La emancipiĝo de virinoj, la atingo
de plena egalrajteco inter la seksoj, estas esenca trajto de homa progreso.
Senegaleco ne nur malhelpas la disvolviĝon de virinoj sed de civilizado
mem. Daŭre deteni plenan egalrajtecon de duono de la homaro ofendas la
homan dignon. Krome tiel viroj kaj virinoj konservas damaĝajn sintenojn
kaj kutimojn, kiuj pasas de la familio al la laborejo, al la politika vivo
kaj fine en la internaciajn rilatojn. Neniel, ĉu morale, biologie aŭ
tradicie, eblas pravigi malegalecon. La morala kaj psika klimato necesa
por la establado de socia justeco kaj tutmonda paco kreiĝos nur kiam virinoj
atingos plenan egalrajtecon kun viroj en ĉiuj sferoj de la vivo.
La sistema subpremado de virinoj estas
okulfrapa kaj tragika historia fakto. Virinoj estas malhelpataj realigi
siajn plenajn potencialojn pro la limigo je malvastaj agadsferoj en la
socia vivo, pro ekskludo el lern- kaj studeblecoj, pro deteno de bazaj
homaj rajtoj kaj pro elmetado al perforto kaj malhoma traktado. Praaĝaj
kutimoj de subpremado reflektiĝas en la populara kulturo, literaturo kaj
arto, en leĝoj kaj eĉ en religiaj skriboj ; ili daŭras trapenetri ĉiujn
aspektojn de la vivo. Malgraŭ ĉiaj progresoj je la politikaj kaj sociaj
rajtoj de virinoj estas tamen plena egalrajteco neniel atingita.
La damaĝaj efikoj de seksaj antaŭjuĝoj
difektas la socian vivon. Prosperoj por virinoj malfacilas. Atingi plenan
egalrajtecon necesigas novan komprenon pri la senco de la homa vivo kaj
pri kiel interrilati, kompreno kiu devigos al reformado de la personaj
vivoj kaj tiel de la tuta socio. La klopodoj venki senegalecon devigas
plenan engaĝiĝon de ĉiuj viroj, virinoj, junuloj kaj infanoj.
Anoncante la Dian intencon por nia epoko,
antaŭ pli ol jarcento kaj unuafoje en la religia historio, proklamis Bahá’u’lláh,
la Fondinto de la Bahaa Religio, la principon de la egaleco de virinoj
kaj viroj, dirante : « Virinoj kaj viroj estis kaj ĉiam estos egalaj
antaŭ Dio. » Atingi egalajn rajtojn kaj privilegiojn por virinoj
kaj viroj estas laŭ Bahá’u’lláh antaŭkondiĉo por atingi la pli
vastan unuecon, kiu firmigos la bonfarton kaj sekurecon de ĉiuj popoloj.
La bahaaj skriboj emfazas : « Kiam ĉiuj homoj ricevos la samajn lerneblecojn
kaj la egaleco inter viroj kaj virinoj estos realigita, tiam la fundamentoj
por militado estos komplete detruitaj ».
La plena kaj egaleca partoprenado de
virinoj en ĉiuj sferoj de la vivo estas esenca por socia kaj ekonomia
disvolviĝado, por la malaperigo de militoj kaj fine la establiĝo de unuigita
mondo. En la bahaaj skriboj la egaleco de la seksoj estas angulŝtono de
la Dia plano por la homara disvolviĝo kaj prospero : « La homa mondo
posedas du flugilojn : la viran kaj la inan. Tiom longe kiel tiuj du flugiloj
ne estos egale fortaj la birdo ne flugos. Eksterordinarajn atingojn la
homaro ne faros, al la altoj de veraj atingoj la homaro ne povos flugi
antaŭ ol la virinoj atingos la saman rangon kiel viroj kaj antaŭ ol ili
povos same aktivi. Kiam la du flugiloj ... fariĝos egale fortaj kaj ĝuos
la samajn antaŭkondiĉojn la flugo de l' homo treege kaj eksterordinare
altiĝos. »
La bahaaj skriboj diras, ke proklami
egalecon ne signifas nei la ekzistadon de funkciaj diferencoj inter virinoj
kaj viroj sed male konfirmas la komplementecon de la roloj de viroj kaj
virinoj en la familio same kiel en la socio. Dirante, ke akiri sciojn servas
kiel « ŝtuparo por la [homa] leviĝo », Bahá’u’lláh preskribas
identan edukadon por virinoj kaj viroj, kondiĉe ke la cirkonstancoj tion
permesas. Se ili tamen ne permesas estu prioritate edukataj virinoj kaj
knabinoj. Malgraŭ ke ambaŭ gepatroj estas responsaj por la edukado de
siaj infanoj, povas tamen la profitoj de lernado kaj studado penetri en
la socion plej efike tra edukitaj patrinoj kaj tial la edukado de knabinoj
estas aparte grava.
Estimado kaj protektado de patrineco
ofte estas uzataj kiel pravigo por socie kaj ekonomie malfavori virinojn.
Tia diskriminaciado devas ĉesi. Granda honoro kaj nobleco estas rajte
aljuĝataj al patrineco kaj la edukado de infanoj. La granda defio por
la socio estas provizi eblecojn por plena kaj egala partoprenado de virinoj
en ĉiuj aspektoj de la vivo kaj samtempe adekvate subteni patrinojn.
Asertante, ke virinoj kaj viroj dividas
similan « staton kaj rangon » kaj « estas egale la ricevantoj
de povoj kaj dotoj de Dio », la bahaaj instruoj ofertas modelon de
egaleco baziĝanta sur la koncepto de partnereco. Nur kiam virinoj plene
partoprenos en ĉiuj sferoj de la vivo kaj eniros la gravajn decidajn kampojn,
la homaro estos preparita por entrepreni la sekvan paŝon de sia kolektiva
disvolviĝo.
Eliminadi diskriminacion Kontraŭ virinoj
estas spirita kaj morala devo, kiu fine kondukos al leĝaj, ekonomiaj kaj
sociaj reformadoj. Tamen ne sufiĉas helpi virinojn pli multnombre
okupi gravajn kaj aŭtoritatajn poziciojn. Ne eblos atingi egalecon sen
fundamentaj ŝanĝiĝoj de sintenoj kaj valoroj de individuoj same kiel
de ties sociaj radikoj. Socio baziĝanta sur partnereco, en kiu agresado
kaj uzo de forto estas anstataŭigitaj per kooperado kaj interkonsiliĝado
necesigas la transformiĝon de la homa koro.
La damaĝaj efikoj de malegaleco ankaŭ
la virojn malhelpas maturiĝi kaj akiri tiujn kvalitojn, kiujn postulas
la defioj de la nova jarmilo. « Tiel longe kiel virinoj estos detenataj
atingi siajn plej altajn eblecojn », diras la bahaaj skriboj, « tiel
longe viroj ne povos akiri la grandecon, kiu al ili eblas. » Esencas,
ke viroj engaĝiĝas en celkonscia, zorga ekzamenado de sintenoj, sentoj
kaj kondutoj, kiuj baras la vojon al egaleco.
Tiu ĉi teksto estas ellaborita surbaze
de la la deklaro « Two Wings of a Bird : The Equality of Women and Men
» (« Du Flugiloj de Birdo : La Egaleco de Virinoj kaj Viroj ») de la
Nacia Spirita Asembleo de la bahaanoj en Usono. Tiu deklaro en haveblas
ĉe : la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj
(kies adresoj troveblas i.a. sub http://www.bahai.org) aŭ rekte ĉe: Bahá’í International
Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822,
USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566 ; bic-nyc@bic.orghttp://www.bahai.org
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
https://bel.bahai.de bel@bahai.de