Reveno al BEL.
UNU
MONDO, UNU MONO
Pri
la enkonduko de unusola valuto tutmonde
Dum la kelkaj lastaj jaroj la monaj
krizoj en Meksiko, Brazilo, Rusio kaj Sudorienta Azio - por nomi nur kelkajn
el la landoj kaj regionoj, kies ekonomioj estis aparte forte trafitaj -
demonstris la malfortecon de la internacia financa sistemo. Malgraŭ ke
kelkaj landoj kaj regionoj apenaŭ estis trafitaj de serioza ekonomia suferado
kaj disrompiĝo kaŭzitaj de tiuj krizoj, fakuloj pri internaciaj financoj
tamen ripete avertis pri ebla domenoefiko, per kiu profundiĝanta ekonomia
kolapso en unu regiono povus diskreski aliloken kaj eĉ tutmonden.
Tiaj avertoj originas en la jam plene
rekonita fakto, ke la mondaj ekonomioj hodiaŭ estas komplete integritaj.
Dum tiu ĉi integriĝo ebligas certajn redundancon kaj elastecon, ĝi samtempe
ankaŭ postulas multe pli grandan atenton por la tuta sistemo - kaj devigas
al pli granda kooperado por certigi la adekvatan ekonomian funkciadon.
Registaraj gvidantoj, ekonomikistoj, komercaj gvidantoj kaj aliaj sekve
jam levis la vokon al ia reformado de la tutmonda financa sistemo. Kiam
politikistoj konsideras la alternativojn, la longe neglektata ideo pri
la enkonduko de tutmonda monsistemo meritas fundan ekzamenadon. En epoko
en kiu internacia interdependeco kaj integriĝo ĉie kreskas « unuforma
kaj universala mona sistemo » estas unu el aro da komplementaj rimedoj,
kiuj helpos « simpligi kaj faciligi interrilatojn kaj interkompreniĝon
inter la nacioj kaj popoloj de la mondo », kiel Shoghi Effendi, kiu
gvidis la tutmondan bahaan komunumon de 1921 ĝis 1957, skribis en 1936.
Unusola valuto kelkrilate efikus kvazaŭ
monda lingvo plibonigante komunikadojn ĉirkaŭ la terglobo. Ĝi forigus
la aktualajn problemojn pro spekulado, malstabileco kaj malcerteco kaj
provizus fortikan fundamenton por la kreskanta monda ekonomio. Ĝi ankaŭ
signife reduktus la kostojn kaj riskojn de internacia komercado. Tutmonda
monunuo ankaŭ estus grava paŝo al antaŭenigo de ekonomia justeco en
la mondo forigante la avantaĝon de malmultaj favorataj landoj, kies valutoj
estas konsiderataj pli fortaj aŭ pli sekuraj, kaj malebligante, ke la
malriĉajn landojn damaĝas la efikoj de valutofluktuadoj. Longperspektive
tia paŝo, kreante por ĉiuj ĉie pli « egalecan » ekonomian kadron,
ankaŭ signife efikus kontraŭ la loka damaĝo, kiun kelke estigas la ekonomia
globaliĝo.
La ideo de monda valuto ne estas nova.
La ekonomikisto John Maynard Keynes proponis « internacian valuto-union
» en la 1940aj. Lian ideon paligis la diplomatoj de la Bretton Woods Konferenco,
kiuj timis tiom drastan paŝon. Anstataŭe tie kreiĝis la Internacia Mona
Fonduso kaj la Monda Banko. Pli aktuale « The Economist », unu el la
plej ortodoksaj financaj ĵurnaloj, alvokis reekzameni la ideon, proponante
en artikolo de la 26a de septembro 1998, ke « Unu mondo,unu mono
» eble meritus « unu momenton da pripensado ». Certe tutmonda
valuto signife kontribuus al la solvado de la aktuala problemo de regionaj
valutaj krizoj.
Sub la aktuala sistemo pli ol duiliono
[1 000 000 000 000] interŝanĝatas ĉiutage de investantoj serĉantaj
la plej grandan kompenson je la plej malgranda risko. Tiujn ĉi valutajn
movojn manaĝas profesiuloj, kiuj devas anticipi aŭ sin mem protekti kontraŭ
malfavoraj ŝanĝiĝoj je la kurzoj, kio ofte kondukas al spekulado por
aŭ kontraŭ certa valuto. Registaroj ankaŭ regule intervenas por protekti
la pozicion de sia valuto aŭ por trovi komercajn avantaĝojn. La sistemo
estas profunde maljusta ĉar landoj, kies mono servas kiel rezerva valuto,
ricevas nemeritatajn profitojn kompare kun malpli favorataj landoj.
La nestabileco de la kurzoj inter la
valutoj kreas malfacilaĵojn por la internacia komerco kaj investado, por
komerca planado kaj por naciaj ekonomioj kun efikoj je prezoj kaj inflacio.
De ĉiu movo rezultas ne nur gajnantoj kaj perdantoj, sed ankaŭ ĝeneralaj
ekonomiaj malavantaĝoj. Se iu lando elektas fiksan kurzon, ĝia valutopolitiko
devas defendi tiun kurzon; se ĝi elektas kontrolatan nefiksitecon, ĝi
malfermiĝas je spekulaj atakoj. Centraj bankoj povas interveni por defendi
sian valuton, sed gravaj valutaj krizoj hodiaŭ povas rapide dronigi naciajn
rezervojn kaj necesigi internacian krizoasistadon - asistado, kiu dum la
lastaj jaroj amasiĝis je dekoj da miliardoj da dolaroj.
Je valutaj krizoj gravas la psikologia
dimensio, ĉar multo dependas de la fido, kiun investantoj havas je aparta
valuto. Sed fido facile ŝanceliĝas kaj nur malfacile restarigeblas.
Tutmonda valuto ne nur forigus la eblecojn spekuladi sed ankaŭ provizus
universalan fidindecon.
Dum la pasinto leviĝis diversaj obĵetoj,
raciaj kaj emociaj, kontraŭ tutmonda valuto. Unusola valuto trudus komunan
ekonomian rigorecon al ĉiuj landoj kaj devigus ilin fronti malagrablajn
realojn. Ne plu povus registaroj libere presi monon aŭ ignori la fakton,
ke ne eblas eterne vivi trans la propraj rimedoj. En multaj gravaj rilatoj
tio tamen estus evidente pozitiva evoluo.
Kelkaj argumentas, ke la plej bona protekto
kontraŭ internaciaj fluktuadoj estas multe pli da lokaj valutoj, kiujn
la popoloj povas mem kontroli, tiel izolante siajn ekonomiojn de la ekstero.
Dum tio eble ĝustas en mondo de fluktuantaj monoj, tutmonda valuto tamen
fakte forigus grandan fonton de eksteraj efikoj. Alia timo estas, ke la
rezigno pri naciaj valutoj kaj eksteraj kurzomerkatoj kreskigus senlaborecon
en kelkaj regionoj, pro tio ke kelkaj okupoj fariĝus superfluaj kaj pro
la probablo ke pli malferma kaj egaleca ekonomia « ludejo » devojigus
kelkajn laborlokojn al aliaj regionoj. Sed tiaj transiroj jam okazas -
kaj sen ia fona senco pri justeco, kiun tutmonda valuto kun sia egaleciga
forto sekvigus.
Estas ankaŭ tiuj, kiuj timas tiajn
paŝojn al monda unuiĝo kiel plian perdon de kontrolo favore al potencaj
interesoj kaj foraj burokratioj. Paralelas la argumento, ke nacia
valuto estas simbolo de nacia suvereneco, kaj pri tiaj simboloj malofte
oni rezignas facile. Tamen, kiel montras la lanĉo en Eŭropo de la Eŭro,
ununura valuto por 11 landoj, kiu ekde 2002 komplete anstataŭigos la francan
frankon, la germanan markon, la italan liron kaj aliajn longestablitajn
valutojn, eblas de tiaj simboloj seniĝi, kiam la promesitaj profitoj estas
grandaj.
Unusola valuto devas esti akompanata
de multaj aliaj rimedoj por integrigo kaj harmoniigo. Ĝi bezonigos fortan
kaj efikan mondan monan aŭtoritaton aŭ centran bankon funkciantan sub
la komuna intereso kaj liberigitan de politikaj manipuladoj por manaĝi
la mondan valuton, reguligi la monan provizon kaj certigi adekvatan likvidecon
sen inflacio. La kreo de tia institucio irus manenmane kun la evolugio
de aliaj mekanismoj por globala decidado cele al kreado de fido kaj konsento
inter la registaroj de la mondo.
Sole la adopto de monda valuto mem ne
solvos ĉiujn problemojn de la mondo. Ĝi estas unu elemento bezonata por
subteni pli justan kaj efikan mondan ekonomian sistemon, kiu mem estas
unu faceto de monda federacia sistemo necesa por akompani la globaliĝon
kaj por atingi mondunuecon kaj mondpacon. Finfine teknikaj solvoj por ekonomiaj
problemoj povas vere efiki nur se nova spirito trapenetros la ekonomian
vivon kaj nova ekonomia sistemo elvolviĝos, kiu sin bazos sur la aplikado
de spiritaj principoj. Mono mem devas esti rekondukata al sia rolo de interŝanĝa
ilo anstataŭ esti la mezurilo por ekonomia sukceso aŭ evoluiteco. Ekonomiaj
valoroj devas esti ekvilibrigataj per sociaj kaj spiritaj valoroj.
Unusola monda valuto povas ŝajni fora
celo sed ne eblas nei la logikon malantaŭ ĝi de solvilo por kelkaj el
la gravaj problemoj minacantaj nian aktualan ekonomian bonfarton. Fakte,
antaŭ la fono de la tendencoj al globala interdependiĝo kaj integriĝo,
ĝia dezirindeco - kaj ĝia finfina neevitebleco - sugestas, ke la ideo
ricevu prefere baldaŭ anstataŭ malbaldaŭ fundan ekzamenadon far
la mondaj gvidantoj.