Reveno al BEL.
BAHAA
LITERATURO EN ESPERANTO
La ĉi-sube donita listo entenas la
plej gravan kaj la plej multan en Esperanto aperintan bahaan literaturon.
Ĝi estas aranĝita laŭ la eldonjaro, tamen ne estas kompleta. Precipe
mankas etaj broŝuroj kaj faldfolioj k.s., kiuj kelknombre aperis. Ankaŭ
estas la bibliografiaj indikoj precipe pri la fruaj eldonaĵoj ofte mankozaj.
*
signitaj titoloj estas aktuale haveblaj ĉe unu el la esperantaj libroservoj
: ekzemple tiu de UEA en Rotterdamo : uea@inter.nl.net
; http://www.uea.org
aŭ ĉe: Bahá'í-Verlag, Eppsteiner
Str. 89, DE-65719 Hofheim, Germanio ( fakse: +49-(0)6192-992999; e-poŝte:
info@bahai-verlag.de
; http://www.bahai-verlag.de)
« La historio
de la bahaa movado », de Sidney Sprague, London, 1907, 24 p.
« Religio kaj
scienco laŭ la lumo de la bahaa rivelaĵo », de John E. Esslemont,
eld. Hildner, London, 1919, 28 p.
« Baha'u'llah
kaj Lia Misio », de John E. Esslemont Esperanto-Komitato de la
Bahaa movado n:o 2, Hamburgo 1922, 22 p.
« La Nova Tago
- Internacaia Bahaa Esperanto Gazeto », publikigita kvaronjare
inter 1925 kaj 1936 de « la Esperanto-komitato de la Baha'i-movado Hamburg
» resp. « La Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek » kaj poste « La Bahaa
Esperanto-Eldonejo Weinheim » resp. « Bahaa Esperanto- Eldonejo ‘La
Nova Tago’ »
« Historio, instruoj
kaj valoro de Baha'i-Movado », de Hermann Großmann, Esperanto-komitato
de la Baha'i-Movado Hamburg, 1925; 8 paĝoj
« La bahaa revelacio
», ad. Bahaa Esperanto-Eldonejo Wandsbek, 1926, 16 p.
« Kompilaĵo
de bahaaj vortoj » (aperis en la dudekaj jaroj)
« Bahaaj Pruvoj
de Vivo post Morto », de Martha L. Root (propre eldonita UK-prelego;
aperis en la dudekaj jaroj)
« La esenco de
l' Bahaismo », de Hermann Grossmann (aperis en la dudekaj jaroj)
« Bahaismo kaj
politiko », de Ernst Kliemke (propre eldonita artikolo de la tiama
prezidanto de Germana Esperanto-Asocio el La Nova Tago IV-4 p. 37 k.s.;
aperis en la dudekaj jaroj)
« Kaŝitaj Vortoj
de Bahá'u'lláh », trad. el la persa originalo de J.E. Esslemont
kaj L. Hakim, Bahaa Esperanto-eldonejo, Wandsbek, ĉ. 1935, 39 p.
« Bahá'u'lláh
kaj la nova epoko »
*
de J.E. Esslemont,trad. Lidia Zamenhof, unua eldono: Bahaa Esperanto-Eldonejo
« La Nova Tago », 1930; dua, ĝisdatigita eldono : Bahaa Esperanto-Ligo,
1978; 324 p. (la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko en Bahaismon)
« Homo, Dio,
Profeto », de Lidja Zamenhof, Bahaa Esperanto-Eldonejo, Weinheim,
1931 (propra eldono de parolado farita okaze de la bahaa fak-kunveno dum
la XXII-a Universala Esperanto-Kongreso en Oxford, la 8-an de aŭgusto
1930)
« La Bahaa Revelacio
», 17 paĝoj (esperanta traduko de broŝuro eldonita en Usono - probable
el la tridekaj jaroj)
« La Mondreligio
», de Shoghi Effendi, 8 pagxoj (skizo de la celoj, instruoj kaj historio
de Bahaismo de ĝia « Gardanto »; esperanta traduko, probable de Lidia
Zamenhof; aperis probable en la tridekaj jaroj)
« Parizaj Paroladoj
» de 'Abdu'l-Bahá*;
trad. Lidja Zamenhof, Bern, 1978; represo de la eldono de Bahaa Esperanto-Eldonejo
« La Nova Tago », Weinheim, 1932; 110 paĝoj, (la bazaj principoj
kaj instruoj de Bahaismo kiel ilin prezentis 'Abdu'l-Bahá en Parizo en
1911)
« Bahaaj Informoj
», bulteno eldonita de Internacia Bahaa Oficejo, Ĝenevo, de 1947 ĝis
1949 (entute 14 numeroj)
« Bahaismo -
la religio de Paco », de Lidja Zamenhof; Bahaa Esperanto Komitato,
Neckargemünd apud Heidelberg, 1959; 8 paĝoj (reaperigo de la samtitola
artikolo de Lidia Zamenhof el « La Nova Tago » - julio 1931; represo
far Imprenta Gutenberg, La Laguna de Tenerife, aperis en 1966)
« Mesaĝo de
'Abdu'l-Bahá », Bahá'í-Verlag, 1964; 15 paĝoj (esperanta traduko
de ampleksa letero de la 17a de decembro 1919 de 'Abdu'l-Bahá al la Centra
Organizo por Daŭra Paco, Den Haag, Nederlando)
« Kio estas
la Bahaa Religio », de Hermann Grossmann, Bahá'í-Verlag, 1969;
60 paĝoj (konciza superrigardo pri la fundamentaj trajtoj de la Bahaa
Religio kaj ĝiaj instruoj)
« Komunio kun
Dio », Bahaaj Preĝoj, Bahaa Esperanto-Ligo, Bahá'í Publishing
Trust, Wilmette Ill. Usono, 1973, 22 paĝoj (kolekto de kelkaj bahaaj preĝoj)
« Unueco kaj
Universala Lingvo », de Johano Dale, trad. R. Orloff-Stone, Bahaa
Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará Brazilo, 1976; 29 paĝoj (lingvopolitikaj
rezonadoj de la aŭtoro surbaze de bahaaj principoj)
« Bahaaj Respondoj
», el la hispana trad. P.A. Cardoso, Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza-Ceará,
Brazilo, 1977; 30 paĝoj (bazaj informoj pri Bahaismo kaj BEL)
« Bahá'í ;
La Mondkredo por la Nuntempa Homaro », de Arthur L. Dahl, trad.
R. Orloff-Stone, Bahaa Esperanto-Ligo, repr. 1981; 22 paĝoj (prezento
de Bahaismo kiel respondanta al aktualaj problemoj)
« La Kaŝitaj
Vortoj de Bahá'u'lláh » *
; trad. E. Rodriguez Ontario, Fortaleza-Ceará, Brazilo, 1981, 56 paĝoj,
(moralaj aforismoj reprezentantaj la esencon de religio, revelaciitaj de
Bahá'u'lláh )
« La Promeso
de Malarmado kaj Paco »; Bahaa Esperanto-Ligo, 1983; 11 paĝoj
(traduko de deklaro de Bahaa Internacia Komunumo, la bahaa NRO ĉe UN,
de junio 1982)
« La Promeso
de Monda Paco »; Bahaa Esperanto-Ligo, 1986; 21 paĝoj; (mesaĝo
de 1985 de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo okaze
de la Internacia Jaro de Paco)
« Koresponda
Kurso » * ; Bahaa
Esperanto-Ligo, 1986, 64 paĝoj (21-leciona kurso pri Bahaismo kun respondfolioj)
« La Bahaa Religio
- Vojo al la Paco » *
; Bahá'í-Verlag Hofheim-Langenhain, 1987; 16 paĝoj (multkolora ilustrita
broŝuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon
de la bahaa komunumo)
« Turnopunkto
al Tutmonda Socio » ; de Ingo Hofmann, Bahá'í-Verlag, Hofheim-Langenhain,
1988, 10 pağoj (tezoj pri Bahaa Koncepto)
« La Bahaa Religio
» ; de Heinz-Dieter Maas, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1987; 31 paĝoj
(konciza priskribo de la ĉefaj instruoj de Bahaismo kaj ĝiaj rilatoj
al Esperanto)
« La Bahaa Kredo
» * ; Internacia Bahaa
Komunumo, Bahá'í Publishing Trust UK, 1989; 16 paĝoj (multkolora ilustrita
broŝuro kun enkonduko en la bazajn instruojn de Bahaismo kaj la vivon
de la bahaa komunumo)
« Bahá'u'lláh
» * ; Bahaa Esperanto-Ligo,
Belvaux, 1992; 60 paĝoj, (deklaro de Bahaa Internacia Komunumo aperinta
okaze de la centa datreveno de la forpaso de Bahá'u'lláh en 1992; enkonduko
en la vivon kaj instruojn de Bahá'u'lláh kun multaj citaĵoj el Liaj
skriboj)
« La Nekredebla
Paradokso. The Incredible Paradox » ; de Vinson Brown, dulingva
angla-esperanta (E-traduko de D. Evans); Naturegraph Publishers, Happy
Camp, 1992; 63 paĝoj (sciencista sinteno rilate religiajn demandojn kaj
prezenton de Bahaismo)
« Preĝoj »
*
; Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1992; 70 paĝoj, (kompilaĵo de ĉ.
50 bahaaj preĝoj revelaciitaj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá)
« Perloj de l'Saĝo
el la Skriboj de Bahá'u'lláh » *;
Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt, 1994, 56 paĝoj, (kompilaĵo el la skriboj
de Bahá'u'lláh kovranta plej vastan gamon da temoj)