Reveno
al BEL.
La
movadoj bahaa kaj esperanta
ĉu
suspektemaj inter si samideanoj ?
(de Bernhard Westerhoff)
"La intergenta diseco kaj malamo
plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu
religion." (1) L.L. Zamenhof
"... cetere laŭ mia opinio la tuta
lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof - kaj mi tre bone lin konis
- ĉiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo, ĉion alian li toleris,
ĉar li devis..." Tiu ĉi frazo de Kabe ( Kazimierz Bein ) el intervjuo
kun li aperigita en Literatura Mondo ( 1931, n-ro 7; reaperigita en La
Gazeto, n-ro 68 ) tre incitis mian fantazion. Ĝi incitis min ĝis eĉ
la demando, ĉu eble la bahaanoj estas la pli veraj ol la esperantistoj
mem heredantoj de Zamenhof !
Studado de la biografio de Zamenhof
kaj de liaj verkoj jam frue konvinkis min, ke li konsideris la lingvon
mem kiel ja nemalhaveblan sed tamen nur duarangan aferon. Estas sufiĉe
da dokumentoj, kiuj konfirmas, ke eĉ pli kara al li estis lia "politika-religia
kredo", kies fina versio estas la "Deklaracio pri Homaranismo" el 1913,
kaj kies mondreformajn ideojn inter alie li vortigis en siaj traktaĵoj
"Gentoj kaj Lingvo Internacia" ( memuaro verkita en 1911 por la "Kongreso
de Rasoj" en Londono ) kaj "Post la Granda Milito" ( "Alvoko al la Diplomatoj
"“ verkita en 1915 ). La esenco de ĉio tio estas la unuigo de la homaro
en pacan kaj justan "grandan rondon familian", estas homara unueco surbaze
de unueco sur la du terenoj por li plej gravaj kaj kernaj : lingvo kaj
religio.
Ja estas vere frapaj la paraleloj inter
la Zamenhofa Homaranismo kaj esencaj bahaaj instruoj. Lian koncepton, pri
kio estas religio, oni devas eble konsideri kiel iom rudimentan, simpligitan
aliron. Kaj ja, tre kompreneble, Zamenhof ege emfazas lingvajn demandojn
kaj ekzemple donas trean, por ne diri troan, atenton al la demando de geografiaj
nomoj. Tamen, bahaano apenaŭ povas aliel ol konsideri Zamenhof laŭ spirito
kaj laŭ la esenco de la vorto kiel veran "samideanon". Se oni provas formi
el la tuto de lia vivoverko al si bildon pri la de li plej profunde sentataj
intencoj kaj aspiroj, pri tio kio impulsis lian vivon, oni trovos preskaŭ
plenan kongruon kun ekzemple la vizio de 'Abdu'l-Bahá kiel vortigita en
la "sep kandeloj de l' unueco" :
"Tial la unueco de la tuta homaro
en la nuna tago povas esti atingata. ... Vidu kiel ĝia lumo nune aŭroras
super la malheligita horizonto de la mondo. La unua kandelo estas unueco
en la politika sfero, kies unuajn glimojn jam eblas percepti. La dua kandelo
estas unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies efektivigon post nelonge
eblos atesti. La tria kandelo estas unueco en libereco, kiu certe efektiviĝos.
La kvara kandelo estas unueco de la religio, kiu estas la angul-ŝtono
de la fundamento mem, kaj kiu per la potenco de Dio videbliĝos en plena
sia brilego. La kvina kandelo estas la unueco de la nacioj - unueco kiu
dum tiu ĉi jarcento estos sekure establita, kaŭzante ke ĉiuj popoloj
de la mondo sin konsideros kvazaŭ civitanoj de unu komuna patrujo. La
sesa kandelo estas unueco de la rasoj, kiu faros ĉiujn, kiuj vivas surtere,
homoj kaj anoj de unu sola raso. La sepa kandelo estas unueco de la lingvo,
t.e. la elekto de universala lingvo, kiu estos al ĉiuj homoj instruata
kaj per kiu ĉiuj interkomunikos. Ĉio tio neeviteble efektiviĝos, ĉar
la potenco de la Regno de Dio helpos kaj asistos je ĝia realigado." (2)
Se oni legas, kion skribis bahaaj esperantistoj
en La Nova Tago, la bahaa Esperanto-gazeto el la dudekaj kaj tridekaj jaroj,
oni povas ekhavi la impreson, ke la tiutempaj bahaanoj estis konvinkitaj,
ke Esperanto estas ĝuste tiu internacia helpa lingvo profetita en iliaj
skriboj. Lidia Zamenhof en letero de marto 1938 eĉ konsideris Esperanton
"tiu lingvo, kiu - mi estas profunde konvinkita - estis kreita rekte
sub la influo de Bahá'u'lláh, kvankam la aŭtoro de la lingvo tion ne
sciis." (3) En Eŭropo
plejmulto el la tiutempaj bahaanoj ŝajne estis, se ne aktivaj esperantistoj,
almenaŭ apogantoj de la Lingvo Internacia.
Al tio certe pleje kontribuis la favora
sinteno de 'Abdu'l-Bahá elmontrita precipe dum Liaj historiaj vojaĝoj
al la Okcidento en 1911-1913, kiam plurfoje Li parolis antaŭ esperantistoj,
esprimis Sian altan estimon pri la movado kaj rekte alvokis al plua disvastigo
de la lingvo. Post la forpaso de Abdu'l- Bahá en 1921, kiam la bahaan
komunumon ekgvidis ties nepo Shoghi Effendi ( pr.: ŝogi efendi ), ankaŭ
tiu kuraĝigis lerni kaj uzi la lingvon kaj plurfoje per plej varmaj vortoj
salutis Universalan Kongreson.
Iom post iom tamen ŝanĝiĝis la tono
en la leteroj de Shoghi Effendi mem aŭ en tiuj lianome verkitaj far lia
sekretario : Pli kaj pli estas atentigata pri tio, ke kion bahaanoj precipe
subtenas estas la ideo de internacia helpa lingvo kaj ke neniel oni povas
esti certa, ke ĝuste Esperanto estos tiu lingvo. Plue estas atentigata
pri tio, ke ne estos la bahaanoj, kiuj decidos pri la estonta helplingvo,
sed ke tion devos efektivigi la politikaj gvidantoj de la homaro.
La Universala Domo de Justeco, kiu en
1963 instaliĝis laŭ la direktivoj de Bahá'u'lláh kaj Abdu'l- Bahá
kiel plej supera gvida instanco de la tutmonda bahaanaro, skribis en 1985
ke, "se ĝi [t.e. la Universala Domo de Justeco] elektus iun
lingvon por la bahaanoj uzotan kiel internacian helpan lingvon, tio kaŭzus
pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe." (4)
Tio probable lasas konkludi pri la antaŭvideblaj konvulsioj, kiuj estiĝos
ĉirkaŭ la elekto de tiu lingvo ne nur tra la ĝenerala mondo sed ankaŭ
ene de la bahaa komunumo.
La lingva demando ja estas ege tikla
kaj sentiva afero, kiu ankaŭ ene de la bahaa komunumo kaŭzas multan,
foje emocian diskutadon kaj eĉ disputadon. Jen iuj estas konvinkitaj,
ke ja la angla nepre estos la lingvo elektota, jen aliaj opinias, ke tiu
povos esti nur la araba kiel la lingvo en kiu estas revelaciitaj la plej
eminentaj verkoj de Bahá'u'lláh. Kelkaj probable ankaŭ volonte vidus
la persan, la gepatran lingvon de Bahá'u'lláh kaj la ankoraŭ plej grava
etna grupo ene de la bahaanaro, kiel favoriton. La esperantistoj ene de
la komunumo tiel okupas pozicion ne nepre facilan.
La ĵus de BEL ( dume nur en la angla
) pretigita kompilaĵo pri la principo de internacia helpa lingvo kaj pri
Esperanto kaj aliaj lingvoj kolektas probable relative komplete tion, kio
troveblas en la bahaaj skriboj pri la temo. Supozeble ĝi ene de la bahaanaro
forte akcelos la reputacion de planita neŭtrala lingvo kaj de Esperanto
kiel solvo de la lingva demando, ĉar tiu trovas multan apogon en la citaĵoj
- aliaj solvoj male apenaŭ.
Mi persone surbaze de tiuj fontoj konvikiĝis,
ke la fina rezulto estos ia reformita Esperanto. Je tia solvo, interese,
samtempe estus elektita lingvo jam ekzistanta, artefarita kaj nove kreita
! Tamen, tio dume estas nura spekulativo kaj tute senfrukta same kiel estus
ĉia disputado pri la temo. Tro da klarigoj far Shoghi Effendi kaj la Universala
Domo de Justeco emfazas ke :
a) ne estos la bahaanoj, kiuj la internacian
helpan lingvon elektos, sed la monda politika gvidantaro,
b) ni ne povas
antaŭscii, kiu estos la lingvo elektota, kaj ke
c) kion bahaanoj subtenu estu malpli
iu konkreta lingvo aŭ lingvoprojekto sed estu precipe la ideo enkonduki
internacian helpan lingvon.
Kaj jen malkongruo kun la Esperanto-movado
! Tiu ja dekomence estis kaj ĝis hodiaŭ restis, kiel tion klare pruvas
la aktuala Manifesto de Prago resp. Manifesto de la Esperanto-movado, tute
evidente "movado por la internacia lingvo Esperanto".
Miakonvinke la historia tasko de la
Esperanto-movado estas praktike pruvi - ĝenerale al la vasta mondo kaj
precipe al tiuj instancoj elektontaj la estontan internacian helpan lingvon
-, ke la ideo de neŭtrala, planita lingvo ne estas nura ĥimero sed vere
funkcias. Per sia literaturo, siaj kongresoj kaj sia cetera kultura vivo,
per sia lingvokomunumo mem ĝi kapablu demonstri, ke lingvo, kia estas
Esperanto, estas vera alternativo.
Sed se tiu ĉi movado volas motori tiun
elekton, ĝi devos probable iasence iom malfideli al siaj propraj celoj
aŭ almenaŭ iom distanciĝi de si mem, por povi apud Esperanto kiel konkretan
solvoproponon subteni ankaŭ la "nuran" principon de internacia helpa lingvo.
Tamen, ĉu ne en la okuloj de la mondo la Esperanto-movado jam estas definitive
fiksita kiel apoganto de sole Esperanto ? Ĉu ne iasence ĝi tiel sin mem
manovris en ian sakstraton ? Ĉu oni kredos al ĝi sinceran subtenon de
la principo mem kaj sekve ankaŭ de solvo alia ol Esperanto ?
Oni povas pridubi, ĉu la aŭtoro de
Esperanto, kvankam por li pleje gravis la enkonduko de komuna interkomprenilo,
akceptintus alian solvon ol Esperanto. Li ja estis plene konvinkita, ke
efektive taŭgus nur ĝuste Esperanto. Tial la Esperanto-movado estas ne
pli ol sincere fidela al sia Majstro" (interese: la bahaanoj jam pli frue
estis donintaj la saman titolon al 'Abdu'l-Bahá !), kiam ĝi bataladas
por lia, intertempe maturiĝinta projekto. Tamen, ĉu ne tiuj instancoj
kaj aŭtoritatuloj, kiuj devos elekti la lingvon, postulos plenan liberecon
ekzameni la tutan demandon kaj kompari ĉiujn eblajn solvojn kaj alternativojn
? Ĉu ne tiel la fideleco al Esperanto kaj ties aŭtoro povas ĝuste malhelpi
al la Esperanto-movado akiri je la koncernaj instancoj altan reputacion
?
Jen kelkaj demandoj, kiuj okupas min,
ĉar ili rekte koncernas la rilatojn inter esperantistoj kaj bahaanoj :
Ĉar la Esperanto-movado estas multe pli movado batalanta por la lingvo
Esperanto ol por la ĝenerala principo enkonduki internacian helpan lingvon,
estiĝis konstanta fonto de miskomprenoj kaj suspektoj inter ĝi kaj la
movado bahaa. La Universala Domo de Justeco jene avertis la bahaajn esperantistojn
en letero de la 6a de oktobro 1976 al BEL :
"La Universala Domo de Justeco konscias,
ke foje vi devas fronti iom embarasajn situaciojn en la rilatoj kun viaj
kunesperantistoj ĉar, kiel bahaanoj, vi estas plene konsciaj pri tio ke,
malgraŭ ĉiuj ĝiaj kvalitoj, Esperanto eble ne estos la internacia lingvo
kiu fine estos elektita, kaj ke estas la ideo de internacia lingvo, kiun
la bahaanoj entuzisame subtenas pli ol iun specifan solvon de la problemo.
La averto de la Gardanto [t.e. Shoghi Effendi], ke bahaanoj devas esti
plene malfermaj pri tiu afero rilate al esperantistoj por tiel eviti seriozajn
miskomprenojn kaj konfuzojn en la estonto, sendube grave asistos vin en
via laboro kaj ebligos al vi antaŭeniri kun plena entuziasmo, sen, kiel
ajn, aperi kiel velantaj sub falsaj flagoj." (5)
Sed ĉu ne ĝis hodiaŭ ĉiam denove
en la rilatoj inter ambaŭ movadoj regis ĝuste tiaj miskomprenoj kaj konfuzoj
? Almenaŭ jen kaj jen eĉ eminentaj esperantistoj ŝajne esperis trovi
en la bahaa movado gravan, eble eĉ la rimedon por definitive venkigi Esperanton
kaj tial aniĝis. Klare ke pli aŭ malpli frue ili devis seniluziiĝi kaj
retiriĝi de la Kredo aŭ ĝin tute forlasi - se ne eĉ ekmalamiki al ĝi.
Al tio sendube kontribuis, ke la bahaaj esperantistoj ne ĉiam elmontris
al la esperantistoj sian starpunkton tiom aperte kiel Shoghi Effendi kaj
la Universala Domo de Justeco tion rekomendis.
Alia kaŭzo por malglataj rilatoj estas
certe, ke bahaanoj kutimas konsideri sian Kredon kiel multe pli vastan,
ampleksan kaj sekve ankaŭ gravan idearon ol la Esperantismon, tiel kvazaŭ
glutante ĝin. Tekstas en letero skribita en la nomo de Shoghi Effendi
el 1943 al bahaano :
"Kun bona volo kaj persisto helpa
lingvo - aparte tia kun la karaktero de Esperanto - povas facile kaj relative
rapide esti lernata; la Afero [t.e. la Bahaa Kredo] tamen postulas ke homoj
ne nur ŝanĝas certajn ideojn sed mem sian karakteron kaj siajn kutimojn;
kaj tio estas multe pli malfacile farebla kaj ofte konsumas longan tempon
!" (6)
Kaj la Universala Domo de Justeco en
sia letero al la iniciatintoj de BEL, per kiu ĝi aprobis la fondon de
la Ligo, skribis: „Via fervoro por Esperanto kiel funkcia internacia
lingvo estos, ni sentas, rekompencata per la eniro en la Kredon far multaj
el viaj esperantistaj kamaradoj, kiuj tiel faros la paŝon de universaleco
lingva al la pli grandaj universalecoj de unu religio kaj unu homaro.“ (7)
Tiu
ĉi frazo kvazaŭ eĥas, kion duonjarcenton pli frue la ĵus bahaaniĝinta
Lidia Zamenhof multe pli malmodere kaj provoke esprimis : „Ŝajnas
al mi, ke Esperanto estas nur [tiun „nur“ poste ellasis la redaktejo
de HdE!] lernejo, en kiu edukas sin estontaj Baha'i-anoj. La Baha'i-movado
estas en antaŭmarŝo; ĝi estas pli larĝa“. (8)
La pli juna filino de Zamenhof ja tiel
direktis la atenton al io esenca. Ŝia biografino, Wendy Heller, skribas
pri tiu epizodo :
"Unuarigarde tiu ĉi estas sufiĉe
konsterna eldiro. Ke la propra filino de Zamenhof diras, ke io alia estas
pli larĝa ol Esperanto, ke la ideo al kiu ŝia patro estis dediĉinta
sian vivon estas 'nur lernejo' sendube profunde ŝokis multajn esperantistojn
kaj eble ŝajnis perfida. Tamen, la kreinto de Esperanto neniam konsideris
la Esperanto-movadon kiel memsufiĉan, sed prefere kiel ilon por eduki
homojn pri unueco. Zamenhof mem kredis, ke la ideo de neŭtrala lingvo
neniam povos sukcesi sen monda religio. La vortoj de Lidia ... ŝajnis
eĥi, kion Ludoviko Zamenhof estis dirinta ĉe la Universala Kongreso de
Esperanto en 1907 : 'Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta
interfratigita homaro'... La filino de Ludoviko Zamenhof ne vidis kontraŭdiron
aŭ lojaleckonflikton akceptante la Bahaan Kredon. Ties esencaj instruoj
ne konfliktis kun la ideoj de Zamenhof, sed ŝajnis ilin konfirmi kaj plivastigi.
Jen la konceptoj de la Zamenhofa Homaranismo - unu Dio kiel nekoneblan
Kreinton de ĉio, unu homaro vivonta en paco kiel unu granda homa familio,
la kongruo inter la esencaj instruoj de la Grandaj Instruistoj de la pasinteco,
akordo inter religio kaj scienco, universala helpa lingvo. Sed se la principoj
estas la samaj, kial akcepti la Bahaan Kredon super la Homaranismo ? ...
Ludoviko Zamenhof neniam pretendis fondi religion, sed la bahaaj instruoj,
tion ekkredis Lidia, portis la potencon de dia inspirado. 'En la instruoj
de Bahá'u'lláh', Lidia klarigis multajn jarojn poste, 'mi trovis la universalecon,
kiun nur la vere Dio-donita instruo povas doni al la serĉanta homaro.
Tial ĝi ekallogis min.'" (9)
"La vere Dio-donita
instruo" - jen la kerna "manko" ĉe Zamenhof. Li genie inventis la lingvon
Esperanto. Kaj lia tiurilata genieco konsistas probable same multe en la
kvalitoj, kiujn li sukcesis doni al sia projekto, kiel en la maniero laŭ
kiu li perceptis kaj defendis la tutan ideon de neŭtrala, "arta" internacia
lingvo, konsiderante sin mem nur kiel "iniciatinton", fordonante ĉiujn
rajtojn super la lingvo kaj ĝin transdonante al libera pluevoluo kaj iom-post-ioma
maturiĝo, kiun samtempe li plej saĝe vartis, akcelis kaj gardis. Tiel
estiĝis rimedo por kuraci la babelan vundon, kiun li sentis kvazaŭ doloranta
cikatro sur la propra haŭto.
La dua granda vundo, kiun la homaro
ne estas kuracinta dum sia historio kaj kiun Zamenhof sentis en sia animo
almenaŭ same arde, estas la diverseco de la religiaj kredoj kaj la miskomprenoj,
suspektoj, kvereloj kaj malamikecoj inter la diversaj religiaj komunumoj.
Lia rimedo, la Homaranismo, estas ja ankaŭ genia koncepto. Ĝi tamen havas
nek kernon nek ŝelon estante ia religia-spirita filozofio kun la celo
unuflanke ne anstataŭi la estantajn religiojn kaj aliflanke ilin kvazaŭ
tegmenti kaj fariĝi per sia formo de religieca ne-religio ia neŭtrala
ponto inter la ekzistantaj religioj.
La Homaranismo montriĝis neakceptebla
- nek por la ĝenerala mondo kaj nek eĉ por la esperantistoj : Anoj de
profunde materialisma epoko, en kiu religio estis rigidiĝinta en siaj
eksteraj formoj, estis perdinta sian internan vivantecon kaj altiron, ili
ne volis aŭdi pri "potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta
... fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta"; ili evidente
ne kiel Zamenhof mem povis preĝe kaj sincere turniĝi al tiu dia realeco,
"al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas".
Kortuŝas dokumentoj, kiuj pruvas kiom
arde Zamenhof sentis la bezonon je religie fundamentita vivo. Ekzemple
la sekva: "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj;
ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita
senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun
al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de
'Dio' en la koro". (10)
Kaj li ja mem klare konsciis, ke bezonatas io pli ol simpla neŭtraleco
: "Oficiala senreligieco... ne multe helpas al la forigo de la religia
diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed
ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis
por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo
el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al
si reciproke, kiel antaŭe." (11)
Per sia Homaranismo, per la kreo de
religia komunumo kun ĉiaj trajtoj kaj eroj de plena religio, kiel ekzemple
temploj kaj regulaj diservoj, Zamenhof provis, pretendante samtempe ke
li ne kreas novan religion, kvazaŭ naĝi sen enakviĝi. Probable Lidia
komprenis la neeblon de tia „kvadratigo de la cirklo“. Ŝi perceptis
ke religio, por akiri sian transforman potencon, devas vere fonti el la
krea mano de Dio, ke ordinara homo, eĉ se tiom plene bonintenca kaj vizioplena
kiel ŝia patro, ne kapablas ion tian koncepti kaj realigi.
Bahaanon povas apenaŭ mirigi la malsukceso
de la Homaranismo. Ĝi en la plej pozitiva kazo rikoltis bonvolan toleron,
ofte tamen mokojn kaj priridon, foje eĉ apertan rifuzon kaj malamikecon.
Lia filozofiado lasis multajn konsideri Zamenhof bonkoran naivulon. Ĉiuj
liaj klopodoj kunvoki „kongreson por neŭtrale-homa religio“, starigi
ligon de homaranoj kaj aliaj penadoj enradikigi siajn ideojn fiaskis. Jen
la tragedio de lia vivo: tio, kion el tuta la koro li alstrebis, ĝuste
tio restis praktike komplete seneĥa kaj senrezulta. Ĉu eble foje li sin
sentis kvazaŭ iu el la malnovtestamentaj profetoj, kiuj klare vidis la
katastrofojn frontataj de popolo obstine malobeanta la Dian Leĝon kaj
senzorge rifuzanta ĉiujn admonojn ? Konsoli povis lin probable nur la
sukceso de la lingvo Esperanto.
Observante la Esperanto-movadon oni
ja trovas, ke abundas tie la plej diversaj religiaj kaj religiecaj - kaj
ne nur tiaj - grupoj kaj grupetoj, ke ĝi estas kvazaŭ forcejo por plej
libera diskreskado de ĉia ajn mondkoncepto kaj vivfilozofio. Tiel ĝi
konservas tre altan kaj probable apenaŭ ie alie atingitan, eble do unikan
nivelon de toleremo kaj akceptemo. Paradokse tamen tiu lingve unuigita
movado, kelke karakterizata kiel ia propra „subkulturo“ aŭ „diaspora
popolo“, apenaŭ sukcesis pli profunde unuiĝi. Almenaŭ se temas pri
oficialaj dokumentoj apenaŭ io eblis krom minimumaj kompromisoj kiel ekzemple
la bulonja Deklaracio pri Esperantismo. La movado ofte senteblas kiel prototipo
mem de la homara interfratiĝo. Ĝia historio tamen ankaŭ plenas je skismoj
kaj disfaloj, je plej diverse sin orientantaj societoj, ligoj, unioj, kaj
asocioj.
Kaj rilate la lingvon mem daŭre estiĝas
en la movado, foje akraj, diskutoj kaj disputoj pri la maniero kiel plej
bone ĝin disvastigi. Kaj ankaŭ pri la pluevoluigo de la lingvo kaj la
gardo de ĝia kohero kaj unueco formiĝis diversaj skoloj, konceptoj kaj
politikoj. Ja superregas kutime moderaj, kompromisemaj kaj interpacigaj
fortoj. Tamen, la movado dum la pli ol cent jaroj de sia ekzisto ankoraŭ
neniel atingis tiun idealon, kiu devas esti animinta Zamenhof - kaj kiu
tiome kongruas kun la bahaa.
Bahaismo ja estas vera religio, estas
„Dio-donita instruo“. Ĝi ne nur proklamas la samajn mondunuigajn idealojn
kiel Zamenhof - kaj eĉ plenkore pledas por la adopto de internacia helpa
lingvo kaj komuna skribo -, sed ankaŭ esence transiras ian boncelan, idealisman
movadon. Ĝi postulas „la tutan homon“. Proksimiĝante al ĝi necesas
pridemandi la verajn fundamentojn de sia tuta estado, starigi la t.n. „lastajn
demandojn“ pri la „de kie“ kaj la „kien“ de la vivo mem.
Bahaismo kerne estas Dia Revelacio.
Ĝi nepre superas la homan komprenkapablon. Ĉiuj religioj, respektive
la „unusola vera religio de Dio“, t.e la Revelacio komenciĝinta en
pratempoj de ni ne plu sondeblaj kaj etendiĝanta al la estonto ne jam
projektebla, postulas kompletan personan submetiĝon - tiel, samtempe kaj
paradokse, kondukanta al „vera libereco“. Akcepti por si religion signifas
ekiri vojon spiritan, vojon kondukantan trans la mondon materian. En letero
de Shoghi Effendi diritas :
"... la kerno de religia kredo estas
tiu mistika sento, kiu unuigas la homon kun Dio. Tiu ĉi stato de spirita
komunio atingeblas kaj konserveblas pere de meditado kaj preĝado. Kaj
tio estas la kialo, pro kiu Bahá'u'lláh tiom emfazis la signifon de devotado.
Por kredanto ne sufiĉu nur akcepti kaj observi la instruojn. Krom tio
li evoluigu en si la senson de spiriteco, kiun ĉefe li povas akiri pere
de preĝado. Kiel ĉiuj aliaj diaj religioj do ankaŭ la Bahaa Kredo estas
esence mistika. Ĝia ĉefa celo estas evoluigi la unuopulon kaj la socion
per la akirado de spiritaj virtoj kaj fortoj. Estas la animo de la homo,
kiu unue devas esti nutrata. Kaj tiun ĉi spiritan nutraĵon plej bone
provizas preĝado." (12)
Malgraŭ ke ĝi enkludas la akcepton
de ĉiuj antaŭaj Profetoj de Dio, bahaaneco signifas daŭran spiritan
ligiĝon al Bahá'u'lláh, la Revelacianton de Dio por la hodiaŭa tago.
Klarigante la necesajn antaŭkondiĉojn por akcepti Bahaismon la Universala
Domo de Justeco skribis : "La ĉefa motivo ĉiam estu la respondo de
la homo al la Mesaĝo de Dio kaj la akcepto de Lia Mesaĝisto. Tiuj kiuj
sin deklaras kiel bahaanoj estu ravitaj per la beleco de la Instruoj kaj
tuitaj per la amo de Bahá'u'lláh." (13)
Bahaismo, estante vera, plenrajta religio
- fakte la plej abunda elverŝo de Dia Revelacio dum la ĝisnuna religihistorio
- kun siaj instruoj etendiĝas tra ĉiuj sferoj de la homa vivo ( tiurilate
vidu pli sube la koncizan enkondukan superrigardon ), kaj per sia spirita
profundeco same kiel per la vasteco de sia instruaro ja nepre superas same
la Esperantismon kiel la Homaranismon. Kaj tiel, malgraŭ ĉia konformeco
inter la ideoj, havas nepre tute alian kvaliton fariĝi bahaano ol aniĝi
en la Esperanto-movado. Supozeble troviĝas en tiuj pretendoj kaj postuloj
la plej grava baro al pli multnombra eniro de esperantistoj en la Kredon.
Sed ĉu la bahaaj esperantistoj „faris
sian devon“ ? Ĉu ne ankaŭ ili mem malhelpis tiun eniron ? Unue, ili
ja certe seniluziigas multajn esperantistojn, kiam tiuj devas malkovri,
kiel klarigite supre, ke la bahaanaro ne nepre estas facila aliancano je
la batalado por la disvastigo de Esperanto, ĉar ĝi havas propran koncepton
pri la tuta demando de internacia helpa lingvo.
Due, probable multaj ankaŭ seniluziiĝas
per la persona ekzemplo de unuopuloj. La antaŭkondiĉo por sukcese disvastigi
sian Kredon, tio multfoje estas emfazata en la bahaaj skriboj, estas „konduki
sian vivon en akordo kun la bahaaj instruoj“. Skribis Shoghi Effendi
:
"Nek per granda nombro, nek per nur
ekspoziciado de aro da novaj kaj noblaj principoj, nek per organizita instrua
kampanjo - senkonsidere kiom tutmonda kaj ellaborita en sia karaktero -,
nek eĉ per la firma lojaleco al nia Kredo aŭ la ekzaltiteco de nia entuziasmo,
ni povos definitive esperi pravigi al kritikema kaj skeptika epoko la plej
superan pretendon de la Abhá' Revelacio [t.e. Bahaismo]. Unu afero
kaj nur unu afero nepre kaj sole certigos la senduban triumfon de tiu ĉi
sankta Afero, nome la grado, laŭ kiu nia propra interna vivo kaj privata
karaktero respegulas en siaj multfacetaj aspektoj la brilegon de tiuj eternaj
principoj proklamitaj far Bahá'u'lláh." (14)
Ja kredanto povas al serĉanto ankaŭ
forvuali la lumon de sia Kredo anstataŭ ĝin reflekti.
Fine ankoraŭ iom pri la demando ofte
starigita de esperantistoj : kial ne pli multe da bahaanoj fariĝas aktivaj
esperantistoj - la tricentmembra B.E.L. ja relative etsignifas en ĉirkaŭ
kvinmilionana komunumo ?
Unue, kiel jam klarigite, bahaanoj pli
subtenas la principon de internacia helpa lingvo ol iun konkretan projekton.
Tiel multege pli da bahaanoj ol la aktivaj esperantistoj inter ili apogas
kaj elkore subtenas la Esperanto-movadon.
Due, la unuaranga celo de bahaano estas
- kaj devas laŭ la Die donita tasko esti - la diskonigo de la nova revelacio,
de la "ĝoja mesaĝo" ke reaperis "Dio surtere". Sekve bahaanoj emas utiligi
Esperanton precipe, kiam ĝi montriĝas "fruktodona", t.e. alportos novajn
kredantojn - aŭ almenaŭ "samideanojn", homojn, kun kiuj eblas kune aktivi
por la samaj aŭ almenaŭ tre proksimaj idealoj. Estas nur tre malmultaj,
kiuj emas "perdi sian tempon" en klubvesperoj ( eble eĉ krokodilaj ! )
je lumbilda prezento de la floroj sur iu atlantika insulo, prelego pri
la malsamaj tradukoj de iu pli aŭ malpli konata poemo aŭ disputoj pri
iu sufikso aŭ sufiksoido - kun eble komplete introvertitaj homoj, kiujn
eĉ ne interesas la antaŭenigo de la propra movado kaj la efektivigo de
ties fundamentaj idealoj. Kutime bahaano havas ion pli gravan kaj pli urĝan
por fari !
Miakomprene la taskoj de la bahaaj esperantistoj
estas esence du : Diskonigi Bahaismon inter la esperantistoj kaj demonstri
al la bahaa mondo - same kiel la Esperanto-movado tion devus fari al la
ĝenerala mondo - la funkciadon de Esperanto, t.e. pruvi ke tiu ĉi "artefarita"
lingvo vere funkcias kaj plenrajte estas serioza kaj ŝancoriĉa kandidato
por fariĝi la estonta monda interlingvo. Por plenumi ambaŭ tiujn taskojn
ne bezonatas grandaj nombroj sed sufiĉas la energia, sindediĉa kaj racia
agado de nur kelkaj.
Rimarko: la citaĵoj el anglalingvaj
verkoj estas tradukitaj de la aŭtoro.
(01)
Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1977, p. 109 (supren)
(02)
Selections from the writings of 'Abdu'l-Bahá, Bahá'í World Centre, Haifa,
1982, p. 32 (supren)
(03)
Isaj Dratwer, Lidja Zamenhof. Vivo kaj agado, Antverpeno - La Laguna, 1980,
p. 60 (supren)
(04)
el anglalingva skripto de kompilaĵo el la bahaaj skriboj pri la principo
de internacia lingvo,
Esperanto k.a. (eldonota) (supren)
(05)
samloke (supren)
(06)
samloke (supren)
(07)
samloke (supren)
(08)
Heroldo de Esperanto, n-ro 34, junio 1926 (supren)
(09)
Wendy Heller, Lidia. The Life of Lidia Zamenhof. Daughter of Esperanto,
Oxford, 1985, p.71(sup)
(10)
Privat, p. 116 (supren)
(11)
Privat, p. 117 (supren)
(12)
The Importance of Prayer, Meditation, and the Devotional Attitude. A Compilation
by the
Universal House of Justice, Oakham: Bahá'í Publishing Trust, 1980, p.20-21
(supren)
(13)
Lights of Guidance, New Delhi: Bahá'í Publishing Trust, 1988, p. 73 (supren)
(14)
Shoghi Effendi, Bahá'í Administration, Wilmette: Bahá'í Publishing
Trust, 1974, p. 66 (supren)