KIEL
MI EKKREDIS
de Bernhard Westerhoff el Germanio
Kreskis mi en kampara familio romkatolika. Religio estis grava parto de la ĉiutaga vivo, esenca trajto de la vilaĝa kulturo. Junule mi tamen konstatis ke ĉio estis eksteraĵo - ŝelo sen kerno. Almenaŭ tiel sentiĝis la afero al mi. Aldoniĝis la konsciiĝo pri la malperfektoj kaj eĉ pekoj de la eklezio. Rezultis perdo de ajna kredo je io transcenda kaj plena retiriĝo de la eklezio. Kaj tio malgraŭ la tiel kaŭzitaj severaj konfliktoj kun la gepatroj. Ja volis mi sinceron.
La mondpercepto ateista tamen povis kontentigi ne longe. Ke hedonisma materialismo estas kruda memtrompo, tio jam frue klaris. Kaj racia humanismo lasis ian vakuon enkoran. Altiris hinduismaj kaj budhismaj promesoj pri ilumiĝo kaj nirvano atingebla rezulte de profunda meditado. Provadis mi diverse kaj dume esploradis la propran internon. Da seniluziiĝoj estis multaj, la interna vakuo daŭre grandiĝis - memestimo kaj interhoma rilatkapablo grandparte perdiĝis. Pli kaj pli firme establiĝis sento de kompleta kateniteco en strukturoj rezultiĝintaj el la biografiaj hazardoj. Emocie sidis mi en malvasta kaĝo senluma - kaj neniel scieblis ĉu ekster ĝi helo ekzistus.
Dume konatiĝis mi kun bahaanoj. Ne daŭris longe ĝis firmiĝis konvinkiĝo ke jen instruoj nesupereblaj : tiom profundaj, adekvataj kaj kompletaj. Nova mondpercepto kiu faris ĉion klara. Jen ordo perfekta, vere altira; konkludo : se religio, nur tiu ĉi. Kaj tio eĉ malgraŭ la rapida konstato ke la adeptoj de Bahá'u'lláh plejparte sin trovas nur je la eko de l' vojo elektita. Sed kial devojiĝi pro homaj malperfektoj ? Ja serĉis mi la esencon.
Sed ĝuste ĝi, la kerno, la respondo el la mondo transcenda - kiel ĝin trovi sen konvinko ke entute ĝi ekzistas ? La providenco min kondukis al aranĝo en kiu rakontis bahaanino irana, kiu sukcesis fuĝi el la lando dum daŭris tie la kruelaj persekutadoj de ŝiaj samkredanoj far la reĝimo islame fundamentisma (mi tamen forte malemas konsideri islamanoj tiujn, kiuj arogas esti la sole veraj adeptoj de l' profeto Mahometo, sed en Ties sankta nomo senhonte torturas kaj murdas). Rakontis ŝi pri homoj kiuj sur la sojlo de l' ekzekuto ekzalte ĝojkantis, pri homoj certaj pri la paradizo, pri la vera hejmo transcenda. La morton ili ne timas sed ĝoje bonvenigas. Ĉu ili ĉiuj stultegas, mem sin trompas ? Aŭ ĉu vere eblas ?
Almenaŭ provi mi volas - jen la decido hejmenvoja. Pri la vojo irenda ne estis dubo: preĝi. "La kernon de religia kredo konsistigas mistika percepto, kiu unuigas la homon kun Dio. Tiu ĉi stato de spirita konekto atingeblas kaj konserveblas pere de meditado kaj preĝado … Por kredanto ne sufiĉas akcepti kaj sekvi la instruojn. Li devas krome evoluigi en si spiritecon, kaj tio ĉefe fareblas pere de preĝado." Ĉi citaĵon malkovris mi nur pli poste; tamen, jen kion klare mi konsciis. Neniel povas sufiĉi ia intelekta konvinko. Bezonatas vera interna konfirmo.
Sed ja ankoraŭ mi ne povis kredi. Kiel do eki vojon sen scii ĉu celo entute estas ? "La vojo jam estas la celo." Ankaŭ tion mi poste lernis. Do, malgraŭ ĉiaj duboj mi devigis min ĉiutage preĝi. Kaj fakte post iom da tempo tio ja havis efikon. Mi estas konvinkita ke tiu efiko venis ĉar sincere mi serĉis, mi vere volis scii kaj sincere petis Dion je konfirmo. Ne estis ia grandioza iluminiĝo kiu venis al mi. Sed estis vera interna konfirmo. Tre malforta komence, tamen sufiĉa por certiĝi ke la vivo estas pli ol fizika estado etendiĝanta de nasko al morto, ke esence vivi estas spirita afero, ke estas la animo senmorta, survoja al la mondo transcenda.
La kaĝo ricevis fendon, tre etan, tamen fendon tra kiu jen kaj jen enpenetris lumradio. Proprasperte mi eksciis ke ja tiu kaĝo ne estas jam ĉio, ke ekster ĝi brile helas. Necesos sincera penado, sed estas la ŝanco iom post iom pligrandigi tiun fendon kaj iam atingi veran liberiĝon : "Nur kiam la lampo de serĉado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de raviĝo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serĉanto kaj la brizo de Lia [t.e. la Dia] korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeliĝos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido leviĝos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ĝojigan mesaĝon de la Spirito, brile kiel la aŭroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elverŝoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serĉanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso." (Bahá'u'lláh)