Reveno al BEL.
KIEL
MI EKKREDIS.
de Eric Coffinet el Francio.
Mi naskiĝis en 1957 ĉe familio, kiu
sincere kredis je Jesuo-Kristo sed ne observis kulton, kaj oni edukis min
laŭ firma tradicio kristana : bapton, katekismon, komunion, konfirmacion,
edziĝon mi plenumis laŭ la romkatolika ritaro... Kvankam mi ŝajnis (
ĉu tro ? ) « bona disĉiplo », mi ĉiam sentis min fremda en tiu mondo
kaj ribelema kontraŭ ĝia hipokriteco. Tiom da foje mi revis, ke mi estis
vivanta dum la epoko de Jesuo-Kristo por Lin agnoski, Lin sekvi, kaj sperti
la purecon de la ĵus naskita kristanismo...
Mi elektis la medicinon kiel profesion
ĉar ĝi estas la vojkruco de scienco kaj de humanismo, kie eblas havi
ambaŭ piedojn sur la tero kaj kapon meze de la steloj kun koro ĉiam vivoplena.
Ekster malamo kaj perfido de la homaj aferoj, mi provas « foje resanigi,
ofte helpi sed ĉiam konsoli » miajn suferantajn homofratojn.
Plej fore kiel eble mi memoras mian
pasintecon, ĉiam allogis min Dio. Mi eĉ projektis fariĝi monaĥo aŭ
pastro, sed mi rezignis ĉar mi rapide ekkonsciis, ke mi ne eltenos la
limigojn truditajn de la eklezio romkatolika, kies ritojn kaj dogmojn mi
estis pli kaj pli pridubanta. Tiam mi serĉis Dion kie ajn mi esperis trovi
Lin, kaj ĉie mi vidis Lian lumon sen kompreni kial ĉion oni rajtas fari
kaj pravigi pro Lia nomo : kiu pravas ? kie estas la vero ? Dum la plej
mallumaj kaj malesperaj tempoj de mia vivo ĉiam vigligis min la espero,
ke iam mi trovos tiun Lumon ekviditan dum miaj sonĝoj.
Je iu tago de la sankta jaro 149a de
la Baha-a Erao ( 1992-1993 ) mi eniris en la baha-an centron de la franca
urbo Nico, same kiel mi faris en multajn aliajn preĝejojn aŭ religiajn
kunvenojn, kiujn mi vizitadis dum tiuj jaroj da spiritaj vagado kaj serĉado.
Kaj same kiel en miaj sonĝoj, mi tie ekvidis la «Libron de Certeco »
verkitan de Bahá'u'lláh. Ĝi estis kvazaŭ la katalizilo de la sekreta
alkemio bolanta en mi, la ero ebliganta ordigi mian puzlon, la ŝlosilo
por malkovri la dian planon. Oficiale deklari min baha-ano estis la simpla
agnosko pri tio, kio mi estis jam delonge sed kion mi ne sukcesis nomi.
Mi, kiu sopiradis esti kristano dum la 2a jarcento post la alveno de Jesuo-Kristo
por Lin servi kaj anonci Lian Evangelion, subite fariĝis baha-ano de la
2a jarcento post la reveno de Kristo, servante Bahá'u'lláh-on kaj provante
diskonigi Lian Bonan Novaĵon ! Kiu estus anoncinta tion al mi, tiun mi
certe estus taksinta kiel frenezulon ! ...
Ofte oni demandas min pri kia frenezo
instigis min al « malkonfeso de mia prapatra kredo kaj aliĝo al islama
Sekto » ? Mi ĉiam respondas, ke ĝi similas al tiu de la unuaj kristanoj
sekvintaj Jesuon, kies mesaĝo estis skandalo laŭ la judoj kaj frenezo
laŭ la grekoj. Mi opinias, ke baha-aniĝinte mi ne malkonfesis mian kredon
je Jesuo-Kristo sed male plenumis ĝian promeson, same kiel la apostoloj
kristaniĝintaj plenumis tiun de la Malnova Alianco. La Baha-a Kredo estas
por mi lumo kaj vorto diaj por revivigi nian mondon. Ĝi estas nek juda,
nek kristana, nek islama sed trans la vualoj de la nomoj ambaŭ eterna
pro sia koncepto pri la homo kaj revolucia pro sia koncepto pri la homaro.