Reveno al BEL.
TURNOPUNKTO
POR ĈIUJ NACIOJ
reforprogramo
por la tuta UN-sistemo por fari la mondon regebla
( plena teksto de la verko laŭ formato PDF )
La homaro fine de la 20a jarcento troviĝas
en kurioza situacio : La kolapso de normoj, tradicioj kaj institucioj akre
kontrastiĝas kontraŭ nova pensado, kiu rekonas la reciprokan dependecon
de la nacioj kaj popoloj kaj el tio konkludas konceptojn por nova, komuna
ordo sur nia planedo.
Antaŭ tia fono multaj bonvenigas la
50an datrevenon de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj kiel konvenan okazon
por fari proponojn por la pluevoluigo de la Unuiĝintaj Nacioj. En sia
tiurilata ampleksa dokumento la Bahaa Internacia Komunumo – kiel NeRegistara
Organizaĵo kun konsila statuso akreditita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj -
opinias ke plej urĝe la Unuiĝintaj Nacioj bezonas pli ampleksajn responson
kaj suverenecon ol ĝis nun. Samtempe ankaŭ estas esprimita ke la rajtoj
kaj evoluopotencialoj de la unuopaj homoj estas nepre protektendaj kaj
prosperigendaj. La konkretaj proponoj de Bahaa Internacia Komunumo koncernas
- en tre resumita formo - la sekvajn sferojn :
Novorientiĝo
de la Unuiĝintaj Nacioj
1. Novaj taskoj
por la Ĝenerala Asembleo
Longperspektive la popoloj de la mondo
estu pli efike kaj pli demokrate reprezentataj kaj per iom-post-ioma reduktado
de la unuopŝtata suvereneco akiru la decidoj de la Ĝenerala Asembleo
pli kaj pli ligan karakteron - precipe koncerne aferojn kiuj esencas por
la homara destino.
Kurtperspektive povus la efektivigo
de la sekvaj proponoj kontribui al fortigo de la reputacio kaj la influo
de la Ĝenerala Asembleo kaj preparus la ŝtatanaron por la realigo de
la longperspektivaj celoj:
* Membroŝtatoj estu devigataj al ĝeneralaj,
liberaj kaj regulaj balotoj. La UN-membreco dependu de tiu ĉi minimuma
demokrata normo.
* Nesolvitaj problemoj inter membroŝtatoj
pri landlimoj estu zorge ekzamenataj far internacia komisiono kaj fine
lige decidataj.
* Pere de efikaj agoj, propenendaj
far internacia eksperta teamo, la financado de la Unuiĝintaj Nacioj estu
sekurigata.
* Aldone al la loka kaj nacia lingvo
aŭ lingvoj en la lernejoj tra la mondo estu instruata komuna universala
helpa lingvo. Estu nomumata altranga internacia komisiono por skrupule
ekzameni la lingvon elektendan.
* Altranga komisiono senprokraste esploru
la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la enkonduko de unusola tutmonda monsistemo.
2. Evoluigo de
vera Ekzekutivo
Por venki la aktualan politikan malfortecon
de la Unuiĝintaj Nacioj, nome ĝian mankantan ekzekutivan funkciadon,
estas farataj la sekvaj proponoj :
* La vetoa rajto de la konstantaj membroj
de la UN-Sekureca Konsilio estu limigata.
* Estu fondata konstanta internacia
armeo sendependa de la unuopaj membroŝtatoj.
* La principo de kolektiva sekureco
ankaŭ ekster la pure militarisma sfero estu aplikata tie, kie la homaro
estas globale endanĝerigata.
* La ekzekutiva funkcio de la UN-helporganizaĵoj
estu pliampleksigata.
3. Fortikigo de
la Internacia Tribunalo
La verdiktoj de la Internacia Tribunalo
devos akiri daŭran kaj devigan karakteron por la membro-ŝtatoj. Ankaŭ
eblus plivastigi ĝian aŭtoritaton, kiu aktuale limiĝas je konfliktoj
inter la membro-ŝtatoj, je ankaŭ aferoj de aliaj UN-instancoj. Krome
estu kreataj specifaj kortumoj kaj juĝejoj por procesi kaj verdikti kontraŭ
severaj internaciaj deliktoj kaj krimoj, ekz. sur la terenoj ekologia,
terorisma kaj drogokomerca.
II.
La potencialo de la unuopulo - ĝia protektado kaj ĝia prosperigado
La plej alta celo de ŝtata agado -
kaj tiel ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en la sfero superŝtata - estas
la socia kaj kultura evoluigo. Tiaj klopodoj povas internacie sukcesi nur
se krom struktura plibonigo de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ estas observata
la protektado kaj prosperigado de la potencialo de la unuopulo, tiel ke
ekestas sin reciproke fekundiganta procezo. Tiurilate estas proponata :
1. Ekonomia evoluigo
havu vastecan aliron
Ekonomia evoluigo, kiu daŭre devas
esti tutmonde akcelata, bezonas vastecan aliron, kiu ampleksas edukadon
kaj instruadon kaj kiu certigas krom la akumulado de profito ankaŭ ties
justan distribuadon. Krome la konscio pri la ĝusta traktado de niaj komunaj
resursoj kaj materiaj rimedoj devas esti flegata. Grava tiurilata instrumento
estas la «Agenda 21 », kiu konsekvence estu tutmonde efektivigata.
2. La observado
de la homaj rajtoj estu pli severe kontrolata
Homaj rajtoj havas universalan karakteron.
Ne eblas ilin limigi aŭ malobservi pro kulturaj, religiaj aŭ politikaj
starpunktoj. Por praktike firmigi tiun ĉi fundamentan postulon estu la
observado de homaj rajtoj pli severe kontrolata kaj la ratifikado de internaciaj
homrajtaj konvencioj fare de ĉiuj membroŝtatoj akcelata. Eblus eksigi
de la Komisiono pri Homaj Rajtoj membroŝtatojn, en kiuj evidente kaj konstante
atencoj kontraŭ la homaj rajtoj estas de la ŝtato mem tolerataj aŭ eĉ
multigataj.
3. La statuso
de virinoj estu akcelata
La statuso de la virinoj bezonas pli
efikan akceladon. Ilia reprezentiĝo en gravaj instancoj kaj gremioj estu
certigata. Diskriminado kaj perfortado de virinoj definitve devas esti
eksterminataj. La familio devas esti rekonata kiel la fundamento de la
socio. En la nuna stadio de la socia evoluado havu virinoj kaj knabinoj
la prioritaton je edukiĝo kaj lernado. La principo de la egalrajteco
kaj komplementeco de la seksoj pli klare estu rekonata. Al tio ĉi kontribuu
la sekvaj praktikaj paŝoj :
* Pli da virinoj ol ĝis nun anu en
internaciaj delegacioj kaj okupu diplomatajn postenojn.
* La ratifikado de internaciaj konvencioj
por la protektado de virinaj rajtoj kaj ties efektiviĝo estu akcelata
far ĉiuj membroŝtatoj.
* La efektiviĝo de la decidoj de la
Kvara Monda Virina Konferenco en Pekino estu konsekvence observata.
4. Morala edukado
estu emfazata
Morala edukado estu pli klare emfazata.
Malgraŭ diversaj kulturaj fonoj la homaro posedas trezoron de bazaj valoroj,
kiu estas komuna al ĉiuj religioj kaj tradicioj. El ĝia vasta instruado
signife profitos kaj la individuoj kaj la sociaj komunumoj.
Tiu ĉi teksto resumas la ampleksan deklaron
« Turnopunkto por ĉiuj Nacioj » (« Turning Point for all Nations »),
kiun publikigis la Internacia Bahaa Komunumo okaze de la 50-jariĝo de
UNO. Tiu deklaro en la angla aŭ en traduko al multaj diversaj lingvoj
haveblas ĉe :
1 ) la bahaaj Naciaj Spiritaj
Asembleoj kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org
2 ) Bahá’í
International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York,
NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org
; http://www.bahai.org
Pliaj informoj ĉe :
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de
bel@bahai.de