Reveno al BEL.
LA
INTERNACIA BAHAA KOMUNUMO
Modelo
por la Homara Unuiĝo
Religia
projekto de Zamenhof.
Homara
unueco helpe de internacia lingvo.
Religia unueco.
Modela komunumo.
Spiritaj
kaj moralaj instruoj.
Socia
kaj ekonomia disvolviĝo.
Statistikoj de
la bahaa komunumo.
Bahaa
Internacia Komunumo, internacia reprezenta institucio.
Religia
Projekto de Zamenhof.
Zamenhof kreis modelon de monda lingvo.
Li tamen esence celis fratan tutmondan komunumon. Unikan modelon de tia
komunumo formas la internacia bahaanaro. La internacia bahaa komunumo estas
samtempe plene tutmonda, pleje diverseca kaj mirige unueca. Ĉu jen al
kio strebis L. L. Zamenhof ? Por Zamenhof Esperanto esence estis ilo por
atingi celon multe pli grandan ol lingve sin reciproke komprenantaj homoj.
Li celis « interfratigitan homaron ».
Konvinkite ke « la intergenta diseco
kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon
kaj unu religion », li eĉ provis apud la internacia lingvo vivigi ankaŭ
universalan etikon kiel ponton inter la diversaj religioj. Tiu lia Homaranismo-projekto
de « politika-religia kredo » tamen neniam vere efektiviĝis.
La plej juna filino de Zamenhof, Lidia,
sin konsideris la heredanto de la idearo de sia patro. Meze de la dudekaj
jaroj ŝi konvinkiĝis, ke la idealo de tutmonda socio unuigita per la
sama kredo realiĝas en la bahaa komunumo. Ŝi sekve bahaaniĝis kaj fidele
servadis al Bahaismo ĝis la malfeliĉa vivofino en la nazia amaspereigejo
en Treblinka.