Reveno al BEL.
TRANSIRO
AL LA TRIA JARMILO
Kompreni
la 20an jarcenton kaj fronti la defiojn de la 21a jarcento.
Sojle de la nova jarcento eblas ekhavi
kompletan retrorigardon al la pasinta. La etendiĝantan panoramon peĉe
malhele enombrigas densaj nuboj el malicegoj, kiajn antaŭ tiu ĉi jarcento
neniam vidis la homara historio : la eliminado de milionoj da senhelpaj
homoj ; la senĉesa konstruado kaj utiligo de daŭre novaj detruegaj armiloj,
kiuj kapablas estingi tutajn popolojn, ja eĉ la tutan homaron ; la leviĝo
de ideologioj, kiuj sufokis la spiritan kaj intelektan vivon de kompletaj
nacioj ; globala mediodetruado tiom grandskala, ke povas daŭri jarcentojn
restarigi sanajn vivmediojn ; kaj la senlime pli granda damaĝo, kiun suferas
generacioj da infanoj, al kiuj oni instruis, ke perforto, senmoraleco kaj
egoismo estus triumfoj de persona libereco.
Antaŭ tia fono multaj senespere rigardas
la homaran estonton. Eblas tamen ankaŭ kompreni tiajn enormajn damaĝojn
kiel nur la ombran flankon de duflanka kaj esence pozitiva kaj ege esperiga
evoluo. Eblas ankaŭ pentri helan bildon de la 20a
jarcento :
1 ) la
politikaj kaj sociaj gvidantoj devis ĉie iniciati novajn sistemojn de
globala organiziĝo kaj meti la fundamenton de nova mondordo;
2 ) eksmodaj
sintenoj kaj konvinkoj, kiuj disdividis la homojn unuj de la aliaj, montriĝis
senbazaj kaj estas ĉiam malpli tolerataj;
3 ) la
sekurigo de paco pli kaj pli efike eblas kaj demokrateco daŭre pli kaj
plu establiĝas;
4 ) la
gardo de la homaj rajtoj fariĝis ŝlosila afero, al kiu sin dediĉas ne
nur diversaj instancoj de UNO sed ankaŭ grandnombre neregistaraj organizaĵoj
kun kreskanta influo;
5 ) sociaj
programoj, financa kontrolado, rezervaj fondaĵoj, komercaj kontraktoj,
evoluadaj programoj kaj tutmonde agantaj institucioj pli kaj pli alfrontas
la ekonomiajn minacojn;
6 ) la
edukiĝebloj por ĉiuj enorme plimultiĝis per ege akcelita formado de
instruistoj, per tutmondaj klerigadaj programoj kaj laste per la eksplode
rapida disvolviĝo de la inform-teknologio
7 ) la
samrajteco de la seksoj transformiĝis de io apenaŭ imagebla al universale
rekonita principo;
8 ) etnaj
antaŭjuĝoj kaj rasismo ne plu konsideratas kiel naturaj fenomenoj, sed
kiel abomenaj devioj, kiujn necesas energie kontraŭstari;
9 ) povreco,
de eterne konsiderata kiel nevenkebla sorto, intertempe estas vidata kiel
ja venkebla, se registaroj serioze sin dediĉas al la bonfarto de siaj
civitanoj;
10 ) liberigitaj
el la katenoj de religiaj antaŭjuĝoj kaj klerika kontrolado ĉiam pli
da homoj rekonas, ke ilia spirita prafonto estas unu sama;
11 ) la
percepto de la universo transformiĝis de mekanika, pure materialisma al
nova, kiu intertempe serioze konsideras la eblon, ke la naturon kaj la
funkciadon de ĉio kreita animas racio kaj intenco;
12 ) precipe
per daŭre kreskanta inter- kaj transfaka esplorado konsternige rapide
ekestiĝadas novaj malkovroj kaj eblecoj ekz. en agrikulturo, medicino,
energioproduktado, ekologio kaj materialiko;
13 ) la
kreiĝo de efikaj, tutmondaj komunikretoj alirebligas al principe ĉiuj
homoj surtere la scion kompletan de la homaro;
14 ) la
antaŭ videbla kunfandiĝo de la telefona, televida kaj komputila teknologioj
je unueca sistemo aŭ la tute realisma enkonduko de unusola tutmonda valuto
prezentas pliajn, netaks- eblajn eblecojn por antaŭenigi la globalan unuiĝan
procezon.
Ĉiuj tiuj revoluciaj evoluoj komence
de la jarcento estis absolute neimageblaj. Bahaanojn tamen ili ne mirigas.
« La hodiaŭa ordo baldaŭ estos envolvita kaj nova ordo disvolvita
anstataŭe », skribis Bahá'u'lláh jam meze de la 19a jarcento kaj
tiel evidente antaŭvidis tian evoluon same kiel Li klare ĝian pluan
direkton kaj finan celon skizis : « La bonfarto de la homaro, ĝia
paco kaj ĝia sekureco estos netingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos firme
starigita ». « Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj
pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos... »
Laŭ bahaa konvinko la evoluo de la
homaro nune eniras novan fazon, kiun karakterizos la unuiĝo de ĉiuj popoloj
kaj nacioj. La militoj, detruoj kaj misstatoj, la antaŭjuĝoj, misperceptoj
kaj devioj, kiuj forte reliefigis la ĝisnunan evoluon, tial ne senesperigu
sed male instigu al funda ekzamenado de ilia vera kaŭzo. Ne eblas ilin
aliel interpreti ol kiel testoj, kiuj konsciigas por la neevitebla,
ĉiondecida sekva paŝo de la homara evoluo. La grandegaj konvulsioj kaj
enormaj transformiĝoj, kiujn vidis la 20a jarcento, metis la fundamenton
por globala socio kaj pretigis la scenejon por tutmonda unuiĝa procezo
kreante la rimedojn necesajn por la formado de paca kaj prospera globala
komunumo. El tia perspektivo povas fonti espero kaj energio por finfina,
konscia frontado de la aktualaj defioj.
Ĉiuj gravaj aktualaj problemoj solveblos
nur per globala aliro. Pro tio la unuiĝo de la tuta enloĝantaro de l'Tero
neniel estas fora utopio, sed la urĝa, neevitebla sekva paŝo de la tutmonda
socia evoluo. La grandaj malicoj de la 20a jarcento signife bremsis kaj
makulis tiun progreson. Ili tamen ĝin ne povas sufoki. Nun endas surbaze
de la faritaj doloraj spertoj efike limigi pliajn damaĝojn kaj celkonscie
plani la estontecon.
La primara neceso estas venki la regantan
materialismon : endas venki la ruinigan kulton de la individuismo kaj la
universalan konfliktemon kun iliaj damaĝegaj sekvoj kaj anstataŭ ili
establi unuecon kaj kunlaboradon ; ne la animalan, sed la spiritan flankon
de la homa naturo endas evoluigi ; altruisma servado al la komuna bono
kaj aktiva kreado de la komuna estonto devas preni la lokon de egocentrismo
kaj strebado al persona riĉiĝo ; justeco kaj moralo devas finfine ekregi.
Ĉio tio ne atingeblos sen kontraŭstaroj
kaj retrobatoj. Kaj la pluaj defioj ankaŭ necesigos fundamentajn transformiĝojn
kiel la limigon de naciaj suverenecoj favore al tutmondaj politikaj
institucioj, la limigon de aŭtokrata ekonomia potenco per internaciaj
demokrataj kontroloj aŭ la stiradon de komunikteknologiaj evoluoj tiadirekte,
ke malpli profitos egoismaj interesoj ol la bono de ĉiuj.
Kiom intensaj la suferadoj, kiom netolereblaj
la doloroj - vere sukcesi povas la paŝo al nova monda ordo nur laŭ la
grado, je kiu la homaro trovos novan rilaton al la Dia fonto de sia ekzistado
kaj disvolviĝo. La nune ankoraŭ regantaj materialismaj konvinkoj devas
esti anstataŭigataj per spirite fundamentita percepto kun ĉiuj siaj nesondeblaj,
mirigaj potencialoj. Nur tiel povos ekflori la spiritaj, intelektaj kaj
moralaj potencialoj, per kiuj estas la homo dotita, povos la homa
karaktero vere civiliziĝi, povos konscio kaj responso leviĝi kaj deca
estonteco esti alpaŝata.
« Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ
dediĉas sin al la servo al la tuta homaro. Ne gloru sin tiu, kiu amas
sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas
nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj ». Bahá'u'lláh