Reveno al BEL.

VIVO DE ‘ABDU’L-BAHÁ
de Anja Niemand


ENKONDUKO.

JUNAĜO EN EKZILO KUN BAHÁ’U’LLÁH ( 1844-1892 ).

UNUSOLA GVIDANTO AŬTORITATA POST LA MORTO DE BAHÁ’U’LLÁH ( 1892-1921 ).

VOJAĜOJ AL OKCIDENTO POR DISKONIGI BAHAISMON ( 1911-1913 ).

DUA MONDMILITO KAJ VIVOFINO EN AKKO ( 1914 - 28an de novembro 1921 ).


Enkonduko

La provo priskribi la vivon de ‘Abdu’l-Bahá estas afero, kiu kaŭzis al mi malfacilaĵojn pro tio, ke mi sciis jam antaŭe, kiel maltrafe kaj supraĵe mi pentros tiun ĉi eminentan personecon. Legi kaj studi la tutan literaturon ne sufiĉas por ekkoni, kiu rango konvenas al ‘Abdu’l-Bahá interne kaj ekstere de la Bahaa Komunumo.

‘Abdu’l-Bahá estas vivosperto, kiu estas ne sufiĉe spertebla ĝis la fino de la vivo.

Vi sentos tion, se vi legos epizodojn el lia vivo, en kiuj estas priskribite kiel li efikis sur homoj de ĉiu raso, rango, religio, de ĉiu aĝo kaj sekso. Vi vidos tion, se vi rigardos liajn multnombrajn eseojn, leterojn, prelegojn, kiuj kovras sennombrajn temojn de la homa kaj socia vivo, en klara kaj facila lingvo, precize kaj trafe en tio, kion li volas esprimi. Tio estas sentebla, se vi rigardas lian vivo - kaj sufero - vojon, kiu estas la rekta pruvo por tio, ke liaj vortoj kaj agoj estas en perfekta konformeco kaj harmonio.

Tio nepre evidentiĝas, se vi klopodas klarigi la rangon, kiun aljuĝis al li lia patro, la fondinto de la plej juna mondreligio, religio pretendanta unuigi la korojn de ĉiuj homoj.

Mi pensas, ke mi bezonus multajn horojn por priskribi la vivon de ‘Abdu’l-Bahá en ĝiaj multaj facetoj. Plej facile estos por mi montri al vi la 'misteron de Dio', kiel Bahá’u’lláh nomas sian filon, pere de lia vivovojo. Mi esperas peri al vi malgrandan impreson pri la grandeco de tiu personeco.

Reveno al la Komenco.
Ekzila Junaĝo de ‘Abdu’l-Bahá. (1844-1892)

Abbás Effendi, kiu poste alprenis la titolon ‘Abdu’l-Bahá ( t.e. la Servanto de Bahá ), naskiĝis en Teherano la 23an de Majo 1844, en la sama nokto, en kiu Báb deklaris sian mision. Tiu ĉi estis profeto, antaŭulo de Bahá’u’lláh, kaj ankaŭ fondis memstaran religion. La unuajn ok vivojarojn la malgranda Abbás Effendi pasigis en bonstato kaj harmonio, instigite de la interkomunikado kun distingitaj personoj, kiuj vizitis la hejmon de lia patro Mírzá Husayn ‘Alí, kiu poste alprenis la nomon Bahá’u’lláh. Li estis filo de ŝtatministro. Kiam la patro de Bahá’u’lláh mortis, la registaro deziris, ke li okupu la postenon de sia patro. Sed Bahá’u’lláh rifuzis la proponon. Ĉar li havis eksterordinaran allogpovon, multaj homoj konsultis lin por ekhavi konsilojn pri malfacilaj aferoj.

Li fariĝis kuraĝa Babano kaj baldaŭ gvidis la sekvantojn de Báb, kiam tiu estis malliberigita pro sia kredo. Kiam unu el la sekvantoj de Báb faris atencon kontraŭ la ŝaho, Bahá’u’lláh estis ĵetita en la plej grandan malliberejon de Teherano. La popolaĉo trarabis lian domon kaj lia familio estis senigita de siaj posedaĵoj kaj lasita en mizero.

‘Abdu’l-Bahá estis okjara, kiam li ricevis permeson viziti sian patron en la malliberejo. Li vidis lin dum la ĉiutaga promeno kaj estis tiel konsternita, ke li svenis ! Fine Bahá’u’lláh estis liberigita, kaj li kaj lia tuta familio kun aliaj kredantoj devis forlasi la urbon. Ili devis transiri la montaron de okcidenta Irano en la plej malvarma vintra tempo sen konvena vestaro kaj nutraĵo direkte al Bagdado : la komenco de ekzilo, kiu estis daŭronta 56 jarojn por ‘Abdu’l-Bahá.

‘Abdu’l-Bahá neniam frekventis lernejon aŭ kolegion, sed lernis avide ĉion, kio estis prezentita al li. Lia plej grava instruanto estis lia patro. Jam kiam li estis infano, eminentuloj akceptis kaj admiris lian saĝecon kaj juĝo-kapablon, rekonante lin kiel samrangulon. Nun, kiam la ekzila vivo komenciĝis, li montris spiritan kaj korpan eltenpovon, fortecon kaj paciencon por helpi la familion tiom, kiom tio estis ebla.

‘Abdu’l-Bahá, kiel unua, intense komprenis la rangon kaj la antaŭdestinon de Bahá’u’lláh, kvankam Li ankoraŭ ne deklaris sian mision publike. Tion Bahá’u’lláh faris nur en 1863 en Bagdado. Tiu ĉi konscio donis al ‘Abdu’l-Bahá supernaturan energion, nutritan samtempe de la aparta kora kaj amema rilato inter la patro kaj la filo.

La familio estis ekzilita al Konstantinopolo en 1863 kaj baldaŭ poste al Adrianopolo, kie la grupo restis kvin jarojn. En 1868 la ekzilitoj, kiuj intertempe kreskis al grupo de ĉirkaŭ 70 kredantoj, estis plusenditaj al Akko en Palestino, siatempe naŭza kaj haladza fortikaĵa urbo de la Turka Imperio, en kiu estis malliberigitaj ĉiuj, kiuj estis krimuloj aŭ iamaniere malplaĉis al la turka registaro.

Intertempe ‘Abdu’l-Bahá fariĝis reprezentanto de Bahá’u’lláh : Li akceptis tiujn, kiuj deziris interparoli kun lia patro, li kontaktis la urbestrojn, politikistojn kaj pastrojn. Li reakordigis, repacigis kaj organizis. Iam ĉiuj malliberuloj malsaniĝis je tifo, malario kaj disenterio pro la nepriskribeble mizeraj higienaj kondiĉoj ( malpura akvo, nesufiĉa nutraĵo ) kaj la neeltenebla varmego. Tiam ‘Abdu’l-Bahá flegis ĉiujn kun granda zorgemo, manĝigis ilin, maldormis apud ili, ĝis li same grave malsaniĝis pro elĉerpiĝo.

Iom post iom ‘Abdu’l-Bahá ekkontaktis la loĝantojn de Akko, kiuj kredis, ke la Bahaanoj estas krimuloj kaj devas esti traktataj kiel tiaj. Kvankam li estis malhelpata en tiuj klopodoj, li tamen sukcesis post kelkaj jaroj konkeri la korojn de tiuj ĉi homoj. Li fariĝis altira centro por ĉiuj, kiuj serĉis konsilon. Li zorgis pri la plej malriĉaj, havigante al ili nutraĵon. Fine ‘Abdu’l-Bahá sukcesis atingi, ke la rigoraj kondiĉoj de la mallibereco estis mildigitaj tiel, ke Bahaaj pilgrimantoj rajtis viziti Akkon kaj ke la izoleco iom post iom estis ĉesigita. Li fine povis lui eĉ kamparan domon, tiel ke Bahá’u’lláh, kiu naŭ jarojn ne vidis verdaĵon, povis pasigi siajn lastajn vivojarojn en la kamparo. ‘Abdu’l-Bahá mem restis en Akko por zorgi pri ĉio.

Reveno al la Komenco.
Unusola gvidanto aŭtoritata de Bahaismo. (1892-1921)

En 1892 Bahá’u’lláh forpasis, kaj en sia testamento li difinis ‘Abdu’l-Bahá-n kiel sian posteulon kaj unusolan rajtigiton por la interpretado de liaj skriboj. Li skribis : « Kiu turnas sin al li, tiu sin turnis al Dio, kaj kiu deturnas sin de li, tiu sindeturnas de mia beleco, malakceptis mian pruvon kaj pekis kontraŭ mi ».

Per tio Bahá’u’lláh klarigis nemiskompreneble la rangon de ‘Abdu’l-Bahá kiel la centro de respekto de ĉiu Bahaano. Li karakterizas lin kiel 'lian pruvon'. Tio signifas, ke la persono ‘Abdu’l-Bahá, liaj vortoj, liaj agoj montras la forton kaj la eblojn de la revelacio de Bahá’u’lláh. Lia gvido, liaj interpretadoj de la Skriboj montras la ekzaktan direkton por la realigo de la plano, kiun Bahá’u’lláh formulis : la realigo de la unueco de la homaro.

Por neniu homo eblas kompreni la rangon de revelacianto. En la Bahaa religio la malkaŝanto mem nomumas 'normalan' homon kiel peranton inter li kaj liaj sekvantoj. Per tio la Bahaanoj, kiuj akceptis ‘Abdu’l-Bahá-n, estis, estas kaj estos protektataj de memdetruo kaj nepripensitaj paŝoj, kio estigus disigon kaj malunuecon. Tio estas unika kaj nekomparebla rolo en la tuta religia historio ĝenerale.

En 1901 ‘Abdu’l-Bahá kaj lia familio kaj Bahaaj geamikoj ankoraŭ estis en strikta mallibereco en Akko kaŭze de malica kalumnia kampanjo. Sed tio ne malhelpis ‘Abdu’l-Bahá-n havi viglajn kontaktojn kun multege da Bahaanoj kaj fari grandegan korespond-laboron al demandantoj kaj kredantoj el ĉiuj partoj de la mondo. Multe da tempo li oferis por viziti malsanulojn kaj malfeliĉulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malriĉaj kvartaloj de Akko neniu gasto estis pli bonvenigata ol la 'Majstro' .

Al plejmulto da homoj la malfacilaĵoj de mallibereja vivo kaŭzus terurajn suferojn, sed por ‘Abdu’l-Bahá ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo li skribis :

« Ne malĝoju pro mia mallibereco kaj malbonsorto; ĉar tiu ĉi mallibereco estas mia belega ĝardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono, kiu glorigas min inter justuloj. »

Ĉiu povas esti feliĉa en la kondiĉoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ĝojo. Sed se oni estas feliĉa kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilaĵoj kaj ĝenerala malsano, tio ĉi estas pruvo de nobleco.

Ekzistas multnombraj raportoj de plej diversaj pilgrimantoj, kiuj rakontis pri vizitoj en la hejmo de ‘Abdu’l-Bahá en la tempo de plej granda mizero. Ekzemple s-ro Thornton Chase resumis siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akko jene :

« Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loĝas en la 'Plej Sankta Malliberejo'. Ĝi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreaĵoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de ĉiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondiĉoj, estas ekster tiuj ŝtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Ĉiuj zorgoj, tumultoj, ĉagrenoj aŭ mondaj deziroj estas forigitaj de tie. »

Reveno al la Komenco.
Vojaĝoj al Okcidento por diskonigi Bahaismon. (1911-1913)

En Septembro 1908 ‘Abdu’l-Bahá estis fine liberigita el la malliberejo Akko kaŭze de la Junturka Revolucio. Li estis 64-jara. Nun nova vivoparto komenciĝis por li. Li translokiĝis de Akko al Hajfo kaj de Hajfo al Aleksandrio, daŭrigante ĉiujn aktivecojn de la pli frua vivo en Akko. Tiam en 1911 li ekiris por sia unua vizito en la okcidenta mondo.

La unua celo estis Londono. Li kunvenis kun eminentuloj, politikistoj, personecoj de la socia vivo kaj ankaŭ kun ordinaraj homoj. Li prelegis en preĝejoj kaj universitatoj por proklami la mision de Bahá’u’lláh kaj por paroli pri la spirita naturo kaj la antaŭdestino de la homo. Krome li kuraĝigis la unuajn okcidentajn Bahaanojn vivi respondecan kaj virtan vivon.

Post Britujo li vizitis Parizon, kie lia tempo estis ankaŭ plenigita per ĉiutagaj prelegoj, konferencoj, paroladoj kun ĉiuspecaj homoj el diversaj nacioj. Post tio li revenis Egiptujon, restis tie en la vintra intertempo kaj vojaĝis al Usono en Aprilo, respondante al fervora invito de la amerikaj Bahaanoj. Tie li vojaĝis du monatojn, ŝipiris al Britujo, kie li parolis en Esperanto-asocio, kuraĝigante la aŭskultantojn lerni la Internacian Lingvon.

Sekvis pluraj vojaĝoj tra Eŭropo, post kio li reatingis Hajfon en 1913.

Reveno al la Komenco.
Unua Mondmilito kaj vivofino en Akko.

‘Abdu’l-Bahá tiam estis sepdek-jara, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaĝoj, eluzis liajn korpajn fortojn. Lia sano forte suferis pro vivo plena de ŝarĝiteco : li malsaniĝis je tuberkulozo en sia infanaĝo, vivadis en haladza, malhela ĉambro, antaŭe uzita kiel kadavrejo, sen mebloj, sekve de kio li suferis je reŭmatismo kaj sentis la postsekvojn de frostoŝveloj sian tutan vivon. Oni povas imagi, kiajn fortojn kaj energion sub tiaj cirkonstancoj li devis eluzi en sia aĝo por vojaĝadi kaj publike paroladi.

En tiu situacio li verkis « Tabuleton al la Kredantoj en Oriento kaj Okcidento »:

« Amikoj, venas la tempo, kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris ĉion, kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Bahá’u’lláh ĝis la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum ĉiuj jaroj de mia vivo. Ho, kiel mi sopiras, ke la kredantoj prenu sur siajn ŝultrojn la respondecon por la Kredo ! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Plejglora ! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo ! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio ! »

Rimarkinda ekzemplo de la antaŭvidemo de ‘Abdu’l-Bahá montriĝis en la monatoj tuj antaŭ la Unua Mondmilito. En tempo de paco en Hajfo ordinare estis granda nombro da pilgrimantoj, sed de tiu tempo li iom post iom forsendis la pilgrimantojn, kiuj estis en Hajfo. Kun la komenco de la milito ‘Abdu’l-Bahá denove fariĝis malliberulo de la turka registaro.

Dum la milito li estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de la homoj ĉirkaŭ li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko por ĉiuj - kaj Bahaanoj kaj aliaj -, kiuj suferis malsaton.

Kiam la milito estis finita, al ‘Abdu’l-Bahá estis donita kavalireco de la Brita Imperio pro liaj nekompar- eblaj meritoj dum la milito. En 1921, la 28an de Novembro, post tago kun multaj aktivecoj ‘Abdu’l-Bahá mortis tiel kviete, ke ŝajnis, ke li trankvile endormiĝis. La sekvantan matenon okazis la entombigo. Mi citas s-inon Bromfield :

« … malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio... Post duhora irado ili atingis la tomboĝardenon de Báb... Dum la granda amaso premis sin de ĉiuj flankoj ... reprezentantoj de diversaj sektoj, Islamanoj, Kristanoj kaj Judoj, ĉiuj kore flamantaj per varmega amo al ‘Abdu’l-Bahá, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaŭpreparitaj, levis la voĉojn en laŭdo kaj bedaŭro, donante la lastan adiaŭan omaĝon al la amato. Tiel unuvoĉe ili aklamis Lin, kiel saĝan edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu ĉi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio ŝajnis resti direbla por Bahaanoj. »

Reveno al la Komenco.
Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
Faksilo +49-(0)6192-9929-99
  <https://bel.bahai.de>
<bel@bahai.de>