PERLOJ
DE L'SAĜO.
el la Skriboj de Bahá'u'lláh.
La skriboj de Bahá'u'lláh (1817-1892) kovras la tutan terenon de mistika saĝo, tra la naturo kaj senco de la homa estado, ĝis la vizio de unuiĝanta homaro, de la antaŭkondiĉoj por interna paco ĝis tiuj de globala pacordo. Ne povas mirigi, ke Leo Tolstoj' vidis en la skriboj de Bahá'u'lláh « la ŝlosilon al la sekreto de la universo » kaj malkovris en ili « la plej belan kaj puran formon de religia instruo » kaj ke Mahatmo Gandhi' trovis en ili « la esperon de la homaro ».
Bahá'u'lláh en la plej eta aĵo de la universo perceptas rivelaĵon de Dio - sed samtempe difinas Dion kiel la « Plej Kaŝitan el la Kaŝitaj ». Li vidas la homon kiel migranton survoje al pliaj, senlimaj mondoj de Dio - kaj Li samtempe atribuas al li la responson por civilizacio kaj kulturo en tiu ĉi vivo. Li senrestrikte rekonas la veron kaj mision de ĉiuj antaŭaj religioj - sed Li ankaŭ kunligas tiujn en granda panoramo de unu sola Dia Volo revelaciiĝanta en ili. Kaj Li anticipas la konsekvencojn de tiu ĉi nova, plej ampleksa mondpercepto por la monda politiko : de la iom-post-ioma enkonduko de kolektiva sekurec-strukturo por gardi la mondan pacon, tra la establo de monda federacio, ĝis la fondo de mondkulturo konsciiĝanta pri sia plej valora trezoro - homoj, kiuj en pleja sendependo kaj memstaro serĉas la veron kaj je tio kunfandas sciencan kleron kun etikaj kaj moralaj principoj.
Bahá'u'lláh estas la fondinto de Baha-ismo, la religio, kiu hodiaŭestas disvastiĝinta super praktike la tuta terglobo. Tiu ĉi libreto kunmetas centrajn tekstojn el Liaj ampleksaj skriboj kaj tiel ebligas unuan aliron al Liaj instruoj, el kiuj la homaro povas ĉerpi la inspirojn por fronti la ĝin defiantajn grandegajn spiritajn kaj sociajn problemojn kaj taskojn. (1)
Estu malavara en prospero kaj danka
en mizero.
Estu inda je la fido de via najbaro
kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.
Estu trezoro por la mizeraj, admono
por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu
konsideras sian promeson sankta.
Estu justa en via juĝo kaj maltruda
en via parolo.
Neniun traktu maljuste kaj elmontru
plejan humilon al ĉiuj.
Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo,
ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj,
apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.
Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu
viaj agoj.
Estu hejmo por la fremdulo, balzamo
por la suferanto,fortika turo por la fuganto.
Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta
lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.
Estu ornamaĵo por la vizaĝo de l'vero,
estu krono sur la frunto de l' sincero, kolono en la templo de l' moralo,
viviga spiro por la korpo de l’homaro, standardo de la armeoj de l' justo,
gvidstelo sur la horizonto de l' virto, roso por la fundo de l’homkoro,
arkeo sur la maro de l'scio, suno sur la ĉielo de l'graco, gemo en la
diademo de l'saĝo, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto
sur la arbo de l' humileco.
Ni petas Dion proteku vin kontraŭ
la ardo de ĵaluzo kaj la frido de malamo.
Li vere estas proksima, preta respondi.
Ho filo de l' homo ! Vualita en Mia
antaŭmemora esto kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco, Mi konsciis
Mian amon al vi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj revelaciis
al vi Mian belecon.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 3 / The Hidden
Words, p.6)
Kreinte la mondon kaj ĉion, kio vivas
kaj moviĝas en ĝi, Li elektis, per la senpera efiko de Sia libera kaj
suverena volo, doti la homon per la unika distingo kaj kapablo, koni Lin
kaj ami Lin - kapablo, kiu nepre devas esti rigardata kiel la genera impulso
kaj ĉefa celo por ĉio kreita...
(Gleanings, 27: 2, p.65)
Ĉiujn aferojn Mi deziris por vi, kaj ankaŭ vin pro vi mem. (Gleanings, 122 :1, p.260)
Ĉio ajn en la ĉieloj kaj ĉio ajn
sur la tero estas rekta pruvo por okazanta en ĝi revelacio de la atributoj
kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo estas konservataj la signoj, kiuj
elokvente atestas la revelacion de tiu Plej Granda Lumo. Vere, sen la potenco
de tiu ĉi revelacio neniu aĵo povus ekzisti. Kiel helaj estas la lumoj
de sciado brilantaj en atomo kaj kiel vastaj la oceanoj de saĝeco ondantaj
en guto ! Je plej alta grado tio validas por la homo, kiu el inter ĉio
kreita estas vestita per la robo de tiaj donacoj kaj estas elelektita por
la gloro de tia distingo. Ĉar en li potenciale riveliĝas ĉiuj atributoj
kaj nomoj de Dio en tia grado, kiun neniu alia kreaĵo atingas aŭ superas.
Ĉiuj ĉi nomoj kaj atributoj aplikeblas al li. Ĉar tiel Li diris : «
La
homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero. »
(Gleanings, 90 : 1, p.177)
En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon,
tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas
el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon
de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li
mem.
(Gleanings, 75 : 1, p.143)
El la majesta fonto kaj el la esenco
de Lia favoro kaj malavaro Li konfidis al ĉio kreita Signon de Sia sciado,
tiel ke neniu el Liaj kreitaĵoj estu senigita de sia doto esprimi, ĉiu
laŭ sia kapablo kaj rango, tiun ĉi scion. Tiu ĉi signo estas la spegulo
de Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun
ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron
de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj
signoj kaj sciado.
(Gleanings, 124 : 2, p.262)
Laŭrange la unua kaj primara inter
tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno.
Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi
Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu
Lia gloro. Tiu ĉi talento donas al la homo la povon distingi kaj percepti
la veron en ĉiuj aferoj, gvidas lin al tio, kio estas ĝusta, kaj helpas
lin malkovri la misterojn de la kreita mondo. Laŭrange la dua estas la
vidpovo, la ĉefa ilo, per kiu lia kompreno povas funkcii. La sensoj de
aŭdado, de la koro kaj aliaj devas ankaŭ esti kalkulataj inter
la talentoj, per kiuj la homa korpo estas dotita. Super ĉio laŭdata estu
la Ĉiopova, Kiu kreis tiujn ĉi fortojn kaj aperigis ilin en la homa korpo.
Tiuj talentoj estas esencaj propraĵoj de la homo. Kio superas ĉiujn aliajn
donaĵojn, kio laŭ sia karaktero estas nedetruebla kaj apartenas al Dio
Mem, estas la donaco de Dia Revelacio. Ĉiu bonaĵo donita de la Kreinto
al la homo, ĉu materia, ĉu spirita, estas subordigita sub tiu. Ĝi estas
kaj ĉiam estos en sia esenco la Pano, kiu devenas el la ĉielo. Ĝi estas
la superega atesto de Dio, la plej klara pruvo de Lia vero, la signo de
Lia perfekta bonkoreco, la simbolo de Lia ĉion-ampleksanta korfavoro,
la pruvo de Lia amoplena providenco, la simbolo de Lia perfektega graco.
Vere, kiu rekonas en tiu ĉi Tago Lian Manifestiĝon, tiu ricevas sian
parton el tiu ĉi plej alta donaĵo de Dio.
(Gleanings, 95 : 1 kaj 3, p.194-195)
La homo estas la plej alta talismano.
Sed la manko de adekvata edukado senigis lin je tio, kio estas lia esenca
posedaĵo. Per unu vorto el la buŝo de Dio li estis kreita; per unu plia
vorto li estis gvidata rekoni la Fonton de sia edukiĝo; per ankoraŭ unu
aldona vorto liaj rango kaj destino estis garantiitaj... Konsideru la homon
kiel minejon riĉan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas,
ke ĝi malkaŝas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio.
(Gleanings, 122, p.259-260)
Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj
de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi
certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion
pri vi mem - scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. Vi trovus
vin mem sendependaj de ĉio krom Mi kaj perceptus per via interna kaj via
ekstera okulo, same klare kiel evidentas la revelacio de Mia brila Nomo,
la en vi ondantajn marojn de mia korfavoro kaj malavareco.
(Gleanings, 153 : 6, p.326-327)
Ho filo de l' spirito ! Jen mia unua
konsilo : Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, por ke via estu
suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 1/ The Hidden
Words, p.5)
Ho amiko, la koro estas la rezidejo
de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de efemeraj pensoj : ne malŝparu
la trezoron de via altvalora vivo sklaviĝante al tiu ĉi mondo fluge pasanta.
Vi venas el la mondo de l' sankteco - ne ligu vian koron al la tero; vi
estas loĝanto en la korto de l'proksimeco - ne elektu la hejmon de l'polvo.
(Seven Valleys, p.35)
Ho Mia Frato ! Pura koro estas kiel
spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia
krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno.
Tiam vi klare komprenos la signifon de « Nek Mia tero nek Mia ĉielo
Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto ».
(Seven Valleys, p.21)
Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj
ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas
en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo
de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin, ĉar al neniu Dio
donis pli ol unu koron... Kaj ĉar la homa koro, tia kia Dio ĝin formis,
estas unu kaj nedividita, konvenas al vi atenti, ke ĝia inklino ankaŭ
estu unu kaj nedividita. Tial do algluiĝu per via tuta korinklino al Lia
amo kaj detenu vian koron de la amo al iu ajn krom Li, por ke Li helpu
vin mergiĝi en la oceano de Lia unueco...
(Gleanings, 114 : 15, p.237-238)
Kompreni Liajn vortojn kaj kapti la
sencon de la eldiroj de la ĉielaj Birdoj neniel dependas de homa klereco.
Ĝi dependas nur de la pureco de la koro, de la ĉasteco de la animo kaj
de la libereco de la spirito.
(Certitude, p.211)
Klinu viajn korojn al la konsiloj de
via vera, via nekomparebla Amiko... La Vorto de Dio povas esti komparata
al ŝoso, kies radikoj estas plantitai en la koroj de la homoj. Estas devige
al vi, akceli ĝian kreskon per la vivantaj akvoj de saĝeco, per puraj
kaj sanktaj vortoj, por ke ĝia radiko firme engrundiĝu kaj ĝia branĉaro
etendiĝu ĝis la ĉielo kaj ankoraŭ pli alten.
(Gleanings, 43 : 9, p.97)
Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko
atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora
ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj
kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos
ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko.
(Seven Valleys, p.36)
Ho Miaj servantoj ! Se vi malkovrus
la kaŝitajn, la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla riĉeco, vi certe
taksus la mondon, ja eĉ la tutan kreitaĵon, kiel nenion. Igu la flamon
de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi
Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos
proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li.
(Gleanings, 153 : 2, p.323)
Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados
en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas
la belecon de la Amiko; kaj en ĉiu lando li elrigardos al sia Amato. Neniun
kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble
malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la
Amato en iu vizaĝo.
(Seven Valleys, p.7)
Ho Mia frato ! Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado, kiu kondukas al la ekkono de la Praglora, li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron, la sidejon de la rivelado de la internaj misteroj de Dio, je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero kaj je la sugestoj de la enkorpiĝoj de satanaj ĥimeroj. Li devas purigi sian bruston, la sanktejon de fidela amo al la Amato, je ĉiu makulo kaj sanktigi sian animon je ĉio apartenanta al akvo kaj argilo, je ĉiuj ombraj kaj efemeraj ligiĝoj. Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi, por ke amo ne inklinigu lin al devio, aŭ malamo ne forpelu lin de la vero.
La serĉanto devas ĉiutempe fidi al Dio, devas forturni sin de la mondularo, malligi sin de la mondo de polvo kaj alkroĉiĝi al Tiu, Kiu estas la Sinjoro de la Sinjoroj. Li neniam rajtas klopodi altigi sin super aliaj, devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. Ĉar la lango estas malica fajro, kaj troa parolado mortiga veneno. Materia fajro forkonsumas la korpon, sed la fajro de la lango forvoras kaj koron kaj animon. La potenco de la unua daŭras nur difinitan tempon, sed la efikoj de la alia tutan jarcenton.
Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo...
Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj, kiuj ja estas dotitaj per la potenco esprimiĝi. Li ne hezitu oferi sian vivon por la Amato kaj ne permesu, ke la malaprobo de la homoj turnu lin for de la Vero. Li ne deziru por aliaj, kion li ne deziras por si mem, kaj ne promesu, kion li ne plenumos. Plenkore la serĉanto evitu kunestadon kun malbonuloj kaj preĝu, ke estu pardonitaj iliaj pekoj. Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte en la horo de morto pekinto atingas la esencon de la kredo, kaj trinkante la senmortigan nektaron, ekflugas al la ĉielaj Kohortoj. Kaj kiel ofte devota kredanto en la horo de la ascendo de sia animo tiel sanĝiĝas, ke li falas en la plej abisman fajron !...
Nur kiam la lampo de serĉado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serĉanto kaj la brizo de Lia korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeligos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido leviĝos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ĝojigan mesaĝon de la Spirito, brile kiel la aŭroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elversoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serĉanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso. Li kontemplos pri la evidentaj signoj de la universo kaj penetros en la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la ŝtupo de plena certeco. Li malkovros en ĉiuj aferoj la misterojn de Dia Revelacio kaj la pruvojn de daŭra Manifestado.
Mi ĵuras je Dio ! Kiu surpaŝas la
padon de gvido kaj serĉas ascendi la altojn de virteco por atingi tiun
ĉi gloran kaj superan ŝtupon, tiu enspiros, eĉ el mil-mejla distanco,
la bonodoron de Dio kaj perceptos, kiel leviĝas la matena brilo de dia
Gvido super la Aŭroro de ĉiuj aferoj. Ĉiu aĵo, kiel ajn malgranda,
estos por li malkovro, gvidanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉo.
Tiel granda estos la juĝkapablo de tiu ĉi serĉanto, ke li povos distingi
inter vero kaj malvero, same kiare kiel li distingas sunbrilon disde ombro.
Kiam en la plej foraj anguloj de la Oriento dispersiĝas la dolĉaj aromoj
de Dio, li certe rekonos kaj enspiros ilian parfumon, eĉ se li estadus
en la ekstrema fino de la Okcidento. Same, li klare distingos ĉiujn signojn
de Dio - Liajn mirindajn eldirojn, Liajn grandiozajn verkojn kaj potencajn
farojn - disde la agoj, la vortoj kaj vojoj de la homoj, same kiel juvelisto
rekonas la gemojn inter la ŝtonoj, aŭ kiel ĉiu homo distingas inter
printempo kaj aŭtuno, varmo kaj malvarmo. Kiam la kanalo de la homa animo
estas purigita je ĉiuj mondumaj kaj katenantaj ligigoj, ĝi nepre sentos
la spiron de la Amato el nemezureblaj distancoj kaj, gvidata de ĝia bonodoro,
atingos kaj eniros la Urbon de Certec. Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol
la Vorto de Dio, revelacita en ĉiu epoko kaj dia misio.
(Gleanings, 125 : 1 k.s., p.264)
La komenco de ĉiuj aferoj estas la
ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio
ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo,
kiu trapenetras ĉion, kio estas en la ĉieloj, kaj ĉion, kio estas sur
la tero.
(Gleanings, 2 : 1, p.5)
Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo,
senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan
rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj
popoloj... Ho vi popoloj de la mondo ! Sciu kun certeco, ke Miaj ordonoj
estas la lampoj de Mia amoplena providenco inter Miaj geservantoj kaj la
ŝlosiloj de Mia graco por Miaj kreitoj...
(Gleanings, 155 : 2, p.331-332)
Vere, la leĝoj de Dio similas al la
maro, kaj la homidoj ai la fiŝoj - se ili nur komprenus ! Observi ilin,
tamen, oni devas kun takto kaj saĝo...
(Citita en : Synopsis and Codification,
p.4)
Vi demandis Min pri la naturo de la
animo. Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon
la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso,
eĉ ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkaŝi. Ĝi estas la unua inter
ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas
Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorkliniĝas antaŭ Li. Se ĝi
fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. Sed
se ĝi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ĝi fariĝos viktimo de
egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.
(Gleanings, 82 : 1, p.158-159)
Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de ĉia kadukeco de korpo aŭ menso. Ke malsanulo montras signojn de malforteco, ŝuldigas al la malhelpoj, kiuj intervenas inter lia korpo kaj lia animo, ĉar la animo mem restas netuŝata de korpaj difektoj. Rigardu la lumon de la lampo. Kvankam ekstera objekto povas perturbi ĝian radiadon, la lumo mem plubrilas kun nereduktita intenso. Sammaniere, ĉiu malsano atakanta la korpon de la homo estas malhelpo, kiu detenas la animon manifesti sian ennaskitan forton kaj potencon. Sed kiam ĝi forlasas la korpon, ĝi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. Ĉiu virta, ĉiu purigita kaj sanktigita animo estos dotita per pleja fortego kaj ĵubilos en senlima ĝojo.
Rigardu ankaŭ la sunon, kiu malheligas pro la nuboj. Observu, kiel ĝia brileco ŝajne malkreskas, kvankam efektive la fonto de la lumo restas senŝanga. La animo de la homo estu komparata al la suno, kaj ĉiuj aferoj surteraj estu rigardatai kiel lia korpo. Dum neniu ekstera obstaklo intervenas inter ambaŭ la korpo kiel tuto plu reflektos la lumon de la animo kaj estos subtenata de ĝia forto. Sed tuj kiam vualo ŝoviĝas inter ili, la brileco de tiu lumo ŝajnas malkreski.
Rigardu refoje la sunon, kiam ĝi estas
tute kaŝita malantaŭ la nuboj. Kvankam la tero ankoraŭ estas heligata
de ĝia lumo, la lumkvanto estas tamen konsiderinde reduktita. Nur kiam
la nuboj denove forestas, la suno povas ree brili per sia plena splendoro.
Nek la ĉeesto de la nubo nek ĝia foresto povas iel influi la ennaskitan
brilecon de la suno. La animo de la homo estas la suno, per
kiu lia korpo estas iluminata kaj el
kiu ĝi ricevas sian nutron, kaj tiel ĝi estu komprenata.
(Gleanings, 80 : 2-4, p.153-155)
Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo, kiujn nek la evoluo de epokoj kaj jarcentoj, nek la variadoj kaj hazardoj de ĉi tiu mondo povos sanĝi. Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ĝi aperigos la signojn de Dio kaj Liajn atributojn kaj rivelos Liajn indulgemon kaj favoron.
La naturo de la animo post la morto
neniam povos esti priskribata, kaj ne estas dece kaj permesite malkaŝi
ĝian tutan karakteron al la okuloj de la homoj. La Profetoj kaj Mesaĝistoj
de Dio estas malsupren sendataj kun la sola celo konduki la homaron al
la rekta Vojo de l' Vero. La celo de Ilia revelacio estas la edukado de
ĉiuj homoj, por ke en la horo de morto ili ascendu al la trono de la Plejalta
en pleja pureco kaj sankteco kaj en absoluta malligiteco. La lumo, kiun
tiuj ĉi animoj disradias, kaŭzas la progreson de la mondo kaj la antaŭenigon
de ĝiaj popoloj. Ili similas al gisto, kiu fermentigas la mondon de l'
esto, kaj konsistigas la vivoforton, per kiu manifestiĝas la artoj kaj
mirakloj de la mondo.
(Gleanings, 81 : 1, p.155)
Ho filo de l' Plejsupera ! Mi faris
la morton ĝojportanton al vi. Pro kio vi malĝojas ? Mi igis la lumon
superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualigas for de ĝi ?
(Kaŝitaj Vortoj, araba 32 / The Hidden
Words, p.12)
Se vi avidas tiun ĉi vivon kaj ĝiajn
vantaĵojn, vi estus devintaj aspiri ilin, kiam vi estis ankoraŭ enfermitaj
en la uteroj de viaj patrinoj, ĉar tiam vi konstante alproksimiĝis al
ili, se vi nur povus tion percepti. Aliflanke, ekde kiam vi naskiĝis kaj
atingis maturecon, vi ĉiam pli retiriĝis de la mondo kaj altiriĝis al
la polvo. Kial do vi tiel avide amasigas la trezorojn de la tero, kiam
viaj tagoj estas nombritaj kal viaj ŝancoj preskaŭ perditaj ? Do, ĉu
vi, malatentaj, ne volas forskui vian dormemon ?
(Gleanings, 66 : 4, p.127)
Ho Miaj servantoj ! Se vi komprenus,
kion miraklan el Mia malavaro kaj donacemo mi volas konfidi al viaj animoj,
vi certe liberigus vin de la ligiteco al ĉio kreita kaj ekhavus veran
scion pri viaj propraj memoj - scion, kiu estas la sama kiel la kompreno
de Mia propra Esto.
(Gleanings, 153 : 6, p.326)
Benita estas la punkto, kaj la domo,
kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj
la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la
kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.
(Preĝoj / Bahá’í Prayers, p.iii)
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj
nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj ! Mi petegas Vin je tiuj, kiuj estas
la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Laŭdegata, la Plejglora,
faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekludas min de Via
beleco, kaj lumo, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
(Preĝoj p.61 / Bahá’í Prayers,
p.7-8)
Envoku, ho Mia servanto, la versojn
de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj
al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj
altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia
ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn
de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li
kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue,
restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al
li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la
misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu
estas la Fonto de potenco kaj saĝo.
(Gleanings, 136 : 2, p.295)
Se iu citas nur unu verson de la Sankta
Skribo en spirito de brila ĝojo, tio estas pli bona por li, ol tedite
legadi ĉiujn Sanktajn Librojn de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta.
Studu la sanktajn versojn tiakvante, ke vi ne laciĝu kaj ne malvigliĝu.
Ne ŝarĝu viajn animojn per tio, kio elĉerpas kaj subpremas ilin, sed
malpezigu kaj levu ilin, por ke sur la flugiloj de la Sanktaj versoj ili
soru al la tagiĝejo de Liaj evidentaj signoj.
(Aqdas, 149, p.73-74)
Ho kunulo de Mia Trono ! Ne aŭskultu
malbonon kaj ne vidu malbonon, ne malaltigu vin, nek suspiru nek ploru.
Ne diru fiaĵojn, por ke oni ne diru ilin al vi, kaj ne pligrandigu la
kulpojn de aliaj, por ke viaj propraj kulpoj ne ŝajnu grandaj; kaj ne
deziru ies humiliĝon, por ke via propra humiliĝo ne evidentiĝu. Pasigu,
do, la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol foriluganta momento kun
via menso nemakulita, via koro senmakula, viaj pensoj puraj, kaj via naturo
sanktigita, por ke, libera kaj kontenta, vi povu demeti ĉi tiun morteman
korpon kaj iri al la mistika paradizo kaj resti en la eterna regno por
ĉiam.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 44 / The Hidden
Words, p.37-38)
Ho filo de l' esto ! Kiel vi povis forgesi
viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj ? Kiu ajn faras
tion, estas malbenita de Mi.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 26 / The Hidden
Words, p.11)
Se vi rimarkas la pekon de aliulo, prisilentu
ĝin, por ke Dio prisilentu vian propran pekon. Vere, Li estas la Diskreta,
la Sinjoro de graco plej abunda.
(Son of the Wolf, p.55)
Homa parolo estas realo, kiu aspiras
ekhavi influon kaj kiu devas esti moderigata. Rilate ĝian influon, tiu
ĉi dependas de ĝia rafiniteco, kiun siavice kondiĉas la pureco kaj malligiteco
de la koroj. Rilate ĝian moderecon, tiu ĉi devas esti kombinita kun takto
kaj saĝo kiel estas preskribite en la sanktaj Skriboj kaj Epistoloj. Ĉiu
vorto estas dotita per spirito, tial la parolanto aŭ klariganto siajn
vortojn zorge diru je tempo kaj cirkonstancoj konvenaj, ĉar la impreso,
kiun ĉiu vorto kaŭzas, klare evidentas kaj percepteblas... Unu vorton
oni povas kompari kun fajro, alian kun lumo, kaj la efikon, kiun ambaŭ
kaŭzas, manifestiĝas en la mondo. Tial saĝa homo plena je scio prefere
parolu per vortoj mildaj kiel lakto, por ke la homidoj estu nutrataj kaj
edifataj per tio kaj atingu la finan celon de l' homa ekzisto, kiu estas
la stato de vera kompreno kaj nobleco.
(Tablets, 11 : 30, p.172-173)
Neniu saĝulo povas demonstri siajn
sciojn alie ol per siaj vortoj. Tiel evidentiĝas la signifo de la Vorto,
kiel estas konfirmite en ĉiuj Skriboj, ĉu el tempoj antikvaj aŭ modernaj.
Ĉar estas ĝia potenco kaj viviga spirito, per kiu la popolo de la mondo
atingis tiel eminentan pozicion. Krome, vortoj kaj eldiroj estu kaj impresaj
kaj funde efikaj. Kiel ajn, neniu vorto ekhavos tiujn ambaŭ kvalitojn
antaŭ ol eldirita sole pro Dio kaj kun deca respekto por la kondiĉoj
de la okazo kaj de la homoj.
(Tablets, 11 : 29, p.172)
Interrilatu kun ĉiuj homoj... en spirito
de afableco kaj kamaradeco. Se vi scias pri iu vero, se vi posedas juvelon,
kiun aliaj malhavas, dividu ĝin kun ili per parolo plej afabla kaj bonvola.
Se ĝi estas akceptita, se ĝi plenumas vian intencon, via celo estas atingita.
Se iu malakceptas ĝin, lasu lin kaj petu Dion lin gvidi. Gardu vin, ke
vi ne traktu lin bruske. Afabla lango estas kiel magneto por la hom-koroj.
Ĝi estas la pano de la spirito, ĝi vestas la vortojn per signifo, ĝi
estas la fontano de la lumo de saĝeco kaj komprenemo.
(Gleanings, 132 : 5, p.289)
La fonto de ĉio bona estas fidi Dion, submetigi al Lia ordono kaj kontenti pri Lia sankta volo kaj bonplaĉo.
La esenco de saĝeco estas obei Dion, tremi antaŭ Lia skurĝo kaj puno kaj timi Lian juĝon kaj ordonon.
La esenco de religio estas atesti pri tio revelaciita de la Sinjoro kaj observi, kion Li ordonis en Sia potenca Libro.
La fonto de ĉia gloro estas akcepti
ĉion ajn donitan de la Sinjoro kaj kontenti pri tio, kion Dio ordonis.
La esenco de amo estas por la homo
turni sian koron al la Amato, fortranĉi sin de ĉio ajn krom Li kaj deziri
nenion krom tio, kio estas la deziro de lia Sinjoro.
Vera rememoro estas mencii la Sinjoron, la Ĉiel-Laŭdatan, kaj forgesi pri ĉio ajn krom Li.
Vera fido estas por la servanto elfari sian profesion kaj siajn devojn en tiu ĉi mondo, firme teniĝi je la Sinjoro kaj serĉi nenion ol nur Lian gracon, ĉar en Liaj manoj troviĝas la destino de ĉiuj Liaj servantoj.
La esenco de malkroĉiĝo estas por la homo turni sian rigardon al la kortego de Dio, eniri Lian Ĉeeston, akiri Lian aprobon kaj stari kiel atestanto antaŭ Li.
La esenco de vera kompreno estas atesti sian propran povrecon kaj submetiĝi al la Volo de la Sinjoro, la Suverena, la Graca, la Ĉio-Potenca.
La fonto de kuraĝo kaj potenco estas antaŭenigi la Vorton de Dio kaj senŝancele stari en Lia Amo.
La esenco de karitato estas por la servanto mencii la benojn de sia Sinjoro kaj esprimi sian dankon al Li ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe.
La esenco de kredo estas fari poke da vortoj kaj multe da agoj; ĉar sciu vere, ke tiu pli vortanta ol aganta estu prefere morta ol viva.
La esenco de vera sekureco estas gardi silenton, prezenti al si la finon de la aferoj kaj rezigni pri la mondo.
La komenco de grandanimeco estas, kiam homo utiligas siajn havaĵojn por si mem, por sia familio kaj por la malriĉuloj el inter liaj samkredanoj.
La esenco de bonfarto estas ami Min; kiu Min amas, ĉion posedas, kaj kiu Min ne amas, tiu vere apartenas al la povraj kaj senhavaj. Tio ĉi estas kion la Fingro de l' Gloro kaj Brilego revelaciis.
La fonto de ĉio malbona estas por la homo forturni sin de sia Sinjoro kaj kroĉi sian koron al aferoj profanaj.
La plej arda fajro estas pridubi la signojn de Dio, vante disputi pri tio, kion Li revelaciis, nei Lin kaj orgojle sian egoon eksponi antaŭ Li.
La fonto de ĉia klero estas la scio pri Dio, plej altigita estu Lia Gloro, kaj tiu ĉi ne akireblas krom nur per la kono de Lia Dia Manifestiĝo.
La esenco de malnobliĝo estas forlasi la ombron de la Malavara kaj serĉi ŝirmon ĉe la Malbona.
La fonto de devio estas malkredi je la Unu vera Dio, konfidi sin al alia krom nur al Li kaj fuĝi Lian Ordonon.
Veran perdon suferas tiu, kies tagoj pasis en plena ignoro pri si mem.
La esenco de ĉio al vi revelaciita de Ni estas justeco, estas por la homo liberigi sin de vantaj kapricoj kaj imitadoj, percepti per la okulo de l' unueco la gloran faron de Liaj manoj kaj rigardi ĉion ajn per la okulo de l' serĉanto.
Tiel Ni instruis vin, manifestis por
vi Vortojn de Saĝeco, ke vi estu dankoplena al la Sinjoro, via Dio, kaj
gloru pri tio inter ĉiuj popoloj.
(Tablets, 10 : 1 k.s., p.155-157)
Ho filo de l'polvo ! Vere, Mi diras
al vi: El ĉiuj homoj la plej neglekta estas tiu vante disputanta kaj strebanta
sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj ! Lasu farojn, ne vortojn,
esti via ornamo.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 5 / The Hidden
Words, p.24)
Scioj estas kvazaŭ flugiloj por la
vivo de l' homo, kaj kvazaŭ eskalo por lia ascendo. Ĉiu devas ilin akiri.
Tamen, estu studataj tiaj sciencoj, kiuj donas profiton al la popoloj de
la tero kaj ne tiaj, kiuj per vortoj komenciĝas kaj per vortoj finiĝas.
Granda estas vere la servoj al la popoloj de la mondo, kiujn povas scienco
kaj tekniko pretendi por si. Vere, scioj estas efektiva trezoro por la
homo kaj fonto de gloro, de riĉo, de ĝojo, de majesto, de gajo kaj sereno
por li.
(Tablets, 5 : 15, p.51-52)
Ho Miaj servantoj ! Vi estas la arboj
de Mia ĝardeno, vi devas produkti bonajn kaj miraklain fruktojn, por ke
vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je
metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj
de kompreno ! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj, kaj la graco de Dio estu
al vi ĉiel sufiĉa. Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 80 / The Hidden
Words, p.50)
Je la justeco de la unusola vera Dio
! Se nur splito el juvelo perdiĝus kaj entombiĝus sub monto ŝtona kaj
estus kaŝita transe de l'sep maroj, tamen la Mano de l'Ĉiopotenca ĝin
certe en tiu ĉi Tago rivelus, pura kaj senigita je skorioj.
(Citita en : Advent of Divine Justice,
p.80)
Tiu, kiu akiros el la akvoj de Mia Revelacio,
gustumos ĉiujn neĝeneblajn ĝuojn ordonitajn de Dio ek de la komenco
senkomenca ĝis la fino senfina.
(Citita en : World Order, p.107)
Mia celo estas nenio alia ol la plibonigo
de la mondo kaj la trankvilo de ĝiaj popoloj. La bonfarto de la homaro,
ĝia paco kaj ĝia sekureco estos neatingeblaj, antaŭ ol ĝia unueco estos
firme starigita. Tiu unueco ne povas esti atingita, dum la konsiloj revelaciitaj
de la Plumo de la Plejalta suferas malatenton kaj neglekton.
(Gleanings, 131 : 2, p.286)
La vorto de Dio estas lampo, kies lumo
estas la jena eldiro : Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de
unu branĉo. Interrilatu en plej granda amo kaj harmonio, en amikeco kaj
kamaradeco. Li, Kiu estas la Suno de l'Vero, estas Mia atestanto ! Tiel
potenca estas la lumo de unueco, ke ĝi povas heligi la tutan mondon. La
unusola vera Dio, Kiu konas ĉiujn aferojn, Mem atestas la pravecon de
tiuj vortoj.
(Gleanings, 132 : 3, p.288)
Ke la diversaj komunumoj de la tero
kaj la multnombraj religiaj sistemoj neniel rajtas nutri sentojn de malamikeco
inter la homoj, tio apartenas en tiu ĉi Tago al la esenco de la Kredo
de Dio kaj de Lia Religio. Tiuj ĉi principoj kaj legoj, tiuj ĉi firme
starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj
de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝita al
la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.
(Gleanings, 132 : 1, p.287-288)
La sanktejo de unueco estas starigita;
ne rigardu unu la alian kiel fremdulojn. Vi estas la fruktoj de unu arbo
kaj la folioj de unu branĉo...
(Gleanings, 112 : 1, p.218)
Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran
landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando,
kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.
(Tablets, 11 : 13, p.167)
Ho idoj de homoj ! Ĉu vi ne scias,
kial Mi kreis vin ĉiujn el la sama polvo ? Por ke neniu sin altigu super
la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj, kiamaniere vi estas kreitaj.
Pro tio, ke Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco, vi devas esti kiel
unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo, kaj
restadi en la sama lando, por ke elde via plej interna esto pere de viaj
faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj.
Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l' lumo ! Atentu ĉi tiun konsilon,
por ke vi akiru la frukton de sankteco de l' arbo mire glora.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 68 / The Hidden
Words, p.20-21)
Komparu la mondon kun la homa korpo,
kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je sia kreo, pro diversaj kialoj afliktas
seriozaj perturboj kaj malsanoj. Eĉ ne unu tagon ĝi ekhavas trankvilon,
male, ĝia malsaneco serioze kreskas, ĉar ĝi falis en la manojn de ignoraj
kuracistoj, kiuj senbridigis siajn proprajn dezirojn kaj grave eraris.
Kaj se foje, pro la flego de kapabla kuracisto, iu membro de tiu korpo
resaniĝis, la cetero tamen restis afliktita kiel antaŭe. Kion la Eternulo
ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la
tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio,
unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta,
ĉiopova kaj inspirita Kuracisto...
(Gleanings, 120 : 1 kaj 3, p.254-255)
En tiu ĉi epoko, nova vivo viglas en
ĉiuj popoloj de la tero; kaj ĝis nun neniu malkovris ĝian kaŭzon aŭ
perceptis ĝian motivon...
(Gleanings, 96 : 2, p.196)
Tiu, Kiu estas via Sinjoro, la Plejkompatema,
vartas en Sia koro la deziron vidi la tutan homaron kiel unu animon kaj
unu korpon. Rapidu akiri vian porcion el la favoro kaj graco de Dio en
tiu ĉi Tago, kiu eklipsas ĉiujn aliajn Tagojn kreitajn.
(Gleanings, 107 : 1, p.214)
Ve, la ventoj de malespero blovadas
el ĉiu direkto, kaj la malpaco, kiu dividas kaj afiktas la homaron, kreskadas
ĉiutage. La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj,
ĉar la aktuala ordo havas lamentindajn mankojn.
(Gleanings, 110 : 1, p.216)
La mondo suferas pro akuŝodoloro, kaj
ĝia maltrankvilo kreskas tagon post tago. Ĝi fiksiĝas je ribelado kaj
malkredo. Tia estos ĝia stato, ke malkovri ĝin nun ne estus konvene kaj
dece.
(Gleanings, 61 : 12, p.118)
En ĉiuj aferoj modereco estas dezirinda.
Se io estas farata ekscese, tiam ĝi montriĝos fonto de malbono. Rigardu
la civilizacion de la Okcidento, kiel ĝi perturbas kaj maltrankviligas
la popolojn de la mondo. Infera maŝino estas elpensita kaj montriĝas
armilo, tiel detrua, tiel kruela, kian oni neniam antaŭe vidis aŭ aŭdis.
Purigo el tia profunde radikanta kaj ĉion ampleksanta putreco efektiviĝos
nur, se la popoloj de la mondo unuiĝas en sia klopodo pri komuna celo
kaj akceptas unu universalan kredon... Strangaj, perpleksigaj aferoj ekzistas
en la tero; sed ili estas kaŝitaj antaŭ la mensoj kaj kompreno de la
homoj. Tiuj objektoj kapablas sanĝi la tutan teran atmosferon, kaj kontaĝo
kun ili estus mortiga.
(Tablets, 6 : 31 kaj 32, p.69)
Nepre venos tempo, kiam deviga neceso
okazigi vastan, ĉio-ampleksan kunvenon de l'homoj estos universale rekonata.
La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti kaj, partoprenante ĝiajn
konsiliĝojn, devos konsideri tiajn vojojn kaj rimedojn, kiuj metos la
fundamenton de la Granda Paco tutmonda inter la homoj. Tia paco postulas,
ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la
tero, ke ili plene akordiĝu inter si. Se iu rego militas kontraŭ alia,
ĉiuj kune devas leviĝi kaj malebligi lin. Se tio estos plenumita, la
nacioj de la mondo ne plu bezonos armilojn, krom por konservi la sekurecon
de siaj regnoj kaj por gardi la internan ordon en siaj teritorioj.
(Gleanings, 117 : 1, p.249)
Por ĉiuj popoloj de la mondo estas
devige, elsarki siajn diskordojn kaj restadi en perfekta unueco kaj paco
sub la ombro de l' Arbo de Lia ŝirmo kaj amzorgo... La hodiaŭa ordo baldaŭ
estos forbalaita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe.
(Gleanings, 4 : 1, p.6)
La oficistoj de la Domo de Justeco havas
la devon akceli la establon de la Minora Paco, por ke la popoloj de la
tero liberiĝu de la sarĝo de ekscesaj ŝtataj elspezoj. Tio ĉi estas
deviga kaj nepre esenca, des pli ĉar malamikado kaj konfliktado estas
la veraj kialoj de aflikto kaj mizero. (2)
(Tablets, 7 : 19, p.89)
Estas la devo de la regantoj de la mondo...
aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la
ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj
lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine
konsiderata kiel ununura lando. (3)
(Tablets, 3 : 6, p.22)
Ĉiu juĝkapabla homo migranta surtere
efektive hontas konsciante, ke tio, al kio li ŝuldas sian bonstaton, sian
riĉecon, sian potencon, sian superecon, sian progreson kaj ĉiun sian
forton, estas laŭ la volo de Dio la nuda tero, kiun ĉiuj homoj tretadas
per siaj piedoj. Sendube, ĉiu kiu konscias pri tiu ĉi vero, estos purigita
kaj sanktigita de ĉia fiero, aroganteco kaj orgojlo.
(Son of the Wolf, p.44)
Pri kio vi rajtas fanfaroni ? Ĉu estas
via mangaĵo kaj trinkaĵo, pri kiu vi fieras, ĉu estas la trezoroj, kiujn
vi akumulas en viaj kestoj, la diverseco kaj la valoro de la ornarnaĵoj,
per kiuj vi dekoras vin ? Se vera gloro konsistus en la posedo de tiel
pasemaj objektoj, tiam la tero, sur kiu vi iras, nepre devus fanfaroni
antaŭ vi, ĉar laŭ la decido de la Ĉiopova ĝi provizas kaj donacas
al vi ĝuste tiujn aferojn. Profunde en ĝi estas entenata ĉio, kion vi
posedas, samkiel Dio tion ordonis. El ĝi, kiel signon de Lia malavaro,
vi ĉerpas viajn riĉaĵojn.
(Gleanings, 118 : 7, p.252-253)
Se homo ŝatas dekori sin per la ornamaĵoj
de la tero, porti ĝiajn vestaĵojn kaj ĝui la bonon, kiun ĝi kapablas
donaci, tio ne povas malutili al li, se li ne permesas, ke io ŝoviĝu
inter li kaj Dio; ĉar Dio destinis ĉiujn bonaĵojn, ĉu ili kreiĝis
en la ĉielo aŭ sur la tero, por tiuj el Liaj servantoj, kiuj vere kredas
je Li.
(Gleanings, 128 : 4, p.276)
Ho filo de l' spirito ! La plej amata
el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi,
se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin, por ke Mi fidu al vi. Per ĝia
helpo vi vidos per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de l' aliuloj
kaj vi konos per via propra konado kaj ne pere de l' konado de viaj proksimuloj.
Kontemplu pri ĉi tio en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco
estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do,
antaŭ viaj okuloj.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 2 / The Hidden
Words, p.5-6)
La lumo de l' homo estas justeco. Ne
estingu ĝin per la malicaj ventoj de subpremado kaj tiraneco. La celo
de justeco estas la efektivigo de unueco inter la homoj.
(Tablets, 6 : 26, p.66-67)
Neniu lumo estas komparebla al la lumo
de justeco. La starigo de ordo en la mondo kaj la trankvilo de la nacioj
dependas de ĝi.
(Son of the Wolf, p.28-29)
Ho filo de homo ! Se via okulo estas
turnita al mizerikordo, forlasu la aferojn, kiuj donas profiton al
vi kaj firme teniĝu je tio, kio utilas al la homaro. Kaj se via okulo
estas turnita al justeco, elektu por via proksimulo, kion vi elektas por
vi mem.
(Tablets, 6 : 20, p.64)
La ekvilibro de la mondo estas renversita
pro la vibra influo de tiu ĉi plej granda, tiu ĉi nova Universala Ordo.
La bonorda vivo de la homaro revolucie ŝanĝiĝas pro la efiko de tiu
ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kian mortemaj okuloj ĝis nun neniam
vidis.
(Gleanings, 70 : 1, p.136)
Interrilatu kun la sekvantoj de ĉiuj
religioj en spirito de afableco kaj frateco. Ĉio, kio instigis la idojn
de l'homo eviti unu la alian kaj kaŭzis malpacon kaj dividon inter ili,
estas, pro la revelacio de tiuj ĉi vortoj, nuligita kaj forigita. El la
ĉielo de la Volo de Dio kaj kun la celo nobligi la mondon de l'esto kaj
levi la mensojn kaj la animojn de la homoj estas malsuprensendita, kio
estas la plej efika instrumento por la edukado de la tuta homaro. La plej
alta esenco kaj la plej perfekta esprimo de ĉio, kion la popoloj de antikva
tempo iam diris aŭ skribis, estas, pere de tiu ĉi plej potenca Revelacio,
malsuprensendita el la ĉielo de la Volo de la Ĉion-Posedanta, de la Ĉiam-Ekzistanta
Dio. Jam de praa tempo estas revelaciite : « Amo al la patrujo estas elemento
de la Kredo de Dio. » La Lango de Grandeco, tamen, en la tago de Lia manifestiĝo
proklamas : « Ne gloru sin tiu, kiu amas sian patrujon, sed tiu, kiu amas
la tutan mondon. » Per la potenco liberigita de tiuj ĉi gloregaj vortoj
Li donas freŝan impulson, montras novan direkton al la birdoj de la homaj
koroj kaj malaperigas ĉian spuron de restriktoj kaj limigoj el la sankta
Libro de Dio. Ho popolo de Justeco ! Estu same brila kiel la lumo kaj same
radia kiel la fajro, kiu ardis en la Brulanta Arbusto. La brileco de la
fajro de via amo sendube kunfandos kaj unuigos la interbatalantajn
popolojn kaj gentoin de la tero, dum kontraŭe la sovaĝeco de la flamo
de malamikeco kaj malamo rezultigos nur malpacon kaj ruinigon.
(Gleanings, 43 : 6-7, p.95-96)
Ni vere plenumis Nian devon admoni la
homojn kaj alporti ai ili, kion Dio, la Plejpotenca, la Plejlaŭdata, komisiis
al Ni. Se ili atentus Min, ili vidus la teron kiel alian teron... Miaj
signoj kovras la teron, kaj Mia potenco ĉirkaŭas la tutan homaron, kaj
tamen la homoj estas kuŝantaj en stranga dormo !
(Citita en : Promised Day, p.6)
Se oni meditus pri tio, kion revelacias
la Skriboj malsuprensenditaj el la ĉielo de la sankta Volo de Dio, oni
tuj rekonus ilian celon, ke ĉiuj homoj estu rigardataj kiel unu animo...
Se la kleruloj kaj mondsaĝuloj nuntempaj permesus al la homaro enspiri
la parfumon de kamaradeco kaj amo, ĉiu perceptema koro komprenus la signifon
de vera libereco kaj malkovrus la misteron de enperturba paco kaj absoluta
trankvilo.
(Gleanings, 122 : 1, p.260)
Konsideru la etmensecon de la homoj.
Ili petas la nocan kaj forĵetas la utilan... Vera libereco signifas submetiĝi
al Miaj ordonoj, eĉ se apenaŭ vi tion komprenas. Se la homoj sekvus tion,
kion Ni malsuprensendis al ili el la ĉielo de Revelacio, ili certe atingus
plenan liberecon. Feliĉa estas tiu, kiu komprenas la Celon de Dio en ĉio,
kion Li malkaŝas el la ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉion kreitan.
(Gleanings, 159 : 1 kaj 3, p.335-336)
Vi scias, ke la diverseco, kiun la migranto vidas dum sia vojaĝo en la mondo de la fenomenoj, kuŝas sole en li mem... La koloro de la lumo estas malsama, depende de tio, kie ĝi brilas : ekzemple, la radioj, kiuj pasas tra flava lampovitro, aperas flavaj, tra blanka blankaj kaj tra ruĝa ruĝaj. La diversecon ne kaŭzas la lumo, sed la loko, kiun ĝi trafas... Tiel vi povas kompreni la diferencon en la aĵoj. Se la migranto atentas nur pri la loko de la fenomeno, se li rigardas kvazaŭ nur la diverskolorajn vitrojn, do li vidas flavan, ruĝan aŭ blankan lumon. Pro tia maniero de prijuĝado la homaro ekkverelis kaj la mondo vualiĝis pro mallumiga polvo, kiun la homa etmenseco disblovis. Aliaj vidas la lumradiojn, dum la triaj, kiuj trinkis el la vino de unueco, vidas nenion ol la sunon mem.
Ĉar la migrantoj iradas sur tiuj tri
malsamaj niveloj, iliaj rekono kaj titolado de la aferoj estas malsamaj,
kaj tiel daŭre naskiĝas antagonismoj. Kelkaj restadas sur la nivelo de
unueco kaj parolas de tiu mondo, aliaj troviĝas en la mondoj de limigo,
aliaj en la lando de egoo, kaj ankoraŭ aliaj estas tute ĉirkaŭataj de
vualoj... Ho mia frato ! Pura koro estas kiel spegulo, purigu ĝin je ĉio
krom Dio per amo kaj malligiĝo, por ke la vera suno reflektiĝu en ĝi
kaj aŭroru la eterna mateno.
(Seven Valleys, p.18-21)
La ĉefa celo de la dia revelacio
Ho vi homidoj ! La fundamenta celo,
kiu animas la Kredon de Dio kaj Lian Religion, estas certigi la bonstaton
de la homaro, akceli ĝian unuecon kaj nutri la spiriton de amo kaj kamaradeco
inter la homoj. Ne permesu, ke ĝi fariĝos fonto de malpaco kaj diskordo,
de malamo kaj malamikeco.
(Tablets, 11 : 15, p.168)
Sciu, ke en ĉiu periodo kaj epoko ĉiuj
diaj ordonoj estas ŝanĝataj kaj aliformataj konforme al la bezono de
la tempo, escepte de la leĝo de amo, kiu, simile al fonto, ĉiam ŝprucas
kaj neniam ŝanĝiĝas.
(Citita en : Nova Epoko, p.174)
Estas la Celo de la unusola vera Dio
... kiam Li revelacias sin al la homoj, malkaŝi tiujn juvelojn, kiuj kuŝas
kaŝite en la minejo de iliaj veraj kaj plejinternaj memoj.
(Gleanings, 132 : 1, p.287)
Ĉu ne estas la celo de ĉiu Revelacio
kaŭzi transformadon de la kompleta karaktero de la homaro, transformadon,
kiu manifestiĝas ekstere kiel ankaŭ interne, kiu ŝanĝas kaj ĝian internan
vivon kiel ankaŭ ĝiajn eksterajn kondicojn ? Ĉar se ili ne kapablus
ŝanĝi la karakteron de la homaro, evidente estus vanaj la universalaj
Manifestiĝoj de Dio.
(Certitude, p.240)
Kaj nun koncerne vian demandon pri la naturo de la religio. Sciu, ke tiuj, kiuj estas vere saĝaj, komparas la mondon kun la homa templo. Same kiel la homa korpo bezonas kostumon por esti vestita, la korpo de la homaro devas esti ornamita per la mantelo de justeco kaj saĝeco. Ĝia robo estas la Revelacio donacita al ĝi de Dio. Kiam tiu ĉi robo estas plenuminta sian devon, la Ĉiopova certe ĝin novigos. Ĉar ĉiu epoko postulas novan kvanton el la lumo de Dio. Ĉiu Dia Revelacio estas teren sendita tia, ke ĝi konvenas al la cirkonstancoj de la epoko, en kiu ĝi aperas.
Sciu kun certeco, ke la esenco de ĉiuj
Profetoj de Dio estas unu kaj la sama. Ilia unueco estas absoluta. Dio,
la Kreinto, diras: Ne ekzistas iu ajn distingo inter la Portantoj de Mia
Mesaĝo. Ili ĉiuj havas nur unu celon; ilia sekreto estas la sama sekreto.
Ke unu aŭ iuj el ili estas preferataj aŭ glorataj pli ol la ceteraj,
nenial permeseblas. Ĉiu vera Profeto konsideras Sian Mesaĝon fundamente
egala al la Revelacio de ĉiu alia Profeto aperinta antaŭ Li.
(Gleanings, 34 : 3, p.78)
Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas je
la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj el
la Manifestiĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj, kiuj
akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera signifo
de Dia Unueco, ho ke vi apartenu al tiuj, kiuj komprenas kaj kredas tiun
ĉi veron. Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de ĉiu el tiuj
Manifestiĝoj de Dio, kio ajn rilatas al ili kaj kion ajn ili proklamos
en la estonteco, estas senescepte ordonitaj de Dio kaj respegulas Lian
Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon inter iliaj personoj,
iliaj vortoj, iliaj mesaĝoj, iliaj agoj kaj kondutoj, vere malkredas je
Dio, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de Liaj Mesaĝistoj.
(Gleanings, 24 : 1, p.59)
Tiuj ĉi sanktigitaj Speguloj, tiuj
Mateniĝoj de gloro pratempa, estas ĉiuj la surteraj Reprezentantoj de
Tiu, Kiu estas la centra Astro de la universo, ĝia Esenco kaj fina Celo.
De Li devenas iliaj scio kaj potenco; de Li derivigas ilia suvereneco.
La beleco de ilia vizaĝo estas nur reflekto de Lia bildo, kaj ilia revelacio
signo de Lia senmorta gloro.
(Gleanings, 19 : 3, p.47)
Ĉar tiuj ĉi Birdoj de la eterna Trono
ĉiuj estas teren sendataj el la ĉielo de la Volo de Dio kaj ĉar ili
ĉiuj leviĝas por proklami Lian nerezisteblan Kredon, ili devas esti rigardataj
kiel unu animo kaj kiel la sama persono... Se vi observas per klarvidaj
okuloj, vi vidos, ke ili ĉiuj rezidas en la sama sanktejo, leviĝas al
la sama ĉielo, sidas sur la sama trono, parolas la saman lingvon kaj proklamas
la saman Kredon... Ili diferenciĝas nur rilate al la intenso de sia revelacio
kaj la malsama forto de sia lumo... Tiurilate ĉiu Manifestiĝo de Dio
havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan
revelacion kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas konata sub
malsama nomo, karakterizata per speciala atributo kaj plenumas difinitan
mision... Pro tiu ĉi diferenco en ilia rango kaj misio la vortoj kaj paroloj
fluantaj el tiuj Fontoj de Dia scio ŝajnas diverĝi kaj malkongrui. Sed
vidite per la okuloj de tiuj inicitaj pri la misteroj de Dia saĝo, ĉiuj
iliaj eldiroj estas efektive nur la esprimo de unu Vero.
(Gleanings, 22 : 1 k.s., p.50-53)
Sciu kun certeco, ke en ĉiu Misio la
lumo de Dia Revelacio estas donacita al la homoj rekte proporcie al ilia
spirita kapacito. Rigardu la sunon ! Kiel feblaj estas ĝiaj radioj en
la momento, kiam ĝi aperas super la horizonto. Kiel ĝia varmo kaj forto
grade kreskas, kiam ĝi proksimigas al la zenito, lasante al ĉio kreita
la eblecon adaptiĝi al la pliiĝanta intenseco de ĝia lumo. Kiel ĝi
subiras iom post iom, ĝis ĝi atingas la punkton de estingiĝo. Se ĝi
malkasus en unu momento ĉiujn siajn latentajn energiojn, ĝi sendube kaŭzus
difekton al ĉiuj kreitaj aĵoj... Same, se la Suno de l'Vero, en la plej
frua stadio de sia manifestiĝo, rivelus la plenan mezuron de siaj potencoj,
per kiuj la providenco de la Ĉiopova dotis gin, la tero de homa kompreno
dezertigus kaj estus forkonsumita; ĉar la homaj koroj nek eltenus la intensecon
de ĝia riveliĝo nek povus reflekti la radiadon de ĝia lumo. Konsternite
kaj pereigite ili ĉesus ekzisti.
(Gleanings, 38 : 1, p.87-88)
Ĉiu Profeto, Kiun la Ĉiopova kaj Senkompara
Kreinto decidas sendi al la popoloj de la tero, estas konfidita per tia
Mesaĝo kaj komisiita agadi en tia maniero, kiel plej bone konvenas al
la bezonoj de la epoko, en kiu Li aperas. La celo de Dio, kiam Li sendas
Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn
el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La
dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn
rimedojn, per kiuj ambaŭ povas efektiviĝi.
(Gleanings, 34 : 5, p.79-80)
Kontemplu per via interna okulo pri
la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adam' kun
tiu de Bab'. Mi atestas antaŭDio, ke ĉiu el tiuj Manifestiĝoj estis
teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la
portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita
kaj ke ĉiu estis komisiita ekspliki la rnisterojn de potenca Tabelo. La
mezuro de la Revelacio, karakteriza por ĉiu el ili, estis precize
antaŭdifinita.
(Gleanings, 31 : 1, p.74)
La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel
kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj
popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita
homaro... Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn,
kiujn la saĝeco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Nenia miraklo
do, se la kuracado preskribita de la kuracisto en tiu ĉi tago ne montriĝas
identa al tiu, kiun li preskribis antaŭe. Kiel povus esti alie, kiam la
malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsaneco
apartan medikamenton ? ... Tial al la plejinterna esenco de tiuj Profetoj
estu direktita la okulo de ĉiu juĝkapabla homo.
(Gleanings, 36 : 1, p.85)
Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (4)
cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento.
Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita. La
pruvoj por tio, atestataj inter ĉiuj popoloj de la tero, nun estas evidentaj
al vi. La plej profunda saĝeco, kiun la saĝuloj proklamas, la plej profunda
erudicio, kiun la menso disvolvas, la artoj, kiujn la plej lertaj manoj
kreas, la influo, kiun efektivigas la plej potencaj regantoj, estas nur
manifestaĵoj de la viviga forto liberigita de Lia transcenda, Lia trapenetra
kaj brilega Spirito. Ni atestas, ke kiam Li aperis en la mondo, Li disĵetis
la brilegon de Sia gloro sur ĉio kreita. Per Li la leprulo resaniĝis
el la lepro de perverso kaj nescio... Per Lia potenco, naskita de la Ĉiopova
Dio, la okuloj de la blindulo malfermiĝis kaj la animo de la pekinto sanktiĝis.
Lepro povas esti interpretita kiel vualo, kiu trudiĝas inter la homo kaj
la rekono de la Eternulo, lia Dio... Ni atestas, ke per la potenco de la
Vorto de Dio ĉiu leprulo puriĝas, ĉiu malsano kuraciĝas, ĉiu homa
malforteco foriĝas. Estas Li, kiu purigas la mondon. Benata estas la homo,
kiu kun vizaĝo lume radianta turnas sin al Li.
(Gleanings, 36: 1-3, p.85)
Benita la dormanto, kiun vekas Mia Brizo.
Benita la senviva, kiun vigligas Miaj revivigaj spiroj. Benita la okulo,
kiun konsolas la vido de Mia beleco. Benita la vojaĝanto, kiu direktas
siajn paŝojn al la Tabernaklo de Mia gloro kaj majesto. Benita la afliktita,
kiu serĉas rifuĝon en la ombro de Mia baldakeno. Benita la brule soifa,
kiu rapidas al la milde fluantaj akvoj de Mia ama prizorgo. Benita la nesatigebla
animo, kiu sin purigas je siaj egoaj deziroj pro amo al Mi kaj eksidas
ĉe la bankeda tablo, kiun Mi sendis el la ĉielo de l'dia graco por Miaj
elektitoj. Benita la mizera, kiu firme tenas la kordonon de Mia gloro;
kaj la senhava, kiu venas en la ombron de la Tabernalklo de Mia riĉeco.
Benita la senscia, kiu serĉas la fontanon de l'Min-kono; kaj la malatenta,
kiu algluiĝas al la kordono de l' memoro pri Mi. Benita la animo, kiu
estas levita per Mia vigliga spiro kaj akiris enlason en Mian ĉielan Regnon.
Benita la homo, kiun la dolĉ-odoroj de l'reunuiĝo ekscitis kaj proksimigis
al la Aŭroro de Mia Revelacio. Benita la orelo, kiu aŭdis, kaj la lango,
kiu atestis, kaj la okulo, kiu vidis kaj rekonis la Sinjoron Mem en Sia
grandega gloro kaj majesto, dekorita per potenco kaj regado. Benitaj estas
tiuj, kiuj atingis Lian ĉeeston. Benita la homo, kiu serĉis iluminiĝon
de la Suno de Mia Vorto. Benita li, kiu ornamis sian frunton per la diademo
de Mia amo.
(Tablets, 2: 25, p.16-17)
Rigardu la mondon kaj iom kontemplu
pri ĝi. Ĝi rivelos la libron pri si mem antaŭviaj okuloj kaj vidigos,
kion la Plumo de via Sinjoro, la Kreanto, la Ĉion-Scianta, enskribis en
ĝi. Ĝi konigos al vi tion, kio estas en ĝi kaj sur ĝi, kaj donos al
vi tiel klarajn eksplikojn, ke vi sendependiĝos de ĉia elokventa klarigado.
Diru: La naturo en sia esenco estas la enkorpiĝo de Mia Nomo, la Formanto,
la Kreanto. Ĝiaj manifestaĵoj estas variaj pro diversaj kaŭzoj, kaj
en tiu ĉi malsameco estas signoj por homoj distinge perceptantaj. La naturo
estas la Volo de Dio kaj ĝia esprimiĝo en kaj per la mondo kreata. Ĝi
estas elverŝo de la Providenco ordonita de la Ordonanto, la Plej Saĝa.
Se iu asertus, ke ĝi estas la Volo de Dio manifestita en la mondo de l'estado,
neniu rajtus kontesti tiun aserton. Ĝi estas ekipita per tia potenco,
ke ties realecon kleruloj ne kapablas kompreni. Fakte, homo de vera kompreno
perceptas en ĝi nenion ol nur la brilantan radiadon de Nia Nomo, la Kreanto.
Diru : Tiu Ĉi estas ekzistado, kiu ne konas kadukiĝon, kaj la Naturo
mem perdiĝas en konsterno antaŭ ĝiaj revelacioj, ĝiaj katenantaj evidentoj
kaj ĝia brilanta gloro, kiuj sterniĝas super la universo.
(Tablets, 9 : 13-14, p.141-142)
Guto el la ondanta oceano de Lia senfina
graco ornamis la tutan kreaĵaron per la dekoro de ekzistado, kaj briso
el Lia senkompara Paradizo vestis ĉiun estaĵon per la robo de Lia sankteco
kaj gloro. Brilero el la nesondebla profundo de Lia suverena kaj trapenetra
Volo estigis el absoluta nenio kreaĵon senliman laŭ amplekso kaj senfinan
laŭ daŭro. La mirakloj de Lia grandanimeco neniam ĉesos, kaj la fluon
de Lia korfavora graco neniam eblos haltigi. Lia kreado ne havis komencon
kaj ne povos havi finon.
(Gleanings, 26 : 2, p.61)
La Plej Evidenta - kaj la Plej Kaŝita
Ho Vi, Kiu estas la plej evidenta el
la evidentaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj...
(Preĝoj p.8 / Bahá'í Prayers, p.143)
Ĉio, kion la saĝuloj kaj mistikuloj
diris kaj skribis, neniam transpasis nek iam ajn transpasos la limojn,
al kiuj la limigita racio de la homo estas strikte submetita. Al kiuj ajn
altoj sorus la menso de la plej elstaraj homoj, kiel ajn ekstremaj estus
la profundoj, kiujn la malligita kaj komprenanta koro povos penetri –
tiaj menso kaj koro neniam transcendos tion, kio estas la kreaĵo de iliaj
propraj konceptoj kaj la produkto de iliaj propraj pensoj. La meditado
de la plej profunda pensulo, la devotado de la plej sankta el la sanktuloj,
la plej altaj laŭdoj esprimitaj de la homo per plumo aŭ lango estas nur
reflektoj de tio, kio estas kreita en li mem per la revelacio de la Eternulo,
lia Dio. Kiu kontemplas en sia koro pri tiu ĉi vero, tuj konsentos, ke
ekzistas limoj, kiujn homa estaĵo ne povas transpasi. Ĉiu provo, farata
ekde la komenco, kiu ne havas komencon, imagi al si Dion kaj koni Lin,
estas limigata pro la karaktero de Lia propra kreaĵo, kiun Li ekzistigis
pere de la efiko de Sia propra Volo kaj nur por kontentigi Sian propran
Memon. Nemezureble Li superas la homan racion, kiu strebas kompreni Lian
Esencon, kaj la homan langon, kiu provas priskribi Lian misterecon. Neniu
ligilo de rekta kontakto iam povos ligi Lin kun la aferoj kreitaj de Li,
nek povos la plej spekulativaj kaj strangaj aŭdoj de Liaj kreitoj adekvate
prezenti Lian naturon.
(Gleanings, 148 : 1, p.317-318)
Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro
estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege
ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo,
eliro kaj eniro... Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de
Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido...
Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l'Tagoj estas fermita antaŭ
la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco... faris, ke tiuj
lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla
formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku
al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la
subtiloj de Lia nepereonta Esenco... Ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj,
Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaĝistoj estas sen iu escepto la portantoj
de Liaj nomoj kaj la enkorpiĝoj de Liaj atributoj.
(Gleanings, 19 : 1 k.s., p.46-48)
La multnombraj favordonoj de la Sinjoro
de ĉiuj estaĵoj ĉiutempe sterniĝis, pere de la Manifestiĝoj de Lia
Dia Esenco, super la tero kaj ĉiuj vivantaj sur ĝi. Eĉ ne unu momenton
Lia graco estas retenata, nek la pluvo de Lia amfavoro ĉesis versiĝi
sur la homaro.
(Gleanings, 13 : 2, p.18)
Mia sankta, Mia die ordonita Revelacio
povas esti komparata al oceano, en kies profundoj estas kaŝitaj sennombraj
perloj de alta valoro, de nesuperebla brileco. Estas la devo de ĉiu serĉanto,
ekmoviĝi kaj strebadi atingi la bordojn de tiu oceano, por ke proporcie
al la fervoro de sia serĉado kaj la penoj faritaj li ĝuu la bonojn antaŭdestinitajn
sur la nenuligeblaj kaj kaŝitaj Tabeloj de Dio... Tiu ĉi grandega, tiu
ĉi nesondebla kaj ondanta Oceano estas proksima, mirinde proksima al vi.
Vidu, ĝi estas pli proksima al vi, ol via vivovejno ! Rapide kiel palpebrumo
de okulo vi povas, se vi nur volas, atingi kaj profiti tiun nepereontan
favoron...
(Gleanings, 153 : 5, p.326)
Ho filo de l' amo ! Vi estas nur unu
paŝon for de la gloraj altoj supre kaj de la ĉiela arbo de l'amo. Faru
unu paŝon, kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj
eniru la pavilonon de l'eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita
de la plumo de gloro.
(Kaŝitaj Vortoj, persa 7 / The Hidden
Words, p.25)
Por ĉiu el Vi la plej alta devo estas
elekti tion por si mem, kion neniu alia povas ĝeni kaj kion neniu alia
povas uzurpi de li. Kaj tio - tiel atestas al Mi la Ĉiopova - estas la
amo de Dio, se vi nur povus kompreni tion. Konstruu por vi tiajn domojn,
kiajn pluvoj kaj inundoj neniam povos detrui, kiuj protektos vin kontraŭ
la transiroj kaj hazardoj de tiu ĉi vivo.
(Gleanings, 123 : 2-3, p.261)
Estas klare kaj evidente, ke la lampo ne brilos, antaŭ ol ĝi estas eklumigita, kaj se la malpuro ne estas forviŝita de la surfaco de la spegulo, ĝi neniam povos montri la bildon de la suno nek reflekti ties lumon kaj radiadon.
Kaj ĉar ne povas ekzisti rekta rilato
por ligi la unusolan veran Dion kun Lia kreaĵaro, kaj ĉar nenia simileco
povas ekzisti inter la efemera kaj la Eterna, la dependa kaj la Absoluta,
Li ordonis, ke en ĉiu misio kaj epoko pura kaj senmakula Animo estu manifestata
en la regnoj de la tero kaj de la ĉielo. Tiuj ĉi Esencoj de Malligiteco,
tiuj ĉi brilantaj Realoj estas la kanaloj de la ĉion-trapenetra graco
de Dio. Orientitaj per la lumo de senerara gvido kaj vestataj per pleja
suvereneco Ili havas la taskon, uzi la inspiron de Siaj vortoj, la elverŝojn
de Sia neerarema graco kaj la sanktigan brizon de Sia Revelacio por purigi
ĉiun sopirantan koron kaj akcepteman spiriton je la skorioj kaj polvo
de mondumaj zorgoj kaj limigoj. Tiam kaj nur tiam la Konfidaĵo de Dio,
latenta en la homa realo, elmergiĝos, brila kiel la leviĝanta Astro de
Dia Revelacio, de malantaŭ la vualo de kaŝiteco kaj starigos la insignon
de sia rivelita gloro sur la suproj de la homaj koroj.
(Gleanings, 27 : 3-4, p.66-67)
(1 ) Iom
modifita antaŭparolo de Peter Spiegel el la germanlingva eldono. (supren)
(2) Bahá'u'lláh
distingas inter la « Minora Paco », tutmonda packon-trakto, kaj la «
Plej Granda Paco », pli poste unuiganta ĉiujn popolojn en unu justa kaj
harmonia tutmonda socio regata de unu sama kredo. La (Universala) Domo
de Justeco estas la plej alta instanco en la administra strukturo de la
bahaa mondkomunumo. (supren)
(3) Bahá'u'lláh
preskribas la adopton de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antaŭvidas
du ŝtupojn en tiu procezo. La unua ŝtupo konsistas en la elekto de ekzistanta
aŭ inventita lingvo, kiu tiam estos instruata en ĉiuj lernejoj de la
mondo kiel dua (helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo
pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon.
La dua ŝtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo
kaj komuna skribo por ĉiuj surtere. (Aqdas, p.250) (supren)
(4) Jesuo
Kristo (supren)
Perloj de l'Saĝo el la skriboj de Bahá'u'lláh, traduko el la angla de kompilaĵo farita de Kambiz Poostĉi kaj peter Spiegel aperinta en 1992 germanlingve sub la titolo « Bahá'u'lláh - Im Land der Einheit » ĉe Horizonte Verlag GmbH, Stuttgart. tradukita kaj eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo, Frankfurt ĉe Majno, germanio, 1994 ISBN: 84-85238-88-5
A Synopsis and Codification of the Kitab-i-Aqdas,
the Most Holy Book of Bahá'u'lláh ;
Universal House of Justice, Bahá'í
World Centre, Haifa, Israel, 1973 (Synopsis and Codification)
Bahá'í Prayers ; Bahá'í Publishing
Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1985
(Bahá'í Prayers) Preĝoj ; Bahaa
Esperanto-Ligo, Frankfurt, Germanio, 1992 (Preĝoj)
Bahá'u'lláh : The Hidden Words ; Bahá'í Publishing Trust, London, Great Britain, 1975
La Kaŝitaj Vortoj de Bahá'u'lláh
; Bahaa Esperanto-Ligo, Fortaleza, Ceará Brazilo, 1981
(The Hidden Words / Kaŝitaj Vortoj)
Epistle to the Son of the Wolf ; Bahá'í Publiŝing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988 (Son of the Wolf)
Gleanings of the Writings of Bahá'u'lláh
; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1983
(Gleanings)
Kitáb-i-Íqán. The Book of Certitude; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1989 (Certitude)
Tablets of Bahá'u'lláh revealed after the Kitáb-i-Aqdas ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1988 (Tablets)
The Kitáb-i-Aqdas. The Most Holy Book ; The Universal House of Justice, Bahá'í World Centre, Haifa, Israel, 1992 (Aqdas)
The Seven Valleys and The Four Valleys ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991 (Seven Valleys)
Effendi, Shoghi : The Advent of Divine Justice ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1990 (Advent of Divine Justice)
The Promised Day Is Come ; Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1980 (Promised Day)
The World Order of Bahá'u'lláh : Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1991 (World Order)
Esslemont, J. E.: Bahá'u'lláh and
the New Era ; London, 1923.
Third Revised Edition, Bahá'í Publishing
Trust, Wilmette, Illinois, USA, 1970
Bahá'u'lláh kaj la nova epoko ; Bahaa
Esperanto-Ligo, Kolonjo 1930, Dua reviziita eldono, Wilmette, Illinois,
USA, 1978 (Nova Epoko)