Reveno al BEL.
LA
PROSPERO DE LA HOMARO
GLOBALA EVOLUOSTRATEGIO
(tutmonda spirita kaj materia evoluado)
Proksimiĝantaj al la dudekunua jarcento
la popoloj kaj registaroj de la mondo estas pli kaj pli defiataj atingi
komprenon pri la esencaj problemoj de nia komuna estonto. Spite al multege
da konfliktado, maljusteco kaj amasa suferado, ĉie homoj esprimas siajn
dezirojn je pozitiva reformado surbaze de nove vekiĝanta espero por la
estonteco de nia planedo.
La Bahaa Internacia Komunumo (Bahá’í
International Community) proponas fundan repripensadon de la konceptoj
kaj supozoj, kiuj regas nian socian kaj ekonomian vivon, kaj ĝi prezentas
vizion pri nova epoko de prosperado por la tuta homaro. Meze de la kaosa
malcerteco de nia aktualo ĝi montras la padon al pli justa kaj paca mondo.
La idealo de monda paco konkretiĝis
je grado neimagebla antaŭ nur jardeko. Obstakloj, kiuj longe ŝajnis nevenkeblaj,
nun kolapsis; konfliktoj, kiuj ŝajnis nerepacigeblaj, komenciĝis cedi
al procezoj de interkonsiliĝado kaj solvado; aperis emo kaj volo respondi
al milita agreso per unuigitaj internaciaj agoj. La efiko estas ke kaj
ĉe la homaraj amasoj kaj ĉe multaj mondaj gvidantoj rilate la estontecon
de nia planedo altgrade kreskis espero - espero, kiu estis jam preskaŭ
estingita.
Ĉie multiĝas la signoj ke la popoloj
de la mondo sopiras al finiĝo de konfliktado, al finiĝo de suferado kaj
ruiniĝo de kiuj neniu lando estas plu netuŝebla. Ne eblas veki la volforton
necesan por superi la restintajn barojn per nuraj alvokoj al agoj kontraŭ
la nenombreblaj malsanoj, kiuj afliktas la mondan socion. Tiu volo al ŝanĝado
devas esti forĝita per vizio de homara prospero - vizio de prospero en
ĝia plena signifo: la konsciiĝo pri la nun ekvideblaj ŝancoj por spirita
kaj materia bonfarto de ĉiuj homoj surtere.
La sekva ŝtupo en la pluevoluo de la
homara civilizacio bezonos profundan rekonsideradon de la ekzistantaj konvinkoj
pri la naturo kaj la celo de tiu ĉi evolua procezo kaj de la rolo de la
diversaj ĝiaj protagonistoj. La tasko estas krei globalan evoluostrategion,
kiu akcelos la homaran maturiĝon. La plenumo de tiu tasko necesigas ĝisfundan
reformadon de ĉiuj sociaj institucioj. Por la ellaboro kaj efektivigo
de tia strategio la sekvaj konceptoj estas esence gravaj :
Fundamento :
Evoluopolitiko kaj evoluigaj programoj devas bazihi sur senkondiĉa rekono
de la unueco de la homaro, devas rekoni justecon kiel primaran principon
de socia organiziĝo kaj devas plejeble eluzi la eblecojn, kiujn povas
doni por la kreskigo de homaj kapabloj la religia kaj scienca heredo de
la homaro.
Partopreno
: La evoluoprocezo devas enkludi la plejparton de la homaro, membrojn de
registaraj institucioj sur ĉiuj niveloj, personojn laborantajn en internacie
kunordigaj instancoj, sciencistojn kaj sociajn klerulojn, ĉiujn dotitajn
per arta talento aŭ kun aliro al la amaskomunikiloj, kaj la gvidantojn
de neregistaraj organizaĵoj.
Partnereco
: La establo de plena egalrajteco inter virinoj kaj viroj, je ĉiuj sektoroj
de la vivo kaj je ĉiuj niveloj de la socio, devas esti primara celo.
Unueco :
La principo de la unueco de la homaro devas esti plenkore proprigita far
tiuj en kies manoj troviĝas la decida povo kaj responso, kaj ĝiaj konsistigaj
elementoj - enklude de la koncepto mondcivitaneco - devas esti disvastigataj
tra kaj la edukaj sistemoj kaj la amas-komunikiloj.
Responseco
: Kun kreskanta integriĝo de la homaro devas tiuj, kiuj estas elektitaj
por fari por ni decidojn, meti pli kaj pli ĉiujn siajn klopodojn en globalan
perspektivon. Ne nur je nacia, sed ankaŭ je loka nivelo, devas, laŭ Bahá'u'lláh,
la elektitaj gvidantoj de la homaj aferoj konsideri sin mem responsaj por
la bonfarto de la tuta homaro.
Aŭtoritato
: Estos necese krei leĝojn kaj instituciojn, kiuj estas universalaj laŭ
siaj karaktero kaj aŭtoritato. Fine la rekonstruo aŭ transformado de
la Unuiĝintaj Nacioj kondukos al establo de monda federacio de nacioj
kun siaj propraj leĝfaraj, juraj kaj administraj instancoj. Dum la de
ni konata mondo forpasas kaj nova luktas por sia naskiĝo, ni devas kune
doni formon al nia kolektiva destino. Antaŭ pli ol jarcento Bahá'u'lláh
direktis al la popoloj de la mondo jenan alvokon : « Estu profunde
engaĝitaj pri la postuloj de la epoko en kiu vivas vi kaj koncentru viajn
klopodojn je la krizoj kaj bezonoj ĝiaj ». « Unuigite interkonsiliĝu
vi; la pensado via estu unuanima ».
Ŝanco
: Dum ja rekonendas ke vaste malsamaj estas la kapabloj de la individuoj,
devas tamen esti ĉefa celo ebligi al ĉiuj homoj surtere egalan aliron
al scienco kaj tekniko.
Interkonsiliĝo
: La kernon de ĉia evoluo devas konsistigi interkonsiliĝa procezo per
kiu la individuoj ĝin partoprenantaj klopodas transcendi siajn respektivajn
vidpunktojn por ke ili povu funkcii kiel membroj de organismo pli granda,
kun interesoj kaj celoj propraj.
Spiriteco
: Spirita konsiderado de homaj aferoj devas esti fundamenta. Por la granda
plimulto de la monda populacio ne bezonas pruvon la ideo ke la homa naturo
havas spiritan dimension, ja ke fakte ĝia esenca identeco estas spirita.
Servado
: Nova laboretiko, kiu baziĝas sur sindediĉa servado al la homaro, estos
esenca. Tial instruado, kiu kapabligas la civitanojn de la mondo kontribui
al la produktado de riĉeco, devas esti iluminita per la spirita rekono
ke servado al la homaro estas la celo de kaj la individua vivo kaj la socia
organiziĝo.
Komuneco
: Bezonatas novaj ekonomiaj modeloj kreitaj surbaze de tio kio rezultos
el simpatia konsiderado de la komuna sperto, el rigardi homojn en iliaj
rilatoj al aliaj kaj el la rekono ke por la socia bonfarto esence rolas
familioj kaj komunumoj.
***
Tiu ci teksto estas ellaborita surbaze
de la papero kiun legis bahaa delegito al la Monda Pintkunveno pri Sociala
Evoluo en Kopenhago, 1995. Li resumas la pli kompletan deklaron « La Prospero
de la Homaro » (« The Prosperity of Humankind »), kiu en la angla aŭ
en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas ĉe la bahaaj Naciaj Spiritaj
Asembleoj (kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org)
Aŭ rekte ĉe :
Bahá'í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org
; http://www.bahai.org