Reveno al B.E.L.
KIEL
MI EKKREDIS
de Anneke Schouten-Buys el Nederlando.
Mi venas de sufiĉe ortodokse kalvinista
familio kaj estas la sola el kvar gefratoj kiu aniĝis en tiu eklezio.
En la somero de 1968 la pli aĝa fratino
skribis al mi ke kun sia edzo ŝi fariĝis bahaano : « Verŝajne vi ne
konsentas pri tio »
Sed kiel malkonsenti pri io kion mi
tute ne konas ? Do mi petis, sendi informojn kaj ricevis kelkajn broŝurojn.
« Interese, sed ĉu vi ne havas iun libron ? » mi poste skribis.
La fratrino donis la libron « Bahá'u'lláh
kaj la nova epoko » de d-ro. J.E. Esslemont ; la patrino alportis ĝin
kiam ŝi vizitis min en novembro por ĉeesti la bapton de mia dua filo.
Post la unuaj ĉapitroj kaptis min la
beleco de la citaĵoj el la bahaaj Skribaĵoj. Per tio ili trafis mian
koron kaj mi kun pli granda intereso legis. « Tio estas io por kiam la
infanoj estos pli aĝaj, ĉar tio prenos multe da tempo » mi pensis.
« Ĉu vi konsentus se mi bahaaniĝus
? » mi post kelkaj semajnoj demandis de la edzo, Klaas. « Se vi trovas
ĝin vera, vi aniĝu » li respondis. Sed mi ne volas aniĝi sola ĉar
mi pensis ke se li poste interesiĝos kaj aniĝos, liaj parencoj kulpigos
min pri tio.
En decembro gastis ĉe mi la pli juna
fratino kun sia tiama amiko, ili kune bahaaniĝis iom poste. Kiam en januaro
mi kun Klaas kaj niaj filoj gastis ĉe la pli aĝa fratino, la bofrato
parolis entusiasme pri la Domo de Justeco kaj spiritaj asembleoj, kiel
ili gardas la unuecon de la komunumo. Tiun nokton mi apenaŭ dormis : tutklare
mi sciis ke mi estas bahaano, ke mi trovis veron kiun mi ne serĉis, kvankam
kiel dek sepjarulino sonĝis pri la reveno de Jesuo Kristo, kiun jam kiel
infano mi sopiris ĉeesti.
En la mateno mi demandis ĉu estas bahaanoj
en mia urbo kaj la fratino trovis adreson de familio, kiu ĵus ekloĝis
tie kaj ĵus bahaaniĝis. Kun Klaas mi regule vizitis iliajn informvesperojn,
kie ni trastudis denove la libron de d-ro Esslemont. Fine de aprilo Klaas
diris ke ankaŭ li volas bahaaniĝi kaj ni skribis leteron al la Nacia
Spirita Asembleo por anonci nin. En printempa tendaro fine de majo ni kune
subskribis niajn aniĝilojn.
Ekde tiam ni kune aŭ sole multe agadis
en la bahaa komunumo, i.a. en la komitato pri la jaro de la virinoj, en
la loka pacmovado kaj mediprotektaj asocioj. En 1986 mi eklernis Esperanton,
ĉar lingvoj ĉiam interesis min kaj mi esperis trovi geamikojn en orienta
Eŭropo pere de tiu lingvo. De tiam mi partoprenis en kelkajn UK-jn kaj
vojaĝis en orienta Eŭropo por viziti la geamikojn kiujn mi efektive trovis
tie dank’al Esperanto. Ekde 1992 mi prizorgas la recenzojn en la revuo
de la nederlanda Esperantistoj. Jam kelkajn jarojn mi estas la kasistino
de BEL.
Anneke Schouten-Buys.