Reveno al BEL.
MONDCIVITANISMO
Globala
etiko por daŭriva evoluo
La plej granda defio por la tutmonda
komunumo mobiliziĝanta efektivigi Agendon 21 estas la disponigo de la
enormaj financaj, teknikaj, homaj kaj moralaj rimedoj necesaj por daŭriva
evoluo. Tiuj ĉi rimedoj nur akumuleblas, se la popoloj de la mondo akiros
profundan senton de responseco por la sorto de la planedo kaj por la bonfarto
de la tuta homara familio.
Tiu ĉi sento de responseco nur estiĝas,
se estas akceptata la unueco de la homaro, kaj ĝi daŭros nur surbaze
de unueciga vizio pri paca, prosperanta mondsocio. Sen tia universala etiko,
la homoj ne fariĝos aktivaj kaj kreemaj partoprenantoj de la tutmondaj
aktivadoj cele al daŭriva evoluo.
La Agendo 21 provizas nemalhaveblan
kadron de scienca klero kaj teknika scio por la efektivigo de daŭriva
evoluo. Sed ĝi ne inspiras personan sindediĉon al globala etiko. Per
tio ni ne volas aserti, ke etiko kaj valoroj estis ignorataj de la Konferenco
pri Medio kaj Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj (United Nations Conference on
Environment and Development - UNCED). Lige kun tiu ĉi konferenco la voko
je unuecigaj valoroj aŭdeblis de ŝtatestroj, de UN-oficuloj, de reprezentantoj
de nerigistaraj organizaĵoj kaj de individuaj civitanoj. Estis precipe
la konceptoj de « unueco en diverseco », «mondcivitaneco » kaj « nia
komuna homeco », kiuj estis citataj por servi kiel etika fundamento por
Agendo 21 kaj la Rio-Deklaro.
La monda komunumo tiel jam atingis bazan
konsenton pri la bezono de globala etiko por vivigi Agendon 21. Ni proponas,
ke la nocio mondcivitanismo estu akceptita por marki la aron da principoj,
valoroj, sintenoj kaj kondutoj, kiun la homoj tutmonde devos alproprigi,
se daŭriva evoluo realiĝu.
Mondcivitanismo komenciĝas per la akcepto
de la unueco de la homara familio kaj de la inter- plektiteco de la nacioj
de « la tero, nia hejmo » (Rio Declaration on Environment and Development,
Preamble). Ĝi subtenas sanan kaj legitiman patriotismon kaj samtempe insistas
pri pli larĝa lojaleco, pri amo al la tuta homaro. Sed ĝi neniel implicas
la rezignon pri legitimaj lojalecoj, la subpremon de kultura diverseco,
la forigon de nacia aŭtonomio aŭ la trudon de uniformeco. Ĝia kerno
estas «uneco en diverseco ». Mondcivitanismo enkludas la principojn
de socia kaj ekonomia justeco ene de kaj inter la nacioj, nekonfliktajn
decido-procedurojn sur ĉiuj sociaj tavoloj, samrajtecon de la seksoj,
rasan, etnan, nacian kaj religian harmonion, kaj la pretecon oferi por
la komuna bono. De tiuj ĉiuj principoj eblas dedukti aliajn facetojn de
mondcivitanismo, kiuj ĉiuj akcelas homan dignon kaj estimon, interkompreniĝon,
fratecon, kunlaboron, fidindecon, kompaton kaj la deziron servi. Kelkaj
de tiuj ĉi principoj menciatas en Agendo 21 - la plej multaj tamen rimarkinde
mankas. Krome mankas ĝenerala koncepto.
Kultivi kaj kreskigi mondcivitanecon
estas praktika strategio por antaŭenigi daŭrivan evoluon. Tiel
longe kiel malunueco, antagonismo kaj etperspektiveco karakterizas la sociajn,
politikajn kaj ekonomiajn rilatojn ene de kaj inter la nacioj, ne eblos
establi globalan kaj daŭrivan modelon de evoluo. Antaŭ pli ol jarcento
Bahá'u'lláh avertis : « La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj ĝia
sekureco estos neatingeblaj antaŭ ol ĝia unueco estos firme starigita
». Daŭriva tutmonda socio konstrueblas nur surbaze de vera unueco, harmonio
kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj kaj nacioj de la mondo.
Ni tial rekomendas, ke mondcivitaneco
estu instruata en ĉiuj lernejoj kaj ke la unueco de la homaro - la principo,
kiu fundamentas mondcivitanismon - estu konstante kaj insiste akcelata
ene de ĉiuj nacioj.
La koncepto mondcivitaneco ne estas
nova por la monda komunumo. Ĝi troveblas implicite kaj eksplicite en amaso
da dokumentoj, ĉartoj kaj interkonsentoj de UN, enklude de la malfermaj
vortoj de la UN-ĉarto mem : « Ni la popoloj de la Unuiĝintaj Nacioj…
». Ĝi estas jam lanĉita tra la mondo kaj trans ĉiuj kulturoj far diversaj
neregistaraj organizaĵoj, akademioj, civitanaj grupoj, edukaj programoj,
artistoj kaj la amaskomunikiloj. Tiuj ĉi klopodoj estas signifaj, sed
ili devas multe plivastiĝi. Devas esti lanĉita zorge planita kaj kipita,
longdaŭra kampanjo, kiu enplektas ĉiujn sektorojn de la socio - loke,
nacie kaj internacie - por antaŭenigi mondcivitanecon. Ĝi devas esti
efektigata per ĉiaj vigleco, morala kuraĝo kaj konvinkiteco, kiujn la
Unuiĝintaj Nacioj, ĝiaj membroŝtatoj kaj ĉiuj emaj partneroj kapablas
kunigi.
Konklude : Mondcivitanismo estas koncepto
same defia kaj dinamika kiel la ŝancoj, kiujn havas la mondkomunumo. Ni,
la popoloj kaj nacioj de la mondo, kondutus saĝe, se ni kuraĝe alproprigus
ĝiajn fundamentajn principojn kaj lasus nin gvidi per ili je ĉiuj aspektoj
de nia vivo - de nia persona kaj socia vivo ĝis niaj naciaj kaj internaciaj
aferoj ; de lernejo, laborejo kaj komunikado ĝis la juraj, sociaj kaj
politikaj institucioj. Ni tial urĝas la Komisionon kuraĝigi la tutan
UN-sistemon integri la principon mondcivitaneco en la tutan gamon de siaj
programoj kaj aktivecoj.
La Bahaa Internacia Komunumo, kiu dum
pli ol jarcento kultivis mondcivitanecon, volonte asistos je la provizado
de praktikaj modeloj por rasa, religia, nacia kaj etna unueco favore al
daŭriva evoluo ; kaj je la partopreno de interkonsiliĝoj pri tiu ĉi
tiome grava temo. Kiel tutmonda komunumo kuniganta la diversecon de la
homaro kaj vartanta komunan vizion la Bahaa Internacia Komunumo daŭrigos
la antaŭenigon de daŭriva evoluo kuraĝigante homojn sin mem konsideri
civitanoj de unu mondo, konstruantoj de justa kaj prospera tutmonda civilizacio.