MESAĜO
DE 'ABDU'L-BAHA
de la 17-a de decembro 1919
al la Centra Organizo por Daŭra Paco,
Den Haag, Nederlando
La Nacia Spirita Konsilantaro de la
Bahaanoj en Germanujo
Der Nationale Geistige Rat der Bahá'í
in Deutschland / Frankfurt am Main
Tradukita el la perso
(c) Bahá'í-Verlag GmbH, Frankfurt
am Main 1964 ( Bahaa jaro 121a )
Druckerei Tübinger
Chronik, Tübingen, Uhlandstr. 2
Al la sekretariejo 19 Prinsengracht, Den Haag, Nederlando
La ekzekutiva komitato :
D-ro H.C. Dresselhuys, presidanto
(Nederlando)
Th. barono Adelswaerd (Svedujo)
Prof-ro R. Altamire (Hispanujo)
S-ino Fannie Fern Andrews (Usono)
G. Lowes Dickinson (Grand-Britujo)
Mgr. D-ro A. Giesswein (Hungarujo)
Prof-ro D-ro H. Koht (Norvegujo)
Prof-ro D-ro H. Lammasch (Aŭstrujo)
Prof-ro D-ro Achille Loria (Italujo)
Paul Otlet (Belgujo)
J. Scherrer-Fullemann (Svedujo)
Prof-ro D-ro Walther Schücking
(Germanujo)
Th. Staunig (Danlando)
Jh D-ro B. de Jong van Beek en Donk,
ĝenerala sekretario (Den Haag)
Ho vi altestimataj, kiuj vi estas pioniroj inter la bonvoluloj en la mondo de la homaro !
La leterojn, kiujn vi estis sendintaj dum la milito, mi ne ricevis, sed unu letero de la 11-a de februaro 1916 ĵus atingis min kaj nun senprokraste sekvu la respondo. Via intenco indas miloblan laŭdon, ĉar vi servas al la homa mondo, kaj tio-ĉi gvidas al feliĉo kaj bonfarto de ĉiuj. Tiu lastpasinta milito pruvis al la mondo kaj al la popoloj, ke milito estas detruo, sed mondpaco estas konstruo. Milito estas morto, sed paco estas vivo. Milito estas rabemo kaj sangavido, sed paco estas bonfaro kaj humaneco. Milito apartenas al la mondo de naturo, sed paco al la fundamentoj de la religio de Dio. Milito estas densa mallumo, sed paco estas ĉiela lumo. Milito estas detruanto de la homara strukturo, sed paco estas la eterna vivo de la homa mondo. Milito similas sovaĝan lupon, sed paco la anĝelojn de la ĉielo. Milito estas batalo por vivo, sed paco estas reciproka helpo kaj kunlaboro inter la popoloj de la mondo kaj kaŭzas plaĉon al la unusola vero en la ĉiela regno.
Ekzistas eĉ ne unu animo, kies konscio ne atestus, ke nuntempe ne ekzistas iu pli grava en la mondo ol la mondpaco. Ĉiu justa homo konfirmas tion-ĉi kaj alte taksas tiun-ĉi honoratan societon, ĉar ĝi celas transformi tiun mallumon en lumon, tiun sangavidon en bonecon, tiun torturon en ĝojegon, tiun mizeron en bonstaton kaj tiun malamikecon kaj malamon en kamaradecon kaj amon. Pro tio la klopodo de tiuj-ĉi estimataj animoj indas premion kaj laŭdon.
Sed saĝaj animoj, perceptantaj la esencajn rilatojn inter la realaĵoj, scias ke iu unuopa, unusola ne povas tiom influi la homan realaĵon, kiom tio estus necesa kaj devus esti, ĉar neniu grava afero estas atinglebla antaŭ ol la opiniaro de la homoj estos unuigita. Hodiaŭ la mondpaco estas tre grava afero, sed esenca estas la unueco de la konscio pri tio, por ke la fundamento de tiu afero estu sekurita, ĝia fondaĵo solida kaj ĝia strukturo fortika.
Tial lia sankta moŝto Bahá'u'lláh antaŭ kvindek jaroj (1) klarigis tiun problemon de mondpaco, kiam li vivis arestita, enkarcerigita, maljuste traktita en la fortikaĵo 'Akká. Li skribis pri tiu grava afero, la mondpaco, al ĉiuj grandaj regnestroj de la mondo kaj efektivigis la pacon en la rondo de siaj amikoj en la oriento. La oriento troviĝis en densa mallumo, nacioj reciproke kondutis malame kaj malamike, religioj soifegis je sango de alia, regis nepenetrebla mallumo. Ĝuste dum tiu tempo ekbrilis lia sankta moŝto Bahá'u'lláh kiel suno ĉe la horizonto de la oriento kaj lekigis Persujon per la radioj de ĉi tiuj instruoj.
Unu el liaj instruoj estis la deklaro de la mondpaco. Homoj de diversaj nacioj, religioj kaj sektoj, kiuj sekvis lin, tiom proksimiĝis ke okazis rimarkindaj kunvenoj konsistantaj el homoj de diversaj popoloj kaj religioj en la oriento. Ĉiu animo partoprenanta tiajn kunvenojn vidis nur unu popolon, unu instruon, uno vojon, unu ordonon, ĉar la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh ne estis limitigitaj nur al la konstruo de la mondpaco, kontraŭe ili enhavas multajn instruojn kompletigantajn kaj subtenantajn la instruon pri la mondpaco.
Inter tiaj instruoj estis: la sendependa esplorado de la vero, tiel ke la homara mondo estu savita el la mallumo de imito kaj atingu la veron, ke ĝi forigu kaj forĵetu la ĉifonitan kaj eluzitan vestaĵon de mil jaroj kaj surmetu robon teksitan en plej nobla pureco kaj santeco per teksilo de realaĵo. Ĉar la realaĵo estas nur unusola, sed ne diversspeca, diversaj opinioj fine devas kuniĝi en unu.
Inter la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh troviĝas la unueco de la homaro, nome ke ĉiuj homaj kreitaĵoj estas la ŝafoj de Dio kaj li la bonfara paŝtisto. Tiu paŝtisto estas bonfara al ĉiuj ŝafoj, ĉar li kreis ilin ĉiujn, li edukis ilin, li prizorgis ilin kaj ŝirmis ilin. Dubo ne eblas, ke la paŝtisto estas bonfara al ĉiuj ŝafoj. Se inter ili troviĝas sensciantoj, ili estu klerigataj; se troviĝas infanoj, ili estu edukataj ĝis ili atingos maturecon; se troviĝas malsanuloj, ili estu sanigataj. Sed estu nek malamo, nek malamikeco. Kiel bonfara kuracisto oni sin okupu pri tiuj sensciantoj kaj malsanuloj.
Inter la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh troviĝas alia instruo : religio estu la kaŭzo de kameradeco kaj amo. Se pro religio estiĝas kaŭzo de reciproka fremdiĝo, oni ne parolu pri ĝi. Ĉar religio similas kuracilon; se ĝi malbonigas la suferon, ĝi estas netaŭga.
Inter la instruoj de Bahá'u'lláh plue troviĝas : la religio estu conforma kun scienco kaj racio tiel, ke ĝi enfluu en la homajn korojn. La fundamento devas esti solida, kaj ĝi ne konsistu el imitaĵoj.
Kaj alia el la instruoj de Bahá'u'lláh estas : religiaj, rasaj, politikaj kaj patriotaj antaŭjuĝoj detruas la strukturon de la homaro. Ĝis kiam tiuj antaŭjuĝoj superregas, la homaro ne kvietiĝos. Pri sesmiljara ekzisto de la homaro la historio sciigas nin. Dum tiuj sesmil jaroj la homara mondo ne seniĝis de milito, batalo, mortigo, sangavido. Dum ĉiu epoko en unu aŭ alia lando ekestis militoj, kaj tiuj militoj okazis pro religia, rasa, politika aŭ patriota antaŭjuĝoj. Tiel laŭsperte pruviĝis, ke ĉiuj antaŭjuĝoj resultigas detruon de la homara strukturo. Ĝis kiam tiaj antaŭjuĝoj plue ekzistos, la batalo pri vivo superregos, kaj sangavido kaj rabemo daŭros. Tial la homaro, kiel okazis en la pasinteco, ne povas esti savata el la mallumo de la tera naturo kaj akiri spiritan eklumiĝon, se ĝi ne forigos la antaŭjuĝojn kaj akiros la virtojn de la Dia regno.
Se tia antaŭjuĝo kaj malamikeco estiĝas pro religio, konsideru ke religio devus esti la kaŭzo de amikeco; alikaze ĝi estus senfrukta. Kaj se la antaŭjuĝo estas nacia, konsideru, ke ĉiuj homoj apartenas al unu nacio. Ĉiuj devenis de la arbo de Adamo, kaj Adamo estas la radiko de la arbo. Tiu arbo estas unusola kaj ĉiuj popoloj similas la branĉojn, dum la individuaj homoj similas la foliojn, florojn kaj fruktojn. La teritoria dispartigo inter diversaj popoloj kaj la sekvanta sangoverŝado kaj detruo de la homara strukturo devenas nur de homa senscio kaj de egoismaj emoj.
Koncerne la patriota antaŭjuĝo : ankaŭ tio devenas de absoluta senscio, ĉar la supraĵo de la tero estas unusola hejmlando. Ĉiu homo povas vivi en ĉiu ajn loko de la terglobo. Tial la tuta mondo estas la nasklando de la homo. La landlimojn kaj ĉelimajn konstruaĵojn elpensis la homoj. Ĉe la kreo de l'mondo tiaj limoj kaj teritorioj ne estis signitaj. Eŭropo estas unu kontinento, Azio estas unu kontinento, Afriko estas unu kontinento, Aŭstralio estas unu kontinento, sed kelkaj animoj pro individuaj motivoj kaj egoismo dispartigis ĉiujn kontinentojn kaj konsideris certan parton kiel sian propran landon. Dio ne faris limojn inter Francujo kaj Germanujo; ili estas senlimaj. Vere, dum la unuaj jarcentoj egoistaj animoj pro iliaj propraj profitoj faris limojn kaj teritoriojn kaj iom post iom pli akcentis tion, ĝis fine en sekvintaj jarcentoj tio gvidis al intensa malamikeco, sangoverŝo kaj rabemo. Tiamaniere daŭrados senfine, kaj se tiu koncepto pri patriotismo restus konservita en certa rondo, ĝi estos la ĉefa kaŭzo de mondodetruo. Neniu prudenta kaj justa homo agnoskos tiajn imagitajn diferencigojn. Ni nomas iun limigitan areon nia hejmlando kaj konsideras ĝin kiel patrujon, dum ne iu malvasta spaco, sed la terglobo estas la patrujo de ĉiuj. Koncize : nur kelkajn tagojn ni vivas sur ĉi-tiu tero kaj fine ni estos entombigitaj ĉi-tie, ĝi estas nia eterna tombo. Ĉu valoras sangoverŝi kaj disŝiri unu la alian pro tiu eterna tombo ? Ne, tute ne - nek al Dio tia konduto plaĉus nek iu ajn prudenta homo aprobus ĝin.
Pripensu : la feliĉaj bestoj neniam sin okupas pri patriotaj bataloj. Ili unuanime kune vivas en plej bona kamaradeco. Ekzemple: Se okaze renkontiĝas samtempe en unu loko kolombo el la oriento kaj kolombo el la okcidento, kolombo el la nordo kaj kolombo el la sudo, ili tuj harmonie sin asocias. Same okazas ĉe ĉiuj pacemaj bestoj kaj birdoj. Sed la sovaĝaj bestoj, tuj kiam ili renkontiĝas, atakas unu la alian, batalas unu kontraŭ la alia kaj disŝiras unu la alian, kaj ili ne povas pace kune vivi en la sama loko. Ili ĉiuj estas malsociemaj kaj ferocaj, sovaĝaj kaj batalemaj.
Rigardante la ekonomiajn antaŭjuĝojn klariĝas ke, kiam la rilatoj inter la popoloj estas firmigitaj kaj la komerca interŝanĝo estas akcelita kaj ĉiuj ekonomiaj principoj estas aranĝitaj en unu lando, tio sendube influas la aliajn landojn, kaj universala bonstato rezultos. Kial do tiu antaŭjuĝo ?
Kaj koncerne la politikaj antaŭjuĝojn : la politiko de Dio devas esto obeata, kaj estas nerefutable ke la politiko de Dio estas pli granda ol la homa politiko. Ni devas sekvi la dian politikon; kiu same estas aplikebla de ĉiuj individuoj. Li traktas ĉiujn individuojn egale, sen diferenco; kaj tio estas la fundamento de diaj religioj.
Unu el la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas la kreo de unu lingvo, kiu estu disvastigata ĉie inter la popoloj. Tiu instruo estis manifestita per la plumo de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh, por ke tiu mondlingvo forigu miskomprenojn inter la homoj.
Alia instruo de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas la egaleco de virino kaj viro. La homa mondo havas du flugilojn; la unu estas la virino, la alia la viro. Nur se ambaŭ flugiloj estas egale evoluiĝintaj, la birdo povas flugi. Se unu flugilo restas malforta, alta flugo ne eblas. Nur kiam la virinaro kaj la viraro en la akirado de kapableco kaj perfekteco estos samrajtaj, sukceso kaj bonstato povos esti realigataj kiel necesas.
Plua instruo de Bahá'u'lláh estas libervole dividi la posedaĵon inter aliaj homoj. Tiu libervola divido estas pli granda ol egaleco kaj konsistas en tio, ke la homo ne devas preferi sin mem pli multe ol la aliajn, sed kontraŭe, li devas oferi sian vivon kaj posedaĵon al aliaj. Sed tio ne devas esti realigata devige, ne tiamaniere ke ĝi estu deviga kiel leĝo, kiun necesas obei. Kontraŭe, la homo devas oferi posedaĵon kaj vivon laŭ libera impulso kaj propra decido kaj memvole donaci al la malriĉulo, kiel oni faras en Persujo inter la bahaanoj.
Plua instruo de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas la libereco de la homo. Per la spirita forto li devas liberiĝi, el la katenoj de la natura mondo. Ĉar tiom longe, kiom la naturo katenas la homon, li estas sovaĝa besto; ĉar la batalo por la vivtenado estas unu el la necesaĵoj de la natura mondo. Tiu fakto, la batalo por vivo, estas la origino de ĉiu mizero kaj ekstrema turmento.
Kaj plua instruo de Bahá'u'lláh klarigas, ke religio estas potenca bastiono. Kiam la strukturo de religio ektremas kaj ŝanceliĝas, ribelo kaj ĥaoso sekvas kaj la ordo de la aferoj tute renvisiĝas. Ĉar en la homara mondo ekzistas du gardistoj ŝirmantaj la homon kontraŭ fuŝagado : Unu estas la leĝo punanta la krimulon; sed la leĝo malhelpas nur evidentan krimon kaj ne la kaŝitajn pekojn . Male, la ideala gardisto, la religio de Dio, malebligas ambaŭ kiel la evidentan, tiel la kaŝitan krimon, edukas la homo, evoluigas moralecon, devigas akiri virtojn kaj estas la universala potenco garantianta la feliĉon de la homara mondo. Sed « religio » signifas tion, kio per esplorado gvidas al la certiĝo, sed ne tion kio simple bazas sur imito; sekve - la bazo de diaj religioj, ne la homaj imitaĵoj.
Plua instruo de Bahá'u'lláh diras, ke la materia civilizacio, kvankam ilo por progreso de la homara mondo, se ne ligita kun la dia civilizacio, ne realigos la deziratan sukceson, la feliĉon de la homaro. Pripensu ! Tiuj batalŝipoj aliformigantaj urbon dum unu horo en ruinaĵon estas la rezulto de materia civilizacio; egale la Krupp-kanonoj, la Mauser-pafiloj, la dinamito, la submaraj boatoj, torpedo-boatoj, la armitaj flugmaŝinoj, la bombaj flugmaŝinoj; ĉiuj tiuj militiloj estas danĝeraj frutoj de materia civilizacio. Se materia civilizacio estus ligita kun dia civilizacio, tiuj teruraj armiloj neniam estus inventitaj. Kontraŭe, la homa energio estus direktita tutplene al utilaj inventoj kaj estus koncentrita al laŭdindaj eltrovoj. Materia civilizacio similas la vitraĵon ĉirkaŭ la lampo, dia civilizacio la lampon mem. La vitraĵo sen lumo estas malluma. Materia civilizacio similas la korpon. Ĝi eble estu eĉ ĉarma, eleganta kaj bela, tamen ĝi estas malviva. Dia civilizacio similas la spiriton. La korpo ricevas ĝian vivon pere de la spirito; alie ĝi estus kadavro. Tiel do estas klarigite, ke la homara mondo bezonas la spiron de la Sankta Spirito. Sen la spirito la homara mondo estus senviva, kaj sen tiu lumo la homara mondo restadus en plej profunda mallumo. La mondo de la naturo estas besta mondo. Antaŭ ol homo ree naskiĝas el la besta mondo, t.e. ĝis li liberiĝas el la mondo de la naturo, li esence estas besto, kaj estas la instruoj de Dio, kiuj transformas tiun beston en homan animon.
Plua instruo de Bahá'u'lláh estas la plibonigado de la edukado. Ĉiu infano estu instruata pri sciencoj, kiom necesas. Se la gepatroj ne eblas pagi la edukajn kotizojn, la komunumo devas liveri la rimedojn por la edukado de la infano.
Plua instruo de Bahá'u'lláh temas pri justeco kaj rajto. Antaŭ ol tiuj ne estas realigitaj en la kadro de ekzistado, ĉiuj aferoj restos senordaj kaj neperfektaj. La homara mondo estas mondo de subpremo kaj de krueleco, regno de atako kaj eraro.
Multaj pluaj tiaj instruoj ekzistas. Tiuj multspecaj principoj formas la plej vastan fundamenton por la feliĉo de la homaro kaj estas pruvoj de favoro de la kompatemulo; ili devas esti aldonitaj al la problemo de la mondpaco kaj esti ligataj kun ĝi, por rezultigi sukcesojn. Alispece estas malfacile efektivigi la universalan pacon en la homara mondo. Tiel kiel la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas interligitaj kun la mondpaco, ili similas tablon, sur kiu troviĝas preta ĉiuspeca freŝa kaj delikata manĝaĵo. Ĉiu animo povas trovi kion ĝi deziregas, sur tia tablo de la nemezurebla bonfaro. Sed se la problemo restas limigita sole al la mondpaco, rimarkindajn rezultojn, atendatajn kaj deziratajn, oni ne atingos. La celo de la mondpaco devas esti tia, ke ĉiuj socioj kaj religioj trovu en ĝi la realigon de iliaj plej altaj deziroj. Do la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas tiaj, ke ĉiuj socioj de la mondo, ĉu religia, politika aŭ etika, ĉu malnovdevenaj, ĉu modernaj, trovu la esprimon de iliaj plej altaj deziroj en la instruoj de Bahá'u'lláh.
Ekzemple religia homo trovas en la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh la kreaĵon de universala religio, religio perfekte konforma kun la nuntempa situacio, reale alportanta tujan sanigon de nesanigebla malsano, kvietiganta ĉiujn dolorojn, ne erareble rimedo kontraŭ ĉiu mortiga veneno. Ĉar se ni, provantaj ordigi la homaran mondon, volus organizi ĝin konforme kun la nuntempe regantaj imitaĵoj kaj sur tio konstrui la feliĉon de la homaro, ni spertus, ke tio estas neebla kaj nefarebla. Tio validas ekzemple por la klopodo efektivigi la leĝojn de la Malnova Testamento kaj same de la aliaj religioj, konforme kun la nunaj imitaĵoj. Sed la esenca fundamento de ĉiuj diaj religioj, kiu koncernas homajn virtojn kaj same estas la fundamento de la bonstato, estas plej perfekte prezentita en la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh.
Simile estas rigardante homojn soifantajn pri libereco. La modera libereco garantianta la ĝeneralan bonstaton kaj subtenanta kaj konservanta kosmopolitajn interrilatojn plej potence kaj amplekse estas eksplikata en la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh.
Same estas rilate politikajn partiojn : tio, kio estas la plej granda politiko direktata al la estrado de la homaro, eĉ pli, la dio politiko, ili estas eksplikitaj en la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh.
Same koncerne al la « partio por egaleco » studanta la solvon de ekonomiaj problemoj: ĝis nun ĉiuj proponitaj solvoj pruviĝis nepraktikeblaj, krom la ekonomiaj proponoj en la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh; ili estas praktikeblaj kaj ne kaŭzas mizeron al la societo.
Same rilate al aliaj partioj. Se vi volas interniĝi en tiujn problemojn, vi trovos la plej altajn celojn de tiuj partioj en la instruoj de Bahá'u'lláh. Tiuj instruoj konstituas la plenampleksan potencon inter ĉiuj homoj kaj estas nepre praktikeblaj. Sed ekzistas kelkaj instruoj el la pasinteco, kiel tiuj el la Malnova Testamento, kiuj hodiaŭ ne plu estas aplikeblaj. Same estas rilate al la aliaj religioj, al la tezoj de la diversaj sektoj kaj partioj.
Tiel, ekzemple, la problemo de mondpaco. Lia sankto moŝto Bahá'u'lláh diras, ke necesas establi la plej altan juĝejon. Kvankam la Ligo de Nacioj estas realigita, ĝi ne kapablas aranĝi la mondpacon. Sed la majesta tribunalo kiun lia sankta moŝto Bahá'u'lláh priskribis, plenumos tium sanktan taskon kun pleja potenco kaj forto. Lia plano celas, ke la Spiritaj Konsilantaroj de ĉiu lando kaj ĉiu nacio - alie dirite, parlamentoj - elektu du aŭ tri personojn, la plej preferindajn virojn de ĉiu koncerna popolo, spertajn pri la internaciaj leĝoj kaj la rilatoj inter la registaroj, kaj kompetentajn pri esencaj bezonoj de la hodiaŭa homaro. La nombro de tiuj landaj delegitoj estu proporcia laŭ la loĝantaro de la lando. La elekto de tiuj personaj, elektotaj de la spirita nacia konsilantaro, alie parlamento, devas esti aprobita de la supera parlamento, la kongreso, la kabineto, kaj ankaŭ de la prezidanto aŭ monarko; tiamaniere tiuj personoj estu la elektitoj de la nacioj, samekiel de la registaroj. El tiu rondo estu elektotaj la membroj de la plej alta tribunalo. La tuta homaro partoprenos tion, ĉar ĉiu el tiuj delegitoj estas reprezantanto de sia popolo. Se la plej alta tribunalo leĝdonas pri iu internacia problemo, ĉu unuanime aŭ plimultvoĉe, neniu preteksto por revizio restos, nek por la plendanto nek por la defendanto. En la okazo, se unu el la registaroj aŭ popoloj malzorgus aŭ prokrastus la plenumon de la nerefutebla decido de tiu tribunalo, la ceteraj nacioj kontraŭos, ĉar ĉiuj registaroj kaj nacioj de la mondo estas ja subtenantoj de tiu plej alto tribunalo. Konsideru, kia firma fundamento tio estas ! Sed per limigita kaj lokalizita ligo de nacioj la celo ne estos realigata kiel devas kaj necesas. Tio estas la vero pri la nuna situacio.
Konsideru la potencegajn instruojn de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh ! Dum li estis en la malliberejo en 'Akká sub la premego kaj la minaco de du sangavidaj regantoj, spite tiun fakton, liaj instruoj propagandiĝis tre potence en Persujo kaj en aliaj landoj. Aliflanke, se iu instruo aŭ principo aŭ kredantoj estas minacataj fare de potenca sangavida monarko, ili kiel eble plej rapide estas ekstermataj. Hodiaŭ pasis kvindek (2) jaroj kiam la bahaanoj en multaj partoj de Persujo estis severe minacataj kaj turmentataj per glavo kaj lance. Miloj da animoj oferis sian vivon en la areno de viktimo kaj pereis kiel martiroj per glavoj de subpremo kaj krueleco. Milaj da estimataj familioj estis elradikigitaj kaj dissemitaj. Miloj da infanoj sengepatriĝis. Miloj da filoj estis rabitaj for de siaj patroj. Miloj da patrinoj ploris kaj plendis pri siaj knaboj, kiuj estis sekapigitaj. Ĉiu tiu subpremo kaj krueleco, rabemo kaj sangavido nek povis malebligi nek malhelpi la propagandon pri la instruoj de Bahá'u'lláh. Ili sin disvastigis ĉiutage pli kaj pli kaj ilia forto kaj potenco pli kaj pli evidentiĝis.
Eble iu malsaĝa persono inter la persoj almetos sian nomon al la enhavo de la leteroj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh aŭ al la klarigoj en la leteroj de 'Abdu'l-Bahá, kaj sendos ĝin al tiu estimata konsilantaro. Vi devas atenti pri tio, ĉar iu perso gloravida aŭ havanta alian intencon uzurpos la plenan enhavon de la leteroj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh kaj publikigos ĝin propranome aŭ laŭnome de sia societo kiel okazis antaŭ la milito dum la universala kongreso de rasoj en Londono. Iu perso uzis la enhavon de la leteroj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh kaj enirinte la kongreson proklamis kaj publikigis ĝin propranome, kvankam la teksto ekzakte estis tiu de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh. Kelkaj tiaj personoj iris al Eŭropo, kie ili kaŭzis konfuzon inter la popoloj kaj maltrankviligis la pensojn de kelkaj orientalistoj. Konsideru tiun fakton, ĉar eĉ ne unu vorto el tiuj instruoj estis aŭdata en Persujo antaŭ la alveno de Bahá'u'lláh. Esploru tiun fakton, por ke ĝi iĝu al vi klara kaj evidenta. Kelkaj homoj estas kiel papagoj. Ili lernas ie aŭditan melodion kaj kantas ĝin, sed ili mem ne konscias, kion ili parolas. Nuntempe en Persujo troviĝas sekto de malmultaj animoj nomataj « bábí ». Ili pretendas esti anoj de lia sankta moŝto Al Báb, sed tute konfuzas pri lia sankta moŝto. Ili havas kelkajn esoterajn doktrinojn tute kontraŭajn al la instruojn de Bahá'u'lláh, kaj en Persujo oni scias tion. Sed se tiuj personoj venas al Eŭropo, ili sekrete tenas siajn proprajn instruojn kaj parolas pri tiuj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh ĉar ili scias, ke la instruoj de lia sankta moŝto Bahá'u'lláh estas potencaj kaj tial ili propranome publike proklamas tiujn instruojn de Bahá'u'lláh. Rilate pri liaj esoteraj doktrinoj ili diras, ke ili estas elprenitaj de la libro Bayán verkita de lia sankta moŝto Báb. Se vi ricevas tradukon de la libro Bayán, faritan en Persujo, vi eltrovos la veron, t.e. ke la instruoj de Bahá'u'lláh tute kontraŭas la instruojn de tiu sekto. Zorgu, ke vi ne ignoru tiun fakton ! Se vi volas esplori la aferon pli detale, sin informu en Persujo.
Fine, vojaĝante tra la mondo - ĉie ajn oni trovas konstruadon; tio rezultas de amikeco kaj amo; kontraŭe ĉiu ruinaĵo avertas pri la efiko de malamikeco kaj malamo. Malgraŭ tio la homara mondo ne konscias pri tio kaj ankoraŭ ne vekiĝis el la dormo de senatentemo. Senĉese ĝi sin okupas pri malakordo, malkonsento kaj disputado; militistaj aroj ordiĝas kaj eble kuras tien kaj tien al la areno de bataloj kaj militoj.
Simile estas rilate al la universo kaj ĝia korupto, ĝia ekzisto kaj neekzisto. Ĉiu ebla estaĵo estas kunmetita el diversaj multnombraj elementoj, kaj la ekzisto de ĉiu aĵo rezultas el kompilado, kuniĝo. Oni povas diri: kiam simplaj elementoj kuniĝas, rezultas estaĵo. La kreado de estaĵoj realiĝas tiamaniere. Kaj kiam tiu konsistaĵo malordiĝas, rezultas disfalo : la elementoj ruiniĝas kaj tiu estaĵo neniiĝas. Alivorte: la neniiĝo de ĉiu estaĵo estas kaŭzata pro la dispartigo kaj disiĝo de elementoj. Tial ĉiu uniiĝo kaj koloro de folioj, floroj kaj fruktoj kune helpas al la beleco kaj ĉarmo de la tuto kaj formas admirindan ĝardenon kiu aspektas plej aminde, freŝe kaj dolĉe. Same kiam diverseco kaj varieco de ideoj, formoj, opinioj, karakteroj kaj moroj de la homara mondo estas submetitaj sub la kontrolo de unu plej alta potenco, tiu influo al kuniĝo de elementoj kaŭzas vivon, dum disigo kaj disiĝo kaŭzas morton. Resume: altiro kaj harmonio kaŭzas la estiĝon de fruktoj kaj utilaj rezultoj, kontraŭe repuŝo kaj diŝarmonio inter la estaĵoj kaŭzas konfuzon kaj disiĝon. El harmonio kaj altiro ĉiuj eblaj organismoj kiel planto, besto kaj homo realiĝas, kaj el diŝarmonio kaj repuŝo ruiniĝo ekestas kaj neniiĝo sekvas. Tial ĉio, kio kaŭzas harmonion, altiron kaj unuiĝon inter la homoj, estas la vivo de la homara mondo, kontraŭe ĉio, kio kaŭzas malkonsenton, repuŝon kaj disigon, kaŭzas la morton de la homaro. Kaj se vi preteriras ĝardenon, kie bedoj kaj plantoj, floroj kaj odorantaj herboj estas ĉie kunigitaj, tiel ke ili formas unu harmonian tuton, tio estas pruvo, ke tiu plantaĵo kaj tiu rozĝardeno estas prilaboritaj kaj aranĝitaj zorgeme fare de perfekta ĝardenisto, dum se vi vidas ĝardenon senordan, nearanĝitan kaj senkulturan, tio atestas ke tie mankas la prizorgo de kapabla ĝardenisto; ĝi eĉ ne estas pli ol herbaĉejo. Tial do evidentiĝis, ke kamaradeco kaj harmonio evidentigas la disciplinon de vera edukisto, dum kontraŭe disigo kaj dissemo pruvas senkulturon kaj mankon de dia edukado.
Se iu kontraŭdirus; ĉar la societoj, nacioj, rasoj, kaj popoloj de tiu ĉi mondo havas diferencajn formojn, kutimojn, gustojn, temperamentojn kaj moralkonceptojn same kiel diferencajn ideojn, perspektivojn kaj opiniojn, kaj ke pro tio, ideala unueco kaj plena unuiĝo inter la homoj ne estas ebla - ni respondos, ke diverseco estas duspeca: la unua gvidas al detruo, kaj tio similas la diversecon inter batalantaj personoj kaj konkurantaj nacioj detruantaj unu la alian, ekstermantaj la aliajn familiojn, forigantaj kvieton kaj komforton kaj okupataj pri sangoverŝo kaj rabado. Tio estas mallaŭdinda. Sed la alia diverseco konsistas el varieco. Tio esence estas perfekteco kaj videbligas al ni dian donacemon. Konsideru la florojn de rozĝardeno. Kvankam diversspecaj, diverskoloraj, diversformaj kaj diversaspektaj, tamen ili trinkas la saman akvon, balanciĝas per la sama vento kaj kreskas dank'al la varmo kaj la lumo de la sama suno; kaj tiu varieco kaj tiu diverseco igas, ke ĉiu ĝuas la belecon kaj la gloron de la alia. La diferencoj de moroj, kutimoj, ideoj, opinioj kaj temperamentoj ornamas la homaran mondon. Tio estas laŭdinda. Tiel do tiu diverseco kaj varieco, kiel la diverseco kaj varieco de la partoj kaj membroj de la homa korpo, servas al beleco kaj perfecteco. Ĉar tiuj diversaj partoj kaj membroj troviĝas sub la kontrolo de la dominanta spirito, kaj la spirito trapenetras ĉiujn organojn kaj membrojn kaj regadas ĉiujn arteriojn kaj vejnojn, tiu diverseco kaj alterneco fortigas amon kaj harmonion kaj tiu multeco estas la plej granda helpo por unueco. Se en iu ĝardeno la floroj kaj bonodoraj herboj, la fruktoj, folioj kaj branĉoj estus samspecaj, samformaj, samkoloraj kaj same aranĝitaj, nek beleco nek ĉarmo estiĝus, sed se varieco troviĝas en la mondo de unueco, ili aperas kaj montriĝas en plej ideala brilo, beleco, raviĝo kaj perfekteco.
Hodiaŭ nur la potenco de la parolo de Dio, ĉirkaŭanta la realecon de ĉiuj aĵoj, povas porti la ideojn, la menson, la koron kaj la spiriton sub la ombron de unu arbo. Li majstras ĉiujn aĵojn, vivigante animojn, ŝirmante kaj regante la homaran mondon. Laŭdata estu Dio ! En nuna tago la lumo de la parolo de Dio radiis sur ĉiujn landojn, kaj el ĉiuj religioj, societoj, nacioj, gentoj, popoloj, sektoj kaj aliaj kategorioj kunevenis animoj sub la ombro de « Vorto Uneco » kaj unuiĝis harmonie en intima rondo de samkredantoj.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de
bel@bahai.de