MEYAYA : la unua trilingva retejo dediĉita al la iboga'
[AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ

kuraco Buiti-a || Buiti' kaj alkoholo || iboga' kaj dependeco || forumo
Atesto
Liberigita de la heroino kaj
de la metadono far la Buiti'

meyaya@iboga.org
racine Iboga
Svisa viro 35jaraĝa uzis la heroinon kaj la metadonon. Li forte deziris definitive ĉesigi sian dependecon. Li estis kuracata de la Buiti' en Kamerunio dum septembro 1998.

...Aùdinte pri la Iboga' jam de kelkaj jaroj, kaj post longa periodo "malhela" ne havante pro mia ĉiutaga vivo la volon por "eltiriĝi", mi trovis en la Interreto adreson, kie eblis kuracado per la iboga' sen malŝparo de 10 aù 20000 USD en kliniko sed laù pli folklora kaj malpli multekosta maniero.

Kun amiko mi do iris en Afrikon kaj tie oni ludis por ni la "grandan teatraĵon". Por gluti la Eboga-on ni pasigis tri tagojn da kvazaù fasto, tri noktojn da ceremonioj kaj ni ĉeestis ofertojn...
Dum la tria vespero ni manĝis la radikojn...
Mi preterlasas la detalojn...

Morgaùe ni estis travivintaj la morton kaj la renaskiĝon, ni estis resanigitaj de niaj malbonoj, ni fariĝis buiti-anoj.
Ni estis lacegaj sed "senigitaj"... eblis la renaskiĝo.
Tio estis mia unua kontakto kun Afriko kaj estis unu el la plej fortaj spertoj, kiujn mi travivis. Ja funkcias la iboga'.

Poste ne estas facile, necesas volado, ktp...
Nun por mi ĉio glatas, pasis nur kelkaj monatoj sed mi estas optimisma...
Mia amiko reiris kun siaj demonoj 

Buiti' kaj dependeco
- atesto -

[BUITI-O KAJ ALKOHOLO] [AKCEPTEJO] [FOTALBUMO] [ENHAVTABELO] [INDEKSO] [INFORMOJ