Laŭ la bahaaj instruoj la gvida forto
de ĉia homa evoluo estas la veno de la Manifestiĝoj aŭ Profetoj de Dio.
Apenaŭ kontesteblas, ke la homan historion forte influis la fondintoj
de la grandaj mondreligioj. Ke Jesuo Kristo, Budho, Moseo aŭ Mahometo
potence influis la civilizaciojn evidentiĝas ne nur per la kulturaj formoj
kaj valorsistemoj, kiuj rezultis el Iliaj verkoj kaj instruoj, sed ankaŭ
reflektiĝas en la efikojn, kiun havis la ekzemplo de Ilia vivo je multege
da homoj. Eĉ tiuj, kiuj ne estas kredantoj aŭ adeptoj, tamen agnoskas,
ke Ili profunde influis individuajn vivojn same kiel la kolektivan vivon
de la homaro.
Unuflanke la religifondintoj estas konsiderataj
kiel homoj : filozofoj aŭ grandaj pensuloj, kiuj eble pli vaste pensis
aŭ pli funde studis ol aliaj samepokanoj. Aliflanke oni deklaras,
ke Ili estas Dio aŭ la enkarniĝo de Dio. Ekzistas ankaŭ multege da teorioj,
kiuj troveblas ie meze inter tiuj du ekstremoj. Bahá'u'lláh klarigas,
ke ĉiuj Manifestiĝoj de Dio havas la saman metafizikan kaj spiritan naturon.
Ili estas absolute egalaj. Neniu el Ili superas alian. Bahá'u'lláh klarigas,
ke la diferencoj inter la instruoj de la diversaj Manifestiĝoj de Dio
fontas ne el iaj diferencoj laŭ naturo aŭ graveco sed sole el malsamaj
bezonoj kaj kapabloj de la civilizacioj en kiuj Ili aperis. Per plej fortaj
vortoj Li avertis la homojn, ke ili ne faru iajn esencajn diferencojn inter
la unuopaj Manifestiĝoj pro la variadoj en Iliaj instruoj kaj personecoj
:
« Estu singardaj, ho vi, kiuj kredas
je la Unueco de Dio, ke vi ne estu tentataj fari ian distingon inter iuj
el la Manifestiĝoj de Lia Afero aŭ diskriminacion rilate al la signoj,
kiuj akompanis kaj proklamis ilian Revelacion. Tio ĉi fakte estas la vera
signifo de Dia Unueco... Plue, estu certigitaj, ke la verkoj kaj agoj de
ĉiu el tiuj Manifestiĝoj de Dio ... estas senescepte ordonitaj de Dio
kaj respegulas Lian Volon kaj Celon. Kiu ajn faras la plej etan diferencon
inter iliaj personecoj, iliaj vortoj, iliaj mesaĝoj, iliaj agoj kaj kondutoj,
vere malkredas Dion, malakceptas Liajn signojn kaj perfidas la Aferon de
Liaj Mesaĝistoj. »
La bahaa doktrino pri la unueco de la
Manifestiĝoj tamen ne signifas, ke la sama individua animo renaskiĝas
en diversaj fizikaj korpoj. Moseo, Jesuo Kristo, Mahometo kaj Bahá'u'lláh,
ĉiuj estis diversaj personoj, propraj individuoj. Ilia unueco troviĝas
en tio, ke Ili ĉiuj samgrade manifestis kaj revelaciis la kvalitojn kaj
atributojn de Dio : la spirito de Dio, kiu vivis en iu el Ili, estis identa
al tiu kiu vivis en la aliaj.
Bahá'u'lláh klarigis la rilaton
inter la diversaj Manifestiĝoj kaj la rilaton inter ĉiu unuopa Manifestiĝo
kaj Dio per analogio, kiu identigas Dion kun la suno, ĉar Dio estas la
unika fonto de vivo en la universo same kiel la fizika suno estas la unika
fonto de ĉia fizika vivo surtera. La spirito kaj atributoj de Dio estas
la radioj de tiu ĉi suno kaj la individua Manifestiĝo estas kvazaŭ perfekta
spegulo. Se estas pluraj speguloj ĉiuj turnitaj al la sama suno, tiu unika
suno reflektiĝas en ĉiu spegulo. Tamen, la unuopaj speguloj estas malsamaj,
ĉar ĉiu el ili estas farita kun propra formo kiu ĝin distingas de ĉiu
alia. Tiu ĉi analogio ankaŭ komprenebligas la bahaan interpreton de la
Reveno aŭ Reapero de antaŭaj Manifestiĝoj : Bahá'u'lláh klarigas,
ke la reveno aludita en antaŭaj skriboj estas la reveno de la atributoj
kaj spirito de Dio en la spegulo de alia Manifestiĝo, ne la reveno de
la sama homa personeco.
La Manifestiĝoj ekzistas inter Dio
kaj homo. Same kiel la homoj superas la bestojn ĉar ili posedas kapablojn
kiujn tiuj ne posedas (t.e. la racion kaj intuicion de la nemateria animo),
tiel la Manifestiĝoj posedas kapablojn, kiuj mankas al ordinaraj homoj.
La Manifestiĝoj ne estas simple grandaj homaj pensuloj aŭ filozofoj kun
pli granda kompreno aŭ scio ol aliaj. Ili estas, per sia propra naturo,
superaj al tiuj kiuj ne posedas Iliajn kapablojn.
La bahaaj instruoj emfazas, ke la homo
havas duoblan naturon : la naturon de la fizika korpo, kiun konsistigas
elementoj kaj kiu funkcias laŭ la samaj principoj kiel animala korpo,
kaj la naturon de la nemateria, racia kaj senmorta homa animo. La Manifestiĝoj,
instruis Bahá'u'lláh, ankaŭ havas tiujn du naturojn, sed krome Ili posedas
unikan trian naturon propra nur al Ili : la kapablon ricevi dian revelacion
kaj transdoni ĝin senerare al la homaro. Pro tio la Manifestiĝoj ne
estas ordinaraj personoj, kiujn Dio iam dum ilia vivo elektis esti Lia
mesaĝisto. Fakte Ili estas apartaj estaĵoj havantaj unikan rilaton al
Dio kaj estantaj sendita far Li el de la spirita mondo kiel ilo por dia
revelaciado. Malgraŭ tio ke la individua animo de Manifestiĝo havas videblan
komencon ĝi tamen ekzistis en la spirita mondo pli frue ol kiam ĝi fizike
naskiĝis. La animo senmorta de ordinara homo aliflanke ne havas tian preekzistadon
sed ekestiĝas nur en la momento de la koncipiĝo.
La Manifestiĝo konscias pri Sia realeco
kaj identeco eĉ jam en infaneco malgraŭ ke eble Li komencos Sian mision
per aperta instruado kaj instrukciado de aliaj nur pli poste en Sia vivo.
Kaj ĉar la Manifestiĝoj estas la rektaj ricevantoj de revelacio de Dio,
tial Ili posedas absolutan scion pri la realoj de la vivo. Sole tia ennaskita,
die revelaciita scio ebligas al Ili formuli instruojn kaj leĝojn, kiuj
adekvate respondas al la homaj bezonoj kaj kondiĉoj de la historia epoko,
en kiu Ili aperas.
Neniu povas fariĝi « Manifestiĝo
» de Dio. Ĉiu unuopa animo kapablas esti tuŝita per la spirito de Dio
kaj pro tio povas spirite progresi. Sed la Manifestiĝo troviĝas sur nivelo,
kiun eĉ la plej perfekta homo ne povas atingi. Denove uzante la spegulo-analogion
eblas kompari la animojn de ordinaraj homoj kun speguloj, sed aliel ol
la Manifestiĝoj estas ili neperfektaj. Alivorte, ĉiu homo povas reflekti
ion de la atributoj de Dio sed nur neperfekte kaj limigite. Por ordinara
homo spirita progreso signifas prefektigi, t.e. purigi kaj poluri la spegulon
de l’animo, tiel ke ĉiam pli klare ĝi povas reflekti la atributojn
de Dio. Kelke Bahá'u'lláh eksplicite uzis la metaforon de « purigado
de la spegulo » kiel analogion de spirita progresado. La analogio implicas,
ke la homo estas kreita neperfekta sed kun senfina potencialo perfektiĝadi,
dum la Manifestiĝo dekomence troviĝas en stato de perfekteco.
Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá
instruis, ke ne ekzistas aliaj ol la tri diskutitaj niveloj : homoj, Manifestiĝoj
kaj Dio. Ne ekzistas ia hierarkio de demonoj, anĝeloj kaj arkanĝeloj.
Se tiaj terminoj havu ian signifon oni ilin konsideru kiel simbolojn por
diversaj stadioj de la homa evoluo, malperfekteco estante demona kaj spiriteco
estante anĝela.
Krome, ĉar homoj kapablas ekkomuniki
kun Dio kaj tiel konsciiĝi pri la spirito de Dio, ili ankaŭ kapablas
« inspiriĝi ». La bahaaj skriboj distingas inter inspiriĝo kaj revelacio.
Revelacio estas la senerara kaj rekta perceptado de la krea Vorto de Dio,
kiun povas aliri nur la Manifestiĝoj, kiuj ĝin transdonas al la homaro.
Inspiriĝo estas nerekta kaj relativa percepto de spirita vero, kiun povas
akiri ĉiu homa animo. Ĝi rezultas el la konteksto de la spirita vivo
de kulturo influita per Manifestiĝo de Dio. Ajna homo kapablas inspiriĝi
per la spirito de Dio. Sed ni ekhavas tian kapablon nur ĉar la spiriton
de Dio mediacias al ni la Manifestiĝoj. Kurte : inspiriĝo dependas de
revelacio.
Bahá'u'lláh klarigis, ke la
Dia Volo de Dio foje elektas ordinarajn homojn kiel « profetojn » kaj
inspiras ilin por plenumi certan rolon en homaj aferoj. Ekzemploj
estas la hebreaj profetoj Jesaja kaj Jeremia. Ankoraŭ aliaj inspiriĝis
kiel « viziuloj » aŭ « sanktuloj ». Sed eĉ ne la profetoj estas iel
proksimaj al la stato de la Manifestiĝoj, ili restas ordinaraj viroj kaj
virinoj kies inspiritaj kapabloj estas evoluigitaj kaj uzitaj far
Dio. Sekve bahaanoj konsideras filozofojn, reformantojn, sanktulojn, mistikulojn
kaj fondantojn de homamaj movadoj kiel ordinarajn personojn. Foje ilin
eble inspiris Dio. Revelacio tamen estas doto de sole la Manifestiĝoj
kaj ĝi estas la fina genera forto por ĉia homa progreso.
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de
ĉapitroj de la hejmpaĝo http://www.bahai.org de Bahá'í International
Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo
reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun
afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo.
BIC kontakteblas per : Bahá'í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566 ; bahaaeligo@bahai.de
; http://www.bahai.org
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>