Kanada viro 30jaraĝa. Alkoholo-maniulo
deziranta tute ĉesigi la drinkadon estis kuracata de la Buiti-o en Francio
dum aprilo 1999.
"Estas tre probable, ke la ibogaino nuligos la drogo-mankon.
Tion ĝi faris por mi.
Kvankam efikas la kuracado, sole ĝi ne povas definitive resanigi.
Ĝi ebligas mildigi la mankon dum kelkaj tempoj kaj ebligas utiligi tiujn
tempojn por trovi novan vojon al daùraj ŝanĝiĝoj.
La vizioj dum la kuracado klarigos al vi iujn eventojn de via vivo.
Tiuj vizioj kaj tiu nova percepto de si mem ebligos al iu fariĝi
pli respondeca, kaj eble estos la ŝlosilo de kompleta ŝanĝiĝo daùra.
La ibogaino gvidos vin en la personaj ŝanĝiĝoj realigendaj..." |