Reveno al BEL.
LA
SENCO DE LA VIVO
Kio laŭ Bahaismo estas la senco de
la homa vivo ? Kio estas la vera naturo de la homa estaĵo kaj kian rolon
ludas religio je nia spirita evoluado ? Kio estas bona ? kio estas malbona
? Kiujn responsojn havas individuo rilate Dion kaj kio estas la spirita
signifo de la vivo ?
Multaj homoj vivas sen iam pripensi
la vivon kaj ĝian signifon. Eble iliaj vivoj estas plenaj je aktivecoj.
Ili eble geedziĝas, havas infanojn, gvidas entreprenon aŭ fariĝas sciencisto
aŭ muzikisto sen iam ajn iel kompreni kial ĉion tion ili faras. Iliaj
vivoj ne havas ian gvidan celon, kiu povus doni signifon al unuopaj eventoj,
kaj ili ne havas klaran ideon pri sia propra naturo aŭ identeco, pri kiu
ili vere estas.
Bahá’u’lláh instruis, ke nur vera
religio povas doni celon al la homa ekzisto. Se ne estus Kreinto, se homoj
estus simple hazarda produkto de termodinamika sistemo, kiel en la hodiaŭa
mondo multaj asertas, tiam la vivo estus sensenca. Ĉiu individuo estus
la dumtempa materia ekzisto de konscia animalo provanta pasi tra sia vivo
kun kiom eble multe da plezuroj kaj kiom eble malmulte da doloroj kaj suferoj.
La homa ekzistado ekhavas signifon nur surbaze de la rilato al la Kreinto
kaj la celo kiun tiu Kreinto fiksis por Siaj kreitaĵoj. Bahá’u’lláh
priskribis per la sekvaj vortoj la intencon de Dio por la homo :
« La intenco de Dio je la kreado
de la homo estis kaj ĉiam estos ebligi al li koni sian Kreinton kaj atingi
Lian ĉeeston. Pri tiu ĉi plej supera celo klare atestas ĉiuj ĉielaj
Libroj kaj la die revelaciitaj, gravaj skribaĵoj. »
La vivon oni komprenu kiel eternan procezon
de ĝoja spirita malkovrado kaj kreskado : je la unuaj ŝtupoj de sia surtera
vivo la individuo trapasas periodon de trejnado kaj edukado kiu, se sukcesas,
provizas lin per la bazaj intelektaj kaj spiritaj rimedoj necesaj por daŭra
plukreskado. Kiam individuoj en plenkreska aĝo fizike maturiĝas, ili
fariĝas responsaj por sia plua progreso kiu nun tute dependas de iliaj
propraj klopodoj. Per la ĉiutagaj penadoj por materie sin vivteni homoj
povas iom post iom pli profunde kompreni la spiritajn principojn kiuj fundamentas
la realecon kaj tio ebligas al ili pli efike rilati al si mem, al aliaj
kaj al Dio. Post la fizika morto la individuo plu kreskas kaj evoluas en
la spirita mondo kiu estas multege pli granda ol la fizika mondo,
simile kiel la fizika mondo estas multege pli granda ol la mondo de la
patrina utero en kiu ni vivas antaŭ la naskiĝo.
Laŭ la bahaaj instruoj la vera naturo
de la homo estas spirita. Apud la fizika korpo ĉiu homo havas racian animon
kreitan far Dio. Tiu ĉi animo estas nemateria kaj ne dependas de la korpo.
Fakte la korpo servas kiel ĝia vehiklo en la fizika mondo. La animo de
individuo ekestiĝas en la sama momento kiam koncipiĝas la fizika korpo
kaj ĝi pluekzistas post la morto de la fizika korpo. La animo (ankaŭ
nomita spirito) de la individuo estas la sidejo aŭ loko de lia aŭ ŝia
personeco, memo kaj konscio.
Ke evoluas aŭ disvolviĝas la animo
kun siaj kvalitoj estas la baza senco de la homa ekzistado. Tiu ĉi
evoluo okazas direkte al Dio kaj ĝia gvida forto estas la scio pri Dio
kaj la amo al Li. Kiam ni ekscias pri Dio kreskas nia amo al Li kaj tio
ĉi inverse ebligas al ni pli intiman komunikadon kun nia Kreinto. Kaj
kiam ni proksimiĝas al Dio ankaŭ pli rafiniĝas nia karaktero kaj niaj
agoj reflektas pli kaj pli la atribuotjn kaj kvalitojn de Dio.
Bahá’u’lláh instruis, ke la ebleco
reflekti la atributojn de Dio estas la esenco de la animo. Tio
ĉi estas la signifo de tio ke la homo
estas kreita « laŭ la bildo de Dio ». La diaj kvalitoj ne troviĝas
ekster la animo. Ili latentas en ĝi same kiel la koloro, la odoro kaj
la viveco de floro latentas en ĝia semo. Ili nur devas disvolviĝi. En
la vortoj de Bahá’u’lláh :
« Sur la plej internan realon de
ĉia kaj ĉiu kreitaĵo Li [ Dio ] verŝis la lumon de unu el Siaj
nomoj kaj farisĝin ricevanto de la gloro de unu el Siaj atributoj. La
realon de la homo tamen Li faris fokuso por la radiado de ĉiuj Siaj nomoj
kaj atributoj kaj faris ĝin spegulo de Sia propra memo. Inter ĉiuj kreitaĵoj
sole la homo estas elektita por tia granda favoro, tia firma graco.
»
La bahaaj skriboj nomas la iom post
ioman evoluon aŭ disvolviĝon de la individua animo « spirita progreso
». Spirite progresi signifas akiri la kapablon agi konforme al la Volo
de Dio kaj esprimi la atributojn kaj spiriton de Dio en siaj rilatoj al
la propra memo kaj al aliaj homoj. Bahá’u’lláh instruas, ke vera
kaj daŭra ĝojo por la homo akireblas sole per la strebado al spirita
evoluo.
Laŭ Bahá’u’lláh la fundamenta,
spirita rolo de religio estas ebligi al homoj vere kompreni sian propran
naturon kaj la volon kaj celon de Dio por ili. La spiritaj instruoj senditaj
de Dio tra la Mesaĝistoj aŭ Manifestiĝoj de Dio gvidas al funda kompreno
de la spiritaj fortoj kaj leĝoj de la vivo. Tiuj ĉi principoj ebligas
kompreni la leĝojn de la ekzistado. Plie, jam la klopodoj konformiĝi
al la instruoj de la Manifestiĝoj servas por evoluigi spiritajn kapablojn.
Ekzemple, kiam pro la koncerna instruo de Bahá’u’lláh oni provas
liberiĝi de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj la rezulto estos pli granda
kono de aliaj homoj kaj amo al ili kaj tio inverse helpos la individuon
vivi pli efike.
Bahá’u’lláh emfazis, ke sen la
veno de la Manifestiĝoj kaj Iliaj revelacioj de la leĝoj kaj instruoj
de Dio ni ne kapablus spirite kreski kaj evolui. La spirita senco de la
vivo restus por ni kaŝita eĉ se ni forte klopodus ĝin malkovri. Pro
tio la revelaciita religio estas de bahaanoj konsiderata kiel la ŝlosilo
necesa por sukcesa spirita vivado.
Ĉar religio havas ankaŭ socian dimension
bahaanoj opinias, ke por spirite kreski ne necesas aŭ helpas longe foresti
el la socia vivo kaj sin deteni de kontakto kun aliaj homoj (malgraŭ ke
dumtempe tio foje povas esti legitima kaj sana). Ĉar ni estas sociaj estaĵoj
nia plej granda progreso okazas en la kontakto kun aliaj. Fakte, intima
rilatado kun aliaj en spirito de ama servado kaj kunlaborado estas esenca
por spirite kreskadi. Bahá’u’lláh konektis la celon de Dio por ni
kun la du aspektoj de religio, la spirita kaj la socia :
« La celo de Dio, kiam Li sendas
Siajn Profetojn al la homoj, estas duobla. La unua estas liberigi la homidojn
el la mallumo de nescio kaj gvidi ilin al la lumo de vera kompreno. La
dua estas sekurigi la pacon kaj trankvilon de la homaro kaj provizi ĉiujn
rimedojn per kiuj ambaù povas efektiviĝi. »
Resume, la spirita kialo de nia vivo
surtera estas doni al ni trejnejon; nia vivo estas periodo de kreskado
dum kiu ni fokusiĝas je la disvolvado de niaj ennaskitaj spiritaj kaj
intelektaj kapabloj. Ĉar tiuj ĉi kapabloj apartenas al nia senmorta animo
ili estas eternaj kaj ni devas klopodi ilin evoluigi. Ĉio kio helpas nian
spiritan kreskadon estas bona, ĉio kio ĝin malhelpas estas malbona.
***
Tiu ĉi teksto estas verkita surbaze de
ĉapitroj de la hejmpaĝo http://www.bahai.org de "Bahá’í International
Community" (Bahaa Internacia Komunumo / BIC), la NeRegistara Organizaĵo
reprezentanta la tutmondan bahaanaron, kaj tradukita el la angla - kun
afabla permeso de la BIC-Oficejo por Publika Informado, Hajfo/Israelo.
BIC kontakteblas per :
Bahá’í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA, T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, http://www.bahai.org,
bic-nyc@bic.org