Reveno al BEL.
KIEL
ONI FARIĜAS BAHAANO
Fariĝi bahaano estas esence spirita
afero, nome ke la sento de kredo vekiĝas en la koro de serĉanto. Krome
bezonatas ankoraŭ bazaj scioj pri la centraj personecoj de la Bahaa Kredo
kaj pri iliaj instruoj.
Bahá'u'lláh diras, ke « La unua
devo preskribita far Dio por Liaj servantoj estas rekono de Li Kiu estas
la Tagiĝo de Lia Revelacio kaj la fonto de Liaj Leĝoj... Endas por ĉiu
kiu atingas tiun ĉi plej subliman staton, tiun ĉi pinton de transcenda
gloro, observi ĉiun ordonon de Li Kiu estas la Deziro de la mondo. Tiuj
ĉi ĝemelaj devoj estas nesepareblaj. Unu el ili ne akcepteblas sen la
alia ».
Bahaismo ne havas pastrojn aŭ klerikon.
Same ĝi ne havas ritojn aŭ sakramentojn. La fakta procedo bahaaniĝi
estas tre simpla : Kutime oni simple plenigas kaj subskribas ian membriĝan
karton. Tiaj kartoj haveblas plej ofte ĉe iu bahaa grupo aŭ institucio
(kutime Bahaa Spirita Asembleo). Tia membriĝkarto haveblas ankaŭ en Esperanto
ĉe Bahaa Esperanto-Ligo (BEL). Ĝi tekstas: « Mi rekonas ke Bahá'u'lláh
estas la Revelacianto de Dio por la nuna epoko; mi baze informiĝis pri
la vivo kaj instruoj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá ; mi konscias
pri la fundamentaj instruoj kaj leĝoj de la Bahaa Religio kaj klopodas
vivi laŭ ili; mi scias ke la bahaanoj estas organizitaj en komunumo kun
propra administra ordo kies esencajn trajtojn mi konas; mi volas fariĝi
bahaano ».
Kutime la plenigita kaj subskribita
karto estas donata aŭ sendata al la plej proksima bahaa grupo aŭ institucio.
Sed eblas ankaŭ tiun sendi ekzemple al BEL, kiu ĝin pluperos.
Fariĝi bahaano estas fakte afero, kiu
okazas en la koro de persono kiam ŝi aŭ li konsciiĝas pri la rolo kaj
stato de Bahá'u'lláh kiel Manifestiĝo de Dio kaj Lin tiel rekonas kaj
akceptas.
Registriĝi kiel bahaano estas teknika
afero kiu certigas ke nova kredanto fariĝas membro de la bahaa komunumo
kaj povas partopreni en ĝia ĉiutaga vivo kaj disvolviĝo (partopreni
en ĉiuj komunumaj eventoj, elekti, kontribui al fondusoj ktp.). Novregistrito
devas esti akceptata far iu Bahaa Spirita Asembleo kaj kutime poste ricevos
ian bahaan membrokarton.
Pliaj informoj ĉe :
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de
bel@bahai.de