« Mi multe interesiĝas pri la bahaa
movado, ĉar ĝi estas unu el la grandaj internaciaj movadoj, kiu, simile
al la nia, insistas pri homa frateco kaj alvokas la homojn kompreni unu
la alian kaj lerni ami sin reciproke. La bahaanoj komprenos la Internan
Ideon de Esperanto pli bone, ol la plimulto de la aliaj homoj. La esenco
de tiu ĉi ideo estas 'surbaze de neŭtrala lingvo rompi la murojn, kiuj
apartigas la homojn, kaj kutimigi ilin vidi sian proksimulon kiel homon
kaj fraton'. Pro tio mi pensas, ke, kiam la bahaanoj lernos Esperanton,
ĝia interna ideo estos granda morala forto, kiu devigos ilin disvastigi
ĝin, sendepende de iliaj apartaj kredoj. Mi ĉiam opiniis, ke la plej
favoraj laborantoj por Esperanto estis tiuj, kiuj aprezas ĝian internan
ideon, ne tiuj, kiuj konsideras ĝin instrumento de materia profito, kvankam
kompreneble ĝia komerca valoro ne estas dubebla... » L.L. Zamenhof(The Christian Commonwealth, 3a de
septembro 1913; laŭ H.-D. Maas La Bahaa Kredo, Saarbrücken, Artur E.
Iltis, 1987, p. 25 k.s.)
Esperanto estis ankoraŭ ne naskita
kiam Bahá'u'lláh, la profeta fondinto de Bahaismo direktis jenan alvokon
al la gvidantoj de la mondo : « Ho membroj de la parlamentoj tra la
mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj
adoptu vi same skribon komunan. ... Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion
kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antaŭenigi
harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu ! »
Tiel la adopto de komuna dua lingvo
por ĉiuj frariĝis unu el la centraj bahaaj celoj. Konsciante tion jam
en la lasta jarcento bahaanoj ekinteresiĝis pri Esperanto. Tiutempe tamen
Bahaismo estis disvastiĝinta nur tra ĝia naskiĝlando Irano kaj kelkaj
najbaraj landoj. Kaj la adeptoj de Bahá'u'lláh devis lukti kontraŭ plej
severaj subpremado kaj persekutado.
La ideo de internacia lingvo povis esti
promociata nur de 'Abdu'l-Bahá, la plej aĝa filo de Baha'u'llah , kiu
post sia liberiĝo el la turka ekzilo entreprenis de 1911 ĝis 1913 vastajn
vojaĝojn tra la Okcidento kaj plurfoje ankaŭ parolis al esperantistoj
(almenaŭ en Londono, Edinburgo, Stutgarto, Parizo kaj Vaŝingtono). Li
ankaŭ zorgis por tio ke iranaj bahaanoj lernis la lingvon.
La unua mencio de Bahaismo en esperanta
periodaĵo okazis eble en « Amerika Esperantisto ». Troviĝas en n-ro
84, dec. 1911, de « The British Esperantist » artikolo referencanta:
« laŭ 'Amerika Esperantisto'. Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel
religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas leteron de 'Abdu'l-Bahá ».
En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj
ligitaj al la vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá tra okcidenta Eŭropo kaj norda
Ameriko. Almenaŭ du el Liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj
en Edinburgh (7a de januaro 1913) kaj en Stuttgart (5a de aprilo 1913),
aperis en esperantaj gazetoj. Evidente la Esperanto-movado, kiel ankaŭ
aliaj, atentis pri la proklamado de Bahaismo far 'Abdu'l-Bahá dum Liaj
historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis
helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.
'Abdu'l-Bahá tamen ne nur per Siaj
rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado
kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en
la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj Li ankaŭ forte subtenis la penetron
de Esperanto en Iranon kaj Mezazion, kie ekzemple en la tridekaj jaroj
en la bahaa lernejo en Aŝĥabad, Turkmenio, Esperanto estis regula studobjekto.
Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio
kaj Ĉinio, estis aktivaj esperantistoj kaj ankaŭ tie aktivis ne nur per
sed ankaŭ por la lingvo.
1925 estas la jaro inaŭguranta la jardekon
de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio.
En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO (n-ro 300-301, 8-9, aŭg./sep. 1925)
tekstas i.a.: « La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj
el la fakaj, ne nur pro la intereso, kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo,
ankaŭ pro la ĝenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj...
»
Apud la aktivecoj de bahaaj esperantistoj
dum kaj ekster la Universalaj Kongresoj, tiutempe klare elstaras la fondo
de la gazeto kaj eldonejo « La Nova Tago » en 1925. « La Nova Tago -
La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto », tiel ĝia plena titolo, estis
fondita far bahaanoj, Friedrich Gerstner kaj d-ro Hermann Grossmann, en
Hamburgo, Germanio, kaj en ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a.
Martha Root, Lidia Zamenhof, John E. Esslemont, Auguste Forel (la fama
svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan
tempon prof. Paul Christaller.
Probable profunde konvinkitaj pri la
rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo
kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastiĝo, la fondintoj de tiu
unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide
disvolviĝanta bahaa mondo, sed ja ankaŭilon por proksimigi la esperantistaron
al Bahaismo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta
kiel ĝi restis ĝis hodiaŭ F. Gerstner skribis en la unua n-ro de la
2a jarkolekto: « Ni volas ... 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn
de la Baha'i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'i-rondoj
».
Dum pluraj jaroj « La Nova Tago »
sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro - inter marto 1934 kaj marto
1935 neniu numero aperis - la gazeto sukcesis nur dum unu jaro releviĝi
antaŭ ol venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 - kaj sekvajare
ankaŭ de Bahaismo - far la nazioj.
Post la Dua Mondmilito ankaŭ en la
bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo.
Post tia uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita
Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn
salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, « per telegramoj plejparte
en Esperanto, de la Bahaa movado en Cairo, de Shoghi Effendi Rabbani [la
« Gardanto » Shoghi Effendi, vidu supre] en Haifa, de Rowhani en Teheran,
de Adelaide, Romo, New Delhi, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdam, de Stockholm,
Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj » (n-ro 503, p. 129).
Krome ek de marto 1947 la Internacia
Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la « Bahaaj Informoj
», kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita
al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo
de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj
sukcesoj, sed verŝajne ankaŭ pri tio, ke post la Dua Mondmilito la nordamerika
bahaa komunumo, kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la
irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro, fariĝis
ĉiam pli influa - kaj kun ĝi la angla lingvo. Postmilite la emfazo en
la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo
kaj establiĝo. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro fariĝis vere tutmonda komunumo
kaj tiun disvastigon plejparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.
Tiuj ja uzis sian anglan lingvon respektive
lernis la lingvojn de la landoj, al kiuj ili portis la Kredon. Esperanto
probable ankaŭ tial en tiu procezo malgravis, ĉar la landoj celitaj plejparte
apartenis al la t.n. Tria Mondo, kien ankaŭ Esperanto dume estis apenaŭ
penetrinta.
Tie kaj jene kelkaj bahaaj esperantistoj
ja provis vivteni la kontakton inter la movadoj kaj utiligi Esperanton
kiel forumon por disvastigi Bahaismon, sed veran reputacion la lingvo regajnis
nur en la okdekaj jaroj, kiam evidentiĝis ke ĝi povus funkcii kiel pleje
taŭga ilo por trapenetri la « feran kurtenon » kaj tiel atingi tutan
mondoparton, kien sola la komunumo ankoraŭ ne estis sukcesinta porti sian
torĉon.
En la okdekaj jaroj precipe en Eŭropo
bahaanoj sufiĉe amase eklernis Esperanton. Tion aparte spronis letero
de la Universala Domo Justeco de la 17a de septembro 1986, kiu i.a. tekstas
: « Ni opinias, ke enkadre de siaj porpacaj klopodoj la bahaanoj de
Eŭropo bone farus, se ili pliintensigus sian kunlaboradon kun la Esperanto
Movado, kaj ni kuraĝigas la bahaanojn, kiuj emas asisti ĉi-kampe, lerni
Esperanton kaj aktive partopreni la aktivecojn de tiu Movado. Kvankam kaj
'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi ambaŭ klare diris, ke neniel estas certe,
ke Esperanto fine elektiĝos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo,
'Abdu'l-Bahá tamen, kiel vi scias, kuraĝigis la amikojn en la Oriento
kaj en la Okcidento ĝin lerni kiel praktikan paŝon antaŭen je la proklamado
de la koncepto de adopto de internacia helpa lingvo por rompi la barojn
al la interkompreniĝo de la popoloj. La adeptoj de Bahá'u'lláh kunlaboras
kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj je la antaŭenigo de projektoj
por ekonomia kaj socia evoluo kaj cele al la establo de monda paco. Tial
estus bone se kelkaj el ili, komprenante la gravecon de tio, aktive kunlaborus
kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, dividas multajn de iliaj
idealoj ».
La rezulto estis sufiĉa entuziasmo
kaj sindediĉo de eble centoj da bahaanoj kiuj dum la sekvaj jaroj efektive
sukcesis altiri al la Kredo tutan aron el la orienteŭropaj esperantistoj,
tiel ke la bazon de la nunaj tieaj komunumoj signife kunformas esperantistoj.
La fenomeno estis tamen iom pajlofajra : Baldaŭ jam Esperanto ree perdis
signifon ene de la bahaa komunumo, ĉar la baza bahaa literaturo rapide
estis tradukita ankaŭ al la orienteŭropaj lingvoj kaj kun la sendependiĝo
de la tieaj bahaaj komunumoj en ili ekregis la naciaj lingvoj. Reveno al la Komenco.
Aktuale
Tamen, ja ankaŭ en la bahaa mondo dolore
plusentatas la manko de interliga komprenilo. Tiun rolon provizore plenumas
ĉefe la angla. Ties utiligo povas tamen neniel esti konsiderata kvazaŭ
ia antaŭdecido far la bahaa komunumo. Ankoraŭ en 1995 la esplordepartemento
de la Universala Domo de Justeco skribis, ke « estas tamen nenio en
la bahaaj instruoj, kio sugestas, ke la angla fariĝos la internacia helpa
lingvo ».Kaj ja estas bahaa konvinko, ke la enkonduko de internacia
helpa lingvo kaj de komuna skribo estos la tasko ne de la bahaa komunumo,
sed ke « la registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj
efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon ». Unue devos okazi vasta esplorado,
diskutado kaj interkonsiliĝado surbaze de kiu fine venos la komuna decido.
La sintenon de la bahaa komunumo al
la demando pri internacia helpa lingvo la Universala Domo de Justeco en
1985 esprimis jene : « La Universala Domo de Justeco sentas ke, se
ĝi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzonta kiel internacia helpa lingvo,
tio kaŭzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe. La amikoj
[t.e. la bahaanoj], tamen, rememorante ke tio estas unu el la tre gravaj
principoj de la Kredo, farus bone se ili subtenus la ideon ĉiam kiam eblas
kaj preĝus ke la tempo ne plu foras kiam la registaroj de la nacioj adoptos
unu solan lingvon por esti instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel
helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj ». Jen ankaŭ koncize la fokuso de la bahaaj
esperantistoj, kiuj dum la lasta kvaronjarcento sukcesis kolektiĝi kaj
organiziĝi en Bahaa Esperanto-Ligo.