unueco kaj lasu la brilon de ĝia lumo heligi vin. Kolektiĝu kaj je la nomo de Dio decidu elsarki ĉion ajn, kio estas la fonto de disputo inter vi. ... Ne povas esti ia dubo, ke la popoloj de la mondo, de kiuj ajn raso aŭ religio, ricevas sian inspiron el unu ĉiela Fonto kaj estas la subuloj de unu Dio. La diferenco inter la ritoj kaj leĝoj, al kiuj ili fidelas, devas esti aljuĝita al la ŝanĝiĝantaj postuloj kaj bezonoj de la epoko, en kiu ili estis revelaciitaj. Ĉiuj el ili, escepte de kelkaj, kiuj estas la rezulto de homa perverseco, estis ordonitaj de Dio kaj reflektas Lian Volon kaj Intencon. Leviĝu kaj armite per la potenco de l' kredo dispecigu la idolojn de viaj vanaj imagoj, la semantojn de malpaco inter vi ». (61)

« La temo de unueco fadenas tra ĉiuj verkoj de Bahá'u'lláh : « La tabernaklo de unueco estas starigita ; ne konsideru unu la alian kiel fremdulon ». (62) « Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj religioj en spirito de afableco kaj frateco ». (63) « Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo ». (64)

La maturiĝo de la homaro okazas ene de la evoluo de la socia organiziĝo. Komencante per la unuo de la familio kaj ĝiaj diversaj pli ampleksaj variaĵoj, la homaro evoluigis, kun diversaj gradoj de sukceso, sociojn surbaze de la klano, la tribo, la civito kaj laste la nacio. En tiu ĉi progresanta vastigo kaj kompleksigo de la socia medio la homa potencialo trovis kaj stimulon kaj perspektivon por evoluo, kaj tiu ĉi evoluo siaflanke estigis ĉiam novajn modifojn en la socia strukturo. La maturiĝo de la homaro tial devas sekvigi totalan transformon de la socia ordo, kapabla ampleksi la plenan diversecon de la homaro kaj profitanta de la amplekso de talentoj kaj scioj, kiujn rafinis multaj jarmiloj de kultura spertado :

« Ĉi tio estas la Tago, en kiu la plej grandiozaj favoroj elverŝiĝas super la homoj, la Tago, en kiu Lia potencega graco enfluas en ĉion kreitan. Por ĉiuj popoloj de la mondo estas devige, akordigi siajn kontraŭaĵojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco sub la ombro de la Arbo de Lia ŝirmo kaj amzorgo... La hodiaŭa ordo baldaŭ estos envolvita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe. Vere, via Sinjoro diras la veron kaj estas la Vidanto de aferoj nevidataj ». (65)

Laŭ Bahá'u'lláh la ĉefa instrumento por la transformo de la socio kaj por la atingo de monda unueco estas la starigo de justeco en la aferoj de la homaro. Tiu ĉi temo okupas centran lokon en Liaj instruoj :

« La lumo de la homoj estas Justeco. Ne estingu ĝin per la kontraŭ aj ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de unueco inter la homoj. La oceano de dia saĝeco ondas en tiu ĉi ekzaltita vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni ĝian internan signifon ». (66)

En Siaj postaj verkoj Bahá'u'lláh eksplicitigis la konsekvencojn de tiu ĉi principo por la epoko de la homara matureco. « Virinoj kaj viroj estis kaj ĉiam estos egalaj antaŭ Dio » (67), Li certigas, kaj la antaŭenigo de la civilizacio postulas, ke la socio tiel organizu siajn aferojn, ke tiu ĉi fakto plene efektiviĝu. La riĉfontoj de la tero estas la propraĵo de la tuta homaro, ne de iu popolo. Malsamaj kontribuoj al la komuna ekonomia bonstato meritas kaj devus ricevi malsamajn mezurojn de rekompenco kaj rekono, sed la ekstremoj de riĉeco kaj povreco, afliktantaj la plej multajn naciojn sur la tero, sendepende de la sociaj-ekonomiaj filozofioj proklamataj de ili, devas esti forigitaj.
 

Reveno al la Komenco.
Anonco al la Reĝoj

La skriboj, el kiuj ni citis ĉi-supre, estis revelaciitaj grandparte sub kondiĉoj de ripetita persekutado. Baldaŭ post la alveno de la ekzilitoj en Konstantinopolo evidentiĝis, ke la honoroj, per kiuj oni superverŝis Bahá'u'lláh dum Lia vojaĝo el Bagdado, estis nur mallonga interludo. La decido de la otomana administracio sendi la « babanoj-gvidanton » kaj Liajn kunulojn al la regna ĉefurbo anstataŭ al iu fora provinco alarmis la reprezentantojn de la persa registaro. (68) Timante, ke ripetiĝos la Bagdadaj disvolviĝoj, ĉifoje altirontaj ne nur la simpation, sed eble eĉ la lojalecon de influaj personoj el la turka registaro, la persa ambasadoro urĝe insistis pri tuja forsendo de la ekzilitoj al iu pli malproksima parto de la regno. Li argumentis, ke la disvastiĝo de nova religia mesaĝo en la ĉefurbo povos krei politikajn kaj religiajn reeĥojn.

Komence la otomana registaro montris firman reziston. La ĉefministro, ‘Alí Páshá sciigis al okcidentaj diplomatoj sian konvinkon, ke Bahá'u'lláh estas « viro de granda eminenteco, modela konduto, granda modereco kaj tre digna persono ». Laŭ la opinio de la ministro Liaj instruoj estis «indaj je alta estimo », ĉar ili efikis kontraŭ la religia malamikeco, kiu dividis la judajn, kristanajn kaj islamanajn civitanojn de la regno. (69)

Tamen, iom post iom naskiĝis rankoro kaj suspekto. En la otomana ĉefurbo la politika kaj ekonomia potenco troviĝis en la manoj de kortegaj funkciuloj, kiuj - escepte de malmultaj – estis personoj kun malgranda aŭ nenia kompetento. Korupteco estis la oleo, per kiu funkciis la registara maŝinaro, kaj la ĉefurbo estis magneto por hordo da homoj, amasiĝintaj el ĉiuj partoj de la regno kaj de ekstere, kiuj postĉasis favorojn kaj influon. Oni ĝenerale atendis, ke ĉiu elstara persono el fremda lando aŭ el iu tributdeva teritorio tuj post sia alveno en Konstantinopolo aliĝos al la svarmo de tiuj, kiuj serĉis mecenatojn en la akceptejoj de la paŝaoj kaj ministroj de la imperiestra kortego. Neniu havis malpli bonan reputacion ol la konkurantaj grupoj el persaj politikaj ekzilitoj, kiuj estis konataj pro sia impertinento kaj senskrupuleco.

Je la aflikto de amikoj, kiuj rekomendis al Li eluzi la ĝeneralan malamikecon kontraŭ la persa registaro kaj la simpation, kiun Liaj propraj suferoj estis naskinta, Bahá'u'lláh klarigis, ke Li faros neniajn petojn. Kvankam pluraj ministroj de la registaro vizitis Lin en la loĝejo donita al Li, Li ne ekspluatis tiujn okazojn. Li estis en Konstantinopolo, Li diris, kiel gasto de la sultano, je ties invito, kaj Liaj interesoj celis spiritecon kaj moralon.

Multajn jarojn poste, la persa ambasadoro Mírzá Husayn Khán, memorante sian deĵortempon en la otomana ĉefurbo kaj plendante pri la damaĝo, kiun la avido kaj malfidindeco de liaj samlandanoj kaŭzis al la reputacio de Persujo en Konstantinopolo, en surprize malkaŝa maniero aprezis la modelan ekzemplon, kiun la konduto de Bahá'u'lláh povis establi por mallonga tempo. (70) Tamen, tiutempe (en 1863) li kaj liaj kolegoj eluzis la situacion por reprezenti tion kiel ruzaĵon flanke de la ekzilitoj por kaŝi la sekretajn konspirojn kontraŭ la publika sekureco kaj la religio de la ŝtato. Sub la premo de tiuj ĉi influoj la otomana administracio fine decidis translokigi Bahá'u'lláh kaj Lian familion al la provinca urbo Adrianopolo. La transloĝigo fariĝis haste, meze en ekstreme severa vintro. Loĝante en maladvekvataj konstruaĵoj, sen konvenaj vestaĵoj kaj aliaj provizoj, la ekzilitoj eltenis jaron de grandaj suferoj. Estis klare, ke oni arbitre faris ilin ŝtataj malliberuloj, kvankam ili ne estis akuzitaj pro iu krimo kaj ne havis ŝancon por sindefendo.

El religi-historia vidpunkto la sinsekvaj forpeloj de Bahá'u'lláh al Konstantinopolo kaj Adrianopolo havas frapan simbolecon. Unuafoje Manifestiĝo de Dio, Fondanto de sendependa religia sistemo baldaŭ disvastiĝonta tra la tuta mondo, transiris la mallarĝan markolon inter Azio kaj Eŭropo kaj surpaŝis « la Okcidenton ». Ĉiuj aliaj grandaj religioj naskiĝis en Azio kaj la rekta influo de iliaj Fondintoj estis limigita al tiu ĉi kontinento. Aludante la fakton, ke la revelacioj de la pasinteco, precipe tiuj de Abrahamo, Kristo kaj Mahometo, havis siajn plej gravajn efikojn sur la evoluon de la civilizacio dum sia ekspansio al la okcidento, Bahá'u'lláh antaŭdiris, ke la samo okazos en tiu ĉi nova epoko, sed je multe pli vasta skalo : « En la Oriento la Lumo de Lia Revelacio ekbrilis ; el la Okcidento la signoj de Lia regado aperis. Kontemplu pri tio en viaj koroj, ho homoj… » (71)

Estas do nenia surprizo, ke Bahá'u'lláh elektis tiun ĉi momenton por publikigi la mision, kiu iom post iom akiris la lojalecon de la sekvantoj de Báb ĉie en la Mezoriento. Lia anonco havis la formon de serio de espistoloj, kiuj apartenas al la plej rimarkindaj dokumentoj en la religia historio. En ili la Manifestiĝo de Dio Sin turnas al la « Reĝoj kaj Regantoj de la tero », anoncante al ili la mateniĝon de la Tago de Dio, aludante la venontajn, ankoraŭ neimageblajn ŝanĝojn, kiuj jam kolektis impulson ĉie en la mondo, kaj alvokante ilin, kiel kuratorojn de Dio kaj de siaj kunhomoj, levi sin kaj servadi al la procezo de unuigo de la homaro. Pro la respektego, kiun ili ĝuis flanke de la granda amaso de siaj regnanoj kaj pro la absoluteco de la regado, kiun la plej multaj el ili praktikis, ili havis la potencon, Li diris, kunlabori en la starigo de tio, kion Li nomis « La Plej Granda Paco », mondordo karakterizita per unueco kaj inspirita de Dia justeco.

Nur per grandega malfacilo la moderna leganto povas imagi la moralan kaj intelektan mondon, en kiu tiuj ĉi monarkoj de antaŭ unu jarcento vivis. El iliaj biografioj kaj privata korespondado evidentiĝas, kun malmultaj esceptoj, ke ili mem estis piaj, ludis gvidan rolon en la spirita vivo de siaj respektivaj nacioj, ofte kiel estroj de la ŝtataj religioj, kaj estis konvinkitaj pri la seneraraj veroj de la Biblio aŭ de la Korano. La potencon, kiun la plej multaj el ili havis, ili atribuis rekte al la dia aŭtoritateco de eltiraĵoj el tiuj samaj Skriboj, aŭtoritateco, pri kiu ili estis nepre konvinkitaj. Ili estis la sanktoleitoj de Dio. Profetaĵoj pri « la Lastaj Tagoj » kaj « la Regno de Dio » por ili ne estis mitoj aŭ alegorioj, sed certaĵoj, sur kiuj ĉiu morala ordo estis konstruita kaj laŭ kiuj Dio alvokos ilin doni raporton pri sia kuratoreco.

La leteroj de Bahá'u'lláh alparolas tiun ĉi mensan mondon :

« Ho Reĝoj de la tero ! Li, Kiu estas la suverena Sinjoro de ĉiuj, estas veninta. La Regno apartenas al Dio, la ĉiopova Protektanto, la Mem-Ekzistanta. ... Tio ĉi estas Revelacio, al kiu nenio ajn, kion vi posedas, povas esti komparata, ho, se vi nur scius tion ».

« Gardu vin, ke fiero ne detenu vin rekoni la Fonton de Revelacio, ke la aferoj de tiu ĉi mondo ne forfermu vin kvazaŭ per vualo disde Tiu, Kiu estas la Kreinto de la ĉielo. ... Je la justeco de Dio ! Ne estas Nia deziro ekposedi viajn regnojn. Nia misio estas konkeri kaj posedi la korojn de la homoj... » (72)

« Sciu, ke la malriĉuloj estas la konfidatoj de Dio al vi. Atentu, ke vi ne trompu Lian konfidon, ke vi ne traktu ilin maljuste kaj ke vi ne iradu sur la vojoj de la perfiduloj. Vi estos tutcerte alvokitaj respondi Lian konfidon en la tago, kiam la Pesilo de Justeco estos starigita, la tago, kiam ĉiu ricevos sian meritaĵon, kiam la faroj de ĉiuj homoj, ĉu riĉaj aŭ malriĉaj, estos pesataj ».

« Ekzamenu Nian Aferon, informiĝu pri tio, kio okazis al Ni, kaj decidu juste inter Ni kaj Niaj malamikoj, kaj apartenu al tiuj, kiuj agas juste kontraŭ sia najbaro. Se vi ne haltigas la manon de la subpremanto, se vi malsukcesas garantii la rajtojn de la prematoj, kian rajton vi do havas glori vin mem inter la homoj ? » (73)

« Se vi ne atentas la konsilojn, kiujn ... Ni revelaciis en tiu ĉi Epistolo, Dia Puno trafos vin el ĉiu direkto kaj la juĝo de Lia justeco estos farita kontraŭ vi. En tiu tago vi havos nenian potencon por rezisti Lin kaj vi ekkonos vian propran senfortecon… » (74)

La vizio de la « Plej Granda Paco » elvokis neniun reagon de la regantoj de la 19a jarcento. Naciisma plivastigemo kaj imperia ekspansio ekkaptis ne nur reĝojn, sed ankaŭ parlamentanojn, akademianojn, artistojn, la gazetaron kaj la grandajn religiajn instituciojn kiel fervorajn propagandistojn de la okcidenta triumfismo. Proponoj por sociaj ŝanĝoj, kiel ajn neprofitemaj kaj idealismaj, rapide forglutiĝis en svarmo da novaj ideologioj elkreskantaj, kiel fungoj post pluvo, per la leviĝanta tajdo de dogma materiismo. En la Oriento la islama mondo, magnetizita per siaj propraj pretendoj reprezenti ĉion, kion la homaro iam scius aŭ povus scii pri Dio kaj la vero, dronadis ĉiam pli profunde en nescio, letargio kaj malafabla malamikeco kontraŭ homaro, kiu malemis agnoski tian spiritan elstarecon.

Reveno al la Komenco.
Alveno en la Sankta Lando

Se oni konsideras la eventojn en Bagdado, ŝajnas surprize, ke la otomana administracio ne anticipis, kio rezultos el la loĝigo de Bahá'u'lláh en alia granda provinca ĉefurbo. Dum la jaro depost Lia alveno en Adrianopolo, ilia malliberulo unue altiris la intereson kaj poste la fervoran admiron de personoj, kiuj elstaris kaj en la intelekta kaj la politika vivo de la regiono. Je la konsterno de la reprezentantoj de la persa konsulejo du el la plej sindonaj admirantoj estis Khurshíd Páshá la provincestro, kaj la Shaykhu'l-Islám, la gvidanta sunaisma altrangulo. Laŭ la konvinko de Liaj gastigantoj kaj de la ĝenerala publiko la ekzilito estis altmorala filozofo kaj sanktulo, kaj la valideco de Liaj instruoj respeguliĝis ne nur en Lia propra ekzemplodonavivo, sed ankaŭ en la ŝanĝoj, kiujn ili efektivigis inter la fluo de persaj pilgrimantoj, kiuj kolektiĝis en tiu ĉi fora centro de la Otomana Regno por viziti Lin. (75)

Tiuj ĉi neatenditaj disvolviĝoj konvinkis la persan ambasadoron kaj liajn kolegojn pri tio, ke la bahaa movado, kiu disvastiĝadis tra Persujo, baldaŭ estos enradikiĝinta kiel neneglektebla forto ankaŭ en la regno najbara kaj konkuranta al Persujo. En tiu ĉi periodo de sia historio, la kaduka Otomana Regno devis bataladi kontraŭ ripetaj invadoj fare de la Cara Rusujo, kontraŭ ribeloj inter la popoloj regataj de ĝi kaj kontraŭ senĉesaj klopodoj de la ŝajne amikaj brita kaj aŭstra registaroj deŝiri diversajn turkajn teritoriojn kaj aneksi ilin al siaj propraj imperioj. Tiu ĉi labila situacio en la eŭropaj provincoj de Turkujo ofertis novajn kaj fortajn argumentojn por la postulo de la ambasadoro, ke la ekzilitoj estu senditaj al malproksima kolonio, kie Bahá'u'lláh ne havu pluan kontakton al influaj rondoj, ĉu turkaj aŭ okcidentaj.

Kiam la turka ministro pri eksterlandaj aferoj, Fu'ád Páshá revenis de vizito al Adrianopolo, liaj surprizaj raportoj pri la reputacio, kiun Bahá'u'lláh intertempe ĝuis en la tuta regiono, ŝajne konfirmis la sugestojn de la persa ambasado. En tiu ĉi klimato de opinioj la registaro abrupte decidis submeti sian gaston al striktaj limigoj. Sen averto, iumatene la domo de Bahá'u'lláh estis ĉirkaŭita de soldatoj, kaj oni ordonis al la ekzilitoj prepari sin por forveturo al nekonata celo.

La loko elektita por tiu ĉi definitiva ekzilo estis la terura fortikaĵa urbo Akko sur la bordo de la Sankta Lando. Akko, fifama en la tuta regno pro sia abomena klimato kaj la multaj tie regantaj malsanoj, estis punkolonio de la Otomana Ŝtato por la enkarcerigo de danĝeraj krimuloj, pri kiuj oni povis prave supozi, ke ili ne transvivos sian malliberecon tie. Alveninte en aŭgusto 1868, Bahá'u'lláh, Liaj familianoj kaj grupo de Liaj sekvantoj, kiujn oni ekzilis kune kun Li, estis travivontaj du jarojn de suferado kaj mistraktado en la fortikaĵo mem, por poste esti arestitaj en najbara domo posedata de loka komercisto. Longan tempon la ekzilitoj estis strikte evitataj de la superstiĉa loka popolo, kiu estis avertata en publikaj predikoj kontraŭ la « Dio de la Persoj », kiun oni priskribis kiel malamikon de publika ordo kaj liveranton de blasfemaj kaj malmoralaj ideoj. Pluraj membroj de la malgranda grupo de ekzilitoj mortis pro la mizero kaj aliaj kondiĉoj, al kiuj ili estis submetitaj. (76)

Retrospektive ŝajnas esti pura ironio, ke la elekto de la Sankta Lando kiel malliberejo de Bahá'u'lláh rezultis el premoj flanke de ekleziaj kaj civilaj malamikoj, kies celo estis estingi Lian religian influon. Palestino, respektata de tri el la grandaj monoteismaj religioj kiel lando, kie kruciĝas la mondoj de Dio kaj de la homo, siatempe okupis, same kiel jam en la pasintaj jarmiloj, unikan lokon en la homaj esperoj. Nur kelkajn semajnojn antaŭ la alveno de Bahá'u'lláh la gvidantoj de la germana Movado de la Protestantaj Templanoj ŝipire venis de Eŭropo por fondi kolonion piede de Monto Karmelo, kiu estis bonvenigonta Kriston, kies revenon ili supozis baldaŭ okazonta. Super la linteloj de kelkaj el la malgrandaj domoj, kiujn ili konstruis, vizaĝe al la prizono de Bahá'u'lláh en Akko trans la golfo, oni povas ankoraŭ hodiaŭ vidi surskribojn kiel « Der Herr ist nahe » (« La Sinjoro estas proksima »). (77)

En Akko Bahá'u'lláh daŭrigis dikti serion da espistoloj al unuopaj regantoj, kiujn li jam komencis en Adrianopolo. Kelkaj enhavis avertojn, ke Dio juĝos ilian neglektemon kaj misregadon - avertojn kies plenumiĝo estigis intensajn publikajn diskutojn en la tuta Proksima Oriento. Malpli ol du monatojn post kiam la ekzilitoj alvenis en la mallibereja urbo, ekzemple Fu'ád Páshá, la otomana ministro pri eksterlandaj aferoj, kies misprezentoj siatempe helpis rapidigi la elpelon el Adrianopolo, abrupte estis eksoficigita kaj mortis pro koratako en Francujo. Tiu okazaĵo estis profetita en dokumento, kiu antaŭdiris ankaŭ la baldaŭan eksigon de lia kolego, ĉefministro ‘Alí Páshá la detronigon kaj morton de la sultano kaj la perdon de turkaj teritorioj en Eŭropo – serio da katastrofoj, kiuj dense sekvis unu la alian. (78)

Letero al imperiestro Napoleono IIIa avertis, ke pro lia malsincereco kaj misuzo de potenco « ...via regno estos ĵetita en ĥaoson, kaj la regado eliĝos el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. ... Ĉu via pompo faris vin gloravida ? Je Mia Vivo ! Ĝi ne daŭros … » (79) Pri la katastrofa franca-germana milito kaj la rezultanta detronigo de Napoleono IIIa, kiu okazis malpli ol unu jaron post tiu ĉi eldiro, Alistair Horne, nuntempa esploranto kaj bona konanto de la politika historio de la 19-jarcenta Francujo, skribis :

« La historio konas verŝajne neniun pli konsternan ekzemplon de tio, kion la antikvaj grekoj nomis 'peripeteia', la terura falo desur fieraj altoj. Certe neniu nacio, tiel plena de evidenta majesto kaj riĉa je materiaj atingoj, en la moderna epoko estis iam submetata al plia humiligo en tiel mallonga tempo ». (80)

Nur kelkajn monatojn antaŭ la neatendita serio de eventoj en Eŭropo, kiuj kondukis al la invado de la Vatikana Ŝtato kaj la anekso de Romo fare de la armeo de la nova Reĝlando Italujo, epistolo sendita al Papo Pius IXa admonis la plej altan pontifikon « Lasu vian reĝlandon al la reĝoj kaj eliru el via sidejo, turnante vian vizaĝon al la Regno de Dio... Estu kiel via Sinjoro estis... Vere, la tago de la rikolto estas veninta, kaj ĉiuj aferoj estas apartigitaj unuj de la aliaj. Li konservis, kion Li elektis, en la ujojn de justeco kaj ĵetis en la fajron, kio tion meritas... » (81)

La prusan reĝon Vilhelmo 1a, kies armeoj estis triumfe venkintaj kontraŭ Francujo, avertis Bahá'u'lláh en Sia Kitáb-i-Aqdas, ke li konsideru la abruptan falon de Napoleono kaj de aliaj iam triumfintaj regantoj ke ne fiere sin forturnu antaŭ tiu ĉi revelacio. Bahá'u'lláh antaŭvidis, ke la germana imperiestro ne atentos pri tiuj avertoj, kiel indikas la sekva fatala paragrafo troviĝanta kelkajn alineojn pli sube en la sama libro :

« Ho bordoj de Rejno-rivero ! Ni vidas vin kovritaj de sango, ĉar la punglavoj de venĝo turnis sin kontraŭ vi ; kaj ankoraŭ foje tio okazos. Kaj Ni aŭdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaŭ ĝi estas en plej elstara gloro ». (82)

Rimarkinde malsama tono sonas tra du el la plej gravaj deklaroj, unu direktita al reĝino Viktoria (83) kaj la alia al la « Regantoj de Ameriko kaj la Prezidentoj de la tieaj Respublikoj ». La unua laŭdas la abolicion de sklaveco en la Brita Imperio kiel avangardanatingon kaj aprobas la principon de reprezenta-demokratia regado, dum la laste nomita deklaro, kiu komenciĝas per la anonco de la Tago de Dio, finiĝas per alvoko, per preskaŭa mandato, kiu ne havas paralelon en iu el la aliaj mesaĝoj : « Bandaĝu la rompiton per la manoj de justeco kaj frakasu la viglantan subpremanton per la vergo de la ordonoj de via Sinjoro, la Ordonanto, la Plejsaĝa ». (84)

Reveno al la Komenco.
Religio kiel lumo kaj malhelo

La plej severa kondamno de Bahá'u'lláh trafas la barojn, kiujn, tra la tuta historio, la organizita religio starigis inter la homaro kaj la Revelacioj de Dio. Dogmoj, inspiritaj de popolaj superstiĉoj kaj perfektigitaj de misuzata inteligento, estis trudataj al Dia procezo, kies celo ĉiam estis spirita kaj morala. Leĝoj de socia interagado, revelaciitaj cele al la firmigo de la komunuma vivo, estis rearanĝataj kiel bazo por strukturoj de arkanaj doktrinoj kaj praktikoj, kiuj ŝarĝis amasojn da homoj, kies bonfarton ili laŭdire celis. Eĉ la utiligo de la racio, la ĉefa instrumento posedata de la homaro, estis intence malhelpata, kio fine kaŭzis rompon en la dialogo inter kredo kaj scienco, de kiu dependas la civilizita vivo.

La konsekvenco de tiu ĉi bedaŭrinda evoluo estas la mondskala malestimo, kiu nun trafas la religion. Pli malbone eĉ - la organizita religio mem fariĝis venenega kaŭzo de malamo kaj militado inter la popoloj de la mondo. « Religia fanatikeco kaj malamo », avertis Bahá'u'lláh antaŭ pli ol unu jarcento, « estas fajro formanĝanta la mondon, kies fortegon neniu povas estingi. Sole la Mano de Dia potenco povas liberigi la homaron el tiu ĉi turmenta aflikto ». (85)

Tiuj, kiujn Dio responsigos pri tiu ĉi tragedio, estas laŭ Bahá'u'lláh la religiaj gvidantoj de la homaro, kiuj tra la tuta historio arogis al si paroli en Lia nomo. Iliaj klopodoj, fari el la Vorto de Dio sian privatan propraĵon kaj el ĝia ekzegezo rimedon por sinaltigo, estas la plej granda unuopa handikapo, kontraŭ kiu luktas la progreso de la civilizacio. Por atingi siajn celojn, multaj el ili eĉ ne hezitis levi siajn manojn kontraŭ la Mesaĝistoj de Dio, kiam tiuj aperis :

« Ĉiuepoke religiaj gvidantoj malhelpis siajn adeptojn atingi la bordojn de eterna savo pro tio, ke ili firme tenis la bridon de aŭtoritato en siaj manoj. Kelkaj pro la avido al gvidanteco, aliaj pro la deziro al scio kaj kompreno estis la kaŭzo por la senigiteco de la homoj. Kun ilia sankcio kaj per ilia aŭtoritato ĉiu Profeto de Dio trinkis el la kaliko de ofero... » (86)

En deklaro direktita al la pastraro de ĉiuj kredoj Bahá'u'lláh averte atentigas pri la respondeco, kiun ili tiel senzorge prenis sur sin :

« Vi estas same kiel fonto. Se ĝi estus ŝanĝita, tiam la akvoj disfluantaj el ĝi estus ŝanĝitaj. Timu Dion kaj apartenu al la piuloj. Sammaniere, se la koro de homo difektiĝas, ankaŭ liaj membroj difektiĝos. Kaj simile, se la radiko de arbo estus ruinigita, ĝiaj branĉoj kaj ĝiaj ŝosoj kaj ĝiaj folioj kaj ĝiaj fruktoj estos ruinigitaj ». (87)

Tiuj ĉi deklaroj, revelaciitaj en tempo, kiam la religia ortodokseco estis unu el la plej fortaj potencoj en la mondo, proklamis, ke fakte tiu ĉi potenco finiĝis kaj ke la eklezia kasto ne plu havos socian rolon en la mondhistorio. « Ho aro de pastroj ! De nun vi ne plu vidos vin en posedo de iu potenco ». (88) Al aparte senbrida kontraŭulo inter la islama klerikaro Bahá'u'lláh diris : « Vi estas kiel la lasta glimo de sunlumo sur montkresto. Baldaŭ ĝi paliĝos, kiel tion dekretis Dio, la Ĉion-Posedanta, la Plejalta.Via gloro kaj la gloro de viaj samuloj estas forprenitaj ». (89)

Ne al la organizo de religiaj aktivecoj estas direktitaj tiuj deklaroj, sed al ilia misuzo. La verkoj de Bahá'u'lláh abunde aprezas ne nur la ampleksan kontribuon de la organizita religio al la civilizacio, sed ankaŭ la profiton, kiun la mondo akiris el la sinofero kaj homamo, karakterizaj por ekleziuloj kaj religiaj ordenoj de ĉiuj kredoj :

« Tiuj religiuloj ... kiuj prave estas ornamitaj per la ornamaĵo de scio kaj bela karaktero estas vere kiel kapo al la korpo de la mondo kaj kiel okuloj al la nacioj… ». (90)

Pli ĝuste, la defio al ĉiuj homoj, kredantoj kaj nekredantoj, klerikoj kaj laikoj, konsistas en la rekono de la konsekvencoj, kiuj nun plagas la mondon rezulte de la ĝenerala senfortiĝo de la religia impulso. Ĉar en la pasinta jarcento la homaro pli kaj pli distanciĝis de Dio, la rilato, de kiu dependas la strukturo de la morala vivo, estas rompita. Naturaj kapabloj de la racia animo, esencaj por la evoluo kaj konservo de homaj valoroj, fariĝis ĝenerale malpli estimataj :

« La viveco de la homa kredo je Dio formortas en ĉiu lando ; nenio ajn krom Lia saniga medikamento povos iam revigligi ĝin. La korodado de malpieco formordas la kernon de la homa socio ; kio alia ol la Eliksiro de Lia potenca Revelacio povas purigi kaj revivigi ĝin ? ... Nur la Vorto de Dio povas pretendi la distingon esti dotita per la kapablo bezonata por ŝanĝo tiel granda kaj mult-konsekvenca ». (91)
 

Reveno al la Komenco.
La Monda Paco

En la lumo de la sekvintaj eventoj, la avertoj kaj apelacioj en la verkoj de Bahá'u'lláh el tiu ĉi periodo, montriĝas timige celtrafaj :

« Ho vi, la elektitaj reprezentantoj de la popoloj en ĉiuj landoj !... Konsideru la mondon kiel la homan korpon, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je ĝia kreo, afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj pro diversaj kialoj. Eĉ ne unu tagon ĝi havis trankvilon, ne, ĝia malsaneco serioze kreskis, ĉar ĝi falis en la manojn de ignorantaj kuracistoj, kiuj senbride regigis siajn proprajn dezirojn... »

« Ni vidas ĝin en tiu ĉi tago transdonita al la kompato de regantoj tiel ebriaj je fiero, ke ili ne povas klare distingi sian propran avantaĝon, eĉ malpli Revelacion tiel konsternan kaj provokan kiel tiun ĉi… » (92)

« Tiu ĉi estas la Tago, en kiu la tero proklamas siajn mesaĝojn. La maljuste agantaj estas ĝia ŝarĝo, se vi nur povus percepti tion… » (93)

« Ĉiuj homoj estas kreitaj por antaŭenigi ĉiam-progresantan civilizacion. La Ĉiopova estas Mia atestanto : Agi kiel la bestoj de la kampo estas maldigne por la homo. La virtoj, kiuj konvenas al lia digno, estas sindeteno, indulgo, kompato kaj ama afableco rilate al ĉiuj popoloj kaj gentoj de la tero… » (94)

« En tiu ĉi epoko, nova vivo viglas en ĉiuj popoloj de la tero ; kaj ĝis nun neniu malkovris ĝian kaŭzon aŭ perceptis ĝian motivon. Vidu la popolojn de la Okcidento. Rigardu, kiel ili strebante al la vana kaj vanta oferis kaj ankoraŭ oferas sennombrajn vivojn por ĝin starigi kaj progresigi… » (95)

« En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda. Se io estas farata ekscese, ĝi evidentiĝos kiel fonto de malbono... Strangaj kaj mirigaj aferoj ekzistas en la tero, sed ili estas kaŝitaj antaŭ la mensoj kaj antaŭ la kompreno de la homoj. Tiuj aĵoj havas la kapablon ŝanĝi la tutan atmosferon de la tero, kaj kontaĝo kun ili montriĝus mortiga… » (96)

En postaj skriboj, inkluzive de tiuj direktitaj al la homaro kolektive, Bahá'u'lláh admonis entrepreni paŝojn direkte al tio, kion Li nomis « la Granda Paco ». Laŭ Li, tiuj paŝoj mildigus la suferojn kaj la konfuzon, kiujn Li vidis en la estonteco de la homaro, ĝis la popoloj de la mondo akceptos la Revelacion de Dio kaj per ĝi starigos la Plej Grandan Pacon :

« Nepre venos tempo, kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉiunentenan kunvenon de la homoj estos universale realigita. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante en ĝiaj konsiliĝoj, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas, ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Okaze se iu reĝo militus kontraŭ alia, ĉiuj kune leviĝu kaj malebligu lin. Se tio estas plenumita, la nacioj de la mondo ne plu bezonos iujn armilojn krom por konservi la sekurecon de siaj regnoj kaj internan ordon en siaj teritorioj... La tago alproksimiĝas, kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon... Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj. » (97)
 

Reveno al la Komenco.
« Ne el Mia Propra Volo »

En Sia letero al Násiri'd-Dín Sháh, la reganto de Persujo, en kiu troviĝas neniu riproĉo pro Lia enkarcerigo en la Síyáh-Cháll kaj la aliaj maljustaĵoj, kiujn Li spertis el la mano de la reĝo, Bahá'u'lláh parolas pri Sia propra rolo en la Dia Plano :

« Mi estis homo kiel aliaj, dormanta sur Mia kuŝloko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi kaj instruis al Mi la scion pri ĉio, kio estas. Tio ĉi ne estas de Mi, sed de Tiu, Kiu estas la Potenca kaj Ĉioscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la ĉielo, kaj pro tio ĉi okazis al Mi, kio plenigas per larmoj la okulojn de ĉiuj prudentaj. La sciencojn, kiujn homoj posedas, Mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. Demandu en la urbo, kie Mi loĝis, por ke vi estu certigita, ke Mi ne apartenas al tiuj, kiuj parolas malvere ». (98)

La misio, al kiu Li dediĉis Sian tutan vivon, kiu kostis al Li la vivon de amata filo (99) same kiel ĉiujn Liajn materiajn posedaĵojn, kiu subfosis Lian sanon kaj alkondukis enkarcerigon, ekzilon kaj insultadon, ne estis io, kion Li mem iniciatis. « Ne el Mia Propra Volo », Li diris, Li prenis tian kurson :

« Ĉu vi kredas, ho homoj, ke Mi havas kontrolon super la definitiva Volo kaj Intenco de Dio ? ... Se la fina sorto de la Kredo de Dio estintus en Miaj manoj, Mi neniam estus konsentinta, eĉ ne por unu momento, manifesti Min al vi, nek Mi estus permesinta, ke unu vorto transvenu Miajn lipojn. Pri tio Dio Mem vere estas atestanto » (100)

Cedinte senrezerve al la alvoko de Dio, Li havis ankaŭ nenian dubon pri la rolo, kiun Li estis devonta ludi en la historio. Kiel la Manifestiĝo de Dio por la epoko de plenumiĝo Li estas la promesito de ĉiuj sanktaj skriboj de la pasinteco, la « Deziro de la nacioj », la « Reĝo de la Gloro ». Por Judaismo Li estas la « Sinjoro de la ĉielularo »; por Kristanismo la « Reveno de Kristo en la gloro de la Patro »; por Islamo la « Granda Anonco »; por Budhismo la « Majtreja Budho »; por Hinduismo la nova enkorpiĝo de Kriŝno ; por Zoroastrismo la « alveno de Sháh-Bahrám ». (101)

Same kiel la Manifestiĝoj de Dio antaŭ Li, Li estas kaj la Voĉo de Dio kaj ĝia homa kanalo : « Kiam mi kontemplas, Ho mia Dio, la rilaton, kiu ligas min al Vi, mi emas proklami al ĉio kreita 'vere mi estas Dio !'; kaj kiam mi konsideras mian propran memon, jen mi trovas ĝin pli kruda ol argilo ! » (102)

« Iuj el inter vi », Li deklaris, « diris: 'Li estas tiu, kiu pretendis esti Dio.' Je Dio ! Tio estas kruda kalumnio. Mi estas nur servanto de Dio, Kiu kredis je Li kaj je Liaj signoj... Mia lango kaj Mia koro kaj Mia interna kaj Mia ekstera esto atestas, ke ekzistas neniu Dio krom Li, ke ĉiuj aliaj estas kreitaj per Lia ordono kaj formitaj per la efiko de Lia Volo. ... Mi estas Tiu, Kiu heroldas la favorojn, per kiuj Dio pro Sia malavareco favoris Min. Se tio estas Mia peko, tiam Mi vere estas la unua el la pekantoj... » (103)

En Liaj skriboj abundas metaforoj uzataj por esprimi la paradokson kerne ligitan al la fenomeno, ke Dio revelacias Sian Volon :

« Mi estas la reĝa Falko sur la brako de l'Ĉiopova. Mi rektigas la feblajn flugilojn de ĉiu lama birdo kaj ekigas ĝin al flugo ». (104)

« Mi estas nur folio, kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la Plejpotenca, la Laŭdegata. Ĉu Mi povas resti senmova, kiam ŝtormaj ventegoj blovadas ? Ne, je la Eternulo de ĉiuj Nomoj kaj Atributoj ! Ili puŝas Min laŭinkline… » (105)

Reveno al la Komenco.
La Interligo de Dio kun la homaro

En Junio 1877 Bahá'u'lláh finfine liberiĝis el la strikta limigo je la prizona urbo Akko kaj transloĝiĝis kun Sia familio al « Mazraíh », malgranda bieno kelkajn mejlojn norde de la urbo. (106) Kiel Li antaŭdiris en Sia deklaro al la turka registaro, la sultano ‘Abdu'l-Aziz estis detronigita kaj murdita en palaca ribelo, kaj la blovoj de la ventoj de politikaj ŝanĝoj balaantaj la mondon ekinvadis ankaŭ la izolitajn regionojn de la otomana imperio. Post mallonga dujara restado en Mazraíh Bahá'u'lláh transloĝiĝis al « Bahjí » [ Bahĝi ], vasta kampara domo ĉirkaŭata de ĝardenoj, kiun Lia filo 'Abdu'l-Bahá luis por Li kaj Lia parencaro. (107) La restantajn dek du jarojn de Sia vivo Li dediĉis al Siaj skriboj traktantaj vastan gamon da spiritaj kaj sociaj temoj kaj al la akcepto de fluo da bahaaj pilgrimantoj, kiuj venis, kun grandaj malfaciloj, el Persujo kaj aliaj landoj.

En la Proksima kaj Meza Oriento iom post iom elformiĝis komunuma vivo inter tiuj, kiuj akceptis Lian mesaĝon. Por ĝia gvido Bahá'u'lláh revelaciis sistemon de leĝoj kaj institucioj, kreitaj por praktike efektivigi la principojn en Liaj skriboj. (108) La administracio baziĝas sur konsilioj demokratie elektitaj per la tuta komunumo ; ekzistas reguloj por malebligi la naskiĝon de klerika elito, kaj establiĝis principoj pri interkonsiliĝo kaj grupa decidado.

La fundamento de tiu ĉi sistemo estas, kion Bahá'u'lláh nomas « nova Interligo » inter Dio kaj la homaro. La elstara trajto de la maturiĝo de la homaro estas, ke unuafoje en sia historio la tuta homaro ekkonscias, eĉ se nur malklare, pri sia propra unueco kaj pri la tero kiel unu hejmo. Tiu ĉi vekiĝo malfermas la vojon al nova rilato inter Dio kaj la homaro. Kiam la popoloj de la mondo plene akceptos la spiritan aŭtoritaton, kiun donas la gvidado fare de la Revelacio de Dio por la nuna epoko, tiam, laŭ Bahá'u'lláh, ili malkovros en si mem la moralan plifortigon, kiun homaj fortostreĉoj evidente ne povas estigi. « Nova homraso » (109) kreiĝos rezulte de tiu ĉi rilato, kaj la konstruado de tutmonda civilizacio komenciĝos. La tasko de la bahaa komunumo estas evidentigi, kiel efike tiu ĉi Interligo povas kuraci la malsanojn, kiuj tenas la homaron disigita.

Bahá'u'lláh forpasis en Bahĝi la 29an de Majo 1892 en Sia 75a jaro. En la tempo de Lia forpaso la afero konfidita al Li kvardek jarojn antaŭe en la mallumo de la Teherana Nigra Truo komencis propagiĝi el la islamaj landoj, kie ĝi estis ekformiĝinta, unue tra Ameriko kaj Eŭropo kaj poste tra la tuta mondo. Tiamaniere ĝi estis fariĝonta pravigo de la promeso de la nova Interligo inter Dio kaj la homaro. Ĉar kiel la sola el la sendependaj mondreligioj la Bahaa Kredo kaj ĝia komunumo de kredantoj sukcese trapasis la krizan unuan jarcenton de sia ekzisto kun sendifekta unueco, ne damaĝita de la praaĝa pesto de skismo kaj disdivido. Ĝuste tiuj spertoj klare pruvas la certigon de Bahá'u'lláh, ke la homaro, spite al sia diverseco, povas lerni vivi kaj labori kiel unu popolo, en komuna tutmonda patrujo.

Precize du jarojn antaŭ Sia morto Bahá'u'lláh akceptis en Bahĝi unu el la malmultaj okcidentanoj, kiuj renkontis Lin, kaj la solan, kiu postlasis skribitan raporton pri la travivaĵo. La vizitanto estis Edward Granville Browne, multpromesa juna orientalisto de la Kembriĝa Universitato, kies atenton origine altiris la drameca historio de Báb kaj Lia heroa sekvantaro. Pri tiu ĉi renkontiĝo kun Bahá'u'lláh Browne skribis :

« Kvankam mi nur malklare divenis, kien mi estis ironta kaj kiun mi vidos (ĉar detalajn informojn oni ne donis al mi), unu aŭ du momentoj pasis antaŭ ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis, ke la ĉambro ne estas senhoma. En la angulo, kie la divano tuŝis la muron, sidis mirinda kaj respektinda persono... La vizaĝon de tiu, kiun mi rigardis, mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ĝin. Tiuj penetremaj okuloj ŝajnis legi la animon mem ; povo kaj potenco ripozis sur tiu larĝa frunto... Ne estis necese demandi, en kies ĉeesto mi staras, kiam mi klinis min antaŭ tiu, kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo, kiajn reĝoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane ! Milda kaj digna voĉo petis min sidiĝi kaj tiam diris : 'Gloro estu al Dio, ke vi alvenis... Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. ... Ni deziras nur la bonon de la mondo kaj feliĉon de la nacioj ; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo... Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en unu kredo kaj ĉiuj homoj fariĝu kiel fratoj ; ke plifortiĝu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la idoj de la homaro ; ke ĉesu la diverseco de la religioj kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj - kia malbono estas en tio ĉi ?... Tamen tiel estos : Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos... » (110)

Reveno al la Komenco.
Notoj

La sube indikitaj fontoj ĝenerale rilatas al anglalingvaj verkoj. Se koncerna verko jam estas tradukita al Esperanto, ni citas la esperantan titolon.

(1) Bahá'u'lláh (« Gloro de Dio ») naskiĝis kiel Husayn-Ali. La aŭroritata verko pri la misioj de Báb kaj Bahá'u'lláh estas « God Passes By », de Shoghi Effendi (Wilmette, Bahá'í Publishing Trust, 1987). Konsultinda bibliografia studo estas « Bahá'u'lláh, The King of Glory », de Hasan Balyuzi (Oxford, George Ronald, 1980). La skriboj de Bahá'u'lláh estas amplekse prezentitaj en « The Revelation of Bahá'u'lláh » de Adib Taherzadeh (Oxford, George Ronald, 1975), kvar volumoj. (supren)

(2) La « Britannica Yearbook » de 1988 indikas, ke kvankam la bahaa komunumo nombras nur ĉirkaŭ kvin milionojn da membroj, la Kredo jam fariĝis la plej disvastiĝinta religio de la tero, post la kristanismo. Hodiaŭ ekzistas 155 bahaaj Naciaj Asembleoj en sendependaj landoj kaj grandaj teritorioj kaj pli ol 17.000 elektitaj Asembleoj sur loka nivelo. Oni taksas, ke 2.112 naciecoj kaj triboj estas reprezentitaj. (supren)

(3) Arnold Toynbee, « A Study of History », t. VIII, Oxford, London, 1954, p. 117. (supren)

(4) Báb (« Pordego ») estis naskita kiel Siyyid Ali-Muhammad en Ŝirazo (Irano) la 20an de oktobro 1819. (supren)

(5) Kelkloke la skriboj de Báb, kiuj rilatas al la veno de « Tiu, Kiun Dio manifestos », kripte aludas «la jaron Naŭ » kaj « la jaron Deknaŭ » (t.e. proksimume 1852 kaj 1863, se oni kalkulas laŭ lunaj jaroj ekde la komenciĝo de la misio de Báb en 1844). Je pluraj okazoj Báb indikis ankaŭ al kelkaj el Liaj sekvantoj, ke ili rekonos kaj servos « Tiun, Kiun Dio manifestos ». (supren)

(6) La mesaĝo de Báb estis proklamata en moskeoj kaj sur publikaj placoj per entuziasmaj amasoj da sekvantoj, inter kiuj troviĝis multaj junaj seminarianoj. La islama klerikaro reagis je tio, instigante la popolaĉon al perforto. Malbonŝance tiuj okazaĵoj koincidis kun politika krizo naskiĝinta pro la morto de ŝaho Muhammad kaj batalo pri posteuleco. Fine la gvidantoj de la sukcesa politika partio malantaŭ la knaba reĝo Násiri'd-Dín Sháh turnis la reĝan armeon kontraŭ la entuziasmaj babanoj. Ĉi-lastaj, edukitaj en la islama tradicio kaj kredantaj, ke ili havas moralan rajton je sindefendo, ŝirmis sin per improvizitaj barikadoj kaj kontraŭstaris longan sangan sieĝadon. Kiam finfine ili estis venitaj kaj buĉitaj kaj kiam Báb estis ekzekutita, du junaj perturbitaj babanoj haltigis la ŝahon sur publika strato kaj pafis al li, klopodante mortigi lin. Tiu ĉi evento liveris la pretekston por plej sovaĝa masakrado kontraŭ la babanoj, kiu elvokis protestojn de la Okcidentaj ambasadoj. Pliajn informojn pri tiu ĉi periodo donas W. Hatĉer kaj D. Martin en « The Bahá'í Faith : The Emerging Global Religion », Harper and Row, San Francisco, 1985, p. 6-32. (supren)

(7) Pliaj raportoj pri tiuj ĉi okazaĵoj estas troveblaj en «God Passes By», ĉapitroj I-IV. La interesiĝo de la Okcidento pri la babismo estis vekita precipe per la publikigo de «Les religions et les philosophies dans l'Asie centrale», de Joseph Arthur Comte de Gobineau (Paris, Didier, 1865). (supren)

(8) Bahá'u'lláh, « Epistle to the Son of the Wolf » , Bahá'í Publishing Trust Wilmette, 1979, p. 20-21.
(supren)

(9) Pluraj diplomataj kaj armeaj observantoj el Okcidento postlasis korŝirajn raportojn pri tio, kion ili mem vidis. Pluraj formalaj protestoj estis senditaj al la persa registaro. Vidu Moojan Momen, « The Bábi and Bahá'í Religions, 1844-1944 », George Ronald, Oxford, 1981). (supren)

(10) « Epistle to the Son of the Wolf », p. 21. (supren)

(11) « Epistle to the Son of the Wolf », p. 22. (supren)

(12) En Persujo ekzistis - kio ja estas komprenebla - granda suspekto koncerne la intencojn de la brita kaj rusa registaroj, kiuj ambaŭ delonge miksis sin en persajn aferojn. (supren)

(13) La fokuso de tiuj ĉi problemoj estis Mirzá Yahyá, pli juna duon-frato de Bahá'u'lláh. Ankoraŭ kiel junulo kaj sub la kuratoreco de Bahá'u'lláh, Yahyáestis nomumita de Báb kiel nominala estro de la babana komunumo, ĝis la baldaŭa veno de « Tiu, Kiun Dio manifestos ». Tamen, sub la influo de iama islama teologo, Siyyid Muhammad Isfahání, Yahyá iom post iom malamikiĝis al sia frato. Tiu ĉi rankoro ne esprimiĝis aperte, sed trovis elfluejon per sekreta agitado, kio havis katastrofan efikon sur la jam febliĝintan spiriton de la ekzilitoj. Fine Yahyá rifuzis akcepti la deklaron de Bahá'u'lláh kaj ludis nenian rolon en la evoluo de la Bahaa Kredo, kiun tiu ĉi deklaro iniciatis. (supren)

(14) Bahá'u'lláh, « Kitáb-i-Iqán » 2:177; (La Libro de Certeco) Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1985, p. 251. (supren)

(15) Bahá'u'lláh, « La Kaŝitaj Vortoj » araba nr 2, 5, 12, 35; (Fortaleza, Bahaa Esperanto-Ligo, 1981). (supren)

(16) « Kitáb-i-Iqán » p.3-4, p.195-200 (supren)

(17) Citita en: « God Passes By », p. 137. (supren)

(18) Citaĵo de princo Zaynu'l-Abidín Khán, : « God Passes By », p. 135. (supren)

(19) Vidu 67 malsupre. (supren)

(20) « God Passes By », p. 153. Post 1863 la vorto « Bahá'í » (bahaa, bahaano) anstataŭis la vorton «Bábí » (baba, babano) kiel nomon de la nova kredo, substrekante la fakton, ke tute nova religio estis naskita. (supren)

(21) Citita de Shoghi Effendi, « The Advent of Divine Justice » (La veno de Dia justeco) Bahá'í Publishing Trust, Wilmette 1984 p. 77 (supren)

(22) Bahá'u'lláh, « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » (Postrikolto el la Skriboj de Bahá'u'lláh); Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1983. p.10-11 (supren)

(23) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.297 (supren)

(24) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.334 (supren)

(25) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.8 (supren)

(26) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.8 (supren)

(27) La du eldiroj estas cititaj de 'Abdu'l-Bahá kaj troviĝas en J. E. Esslemont, « Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko » (Wilmette, Bahaa Esperanto-Ligo 1978) respektive en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kit&áb-i-Aqdas » p.22-23 (Bahá'í World Centre, Hajfo 1982) (supren)

(28) « God Passes By », p. 127-157, raportas pri tiuj eventoj. (supren)

(29) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.4-5 (supren)

(30) « Kitáb-i-Iqán » p.98, citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.46 (supren)

(31) « Kitáb-i-Iqán » p.99, citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.47 (supren)

(32) « Kitáb-i-Iqán » p.99-100, citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.47 (supren)

(33) « Kitáb-i-Iqán » p.103-104, citita en «Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh» p.48 (supren)

(34) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.59 (supren)

(35) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.66-67 (supren)

(36) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.65-66 (supren)

(37) Citita en « Advent of Divine Justice » p.79 (supren)

(38) « Kitáb-i-Aqdas », citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.136 (supren)

(39) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.80 (supren)

(40) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.164 (supren)

(41) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.329 (supren)

(42) Por plia detaligo de la temo vidu 'Abdu'l-Bahá « Some Answered Questions », p.163-201 (Wilmette, Bahá'í Publishing Trust, 1970) (supren)

(43) Ekzemploj, en la vortoj de Jesuo, estas « Kial vi min demandas pri bono ? Ekzistas Unu, kiu estas bona... » (St Mateo 19:17), « Mi kaj la Patro estas unu. » (St Johano 10:30). (supren)

(44) « Kitáb-i-Iqán », citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.177-179 (supren)

(45) « Kitáb-i-Iqán », citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.50-55 (supren)

(46) « Kitáb-i-Iqán », citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.56 (supren)

(47) « Nova Testamento" St Johano 1:10. (supren)

(48) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.141-142 (supren)

(49) Citita en Shoghi Effendi, « The World Order of Bahá'u'lláh : Selected Letters », p. 117 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1982) (supren)

(50) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.74. En la bahaaj skriboj la termino « Adam » estas uzata simbole por du malsamaj sencoj. La unua rilatas al la estiĝo de la homaro, dum la alia signas la unuan el la Manifestiĝoj de Dio. (supren)

(51) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.213 (supren)

(52) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.151 (supren)

(53) Vidu Bahá'u'lláh « The Seven Valleys and The Four Valleys » p. 6-7 (Bahá'í PublishingTrust, Wilmette, 1986) « Ho jes, kvankam al la saĝulo estas honte, serĉi la Sinjoron de la Sinjoroj en la polvo, tio tamen signifas ardan fervoron en serĉado ». (supren)

(54) « Suratu'l Sabr », citita en « The World Order of Bahá'u'lláh » p.116. (supren)

(55) « The Seven Valleys" p.1-2 (supren)

(56) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.214 (supren)

(57) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.286. (supren)

(58) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.4-5 (supren)

(59) « Nova Testamento » St Johano 10:16. (supren)

(60) Detalaj klarigoj pri la instruoj de Bahá'u'lláh koncerne la procezon de maturiĝo de la homaro troviĝas en « The World Order of Bahá'u'lláh », p.162-163, 202. (supren)

(61) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.217 (supren)

(62) « Lawh-i-Maqsúd », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.164 (supren)

(63) « Bishárát », citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.95 (supren)

(64) « Lawh-i-Maqsúd », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.164 (supren)

(65) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.6-7 (supren)

(66) « Kalimát-i-Firdawsíyyih », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.66-67 (supren)

(67) Citita en « Women: a Compilation » p.26 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1986) (supren)

(68) Kaŭze de kunefiko de eksterordinaraj cirkonstancoj, la centraj politikaj instancoj de Konstantinopolo fariĝis aparte simpatiaj al Bahá'u'lláh kaj rezistemaj kontraŭ la premoj de la persa registaro. La guberniestro de Bagdado, Namíq Páshá estis skribinta entuziasme al la ĉefurbo pri la karaktero kaj influo de la distingita persa ekzilitaro. Sultano ‘Abdu'l-Azíz trovis la raportojn tre interesaj, ĉar, kvankam li estis kalifo de la sunaisma islamo, li konsideris sin mistika serĉanto. Same grava, sed alimaniera estis la reago de lia ministro-prezidanto ‘Alí-Páshá. Al la laste nomita, kiu estis fininta studojn pri persa lingvo kaj literaturo kaj revis pri modernigo de la turka administracio, Bahá'u'lláh ŝajnis aparte simpatia persono. Sendube tiu ĉi kombino de simpatio kaj intereso inklinigis la otomanan registaron inviti Bahá'u'lláh-on al la ĉefurbo, anstataŭ sendi Lin al pli fora centro aŭ ekstradicii Lin al. la persa registaro, kiel tion la lasta postulis. (supren)

(69) La kompleta teksto de la raporto de la aŭstra ambasadoro Grafo von Prokesch-Osten troviĝas en letero al la Grafo de Gobineau de la 10a de januaro 1886. Vidu « Bábi and Bahá'í Religions », p.186-187. (supren)

(70) « The Revelation of Bahá'u'lláh » vol 2, p. 399. (supren)

(71) « Lawh-i-Aqdas », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.13 (supren)

(72) « Ishráqát », « Kitáb-i-Iqán » kaj « Kitáb-i-Aqdas", cititaj en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.210-212 (supren)

(73) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.250 (supren)

(74) Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.252 (supren)

(75) Priskribo de tiuj okazaĵoj troviĝas en « The Revelation of Bahá'u'lláh », vol. 3, precipe sur p.296, 331. (supren)

(76) Por priskribo pri tiuj ĉi spertoj vidu « God Passes By », p.180-189. (supren)

(77) En la 50aj jaroj de la 19a jarcento du germanaj religiaj gvidantoj, Christoph Hoffmann kaj Georg David Hardegg, kunlaboris en la evoluigo de la « Societo de Templanoj », kiu celis krei en la Sankta Lando kolonion aŭ koloniojn por prepari la vojon por Kristo je Ties reveno. Forlasinte Germanujon la 6an de aŭgusto 1868, la unua grupo el fondontoj alvenis en Hajfo la 30an de oktobro 1868, du monatojn post la alveno de Bahá'u'lláh. (supren)

(78) Priskribo de la katastrofoj plagintaj la eŭropan parton de Turkujo en la rusa-turka milito de 1877-78 troviĝas en « Bahá'u'lláh - the King of Glory », addendum III, p. 460-462. (supren)

(79) « Epistle to the Son of the Wolf » p.51. (supren)

(80) Alistair Horne, « The Fall of Paris » (McMillan, London, 1965) p. 34. (supren)

(81) « Tablet to Napoleon III » citita en Shoghi Effendi, « The Promised Day is Come » p.32-33 (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1980) « The Proclamation of Bahá'u'lláh » (supren)

(82) « Kitáb-i-Aqdas », citita en « The Promised Day is Come » p.37. (supren)

(83) Citita en « The Promised Day is Come » p 35. (supren)

(84) « Kitáb-i-Aqdas » citita en Shoghi Effendi, « Citadel of Faith : Messages to America 1947-1957 », (Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, 1980) p. 18-19. (supren)

(85) « Epistle to the Son of the Wolf » p.14 (supren)

(86) « Kitáb-i-Iqán » p.15 (supren)

(87) Citita en « The Promised Day is Come » p.83 (supren)

(88) Citita en « The Promised Day is Come » p.81 (supren)

(89) « Lawh-i-Burhán » citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.99 (supren)

(90) « Epistle to the Son of the Wolf », citita en « The Promised Day is Come » p.110-111. (supren)

(91) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.200 (supren)

(92) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.254-255 (supren)

(93) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.40 (supren)

(94) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.215 (supren)

(95) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.196 (supren)

(96) « Kalimát-i-Firdawsíyyih », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.69 (supren)

(97) « Lawh-i-Maqsúd » citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.165-166 (supren)

(98) « Lawh-i-Sultán » citita en « Epistle to the Son of the Wolf » p.11. Tiu ĉi frazo « Ne el Mia propra volo ... » aperas en la sama paragrafo rekte supre de la citita elĉerpaĵo. (supren)

(99) La filo de Bahá'u'lláh, Mírzá Mihdí, dudekjara junulo, mortis en la jaro 1870 pro falo de prizona tegemento (en Akko) (supren)

(100) « Lawh-i-Sultán » citita en « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.91 (supren)

(101) « God Passes By », p.94. (supren)

(102) Citita en « The World Order of Bahá'u'lláh » p.113 (supren)

(103) « Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh » p.228 (supren)

(104) « Lawh-i-Maqsúd », citita en « Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas » p.169 (supren)

(105) « Lawh-i-Sultán » citita en « Epistle to the Son of the Wolf » p.11-12. (supren)

(106) Kvankam la ekziligo-ordono de sultano ‘Abdu'l-‘Azíz neniam estis formale nuligita, la respondecaj politikaj instancoj konsideris ĝin malvalida. Tial ili indikis, ke Bahá'u'lláh povos ekloĝi ekster la urbomuroj, se Li decidos tion fari. (supren)

(107) La kampara domo, kiun konstruigis riĉa kristana araba komercisto el Akko, estis forlasita de tiu, kiam la pesto komencis disvastiĝi. La tereno komence estis luita kaj, kelkajn jarojn post la forpaso de Bahá'u'lláh, aĉetita de la bahaa komunumo. La tombo de Bahá'u'lláh troviĝas en sanktejo en la ĝardenoj de Bahĝi, kaj ĝi estas nun la ĉefa celo de pilgrimado por la bahaa mondo. (supren)

(108) Resumo de tiu parto de instruoj troviĝas en « The World Order of Bahá'u'lláh » p.143-157 kaj en « Principles of Bahá'í Administration » de Shoghi Effendi (Bahá'í Publishing Trust, London, 1973). Plene komentita angla traduko de la ĉefa dokumento el tiuj skriboj, la « Kitáb-i-Aqdas » (« La Plej Sankta Libro ») estas publikigita samtempe kun la centjara datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh en 1992. (supren)

(109) Citita en « The Advent of Divine Justice » p.16. (supren)

(110) Edward Granville Browne, enduko al « A Travellers Narrative » (Bahá'í Publishing Committee, New York, 1930) p. XXXIX i XI. (supren)

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de
bel@bahai.de