Reveno al BEL.
PROSPERO
DE LA HOMARO
La Universala Domo de Justeco
Bahaa Monda Centro
La 23an de januaro 1995
( plena teksto de la verko laŭ formato PDF )
Al la Naciaj Spiritaj Asembleoj de la
bahaanoj tra la mondo
Karaj amikoj,
Dum la dudeka jarcento rapide venas
al sia fino, klara akcelo montriĝas en la streboj de la registaroj kaj
popoloj por atingi komunan komprenon pri la problemoj prituŝontaj la estontecon
de la homaro. La Konferenco pri Mediprotektado kaj Disvolviĝo de 1992
organizita en Rio de Ĵanejro, la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de
1993 en Vieno, la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolviĝo
de 1994 en Kairo, la venonta marta Pintkunveno por Socia Disvolviĝo de
1995, septembre sekvita de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino
estas evidentaj signoj de tiu akcelo. Tiaj eventoj kronas la multnombrajn
aktivecojn, kiuj okazas en diversaj mondpartoj partoprenigantaj larĝan
gamon da neregistaraj organizoj kaj retoj en urĝa serĉado de valoroj,
ideoj kaj praktikaj manieroj, kiuj povus antaŭenigi ŝancojn al paca disvolviĝo
de ĉiuj popoloj. Ĉi tiu strebado rivelas la moviĝforton de elmergiĝanta
unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies realiĝo niaj sanktaj skriboj
priparolas kiel unu el la lumoj de unueco, kiuj iluminos la vojon al paco.
Tutmonde, kuraĝigas la bahaanojn tiaj esperigaj tendencoj kaj daŭre plie
tiuj homoj alportos ilian moralan kaj praktikan subtenon ĉiufoje kiam
eblos.
Konsiderante la egan intereson por la
demandoj pri socia kaj ekonomia disvolviĝo depost la Tera Pintkunveno
en Brazilio, ni petis la Oficejon pri Publika Informado de la Bahaa Internacia
Komunumo prepari deklaron pri la koncepto de globa prospero el la kunteksto
de la bahaaj instruoj. Tiu deklaro nun estas preta por disdonado.
Tial ni ĝojegas sendi al ĉiu el vi ĉi-kune ekzempleron de « La Prospero
de la Homaro » kaj rekomendi ĝian uzon kiel vi strebas al aktivecoj,
kiuj povigas vin rilati al registaroj, organizoj kaj individuoj ĉie. Nia
sekura espero estas, ke la deklaro helpos vin pliprofundigi la komprenon
de tiu grava temo inter la membroj de viaj komunumoj kaj tiel stimulos
ilian kontribuon al la nunaj sociaj konstruaj procezoj tra la planedo.
Bahaame,
La Universala Domo de Justeco
La
Prospero de la Homaro
Apenaŭ imagebla antaŭ jardeko, la
idealo pri monda paco hodiaŭ akiras konturon kaj enhavon. Obstakloj kiuj
delonge ŝajnis nesupereblaj disfalis sur la vojo de la homaro; unuavide
nereamikeblaj konfliktoj komencas cedi al procezoj de konsilado kaj al
volo de sciigado; deziro kontraŭstari militan agreson per unuigita internacia
ago elmergiĝas. La efiko estas veki ĉe ambaŭ la amasoj de la homaro
kaj multaj mondaj estroj gradon da espero pri la estonteco de nia planedo,
grado kiu preskaŭ nuliĝis.
Tra la mondo, grandegaj intelektaj kaj
spiritaj energioj serĉas esprimiĝi, energioj kies kreskanta premo estas
rekte proporcia laŭ la seniluziiĝoj de la ĵus pasintaj jardekoj. Ĉie
multiĝas la signoj pruvantaj, ke la popoloj de la tero deziregas la finon
de la konfliktoj kaj de la suferoj kaj ruinoj el kiuj neniu lando estas
plu imuna. Necesas profiti tiujn leviĝantajn inklinojn por ŝanĝo kaj
kanalizi ilin por renversi la restantajn barojn, kiuj ankoraŭ malhelpas
la realiĝon de la jarmila revo pri monda paco. La volonteco postulas decidon
al ekago kiun neeblas instigi nure per simplaj alvokoj por lukti kontraŭ
la sennombraj malbonoj afliktantaj la socion. Necesas stimuli tiun strebon
per vizio pri homa prospero laŭ la plena signifo de la vorto - konsciiĝo
pri la eblecoj de la spirita kaj materia bonfarto nun je nia atingo. Ĝin
profitu ĉiuj planedanoj sendistinge, sen trudi kondiĉojn kiuj neniel
koncernas la fundamentajn celojn de tia reorganizado de interhomaj aferoj.
Historio ĝis nun ĉefe registris la
sperton de triboj, kulturoj, klasoj kaj nacioj. Ĉi-jarcente, fizika unuiĝo
de la planedo kaj agnosko pri la interdependeco de ĉiuj kiuj vivas sur
ĝi inaŭguras la Historion de la homaro kiel popolo. La longa, malrapida
civiliziĝo de la homa karaktero kiu, ĝin ni rekonu, estis maljusta kaj
malegala laŭ la materiaj avantaĝoj, kiujn ĝi donis. Tamen, riĉe de
la tuta genetika kaj kultura diverseco evoluigita tra la antaŭaj epokoj,
la teranoj nun alfrontas la defion ĉerpi el ilia komuna heredaĵo por
konscie kaj metode responsi pri la konstruado de ilia estonteco.
Estas nerealisme imagi, ke formuli la
vizion de la venonta ŝtupo en la antaŭeniro de la civilizo eblas sen
profunda reekzameno de la sintenoj kaj supozoj, kiuj aktuale bazas alirojn
al socia kaj ekonomia disvolviĝo. Je la plej evidenta nivelo, tia repripensado
devos konsideri konkretajn demandojn pri politiko, utiligadon de rimedoj,
procedurojn de planado, realigan metodaron kaj organizadon. Tamen, dum
tiu studo, fundamentaj demandoj rapide alvenos rilate la longdaŭrajn celojn
serĉotajn , la sociajn strukturojn bezonatajn, la konsekvencojn por disvolviĝo
de la principoj de socia justeco, kaj la ecaron kaj rolon de scio por efektivigi
daŭran ŝanĝon. Kompreneble, tia reekzameno necese igos serĉi
komunan konsenton pri kompreno de la homa naturo mem.
Du vojoj de diskutado rekte malfermiĝas
antaŭ ĉiuj el tiuj demandoj, ĉu konceptaj ĉu praktikaj, kaj estas laŭ
tiuj du vojoj kiujn ni deziras esplori, en la postaj paĝoj, la temon de
strategio de globa disvolviĝo. La unua vojo rilatas al regantaj opinioj
pri la ecaro kaj celo de globa disvolviĝo; la dua vojo koncernas la rolojn
kiujn ricevis la variajn agantojn.
La hipotezoj regantaj la plejparton
de la nunaj disvolviĝajn planadoj esence estas materiismaj. Fakte, la
celon de disvolviĝo oni difinus kiel la sukcesa kreskigado en ĉiuj socioj
de tiuj rimedoj por atingi materian prosperon kiu, tra provoj kaj eraroj,
jam karakterizas iujn regionojn de la mondo. Modifoj en la diskurso pri
disvolviĝo ja okazas, adaptante diferencojn de kulturoj kaj politikaj
sistemoj kaj respondante al la alarmaj danĝeroj kiuj trudas la medion,
sed la bazigaj materiismaj supozoj restas esence netuŝitaj.
Fine de la dudeka jarcento, ne eblas
plu daŭrigi la kredon, ke la alir-metodo al socia kaj ekonomia disvolviĝo,
kiun la materiisma koncepto de la vivo naskis, povas plenumi la bezonojn
de la homaro. La optimismaj antaŭvidoj pri la ŝanĝoj, kiujn tiu alir-metodo
estus devinta provoki malaperis en la abismon kiu ĉiam pli disigas unuflanke
la viv-nivelojn de eta malplimulto de relative malkreskanta loĝantaro
kaj, aliflanke, la malriĉecon, kiun spertas la granda plimulto de la teranoj.
Ĉi tiu senprecedenca ekonomia krizo,
kune kun la socia disfalo kiun ĝi helpis kaŭzi, spegulas la profundan
eraron pri eraro pri koncepto de la homa naturo mem. Ĉar la niveloj de
reagoj, kiujn elirigas el homoj la instigiloj de la reganta ordo estos
ne nur maladekvataj sed ŝajnas preskaŭ malaplikeblaj rilate mondajn eventojn.
Montriĝas al ni ke, krom se la socia disvolviĝo trovas celon preter la
nura plibonigo de materiaj kondiĉoj ĝi malsukcesos atingi eĉ tiun celon
Tiu serĉinda preteraĵo troviĝas en la spirita dimensio de la vivo kaj
en motivigo kiu superas ĉiam moviĝantan ekonomian pejzaĝon kaj la dividon
de la homaj socioj artefarite imponitan lau «disvolviĝintaj» kaj «disvolviĝantaj».
Redifinante la celon de disvolviĝo,
ankaŭ necesos rerigardi la konceptojn pri la propraj roloj luditaj de
la agantoj. La gravega rolo de la registaro, je kiu ajn nivelo, bezonas
neniun pridiskuton. Tamen, estontaj generacioj trovos preskaŭ malkomprenebla
kiel en epoko en kiu oni valorigas egalecan filozofion kaj ties demokratiajn
principojn, la planado por disvolviĝo vidas la homamasojn kiel nurajn
ricevantojn de helpoj kaj de trejnadoj. Spite al rekono de partoprenado
kiel principo, la marĝeno de agado kiun posedas la plejmulto de la homamasoj
estas, en plej bona okazo, duaranga kaj limigita al elekto de agadoj formulita
de institucioj kiuj estas por ili neatingeblaj kaj determinita de celoj
kiuj ofte kontraŭas ilian komprenon de la realo.
Ĉi tiun aliron aprobas, implicite se
ne eksplicite, la establitaj religioj. Ŝarĝita de tradicioj de patraĉismo,
la reganta religia pensado ŝajnas malkapabla traduki kredon je la spiritaj
dimensioj de la homa naturo, ja asertita, en konfidan senton pri la kapablo
de la tuta homaro superi ĝian materian kondiĉon.
Tia sinteno maltrafas la verŝajne plej
gravan socian fenomenon de nia epoko : se veras ke la registaroj de la
planedo provas, pere de la sistemo de Unuiĝinta Landaro, konstrui novan
mondan ordon, ankaŭ veras ke tiu sama perspektivo stimulas la popolojn
de la mondo. Ilia respondo esprimiĝis forme de subita florado de
sennombraj movadoj kaj organizoj por socia ŝanĝo je loka, regiona kaj
internacia niveloj. Homaj rajtoj, antaŭenigo de virinoj, sociaj postuloj
de daŭriva disvolviĝo, venko super antaŭjuĝoj, morala edukado
de infanoj, alfabetigo, bazaj sanaj zorgoj, kaj granda nombro da aliaj
gravegaj prizorgoj, ĉi ĉio postulas la urĝan engaĝon de organizoj subtenitaj
de kreskanta nombro da homoj en ĉiuj partoj de la terglobo.
Ĉi tiu respondo de la mondaj popoloj
mem al la urĝegaj bezonoj de nia epoko eĥas la alvokon lanĉita de Bahá’u’lláh
antaŭ pli ol jarcento : « Maltrankvile prizorgu la bezonojn de via
epoko kaj koncentru viajn diskutojn pri ĝiaj necesoj kaj postuloj
». Radikala por la historio de la civilizo, tiu transformiĝo laŭ kiu
granda nombro da ordinaraj homoj konsideras sin - ŝanĝiĝo kiu estas
dramece abrupta en la perspektivo de la historio de civilizo - instigas
fundamentajn demandojn pri la rolo signota al la tuta homaro planante la
estontecon de nia planedo.
Unua
Punkto
La ĉefa principo de strategio kiu povas
allogi la mondan loĝantaron respondeci pri sia kolektiva destino devas
fondiĝi super konsciiĝo de la unueco de la homa gento. Trompe simpla
kiam populare esprimite, la koncepto, ke la homaro konsistigas unu popolon,
prezentas bazajn pridemandigojn, laŭ kiu la plimulto de la institucioj
de nuna socio plenumas siajn funkciojn. Ĉu kiel la registara povo en la
kontraŭa strukturo, ĉu kiel la porpleda principo formanta la plejparton
de civila juro, ĉu kiel la glorado de la lukto inter la klasoj kaj inter
sociaj grupoj, aŭ ĉu kiel la spirito de konkurenco kiu superregas tiom
da multnombraj aspektoj de la moderna vivo, la konfliktecan rilaton oni
ĉie akceptas kiel la motoron de la homa konduto. Konflikto reprezentas
ankoraŭfoje plian esprimon, en la socia organizado, de materiisma interpreto
pri la vivo kiu lauŝtupe fortikiĝis dum tiuj du ĵusaj jarcentoj.
En letero direktita al la reĝino Viktoria
antaŭ pli ol jarcento, Bahá’u’lláh analogie la solan modelon de
promeshava planeda organizado, komparas la mondon kun la homa korpo. Estas
ja neniu alia modelo en fenomena ekzisto al kiu ni povas racie rigardi.
Ja, la homa socio konsistas ne el amaso da nure diferencaj ĉeloj, sed
el asocioj da individuoj, ĉiu kun inteligenteco kaj volo; tamen la manieroj
de biologia funkciado kiuj karakterizas la naturon de la homo perfekte
bildigas fundamentajn principojn de la estado, kaj la plej grava inter
tiuj estas unueco en diverseco. Paradokse, precize estas la tuteco kaj
la komplekseco de la ordo, kiu konsistigas la homan organismon - kaj la
perfekta integriĝo de la ĉeloj en tiun kompleksan tuton -, kiu permesas
la plenan esprimon de la partikularaj kapabloj propra al ĉiu elemento.
Neniu ĉelo povas vivi aparta de la korpo, ĉu pro sia propra partopreno
al la funkciado de la tuto ĉu por ricevi sian parton el la ĝenerala bonfarto.
La fizika bonfarto tiel atingita trovas sian ekzistokialon ebligante la
esprimon de la homa konscio: alivorte, la celo de la biologia disvolviĝo
preteras la simplan ekziston de la korpo kaj de ties elementoj.
Kio veras pri la individuo ankaŭ havas
sian paralelon por la homa socio. La homa gento estas organika tuto, pinte
de la evolua proceso. Ke la homa konscio necese agu pere de senfina diverseco
de individuaj mensoj kaj motivoj ne forprenas de sia esenca unueco. Fakte,
tio precize estas karaktera diverseco kiu diferencigas la unuecon disde
homogeneco aŭ unuformeco. Kion hodiaŭ alfrontas la popoloj de la mondo,
diras al ni Bahá'u'lláh estas eniri la plenkreskan aĝon, kaj estas pere
de ĉi tiu elvenanta matureco de la homa gento ke la principo de unueco
en diverseco trovos sian plenan esprimon. Ekde la ekkomenco de la solidigo
de la familio, la procezo de la socia organizado laŭŝtupe pasis tra la
simplaj strukturoj de la klano kaj de la tribo, por alveni, eksperimentante
la plej diversajn formojn de la urbaj socioj, al la naskiĝo de la Ŝtato-nacio,
ofertante, ĉiugrade, multegiĝon da novaj oportunoj por la ekzerco de
la homaj kapabloj.
Klaras ke la progreso de la homaro ne
malavantaĝis la homan individuecon. Ju pli la socia organizado iĝis kompleksa,
des pli la amplekso de la kaŝitaj kapablecoj en ĉiu el ili koresponde
kreskis. La rilatoj individuo-socio estante reciprokaj, la de nun necesa
transformiĝo devas samtempe aperi en la konscioj kaj en la strukturo de
la sociaj institucioj. Estas en la eblecoj ofertitaj per tiu duobla transformiĝo
kie strategio de globa disvolviĝo trovos sian celon. Ĉe ĉi tiu kruca
ŝtupo de la historio, tiu celo devas esti nur establi la longdaŭrajn
fundamentojn sur kiuj planeda civilizo povas grade formiĝi.
Konstrui la bazojn de monda civilizo
taŭgas por la kreado de leĝoj kaj institucioj el universalaj naturo kaj
aŭtoritato. La strebo povos esti lanĉita nur kiam la koncepto de la unueco
de la homaro estos senrezerve akceptita de tiuj kiuj havas la respondecon
decidi kaj kiam la rilataj principoj estos disvastigitaj de la edukad-sistemoj
kaj de la amas-komunikiloj. Ĉi sojlon atingite, la tiel antaŭenigita
movado instigos la popolojn de la mondo formuli komunajn celojn kaj engaĝiĝi
por realigi ilin. Plie, nur tiel radikalan ŝanĝon de orientiĝo povos
protekti ilin el la malnovaj demonoj de la etnaj kaj religiaj luktoj. Efektive
nur estas konsciiĝante ke ili formas unu popolon ke la loĝantoj de tiu
planedo kapablos eviti la konfliktecajn skemojn kiuj superregis la socian
organizon de la pasinteco kaj ke ili eklernos paŝi en la vojojn de kunlaboro
kaj reamikiĝo. « La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj sekureco
estos neatingebla », asertas Bahá’u’lláh « krom se kaj ĝis
tiam, kiam la homara unueco estos firme starigita ».
Dua
Punkto
Justeco estas la sola forto kiu povas
transformi la naskiĝantan konscion de la unueco de la homaro en kolektivan
volon tra kiu povas erektiĝi la strukturoj necesaj al globa komunuma vivo.
En epoko kiam la popoloj de la mondo pli kaj pli atingas aliron al ĉia
informado kaj granda diverseco da ideoj, ili trovos, ke justeco imponas
kiel la reganta principo de sukcesa socia organizo. Pli kaj pli ofte proponoj
kiuj celas la disvolviĝon de la planedo devos submetiĝi al la senpartia
prilumo de la normoj, kiujn ĝi postulas.
Ĉe la nivelo de la individuo, justeco
estas tiu kapableco de la homa animo kiu permesas al ĉiu distingi la veran
disde la malveran. Bahá’u’lláh asertas ke ĝi estas, je la okuloj
de Dio, « la plej amata el ĉiuj aferoj » ĉar ĝi permesas al
ĉiu individuo vidi per siaj propraj okuloj anstataŭ per la okuloj de
aliaj, koni per sia propra sciado anstataŭ pro tiu de sia najbaro aŭ
grupo. Ĝi postulas el ni senpartian juĝon, egalrajtan sintenon en rilatoj
kun aliaj kaj do estas konstanta, kvankam postulema, kunulo en la ĉiutagaj
okazintaĵoj de la vivo.
Ĉe la nivelo de la grupo, la zorgo
pri justeco estas la nemalhavebla gvidosigno dum kolektiva decidiĝo, ĉar
estas la sola maniero laŭ kiu unuecon de pensado kaj agado oni povas atingi.
For de instigi la punigan spiriton kiu tiom ofte maskeradis je ties nomo
en la pasintaj epokoj, justeco estas la praktika esprimo de la konscio
ke, en la atingo de homa progreso, la interesoj de la individuo kaj tiuj
de la socio estas interplektite ligitaj. Ĝis tiam, kiam la justeco iĝas
gvidanta prizorgo de homaj interrilatoj, interkonsiliĝa etoso kuraĝiĝas
kiu permesas senpartie ekzameni la diversajn eblecojn kaj la ĝustajn agadojn
elekti. En tia etoso, la ĉiamaj emoj al manipulado kaj al partieca spirito
havas multe malpli da ŝancoj devojigi la decidadprocezon.
La konsekvencoj por la ekonomia kaj
socia disvolviĝo estas profundaj. La zorgo pri justeco protektas la taskon
difini la progreson el la tento oferi la bonfarton de la tuta homaro -kaj
eĉ de la planedo mem- por la avantaĝoj kiujn teknologiaj eltrovegoj povas
havebligi al privilegiitaj malplimultoj. Koncepte kaj planade, ĝi certigas,
ke limigitaj rimedoj ne deturniĝas al la postsekvado de projektoj superfluaj
al esencaj sociaj aŭ ekonomiaj prioritatoj de iu komunumo. Ĉefe, nur
tiuj disvolviĝaj programoj kiujn oni perceptas kiel plenumantaj la bezonojn
de la homaro kaj estantaj justaj kaj egalecaj havos ŝancon akiri la sindevigon
de la homamasoj ĉe kiuj realigon dependos. La aplikeblaj homaj kvalitoj
kiaj honesteco, volo labori kaj kunlaborema spirito sukcese uziĝas al
la plenumado de enorme postulemaj kolektivaj celoj kiam ĉiu sociano -
ja ĉiu elementa grupo ene de la socio - povas certiĝi, ke ilin protektas
normoj kaj ke al ili garantias profitoj, kiuj aplikiĝas egale al ĉiuj.
Ĉe la koro de la diskutado de strategio
de socia kaj ekonomia disvolviĝo tial kuŝas la decidotaĵo pri homaj
rajtoj. La formigo de tia strategio postulas, ke la promocio de homaj rajtoj
estu liberigita de la premo de la falsaj klasifikoj, kiuj tiom longe ilin
otaĝis. La zorgo, ke ĉiu homo ĝuu la liberecon de pensado kaj agado
kondukanta al ties persona disvolviĝo ne pravigas la kulton de individuismo
kiu tiom profunde koruptas multajn ejojn de la nuntempa vivo. Nek zorgo
certigi la bonfarton de la socio kiel tuto devigas la diigon de la ŝtato
kiel la supozita fonto de la homara bonfarto. Malege, la historio de la
nuna jarcento montras tute tro klare, ke tiaj ideologioj kaj la partizanaj
tagordoj al kiuj ili kondukas estas mem la ĉefaj malamikoj de la interesoj,
kiujn ili pretendas servi. Nur estas en interkonsiliĝa kadro, ebligita
dank' al konscio de la organika unueco de la homaro, ke ĉiuj aspektoj
de la demando pri homaj rajtoj povas trovi legitiman kaj kreivan esprimon.
Hodiaŭ, la peranto al kiu transdoniĝas
la tasko krei ĉi tiun kadron kaj liberigi la promociadon de la homaj rajtojn
el tiuj, kiuj ĝin ekspluatus estas la sistemo de internaciaj institucioj
naskitaj el la tragedioj de du ruinigaj mondmilitoj kaj de la sperto de
tutmonda ekonomia rompiĝo. Signifoplene, la esprimo « homaj rajtoj
» ĝenerale uziĝis nur ekde la oficialigo de la Ĉarto de la Unuiĝinta
Landaro en 1945 kaj la adoptiĝo de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj,
tri jarojn poste. En ĉi tiuj historifarantaj dokumentoj formala agnosko
doniĝis al respekto por socia justico kiel reciproko al la starigo de
monda paco. La fakto, ke la Deklaro aprobiĝis sen kontraŭiĝo en la Ĝenerala
Asembleo donis al ĝi ekde la komenco aŭtoritaton kiu konstante kreskis
en la postaj jaroj.
La aktiveco plej intime ligita al la
konscio, kiu distingas la homan naturon, estas la esplorado de unuopuloj
de la realeco por si. La libereco serĉi la celon de la ekzisto kaj disvolvi
la donacojn de la homa naturo kiuj igas ĝin plenumebla bezonas protektadon.
La homoj devas esti liberaj scii. Ke tian liberecon oni ofte misuzas kaj
ke tian misuzadon malĝustege kuraĝigas karaterizoj de la nuntempa socio
ne malpliigas entute la validecon de la impulso mem.
Estas ĉi tiu distingiga konscio kiu
donas la moralan devigon por la eldirado de multaj el la rajtoj enskribitaj
en la Universala Deklaro kaj la rilataj Interkonsentoj. Universala edukado,
libereco de movado, aliro al informado kaj la oportuno partopreni en politika
vivo estas ĉiuj aspektoj de ties funkciado kiuj bezonas eksplicitan garantion
de la internacia komunumo. La samo estas vera pri libereco de pensado kaj
kredo, inkluzive religian liberecon kune kun la rajto havi opiniojn kaj
esprimi tiujn opiniojn taŭge.
Pro tio, ke la korpo de la homaro estas
unu kaj nedividebla, ĉiu membro de la raso naskiĝas en la mondon kiel
prizorgo de la tuto. Tiu respondeco konsistigas la moralan fundamenton
de plejmultaj aliaj rajtoj, - precipe ekonomiaj kaj sociaj -, kiujn la
diversaj fakoj de Unuiĝinta Landaro same provas difini: la rajton al la
sekureco de la familio kaj de la hejmo, la rajton al la aparteneco kaj
al la privata vivo, ĉiuj estas implikitaj en tia respondeco. La sindevigoj
ĉe la komunumo etendiĝas al la providado de pagita laboro, mensa kaj
fizika sanprizorgado, socia sekureco, justa salajro, ripozo kaj libertempon
kaj aro da aliaj raciaj atendoj ĉe la individuaj socianoj.
La principo de kolektiva respondeco
kreas ankaŭ la rajton de ĉiu homo atendi, ke tiuj kulturaj kondiĉoj
nepraj por ties identeco ĝuu la protektadon de landa kaj internacia juro.
Multe simile al la rolo, kiun ludas la genetika ujo en la biologia vivo
de la homaro kaj ties medio, la grandega riĉeco de kultura diverseco atingita
dum jarmiloj estas esenca al la socia kaj ekonomia disvolviĝo de homa
raso, kiu spertas sian kolektivan maturiĝon. Ĝi reprezentas heredaĵon
kiu devus fruktiĝi kadre de monda civilizo. Unuflanke, necesas protekti
la kulturajn esprimojn el la materiismaj sufokaj influoj nun regantaj.
Aliflanke, necesas permesi al la kulturoj interagi kune kun la aliaj por
formi modelojn de civilizo en daŭra ŝanĝiĝado, libere de manipulado
por partiecaj politikaj celoj.
« La lumo de la homoj », diras
Bahá’u’lláh « estas Justeco. Ne estingu ĝin per la kontraŭaj
ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de
unueco inter la homoj. La oceano de dia saĝeco ondas en tiu ĉi ekzaltita
vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni ĝian internan signifon
».
Tria
Punkto
Por ke la modelo de homaj rajtoj nun
en la proceso de formulado de la komunumo de landoj estu promociita kaj
starigita kiel ĝeneralaj internaciaj normoj, fundamenta redifino de homaj
interrilatoj postuliĝas. Hodiaŭaj konceptoj laŭ kiuj kio naturas kaj
ĝustas en rilatoj, -inter homoj, inter ĉi tiuj kaj la naturo, inter individuo
kaj socio aŭ inter la membroj de la socio kaj ĝiaj institucioj-, spegulas
nivelojn de kompreno atingita de la homa speco dum la pli fruaj kaj malpli
maturaj ŝtupoj de sia evoluo. Se veras ke la homaro nun aliras la plenkreskan
aĝon, ke ĉiuj teranoj formas unu popolon kaj ke justeco estu la gvidprincipo
de la socia organizado, tial ekzistantaj konceptoj kiuj naskiĝis el nescio
pri tiuj novaj realecoj estu refanditaj.
Movado en ĉi tiu direkto apenaŭ ekas.
Ĝi kondukos sin rivelante al nova kompreniĝo de la familio kaj de la
rajtoj kaj respondecoj de ĉiu el ties membroj. Ĝi tute transformos la
rolon de la virinoj je ĉiu nivelo de la socio. Ties efiko reordigante
homajn rilatojn al la laboro, kiun ili faras kaj ilian kompreniĝon de
la loko de ekonomia aktiveco en iliaj vivoj estos larĝa. Ĝi alportos
profundajn ŝanĝojn en la direktado de la homaj aferoj kaj en la institucioj
kreitaj por asekurigi tiun administradon. Ĝi instigos la neregistarajn
organizojn, pli kaj pli multnombrajn, raciigi iliajn aktivecojn. Tiu certigos
la kreadon de deviga leĝaro kiu protektos kaj la medion kaj la pridisvolviĝajn
bezonojn de ĉiuj popoloj. Finkonklude, la strukturigo aŭ la transformado
de la sistemo de la Unuiĝinta Landaro kiun tiu movado jam iniciatis sendube
kondukos al la establo de monda federiĝo de landoj kun ties propraj leĝofaraj,
juraj kaj administraj instancoj.
Kore de tiu tasko por rekonceptigi la
sistemon de la homaj interrilatoj troviĝas la procezo kiun Bahá’u’lláh
nomas interkonsiliĝo. « En ĉio necesas interkonsiliĝi », estas
lia avizo. « La matureco de la dono de kompreno manifestiĝas per interkonsiliĝo
».
La normo de verserĉado, kiun postulas
tiu procezo ege superas la manierojn de traktado kaj de kompromiso kiuj
tendencas karakterizi la hodiaŭa diskutado pri la homaj aferoj. Ĝi ne
povas esti efektivigita, - kaj ĝia sukceso eĉ serioze estas malavantaĝigita
-, en kontesteca kulturo kiu estas alia ĝenerale disvastigita ero de la
nuntempa socio. Debatoj, propagando, la kontraŭeca metodo kaj la tuta
ilaro de partianeco kiu delonge estis familiaraj eroj de kolektiva agado,
ĉiuj fundamente estas malutilaj al ĝia celo: tio estas atingi interkonsenton
pri la vero de iu certa situacio kaj pri la plej saĝa elekto de agado
el inter la eblecoj haveblaj ajnamomente.
Tio, kion Bahá’u’lláh proponas
estas interkonsiliĝa procezo en kiu la individuaj partoprenantoj provas
transcendi iliajn respektivajn vidpunktojn por funkcii kiel la membroj
de organismo kiu havas siajn proprajn interesojn kaj celojn. En tia atmosfero
karakterizita de kaj honesteco kaj rekteco kaj ĝentileco, ideoj apartenas
ne al la individuo kiu ilin esprimas dum la diskutado, sed al la tuta grupo
kiu povas akcepti, forĵeti aŭ modifi ilin kiel ŝajna plej bone servas
al la celo postsekvata. Interkonsiliĝo sukcesas nur kiam ĉiuj partoprenantoj
subtenas la decidojn fine alprenitajn, senkonsidere al la unuopaj opinioj
kun kiuj ili eniris la diskutadon. Tiakondiĉe, provita decido povas esti
facile reprikonsiderata se sperto elmontras iujn mankojn.
Vidita sub tiu angulo, interkonsiliĝo
estas la funkcianta esprimo de justeco en la homaj aferoj. Ĝi estas tiel
grava al la sukceso de kolektiva agado ke ĝi devas konsistigi bazan elementon
por daŭriva strategio de socia kaj ekonomia disvolviĝo. Fakte, la partoprenado
de la individuoj ĉe kies sindevo kaj la strebado dependas por sukcesigi
tian strategion efektiviĝas nur kiam interkonsiliĝo estas la organiza
principo de ĉiu projekto. « Neniu homo povas atingi sian veran pozicion
», avizas Bahá’u’lláh « escepte per sia justeco. Neniu potenco
povas ekzisti escepte per unueco. Neniu bonstato kaj neniu bonfarto povas
esti atingitaj escepte per interkonsiliĝo ».
Kvara
Punkto
La taskoj devigataj en la disvolviĝo
de globa socio postulas nivelojn de kapablo kiuj superas ĉion kion la
homa raso ĝis nun sukcesis kunigi. La atingo de tiuj niveloj necesigos
grandegan pligrandiĝon pri la aliro al scio ĉe la individuoj kaj sociaj
organizoj same. Universala edukado estos nemalhavebla kontribuanto al ĉi
tiu proceso de kapablopligrandigado sed la strebado sukcesos nur kiam homaj
aferoj estas reorganizitaj por ebligi kaj individuojn kaj grupojn en ĉiu
sektoro de socio akiri sciadon kaj ĝin apliki al la formado de homaj aferoj.
Laŭlonge de registrita historio, homa
konscio dependis de du bazaj sciaj sistemoj tra kiuj ties kapabloj progrese
esprimiĝis: scienco kaj religio. Tra tiuj du periloj, la rasa sperto organiziĝis,
ties medio estis interpretata, ties maleksplicitaj potencoj estis esplorataj,
kaj ties morala kaj intelekta vivo estis disciplinigita. Ili agadis kiel
la veraj originaloj de civilizo.
Konsiderante la preskaŭ universalan
respekton kiun hodiaŭ ĝuas scienco, ties diplomoj bezonas ne pli da klarigado.
En la kunteksto de strategio por socia kaj ekonomia disvolviĝo, la demando
pli vere estas kiel scienco kaj teĥnologio estu organizita. Se la laboron
farendan oni rigardas ĉefe kiel la privilegia kampo de regantaj elitoj
vivantaj en malgranda nombro da landoj, evidentas, ke la grandega fosaĵo
kiun tia aranĝo jam kreis inter la mondaj riĉularo kaj malriĉularo nur
daŭre plilarĝiĝos, kun malsukcesegaj konsekvencoj por la monda ekonomio
jam prinotite. Jes ja, se la plejparton de la homaro oni daŭre rigardos
kiel uzantoj de scienco kaj teĥnologio kreitaj aliloke, do programojn
ŝajne konceptitaj por plenumi iliajn bezonojn oni ne rajtas nomi ilin
« pridisvolviĝaj ».
Centra defio, tial - kaj tiu estas grandega
- estas la pliiĝo de scienca kaj teĥnologia aktiveco. Iloj de socia kaj
ekonomia ŝanĝiĝo tiom potencaj devas ĉesi esti la heredaĵo de avantaĝaj
partoj de la socio, kaj devas esti tiel organizita por permesi al la homoj
ĉie partopreni tian aktivecon surbaze de kapablo. Krom krei programojn
kiuj alirebligas la bezonatan edukadon por ĉiuj kiuj kapablas profiti
el ĝi, tia reorganizado postulos la establon de praktike funkciantaj studejoj,
tra la tuta mondo, institucioj kiuj pliigos la kapablecon de la mondaj
popoloj partopreni en la produktado kaj en la aplikado de la scio. Strategio
de disvolviĝo, rekonante la grandan malsamecon de individua kapablo, devas
akcepti kiel ĉefan celon ebligi ĉiujn teranojn aliri laŭ egala bazo
la procesojn de scienco kaj teĥnologio kiuj estas ties komuna prerogativo
pro naskiĝo. La kutimaj argumentoj por pluigi la ekzistantan staton ĉiutage
malpli fortiĝas dum la akcelanta revolucio pri komunikadteĥnologioj nun
portas informadon kaj trejnadon atinge de vastaj nombroj de homoj ĉirkaŭ
la globo, kie ajn ili troviĝu, kaj kio ajn iliaj kulturaj vivospertoj
estu.
La defioj kiuj staras antaŭ la homaro
en ties religia vivo se malsamaj laŭ karaktero estas egale timigaj. Por
la vasta plimulto de la monda loĝantaro, la ideo ke la homa naturo havas
spiritan dimension -ja ke ties fundamenta identeco estas spirita- estas
vero bezonanta neniun demonstron. Estas percepto de la realeco kiu povas
esti malkovrita en la plej fruaj registraĵoj de la civilizo kaj kiun kultivis
dum pluraj jarmiloj ĉiu el la grandaj religiaj tradicioj de la homara
historio.Ĝiaj daŭraj realigoj en juro, la belartoj, kaj la civilizado
de homa interrilatado estas tio, kio donas signifon kaj substancon. Iel
aŭ alimaniere, ties inspiroj estas ĉiutaga influo en la vivoj de la plimulto
de la homoj surteraj kaj, kiel eventoj ĉirkaŭ la mondo hodiaŭ dramece
montras, la sopiroj kiujn ĝi vekas estas kaj neestingeblaj kaj nekalkuleble
potencaj.
Ŝajnus evidente tial, ke streboj ajnaj
por progresigi la homaron devas serĉi por elĉerpi kapablojn tiom universalaj
kaj ege kreivaj. Kial, do, la spiritaj decidotaĵoj starantaj antaŭ la
homaro ne estis centraj al la pridisvolviĝa traktado ? Kial la plimulto
de la prioritatoj - ja la plimulto de la supozoj subtenantaj la interlandan
pridisvolviĝan tagordon decidiĝis ĝis nun de materiismaj mondrigardoj
kiujn nur malgrandaj malplimultoj de la tera loĝantaro apogas ? Kiom serioze
oni taksu laŭdiran sindevigon al la principo de universala partoprenado,
kiu neas la validecon de la partoprenanta difina kultura sperto ?
Oni povas kontraŭargumenti, ke, ĉar
spiritaj kaj moralaj aferoj estis historie ligitaj kun konkurantaj teologiaj
doktrinoj kiuj estas ne cedemaj al objektiva pruvado, ĉi tiuj aferoj troviĝas
ekster la kadro de la pridisvolviĝaj prizorgoj de la internacia komunumo.
Konsenti al ili ajnan gravecon signifus malfermi la pordon al precize tiuj
dogmaj influoj kiuj nutris la sociaj konfliktoj, kaj baris la homan progreson.
Estas sendube iomete da vero en tiu argumento. La subtenantoj de la diversaj
teologiaj sistemoj de la mondo portas pezan respondecon, ne nur pro la
malbona reputacio en kiun kredo mem falis inter multaj progresemaj pensantoj,
sed ankaŭ pro la malebligoj kaj malfideloj donitaj al la homara daŭra
diskutado pri spirita signifo. Tamen, konkludi el tio ke la respondo kuŝas
en tio, ke malkuraĝiĝu la serĉado de spirita realeco kaj ignoriĝu la
plej profundaj radikoj de homa motivado estas memevidenta trompaĵo. La
sola rezulto, ene de tio, kion tia cenzurado plenumis dum lastatempa historio,
estas liveri la formadon de la homara estonteco en la manojn de nova ortodokseco,
tiu, kiu argumentas, ke la vero estas nemorala kaj la faktoj estas sendependaj
de la valoroj.
Pri la tera ekzisto, multaj el la plej
grandaj sukcesoj de la religio estis moraloj laŭ karaktero. Per ties instruoj
kaj per la ekzemploj de homaj vivoj prilumitaj de tiuj instruoj, homamasoj
el ĉiuj epokoj kaj landoj disvolvis la kapablon ami. Ili lernis disciplinigi
la animalan flankon de ilia naturo, oferi multe por la komuna bono, praktiki
pardonon, malavarecon kaj konfidon, uzi riĉecon kaj aliajn rimedojn laŭ
manieroj kiuj antaŭenigas la civilizon. Instituciaj sistemoj estis konceptitaj
por traduki, tiujn moralajn antaŭenirojn en normojn de socia vivo vastaskale.
Iel ajn ili estu obskuritaj de dogmaj akumuliĝoj kaj estu deturnitaj de
intersektaj konfliktoj, la spiritaj elanoj instigitaj de tiaj eminentegaj
kiaj estis figuroj kiel Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj
Mahometo ekzercis la plej profundan influon sur la civiliziga procezo de
la homa karaktero.
Ĉar, pro tio ke la defio estas la potencigo
de la homaro per vasta pligandiĝo pri aliro al scio, la strategio, kiu
povas ebligi la celon, oni devas konstrui laŭ daŭranta kaj pliintensiĝanta
dialogo inter scienco kaj religio. Evidentas -aŭ tio devus tiel esti hodiaŭ-
ke en ĉiu sfero de la homa aktiveco kaj en ĉiu nivelo, la klarvidoj kaj
la lertoj kiuj reprezentas sciencan atingon devus alrigardi la forton de
spirita sindevigo kaj morala principo por sekurigi ilian taŭgan aplikon.
Homoj bezonas lerni, ekzemple, apartigi fakton disde konjektoj -ja, por
distingi inter subjektivaj vidpunktoj kaj objektiva realo; la kiomo, al
kiu individuoj kaj institucioj tiel ekipitaj povas kontribui al homa progreso,
tamen, decidiĝas laŭ ilia sindevigo al vero kaj ilia malligiĝo el la
impulsoj de iliaj propraj interesoj kaj pasioj. Alia kapablebleco kiun
scienco devas disvolvi ĉe ĉiuj homoj estas pensi procese, inkluzivante
la historian proceson; tamen, se ĉi tiu intelekta antaŭeniro kontribuu
laste al helpanta disvolviĝo, ties perspektivo devas esti senigite je
antaŭjuĝoj de raso, kulturo, sekso aŭ sekta kredo. Simile, la trejnado
kiu povas ebligi la teranojn partopreni en la produktado de la riĉaĵoj
kontribuos al la atingo de la celoj de disvolviĝo nur laŭ la mezuro en
kiu tia ekflugo estas lumigita de la spirita vizio kiu volas ke servi la
homaron estu la ekzistotialo tiom de la individua vivo kiom de la socia
organizado.
Kvina
Punkto
Estas en la kunteksto de la plialtigo
de la nivelo de la homaj kapabloj per la plivastigo de la sciado ĉe ĉiuj
niveloj ke la ekonomiaj problemoj alfrontantaj la homaron devas esti traktata.
Kiel la sperto de la lastatempaj jardekoj ĝin demonstris, la materiaj
entreprenoj kaj la avantaĝoj ne povas esti konsiderataj kiel celoj en
si mem. Ilia valoro konsistas ne nur per la provizado de bazaj bezonoj
pri loĝado, manĝado sanprizorgado kaj aliaj, sed ankaŭ pliiganta la
atingon de homaj kapabloj. La plej grava rolo, kiun ekonomiaj penoj devas
ludi en la disvolviĝo kuŝas en tio, ke oni ekipu homojn kaj instituciojn
per la rimedoj laŭ kiuj ili povas plenumi la veran celon de disvolviĝo:
tio estas, ekfondanta novan socian ordon, kiu povas kulturi la senlimajn
potencialojn kaŝitajn en la homa konscio.
La defio pri ekonomia pripensado kaj
institucioj estas akcepti senhezite ĉi tiun celon de disvolviĝo kaj ties
propra rolo kuraĝiganta kreadon de la rimedoj por plenumi ĝin. Nur ĉi
tiel ekonomiiko kaj la parencaj sciencoj povu sin liberigi disde la kontraŭondo
de la materiismaj priokupoj, kiuj nun distras ilin kaj plenumi ilian latentan
kapablon kiel iloj nemalhaveblaj por realigi homan bonfarton laŭ la plena
senco de la vorto. Nenie estas la bezono por rigora interparolado inter
la laboro de la scienco kaj la inspiroj de la religio pli evidenta.
La problemo pri malriĉeco estas ĝusta
ekzemplo. Proponoj kiuj celas ĝin trakti baziĝas sur la konvinko, ke
la materiaj rimedoj ekzistas aŭ povas esti kreitaj de scienca kaj teĥnologia
entreprenado kiuj malpliigos kaj fine tute forigos ĉi tiun malnovegan
kondiĉon kiel karakterizon de la homa vivo. Grava tialo pro kiu tia senŝarĝiĝo
ne plenumiĝas estas, ke la necesaj sciencoj kaj teĥnologiaj antaŭeniroj
respondas al aro de prioritatoj kiuj nun malrekte rilatas al la veraj interesoj
de la ĝenerala homaro. Radikala reordigado de tiuj prioritatoj nepras
se la ŝarĝo de malriĉeco estu fine forprenita de la mondo. Tia atingo
postulas decidintan serĉon por ĝustaj valoroj, serĉado kiu provos profunde
kaj laj la spiritajn kaj la sciencajn rimedojn de la homaro. Religio estos
severe malrapidigita kontribuante al ĉi tiu kuna entrepreno tiom longe
kiom ĝi estos malliberigita de sektaj doktrinoj, kiuj ne povas distingi
inter kontento kaj nura pasiveco kaj kiuj instruas, ke malriĉeco estas
de la ĉe-tera unuo esenca trajto, kies eskapo troviĝas nur en la postviva
mondo. Por partopreni efike en la lukto porti materian bonfarton al la
homaro, la religia spirito devas trovi -en la Fonto de inspiro el kiu ĝi
ŝprucas-, novajn konceptojn kaj principojn alrilataj epokon kiu serĉas
starigi unuecon kaj justecon en homaj aferoj.
Senlaboreco antaŭmetas similajn traktojn.
En la plejparto de nuntempa pensado la koncepto pri laboro grandparte reduktiĝis
al tiu de profitiga ofico celata al akiranta la rimedojn por la konsumado
de haveblaj varoj. La sistemo estas rondiranta: akirado kaj konsumado rezultanta
en la daŭrigado kaj etendiĝo de la produktado de varoj kaj sekure en
la subtenado de pagita laboro. Konsideritaj unuope, ĉiuj el ĉi tiuj aktivecoj
estas esencaj al la bonfarto de la socio. Tamen, la neadekvateco de la
tuta koncepto videblas en kaj la apatio, kiun la sociaj komentistoj rimarkas
ĉe granda nombro de la laborantoj en ĉiu lando kaj la malkuraĝiĝo de
la kreskantaj armeoj de la senlaboruloj.
Tial, ne surprizige, estas pliiĝanta
rekono, ke la mondo urĝe beezonas novan « etiko de la laboro ».
Ĉi-rilate denove, nenio malpli ol la envidoj estigitaj de la kreema interrilatado
de la sciencaj kaj religiaj sistemoj de kono povas produkti tiom fundamentan
reorientiĝon de kutimoj kaj sintenoj. Malsimile de bestoj, kiuj dependas
por ilia vivteno, el tio kion ilia medio ofertas al ili, homoj estas alvokitaj
esprimi la grandegajn kapablojn kaŝitaj ene de ili per fruktodona laboro
por kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj tiujn de la aliaj. Agante tiel
ili partoprenas, eĉ se modeste, al la procezoj de antaŭenigado de la
civilizo. Ili plenumas celojn kiuj unuigas ilin al aliaj. Ĝis tiom, kiom
laboron oni faras konscie en spirito de servado al la homaro, diras Bahá’u’lláh
tiu laboro estas formo de preĝo, iu maniero adori Dion. Ĉiu individuo
havas la kapablon projekcii sin en tiu lumo, kaj estas al tiu neforlasebla
kapablo de la memo ke strategio de disvolviĝo devas alvoki, kia ajn estu
la naturo de la planoj postsekvataj, kiaj ajn estu la rekompencoj, kiujn
ili promesas. Neniu pli mallarĝa perspektivo iam ajn elvokos el la popoloj
de la mondo la grandecon de peno kaj sindevigo kiun la ekonomiaj taskoj
estontaj postulos.
Defio de simila naturo konfrontas ekonomian
pripensadon rezulte de la naturmedia krizo. La erarigoj en teorioj bazitaj
sur la kredo, ke estas neniu limo al la kapablo de la naturo plenumi iun
ajn postulon, kiun faras homoj nun estas malsentimentale malkaŝitaj. Kulturo
kiu ligas absolutan valoron al disvastiĝo, al la profitoj kaj al la kontentigo
de individuaj deziroj estos devigata rekoni ke tiaj celoj ne estas, per
si mem, realismaj gvidlinioj por politikoj. Maladekvataj ankaŭ estas aliroj
al ekonomiaj aferoj kies decidofarantaj iloj ne kapablas trakti kun la
fakto, ke la plio de la grandaj defioj estas globaj anstataŭ specifaj
laŭ grandeco.
La sincera espero ke ĉi tiu morala
krizo povas iel esti solvita diigante la naturon mem estas nur evidenta
signo de la spirita kaj intelekta malespero, kiun la krizo kreis. Rekono,
ke kreado estas vivanta tuto kaj ke la homaro havas la respondecon prizorgi
ĉi tiun tuton - estas ja bonvena- ne reprezentas influon kiu per si mem
povas starigi en la konsciecon de homoj novan sistemon de valoroj. Nur
sukcesego en komprenado kiu estas samtempre scienca kaj spirita en ties
plenaj sencoj povigos la homan rason akcepti la konfidon, al kiu historio
pelas ĝin.
Frue aŭ malfrue, ĉiuj homoj devos
reakiri ekzemple la kapablon je kontenteco, la bonvenigadon de morala disciplino
kaj la sindediĉon al devo kiujn ĝis relative lastatempe oni konsideris
esencaj trajtoj de estanta homo. Ripete tra la historio, la instruoj de
la fondintoj de la grandaj religioj kapablis grade enprofundigi ĉi tiujn
ecojn de karaktero en la amason de homoj, kiuj respondis al ili. La ecoj
mem estas eĉ pli esencaj hodiaŭ sed ilia esprimo devas nun formiĝi taŭge
al la homara maturiĝo. Jen plia kazo laŭ kiu la defio de religio estas
liberigi sin de la obsedoj de la pasinteco: kontenteco ne estas sortismo,
moraleco dividas nenion kun la vivoneanta purismo kiu tiom ofte supozis
ĝin porparoli; kaj aŭtentika sindediĉo al devo elirigas sentojn ne de
morala supereco sed de memvaloro.
La efiko de la obstina rifuzo al virinoj
pri plena egaleco kun viroj eĉ pli akrigas la defion al scienco kaj religio
en la ekonomia vivo de la homaro. Al ĉiu senpartia observanto la principo
de la egaleco de la seksoj estas fundamenta al ĉiu realisma pripensado
pri la estonta bonfartado de la tero kaj ties homoj. Ĝi reprezentas veron
pri homa naturo kiu atendis grandparte nerekonita dum la longaj epokoj
de la homrasaj infanaĝo kaj dekkelkjariĝo. « Virinoj kaj viroj »,
estas la emfaza aserto de Bahá’u’lláh « estis kaj ĉiam
estos egalaj en la vido de Dio ». La racia animo havas neniun sekson
kaj kiaj ajn sociaj malegalecoj estis trudataj pro la travivaj devigoj
de la pasinteco ili ne plu povas esti pravigitaj kiam la homaro staras
ĉe la sojlo de matureco. Sindevigo al la establo de plena egaleco inter
viroj kaj virinoj en ĉiuj fakoj de la vivo kaj je ĉiu nivelo de la socio
estos centra al la sukceso de la penoj koncepti kaj plenumi strategion
de globa disvolviĝo.
Jes ja, en iu grava senco progreso en
ĉi tiu kampo estos mem mezuro de la sukceso de iu ajn programo de disvolviĝo.
Konsiderante la vitalan rolon de la ekonomia aktiveco en la antaŭenigo
de la civilizo, videbla pruvo de la poo laŭ kiu disvolviĝo progresas
estos la tiomo al kiu virinoj gajnas aliron al ĉiuj vojiroj de ekonomia
penado. La defio ne nur konsistas asekurigi egalecan disdonadon de la ŝancoj,
eĉ se tio estu grava. Ĝi postulas fundamentan rekonsideron de la ekonomiaj
demandoj en maniero kiu alvokos la tutan partoprenon de kampo de la homa
sperto kaj de la klarvida inspiro ĝis nun ekskluzivita el la diskurso.
La klasikaj ekonomiaj modeloj, kun iliaj senpersonaj merkatoj en kiuj la
homoj kondutas kiel aŭtonomiaj decidantoj de memrigardantaj elektoj ne
servos la bezonojn de mondo, kiun motivas idealoj de unueco kaj de justeco.
La socio pli kaj pli sin trovos kun la defio disvolvi novajn ekonomiajn
modelojn formitaj de klarvidoj kiuj eliras el simpatia kompreno de dividata
sperto, el la rigardado de homoj rilate aliajn kaj el rekono de la graveco
al socia bonfarto pri la rolo de la familio kaj komunumo. Tia grava intelekta
progresego - forte altruisma en fokuso - devas ĉerpi profunde el la spiritaj
kaj sciencaj sentkapabloj de la homaro kaj jarmiloj da sperto preparis
virinojn fari decidigajn kontribuojn al la komuna strebo.
Sesa
Puknto
Konsideri transformiĝon de la socio
laŭ ĉi skalo estas levi kaj la demandon pri la potenco, kiun oni povas
jungi por tiun transformiĝon plenumi kaj la aferon malapartigeble ligita
al la potenco; t.e. la aŭtoritato kiu plenumos tiun povon. Kiel pri ĉiuj
aliaj implikoj de la akcelanta itegriĝo de la planedo kaj ties homaro
ambaŭ el ĉi tiuj konataj vortoj - povo kaj aŭtoritato - urĝe bezonas
redifinon.
Tra historio - kaj spite teologiajn
aŭ ideologiajn trankviligojn malajn -, povon oni plejparte interpretis
kiel avantaĝon ĝuita de personoj aŭ grupoj. Ofte ja ĝi esprimiĝis
simple laŭ rimedoj, kiujn oni uzas kontraŭ aliaj. Tiu interpreto de la
povo iĝis esense propra al la kulturo de disigo kaj de konflikto kiu karakterizis
la homan specon dum la pasintaj jarmiloj, kiaj ajn estu la sociaj, religiaj
aŭ politikaj dominantaj orientiĝoj tra iuj epokoj kaj en iuj partoj de
la mondo. Ĝenerale, la povo estis la signo de individuoj, de partioj,
de popoloj, de klasoj aŭ de nacioj. Ĝi estis kunligita pli al viroj ol
al virinoj. Ĝia ĉefa rezulto estis permesi al tiuj kiuj posedis ĝin
akiri, superregi, domini, rezisti, venki.
La rezultantaj historiaj procesoj respondecos
pri kaj ruinigaj malantaŭeniroj pri homa bonfarto kaj eksterorinaraj progresoj
pri civilizo. Taksi la profitojn estas rekoni ankaŭ la malprogresojn same
kiel la klarajn limojn rilate la kondutarojn kiuj ekigis ilin ambaŭ. Kutimoj
kaj kondutoj ligitaj al la uzo de la povo kiuj aperis dum la longaj periodoj
de la homara infanaĝo kaj dekkelkjariĝo preteris la forajn limojn de
ilia efikeco. Hodiaŭ, en epoko kiam la urĝaj problemoj estas laŭnature
globaj, persisti en la ideo ke povo signifas privilegiojn por diversaj
tavoloj de la homa familio estas grava teoria eraro kaj neniel interesas
la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la planedo. Tiuj kiuj ankoraŭ
aliĝas je ĝi - kaj kiuj en pli fruaj epokoj povus konfide aliĝi je ĝi
- nuntempe trovas siajn planojn enplektitajn en neklarigeblajn ĉagrenojn
kaj malhelpojn. En sia tradicia, konkurema esprimo, la povo estas tiom
neaplikebla al la bezonoj de la homara estonteco kiom estus la teĥnologia
tekniko pri fervoja movado pri la tasko lanĉi art-satelitojn en orbitojn
ĉirkaŭ la tero.
La analogio estas pli ol iomete taŭga.
La homan rason urĝas la devigoj de sia propra maturiĝo sin liberigi de
sia heredita kompreno pri kaj uzo de la povo. Ke ĝi povas tion atingi
estas demonstrita per la fakto ke, kvankam dominita de la tradicia koncepto,
la homaro ĉiam kapablis koncepti la povon laŭ aliaj formoj respondante
al siaj esperoj. La historio donas sufiĉan pruvon ke, kiom ajn intermite
kaj nekapable, homoj el ĉia deveno tra la tempoaĝoj ĉerpis grandan gamon
de fontoj ene de si. La plej evidenta ekzemplo estis eble la potenco de
la vero mem, iu perilo de ŝanĝiĝo ligita kun iuj el la plej grandaj
antaŭeniroj en la filozofia, religia, arta kaj scienca sperto de la raso.
Same, la forto de karaktero reprezentas alian ilon por instigi grandegan
respondon, kiel tion faras la povo de ekzemplo, tiom en la vivo de la individuo
kiom en la socio. Preskaŭ tute neestimata, estas la egeco de la forto,
kiun generos la atingo de la unueco, influo « tiom potenca »,
kiu estas en la vortoj de Bahá’u’lláh « ke ĝi povas prilumi
la tutan Teron ».
La institucioj de la socio sukcesos
riveli kaj direkti la kaŝitajn potencialojn en la konscio de la mondaj
popoloj tiom, kiom la ekzercadon de aŭtoritato regas principoj , kiuj
harmonias kun la evolvantaj interesoj de rapide maturiĝanta homa raso.
Inter tiuj principoj estas la devo, por tiuj kiuj posedas la aŭtoritaton
gajni la konfidon, la respekton kaj la sinceran subtenon de tiuj kiujn
ili sopiras direkti la agojn; interkonsiliĝi, malferme kaj plej komplete,
kun tiuj kies interesoj estas afektitaj de decidoj alprenitaj; taksi objektive
kaj la realajn bezonojn kaj la aspirojn de la komunumoj kiujn ili servas;
profiti el la scienca kaj morala antaŭeneco por plej bone uzi la riĉfontojn
de la komunumo, inkluzivante la energiojn de siaj anoj. Neniu unuopa principo
de efika aŭtoritato estas tiom grava kiom la prioritaton konstrui kaj
daŭrigi unuecon inter la socianoj kaj la anoj de ties administraj institucioj.
Aludon oni jam faris el la intime ligita afero de sindevigo al la serĉado
por justeco en ĉiuj aferoj.
Evidente, tiaj principoj povas funkcii
nur ene de kulturo kies spirito kaj metodoj esence estas demokratiaj. Diri
ĉi tion tamen estas ne aprobi la ideologion pri partianeco, kiu ĉie aŭdace
prenis sur sin la nomon de demokratio kaj kiu, spite imponajn kontribuojn
al homa progreso en la pasinteco hodiaŭ trovas sin enŝlima en la cinikismon,
apation kaj korupton kiujn ĝi mem produktis. Por elekti tiujn kiuj devos
preni kolektivajn decidojn je ĝia nomo, la socio ne bezonas, kaj ĝin
ne bone servas la politika teatro de nomumadoj, kandidatecoj kaj voĉpeta
persvadado. Troviĝas ene de la kapablo de ĉiuj homoj, dum ili iĝas progrese
edukitaj kaj konvinkitaj, ke iliajn verajn disvolviĝajn interesojn servas
la programoj proponitaj al ili adopti voĉdonajn procedurojn kiuj grade
rafinos la elektadon de siaj decidofaraj instancoj.
Dum la integriĝo de la homaro akceliĝas,
tiuj, kiujn oni tiel elektos estos devigataj rigardi sian penojn laŭ globa
perspektivo. Ne nur ĉe la landa sed ankaŭ ĉe la loka nivelo devus, laŭ
la vidpunkto de Bahá'u'lláh konsideri sin respondecaj pri la bonfarto
de la tuta homaro.
Sepa
Punkto
La tasko por krei strategion de globa
disvolviĝo kiu akcelos la maturiĝon de la homaro konsistigas la defion
fundamente reformi ĉiujn sociajn instituciojn. La agantoj al kiuj la defio
sin direktas estas ĉiuj terloĝantoj : la ĝeneraliĝo de la homaro, membroj
de regantaj institucioj ĉe ĉiuj niveloj, homoj servantaj en agentej de
internacia kunordigado, sciencistoj kaj prisociaj pensantoj, ĉiuj kiuj
estas dotitaj de artaj talentoj aŭ kun aliro al la amaskomunikilaro kaj
gvidantoj de neregistaraj organizoj. La bezonata respondo devas baziĝi
sur senkondiĉa rekono de la unueco de la homa gento, sindevigo al la starigo
de justeco kiel la organiza principo de la socio kaj iu ĝisfundeco ekspluati
maksimume la eblecojn, kiuj sistema dialogo inter la scienca kaj religia
epokspirito de la raso povas konporti al la pliigado de homa kapablo. Tiu
entrepreno postulas radike repripensi la plimulton de la konceptoj kaj
de la hipotezoj kiuj regas la ekonomian kaj socian vivon. Ĝi ankaŭ devas
esti kunigita al kredo ke, kiom ajn longa la proceso kaj kiujn ajn malprogresojn
oni renkontu, la regado de homaj aferoj povas direktiĝi laŭ la veraj
bezonoj de la homaro.
Estas nur se la infanaĝo de la homaro
vere finiĝis kaj se la unuaj signoj de la plenkreska aĝo komencas aŭrori,
ke tia vizio de la homaro povas reprezenti ion pli ol alia utopia miraĝo.
Imagi, ke strebon de la grandeco antaŭvidata ĉi tie povas elvoki malkuraĝigitaj
kaj reciproke malamikaj popoloj estas vojiri kontraŭ la tuto de ricevita
saĝo. Nur se la direkto de la socia evoluo atingis unu el tiuj decidigaj
turnopunktoj kie ĉiuj fenomenoj de la ekzisto subite estas kondukitaj
en novajn etapojn de ilia disvolviĝo, kiel tion asertas Bahá’u’lláh
ke tia eventualeco povas esti konceptita. La profunda konvinko ke tiom
granda transformado de la homa konscio nun okazas inspiris la ideojn elmontritaj
en ĉi tiu deklaro. Al ĉiuj, kiuj rekonas en ĝi familiarajn inklinojn
el siaj propraj koroj, la vortoj de Bahá’u’lláh alportas sekurecon,
ke Dio ĉi tiun senkompraran tagon dotis la homaron kun spiritaj riĉfontoj
plene egalaj al la defio:
« Ho vi kiuj loĝas la ĉielon kaj
la teron! Jen aperis kio neniam antaŭe aperis. Ĉi tio estas la Tago,
en kiu la plej elstaraj favoroj elverŝiĝas sur la homojn, la Tago en
kiu Lia plej potencega graco enfluis ĉion kreitan ».
La konfuzo kiu konvulsias la homajn
aferojn estas senprecendenca, kaj multaj el ĝiaj konsekvencoj estas grandege
detruaj. Danĝeroj ankoraŭ neniam imagitaj minacas misvojigitan homaron.
La plej grava eraro kiun povus fari, en tiu kritika momento, la direktantoj
de la mondo estus permesi, ke la nuna krizo ĵetu dubon pri la fina rezulto
de la procezo kiu disvolviĝas. Mondo estas malaperanta kaj nova baraktas
por naskiĝi. La kutimoj, la sintenoj kaj la institucioj kiuj akumuliĝis
dum la jarcentoj estas elprovitaj al testoj kiuj estas tiom necesaj al
la homa disvolviĝo kiom ili estas neeskapeblaj. Tio, kio estas postulata
de la popoloj de la mondo estas demonstri ioma kredo kaj firmeco por egali
al la enormaj energioj pere de kiuj la Kreinto de ĉio dotis ĉi tiun spiritan
printempon de la raso. Bahá’u’lláh lanĉas tiun alvokon :
« Estu unuigitaj en viaj interkonsiliĝoj,
estu unuigitaj en viaj pensoj. Ke ĉiu mateno estu pli bona ol la hieraŭo
kaj ĉiu morgaŭo pli riĉa ol sia antaŭulo. La merito de la homo ne kuŝas
en la elmontrado de siaj riĉaĵoj sed en la servado kaj la virto. Zorgu
purigi viajn parolojn el la frivolaj fantazioj kaj el materiaj deziroj
kaj ke viaj agoj estu senigitaj de ĉia ruzo kaj de ĉia malfidemo. Ne
perdu la riĉecon de viaj altvalorajn vivojn por persekuti malbonan kaj
koruptitan inklinon; ke viaj ellaboraĵoj ne servu promocii viajn personajn
interesojn. Estu malavara en viaj tagoj de abundo kaj paciencaj dum la
horoj de malfeliĉo. Fiasko estas sekvita de sukceso, kaj ĝojajn festojn
sekvas lamentadoj. Protektu vin el pigreco kaj el mallaboremo kaj, alkroĉu
vin, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu humilaj ĉu grandaj, al tio kio profitas
al la homaro. Atentu, ke vi ne semu la grenojn de malkonkordo inter la
homoj kaj ne plantu la dornojn de dubo en purajn kaj radiantajn korojn
».