El bahaa vidpunkto la senco de la vivo
surtera estas por ĉiu individuo disvolvadi la spiritajn kaj moralajn kvalitojn,
kiuj troviĝas kerne de la homa naturo. Bahá'u'lláh diris pri la homo,
ke li estas minejo riĉa je juveloj de netaksebla valoro. Tiujn juvelojn
aŭ kvalitojn eblas mini aŭ disvolvi nur kiam oni turniĝas al Dio. Pri
tiu ĉi eminenta tasko responsas sole la individuo mem. La homaro tamen
ricevas fare de amanta Kreanto kontinuan gvidadon pri kiel efektivigi tion.
La bahaa koncepto pri la homo kaj la animo estas esence pozitiva same kiel
la bahaa vidpunkto pri la senco de la vivo kaj la vivo postmorta.
Bahaanoj kredas ke estas nur unu Dio,
la Kreinto de la universo. Tra la historio Dio Sin rivelis al la homaro
tra serio da Diaj Mesaĝistoj, kiuj ĉiuj fondis grandan religion. Inter
tiuj Mesaĝistoj estis Abrahamo, Moseo, Kriŝno, Zoroastro, Budho, Jesuo
kaj Mahometo. Tiu ĉi sinsekvo de Diaj Instruistoj reflektas la unikan
Planon de Dio por la homaron edukadi pri ĝia Kreinto kaj por kultivi ĝiajn
spiritajn, intelektajn kaj moralajn potencialojn. La celo de la plano estas
la disvolvado de la ennaskitaj, noblaj potencialoj de ĉiu unuopa homo
kaj la preparado de la vojo al prosperanta tutmonda civilizacio.
En la moderna epoko, kredas bahaanoj,
la volo de Dio por la homaro riveliĝis meze de la 19a jarcento tra Bahá'u'lláh,
kiu estas la plej lasta el tiuj Diaj Mesaĝistoj.
Kiam bahaanoj diras, ke la diversaj
religioj estas fakte unusola, tiam ili ne volas diri ke la diversaj religiaj
kredoj kaj organizaĵoj estas la sama. Kion ili kredas estas, ke ekzistas
nur unu religio kaj ke ĉiuj el la Mesaĝistoj de Dio iom post iom ĝin
rivelis. La grandaj religioj de la mondo kune estas esprimo de la unusola
disvolviĝanta Dia plano, la neŝanĝebla Kredo de Dio, eterna en pasinteco
, eterna en estonteco.
Homoj de ĉiaj religiaj fonoj trovas,
ke la promesoj kaj atendoj de iliaj propraj kredoj plenumiĝas en la Bahaa
Kredo. Simile bahaanoj de indiĝenaj fonoj - ĉu amerikaj, afrikaj aŭ
aliaj - trovas en la bahaaj instruoj la plenumiĝon de iliaj profetaj vizioj.
Por bahaanoj de judaisma fono la apero
de Bahá'u'lláh egalas la promesitan venon de la Eternulo, mia Dio, kune
kun ĉiuj sanktuloj. Kiel posteulo de Abrahamo venis Bahá'u'lláh por
montri al la nacioj la vojon kiel ili forĝos el siaj glavoj plugilojn.
Multaj aspektoj de la deviga ekziliĝado de Bahá'u'lláh al la lando de
Izraelo kune kun aliaj historiaj eventoj dum Lia vivo kaj depost Lia forpaso
konsideratas kiel plenumiĝo de multnombraj bibliaj profetaĵoj.
Por bahaanoj de budhisma fono Bahá'u'lláh
plenumas la profetaĵojn pri la veno de Budho nomita Majtrejo, la Budho
de universala gefrateco, kiu laŭ budhismaj tradicioj alportos pacon kaj
iluminiĝon al la tuta homaro. Ili vidas la plenumiĝon de aro da profetaĵoj
kiel ekz. tiun ke la Budho Majtrejo devas veni el la Okcidento, konstatante
ke la devenlando de Bahá'u'lláh, Irano, troviĝas okcidente de
Hindio.
Por bahaanoj de hinduisma fono Bahá'u'lláh
venis kiel nova enkarniĝo de Kriŝno, la Deka Avataro kaj la Plej Granda
Spirito. Li estas la sennaska, la senmorta. Tiu, kiu kiam boneco malfortiĝas,
revenas ĉhiuepoke por establi justecon, kiel estas promesita en la Bagavadgito
Por bahaanoj de kristanisma fono Bahá'u'lláh
plenumas la paradoksajn profetaĵojn pri la reveno de Kristo en la Gloro
de la Patro, kaj kiel « ŝtelisto en la nokto ». Ke la Kredo estis fondita
en 1844 rilatas al multaj kristanismaj profetaĵoj. Bahaanoj ekzemple
konstatas, ke centra Afriko estis fine malfermita al Kristanismo en la
1840aj jaroj kaj ke tio estis ĝenerale konsiderata kiel la plenumiĝo
de la profetaĵo, ke Kristo revenus post kiam la Evangelio estos predikata
al ĉiuj nacioj. En la instruoj de Bahá'u'lláh vidas bahaanoj la
plenumiĝon de la promeso de Kristo pri la kuniĝo de ĉiuj popoloj, tiel
ke estos nur unu ŝafaro kaj unu ŝafisto.
Por bahaanoj de islama fono Bahá'u'lláh
plenumas la promeson de la Korano pri la Tago de Dio kaj la granda anonco,
kiam Dio « malsupreniĝas kovrita per nuboj » Ili vidas en la dramaj
eventoj ĉirkaŭ la babismaj kaj bahaismaj movadoj la plenumiĝon de multaj
tradiciaj deklaroj far Mahometo, kiuj longe restis enigmaj.
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de
ĉapitroj de la hejmpaĝo >http://www.bahai.org de Bahá'í International
Community (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo
reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun
afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo.
BIC kontakteblas per : Bahá'í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566 ; http://www.bahai.org
; bic-nyc@bic.org
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
< https://bel.bahai.de
>
< bel@bahai.de
>