Reveno al BEL.
TUTMONDA
PACO
Universala
Pacprogramo
La sopiro al paco kaj la promeso pri
ĝia veno estas tiel malnova kiel la historio de la homaro. La popoloj
de la mondo kune kreskis al intima najbareco kaj nun troviĝas antaŭ grava
decido : ĉu ekhavi pacon post neimageblaj teruraĵoj, kiujn estigos obstina
persistado ĉe malnovaj kondut-manieroj aŭ ĉu starigi pacon per libervola
ago de ĉiuj popoloj kaj nacioj post komuna interkonsil- iĝo de iliaj
registaroj. La antaŭsignoj estas favoraj : Neniam en la pasinteco la mondo
spertis tian gradon de internacia kunlaboro de popoloj, iam malamikaj unuj
al la aliaj, de scienca-teknika progreso kaj mondskala komunikado.
Kio obstrukcas la vojon al la paco ?
Antaŭjuĝoj, suspektemo, duboj, miskomprenoj kaj egoismaj interesoj
ĝenas la rilatojn inter la nacioj kaj malebligas kunlaboron, per kiu ni
povus venki la minacan ekonomian krizon, la disvastiĝon de anarkio kaj
terorismo kaj la nedireblajn suferojn de milionoj da homoj. Distordita
koncepto pri la homo, kiu prezentas lin malgraŭ lia pac-sopiro kiel nebonigeblan
egoiston, senkuraĝigas multajn bonvolemulojn. Objektiva ekzamenado tamen
pruvas, ke la vera, spirita karaktero de la homo estas direktita al kreivo
kaj kunlaboremo.
La historia evoluo de la homo progresis
analoge al la fazoj de bebeco, infaneco kaj adoleskanteco en la vivo de
unuopulo : de la formiĝo de la familio kaj civito al la fondo de ŝtatoj.
Ĉiu transiro de unu fazo al alia alportis tute naturajn perturbojn. La
bahaanoj konsideras la fundajn problemojn de nia tempo kiel signalojn de
tiu ĉi nehaltigebla natura procezo de maturiĝo, kiu povas kulmini en
orda kaj ekvilibra tutmonda komunaĵo, pri kies efektivigo kiel plenumiĝo
de la dia kreo-plano ili estas firme konvinkitaj. Ĉeno el spiritaj lumfontoj,
la religioj, estis la antaŭenigaj fortoj en la civiliza procezo de la
homaro. Monda paco sen religio tial estas neimagebla. La religio pruvadis
per sia senpera influo, ke ĝi estas nemalhavebla por la ordo en ĉiu homa
komunaĵo. Materiismo en Oriento kaj Okcidento faris el siaj ideologioj
kvazaŭ ajn religiojn kaj alstrebis la diigon de la ŝtato kaj la superecon
de unu raso, unu nacio aŭ unu klaso. La komuna trajto kaj la radiko de
ĉiuj ĉi ideologioj estas la glorigo de la strebado al materiaj aferoj.
El tio estas nutrata la falsa tezo pri la nebonigebla egoisma homo.
Malpermeso de ĉiaj armiloj estas nur
supraĵa paŝo. Solvi unuopajn konfliktojn ne sufiĉas. Universalan solvon
multaj grupoj jam konsideras necesa. Esperigajn signojn ni jam observas
en la kreskanta tendeco de unuopaj ŝtatgrupoj kunlabori laŭ difinitaj
interkonsentoj en aferoj de komuna intereso. Por la monda paco pluraj temoj
aparte gravas, kvankam ili ŝajne ne rekte rilatas al ĝi :
1 ) rasismo ofendas la homan dignon
kaj malhelpas la disvolviĝon de siaj viktimoj ; rekoni la homaron kiel
unuecan estas nepre necesa por la solvo de tiu ĉi problemo ;
2 ) drasta diferenco inter riĉeco
kaj malriĉeco estas kaŭzo por la malstabileco de la monda situacio ;
la problemo devas esti reanalizita kaj solvita per kombinita aplikado de
spiritaj, moralaj kaj praktikaj rimedoj;
3 ) senbrida naciismo devas cedi al
globala lojaleco inter la ŝtatoj ; la mondo ŝrumpas al unusola najbareco,
en kiu la profito de unu parto estas certigita plej oportune per la akcelo
de la profito de la tuto;
4 ) religia malpaco dum la historio
kaŭzis multe da malfeliĉo ; la anoj de ĉiuj religioj devas klopodi pri
interpacigo de siaj opinio-konfliktoj en teorio kaj praktiko ; la religiaj
gvidantoj devas venki siajn teologiajn diferencojn en humileco antaŭ la
Kreinto;
5 ) rifuzo de plena samrajteco de la
virinoj signifas maljuston kontraŭ la duono de la monda loĝantaro ; nur
kiam la virinoj fariĝas egalvaloraj partneroj en ĉiuj sferoj de homa
aktiveco, kreiĝos la morala kaj psikologia klimato por la mondpaco;
6 ) manko de edukebleco malhelpas al
vastaj rondoj de la monda loĝantaro venki antaŭjuĝojn kaj plibonigi
sian vivo-kvaliton ; la edukado de knabinoj havas plej urĝan prioritaton,
kaj aparta atento devus esti dediĉita al la instruado de tutmondeca konscio;
7 ) nesufiĉa komunikado inter la popoloj
malfortigas tre grave la klopodojn pri la monda paco ; la akcepto de internacia
helplingvo, instruota en ĉiuj lernejoj de la mondo, povas helpi en la
solvo de tiu ĉi problemo.
Nuraj kontraktoj ne sufiĉas. Kolektiva
sekureco sole surbaze de politikaj traktatoj restas fabelo. La monda
paco estas kompleksa problemo, kies pritrakto devas esti levita de la pure
praktika sur la principan nivelon. Por trovi daŭrajn solvojn, ĝi devas
esti subtenata de spirita aŭ etika sinteno, kiu nun devas esti evoluigata.
Problemoj kiel la ĵus cititaj, kiuj kutime ne estas rilatigitaj al mondpaco,
devas esti solvitaj samtempe. Spiritaj principoj aŭ, kiel kelkaj diras,
homaj valoroj estas la ŝlosilo por ĉiu problemsolvo.
Mondordo povas esti bazita nur sur la
neŝancelebla konvinko pri la unueco de la homaro. Tio postulas la forlason
de ĉiaj antaŭjuĝoj kaj de ĉio, kio instigas homojn kredi sin superaj
al aliaj. Krome, ĝi necesigas nenion alian ol la rekonstruon kaj la senarmigon
de la tuta civilizita mondo - de mondo kunkreskinta en ĉiuj fundamentaj
aferoj de la vivo kaj tamen senfine diversa en naciaj originalecoj. Krom
tio konsistiga parto de mondordo estas klare difinita jursistemo, kolektiva
sekureco per internacia ekzekutivo, mond-parlamento kaj mond-kortumo. Nacia
politiko devas grade adaptiĝi al la tutmondaj interesoj pere de klare
difinitaj leĝoj aŭ universale rekonitaj aprobeblaj principoj por la reguligo
de la rilatoj inter la popoloj.
Ni alvokas la ŝtatestrojn de la mondo
kolektiĝi en jam longtempe malfruiĝinta universala kunveno. Ĉu ne estus
la tasko de Unuiĝintaj Nacioj, levi sin, plene subtenate de siaj ŝtato-membroj,
al tiel alta celo, por ke estiĝu tutmonda federacio, kiu utiligos ĉiujn
fortojn de la homaro por la paco kaj por la bonfarto de la popoloj ? La
plej alta celo estas la unuigo de ĉiuj popoloj de la mondo en unu universala
familio. Multnombraj internaciaj movadoj pruvadas la deziregon pri paco
kaj unueco.
Kiel studobjekton la bahaanoj volonte
ofertas la universalan sistemon de sia kunlaborado, proklamitan de la fondinto
de ilia religio, en kiu laŭ ĝenerale akceptitaj principoj de interkonsiliĝo
surbaze de spiritaj valoroj ĉiu kontribuas en sia agosfero al la formado
de decidoj. Ili montras, ke la homaro povas vivi kiel tutmonda socio. Daŭre
progresanta kulturo estas la celo de la kreo de la homo.
« Tiuj teruraj bataloj, tiuj deturaj
militoj ĉesos kaj la Plej Granda Paco venos » (Bahá'u'lláh)