( skribmaniero uzita de la Buiti-anoj
Fang-aj,
inspirita de la tradukoj de la Biblio en fang-a lingvo fare de la
unuaj misiistoj )
La leksikono estos iom post iom plirichigita
la inicaj gradoj |
Etema |
la ne-inicito |
Mvon (pl. bemvon) |
la kandidato je la inicado |
Bandzi, Bandji, Banji |
( vorto Mitsogho-a )
la inicito, la vidinto |
Nima |
la plejaĝa inicito. |
Kombo |
tiu, kiu rajtas inici |
|
la celebrantoj |
-
Beti
-
harpoludanto
|
-
Kambo (Ekambo)
-
ordiganto de la ceremonio, "ĝendarmo", kiu ĉeestas por respektigi la
ritaron, por pririgardi la partoprenon de ĉiuj, por vigligi la senenergiulojn
kaj por veki la dormantojn (li havas spadon kaj torchon).
|
-
Kombo
-
la inicestro aù tiu, kiu rajtas inici ĉar li konas la plantojn. Li ankaù
estas tiu, kiu rajtas organizi ceremonion, t.e. la posedanto de templo.
|
-
Nganga
-
origine en Gabonio tiu vorto indikas la diveniston-kuraciston. En la Buiti'
ĝi ekskluzive signifas la "pastron". Li estas la ĉefa aganto de la ceremonio,
la peranto inter la homoj kaj la dioj. Li havas du kunhelpantojn. Li mem
reprezentas Nzame'-n kaj la du kunhelpantoj reprezentas Nyingone'-n
kaj None'-n.
|
-
Nima na Kombo
-
Li rolas kiel profana intendanto : li zorgas pri la tuta organizado materia
de la ceremonio.
|
-
Yembe
-
Tiu, kiu ekkantas la kantojn
|
-
Yombo
-
La estrino de la virinoj. Ŝi staras aparte en sia ĉambro kaj eliras nur
por la ritoj direkataj de ŝi. Estas tri Yombo-j, same kiel estas
tri Nganga-oj
|
|
la ceremonio |
Ngoze |
rita ceremonio dum tri sinsekvaj noktoj |
Efun |
la naskiĝo (ĵaùde vespere) |
Nkeng |
la kerno (vendrede vespere), kiu povas esti :
chu Nkeng abiale' : la "morto" de la infano dum la naskiĝo
chu Nkeng mwenge' : la morto mem |
Meyaya |
la renaskiĝo (sabate vespere) |
Troviĝas en iuj branĉoj preparan vesperon : Efun begn'
je la merkreda vespero. Tiam oni precizigas Efun ngoma-on por la
ĵaùdo. |
|
la Diaro Buiti-a |
Mebeghe |
la unua Dio precipa, kiu metis la ovon en kiu estis
Nzame', None' kaj Nyingone' |
Nzame |
la unue-naskito el la ovo, kiu devis krei la kreitaĵojn de la tero
el sia propra sango. |
Nyingone (Ninegone) |
la fratineto de Nzame'. |
None |
la laste-naskito. |
Kambo |
la placento envolvinta la tri diojn. Sankta Mikaelo. |
Evus/Ekurana |
la estaĵoj malbona kaj bona generitaj de la placento kaj de la umbilika
ŝnuro. |
Nsem |
la unua incesto inter Nyingone' kaj None' |
Mukenge |
Adamo |
Mangongo |
Eva' |
Abona-litugo |
la unuenaskita filo de Adamo kaj de Eva' (Kaino) |
Masana |
komuna edzino de Kaino kaj de lia frateto |
Nzambia-Pongo |
Jesuo, avataro de Adamo |
Mzambia-Vanga |
frato de Jesuo en la ĉielo : Ekurana : Sankta Mikaelo |
Agnepe, Egnepe |
Maria', avatarino de Eva' |
|
Diversaj Vortoj |
Popi, Mweneke aù Mosodwe |
la sankta lingvo de la Buiti' (lingvo Tsogo) |
Mwenge |
la morto |
Ngombi |
dansoj kaj kantoj noktaj |
|
La Muzik-instrumentoj |
Agong |
la granda tintilo, kiun skuas la Yombo-patrino |
Aleang |
la sonorileto, kiu akcentas la komencon kaj la finon de ĉiu kanto.
La Nganga' havas sonorileton same kiel ankaù la Kambo |
Be aù mbegn ( mangongo en la lingvo mitsogho-a
) |
muzikarko, kiu akompanas la tempojn de meditado kaj de preĝado |
Etsigha |
la antilopa korno de la Kambo |
Mimbe |
la tamburoj :
- Mekeme' : la malgranda tamburo (alta voĉo )
- Ekaminda' : la meza tamburo ( alta voĉo )
- Ngom' aù Osumba' : la granda tamburo amforo-forma
( basa voĉo ) |
Ngoma ( ngomfi aù ngombi en la lingvo mitsogho-a
) |
la citro, kiu havas du formojn :
- Nzoe ngoma' : la granda citro, kiun oni ludas en la templo,
kaj kiu neniam eliras el ĝi
- Okambo ngoma' : la malgranda citro, kiun oni ludas dum paùzoj
kaj kiam necesas eliri el la templo |
Obaka |
la sonora "triangulo" (ligna stanko fiksita inter du ŝtipoj enigitaj
en la grundo de la templo) . |
Mibia |
stangeto por perkutadi la Obaka-on |
Soke |
la skuludilo |
Yogha ( pl.: beyoga ) |
la tintiloj de la Yombo-j, kiujn ili skuadas dum certaj dansoj. |
|
La kapelo (vidu la mapon de
la templo) |
Akon |
la centra fosto |
Mewuba |
la fajrero |
Otsa |
la torĉo |
Enzamba |
la tabernaklo |
Mobongo |
la altaro ("la maŝinaro" por la inicitoj) |
|
La forĝejo |
Akova |
la forĝejo |
Nkom |
la balgo |
Edu |
la martelo |
Nnom |
la amboso |
|
|