Reveno al BEL.
«
Bahaismo - la religio de Paco »
de Lidja Zamenhof (1)
(Reaperigo el « La Nova Tago », de Julio 1931) (2)
Grandaj homoj, grandaj ideoj, grandaj
religioj aperadis en la mondo, predikante fratecon, unuecon de l’homaro,
ĝian egalecon antaŭ Unu Sola Dio, apoteozante la plej grandan Pacon,
kaj tamen homoj, kiel antaŭe, dividas sin kaj apartigas unuj de aliaj,
unuj kontraŭ aliaj. Nun, kiam la « Nova Voko » venis en la mondon, kiajn
novajn rimedojn ĝi havas por plenumi la taskon ĝis nun neplenumeblan,
kiaj novajn argumentojn ĝi trovis por konvinki homojn ĝis nun nekonvinkeblajn
?
La arbo de malpaco havas multajn kaj
potencajn radikojn, kiuj firme fiksas en la grundo de homaj koroj. Ju pli
alloga estas la ekstero de la arbo, des pli danĝeraj estas ĝiaj fruktoj.
Kio en la mondo povas esti pli nobla,
ol religio ? Kia voĉo povas paroli pli potence, ol la voĉo de Dio, vokanta
al unueco ? Tamen ĝuste religio estis unu el la plej gravaj kaŭzoj de
malpaco, kiujn konas la historio ! Oni ne bezonas profundajn studojn, por
scii pri la t. n. « sanktaj militoj ». Dum ducent jaroj plej bonaj kavaliroj
de Eŭropo verŝis sian sangon, batalante kontraŭ saracenoj. Kaj la ambaŭ
flankoj batalis en la nomo de Dio, kvazaŭ tiu Dio estus Baalo, postulante
sangajn oferojn. Ĉu ne religio estis kaŭzo de la terura buĉo, konata
kiel la « Nokto de Sankta Bartolomeo » ? Tiuj, kiuj konas la historion
de la centre-orienta parto de Eŭropo, scias, kian rolon ludis la ordeno
de kruc-kavaliroj, kiuj kun kruco sur la mantelo kaj glavo en la mano perfortis
la idolanojn al la sankta, sed malsanktigata de ili kredo. Kaj kvankam
hodiaŭ malofte okazadas jam interŝtataj militoj pro religio, tamen
la religia fanatikeco ne estingiĝis kaj igas multajn malami kaj persekuti
tiujn, kiuj apartenas al alia religio.
Kiel povis okazi, ke tio, kio devis
esti fonto de homamo kaj unueco, iĝis kaŭzo de sangoverŝado kaj malamo
?
La respondo ŝajnas esti tre simpla.
Eble religio kapablus esti kaŭzo de homamo, se ĝi estus nur unu, sed
ĉar ekzistas multaj religioj, memkompreneble ili devas batali inter si
pri aŭtoritato, kaj el tio sekvas la malpaco.
Tiel rezonante, certe multaj el vi atendas,
ke ni tuj komencos argumenti, ke ĉiuj aliaj religioj estas falsaj, kaj
ke la sola vero de Unu Sola Dio estas la Bahaa revelacio.
Sed ni tute ne faros tion ĉi. Ni tute
ne intencas inklinigi iun forlasi sian religion, ni nur volas, ke ĉiu
enprofundiĝu en ĝian signifon kaj bone konsideru ĝian sencon.
Kio estas religio ? Ĝi estas ligo inter
Dio kaj homo. Unuflanke Dio. Aliflanke homo. Dio, la perfekteco mem, estas
ĉiam la sama, senŝanĝa. Sed la homo ŝanĝas sin.
Kiam homo naskiĝas, li komence nenion
komprenas. Lumo frapas liajn okulojn, sonoj atakas liajn orelojn, sed li
nenion perceptas, nenion konscias. Poste el la nebulego de optikaj impresoj
formiĝas bildoj, la oreloj ekscias distingadi sonojn kaj iom post iom
maturiĝas la homo, kiu eble iom malkaŝos novajn leĝojn de la naturo.
Ankaŭ la homaro progresas. Pligrandiĝas
ĝia percepto, komprenemo, kapabloj. Ĝi kreskas, kaj la malnovaj vestoj
komencas esti nesufiĉaj.
Religio estas rilato inter du objektoj
: la Senŝanĝa Perfekta Estaĵo, kaj la ĉiam ŝanĝiĝanta homaro, kies
progresado donas al ĝi kapablon al ĉiam pli perfekta kompreno de la Perfektulo.
Kaj ĉar ĝuste tiu ĉi kompreno estas la esenco de religio mem, ĉu do
ne estas kompreneble, ke la religio ne nur povas, sed eĉ devas ŝanĝiĝadi
?
Kiu el la religioj pretendas esti la
lasta, senŝanĝa grado de la vero, malkaŝita al la homoj ? Ĉiu ja promesas
alvenon de nova revelacio kaj admonas homojn al atento, por ke, kiam la
tempo venos, ili ne dormu dum apero de la Promesito. Kaj kiu el la profetoj
malrespektas siajn antaŭulojn ? La instruoj de la antaŭaj profetoj estas
por ĉiu fundamento, sur kiu li konstruas novan templon al Dio, ĉiam la
sama.
Tion ĉi instruas Bahá'u'lláh, la
profeto de la « Nova Tago ». Li forstrekas el la ekzisto neniun religion,
kontraŭe li gloras ĉiun, ĉar en ĉiu el ili sonas la « Voko de Dio.
» Li instruas, ke ĉiu religio estas varto de tiu sama Dio, kvankam dirita
per buŝo de alia profeto, ke ĉiu religio devas do esti fonto de harmonio,
ne kaŭzo de malpaco. Kaj 'Abdu'l-Bahá diras : « Se religio devus
esti fonto de malpaco, plej bone estus tiam tute forlasi tiun religion.
Tio ĉi estus la plej pia ago ». Ĉu do eble estas, ke, kiam la homaro
komprenos ĉi tiun veron, daŭru plue la « sanktaj militoj », la plej
malsanktaj el ĉiuj ? Bahaismo instruas la plej altan kaj veran toleremon
: la bahaa instruo kaj fanatikeco, kiel akvo kaj fajro, esceptas unu la
alian.
Alia, pli fruktodona kaŭzo de militoj,
estas politikaj malpacoj.
Ĉi tie, kiel cetere ankaŭ en la antaŭa
kategorio de militoj, ni devas distingi inter militoj atakaj kaj defendaj.
Ni okupu nin antaŭe per la atakaj militoj.
Unu el la kaŭzoj de politika milito
estas miskomprenita amo al patrujo. Amo havas multegajn formojn. Jen estas
amo inter du personoj, kaj el ĝi naskiĝas amo al familio. Jen estas amo
al familio, kaj el ĝi naskiĝas amo al gento, al nacio, kiu trovas sian
esprimon en la amo al patrujo. Multaj opinias, ke tio jam estas ĉio, ke
patrioto estas sumo de ĉiaj perfektecoj. Tiel estis antaŭe, ne tiel estas
hodiaŭ. « Vi aŭdis, ke en la malnovaj tempoj oni diradis : gloron
al tiu, kiu amas sian patrujon. Sed hodiaŭ la 'Lango de Majesto' diris
en la tago de tiu ĉi Revelacio : Ne estu al tiu gloro, kiu amas sian landon,
sed gloro al tiu, kiu amas la homaron ». Ĉar nacio ne estas la plej
granda grupiĝo. Jam inter la nacioj rompiĝas la ĉinaj muregoj kaj en
la scenejo de la mondo aperas io nova, kio tiel superas la nacion, kiel
tiu superas familian organizaĵon. Tiu nova korpo, tiu nova ideo estas
homaro.
Sed - oni povas rimarki - ĝi estas
ja nenio nova. De pratempoj ekzistas homoj kaj nacioj, kial nur nun paroli
pri la homaro ?
De pratempoj ekzistas nacioj, sed kiel
ili ekzistis ? Ĉiu vivis en sia anguleto, apenaŭ sciante pri la cetero
de la mondo. La t. n. naturajn limojn formis iu ajn torento aŭ monteto
kaj ĉiu estis ligita kun sia naskiĝloko kiel formiko kun formikejo. Kaj
hodiaŭ ? La homa formiko ricevis flugilojn kaj per tiuj flugiloj la novtempaj
ikaroj ŝvebas super oceanoj. Hodiaŭ oni traboris tunelojn sub rokaj montegoj
kaj bordojn de riveroj oni ligis per pontoj, hodiaŭ per forto de vaporo
oni rapide trapasas distancojn kaj per rapido de elektro oni diskonigas
novaĵojn tra la mondo. Ĉiuj el tiuj lastatempaj elpensaĵoj atakas la
murojn, kiuj dividas la naciojn - ili ne staros plu ! Kaj iam fine rompiĝas
la drategoj de la kaĝo, la majesta birdo de la homaro leviĝos supren.
Kaj la kanto, kiun ĝi kantos, estos komprenata de ĉiuj, ĉar jam brilas
la verda stelo kaj nia kara lingvo, nia Esperanto detruas la murojn
de diverslingveco kaj donas al ĉiu eblon kompreni ĉiun alian.
Malmultaj aferoj estas tiel miskomprenataj,
kiel amo al patrujo. Plej ofte oni anstataŭas patriotismon per ŝovinismo
kaj per patrujamo pravigas malamon al ĉiu alilandulo. Tia falsa amo similas
la evangelian malbonan arbon, el kiu oni rikoltas nenion krom dornoj kaj
kiu taŭgas por nenio, krom fajro. La flamoj de tiu fajro neniigu ĝin,
por ke sur ĝia loko el la fruktodona tero elkresku la bona arbo de vera
patrujamo, kiu sen multaj paroloj deziras feliĉon por patrujo kaj nacio,
kaj scias, ke tiu feliĉo ne estas ebla sen harmonia kunvivado de ĉiuj
popoloj, ĉar ili ĉiuj estas « floroj de unu ĝardeno, gutoj de unu
maro, kaj la suno brilas al ili, egale, ĉu de oriento ĉu de okcidento
».
Kiel amo al familio ne esceptas amon
al gento kaj nacio, tiel amo al nacio ne esceptas amon al homaro, kontraŭe,
ĝi estas kvazaŭ ŝtupo, kiu kondukas al tiu. Kaj tiu homaramo devas esti
plena, sen iaj esceptoj pro raso aŭ haŭtkoloro, ĉar tiaj esceptoj estus
kiel truoj en ŝipo, tra kiu akvo penetrus kaj dronigus la ŝipon.
Se ni eĉ tamen per tiuj instruoj kapablus
forigi ŝovinismon kaj malamon, kiel kaŭzojn de militoj, restas ankoraŭ
la ekonomiaj militoj, militoj pro terpeco, politika influo, aŭtoritato,
merkato-militoj, ŝajne neeviteblaj. Sed pensu : kiam ekmalpacas du personoj,
du kunheredantoj aŭ kompanianoj, ĉu estas neeviteble, ke ili tuj komencu
bati unu la alian per pugnoj ? La sola persono, kompetenta solvi ilian
aferon, estas juĝisto, kies verdikton la ambaŭ devas akcepti.
Ankaŭ malpacantaj nacioj devas akcepti
juĝon. La historio de la nova tempo montras, ke ĉiam pli ofte nacioj
emas turni sin al juĝisto. Sed tiu sama historio ankaŭ montras, ke la
juĝantaro juĝas, kaj la juĝatoj ordinare plue malpacas. Kaj kelkfoje
ili emas lasi la juĝantaron flanke, kaj solvi mem la aferon per pugno
- t. e. per kanonoj.
Ni imagu, kio sekvus, se en ŝtata juĝejo
okazus io simila. Tiam al la batalantoj instruus deĵoranta policisto saĝon
kaj respekton al la juĝo, kaj la verdikton de la juĝisto plenumus juĝa
ekzekutisto.
La ĝisnunaj spertoj kun internacia
arbitracio ne tre sukcesis. Tio ne pruvas, ke la ideo mem estas malbona,
kiel la malsukceso de Volapük ne pruvis, ke la ideo de lingvo internacia
estas malbona, nur ke ĝi estis malbone efektivigita. Internacio arbitracio
devas ekzisti, por ke nacioj en paco solvadu siajn aferojn - tiel instruas
Bahá'u'lláh. Sed, por neebligi sangoverŝadon, ĝi devas havi fortikan
ekzekutivon. Ĝi devas povi kontraŭstari al tiu, kiu malrespektos ĝian
verdikton, ne unu policanon, sed la tutan organizitan homaron, indignitan
kontraŭ la pacrompanto. Kiam ĉiuj nacioj vere deziros pacon kaj estos
pretaj unuiĝi, por ĝin defendi, tiam eĉ plej forta nacio longe pensos,
antaŭ ol ĝi riskos ekmiliti kontraŭ la plej malforta, ĉar tiam en defendo
de tiu malfortulo, la mondo ekmilitos kontraŭ ĝi.
Antaŭ duono da jarcento Bahá'u'lláh
parolis pri starigo de Universala Ligo de Nacioj. Ni vidis jam la komencon,
sed ĝi ankoraŭ multe diferencas de la celata idealo. Ĝi devus esti organizaĵo
potenca, posedanta aŭtoritaton, ne nur moralan, sed ankaŭ materialan.
Tian ligon nacioj kreu unue kaj nur poste kunvokadu konferencojn pri senarmigo
!
Oni tamen ne devas supozi, ke la bahaaj
instruoj celas neniigon de ŝtato kaj starigon de iu, ĉion-ensorbinta
ŝtatego. La idealo estas ĉiam ŝtato fortike kaj aktive organizita, ŝtato
kies celo estas ne kolekti impostojn por teni armeojn kaj konstrui militŝipojn,
sed por danke al racia impostado fariĝi helpanto de malriĉuloj kaj forigi
mizeron, certigi helpon al orfoj, maljunuloj, kadukuloj, akceladi edukitecon,
sciencon kaj moralon, unuvorte fari ĉion, por en la ĝis nun malluman
mondon venigi kiel eble plej da lumo. En tia interna laborado sukcesus
nenia superŝtatego kaj Ligo de Nacioj povas nur direkti kaj unuigadi penadojn
de ŝtatoj kaj ludi por ili tian rolon, kian ŝtato mem por siaj civitanoj
: esti supera kaj povohava ordogardanto.
Ni supozu, ke per tiuj ĉi instruoj
Bahá'u'lláh forigos el la mondo sangoverŝadon kaj militon. Ĉu tio jam
estas unueco, la « Plej Granda Paco » ? Ne, la regnon de Dio oni devas
antaŭe kaj antaŭ ĉio fondi en homaj koroj. Se ĝi ne staros sur tiu
ĉi fundamento, ĝi estos kvazaŭ konstruita sur sablo.
Kaj la ĉefinstruoj de la bahaa religio,
kiel de ĉiu religio, turnas sin al la individua homo, por lin eduki al
la « Regno de Dio ». « Ĉu vi scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el
unu sama polvo ? Por ke neniu altigu sin super alian » - diras Bahá'u'lláh,
per tiuj malmultaj vortoj egaligante naciojn, rasojn kaj haŭtkolorojn.
Ne ekzistas rasoj servantaj, ĉiuj estas servantoj de Dio kaj de homaro.
La bahaa religio prezentas per si la
instruojn de ĉiuj malnovaj religioj, koncernantajn individuojn,
kaj al tio ĉi aldonas novajn instruojn, koncernantajn la socian kaj politikan
vivon de la mondo.
La antaŭaj religioj nemulte okupis
sin per aferoj sociaj, politikaj kaj eĉ internaciaj, ĉar la internacia
vivo tiam ne estis tiel intensa; kaj la instruoj de ĉiuj profetoj ĉiam
akordas kun la signoj de bezonoj de la tempo. Nur en la hodiaŭa epoko,
kiam « unu apud alia iros en la vivon », per la instruoj por individuo
kun tiuj koncernantaj sociaj postuloj, povas veni la « Plej Granda Paco
».
Sed religio ne estas senfrukta filozofio,
kiu predikas de katedro belajn idealojn, kaj mem staras cent mejlojn for
de ĝi. Ĉar ne ĉiu, kiu diras : Sinjoro, Sinjoro, nur tiu eniros la Regnon
de la ĉielo, kiu faras la volon de la patro, kiu estas en la ĉielo. En
la fino de la libro « Kaŝitaj Vortoj », malgranda per amplekso sed grandega
per la potenco de inspiro, Bahá'u'lláh diras : « Mi atestas, ho amikoj,
ke la favoro estas kompleta, la argumento finita . . . Elmontru nun, kion
aperigos viaj penadoj sur la vojo de sindonemo ».
La instruo estas donita. Ĉu la mondo
lernos kaj obeos Ĝin ?