Preĝoj
revelaciitaj de Báb
Gloro estu al Vi, ho Eternulo, Vi Kiu
ekzistigis ĉion kreitan per la potenco de Via ordono. Ho Eternulo ! Asistu
tiujn, kiuj abnegaciis ĉion alian krom Vi, kaj donu al ili grandan venkon.
Sendu sur ilin, ho Eternulo, la tutan aron da anĝeloj en la ĉielo kaj
sur la tero kaj ĉie inter tiuj, por helpi Viajn servantojn, por asisti
kaj fortigi ilin, por igi ilin kapablaj atingi sukceson, por subteni ilin,
por kroni ilin per gloro, por doni al ili honoron kaj altecon, por riĉigi
ilin kaj por igi ilin triumfantaj en brila venko. Vi estas ilia Sinjoro,
la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. Plifortigu
tiun ĉi Kredon, ho Eternulo, per la forto de ĉi tiuj servantoj kaj ebligu
al ili superi ĉiujn popolojn de la mondo; ĉar, vere, ili estas Viaj servantoj
malligitaj de ĉio alia krom Vi, kaj Vi vere estas la protektanto de la
fidelaj kredantoj. Permesu Vi, ho Eternulo, ke iliaj koroj, per lojaleco
al tiu ĉi Via nerompebla Kredo, plifortiĝu super ĉio en la ĉielo kaj
sur la tero kaj kio ajn estas inter ili; fortigu, ho Eternulo, iliajn manojn
per la signoj de Via majesta potenco, por ke ili manifestu Vian potencon
antaŭ la okuloj de la tuta homaro. ( Báb )
Ĉu estas alia foriganto de malfacilaĵoj
krom Dio ? Diru: Laŭdata estu Dio ! Li estas Dio ! Ĉiuj estas Liaj servantoj
kaj ĉiuj obeas Lian ordonon ! ( Báb )
Diru: Dio sufiĉas al ĉio kaj super
ĉio, kaj nenio en la ĉieloj nek sur la tero krom Dio sufiĉas. Vere,
Li estas en Si Mem la Scianto, la Subtenanto, la Ĉio-pova. ( Báb )
Ho Eternulo ! Ebligu al ĉiuj popoloj
de la mondo akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito
restu ekster la limoj de Via bonŝato. De pratempoj Vi estas potenca fari
kio ajn plaĉas al Vi kaj transcendanta ĉion ajn, kion Vi deziras. ( Báb
)
Preĝoj
revelaciitaj de Bahá’u’lláh
Envoku, ho Mia servanto, la versojn
de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj
al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj
altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia
ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn
de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li
kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue,
restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al
li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la
misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu
estas la Fonto de potenco kaj saĝo.
( Bahá’u’lláh )
Benita estas la punkto, kaj la domo,
kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj
la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la
kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras. ( Bahá’u’lláh
)
Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi,
Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de
suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco.
Kiun ajn Vi volas, Vi altiras al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn
Vi deziras, Vi donacas la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj,
kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, neniu povas rezisti la efikon
de Via suverena volo. De eterne Vi regas la tutan kreitaron, kaj Vi ĉiam
regados super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la ĉiopova,
la Plejlaŭdegata, la Plejpotenca, la Plejsaĝa. Lumigu, ho Eternulo, la
vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn,
por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu
Tiun, Kiu estas Via Malkaŝanto kaj la Fonto de Via Esenco. Vere, Vi estas
la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Senlima,la Ĉionvenkanta.
( Bahá’u’lláh )
Laŭdegata estas Via nomo, ho Eternulo
mia Dio ! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras nenion, Kiu
estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas
konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto
el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas
alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plejpotenca.
Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto
de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis
Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj
Vin, por ke mi ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe mian vizaĝon plene turnu al
Vi. Vi estas la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom
Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia. ( Bahá’u’lláh )
Mi vekiĝis sub Via ŝirmo, ho mia Dio,
kaj decas al tiu, kiu serĉas tiun ŝirmon, restadi en la Sanktejo de Via
protekto kaj la Fortikaĵo de Via defendo. Iluminu mian internan estaĵon,
ho mia Eternulo, per la majesto de la Tagiĝo de Via Revelacio, samkiel
Vi iluminis mian eksteran estaĵon per la matena lumo de Via favoro. (
Bahá’u’lláh
)
Mi ellitiĝis ĉi-matene pro Via favoro,
ho mia Dio, kaj iris for el mia hejmo, fidante tutplene je Vi kaj konfidante
min al Via prizorgo. Donu al mi el la ĉielo de Via kompato benon Vian
kaj ebligu al mi reveni hejmen tiel sekure, kiel vi ebligis al mi foriri
sub Via protekto, kun miaj pensoj konstante fiksitaj al Vi. Ne estas alia
Dio krom Vi, la Unusola, la Ne-komparebla, la Ĉioscia, la Plejsaĝa. (
Bahá’u’lláh )
Ho mia Dio, mia Mastro, la Celo de mia
deziro ! Ĉi tiu servanto Via sopiras dormon en la ŝirmejo de Via kompato
kaj ripozon sub la baldakeno de Via favoro, petegante Viajn prizorgon kaj
protektadon. Mi petas Vin, ho mia Eternulo, je Via okulo nedorma, protekti
miajn okulojn, ke ili vidu nenion krom Vi. Plifortigu, do, ilian vidpovon,
por ke ili distingu Viajn signojn kaj ekvidu la Horizonton de Via Revelacio.
Vi estas Tiu, antaŭ la signoj de Kies ĉiopotenco la kvintesenco de potenco
tremas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Ĉionvenkanta, la Senkondiĉa.
( Bahá’u’lláh )
Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio
! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis
tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis ĉirkaŭata
de angoroj, kiajn neniu buŝo povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj
festu Vian laŭdon en ĉi tagoj, kiam ĉiuj sin turnis for de Via beleco,
disputis kontraŭ Vi kaj senestime sin turnis for de Tiu, Kiu estas la
Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi Vin
krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por Vin asisti krom Via propra.
Mi petegas al Vi: faru min kapabla resti fidela al Via amo kaj Via memoro.
Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas ĉion en mi. Vi
vere estas la Konanto, la Scianto pri ĉio. Ne senigu min, ho mia Eternulo,
je la briloj de la lumo de Via vizaĝo, kies klaro iluminas la tutan mondon.
Ne estas alia Dio krom Vi, la Plejpotenca, la Plejglora, la Ĉiam-Pardonanta.
( Bahá’u’lláh )
Ho Vi, Kies vizaĝo estas la objekto
de mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia
celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto,
Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo,
Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo
kaj plej alta aspiro, mi petegas Vin ne deteni de mi, kion Vi ordonis por
la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj donacu al mi la bonon de tiu
ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Vi vere estas la Reĝo de ĉiuj homoj.
Estas neniu Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara. ( Bahá’u’lláh
)
Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo
mia Dio ! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu eksonis la Horo kaj venis
la Releviĝo, kaj kaptis timo kaj tremo ĉiujn, kiuj estas en la ĉielo
kaj sur la tero, pluvigu el la firmamento de Via mizerikordo kaj el la
nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ĝojigos la korojn de Viaj servantoj,
kiuj turnis sin al Vi kaj helpis Vian Aferon. Protektu Viajn geservantojn,
ho mia Eternulo, kontraŭ la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj,
kaj donu al ili, el la manoj de Via graco, trinkon de la milde fluanta
akvo de Via kono. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Plejalta, la Ĉiam-Pardonanta,
la Plej Malavara. ( Bahá’u’lláh )
Kreu en mi puran koron, ho mia Dio,
kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero ! Per la spirito
de potenco firmigu min en Via Kredo, ho mia Plejamata, kaj per la lumo
de Via gloro revelaciu al mi Vian vojon, ho Vi, la Celo de mia deziro !
Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco,
ho Fonto de mia ekzisto, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min,
ho Vi, Kiu estas mia Dio ! Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min,
ho mia Akompananto, kaj la riĉoj de Via praa vizaĝo liberigu min de ĉio
krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta
Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, Kiu estas la plej malkaŝita el la
malkaŝitaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj ! ( Bahá’u’lláh )
Ho mia Dio, la Dio de donacado kaj kompato
! Vi estas la Reĝo, per Kies ordona vorto la tuta kreitaro estis kreita;
kaj Vi estas tiu Ĉion-donanto, la faroj de Kies servantoj neniam malebligas
al Li montri Sian favoron, nek nuligas la signojn de Lia donacemo. Permesu
al ĉi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaŭzo
de lia saviĝo en ĉiu mondo el Viaj mondoj. Vere, Vi estas la Ĉio-pova,
la Plej Potenca, la Ĉio-scia, la Plej-saĝa. ( Bahá’u’lláh )
Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo,
mia Dio ! Mi petegas Vin je Via potenco, kiu ĉirkaŭas ĉiujn kreitaĵojn,
kaj je Via suvereneco, kiu superas la tutan universon, kaj je Via Vorto,
Kiu estas kaŝita pro Via saĝeco kaj per Kiu Vi kreis la ĉielon kaj la
teron, ke Vi ebligu al ni esti konstantaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado
al Via volo, kaj ke ni fiksu nian rigardon al Via Vizaĝo kaj atestu Vian
gloron. Ebligu al ni, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj
kaj gardi Vian Kredon je Via regno. Eterne Vi ekzistas sendepende de la
mencio de ĉiuj el Viaj kreitoj kaj ĉiam restos tia, kia Vi estas. En
Vin mi metas mian tutan konfidon, al Vi mi turnas mian vizaĝon, la kordonon
de Via amema prizorgo mi firme tenas, kaj al la ombro de Via kompato mi
rapidas. Ne pelu min kiel ĉagreniton for el Via pordo, ho mia Dio, kaj
ne detenu de mi Vian favoron, ĉar nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia
Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej-Donacema. Laŭdado estu al Vi,
ho Vi, Kiu estas la Plejamata de tiuj, kiuj konas Vin. ( Bahá’u’lláh
)
Ho Dio, mia Dio ! Mi forlasis mian hejmon,
firme tenante la kordonon de Via amo, kaj plene mi subigis min al Via prizorgo
kaj Via protektado. Mi petegas Vin je Via povo, per kiu Vi protektis Viajn
amatojn kontraŭ la ribelemaj kaj malicaj, kaj kontraŭ ĉiu obstina subpremanto
kaj ĉiu malvirta aganto, kiu erarvagadas fore de Vi, gardu min sekura
per Via malavaro kaj Via graco. Ebligu al mi do reveni al mia hejmo per
Via potenco kaj Via forto. Vi estas, vere, la Ĉiopova,
la Helpo en Dangero, la Mem-Ekzistanta.
( Bahá’u’lláh )
Multe da frostaj koroj, ho mia Dio,
ekflamis per la fajro de Via Kredo, kaj multaj dormantoj vekiĝis per la
dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉis rifuĝon sub la ombro de
la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj anhele strebis al la fonto
de Viaj vivigaj akvoj dum la tagoj Viaj ! Benata estas tiu, kiu direktis
sin al Vi kaj hastis por atingi la Tagiĝon de la Lumoj de Via Vizaĝo.
Benata estas tiu, kiu sin tutkore turnis al la Leviĝejo de Via Revelacio
kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas tiu, kiu elspezis sur Via vojo,
kion Vi estis donacinta al li pro Viaj malavaro kaj favoro. Benata estas
tiu, kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetis for ĉion alian krom Vi.
Benata estas tiu, kiu ĝuis konfidan komunon kun Vi kaj senigis sin je
ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu,
Kiu estas Via Nomo, Kiu per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis
super la horizonto de Sia malliberejo, ke Vi ordonu al ĉiuj tion, kio
estas konvena al Vi kaj kio decas je Via plejalteco. Via potenco vere superas
ĉion. (Bahá’u’lláh
Ho mia Eternulo ! Faru Vian belecon
mia mangaĵo kaj Vian ĉeeston mia trinkaĵo, kaj Vian plaĉon mia espero,
kaj gloradon al Vi mia agado, kaj rememoron pri Vi mia akompananto, kaj
la potencon de Via suvereneco mia helpo, kaj Vian restadejon mia hejmo,
kaj mian vivejon la loko, kiun Vi sanktigis de la limoj metitaj al tiuj,
kiuj kvazaŭ per vualo estas forfermitaj de Vi. Vi estas vere la Ĉio-pova,
la Plejglora, la Plejpotenca. ( Bahá’u’lláh )
Mi petegas ai Vi, ho mia Dio, je Via
nomo, kies brileco ĉirkaŭas la teron kaj la ĉielon, ebligi al mi tiel
cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Epistoloj, ke mi ĉesu
trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de
Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi difinas por mi de Via volo.
( Bahá’u’lláh )
Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Unuigu la
korojn de Viaj servantoj kaj revelaciu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu
Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia
penado kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio ! Ne lasu ilin solaj,
sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de Via scio kaj ĝojigu iliajn korojn
per Via amo. Vere, Vi estas ilia Helpanto kaj ilia Eternulo. ( Bahá’u’lláh
)
Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio,
ĉar Vi manifestis tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon,
kiun Vi anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj en Viaj plej elstaraj
Epistoloj, la Tagon, en kiu Vi elverŝis la lumon de la gloro de ĉiuj
Viaj nomoj super la tuta kreitaro. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn,
kiu direktis sin al Vi kaj eniris Vian ĉeeston kaj kaptis la sonojn de
Via voĉo. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene
ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj
al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter la servantoj Viaj kaj disverŝu
la laŭdadon al Vi inter Viaj kreitoj, por ke Via revelacio rave plenigu
la animojn de ĉiuj vivantaj sur Via tero. Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia
Eternulo, al la vivigaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco,
ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi alvokis ilin al Via tronejo,
ne forpelu ilin do el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin,
kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj altigi ĝis
la sfero de Via proksimeco, tiel ke nek la leviĝo de la subpremanto nek
la sugestoj de tiuj, kiuj malkredas je Via plej majesta kaj plej forta
Memo, sukcesu deteni ilin de Vi. ( Bahá’u’lláh )
Preĝoj
revelaciitaj de 'Abdu'l-Bahá
Ho Vi bonkora Sinjoro ! Vi kreis la
tutan homaron el la sama radiko. Vi decidis, ke ĉiuj apartenu al la sama
familio. En Via Sankta Ĉeesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta
homaro trovas protekton en Via Sanktejo. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Via
Festena Tablo. Ĉiuj estas lumigataj de la lumo de Via Providenco. Ho Dio
! Vi estas bonkora al ĉiuj. Vi zorgas pri ĉiuj, protektas ĉiujn, donas
vivon al ĉiuj. Vi donacis al ĉiu kaj ĉiuj talentojn kaj kapablojn, kaj
ĉiuj estas mergiĝintaj en la Maro de Via Kompatemo. Ho Vi bonkora Sinjoro
! Unuigu ĉiujn. Faru, ke la religioj akordiĝu kaj unuigu la popolojn,
ke ili konsideru sin kiel unu familion kaj la tutan teron kiel unu hejmon.
Vivu ili kune en perfekta harmonio ! Ho Dio ! Levu la standardon de la
unueco de la homaro. Ho Dio ! Starigu la Plej Grandan Pacon ! Kuneforĝu,
ho Dio, la korojn ! Ho Vi bonkora Patro, Dio ! Ĝojigu niajn korojn per
la bonodoro de Via amo. Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido.
Ĝojigu niajn orelojn per la belsono de Via Vorto kaj protektu nin ĉiujn
en la fortikaĵo de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi
estas la Pardonema, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la mankojn de la tuta
homaro.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho mia Eternulo ! Vi scias, ke la homoj
estas ĉirkaŭataj de doloroj kaj afliktoj kaj de malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj.
Ĉiu tento kaptas la homon, kaj ĉiu terura mizero atakas lin kvazaŭ serpento.
Ne estas ŝirmo kaj rifuĝo por li krom sub la flugiloj de Viaj protekto,
gardo, zorgo kaj konservado. Ho Vi Kompatema ! Ho mia Eternulo ! Via protektado
estu mia armo, Via konservado mia ŝirmo, humileco antaŭ la pordo de Via
unueco mia gvardio, kaj Viaj zorgado kaj defendo miaj fortikaĵo kaj restadejo.
Protektu min de la sugestoj de memo kaj deziro, kaj gardu min de ĉiu malsano,
tento, malfacilaĵo kaj aflikto. Vere, Vi estas la Protektanto, la Gardanto,
la Konservanto, la Sufiĉanto, kaj vere Vi estas la Kompatema el la Plej
Kompatemaj ! ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho mia Dio ! Ho mia Dio ! Vere, mi alvokas
Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu
sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero. Ho Eternulo
! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la
spiritojn per la signoj de Viaj sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo ! Faru
ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn
de Viaj servantoj por la servado al Via regno. Ho Eternulo, Vi la posedanto
de senlima kompato ! Ho Dio de senkulpigo kaj pardonemo ! Pardonu niajn
pekojn, ekskuzu niajn malfortojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de
Via indulgo, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe
Via sanktejo kaj submetiĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentecoj. Ho
Sinjoro Dio ! Faru nin ondoj de l'maro, floroj de l’ĝardeno, unuiĝintaj,
unuanimaj per la donaco de Via amo. Ho Eternulo ! Vastigu la brustojn per
la signoj de Via ununureco kaj faru la tutan homaron steloj brilantaj desur
la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de vivo.
Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem- Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta,
la Senkulpiganto, la Ĉio-scia, la Ununura Kreanto.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Vi, bonema Dio ! Jen Viaj geservantoj,
kiuj kolektiĝis en tiu ĉi kunveno, sin turnis al Via regno kaj bezonas
Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio ! Malkaŝu kaj evidentigu la signojn
de Via ununureco entenatajn en ĉiuj realoj de la vivo. Revelaciu kaj disvolvu
la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kaŝitaj en tiujn ĉi homajn realojn.
Ho Dio ! Ni estas kvazaŭ plantoj, kaj Via malavaro estas kiel la pluvo;
refresigu kaj kreskigu tiujn ĉi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj
servantoj; liberigu nin el la katenoj de materia ekzisto. Ni estas sensciaj;
saĝigu nin. Ni estas mortaj; vivigu nin. Ni estas materiaj; dotu nin per
spirito. Ni estas senprivilegiaj; malkaŝu al ni Viajn misterojn. Ni estas
senhavaj; riĉigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio ! Revivigu
nin; donu al ni vidkapablon; donu al ni aŭdkapablon; kutimigu nin je la
misteroj de la vivo, por ke la sekretoj de Via regno revelaciiĝu al ni
en ĉi mondo de ekzisto kaj ke ni konfesu Vian ununurecon. Ĉiu donaco
devenas de Vi; ĉiu beno estas Via. Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi
estas la Donanto, kaj Vi estas la Ĉiam-Malavara.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Vi, kompatema Sinjoro, Vi Kiu estas
malavara kaj pova ! Ni estas servantoj Viaj ŝirmataj sub Via providenco.
Rigardu nin per Via favoro. Donu lumon al niaj okuloj, aŭdkapablon al
niaj oreloj kaj komprenon kaj amon al niaj koroj. Faru niajn animojn gajaj
kaj feliĉaj per Via ĝoja sciigo. Ho Sinjoro ! Montru al ni la vojon
al Via regno kaj vivigu nin ĉiujn per la spiroj de Via Sankta Spirito.
Havigu al ni vivon eternan kaj sendu al ni honoron senfinan. Unuigu la
homaron kaj lumigu la homan mondon. Sekvu ni ĉiuj Vian vojon, soifu ni
al Via bonplezuro kaj serĉu ni la misterojn de Via Regno. Ho Dio ! Unuigu
nin kaj kunigu niajn korojn per Via nedisŝirebla ligo. Vere, Vi estas
la Donanto, la Bonema kaj la Ĉio-pova. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Eternulo ! Kompatindaj estas ni, donu
al ni Vian favoron; malriĉaj, donacu al ni porcion el la oceano de Via
riĉeco; senhavaj, provizu nin; malaltigitaj, donu al ni Vian gloron. La
birdoj de la ĉielo kaj la bestoj de la kampo ĉiutage sian nutraĵon ricevas
de Vi, kaj ĉiuj partoprenas Viajn prizorgon kaj amfavoron. Ne senigu tiun
ĉi malfortulon je Via mirinda favoro, kaj per Via potenco donu al ĉi
tiu senhelpulo Viajn donacojn. Donu al ni nian ĉiutagan panon kaj permesu
Vian pliigon de la vivnecesaĵoj, por ke ni dependu de neniu krom Vi, komuniiĝu
plene kun Vi, iru laŭ Viaj vojoj kaj proklamu Viajn misterojn. Vi estas
la Ĉio-pova kaj la Amema kaj la Provizanto de la tuta homaro. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Ho Dio, mia Dio ! Ŝirmu Viajn fidelajn
servantojn je la malbonoj de memo kaj pasio, protektu ilin per la gardema
okulo de Via amfavoro je ĉiuj malico, malamo kaj envio, ŝirmu ilin en
la nekaptebla fortikaĵo de Via prizorgo, kaj, sekuraj je la pikiloj de
dubo, faru ilin la malkaŝantoj de Viaj gloraj signoj, lumigu iliajn vizaĝojn
per la brilegaj radioj elvenantaj el la Tagiĝo de Via dia unueco, feliĉigu
iliajn korojn per la versoj revelaciitaj el Via sankta regno, fortikigu
iliajn lumbojn per Via ĉion-reganta potenco, kiu venas el Via regno de
gloro. Vi estas la Plej Donacema, la Protektanta, la Ĉio-pova, la Bonvola.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Vi kompatema Dio ! Dankoj estu al
Vi por ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn
kaj donacis al mi aŭdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via regno kaj
gvidis min sur Vian vojon. Vi montris al mi la ĝustan direkton kaj igis
min eniri la Arkeon de Saviĝo. Ho Dio ! Igu min konstanta, firma kaj fidela.
Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo
de Via Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca ! Vi estas
la Vidanta ! Vi estas la Aŭdanta ! Ho Vi kompatema Dio ! Donacu al mi
koron, kiu estu iluminita kiel spegulo per la lumo de Via amo, kaj inspiru
al mi pensojn kapablajn ŝanĝi la mondon al rozĝardeno per la elverŝoj
de ĉiela graco. Vi estas la Kompatema, la Malavara ! Vi estas la Granda
Bonfara Dio ! ( ‘Abdu’l-Bahá )
Li estas la Kompatema, la Ĉion-Donacanta
! Ho Dio, mia Dio ! Vi vidas min, Vi konas min; Vi estas mia Haveno kaj
mia Rifuĝejo. Neniun mi serĉis nek celos krom Vi; neniun vojon mi paŝis
nek paŝos krom tiun de Via amo. En la senluma nokto de malespero mia okulo
turnas sin atendema kaj esperplena al la tagiĝo de Via senlima korfavoro,
kaj en la tagiĝa horo mia velkanta animo refresiĝas kaj fortikiĝas je
rememoro pri Viaj beleco kaj perfekteco. Tiu, kiun la graco de Via kompatemo
helpas, kvankam li estu nur guto, fariĝos senlima oceano, kaj la plej
eta atomo, kiun asistas la alfluado de Via bonkoreco, brilegos kiel radianta
stelo. Ŝirmu sub Via protektado, ho Vi Spirito de pureco, Vi Kiu estas
la Ĉion-Donacanta Provizanto, ĉi tiun sindediĉan, enamiĝintan servanton
Vian. Helpu lin en ĉi tiu mondo surtera resti konstanta kaj firma en Via
amo, kaj permesu, ke ĉi tiu kriple fluganta birdo atingu rifuĝejon kaj
ŝirmejon en Via dia nesto, kiu restadas sur la ĉiela arbo. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Ho mia Sinjoro, mia Amato, mia Deziro
! Konsolu min en mia soleco kaj akompanu min en mia ekzilo. Forigu mian
ĉagrenon. Faru min fidela al Via beleco. Senigu min de ĉio krom Vi. Allogu
min per la bonodoro de Via sankteco. Kunigu min en Via Regno kun tiuj,
kiuj seniĝis de ĉio krom Vi kaj alstrebas servi ĉe Via sankta sojlo,
pretaj labori por Via Afero. Ebligu al mi esti unu el Viaj servantinoj,
kiu atingis Vian bonfavoron. Vere, Vi estas la Graca, la Malavara.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho serĉanto de l’Vero ! Se vi
deziras, ke Dio malfermu vian okulon, vi devas petegi al Dio, preĝi al
Li kaj komuniki kun Li je noktomezo, dirante la jenon : Ho Eternulo,
mi turnis mian vizaĝon al Via regno de unueco kaj mi mergiĝis en la maro
de Via kompatemo. Ho Eternulo, heligu mian vidkapablon pere de Viaj lumoj
en ĉi obskura nokto, kaj feliĉigu min per la vino de Via amo en ĉi mirinda
epoko. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon, kaj malfermu antaŭ mia
vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke mi vidu la lumon de Via gloro
kaj estu altirata al Via beleco. Vere, Vi estas la Donanto, la Malavara,
la Kompatema, la Pardonanta. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Vi, pardonema Sinjoro ! Vi estas
la ŝirmo de ĉiuj ĉi Viaj servantoj. Vi konas la sekretojn kaj scias
pri ĉiuj aferoj. Ni ĉiuj estas senhelpaj, kaj Vi estas la Potenca, la
Ĉiopova. Ni ĉiuj estas pekantoj, kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj,
la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo ! Ne atentu niajn malperfektecojn.
Traktu nin laŭ Via graco kaj malavaro. Multaj estas niaj malperfektecoj,
sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga,
sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj
fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas ĉe Via sankta Sojlo. Lumigu
niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu
la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu riĉon al la malriĉuloj
kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj
lumigu nin per la lumo de gvidado. Vi estas la Potenca kaj la Ĉio-pova.
Vi estas la Grandanima. Vi estas la Indulga. Vi estas la Bonkora. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Ho Dio ! Refreŝigu kaj ĝojigu mian
spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas ĉiujn miajn
aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifuĝejo. Mi ne plu estos
malĝoja kaj ĉagrenita; mi estos feliĉa kaj ĝojplena. Ho Dio ! Mi ne
plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne
plu fiksiĝos je la malagrablaj aferoj de la vivo. Ho Dio ! Vi estas plia
amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dediĉas min al Vi, ho Eternulo !
( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Eternulo, mia Dio ! Asistu Viajn
amatojn, por ke ili estu firmaj en Via Kredo, iru Viajn vojojn kaj estu
persistemaj en Via Afero. Donu al ili Vian gracon por kontraŭstari la
atakojn de egoismo kaj pasio kaj por sekvi la lumon de la ĉiela gvidado.
Vi estas la Potenca, la Graca, la Mem-Ekzistanta, la Donacanto, la Kompatema,
la Ĉio-pova, la Plej Malavara. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi
alten la Vorton kaj refuti, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron,
dissemi la sanktajn versojn, riveli la radiojn kaj briligi la matenan lumon
en la koroj de la fidelaj. Vi estas vere la Donema, la Pardonanta. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi
la kredon, tiu citu tiun ĉi preĝon tage kaj nokte dum siaj vojaĝoj tra
fremdaj landoj : Ho Dio, mia Dio ! Vi vidas min ravita kaj altirata
de Via glora reĝejo, flamigata per la fajro de Via amo inter la homaro,
heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj vastaj landoj, fortranĉita de
ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for
de mia indiĝena hejmo, migranto en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta
surteren, humila antaŭ Via altega Sojlo, oboema al la ĉielo de Via ĉiopova
gloro, peteganta al Vi en la mezo de la nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta
kaj alpreganta Vin matene kaj vespere por graceme helpi min servi Vian
Aferon, disvastigi ĉien Viajn Instruojn kaj laŭdegi Vian Vorton tra la
tutaj Oriento kaj Okcidento. Ho, Eternulo ! Fortigu mian lumbon, kapabligu
min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj
senhelpa en tiu ĉi forejo. Ho, Eternulo ! Donacu al mi komunion kun Vi
en mia forlasiteco kaj estu mia kunestanto en tiuj ĉi fremdaj landoj.
Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio kion Vi deziras, kaj vere Vi
estas la Ĉio-pova, la Plejpotenca. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno
en mia aflikto ! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj ! Mia Azilo
kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia izoleco mia Kunulo ! En
mia angoro mia Konsolo, kaj en mia soleco amema Amiko ! La Foriganto de
la doloregoj de miaj ĉagrenoj, kaj la Pardonanto de miaj pekoj !
Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso
kaj mia lango, ke Vi protektu min de ĉio, kio kontraŭas Vian volon en
ĉi tiu ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉiu malpuro,
kiu malebligas al mi celadi senmakula kaj pura al la ombro de la arbo de
Via graco. Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn
kaj forigu la brulantan soifon. Feliĉigu la bruston, en kiu la fajro de
Via amo bruletas, kaj ardigu ĝin per la flamo de Viaj ĉielaj amo kaj
spirito. Ornamu la tabernaklojn de la dia unueco per la vesto de sankteco
kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro. Lumigu mian vizaĝon per
la brileco de la astro de Via donacemo kaj favore helpu min servadi ĉe
Via sankta sojlo. Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitaĵoj kaj
permesu al mi farigi la signo de Via kompato, la montranto de Via favoro,
la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, laŭtiganta
Vian laŭdon kaj forgesema pri mi mem, sed ĉiam atenta pri tio, kio apartenas
ai Vi. Ho Dio, mia Dio ! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj
favoro kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj bonvolo. Sub la
ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon
de Via ĉionprotektanta okulo. Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon
inter Via homaro, ke mia voĉo leviĝu en grandaj kunvenoj, kaj el miaj
lipoj senĉese fluu Via laŭdo. Vere, Vi estas la Donema, la Glora, la
Potenca, la Ĉio-pova.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Infanoj
kaj Junuloj
Ho Dio ! Eduku ĉi tiun malgrandan bebon
en la sino de Via amo kaj donu al ĝi lakton el la mamo de Via Providenco.
Kultivu ĉi freŝan planton en la rozĝardeno de Via amo kaj helpu ĝin
kreski per la pluvo de Via donacemo. Faru ĝin infano de la regno kaj gvidu
ĝin al Via ĉiela reĝlando. Vi estas potenca kaj bona, kaj Vi estas la
Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Ho Dio ! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi
infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj
de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l'Realo
brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu
edukataj, kresku kaj evoluu, kaj montriĝu en pleja beleco. Vi estas la
Donanto. Vi estas la Mizerikorda. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Dio ! Lumigu ĉi tiun junulon kaj
favoru ĉi tiun malfortulon. Donacu al li scion, garantiu al li forton
ĉiutage pliiĝantan kaj gardu lin sub la ŝirmo de Via protektado, tiel
ke il estu pur-savita de ĉia peko, sindonu por la servo al Via Kredo,
konduku la devojiĝintojn, gvidu la malriĉulojn kaj malfortulojn, liberigu
la kaptitojn kaj veku la dormantojn, por ke ĉiuj estu benataj per rememoro
kaj adoro al Vi. Vi estas la Potenca, la Saga ! ( ‘Abdu’l-Bahá )
Ho Dio ! Gvidu min, protektu min, faru
min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca. ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Gepatroj
Ho Dio, mia Dio ! Mi petegas al Vi je
la sango de Viaj fidelaj amantoj, kiuj estis tiel ravitaj de Via vorto,
ke ili rapidis al la Pinto de Gloro, al la loko de plejglora martireco,
kaj mi petegas Vin je la misteroj, kiuj kuŝas konservitaj en Via scio
kaj je la perloj, kiuj estas trezore gardataj en la oceano de Via donacemo
: pardonu min kaj mian patron kaj mian patrinon. El tiuj, kiuj montras
kompaton, Vi vere estas la Plej Kompatema. Ne estas alia Dio krom Vi, la
Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara. ( Bahá’u’lláh )
Ho Eternulo ! En tiu ĉi Plej Granda
Misio Vi akceptas la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu
el la apartaj senlimaj donacoj de tiu ĉi Misio. Tial, ho Vi bona Sinjoro,
akceptu la peton de tiu ĉi servanto Via ĉe la sojlo de Via ununureco
kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, ĉar ĉi tiu filo leviĝis
por plenurni al Vi servojn kaj ĉiutempe penadas sur la vojo de Via amo.
Vere, Vi estas la Donanto, la Pardonanto kaj la Bonkora ! ( ‘Abdu’l-Bahá
)
Geedziĝo
Gloro estu al Vi, ho mia Dio ! Vere,
tiu ĉi Via servanto kaj tiu ĉi Via servantino kuniĝis sub la ombro de
Via mizerikordo kaj estas unuigitaj pro Viaj favoro kaj malavaro. Ho Eternulo
! Asistu ilin en tiu ĉi Via mondo kaj Via Regno kaj destinu por ili ĉian
bonon pere de Viaj malavareco kaj graco. Ho Eternulo ! Firmigu ilin en
ilia serviteco antaŭ Vi kaj asistu ilin en ilia servado al Vi. Lasu ilin
fariĝi la signoj de Via Nomo en Via mondo kaj protektu ilin per Viaj donacoj,
kiuj estas neelĉerpeblaj en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Ho
Eternulo ! Ili estas petegantaj la venon de la regno de Viaj benfavoroj
kaj alvokantaj la reĝejon de Via ununureco. Vere, ili geedziĝas obeemaj
al Via ordono. Faru, ke ili estigu la signoj de harmonio kaj unueco ĝis
eterne. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Ĉie-estanta kaj la Ĉio-potenca.
( ‘Abdu’l-Bahá )
Forpasintoj
Ho mia Dio ! Ho Vi, pardonanto de pekoj,
donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj ! Vere, mi petegas Vin pardoni
la pekojn de tiuj, kiuj lasis sian fizikan veston kaj ascendis en la mondon
spiritan. Ho mia Eternulo ! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn ĉagrenojn
kaj sanĝu ilian sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ĝardenon
de feliĉo, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Vian helegon
sur la monto plej alta. ( ‘Abdu’l-Bahá )
Sanigo
Ho Dio, mia Dio ! Mi petegas al Vi je
la oceano de Via kuraco, kaj je la brilo de la Tagstelo de Via favoro,
kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn servantojn, kaj je la penetra
forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo,
kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaŭ la kreo de ĉiuj en la
ĉielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de ĉiu
aflikto kaj malordo, kaj de ĉia feblo kaj malforto. Vi vidas, ho mia Sinjoro,
la peteganton Vian atendanta ĉe la sojlo de Via graco, kaj tiun, kiu metis
ĉiujn siajn esperojn je Vi, alkroĉita al la kordono de Via malavaro.
Ne lasu lin, mi petegas al Vi, sen tio, kion li serĉas el la oceano de
Via graco kaj de la tagstelo de Via ama prizorgo. Potenca Vi estas fari
kion Vi ŝatas. Estas neniu alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej
Malavara. ( Bahá’u’lláh )
Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio,
kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero,
kaj amo al Vi mia akompananto. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj
mia helpo en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Vi vere estas la Ĉio-dona,
la Ĉio-scia, la Plejsaĝa.
( Bahá’u’lláh )
Fasto
La Kitáb-i-Aqdas ( Plej Sankta Libro
) diras : « Ni ordonis, ke ek de la aĝo de plenkreskeco ( t. e. 15
jaroj ) vi preĝu kaj fastu. Tio estas ordonita de Dio, via Eternulo kaj
la Eternulo de viaj patroj. Kiel favordonon el Sia Ĉeesto Li esceptis
tiujn, kiuj estas malfortaj pro malsano aŭ maljuneco, kaj Li estas la
Pardonanta, la Grandanima... Por mallonga tempo Ni difinis por vi la faston
kiel devon kaj je ĝia fino Naw-Rúz kiel feston... Kiu vojaĝas, kiu malsanas,
kiu estas graveda aŭ mamnutras, ne estas devigita fasti. Detenu vin de
manĝado kaj trinkado ek de sunleviĝo ĝis sunsubiro kaj atentu, ke avido
ne senigu vin je tiu ĉi favordono ordonita en la Libro. »
La fastoperiodo etendiĝas de la
2a de marto ĝis la 20a de marto.
Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio
! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita
al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj estas revelaciita
la Skribita Epistolo, kaj la fermita Skrib-rulaĵo elvolvita, alsendu sur
min kaj sur tiujn apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de
Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj,
kiuj baris al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. Mi
estas tiu, ho mia Dio, kiu firme tenis la kordonon de Via ama prizorgo
kaj kroĉis sin al la orlo de Viaj mizerikordo kaj favoroj. Ordonu por
mi kaj por miaj amatoj la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta.
Liveru do al ili la Kaŝitan Donon, kiun Vi ordonis por la plej-elektitaj
el Viaj kreitoj. Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj Vi
dekretis al Viaj servantoj observi la faston. Benata estas tiu, kiu observas
la faston eltute pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu
min kaj helpu ilin, ho mia Dio, obei Vin kaj sekvi Viajn preskribojn. Vi
vere havas la povon fari kion Vi elektas. Ne estas alia Dio krom Vi, la
Ĉio-scia, la Plejsaĝa. Ĉiu laŭdo estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
( Bahá’u’lláh )
Epistolo
al Aĥmad
Li estas la Rego, la Ĉio-scia, la Saĝa
!
Jen, la Najtingalo de l' Paradizo kantas
sur la branĉoj de la Arbo de Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj
kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio,
vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la
Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la
Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco
kaj al tiu ĉi majesta Belo.
Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda,
profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu la vero estos distingata
de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, Li estas
la Arbo de Vivo, kiu produktas fruktojn de Dio, la Majesta, la Potenca,
la Granda.
Ho Aĥmad ! Atestu, ke vere Li estas
Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara,
la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo de Ali (1)
estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.
Diru: Ho homoj, obeŭ la ordonojn de
Dio, donitajn en la Bajano (2)
de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia
Libro estas la Patrina Libro, ho ke vi tion sciu.
Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon
al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni.
Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras,
tiun lasu serĉi la padon al sia Sinjoro.
Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn
versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio ? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.
Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia
animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se ili kuniĝus
por reciproke sin helpi.
Ho Aĥmad ! Ne forgesu Miajn favordonojn
dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton
kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu tiel firma en Mia amo,
ke via koro ne ŝanceliĝu, eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas
vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.
Estu al Miaj malamikoj kiel fajroflamo,
sed kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj,
kiuj dubas.
Kaj se vi estas premata de afliktoj
sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.
Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo
de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, senigite
je la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj, aŭ aŭdi Lian Melodion
per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.
Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj
inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la vojo de Dio,
la Majesta, la Granda.
Estu certa, ke vere, kiu turnas sin
for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco
kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.
Lernu bone ĉi tiun epistolon, ho Aĥmad.
Kantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar vere Dio destinis
por ĉiuj, kiuj kantas ĝin la rekompencon de cent martiroj kaj servon
en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn Ni donacis al vi kiel Nian difavoron
kaj kiel gracon el Nia ĉeesto, por ke vi apartenu al la dankemaj.
Je Dio ! Se iu en aflikto aŭ malĝojo
citas ĉi tiun epistolon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian ĉagrenon,
solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.
Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema.
Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
( Bahá’u’lláh )
(1)
Ali, la Ĝusta de Dio, t.e. Báb, la profeto heroldinta Bahá’u’lláh-on
(supren)
(2) Bayán,
la libro de Báb (supren)
Estas tri ĉiutagaj devigaj preĝoj...
La kredanto estas tute libera en sia elekto de unu el inter tiuj tri preĝoj,
sed estas devigita citi unu el ili kaj tion fari laŭ la specifa maniero
respektive donita. (Shoghi Effendi). « Matene » « tagmeze » kaj «
vespere » menciitaj je la Devigaj Preĝoj, signifas respektive la intervalojn
inter sunleviĝo kaj tagmezo, inter tagmezo kaj sunsubiro, kaj de sunsubiro
ĝis du horojn poste. (Kitáb-i-Aqdas). La tri devigaj preĝoj estas distingitaj
kiel « mallonga », « mezlonga » kaj «longa » ; dum la
citado la kredanto turnu sian vizaĝon al la kiblo (adorpunkto, t.e. por
bahaanoj, Bahĝi apud Akko en Israelo, kie troviĝas la sankta tombo de
Bahá’u’lláh).
La
Mallonga Deviga Preĝo
Citenda unufoje dum diurno tagmeze
Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis
min, por ke mi konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas ĉi- momente mian senfortecon
kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian riĉecon. Ne estas alia Dio krom
Vi, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta. ( Bahá’u’lláh )
La
Mezlonga Deviga Preĝo
Citenda kaj matene, kai tagmeze kaj
vespere
Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn
manojn, kaj dum la lavado li diru : Fortigu mian manon, ho Dio, ke
ĝi firme tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian
potencon super ĝi. Ŝirmu ĝin, ke ĝi ne enmiksiĝu en io, kio ne konvenas
al ĝi. Vi estas vere la Ĉio-pova, la Plejpotenca.
Kaj lavante sian vizagon, li diru
: Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo ! Lumigu ĝin per la lumo
de Via rigardo. Protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom Vi.
Tiam li ekstaru kaj, turninte sin
al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahĝi, Akko), li diru : Dio atestas,
ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo.
Vere, Li malkaŝis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis
sur Sinajo, per Kiu la Plejalta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotosa
Arbo, trans kiun neniu povas superi, kaj per Kiu estas proklamita la voko
al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero : « Jen, la Ĉionposedanta estas
veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro
de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero
malsupre ! »
Tiam li klinu sin malsupren, kun
la manoj sur la genuoj, kaj diru : Ekzaltita Vi estas super mia laŭdo
kaj la laŭdo de ĉiu apud mi, super mia priskribo kaj la priskribo de
ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero !
Tiam, starante kun malfermitaj manoj,
tenante la polmojn antaŭ la vizaĝo supren, li diru : Ne senigu je
siaj esperoj, ho mia Dio, tiu, kiu kun petegantaj fingroj sin alkroĉis
al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj
estas la Plejkompatema !
Tiam li sidiĝu kaj diru : Mi
atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne
estas alia Dio krom Vi. Vi vere revelaciis Vian Aferon, plenumis Vian Interligon
kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en
la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu sur Viaj
amatoj, kiujn la sanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi
turni sin al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian, esperante ricevi kio estas
ĉe Vi. Vere, Vi estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
(Se iu preferas citi anstataŭ la
longan verson ĉi tiujn vortojn : « Dio atestas, ke ne estas alia Dio
krom Li, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta », tio estus sufiĉa.
Kaj same sufiĉus se li, sidante, preferus citi tiujn ĉi vortojn : «
Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke
ne estas alia Dio krom Vi. » ) ( Bahá’u’lláh )
La
Longa Deviga Preĝo
Citenda unufoje en dudek kvar horoj
Kiu deziras citi tiun ĉi preĝon,
tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu
dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendus la kompaton de sia Eternulo,
la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam li diru
: Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj
! Mi petegas al Vi je Tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco,
la Plej Ekzaltita, la Plejglora, faru mian preĝon fajro forbrulonta la
vualojn, kiuj elkludas min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al
la oceano de Via Ĉeesto.
Petegante li tiam levu la manojn
al Dio - glorata kaj laŭata Li estu - kaj diru : Ho Vi Sopiro de la
mondo kaj Amato de la nacioj ! Vi vidas, ke mi turnas min al Vi, senigita
je ĉia ligo al iu ajn krom Vi kaj kroĉante min al Via kordono, per kies
movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo,
kaj la filo de Via servanto. Vidu, mi estas preta plenumi Vian volon kaj
Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi
je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto,
kion Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas
ĉiujn menciojn kaj laŭdojn ! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la
sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio ! Ne
rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu
ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je la Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro
de ĉiuj nacioj ! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.
Tiam li surgenuiĝu kaj klinante
sian frunton al la tero, li diru : Vi transcendas la priskribon de
ĉiu ajn krom Vi mem kaj ĉies komprenon escepte Vian propran.
Li tiam ekstaru kaj diru : Faru
mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kio mi vivu
tiel longe, kiel daŭros Via suvereneco, kaj menciu Vin en ĉiu el Viaj
mondoj.
Li refoje petegante levu siajn manojn
kaj diru : Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝas kaj per
la fajro de Ties amo la tuta mondo estas ekflamigita ! Mi petegas al Vi
je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron, ne detenu de mi, kio
estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj ! Vi vidas, ho mia Eternulo,
kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej ekzaltita hejmo sub la tendo
de Via majesto kaj en la regno de Via kompato; kaj kiel tiu ĉi pekinto
serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via
gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la
aŭtoritato ordoni, kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke Vi estas glorenda
en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj, kaj restu senrestrikta en Via
dekretado.
Tiam li levu la manojn kaj ripetu
trifoje la Plej Grandan Nomon (t.e. « Alláh-u-Abhá » = Dio la Plejglora).
Tiam li klinu sin antaŭ Dio - laŭdata kaj glorata estu Li - kun la manoj
sur la genuoj, kaj li diru : Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis
mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante
memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono
atestis en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu
ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi,
por ke mi montru mian malriĉon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn
kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.
Tiam li staru kaj petante levu dufoje
la manojn kaj diru : Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej
Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto, je la komenco same kiel
je la fino. Ho Dio, mia Dio ! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo
fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis
al Vi. Kiu do mi estas, ke mi povus kuraĝi stari ĉe la pordego
al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj
brilas el la ĉielo de Via volo ? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi
mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema
animo serĉas la riveron de daŭra vivo el la manoj de Via donacemo. Estas
Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj; kaj
mia estas la rezigno kaj volonta subigo sub Via volo, ho Kreinto de la
ĉieloj !
Li tiam levu la manojn trifoje kaj
diru : Pli granda ol ĉiu grandulo estas Dio !
Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante
sian frunton sur la teron, li diru : Tro alta Vi estas por ke la laŭdo
de tiuj, kiuj estas proksimaj al Vi, povus ascendi ĝis la ĉielo de Via
proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al
Vi, atingus la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke Vi estas sanktigita
super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom
Vi, la Plej Laŭdegata, la Plelglora.
Tiam li sidiĝu kaj diru : Mi
atestas pri tio, kion atestis ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la
loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto el la
plejglora Horizonto, ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj
ke Tiu, Kiu estis malkaŝita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservata Simbolo,
per Kiu la literoj de l' « Estu ! » estas interligitaj kaj kunmetitaj.
Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plejalta
kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la
alto kaj sur la tero.
Tiam li staru rekte kaj diru
: Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla
! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj
ploron kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco ! Miaj mispaŝoj retenis
min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenis min for de la korto de Via
sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas
min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj pied-signoj
en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj « Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas
», kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de
Via Revelacio kaj la mildaj ventoj de la Mateniĝo de Via Manifestiĝo,
ordonu, ke mi rigardu Vian belon kaj observu ĉion ajn en Via Libro.
Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan
Nomon kaj klinu sin malsupren kun la manoj sur la genuoj kaj diru :
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin
kaj konigis al mi Tiun, Kiu estas la Mateniĝo de Viaj signoj, kaj klinigis
min antaŭ Via Moŝteco kaj humiligis min antaŭ Via Dieco kaj igis min
rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.
Tiam li leviĝu kaj diru : Ho
Dio, mia Dio ! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj
mia malatentemo detruas min. Kiam mi kontemplas miajn malbonajn farojn
kaj Vian bonvolemon, mia koro fandiĝas en mia interno kaj mia sango bolas
en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo ! Mi ruĝiĝas
levante mian vizaĝon al Vi, kaj miaj petantaj manoj hontas etendiĝi al
la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas
al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono
en la altoj kaj sur la tero malsupre ! Mi petegas al Vi je la signoj de
Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel
konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via
graco, ho Reĝo de la vidata kaj nevidata !
Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan
Nomon kaj surgenuiĝu kun sia frunto sur la tero kaj diru : Gloron
al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsupren-sendis al ni tion, kio proksimigas nin
al Vi, kaj ke Vi dotas nin per ĉio bona sendita de Vi en Viaj Libroj kaj
Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ
la multegai vanaj fantazioj kaj senfruktaj imagoj. Vi vere estas la Potenca,
la Ĉio-scia.
Tiam li levu la kapon kaj sidiĝu
kaj diru : Mi atestas, ho mia Dio, kion Viaj Elektitoj atestis, kaj
rekonas, kion la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj
Vian potencan Tronon rekonis. La regnoj de la tero kaj de la ĉielo estas
Viaj, ho Sinjoro de la mondoj !