Reveno al BEL.
LA
VOJOJ DE DIO
de Lidja Zamenhof
La sekva teksto de Lidia Zamenhof
estas eseo verkita en la jaro 1938. Ĝi niascie ĝis nun neniam estis publikigita.
La teksto esence turniĝas ĉirkaŭ « tiu ĝenerala sufero de la mondo
» kaj kiel alfronti suferojn kaj la malbonojn de la vivo. Ĝi akiras preskaŭ
draman karakteron se oni konsciigas al si, ke nur iom post la verkado Lidia
Zamenhof eniris la plej terurajn suferojn kiel unu el tiuj enkarcerigitaj
en la Varsovia Getto kaj poste deportitaj al la nazia pereigejo Treblinka,
kie ŝi devis lasi sian vivon. Estas kvazaŭ ŝi estus ĉion tion antaŭsentinta
kaj per tiu teksto jam anticipe doninta al si mem kiel al ŝiaj amikoj
same kiel al la cetera mondo respondon al tiuj boraj demandoj : « Kiel
vi povas elteni ĉion tion ? » kaj « Kion ĉio tio signifas, kiel ĝin
kompreni ? ».
Tiu ĉi eseo probable konsidereblas
kvazaŭ la spirita testamento de Lidia Zamenhof. Adepto de Bahá'u'lláh,
laŭ Lia volo, faru testamenton por antaŭ sia morto propravole esti ordiginta
siajn aferojn. Sed la primara atributo de tia testamento estu la senkondiĉa
submetiĝo sub la volo de Dio kaj rekono de Lia Manifestiĝo por la nuntempo,
Bahá'u'lláh.Ankaŭ en tiu senco la sekva teksto estas vera testamento
de la Zamenhof-filino.
La teksto estas senŝanĝe donita
tiel kiel ĝi trovatas en la postrestinta tajposkripto. Same ankaŭ la
citaĵoj, kiuj ĉiuj estas el la Bahaaj Skriboj, malgraŭ ke ili jen kaj
jen probable ne povas kontentigi la severajn regulojn por la tradukado
de originalaj bahaaj tekstoj. La anglalingvaj fontoj, el kiuj plej probable
ŝi tradukis, estas donitaj piednote. La eldonantoj konsideras la tekston
ankaŭ kiel dokumenton de la verka talento kaj stilo de Lidia Zamenhof,
respektive kiel historian dokumenton de la esperanta literaturo.
La Vojoj de Dio.
La kutimaj malfacilaĵoj kaj suferoj
de nia ĉiutaga vivo estas hodiaŭ dekobligitaj per la cirkonstancoj de
la senekzempla tempo, en kiu ni vivas. En tiu ĉi tempo la homaj koroj
kaj mensoj turnas sin al la Fonto de ĉio kaj direktas al tiu Prafonto
malesperan demandon : kial tiu sufero ? Kial Vi, kiun oni diras Bona kaj
Kompatema, sendas al ni doloron ? Kial Vi kreis la kreaĵon tiel, ke estas
en ĝi loko por doloro, Vi, kiun oni diras Perfekta, Vi, kiu povis krei
ĉion en la stato de daŭra kaj netuŝebla perfekteco ?
Kaj la kreitaĵoj riproĉas sian Kreinton
kaj kritikas Lian Verkon, ili, kies limigitaj mensoj kapablas kompreni
apenaŭ guteton el la oceanoj de la Dia sciado. Ili estas kiel tiu simplulo,
kiu eksidis sub kverko kaj, rigardante supren, inter la branĉojn, miris,
kial plaĉis al Dio kreskigi la malgrandajn glanojn sur la majesta kverko,
dum dika kukurbo kreskas plate sur la tero. Kaj la simplulo, kritikante
la kreaĵon de Dio, revis, ke se li estus la organizanto de la aferoj,
li dece kreskigus kukurbon sur kverko kaj donus al la glanoj la surteran
lokon de la kukurbo. En tiu momento glano falis de la branĉo kaj dolore
frapis lian frunton. Tiam la simplulo ekpensis, kio okazus, se falus kukurbo.
Li rekonis, ke Dio scias, kion Li faras, kaj ke Li bone faras, ke Li ne
obeas la kritikojn de la simpluloj.
Bahá'u'lláh diras : « Diru : Li
decidas laŭ Sia plaĉo, per la aŭtoritato de Sia suvereneco, kaj faras,
kion Li volas, laŭ Sia propra deziro. Li ne estu demandata pri tio, kion
plaĉas al Li decidi. Li vere estas la Nedetenebla, la Ĉiopova, la Ĉioscia
». (1)
Certe, se plaĉus al Dio, se en Sia
Saĝeco Li scius tion preferinda, Li povus krei la kreaĵon tiel, ke ĉio
estu konforma al tiuj niaj deziroj, per kiuj ni, sensciaj, kritikas la
Ĉioscian. Se plaĉus al Li, Li povus krei la estaĵon en la stato de senmova
kaj netuŝebla perfekteco. Sed Li elektis, anstataŭe, ke eterna movado,
tiel fizika kiel spirita, regu en la universo, ke ĉio senĉese evoluu,
progresu kaj kresku; ke formoj malkombiniĝadu, por ke la liberigitaj elementoj
povu eniradi en ĉiam novajn kombinaĵojn kaj partopreni en ĉiam pli altaj
regnoj de kreaĵo. En tiu ordo, kiu ekzistas, homo naskiĝas infano malgranda
kaj malforta, kreskas, maturiĝas, ĝis li atingas la plenecon de sia surtera
destino. Ni penu imagi, ke homo venas en la mondon estante en tiu aĝo,
kiam li estas ĉe la plejsupro de sia evoluo kaj spertoj. Kie estus tiam
la rideto de la infanaj tagoj, la infanaj ludoj, la junecaj esperoj, la
mondo de fabeloj kaj de revoj, ĉio tio, kio faras la rememorojn pri la
infanaj jaroj tiel dolĉaj ? Infano iafoje sopiras esti « plenkreskulo
», kiam tedas lin gramatikaj kaj matematikaj zorgoj kaj la disciplino,
trudata de aliaj; sed maljunulo dankas Dion por la sunradioj de la infanaj
tagoj.
Dio povus krei homon, ke li estu perfekta
de sia komenco. Sed Li faris elekton, kiun Li sciis pli bona. Li metis
en la homon potencialajn perfektecojn kaj dotis lin per tiu atributo, kiu
estas propra al Li mem : per libera kaj konscia VOLO, per kiu la homo levas
sin supren sur la destinita al li vojo. Bahá'u'lláh skribas : « Ĉio,
kion vi potenciale posedas, povas tamen esti manifestita nur kiel rezulto
de via propra volado ». (2)
Liberan volon, rebrilon de Sia propra atributo kaj perfekteco Dio donis
al homo; ĉu do ni pretendu, ke estus pli perfekte, se Li estus nin kreinta
en la stato de trudita perfekteco, perfekteco sen volo, sen plej eta fortostreĉo,
sen ia merito niaflanke ?
Ni krias : la kreaĵo estas malperfekta,
ĉar malbono ekzistas en la mondo. Ni eraras. Ne ekzistas tia afero, kiel
pozitiva malbono. 'Abdu'l-Bahá diras, ke malbono estas simple manko de
bono aŭ neperfekta grado de bono. Malpleno estas nur manko de io, kio
okupus la spacon. Ni plenigu do tiun malplenon. Ni evoluigu la bonon, kiu
ekzistas potenciale en ĉiu el ni, kaj bono prenos la lokon de tio, kion
ni nomas malbono. 'Abdu'l-Bahá diras, ke kvankam eĉ mamnutrata infano
povas donadi signojn de avido kaj koleremo, tiuj ĉi ecoj mem per si ne
estas malbonaj : se la homo avidos pli da sciado, pli da justeco, tio estas
bona, same kiel estos bona, se li turnos sian koleron kontraŭ sangaman
tiranon. Malbono ekestas, kiam li turnas tiun esence bonan econ al neindaj
celoj, kiam anstataŭ spiritaj trezoroj li avidas materialajn posedaĵojn.
Oni povus ankoraŭ diri, ke tiu ĉi
klarigo ne ŝanĝas la fakton, ke ni suferas mankojn kaj dolorojn, kontrastajn
al la pozitiva bono.
Per kontrastoj kaj mankoj ni lernas
mezuri la valoron de ĉio. Adam Mickiewicz, granda pola poeto, komencis
sian « Sinjoron Tadeon » jene : « Litvo, patrujo mia, simile al sano
vian grandan valoron ekkonas litvano, vin perdinte... » Efektive,
ĉu estante sanaj ni konscias kaj ĝuas la valoron de la sano ? Ordinare
la respekto al sano venas nur kun malsano. Ni ekkonas la valoron de vido,
kiam ni blindiĝas kaj ne povas plu ĝui la vidon laŭ praktika, esteta
kaj kultura rilatoj. Ni ekkonas la valoron de aŭdo, kiam ni ne povas plu
ĝui muzikon kaj konversacion kun niaj proksimuloj. Ni ekkonas la valoron
de paco, kiam milito ekpezas super niaj kapoj. Ni ekkonas la dolĉecon
de hejmo, kiam cindroj kovras la hejman fajrujon aŭ sorto devigas nin
forlasi ĝin. Ni ekkonas la valoron de pura konscienco, kiam riproĉoj
kaj timo forpelas la dormon de niaj okuloj. Ni ekkonas valoron de freŝa
akvo, kiam ni estas en dezerto; de freŝa aero, kiam ni troviĝas meze
de urbaj fumoj aŭ devas surmeti gasmaskon. Eĉ apudeston de niaj karuloj
ni lernas taksi kutime nur kiam venas disiĝo.
En la ekzisto tiamaniere aranĝita estas
loko por doloro. Tio ŝajnas al ni nekomprenebla, maljusta, kaj denove
ni ekriproĉas nian Kreinton. Sed mallonga pripenso sufiĉas por konsciigi
al ni, ke ofte doloro estas nia gardanto. Ĝi avertas nin kontraŭ malbono.
Dentodoloro estas certe malagrabla, sed ĝi igas nin iri al dentisto, por
ke li prizorgu la malsanan denton antaŭ ol ĝi estos nekuracebla aŭ venenos
la tutan organismon. Se ni metos nian manon en fajron, ni eksentos bruldoloregon.
Sed ĝuste tiu doloro avertas nin pri danĝero de forbrulo kaj igas nin
retiri la manon, antaŭ ol pli serioza domaĝo estas plenumita. Sopiro
estas pena, sed ĝi igas nin reveni al la objekto de nia amo kaj tiamaniere
iĝas kaŭzo de feliĉo. Bezono estas iafoje prema, sed bezono estas ankaŭ
patrino de elpensaĵoj kaj kondukas nin antaŭen. Mizero estas malgaja,
sed ĝi igas nin serĉi laboron.
Ofte ni mem estas kaŭzantoj de la propra
sufero, sed anstataŭ kuraĝe esplori kaj rekoni tiun fakton, kio kondukas
nin al bonigo de nia propra konduto, ni riproĉas aliajn. Se ni metas la
manon en fajron, ni mem kulpas pri la brulvundo. Se ni malbone traktas
aliajn, ni rikoltas senton kaj reciprokan konduton, kiu nin dolorigas.
Se ni agas kontraŭ leĝo - ĉu ĝi estu leĝo de la naturo, ĉu leĝo
jura aŭ spirita - ni venigas sur nin la reagon de tiu leĝo; se ni tromanĝas,
ni malsaniĝas; se ni ofendas leĝojn de ŝtato, ni troviĝos en malliberejo;
se ni ofendas leĝojn de spirito, ni suferigas nin mem spirite kaj domaĝigas
niajn spiritajn kondiĉojn. Se ni rompas la leĝon de Amo, ni mem suferos
pro la rompo. Kaj la sufero atentigas nin pri nia misago, kiun ni aliokaze
ne rimarkus.
Sed niaj misagoj havas efikon ne nur
je ni persone. Ili efikas ankaŭ je aliaj homoj. Kaj, reciproke, misagoj
de aliaj homoj efikas al ni. Tiun ĉi lastan influon ni rimarkas pli facile,
ĉar ĝenerale oni pli facile rimarkas malbonon, kiun oni suferas de aliaj,
ol tiun, kiun oni kaŭzas al aliaj. Facile do ni rimarkas, se pro kulpo
de spekulema bankdirektoro ni perdas nian ŝparaĵon, konfiditan al tiu
banko. Sed ni iafoje fermetas la okulojn kaj ne vidas, ke niaj similaj
kulpoj suferigas aliajn, eĉ se tio okazas en malpli forta grado. Mastro,
kiu prokrastas pagi salajron al sia servanto, estas lia tirano. Societano,
kiu prokrastas pagi la societan kotizon, estas respondeca pro neperfekta
funkciado de tiu societo. Persono, kiu ne redonas prunteprenitan libron
- kiel ofta ekzemplo ! - kulpas pri manko, kiun tiu neredono kaŭzas al
la posedanto kaj pri malebligo de bono, kiun la posedanto povus fari, disponigante
laŭvice la libron al alia persono.
Homo estas unu malgranda ĉelo de granda
organismo. La funkciado de tiu ĉelo influas aliajn ĉelojn kaj estas de
ili influata. Malsano de unu membro kaŭzas malsanon de la tuta korpo kaj,
reciproke tiu membro, eĉ kiam ĝi mem estas sana, devas suferi pro la
ĝenerala malsano, eĉ okazinta pro kaŭzoj tute sendependaj de ĝi.
Kaj tiaspeca rilato, tia sufero pro
aliaj, atentigas nin, ke tiuj aliaj estas niaj proksimuloj, niaj fratoj,
ke ni ne rajtas ekkrii, kiel Kaino : « Ĉu mi do estas gardanto de
mia frato !? » kaj forpuŝi de ni nian respondecon pri ili. Ĉar jes,
ni estas gardantoj de niaj fratoj, same kiel unu ĉelo en la organismo
estas gardanto de alia ĉelo.
Ni plendas iafoje, ke ni estas ĝuste
tiu ĉelo de la organismo, kiu rikoltas nur batojn kaj suferojn. Nevere.
Ni ricevas de la organismo multe pli, ol ni supraĵe konsideras. Ni ricevas
de ĝi nian nutraĵon kaj ne povus vivi ekster ĝi. Ni ĝuas ĉiutage,
ĉiuhore la profitojn, kiujn donas al ni vivo en socio kaj kun socio. Ni
nur rigardu la plej simplajn objektojn en nia ĉambro : la plumon per kiu
kaj la paperon sur kiu ni skribas, la seĝon, sur kiu ni sidas, la lampon,
kiu donas al ni lumon, la libron, kiu donas al ni plezuron kaj instruon,
la radion, kiu portas al ni muzikon kaj novaĵojn - ĉiuj tiuj bonoj estas
haveblaj por ni nur dank'al tio, ke ni vivas en socio kun aliaj homoj,
el kiuj ĉiuj metas parton de la propraj kapabloj en la komunan trezorejon
kaj al kiuj ni ŝuldas nian parton. Rigardante nian propran vivon en rilato
kun aliaj, ni kutime vidas nur la malbonojn. Sed la bonoj estas multe,
multe pli abundaj kaj grandaj, ol la malbonoj. Denove tamen - ni ne scias
taksi ilin, ĉar ni tro kutimas al ili. Necesus, ke ni ilin perdu, ke ni
troviĝu, kiel Robinsono, for de la socio, sur iu senhoma insulo, por lerni
la valoron de tio, kion ni ricevas de la socio.
Kiel unu homo estas dependa de alia,
tute same homaj grupoj, familioj, gentoj, nacioj, estas en stato de interdependeco.
Tiel nomata nacia memsufiĉeco estas nur vana revo; ĉiuj nacioj estas
membroj de unu pli granda tuto, la homaro; nek ili povas elapartiĝi el
la tuto, nek ili povas ĝui feliĉon, bonstaton kaj pacon, se ili rompas
la leĝojn, kiuj regas kaj ligas la tuton. La rebato de la leĝo ĉiam
falos sur la kapon de tiu, kiu ĝin malrespektas. Leĝon oni devas obei
eĉ ne sciante ĝiajn motivojn. Oni devas obei leĝon simple tial, ĉar
ĝi estas leĝo. « Dura lex, sed lex » - malmola leĝo, sed leĝo,
diradis la romanoj.
Patro estas aŭtoritato por sia infano.
Liaj ordonoj kaj malpermesoj estas leĝo, kaj la infano devas ilin obei,
sendepende de tio, ĉu ili estas eldiritaj en seka, arbitra maniero, sen
prezento de la motivoj, aŭ ĉu, laŭ la reguloj de pli nova pedagogio,
la infano estas plene informita pri la kialo de la ordono aŭ malpermeso.
Se la infano rompas la devon de obeo, sciante la kialon de la patra ordono,
ĝia kulpo estas tiom pli granda. Ni uzu ekzemplon. Ni imagu infanon, al
kiu la patro malpermesis, ne klarigante la kialon, tuŝi certan skatoleton.
La infano malobeas, malfermas la skatoleton, ludas per la trovitaj en ĝi
alumetoj kaj bruligas la domon. Ĝi povas poste senkulpiĝi per la kutima
infana « mi ne sciis, ke... », sed ĉu li sciis pri la danĝero
de fajro aŭ ne, li estas kulpa, ĉar li malobeis la malpermeson tuŝi
la skatolon. Sed kompreneble la grado de lia kulpo ne povas esti komparita
al kulpo de infano, kiu, avertita de la patro pri fajrodanĝero, ludas
per la alumetoj kaj kaŭzas fajron. Ĉi tiu lasta ne povas senkulpiĝi
per « mi ne sciis, ke... ». Li meritas punon, ĉu tiu puno estos
ŝajna manko de amo, kiun la patro al li elmontros, ĉu forsendo el la
hejmo, aŭ iu fizika doloro. Kaj se la infano, malgraŭ tiu sperto, malobeas
denove kaj denove, estas ne nur la rajto, sed ankaŭ la devo de la patro
disciplini la infanon, eĉ per severaj rimedoj, kvankam la infano plendus
pri krueleco kaj venĝemo de la patro.
Se la homaro, simile al tiu infano,
malobeas la leĝojn, donitajn de la Patro, la leĝojn, kies esenco estas
Amo, ĝi meritas kaj devas ricevi, por sia propra eduko, punon. Se la homaro
rompas la leĝon de Amo, kiam la esenco, valoro kaj signifo de tiu leĝo
estas al ĝi klarigitaj kaj danĝero, fluanta el tiu leĝorompo estas al
ĝi anoncita, tiam ĝi mem grandigas sian propran kulpon kaj la repagon
de sufero, kiu nepre devas fali sur ĝian kapon. En ĉi tiu tago la homaro
ne estas plu senscia infano. Ĝi estas klerigita kaj avertita. Rekonfirmita
estas al ĝi la leĝo de Amo, proklamita la Leĝo de Unueco, konigita la
motivo, montrita la celo kaj sciigita la danĝero, kiu fluas el la rompo
de tiu plej alta Leĝo. Se malgraŭ ĉio la homaro ŝtopas siajn orelojn,
vualas la okulojn kaj forturnas sin de la Leĝo kaj ofendas ĝin - ĝi
devas rikolti amaregajn fruktojn de sia malobeo. Peko, ĉu plenumita de
homo, aŭ de la homaro, estas kiel bumerango. Kiel bumerango revenas al
la piedoj de la ĵetinto, tiel peko refrapas tiun, kiu ĝin plenumis. «
Kiu
batalas per glavo, pereos de glavo ».
Kiamaniere ni konu tiujn leĝojn, al
kiuj ni ŝuldas obeon ? Kelkaj volas serĉi ĝin en si mem, en la propra
konscienco. Sed la konscienco de homo estas limigita, tiel kiel la homo
mem estas limigita. Nia menso estas nur limigita homa menso. Nia kompreno
estas nur limigita homa kompreno. Niaj imagoj, ideoj, plaĉoj, ŝatoj estas
nur limigitaj homaj imagoj, ideoj, plaĉoj kaj ŝatoj. Kiamaniere per nia
limigiteco ni penetru kaj ekposedu la Absoluton ? Kiamaniere per la kulereto
de niaj limigitaj povoj ni elĉerpu la oceanojn de la Senfina ? Se ni ekmigrus
tra la spaco de la universo, por atingi la limon de tiu spaco, ni vane
penadus. Eĉ se ni migrus dum milionoj da lumjaroj, ni ne atingus limon,
ĉar tiu spaco estas senlima, senfina; la senfineco kaj senlimeco, daŭro
kaj eterneco, antaŭ kiuj svene fleksiĝas la homa kompreno kaj rekonas
sian malfortecon kaj netaŭgecon. Se la pli kruda, fizika universo estas
por ni nekonkerebla, kiom pli ekster nia atingo estas la Superega Kreinto
de ĉi tiu kaj ĉiuj mondoj, la Absoluta Vero, Dio ? Tiu ĉi Absoluta Vero
estus por ni eterne nepentrebla muro de misteroj, se ne plaĉus al Dio
mem malfermi pordojn en tiu muro kaj sendi al la homaro grandajn Gvidantojn
kaj Instruantojn. Kiamaniere efektiviĝas la inspiro de la profetoj, per
kiaj rimedoj, signoj, vizioj, lingvoj Dio malkaŝas al ili Sian Volon kaj
Leĝon, por ke ili transdonu ĝin al ni, unuvorte : kia estas la « tekniko
» de la Revelacio, tion scias nur Dio mem kaj tiu, kiu ricevas la revelacion.
Peni ĝin klarigi al ni estus kiel klarigi al formiko principojn de alta
matematiko aŭ al fiŝo sekretojn de muzika harmonio. Pro tiu nekomprenebleco
de la rilato kelkaj diras, ke profetoj, t.e. Malkaŝantoj de Dio, estas
nur homaj inventaĵoj, ke ili estas nenio pli ol bonkoraj kaj eksterordinare
inteligentaj homoj. Estis tamen kaj estas en la mondo multaj homoj bonkoraj
kaj neordinare inteligentaj. Kaj kvankam ili faras grandajn servojn al
la homaro, kvankam ili enskribas sian nomon per oraj literoj sur la paĝoj
de filantropio, medicino, fiziko, lingvoscienco, tamen ilia influo ne estas
komparebla al tiu de la grandaj Spiritaj Estaĵoj, kiuj enskribis siajn
nomojn per la literoj el lumo sur la paĝoj de la ekzisto.
Kelkaj atentigas, kiel la homoj iafoje
eraras en sia juĝo, aklamante kiel profeton, kiel savanton iun paseman
modulon, iun momentan potenculon de la tero. Sed la homaj eraroj neniel
pruvas neekziston de la vero. Malsukceso de Volapük ne pruvis neeblecon
krei lingvon artefaritan. 605 sensukcesaj medicinaj eksperimentoj ne pruvis
neeblecon de la sukceso, kiun atingis la 606a eksperimento.
Stratamasoj ne kutimas aklami la Veron.
Se ili ion aklamas, tio estas, kontraŭe, pli ĝuste signo, ke tiu nove
voĉata ideo estas nur ideo tiaspeca, kia trafas al la malprofundaj pensoj
de la amaso, ke tiu ideo mem ne estas profunda, ke ĝi ne estas la vero.
Kiam la Vero aperas, ĝi estas tiel kontraŭa al la ŝatoj kaj gustoj de
amaso, ke tiu amaso salutas ĝin per ŝtonoj kaj krucumas. Ĉiu vera profeto
suferis persekutadojn kaj sciis de antaŭe, ke li ilin suferos. Kaj ne
povis esti alimaniere, ĉar ĉiu el la profetoj venis por elŝiri la homaron
el la molaj litoj de materialismo kaj konduki ĝin sur la dornan, ŝtonan
vojon de spiritaj aspiroj. Ha, oni nevolonte forlasas la molan liton por
dorna vojo... Neniu homo, krom tiu vere sendita de Dio kaj subtenata de
Li, havus la kuraĝon elmeti sin al tiaj persekutoj. Kaj se ili elmetas
sin, tio estas pro la nekontraŭstarebla ordono de Dio. « Dio estas
Mia Atestanto, ho homoj - skribas Bahá'u'lláh - Mi estis dormanta sur
Mia lito, kiam jen Blovo de Dio, ŝvebanta super Mi, vekis Min el Mia dormo.
Lia vivodona Spirito revivigis Min kaj Mia lango iĝis malligita por proklami
Lian Vokon ». (3)
Tiuj, kiuj sekvas modan eminentulon,
forlasas lin, kiam la modo pasas. Tiuj, kiuj sekvas la veran Veron, estas
al ĝi fidelaj ĝis la lasta spiro, kion ajn ili rikoltus sur la tero rekompence
por tiu fideleco - kritikon, mokon, malamon, persekuton, morton. «
Provoj kaj suferoj - skribas Bahá'u'lláh - estis de tempo nememorebla
sorto de tiuj elektitoj de Dio, de tiuj Liaj servantoj, kiuj estas malligitaj
de ĉio krom Li... Tia estas la Dia metodo, aplikata en la pasinteco, kaj
tia ĝi restos en la estonteco. Benitaj estas tiuj, kiuj firme eltenas,
kiuj estas paciencaj en malbonkondiĉoj kaj malfacilaĵoj, kiuj lamentas
nenion, okazantan al ili kaj paŝas la vojon de rezigno… » (4)
« Prenu vian krucon kaj sekvu Min » - diris Jesuo. « ...Ho
mia Dio ! - parolas denove Bahá'u'lláh - kiamaniere Viaj veraj
amantoj povus esti rekonitaj, se ne per suferoj, kiujn ili elportas sur
Via vojo... La kunuloj de ĉiuj, kiuj Vin adoras, estas larmoj, kiujn ili
verŝas; la konsolantoj de tiuj, kiuj Vin serĉas, estas iliaj ĝemsopiroj;
la nutraĵo de tiuj, kiuj ekrapidis al Vi, estas pecetoj de iliaj rompitaj
koroj ». (5)
Tamen la elportataj suferoj mem estas
nur pruvo de sincereco kaj kuraĝo flanke de tiuj, kiuj ilin elportas.
Ili ne estas mem pruvoj pri la Dia Misio. La celo de la Dia Misio estas
altigi, eduki la homojn kaj starigi novan civilizacion. Kiam tio estas
efektivigita, tio estas pruvo, ke Tiu, kiu proklamas sin Dia Sendito, efektive
parolas per la Dia aŭtoritato, ke Dio dotis lin per krea potenco, Sia
propra atributo, kiun neniu tera potenco povas venki. Moseo, senhelpa sur
la tero, tamen gvidata kaj subtenata de la Supertera Potenco, elkondukis
el Egiptujo amason da sklavoj. Tiel malaltaj ili estis, ke ili bedaŭris
sian sklavecon, ke ili adoris oran bovidon, kaj tamen al tiu amaso da sklavoj
Moseo donis leĝojn kaj kondukis la popolon al alteco, kiu en la tiama
mondo ne havis egalan. Kaj kiam la lumo de Moseo malaperis meze de Lia
popolo, kiam restis meze de ĝi nenio krom la litero de la Leĝo, tiam
aperis nova Sendito. Kvankam mem krucumita, kvankam la sango de Liaj disĉiploj
superfluis arenojn, Li tamen ekskuis la konsciencon de la homaro, revivigis
la spiriton, ekskuis la fundamentojn de tiu ordo, sur kiu staris la Roma
Imperio kaj starigis novan ordon, donis komencon al nova civilizacio. Sen
Lia alveno la homaro ruliĝadus pli kaj pli en la abismojn de tiraneco,
de besteco. Li haltigis la falanton sur la deklivo de la abismo kaj kondukis
lin supren. Ĉu al io simila kapablas cent «neordinare inteligentaj »
filozofoj ?
En arabaj dezertoj vivis sovaĝaj gentoj.
Ili adoris ŝtonajn idolojn. Ili militis, murdis, ekstermadis unu alian.
Ili enterigadis siajn infanojn vivaj. Kaj al tiuj duonbestaj sovaĝuloj
venis Mahometo, instruis, unuigis kaj civilizis ilin, ĝis ili superbrilis
la tiam jam krepuskiĝantan kulturon de Eŭropo kaj fakte verŝis novan
sangon en la vejnojn de tiu kulturo. Kiu nura saĝulo kapablus tiel altigi
tiun popolon ?
Kaj kiam, siavice, paliĝis la lumo
de Mahometo, kiam Liaj konfesantoj, simile al la konfesantoj de Moseo en
la tempo de Jesuo, forgesis la spiriton de la Instruo kaj adoris nur la
literon, tiam la fundamentoj de Persujo ektremis pro la potenca voko de
Báb, mem sendita kun Dia povo, por anonci kaj prepari la vojon por tiu,
kiu portas la titolon « Bahá'u'lláh », Gloro de Dio.
Neniam antaŭe simila mallumo kaj konfuzo
regis en la mondo. Ĉar ĉi tiun fojon ne unu grupo, ne unu nacio, sed
la tuta homaro eniris en krizon - krizon moralan, religian, ekonomian,
politikan, krizon tiel sensimilan, tiel universalan, ke tra la tuta terglobo
ne ekzistas domeno de la homa vivo, el kiu ne aŭdiĝadus alarmaj krioj,
ke io putras; ke ne ekzistas tia pilaro [sic !; piliero ?] de la ordo de
la mondo, kiu ne tremus; ke ne ekzistas unu nacio, unu homo sen sufero,
unu tago sen sufero, unu horo sen sufero.
Simile kiel en kazo de fizika sufero
niaj nervoj alarmas nin per raporto, ke io en nia organismo estas en malordo
kaj ke ni bezonas konsilon de kuracisto, tiel ankaŭ tiu ĝenerala sufero
de la mondo indikas, ke la tuta malnova ordo de la mondo putras kaj disfalas,
ke, por ke la homaro vivu kaj prosperu, konsilo de kuracisto estas necesa.
Tia estas la tempo, en kiu Bahá'u'lláh
estas aperinta.
Tia estas la tempo, en kiu Li turnas
la paĝon de mondhistorio.
Tio estas la tempo, pri kiu Bahá'u'lláh
skribas : « La vivoforto de la homa kredo je Dio estas mortanta en
ĉiu lando; nenio krom Lia saniga medikamento povas ĝin restarigi... La
Vorto de Dio sole povas atribui al si tiun distingon, ke ĝi estas dotita
per kapablo, necesa por tiel granda kaj tiel profunden- iranta ŝanĝo
» (6)
« Ho vi elektitaj reprezentantoj
de la popolo de ĉiu lando ! - Li skribas ankaŭ - ... Rigardu la
mondon kiel homan korpon, kiu, kvankam kreita sana kaj perfekta, estas
afliktita, pro diversaj kaŭzoj, de gravaj suferoj kaj malsanoj... Tio,
kion la Sinjoro ordonis kiel superan kuracilon kaj plejpotencan rimedon,
estas unuiĝo de ĉiuj ĝiaj popoloj en unu universala Afero, en unu komuna
Kredo » (7)
Kaj Li ordonis al la mondo tiun « superan
kuracilon » de unueco. « Devas alveni tempo - Li skribas
- kiam universale komprenita estos imperativa neceso kunvoki vastan,
ĉioentenan kunvenon de homoj. La regantoj kaj reĝoj de la tero devas
nepre ĉeesti ĝin kaj, partoprenante en ĝiaj interkonsiloj, devas konsideri
tiajn manierojn kaj rimedojn, kiuj metos fundamentojn de la Plej Granda
Mondpaco inter la homoj... Se iu ajn reĝo prenus armilon kontraŭ alian,
ĉiuj devas unuigite leviĝi kaj malebligi tion al li... Proksimiĝas tago,
kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos unu universalan lingvon kaj komunan
skribmanieron... Ne tiu fieru, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu
amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando kaj la homaro estas ĝia
civitanaro » (8)
Eĉ homoj nenion sciantaj pri la Revelacio
de Bahá'u'lláh kaj la fortoj, kiujn tia revelacio elkatenigas, komprenas,
ke la penoj kaj streĉoj, kiujn la homaro nun travivas, havas duoblan karakteron.
Ili estas mortosuferoj de la malnova epoko kaj naskosuferoj de la nova.
Ne estas loko samtempe por du. Tial la sonoriloj, anoncantaj la naskiĝadon
de la nova tempo kaj nova civilizacio, estas samtempe funebraj sonoriloj
por la malnova tempo kaj civilizacio. « La mondekvilibro estas renversita
pro la vibranta influo de tiu ĉi plej granda, tiu ĉi nova Ordo de la
Mondo » (9) - estas la
vortoj de Bahá'u'lláh. « Baldaŭ la hodiaŭa Ordo de la Mondo estos
forrulita kaj nova etendita en ĝia loko ». (10)
« Ĉiu vorto - Li diras aliloke
- kiu eliras el la buŝo de Dio, estas dotita per tia potenco, ke ĝi
povas inspiri novan vivon en ĉiun homan formon... Per la nura revelacio
de la vorto 'Formodonanto', eliranta el Liaj lipoj kaj proklamanta Lian
atributon al la homaro, tia potenco estas elkatenigita, kia povas naskigadi,
tra sinsekvaj jarcentoj, ĉiajn diversajn artojn, kiujn la homa mano povas
produkti ... Simile, kun la momento, kiam la vorto, esprimanta Mian atributon
'La Ĉioscia' eliras el Mia buŝo, ĉiu kreita estaĵo, konforme al sia
kapableco kaj limigoj, estos dotita per povoj, kiuj ebligos al ĝi disvolvi
la konadon de plej mirindaj sciencoj... Sciu kun certeco, ke la revelacio
de ĉiu alia Nomo estas akompanata per similaj manifestiĝoj de la Dia
povo. Ĉiu unuopa litero, eliranta el la buŝo de Dio, estas vere liter-patrino,
kaj ĉiu vorto, eldirita de Tiu, kiu estas la Fonto de Dia Revelacio, estas
vorto-patrino, kaj Lia Tabuleto estas Tabulet-Patrino ». (11)
Se ni komparos ĉiujn elpensaĵojn,
inventaĵojn, akiraĵojn atingitajn de la homaro antaŭ la tempo de ĉi
tiu Revelacio kun tiuj, kiuj aperis dum la lastaj cent jaroj, tiu ĉi komparo
devas frapi ĉiun senantaŭjuĝan observanton kaj atentigi lin pri la vereco
de la supre cititaj vortoj. Ekzemploj de tiu ĉi grandega progreso estas
tro multaj kaj tro frapaj por citi ilin. Kiu ne scias pri la inventaĵoj
kaj malkovroj sur la kampoj de fiziko, ĥemio, medicino, psikologio, pedagogio,
lingvoscienco ? Jam nun ni ekvidas, ke infano en ĉi tiu tempo havas pli
da scio, ol kleruloj de la pasintaj tagoj.
Ni devas malfermi niajn okulojn al la
lumo de la Nova Tago, kaj ne sopiri vane al tagoj pasintaj. La tagoj pasintaj
havis sian gloron, sed ili venis kaj pasis, por ke la Nova Tago ekbrilu.
Mi renkontis iam personon, kiu, kvankam allogita per la grandeco de la
Nova Revelacio, ne havis tamen la kuraĝon eliri el la malnovaj kadroj,
ne havis la kuraĝon rigardi per la propraj okuloj, kompreni per la propra
kompreno kaj akcepti per la propra konscienco. En siaj revoj ŝi vidis
sin antaŭ du mil jaroj sur la stratoj de Jeruzalemo kaj revis, ke ŝi
estus tiam inter la unuaj, kiuj rekonis kaj akceptis la Vorton de Dio.
Vana imago ! Tia persono ankaŭ tiam ne havus la kuraĝon kontraŭstari
la pezon kaj aŭtoritaton de la Malnova Leĝo kaj riski malaprobon de pliaĝuloj
kaj pastroj de la Malnova Kredo. Ŝi eble plorus kompateme, vidante Jesuon
klinita sub la pezo de la kruco, sed ne havus kuraĝon elpaŝi el la amaso
kaj oferi al Li tukon, por viŝi la ŝvitgutojn de Lia frunto.
La veraj amantoj de Dio estas tiuj,
kiuj scias rekoni Lian Vorton, eĉ se nova Buŝo ĝin proklamas. Kaj ili
estas tiuj, kiuj en la Tago de Juĝo eksidas ĉe la dekstra flanko de la
Sinjoro.
Ni finu per kelkaj pliaj vortoj de Bahá'u'lláh
:
« Diru : Ĉu ekzistas iu dubo koncerne
Dion ? Rigardu, kiel Li venis malsupren el la ĉielo de sia favoro, zonita
per potenco kaj vestita per suvereneco. Ĉu estas ia dubo koncerne Liajn
signojn ? Malfermu viajn okulojn kaj prikonsideru Liajn klarajn pruvojn.
La Paradizo estas ĉe via dekstra mano kaj estas alproksimigita al vi,
dum la Infero estas disflamigita. Vidu ĝiajn englutajn flamojn. Rapidu
eniri en la Paradizon, kiel signo de Nia kompatemo al vi, kaj trinku el
la manoj de la Plejkompata la Vinon, kiu estas vere vivo ». (12)