Bahaanoj kredas je unu sola Dio, t.e.
ke la universo kaj ĉiuj kreitaĵoj kaj fortoj ene de ĝi estas kreitaj
per unu sola transnatura Estaĵo. Tiu ĉi Estaĵo, Kiun ni nomas Dio, absolute
kontrolas Sian kreitaĵon (ĉiopotenco) kaj same posedas perfektan kaj
kompletan scion pri ĝi (ĉioscio). Kvankam eble ni havas malsamajn konceptojn
pri Dio kaj kvankam eble per malsamaj lingvoj ni preĝas al Li kaj nomas
Lin per malsamaj nomoj - Alaho aŭ Javeo, Dio aŭ Bramo - tamen ni parolas
pri la sama unika Estaĵo. Bahá'u'lláh instruis, ke Dio estas
Estaĵo tro granda kaj tro subtila ol ke limigita homa menso iam ajn povus
adekvate Lin kompreni aŭ havi taŭgan imagon pri Li.
Laŭ bahaaj instruoj Dio tiome superas
Sian kreitaĵon, ke la homo ĝiseterne neniam kapablos formuli klaran imagon
pri Li aŭ atingi ion alian ol plej limigitan aprezon de Lia plej supera
naturo. Eĉ se ni diras, ke Dio estas la Ĉio-Potenca, la Ĉion-Amanta,
la Senfine Justa, tiaj terminoj estas derivitaj de tre limigita homa sperto
pri potenco, amo aŭ justeco. Fakte nia scio pri io ajn limiĝas je niaj
scioj pri tiaj atributoj aŭ kvalitoj kiajn ni kapablas percepti.
Kaj ĉar niaj scioj pri aĵoj, eĉ pri
kreitaj kaj limigitaj aĵoj, estas scioj pri ties kvalitoj kaj ne pri ties
esenco, kiel do povus ebli kompreni la esencon de la Dia Realeco, kiu estas
senlima ? Koni Dion tial signifas kompreni kaj koni Liajn atributojn sed
ne Lian Realecon. Tia konado de la atributoj krome dependas de la homaj
kapabloj kaj povoj, ĝi ne estas absoluta.
Sed kiel ni povas akiri scion pri la
atributoj de Dio ? Bahá'u'lláh skribis, ke ĉio kreita estas de Dio kreita
kaj tial reflektas iom de Liaj atributoj. Ekzemple eblas eĉ en la interna
strukturo de roko aŭ kristalo percepti la ordon de la Dia kreado. Tamen,
ju pli rafinita la objekto des pli komplete kapablas ĝi reflekti la atributojn
de Dio. Kaj ĉar la Mesaĝisto de Dio, aŭ Manifestiĝo de Dio, estas la
plej alta al ni konebla kreita formo, tial la Manifestiĝo prezentas la
plej kompletan konon de Dio alirebla por ni :« Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio
ajn sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj
kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj
elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. ... Je plej alta
grado tio validas por la homo. ... Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj
atributoj kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas
aŭ superas. ... Kaj el ĉiuj homoj la plej kleraj, la plej distingitaj
kaj la plej eminentaj estas la Manifestiĝoj de la Suno de l'Vero. Kaj
eĉ ĉiuj aliaj krom tiuj Manifestiĝoj vivas per la efiko de ilia Volo,
kaj moviĝas kaj havas sian estadon pro la elverŝoj de ilia graco
».
Kvankam roko aŭ arbo rivelas iom de
la subtileco de ĝia Kreinto, tamen nur konscia estaĵo kiel la homo kapablas
vivigi la atributojn de Dio en siaj vivo kaj agoj. Ĉar la Manifestiĝoj
estas perfektaj, eblas en iliaj vivoj plej plene percepti la profundan
signifon de la atributoj de Dio. Dio ne estas limigita per fizika korpo
kaj tial ne eblas Lin rekte vidi aŭ Lian personecon observi. Tial fakte
tra nia konado de la Manifestiĝo ni povas akiri plej proksiman konon de
Dio : « La pordo al la konado de la Praeterna
Estaĵo [Dio] ĉiam estis kaj ĉiam daŭros esti fermita al la vido
de l'homo. Nenies kompreno iam ajn povos atingi Lian sanktan korton. Kiel
signon de Lia kompato, tamen, kaj kiel pruvon de Lia ama prizorgo, Li manifestis
inter la homoj la Tagstelojn de Sia dia gvidado, la Simbolojn de Sia dia
unueco, kaj ordonis, ke la konado de tiuj sanktigitaj Estaĵoj estu identa
al la konado de Lia propra Memo ».
Kompreneble nur tiuj, kiuj vivas dum
la vivtempo de Manifestiĝo, povas havi eblecon Lin rekte observi. Tial,
klarigis Bahá'u'lláh, la esenca konekto inter individuo kaj Dio estas
vivtenata per la skriboj kaj vortoj de ĉiu Manifestiĝo. Por bahaanoj
la vorto de Manifestiĝo estas la Vorto de Dio. Kaj al tiu ĉi Vorto povas
la individuo turniĝi dum sia ĉiutaga vivo por pliproksimiĝi al Dio kaj
por akiri pli profundan konon de Li. La skribita Vorto de Dio estas instrumento,
kiu kreas konscion pri la ĉeesto de Dio en nia ĉiutaga vivo :« Diru : La unua kaj primara atesto
establanta Lian veron estas Lia propra Memo. Sekva al tiu ĉi atesto estas
Lia Revelacio. Por tiu, kiu malsukcesas rekoni kaj la unuan kaj la alian,
Li starigis la vortojn, kiujn Li revelaciis kiel pruvon de Sia realo kaj
vero. ... Li faris ĉiun animon kapabla rekoni la signojn de Dio ».
Estas pro tio, ke ĉiutaga preĝado,
meditado kaj studado de la sanktaj skriboj konsistigas gravan parton de
la individua spirita praktikado de bahaanoj. Ili sentas, ke tio estas unu
el la plej gravaj vojoj por pliproksimiĝi al sia Kreinto.
Resume : La bahaa koncepto pri Dio estas,
ke Lia esenco estas eterne transcenda, sed ke Liaj atributoj kaj kvalitoj
estas komplete imanentaj en la Manifestiĝoj. Ĉar niaj scioj pri io ajn
estas limigita je niaj scioj pri la percepteblaj atributoj de tiu aĵo,
tial konado de la Manifestiĝoj estas (por ordinaraj homoj) egala al konado
de Dio. Tian scion eblas akiri per studado, preĝado, meditado kaj praktika
aplikado baziĝanta sur la revelaciita Vorto de Dio (t.e. la sanktaj skriboj
de la Manifestiĝoj).
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de
ĉapitroj de la hejmpaĝo http://www.bahai.org de Bahá'í International
Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo
reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun
afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo.
BIC kontakteblas per : Bahá'í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org
; http://www.bahai.org
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de