Reveno al BEL.
PACO
INTER LA NACIOJ
La
nova jarmilo kaj tutmonda paco
Monda paco, karakteriza trajto de la
estiĝanta tutmonda civilizacio, realiĝos kiel evidenta signo de la principo
de la unueco de la homaro, kiam tiu efektiviĝos. Pri tio sendubas la instruoj
de Bahá'u'lláh.
Tia paco rezultos el la kulminiĝo de
du malsamaj sed simultanaj kaj reciproke inter si dependaj procezoj : la
unua kondukos al la spirita unuceo de la homaro kaj nomatas la «
Plej Granda Paco » ; la alia kondukos al la politika unuiĝo de la nacioj
kaj konatas kiel la « Minora Paco ». La unua estas fora celo, kiu necesigos
fundan ŝanĝiĝon de la homa konduto, kian sole religia kredo povos efektivigi
; la alia estas pli proksima kaj jam videbliĝas sur la politika horizonto.
La unua estas rekte ligita al la klopodoj de la bahaa komunumo antaŭenigi
la centran principon de sia Kredo ; la alia dependas de la agoj de la mondaj
politikaj gvidantoj kaj ne de ia bahaa plano aŭ aktiveco.
La politika unueco de la nacioj implicas,
ke la nacioj atingas inter-rilatadon, kiu ebligas al ili solvi gravajn
internaciajn problemon tra interkonsiliĝado kaj ne tra militado ; krome
tia unueco devos konduki al la establiĝo de monda registaro. Tiudirekta
procezo definitive establiĝis dum la 20a jarcento, meze de teruro kaj
tumulto, kiuj tiom karakterizis tiun peridon. Per ĝiaj efikoj percepteblas,
ke la atingo de politika paco proksimiĝas.
Notindas, ke la plimulto de la nacioj
estiĝis dum tiu ĉi jarcento kaj ke ili elektis pace inter si rilati pere
de kuna aniĝo en la Unuiĝintaj Nacioj kaj per la partopreno en regionaj
organizaĵoj, kiuj faciligas ilian kunlaboradon. Plie, la procezo de politika
unuiĝo akceliĝas tra vekiĝanta konscio inter la popoloj de la mondo
pri la graveco de paco, kio validigas la laboron de la Unuiĝintaj Nacioj,
kaj tra sciencaj kaj teknikaj progresoj, kiuj jam kunfandis kaj transformis
la mondon al unusola, kompleksa organismo.
La teruraj spertoj el du mondaj militoj,
kiuj naskis unue la Ligon de la Nacioj kaj poste la Unuiĝintajn Naciojn
; la ofteco, precipe dum la 90aj jaroj, de renkontiĝoj inter la mondaj
gvidantoj kaj de interkonsentoj pri mondaj problemoj ; la postuloj starigi
tutmondan ordon, kiuj proklamiĝis, kiam tiuj gvidantoj celebris la 50jariĝon
de la Unuiĝintaj Nacioj ; la multiĝo de civitanaj organizaĵoj, kiuj
fokusas sian atenton je diversaj internaciaj problemoj tra ĉiam pli vaste
etendiĝanta reto da aktivecoj kaj kunlaboroj ; multege da debatoj pri
la bezono je tutmonda politika sistemo kaj multnombraj organizitaj klopodoj
cele al monda paco ; la starigo de internacia tribunalo ; la rapida progreso
kaj disvolviĝado de la komunikteknologio, kiu faris la mondon senlima
- ĉio tio nepretervideble atestas pri neinversigebla impeto voje al pacaj
internaciaj interrilatoj.
La bahaaj skriboj indikas, ke paco inter
la nacioj establiĝos dum la 20a jarcento ; sed ili ankaŭ diras, ke universala
fermentado kaj hororaj sociaj tumultoj markos la transiron de militema
al vere paca mondo ; ili tamen ne diras, ke fine de la jarcento devos okazi
ia specifa kataklisma evento. Neeviteblas, ke la transmoviĝado al mondunuiĝo
renkontos tendencojn kontraŭstarajn, kiuj radikas el obstinaj ŝovinismaj
kaj partiemaj kutimoj rifuzantaj cedi al la esperoj de nova epoko.
La torturaj suferadoj, kiajn kaŭzas
povreco, militoj, perfortado, fanatismo, malsanoj kaj medio- detruadoj,
kaj kies viktimoj estas grandaj amasoj de la popoloj, estas la sekvoj de
tia kontraùstaro. Pro tio, antaŭ ol ke la paco inter la nacioj
povos maturiĝi kaj fariĝi universala realeco, devos ĝi trairi malfacilajn
evoluostadiojn similajn al tiuj, kiujn spertis la unuopaj nacioj, ĝis
kiam ili estis interne fortikiĝintaj.
Sed apenaŭ kontesteblas, ke la procezo
survoje al tutmonda paco jam ege prosperas.
***
Tiu ĉi teksto estas traduko de la deklaro
« Peace among the Nations » far Bahá'í International Community (Bahaa
Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo reprezentanta la
tutmondan bahaanaron. BIC kontakteblas per :
Bahá'í
International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York,
NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org
; http://www.bahai.org