Aktuale viglas debato pri globaliĝo
kaj ĉu estas afero bona aŭ malbona. Eĉ se tia nigra-blanka aliro estas
nepre tro simpla, evidente necesas trovi, precipe kolektive, respondon
al la grandegaj defioj, kiuj sumiĝas sub la termino globaliĝo.
Por kelkaj globaliĝo temas pri pure
ekonomia tendenco sekve de tutmonde liberigita merkata sistemo. Por aliaj
temas pri daŭre akceliĝanta procezo de internacia interŝanĝo kaj interkonektiĝo.
Kiel ajn oni ĝin vidas, globaliĝo estas reala kaj dinamika procezo kaj
ĝi kaŭzas preskaŭ ĉie sur la terglobo multajn kaj ofte radikajn
ŝanĝojn, kiuj montriĝas jen pozitivaj jen negativaj.
Tiuj, kiuj defendas globaliĝon, diras,
ke ĝi alportas prosperon al sennombraj milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo,
ke ĝi rompas naciajn kaj kulturajn barojn kaj helpas rapidigi la starigon
de paco. Kritikantoj diras, ke la kaosa maniero en kiu merkataj fortoj
leviĝis al tutmonda nivelo egalas al detrua ŝtormo, kiu senkompate traktas
laboristojn, tro ofte ankoraŭ pli malriĉigas la povrulojn favore al la
riĉuloj kaj kaŭzas enormajn mediodetruojn. Ankaŭ ili diras, ke la kromefikoj
estas same teruraj, kiel ekzemple la disvastiĝo de aidoso kaj droguzado
aŭ la estiĝo de monda unuforma kulturo, kiu detruas lokajn tradiciojn
kaj frakasas diversecon.
Dum la 1995a pintkunveno pri sociala
evoluo en Kopenhago la nacioj de la mondo jam konstatis tian duecon : «
Globaliĝo,
kio estas sekvo de kreskinta homa mobileco, plibonigita komunikado, grave
kreskinta komercado kaj kapitalfluado kaj de teknologia disvolviĝado,
malfermas novajn eblecojn al daŭriva ekonomia kreskado kaj disvolviĝado
de la tutmonda ekonomio, precipe en evoluolandoj. Globaliĝo ankaŭ permesas
al landoj dividi spertojn kaj lerni unuj de atingoj kaj malfacilaĵoj de
aliaj, kaj antaŭenigas reciprokan fekundiĝon de idealoj, kulturaj valoroj
kaj aspiroj. Samtempe la rapidaj procezoj de ŝanĝiĝado kaj adaptiĝado
estas akompanataj de pliintensiĝanta povreco, senlaboreco kaj socia disrompiĝo.
Minacoj por la homa bonfarto, kiel medidetruaj riskoj, ankaŭ tutmondiĝis
».
Ne eblas nei la dolorojn kaŭzitajn
de globaliĝo. La vera demando tamen estas kiel eblas mildigi ĝiajn negativajn
efikojn kaj kiel plifortigi la pozitivajn, ĉar sendube nehaltigeblas la
antaŭen-marŝo de la globaliĝo mem. Ambaŭ punktojn – ke la plua globaliĝo
estas neevitebla kaj ke nune endas trovi manierojn ĝin manaĝi - eblas
plej bone esplori laŭ la kaŭzaj fortoj.
Kaj jen denove oni debatas : Kelkaj
vidas ĉefe ekonomiajn kaŭzojn, aliaj la teknologian progreson kaj por
ankoraŭ aliaj estas responsaj historiaj evoluoj dum la 20a jarcento kiel
la katastrofaj du mondmilitoj kaj la kolapso de marksismo, kolonialisma
ktp, kiuj igis la mondon miksejo kaj fandejo por ĝiaj popoloj.
Ĉia analizo de globaliĝo certe devas
konsideri ĉiujn tiujn faktorojn. El bahaa vidpunkto tamen gravas ankoraŭ
alia dimensio, kiu kutime estas neglektata, kiu tamen estas la bazo de
ĉio : la spirita dimensio.
Bahaanoj kredas, ke la religio estas
la ĉefa motoro de la homara evoluo kaj responsa por la daŭre antaŭeniĝanta
plia integriĝo de la homa socio kaj ĝia civilizado. El tiu vidpunkto
religio estas komprenata kiel la iom-post-ioma kaj progresanta rivelado
de la Dia volo al la homaro pere de la Mesaĝistoj, kiuj fondis la grandajn
mondajn kredojn.
Bahá'u'lláh, la plej lasta de tiuj
Diaj Mesaĝistoj, skribis antaŭ jarcento, ke la homaro eniras novan epokon
de unueco kaj interdependeco. Tio okazis, Li diris, ĉar Dio « la Plejkompatema,
vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj
unu korpon ».
Laŭ bahaa konvinko sekve la disvolviĝado
de globala civilizacio estos la rezulto de tiu spirita imperativo, estos
parto de procezo, per kiu la Kreinto antaŭenmovas Sian kreitaĵon al pli
altaj niveloj de unueco kaj progreso. Kaj aktualaj tutmondiĝaj procezoj
fakte disrompas multajn el la eksmodaj konceptoj de parteca separemo kaj
superemo ĉu flanke de klasoj, rasoj aŭ nacioj.
Bahá'u'lláh tamen avertis, ke la dinamika
kunfandiĝo de la popoloj de la mondo al unu sola estus kataklisma : «
La
signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar
la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn », Li skribis. «
La
hodiaŭa ordo baldaŭ estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe
». Bahá'u'lláh ankaŭ klarigis, ke la
negativajn efikojn de tiu ĉi revolucio eblas mildigi. Ŝlosile estos,
ke la homaro rekonas kaj komprenas la novajn spiritajn leĝojn kaj principojn,
kiuj regas la novan epokon, kaj komencas vivi laŭ ili.
Inter tiuj novaj spiritaj leĝoj kaj
principoj estas la jenaj : fidindeco kaj honesteco estu la gvidaj principoj
en ĉiuj homaj interrilatoj ; ĉiasfere estu rekonita la fundamenta homa
unueco, unueco kiu postulas la venkon de ĉiaj antaŭjuĝoj, ĉu
de rasa, klasa aŭ nacia deveno, kaj la establadon de plena egalrajteco
inter virinoj kaj viroj ; kaj decidaj paŝoj estu entreprenataj voje al
forigo de la grandaj malegalecoj inter riĉuloj kaj povruloj.
Bahá'u'lláh same alvokis al kreado
de novaj institucioj je monda nivelo. Interalie Li alvokis al kreado de
nova sistemo de tutmonda administrado baziĝanta sur la principo de kolektiva
sekureco, en kiu la nacioj de la mondo unuiĝu por alfronti ĉian agresadon
kaj kunlaboru por fini povrecon kaj subpremadon. Sed ankaŭ Li emfazis
la gravecon de loka administrado. Kaj tiel Li montris la vojon al la establiĝo
de sistemo, kiu samtempe frontos la problemojn je ĉiuj niveloj - kaj loke
kaj tutmonde.
La negativajn efikojn de la globaliĝo
eblas mildigi nur per novforma kaj pli intensa internacia kooperado kaj
interkonsiliĝado surbaze de nova morala valorsistemo, kiu metas homan
bonfarton kaj socian justecon super la aktuale regantan materialismon.
Ĉu oni tion nomas tutmonda administrado aŭ monda registaro - kiel ajn,
nepre la globaliĝaj fortoj postulas la kreadon de iaspeca internacia plej
alta aŭtoritato, kiu kapablas gardi homajn rajtojn kaj interesojn de laboristoj
kaj protekti la medion.
Tio pleje klariĝas, kiam oni revenas
al la analogio de Bahá'u'lláh, laŭ kiu la homaro rapide fariĝas «unu
animo kaj unu korpo ». Diri, ke la aktuala, loza asociiĝo de la nacioj
kapablas adekvate protekti la plimulton de la homaro kontraŭ la malkompataj
kromefikoj de la globaliĝo kaj halti antaŭ ol estas kreita tia
monda aŭ toritato - tio egalus al la ideo, ke korpo povus funkcii sen
cerbo.
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de
artikolo aperinta en n-ro 9/2, July-September 1997, p. 2-3, de ONE
COUNTRY, la kvaronjara novaĵletero de Bahaa Internacia Komunumo,
kiu aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, ĉina, franca, germana,
hispana, rusa). Por informoj, provekzemplero aŭ abono de ONE COUNTRY oni
povas turniĝi al :ONE COUNTRY, Bahá'í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA, 1country@bic.org ; http://www.onecountry.org
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de