INTERNACIA
LINGVO ĈE UN-o
PROPONO DE LA
BAHAA KOMUNUMO
En oktobro 1995 la Bahaa Internacia Komunumo ( NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron ) publikigis sub la titolo « Turnopunkto por ĉiuj nacioj » ( Turning Point for All Nations ) dokumenton, kies subtitolo estas : « Deklaro de la Bahaa Internacia Komunumo okaze de la 50jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj ». Tiu deklaro estas samtempe kaj profunda pristudo de la situacio de la UN kaj proponaro por ĝia pluevoluigo. Inter la proponoj por « Difini la rolon por la UN ene de la estiĝanta internacia ordo » estas farata interalie ankaŭ propono rilate internacian helpan lingvon. Kio tie legeblas estas probable konsiderinda kiel la aktuala oficiala opinio de la bahaa komunumo tiurilate. Sekvas la koncerna paragrafo III A. 4 « Devontigo al universala helpa lingvo kaj komuna skribo » kune kun la du rilataj klarigaj notoj :
"Por la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj aktuale uzas ses oficialajn lingvojn, aŭ la elekto de unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ la kreo de nova por la uzado kiel helpa lingvo en ĉiuj ĝiaj forumoj signifus konsiderindan avantaĝon. Tia paŝo jam delonge estas proponita far multaj grupoj, de la esperantistoj ĝis mem la Bahaa Internacia Komunumo (1). Krom al ŝparo de mono kaj simpligo de administraj procedoj tia paŝo signife kontribuus al la antaŭenigo de spirito de unueco."
"Ni proponas la nomumon de altnivela komisiono kun membroj venantaj el diversaj regionoj kaj el rilataj terenoj, enklude de lingvistoj, ekonomistoj, socisciencistoj kaj homoj el edukado kaj la amaskomunikiloj, por komenci zorgan studadon de la afero de internacia helpa lingvo kaj adopto de komuna skribo."
"Ni antaŭvidas, ke fine la mondo neeviteble devos adopti unu universale agnoskitan helpan lingvon kaj skribon por instruiĝo en lernejoj tra la tuta mondo kiel suplementon al la lingvo aŭ lingvoj de ĉiu lando. La celo estas faciligi la transiron al globala socio pere de plibonigita komunikado inter nacioj, reduktado de administraj kostoj por komercado, registaroj kaj aliaj envolvitaj en globalajn entreprenojn, kaj ĝenerala fortikigo de pli elkoraj rilatoj inter ĉiuj anoj de la homara familio (2)."
Tiu ĉi propono estu konsiderata laŭlitere. Ĝi neniel imagas la rifuzadon de iu ajn vivanta lingvo aŭ kulturo.
(1) «
Rilate
la tutan demandon de Internacia Lingvo.... Ni, kiel bahaanoj, tre deziras
la kiom eble rapidan adopton de universala helpa lingvo; ni tamen ne estas
la protagonistoj de iu ajn specifa lingvo por plenumi tiun postenon. Se
la registaroj de la mondo interkonsentos pri iu ekzistanta lingvo aŭ pri
planita, nova lingvo por la internacia uzado, ni elkore subtenos ĝin,
ĉar ni kiom eble rapide deziras vidi la efektiviĝon de tiu paŝo survoje
al la unuigo de la homaro. » (Shoghi Effendi, Directives of the Guardian;
Wilmette, Ill.; Bahá'í Publishing Trust; p. 39)
Farante tiun ĉi proponon ni deziras
atentigi pri la termino « helpa ». La bahaaj instruoj alte taksas kaj
subtenas kulturan diversecon, ne unuformecon. Nuntempe ni tial ne imagas
la altrudon de unu sola lingvo tra la tuta mondo. Ni preferus vidi, ke
la popoloj kaj nacioj konservos siajn lokajn kaj naciajn lingvojn - dum
ili samtempe estos kuraĝigataj lerni universalan lingvon. Certe tia universala
lingvo estu fine instruata, kiel deviga studobjekto, en ĉiuj lernejoj
de la mondo. Sed tio neniel limigu la legitiman esprimiĝadon de nacia
kaj loka lingva kaj kultura diverseco.
(2) « La tago alproksimiĝas, kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon », skribis Bahá'u'lláh fine de la deknaŭa jarcento. « Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon. » (Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1983, p. 250)