LA UNUECO DE LA RELIGIOJ
La principo de la unueco de la religioj troviĝas centre inter la bahaaj instruoj. Bahá’u’lláh klarigis, ke la homaro disvolviĝas laŭ kolektiva kreska procezo simila al la kreskado de individuo : la homo komencas sian vivon kiel senhelpa infano kaj atingas maturecon tra sinsekvaj ŝtupoj, tiel same la homaro komencis sian kolektivan socian vivon per primitive kaj iom post iom atingas maturecon.En la kazo de la individuo estas klare, ke ties evoluo rezultas el la edukado far gepatroj, instruistoj kaj la ĝenerala socio. Sed kio estas la gvida forto de la kolektiva homara evoluo ?
La respondo de la Bahaa Kredo al tiu ĉi demando estas: la « revelaciita religio ». En unu el Siaj ĉefaj verkoj, la Kitáb-i-Íqán (Libro de Certeco), Bahá’u’lláh klarigis, ke Dio, la Kreinto, intervenis kaj daŭre plu intervenos en la homara historio pere de elektitaj Mesaĝistoj. Tiuj ĉi Mesaĝistoj, kiujn Bahá’u’lláh nomas « Manifestiĝoj de Dio » estas precipe la fondintoj de la grandaj revelaciitaj religioj, kiel Abrahamo, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo, Mahometo ktp.
La spirita impulso, kiu akompanis la venon de tiuj ĉi Manifestiĝoj kune kun la influo de Iliaj instruoj kaj la sociaj sistemoj establitaj tra Iliaj leĝoj kaj diaj ordonoj estas tio, kio ebligas al la homaro progresi. Simple dirite : la Manifestiĝoj de Dio estas la ĉefedukantoj de la homaro. Rilate la diversajn ekzistantajn religiojn, kiuj aperis dum la homara historio, Bahá’u’lláh diris: « Tiuj ĉi principoj kaj leĝoj, tiuj ĉi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj, devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝita al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamitaj ».
Tiel la principo de la religia unueco signifas, ke ĉiuj grandaj religifondintoj - la Manifestiĝoj - venas de Dio kaj ke ĉiuj religiaj sistemoj establitaj far Ili estas parto de la sama plano de Dio. Fakte ekzistas nur unu sola religio, la religio de Dio. Tiu ĉi unu sola religio daŭre evoluas kaj ĉiu unuopa religia sistemo reprezentas ŝtupon de la evoluado de la tuto. La Bahaa Kredo reprezentas la aktualan ŝtupon de tiu ĉi religia evoluado. Por emfazi, ke ĉiuj instruoj kaj agoj de la Manifestiĝoj havas ne homan originon sed estas gvidataj far Dio, Bahá’u’lláh uzis la terminon « Revelacio » por priskribi la fenomenon, kiu okazas, kiam aperas Manifestiĝo.
Specife la skriboj de la Manifestiĝoj reprezentas la seneraran Vorton de Dio. Tiuj ĉi skriboj konsistigas aparte gravan parton de la revelacia fenomeno, ĉar ili restas ankoraŭ longe post kiam la surtera vivo de Manifestiĝo finiĝis.
Religia historio estas komprenata kiel sinsekvo de revelacioj de Dio kaj la termino « progresa revelacio » estas uzata por priskribi tiun ĉi procezon. Tiel, laŭ bahaa vidpunkto, progresa revelacio estas la gvida forto por la homa evoluado kaj la Manifestiĝo Bahá’u’lláh estas la plej juna kazo de tiu ĉi daŭre progresanta revelacia procezo. Bahá’u’lláh instruis, ke la tempa intervalo inter du Manifestiĝoj longas ĉirkaŭ mil jarojn. Li ankaŭ instruis, ke la revelacia procezo ne finiĝas per Lia revelacio kaj ke alia Manifestiĝo venos post Li, tamen ne antaŭ la paso de mil jaroj ekde de la apero de Bahá’u’lláh. Laŭ la bahaaj skriboj la revelacia procezo senfine daŭros kaj la homaro vidos ankoraŭ la aperadon de granda nombro da Manifestiĝoj.
Por eble pli klare fokusi la bahaan koncepton pri religio, oni povas kompari ĝin kun aliaj konceptoj pri kio estas religio. Unuflanke troveblas la vidpunkto, ke la diversaj religiaj sistemoj rezultas el la homa strebado al la vero. Laŭ tiu ĉi koncepto la fondintoj de la grandaj religioj ne revelacias Dion al ni sed estas pli-malpli filozofoj aŭ pensuloj, homaj estaĵoj, kiuj je la malkovrado de la vero eble pli progresis ol aliaj. Tia kompreno ekskludas la ideon pri la baza unueco de la religioj, ĉar la diversaj religioj estas konsiderataj kiel reprezentantoj de diversaj opinioj kaj kredoj, kiujn ekhavis erarivaj homoj - sed ne kiel seneraraj revelacioj de la vero el unu sola fonto.
Aliflanke multaj ortodoksaj adeptoj de diversaj religiaj tradicioj asertas, ke la profeto aŭ fondinto de ilia specifa tradicio vere revelaciis Dion al la homaro, sed ke la aliaj religifondintoj estas profetoj falsaj aŭ almenaŭ malplivaloraj. Ekzemple, multaj judoj kredas, ke Moseo estis vera Mesaĝisto de Dio, sed ke Jesuo ne estis. Simile multaj kristanoj kredas je la revelacio de Jesuo sed konsideras Mahometon kiel falsan profeton kaj taksas Moseon kiel malplivalora ol Jesuo.
La bahaa principo de la unueco de la religioj funde malsimilas ambaŭ tiujn tradiciajn konceptojn. Ke malsamas kelkaj instruoj de la grandaj religioj, tion Bahá’u’lláh atribuis ne al homa erarivo de la fondintoj, sed al la malsamaj bezonoj de la epokoj, en kiuj tiuj revelacioj okazis. Krome Li klarigis, ke multaj homaj eraroj eniĝis en la religioj per falsado de tekstoj kaj aldonado de fremdaj ideoj. Por bahaanoj neniu el la religifondintoj superas alian. Shoghi Effendi resumis tiun ĉi vidpunkton per la sekvaj vortoj:
« La fundamenta principo deklarita far Bahá’u’lláh estas laŭ la firma kredo de la adeptoj de Lia Kredo, ke religia vero estas ne absoluta sed relativa, ke Dia Revelacio estas daŭra kaj progresa procezo, ke ĉiuj grandaj religioj de la mondo havas dian originon, ke iliaj bazaj principoj komplete harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unu kaj la sama, ke iliaj instruoj estas nenio alia ol facetoj de unu vero, ke iliaj funkcioj estas komplementaj, ke ili diferencas nur je la neesencaj aspektoj de iliaj doktrinoj, kaj ke iliaj misioj reprezentas sinsekvajn ŝtupojn de la spirita evoluado de la homa socio. »
***
Bahá’í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, http://www.bahai.org ; bic-nyc@bic.org